La bazan tekston origine enkomputiligis Fabrice Morandeau
Proksimuma tradukojaro: 1999
Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein (kun antaŭparolo de Auld)
Anna Löwenstein ekinteresiĝis pri la romianoj dum sia unua vizito al Italujo en 1982. La grandiozaj romiaj monumentoj tiel imponis ŝin, ke venis al ŝi la demando, kian impreson ili donis siatempe al barbaro veninta el malpli evoluinta socio. Tiel naskiĝis la ideo por La ŝtona urbo.
Anna Löwenstein naskiĝis apud Londono en 1951 kaj instruis al si mem Esperanton kiam ŝi estis 13-jara. En 1977 ŝi eklaboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Dum tiu periodo ŝi fondis kaj redaktis la feminisman revuon Sekso kaj egaleco, kaj ofte verkis por la junulara revuo Kontakto. Ŝi nun loĝas apud Romo en Palestrina (la urbo Prenesto de ĉi tiu romano), kun sia edzo Renato Corsetti kaj du filoj. Esperanto estas unu el iliaj tri hejmaj lingvoj. Apud sia agado en la Esperanto-movado, ŝi faras volontulan laboron kiel konsilanto pri mamnutrado, kaj en 1995 verkis la libreton Sukcesa mamnutrado.