Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La ŝtona urbo

La bazan tekston origine enkomputiligis Fabrice Morandeau

Proksimuma tradukojaro: 1999

Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein (kun antaŭparolo de Auld)

Antaŭparolo al la dua eldono

Post la apero de La ŝtona urbo en Esperanto, ĝi aperis ankaŭ en la angla. Laŭ peto de la anglalingva eldonejo, Citron Press, mi iom mallongigis la originalan tekston; precipe ĉe la dua duono de la kvina ĉapitro mi faris sufiĉe drastajn tranĉojn. Pro tiuj tranĉoj, la intrigo certe disvolviĝas laŭ pli celtrafa maniero, aliflanke perdiĝas pluraj scenoj, kiuj laŭ mi tamen kontribuas al la ĝenerala etoso. Tial mi ĝojas, ke en Esperanto eblas legi la plenan, kvankam malpli rapide moviĝantan, tekston.

Preparante la verkon por la angla eldonejo, mi kaptis la okazon por parte reverki la scenon en kiu romiaj komercistoj vizitas la keltan vilaĝon (p. 23-32). La rezulto, laŭ mi, estas pli trafa kaj konciza ol antaŭe. Tial mi decidis enpreni tiun plibonigitan tekston en ĉi tiun duan Esperantan eldonon.

Mi dankas la plurajn legintojn, kiuj atentigis min pri lingvaj eraretoj, kaj precipe la italan esperantiston, kiu afable informis min, ke la antikvaj britoj ne konis domajn katojn (kvankam ja sovaĝajn!). Tiujn malglataĵojn mi nun korektis.

Anna Löwenstein