Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La ŝtona urbo

La bazan tekston origine enkomputiligis Fabrice Morandeau

Proksimuma tradukojaro: 1999

Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein (kun antaŭparolo de Auld)

BIBLIOGRAFIO

Verkistoj de historiaj romanoj ne kutime agnoskas siajn fontojn, eble ĉar la haveblaj faktoj ĉiam estas kungluitaj per densa tavolo da fantazio. Tamen, mi deziras agnoski mian ŝuldon al pluraj aŭtoroj, kies verkoj ludis gravan rolon en mia provo rekonstrui la vivomanierojn de la keltoj, la romianoj kaj la fruaj kristanoj. La sekvanta listo ne celas esti kompleta bibliografio de ĉiuj libroj konsultitaj dum la verkado de La ŝtona urbo, sed montras nur tiujn, kiuj plej multe influis min.

A Celtic Miscellany: Translations from the Celtic Literatures, K.H. Jackson: Penguin, 1971.

Iron Age Farm: The Butser Experiment, P.J. Reynolds: British Museum, 1979.

The Druids and their Heritage, Ward Rutherford: Gordon & Cremonesi, 1978.

The Coming of Rome, John Wacher: Paladin, 1979.

The Roman Conquest of Britain, AD 43-57, D.R. Dudley kaj G. Webster: Batsford, 1965.

The Satyricon, Petronius, tr. J.P. Sullivan: Penguin, 1977.

The Sixteen Satires, Juvenal, tr. Peter Green: Penguin, 1974.

Daily Life in Ancient Rome, Jérôme Carcopino, tr. E.O.Lorimer: Peregrine, 1978.

As the Romans Did: A Sourcebook in Roman Social History, Jo-Ann Shelton: OUP, 1988.

Women in Roman Law and Society, Jane F. Gardner: Croom Helm, 1986.

The Jews in the Roman World, Michael Grant: Weidenfeld & Nicolson, 1973.

Saint Paul, Michael Grant: Weidenfeld & Nicolson, 1976.

Tiuj verkistoj provizis min per la bazaj faktoj. Pri la maniero laŭ kiu mi utiligis tiujn faktojn, ili kompreneble ne respondecas.

Krome mi dankas Alan Heusaff de la Kelta Ligo kaj d-ron N.J.A. Williams de University College, Dublino, pro iliaj valoregaj konsiloj kaj helpo rilate al la trovado de taŭgaj nomoj por miaj keltaj roluloj.

Dankojn ankaŭ al Claude Piron kaj al mia edzo, Renato Corsetti, kiuj zorge tralegis la esperantlingvan manuskripton por atentigi pri anglismoj kaj malklaraĵoj, kaj kiuj faris multajn utilajn sugestojn rilate al la stilo. Laste, mi dankas Gerrit Berveling pro liaj konsiloj pri transskribado de latinaj nomoj, kaj Chris Declerck, kies tre atenta kontrolo kaptis plurajn nerimarkitajn malglataĵojn.