Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La ŝtona urbo

La bazan tekston origine enkomputiligis Fabrice Morandeau

Proksimuma tradukojaro: 1999

Kreis la Esperantan tekston: Löwenstein (kun antaŭparolo de Auld)

NOTOJ

* 1 Pri la traktado de keltaj nomoj, vidu la sekcion “Klarigoj pri la traduko”, p. 341.
* 2 Kiam temas pri civitanoj de la romia imperio, oni kutime parolas pri “romianoj” kaj ne “romanoj”. Tio tamen kondukas al iom ĝena neceso distingi inter la du konceptoj, kion la tiutempaj homoj certe ne faris. Tial en ĉi tiu verko — t.e. en la teksto mem — mi ĉiam uzas nur la vorton “romano”, ĉu rilate al la loĝantoj de la urbo Romo, ĉu rilate al civitanoj de la pli vasta imperio.
* 3 Festo en la unua tago de la kelta nova jaro (1a de novembro).
* 4 La keltoj ofte transdonis siajn infanojn post la nasko por vartado ĉe alia familio, kun la celo krei reciprokajn kunligojn inter la familioj.
* 5 Sudangla tribo de tiu epoko, najbara al tiu de Bivana.
* 6 Malalta arbo, kreskanta en kalkaj regionoj, kun venenaj semoj (latine: euonymus europaeus). En la angla ĝi nomiĝas spindle tree (ŝpinilarbo) pro sia tre glata ligno, aparte taŭga por fari ŝpinilojn.
* 7 Flava floreto, kreskanta precipe en kalkaj regionoj, kun la latina nomo blackstonia perfoliata (angle: yellow-wort). Ĉar ĝi apartenas al la familio de la gencianoj, mi nomas ĝin ĉi tie flava genciano.
* 8 Al la visko, parazita planto kiu kreskas sur arboj, la keltoj atribuis magiajn propraĵojn.
* 9 Romia nomo de Milano.
* 10 Brilkolora verda skarabo, kiu vivas en rozoj kaj flugas kun laŭta zumado.
* 11 Romia arĝenta monero.
* 12 Havenurbo proksima al Romo.
* 13 Junono estis la ĉefa romia diino kaj reĝino de la dioj. Kun la kromnomo Lucina, ŝi aparte okupiĝis pri naskoj.
* 14 Dense loĝata kvartalo en antikva Romo.
* 15 Vidu la piednoton 21.
* 16 Laŭ la romia kalendaro, la 13a aŭ la 15a tago de la monato.
* 17 Urbo proksima al Romo.
* 18 Romia bronza monero de malalta valoro.
* 19 En Romo oni organizis regulan senpagan disdonadon de greno al malriĉuloj.
* 20 Unu el la sep montetoj sur kiuj estis konstruita Romo.
* 21 Aludas al sistemo de interrilatoj en la antikva Romo, funkcianta en ĉiu nivelo de la socio, laŭ kiu ĉiu viro serĉis la protekton de pli potenca homo (patrono).
* 22 La romianoj mortigis nedeziratajn novnaskitojn, lasante ilin ekstere sen ŝirmo nek manĝaĵoj.
* 23 La romianoj pasie ĝuis vetkuradon inter ĉevalteamoj, kiuj estis signitaj per malsamaj koloroj.
* 24 Orienta diino, kies kulto populariĝis en Romo. La ekstrema fervoro de ŝiaj sekvantoj estas rigardata iom malaprobe de la instancoj.
* 25 Kuniklo estas unu el la manĝaĵoj malpermesitaj al ortodoksaj judoj.
* 26 La romianoj kalkulis la horojn ekde la sunleviĝo.
* 27 Laŭorigine la dio de la vino, Bakĥo poste iĝis la centra figuro en mistikisma kulto, laŭ kiu li promesis eternan vivon al siaj sekvantoj post la morto.
* 28 Romia nomo de Napolo.
* 29 Unu el la sep montetoj de Romo.
* 30 Unu el la sep montetoj de Romo.
* 31 Partujo estis mezorienta regiono, tiutempe regata de la romianoj.
* 32 Unu el la sep montetoj de Romo.
* 33 Urbo proksima al Romo.