La bazan tekston origine enkomputiligis Sonja Lang
Originalo de 1923; elangligis Sonja Lang (2003); originala titolo: “The Festival”; http://www.gizmology.net/lovecraft/works/festival.htm.
Proksimuma tradukojaro: 2003
Kreis la Esperantan tekston: Sonja Lang
Efficiut Daemones, ut quae non sunt, sic tamen quasi sint, conspicienda hominibus exhibeant.
— Lactantius
Mi estis for de mia hejmo, sorĉite de la orienta maro. En la krepusko mi aŭdis ĝin bategi kontraŭ la rokojn kaj sciis, ke ĝi kuŝas tuj trans la monteto, kie la serpentumantaj salikoj tordiĝis sub la sennubiĝanta ĉielo kaj la unuaj steloj de l’ vespero. Kaj ĉar miaj prapatroj vokis min al la malnova urbo trans la kontinento, mi pluiris tra la malprofunda ĵusfalinta neĝo sur la vojo, kiu tutsole gvidis en la direkto de Aldebarano briletanta inter la arboj, al la antikvega urbo, kiun mi neniam vidis sed pri kiu mi ofte sonĝis.
Estis Julo, kiun oni nomas Kristnasko, kvankam oni scias en sia koro, ke ĝi estas pli antikva ol Betleĥemo kaj Babilono, pli antikva ol Menefro kaj la homaro mem. Estis Julo kaj mi finfine venis al la antikva havenurbo, kie loĝis kaj solenis mia popolo en la pratempo kiam tia festado estis malpermesita, kaj kie ili ankaŭ ordonis al siaj filoj plue festi unufoje en jarcento, por ke neniam la prasekretoj falu en forgeson. Mi apartenis al antikva popolo, kiu estis antikva eĉ tiam, kiam oni koloniis ĉi landon antaŭ tri cent jaroj. Kaj ili estis strangaj, ĉar mia popolo estis mistera kaj kaŝema kaj venis el kvietigaj orkideĝardenoj en la sudo kaj parolis alian lingvon antaŭ ol ili lernis tiun de la fiŝkaptistoj kun bluaj okuloj. Kaj nun ili vivis dissemitaj kaj komune gardis nur la misterajn ritojn, kiujn neniu vivanto povus kompreni. Tiun vesperon mi estis la sola, kiu revenis al la malnova marista urbo laŭ la ordonoj de la legendo, ĉar nur malriĉuloj kaj soluloj memoras.
Tiam trans la konturo de la monteto mi vidis Kingsporton froste etenditan en la krepusko, neĝoplenan Kingsporton kun ties antikvaj ventoflagoj kaj turpintoj, firstopatnoj kaj kamentuboj, kajoj kaj pontetoj, salikoj kaj tombejoj; senfinaj labirintoj de krutaj mallarĝaj zigzagaj stratoj kaj vertiĝodona centra altaĵo, kiun tempo ne aŭdacis tuŝi, kronita de preĝejo; senĉesaj labirintoj de koloniaj domoj amasigitaj kaj disigitaj en ĉiuj anguloj kaj niveloj kiel la malordigitaj blokoj de infano; antikveco ŝvebanta per grizaj flugiloj super gabloj kaj mansardaj tegmentoj blankigitaj de l’ vintro; arkaj superpordaj fenestretoj kaj malgrandvitraj fenestroj lumantaj unu post la alia en la frida vesperiĝo por kuniĝi kun Oriono kaj la arĥaikaj steloj. Kaj kontraŭ la putrajn kajojn batadis la maro, tiu sekretema pretermemora maro el kiu la homoj venis en la pratempo.
Apud la vojo en ĝia plej alta punkto leviĝis eĉ pli alta pinto, morna kaj balaita de l’ vento, kaj mi vidis, ke estis enterigejo, kie nigraj tomboŝtonoj fantome elstaris tra la neĝo kiel la putraj ungoj de giganta kadavro. La senspura vojo estis ege soleca, kaj kelkfoje mi kredis aŭdi de fore hororan knaron, kvazaŭ de pendumilo en la vento. Oni pendigis kvar el miaj parencoj akuzitaj pri sorĉado en 1692, sed mi ne sciis ĝuste kie.
Kiam la vojo sekvis la deklivon malsupren al la maro, mi volis aŭdi la gajajn sonojn de vilaĝo dum vespero, sed mi ne aŭdis ilin. Tiam mi memoris pri la sezono kaj sentis, ke tiuj malnovaj puritanoj tre verŝajne havis kristnaskajn kutimojn, kiuj estis fremdaj al mi, plenaj de silenta preĝado ĉe la fajrejo. Do mi poste ne serĉis sonojn de gajeco nek vojaĝantojn, kaj mi pluiris preter la silentigitaj kaj lumigitaj farmodomoj kaj ombraj ŝtonaj muroj, kie la ŝildoj de antikvaj vendejoj kaj maristaj trinkejoj grincadis en la sala vento, kaj kie la lumeto de kurtenitaj fenestretoj rebrilis sur la groteskaj frapiloj de kolonaj pordoj en la dezertaj nepavimitaj stratetoj.
Mi jam vidis mapojn de la urbo kaj mi sciis kie trovi la hejmon de miaj parencoj. Oni diris al mi, ke ili rekonos kaj bonvenigos min, ĉar la vilaĝa legendo daŭre vivas; do mi rapidis tra Black Street al Circle Court, trans la freŝa neĝo sur la unusola plene ŝtona pavimo en la urbo, al kiu poste gvidas Green Lane malantaŭ la bazara domo. La malnovaj mapoj ankoraŭ ĝustis, kaj mi ne havis problemojn; kvankam oni ŝajne mensogis en Arkamo, kiam oni diris, ke tramoj veturas ĉi tien, ĉar mi ne vidis kontaktolineojn supere. Ĉiaokaze neĝo kaŝus la relojn. Mi ĝojis, ke mi elektis iri piede, ĉar la blanka vilaĝo aspektis tre bela de la monteto, kaj mi nun aŭtaŭĝojis frapi je la pordo de miaj parencoj, ĉe la sepa domo maldekstre en Green Lane, kun antikva pinta tegmento kaj korbela dua etaĝo, tute konstruita antaŭ 1650.
Estis lumoj en la domo kiam mi venis al ĝi, kaj mi vidis de la lozanĝaj vitroj de l’ fenestroj, ke ĝi estis konservita tre proksime de sia origina stato. La supra parto elstaris super la streta herbokovrita strato kaj preskaŭ tuŝis la elstaran parton de la transa domo tiel ke mi estis kvazaŭ en tunelo, kun la malalta ŝtona sojlo tute senneĝa. Ne estis trotuaro, sed multaj domoj havis altan pordon atingeblan per duobla ŝtuparo kun fera balustrado. Estis stranga scenejo, kaj ĉar mi estis fremda al Nova-Anglujo, mi ĝis nun neniam vidis ion tian. Kvankam ĝi plaĉis al mi, mi pli bone ĝuus ĝin, se estus piedspuroj en la neĝo, homoj en la stratoj kaj kelkaj fenestroj sen fermitaj kurtenoj.
Kiam mi sonorigis la arĥaikan feran pordofrapilon, mi duone timis. Mi jam parte sentis timon, eble pro la strangeco de mia heredaĵo kaj la morneco de la vespero, kaj la strangeco de la silento en tiu grandaĝa urbo kun kuriozaj kutimoj. Kaj kiam oni respondis al mia frapo, mi tute ektimis, ĉar mi ne aŭdis paŝojn antaŭ ol la pordo knare malfermiĝis. Sed mi ne timis longe, ĉar la viro en robo kaj pantofloj ĉe la enirejo havis mildan vizaĝon, kiu trankviligis min kaj, kvankam li signis, ke li estas muta, li skribis ĉarman antikvan bonvenon per la grifelo kaj la vaksumita tabelo, kiujn li portis.
Li alvokis min per gesto al malalta kandele lumigita ĉambro kun fortikaj nekovritaj ĉevronoj kaj disaj rigidaj brunaj mebloj de la 17-a jarcento. La pasinteco plene vivis tie, kaj mankis neniu detalo. Estis kaverna fajrejo kaj ŝpinrado, ĉe kiu klinita oldulino en vasta negliĝo kaj profunda kontraŭsuna kufo sidis dorse al mi, silente ŝpinante malgraŭ la festa sezono. Nepriskribebla humido sentiĝis en la ĉambro kaj mi miris, ke ne brulis fajro sur la kameno. La altdorsa kanapo estis fronte al la vico da kurtenitaj fenestroj maldekstre kaj ŝajnis okupita, kvankam mi ne estis certa. Mi ne ŝatis ĉion, kion mi vidis kaj denove eksentis la timon, kiun mi havis antaŭe. Tiu timo pligrandiĝis de tio, kio antaŭe malpliigis ĝin, ĉar ju pli mi rigardis la mildan vizaĝon de la oldulo, des pli ĝia mildeco mem teruris min. La okuloj neniam moviĝis kaj la haŭto estis tro vakseca. Fine mi konkludis, ke tute ne estas vizaĝo, sed diable ruza masko. Sed la molaĉaj manoj, kurioze gantitaj, simpatie skribis sur la tabelo kaj diris al mi, ke mi devos atendi momenton antaŭ ol oni gvidos min al la festejo.
Montrante seĝon, tablon kaj stakon da libroj, la oldulo tiam forlasis la ĉambron, kaj kiam mi sidiĝis por legi, mi rimarkis ke la libroj estis antikvaj kaj ŝimaj kaj ke inter ili troviĝis la sovaĝa Marvels of Science de la maljuna Morryster, la terura Saducismus Triumphatus de Joseph Glanvil, eldonita en 1681, la ŝoka Daemonolatreja de Remigius, presita en 1595 en Liono, kaj plej terure, la nemencienda Necronomicon de la freneza arabo Abdul Alhazred, en la malpermesita latina traduko de Olaus Wormius, libro, kiun mi neniam vidis, sed pri kiu mi jam aŭdis monstraĵojn flustritajn. Neniu parolis al mi, sed mi aŭdis la grincadon de ŝildoj en la vento ekstere kaj la zumon de la rado dum la kufita oldulino daŭrigis sian silentan ŝpinadon, ŝpinadon. Mi opiniis la ĉambron kaj la librojn kaj la homojn tre deprimaj kaj maltrankviligaj, sed ĉar malnova tradicio de miaj prapatroj alvokis min al strangaj festenoj, mi decidis akcepti strangaĵojn. Do mi provis legi kaj tremante mi baldaŭ absorbiĝis en io, kion mi trovis en tiu malbenita Necronomicon, penso kaj legendo tro abomena por la racieco aŭ la konscio, sed mi ĝeniĝis, kiam mi kredis aŭdi la fermadon de unu el la fenestroj fronte de l’ kanapo, kvazaŭ oni ŝtelece malfermis ĝin ĵus antaŭe. Tio ŝajnis sekvi zumon, kiu ne estis de la ŝpinrado de la oldulino. Tamen tio ne estis multe, ĉar la oldulino estis ege forte ŝpinanta, kaj la grandaĝa horloĝo estis sonanta. Post tio mi perdis la senton, ke estis homoj sur la kanapo, kaj legis, absorbite kaj tremante de hororo, kiam la maljunulo revenis vestite en botoj kaj vasta antikva kostumo, kaj sidis sur tiun saman seĝon, tiel ke mi ne povu vidi lin. La atendado estis ege nervoziga kaj la blasfema libro en miaj manoj duobligis la senton. Tamen, kiam la dekunua horo sonis, la maljunulo ekstaris, glitis al fortika garnita kesto kaj prenis du kapuĉajn mantelojn, unu el kiu li surmetis kaj la alian li drapiris ĉirkaŭ la oldan virinon, kiu ĉesigis sian monotonan ŝpinadon. Ili ambaŭ ekiris al la ekstera pordo; la virino lame rampanta kaj la viro, post preni la saman libron, kiun mi estis leganta, invitanta min per gesto, dum li per la kapuĉo kaŝis al si tiun senmovan vizaĝon aŭ maskon.
Ni eliris en la senlunan kaj serpentumantan reton da stratoj de tiu nekredeble antikva urbo, eliris dum la lumoj en la kurtenitaj fenestroj malaperis unu post la alia, kaj Siriuso okulumis la svarmon da figuroj en kapuĉoj kaj manteloj, kiu silente verŝiĝis el ĉiu pordo kaj formis monstrajn procesiojn laŭ jena kaj jena strato, preter la grincantaj ŝildoj kaj antaŭdiluvaj gabloj, la pajlaj tegmentoj kaj lozanĝvitraj fenestroj, paŝante tra krutegaj stratetoj, kie putriĝantaj domoj kovris unu la alian kaj kune disfalis, glitante trans malfermajn kortojn kaj preĝejajn tombejojn, kie la balanciĝantaj lanternoj grupiĝis en mistere strangajn kaj konfuzajn konstelaciojn.
En tiuj silentaj svarmoj mi sekvis miajn senvoĉajn gvidantojn, interpuŝate de kubutoj, kiuj ŝajnis supernature molaj, kaj premate de brustoj kaj ventroj, kiuj ŝajnis nenormale pulpecaj, sed neniam vidante unu vizaĝon nek aŭdante unu vorton. La strangegaj vicoj glitis supren kaj supren, kaj mi vidis ĉiujn marŝantojn konverĝi, fluante ĉirkaŭ ian fokuson de frenezaj vojetoj ĉe la pinto de alta monteto en la centro de la urbo, kie staris grandioza blanka preĝejo. Mi vidis ĝin antaŭe de la plej alta punkto de la vojo, kiam mi estis rigardanta Kingsporton en la ĵusa vesperiĝo, kaj ĝi tremigis min ĉar Aldebarano ŝajnis momente senmoviĝi super la fantomeca turpinto.
Estis libera spaco ĉirkaŭ la preĝejo, kiu konsistis parte el tombejo kun fantomecaj kolonoj kaj parte el duonpavimita placo preskaŭ tute senneĝigita de l’ vento kaj ĉirkaŭita de malsane arĥaikaj domoj kun pintaj tegmentoj kaj elstare pendantaj gabloj. Funebraj fajroj dancis super la tomboj, malkaŝante teruraĉajn vidaĵojn sed strange ĵetante neniujn ombrojn. Preter la tombejo, kie estis neniuj domoj, mi povis vidi super la pinton de l’ monteto kaj rigardis la stelojn lumeti sur la havenon, kvankam la urbo estis nevidebla en la mallumo. Nur lanterno fojfoje terure balanciĝis tra la serpentumantaj stratetoj survoje por sekvi la svarmon, kiu nun glitis senparole en la preĝejon. Mi atendis, ĝis la amaso lante fluis tra la nigra pordo kaj ĝis ĉiuj lastuloj sekvis. La olda viro tiradis je mia maniko, sed mi firme volis esti la lasta. Transirante la sojlon en la plenplenan templon de nekonata tenebro, mi unufoje turniĝis por rigardi la eksteran mondon dum la tombeja fosforesko ĵetis malsanecan lumon sur la montetpintan pavimon. Kaj farante tion, mi tremis de teruro. Ĉar kvankam la vento ne lasis multe da neĝo, kelkaj neĝaj lokoj ankoraŭ restis sur la vojo proksime de la pordo, kaj en tiu efemera retrorigardo, ŝajnis al miaj maltrankvilaj okuloj, ke ili portis neniun markon de pasantaj piedoj, eĉ ne de miaj.
La preĝejo estis apenaŭ lumigita de ĉiuj lanternoj, kiuj eniris ĝin, ĉar la plimulto de la svarmo estis jam malaperinta. Ili fluis tra la koridoro inter la altaj benkoj al la klappordo de la kripto, kiu abomene faŭkis tuj antaŭ la katedro, kaj nun senbrue tordiĝis suben. Mi mute sekvis la eluzitajn ŝtupojn malsupren en la obskuran sufokan kripton. La vosto de tiu serpenta vico da noktaj marŝantoj ŝajnis ege terura, kaj kiam mi vidis ilin tordiĝi kaj penetri en antikvegan katakombon, ili ŝajnis eĉ pli teruraj. Tiam mi rimarkis, ke la tombeja planko havis aperturon, tra kiun la svarmo malsuprenglitis, kaj post momento ni ĉiuj malsupreniris misaŭguran ŝtuparon el krude hakita ŝtono; mallarĝan spiralan ŝtuparon, kiu estis aparte humidaĉa kaj fetora kaj kiu senĉese rondiris suben al la abismoj de la monteto, preter monotonaj muroj el gutantaj ŝtonaj blokoj kaj dispecetiĝanta mortero. Estis silenta ŝoka malsupreniro kaj mi observis post terura intertempo, ke la muroj kaj ŝtupoj ŝanĝiĝis en sia naturo, kvazaŭ ĉizitaj el la firma ŝtono. Kio ĉefe zorgigis min, estis, ke la miriadoj da piedpaŝoj faris neniun sonon kaj okazigis neniujn eĥojn. Post plia eterneco da malsuprenirado, mi vidis kelkajn flankajn tunelojn kvazaŭ de ternesto, kiuj de nekonataj obskuraj anguloj kondukis al tiu nokte mistera ŝakto. Baldaŭ ili iĝis nenombreble multegaj, kiel malpiaj katakomboj de sennoma minaco, kaj la akra stinko de putro iĝis pli kaj pli neeltenebla. Mi sciis, ke ni verŝajne malsuprenpasis tra la monto kaj sub la teron de Kingsporto mem kaj mi tremis de hororo, ke urbo povus esti tiel grandaĝa kaj vermoborita de subtera malico.
Tiam mi vidis la aĉkoloran briladon de pala lumo kaj aŭdis la insidan plaŭdadon de sensunaj akvoj. Denove mi tremis, ĉar ne plaĉis al mi tio, kion la nokto portis, kaj mi amare deziris, ke neniu prapatro estu veniginta min al tiu prarito. Dum la ŝtupoj de la tunelo plilarĝiĝis, mi aŭdis alian sonon, la mallaŭtan plorplendan mokon de malproksima fluto; kaj subite etendiĝis antaŭ mi la grandioza spektaklo de interna mondo: vasta funga riverbordo lumigata de kraĉanta kolono de malsanaj verdecaj flamoj kaj banata de larĝa olea rivero, kiu fluis el abismoj teruraj kaj nekonataj por verŝiĝi en la plej nigrajn golfojn de praoceano.
Svenante kaj spasme spirante, mi rigardis tiun malsanktan Erebon de kolosaj venenaj fungoj, tiun leprecan fajregon kaj ŝliman akvon kaj vidis la svarmojn da manteluloj formi duoncirklon ĉirkaŭ la flameganta kolono. Estis la Jula rito, pli antikva ol la homo kaj destinita pluvivi lin, la praa solstica rito de l’ printempa promeso post la neĝoj, la rito de fajro kaj ĉiamverdeco, de lumo kaj muziko. Kaj en la stiksa groto mi vidis ilin riti kaj adori la malsanecan kolonon de flamoj kaj ĵeti en la akvon manplenojn elradikitajn el la viskoza vegetaĵaro, kiu verde ŝanĝbrilis en la kloroza lumaĉo. Mi vidis tion, kaj mi vidis ion senforme kaŭrantan ege for de la lumo, brue ludante fluton; kaj dum ĝi flutis, mi kredis aŭdi la nocajn obtuzajn sonojn de flugetado en nevidebla loko de l’ fetoraj tenebroj. Sed min plej teruris tiu flamanta kolono, kiu vulkane sputis el profundaj kaj neimageblaj abismoj, ĵetante neniujn ombrojn, malkiel faras ĉiu natura flamo, kaj tegante la salpetran ŝtonon per aĉa venena verdigro; ĉar de tiu bolanta brulado tute ne eliĝis varmo, sed nur la humidaĉo de morto kaj putrado.
La viro, kiu min venigis, nun tordiĝante moviĝis al loko tuj apud la abomena flamo kaj faris streĉajn ceremoniajn gestojn al la duoncirklo fronte al si. En iuj momentoj dum la rito ili sklave faris riverencojn, precipe kiam li levis super sia kapo tiun abomenan Necronomicon, kiun li kunportis; kaj mi ankaŭ ĉiufoje riverencis, ĉar oni vokis min al tiu soleno laŭ la skriboj de miaj prapatroj. Tiam la oldulo gestis al la duonvidebla flutisto en la mallumo, kiu tuj ŝanĝis sian mallaŭtan flutadon al apenaŭ pli laŭta zumo en alia tonalo, kaj per tio aperigis hororon neimageblan kaj neatenditan. Antaŭ tiu hororo mi preskaŭ falis al la likena tero, senmovigite de timego, kiu ne apartenis al tiu ĉi mondo nek al iu alia, sed nur al la frenezaj universoj inter la steloj.
El la neimagebla tenebro preter la gangrena brilo de tiu frida flamo, el la tartaraj distancoj tra kiuj tiu olea rivero mistere, neaŭdeble kaj nekonate fluis, ekvenis per ritmaj saltetoj hordo da malsovaĝaj dresitaj hibridaj flugilmonstroj, kiujn sana okulo neniam povus tute percepti kaj sana cerbo neniam tute memori. Ili ne tute estis korvoj, nek talpoj, nek buteoj, nek formikoj, nek vampiroj, nek putriĝintaj homoj, sed io, kion mi ne povas kaj ne rajtas memori. Ili lame kaj neegale iradis, duone per siaj palmopiedoj kaj duone per siaj membranaj flugiloj; kaj kiam ili atingis la svarmon da celebrantoj, la kapuĉitaj figuroj ekprenis ilin, surdorsiĝis kaj forrajdis unu post la alia laŭ la etendo de tiu senluma rivero, en kavojn kaj galeriojn de angoro, kie venenaj fontoj nutras terurajn kaj nemalkovreblajn akvofalegojn.
La maljuna ŝpinistino foriris kun la svarmo kaj la oldulo nur restis ĉar mi rifuzis, kiam li invitis min preni beston kaj rajdi kiel la aliaj. Kiam mi ŝanceliĝe releviĝis, mi vidis, ke tiu senforma flutisto malaperis, sed ke du el la bestoj pacience atendis. Kiam mi malvolis partopreni, la oldulo elprenis sian grifelon kaj tabelon kaj skribis, ke li estas la aŭtentika deputito de miaj prapatroj, kiuj fondis la Julan kulton en tiu antikva loko, kaj ke oni dekretis mian revenon, kaj ke la plej sekretaj misteroj estas ankoraŭ farotaj. Li skribis tion per tre antikva mano, kaj kiam mi ankoraŭ hezitis, li tiris el sia vasta robo sigelitan ringon kaj poŝhorloĝon, ambaŭ kun mia familia blazono, por pruvi ke li estas, kiu li diras. Sed estis abomena pruvo, ĉar mi sciis de malnovaj dokumentoj ke oni enterigis tiun horloĝon kun mia prapraprapraavo en 1698.
Nun la oldulo demetis sian kapuĉon kaj montris la familian similecon en sia vizaĝo, sed mi nur tremis, ĉar mi certis, ke la vizaĝo estis nur infera vaksa masko. La malekvilibre moviĝantaj bestoj nun persiste gratadis ĉe la likenoj, kaj mi vidis, ke ankaŭ la oldulo preskaŭ same maltrankviliĝis. Kiam unu el la estaĵoj komencis anaspaŝeti por retiriĝi, li rapide turniĝis por haltigi ĝin, tiel ke la subiteco de lia movo defaligis la vaksan maskon de tio, kio devus esti lia kapo. Kaj tiam, ĉar tiu koŝmaro baris al mi la ŝtonan ŝtuparon per kiu ni alvenis, mi ĵetis min en tiun subteran olean riveron, kiu ien torentis al maraj kavernoj, ĵetis min en tiun putrantan sukon de la internaj hororaĵoj de l’ tero, antaŭ ol miaj frenezegaj krioj povus provoki kontraŭ mi ĉiajn kadavrajn legiojn, kiajn tiuj pestaj abismoj povus enkaŝi.
En la malsanulejo oni diris al mi, ke oni trovis min duonfrostita en la haveno de Kingsporto en la matena krepusko, alkroĉiĝanta al flosanta stango, kiun hazardo sendis por savi min. Oni diris, ke mi iris en la malĝusta direkto ĉe forko de la monteta vojo pasintvespere, kaj mi falis de la klifo ĉe Orange Point, kion ili deduktis de la piedspuroj trovitaj en la neĝo. Mi povis nenion diri ĉar ĉio estis malĝusta. Ĉio estis malĝusta, kun la larĝaj fenestroj, tra kiuj videblis maro da tegmentoj, el kiuj nur kvinono estis antikva, kaj la sono de tramoj kaj motoroj en la stratoj sube. Ili insistis, ke tio estis Kingsporto kaj mi ne povis tion nei. Kiam mi deliriĝis aŭdante, ke la hospitalo staris proksime de la malnova tombejo sur la centra monteto, oni sendis min al la hospitalo Saint Mary’s en Arkamo, kie oni povus pli bone flegi min. Mi ŝatis tiun ejon, ĉar la kuracistoj estis akceptemaj al novaj ideoj kaj eĉ donis sian influon por akiri la zorge ŝirmitan ekzempleron de la ofenda Necronomicon de Alhazred en la biblioteko de Miskatonic University. Ili diris ion pri “psikozo” kaj konsentis, ke mi prefere liberiĝu de miaj turmentaj obsedoj.
Do mi legis tiun abomenan volumon kaj des pli tremis de teruro, ĉar ĝi ja ne estis nova al mi. Mi jam vidis ĝin, kaj tio malgraŭ la atesto de la piedspuroj; kaj la lokon, kie mi ĝin vidis, mi plej bone forgesu. Neniu en ĉi veka mondo povus rememorigi ĝin al mi, sed miaj sonĝoj estas plenaj je hororo pro frazoj, kiujn mi ne aŭdacas citi. Mi aŭdacas citi nur unu alineon, laŭeble tradukitan el la mallerta mezepoka latino.
“La plej abismaj kavernoj,” skribis la freneza arabo, “ne por la sondado de vidantaj okuloj estas, ĉar iliaj mirindaĵoj strangaj kaj teruraj estas. Malbenita la grundo estas, kie mortaj pensoj kun strangaj korpoj revivas, kaj malbona la menso estas, kiun neniu kapo subtenas. Saĝe diris Ibn Schacabao, ke feliĉa la tombo estas, kie neniu sorĉisto kuŝis, kaj feliĉa dum nokto la urbo estas, kies sorĉistoj forcindriĝis. Ĉar laŭ malnova onidiro estas, ke la animo aĉetita de l’ diablo el sia karna argilo ne rapidas sed la ronĝantan vermon mem grasigas kaj instruas, ĝis el la putroj horora vivo ekfontas, kaj la langvoraj kadavromanĝuloj de l’ tero por ĉagreni ĝin potenciĝas kaj por turmenti ĝin monstriĝas. Sekrete oni grandiozajn truojn boris, kie la poroj de l’ tero devus sufiĉi, kaj estaĵoj lernis piediri, kiuj devus rampi.”