Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 1943-1952
La artikolo de Kohen-Cedek en nro 2/1951 de MR venigis novan artikolon de Rudolf Anders, kiun vi trovos post la subaj rimarkigoj.
Unue kelkajn vortojn pri la eventuala rilato de la legantoj al tiu debato. Verŝajne troviĝas personoj, kiuj opinias, ke esperanta revuo devus ne aperigi tiajn debatartikolojn, same kiel ĝi devus ne aperigi diskutartikolojn pri religiaj aferoj. Mia koncepto pri tio estas alia. Se tiu diskuto en MR donus neniun alian rezulton, ĝi almenaŭ montras, ke en la rilato inter individuoj kaj popoloj ekzistas problemoj, kiujn oni ne povas solvi nur pledante por amo kaj unu granda familio. Se ĉiuj amopledantaj homoj en la mondo dirus al Kohen-Cedek kaj Rudolf Anders, ke ili devas ĉesigi sian batalon kaj ami unu la alian, ili per tio nenion atingus. Kaj ĉu oni povas krei harmonion inter liberpensuloj kaj religiuloj kaj inter anoj de diversaj religioj pledante per amo kaj la homa familio? Eĉ la plej amopledanta kristano-esperantisto, kiu neniom devias de la neŭtrala vojo kaj laŭdas kaj plene ĝuas la frataran spiriton de universala kongreso, ne samrangigas judon, islamanon aŭ iun ajn anon de alia religio kun si mem, almenaŭ se li estas eklezifidela. Ili estas karaj samideanoj, bonaj homoj, anoj de la granda homa familio, sed tamen mankas al ili la plej esenca. En la aliaj ĉefaj religioj almenaŭ vastanimaj homoj konsideras alireligianojn ne malplivaloraj, sed certe troviĝas ankaŭ en ili multe da homoj, por kiuj nur la propraj konceptoj estas universale veraj. La interindividua kaj interpopola vivo estas plena de liaj kunvivaj problemaj de multaj specoj.
La esperantismo proklamas ne nur amon sed ankaŭ metodon por realigi ĝin: interproksimiĝon de homoj kaj popoloj. Sed por vera interproksimiĝo ne sufiĉas interkonatiĝo laŭ eksteraĵoj kaj kondutmanieroj. Estas necesa ankaŭ interkonatiĝo rilate al sentoj, pensoj kaj konceptoj, kiuj havas signifon por la komuna homa vivo. Se tia interkonatiĝo okazas, se la koncernaj personoj respektas unu la alian kaj provas konstrui komunan bonon el sia interkonatiĝo, tiuokaze povos estiĝi pli granda harmonio inter ili, kaj eventuale naskiĝos nova, pli vasta formo de kunvivo.
Per MR mi provis krei eblecon por tia interkonatiĝo kaj starigo de iom pli vasta komuneco.
Aliaj pensis kaj ankaŭ diris, ke MR estas judfavora kaj tro plena de judaj artikoloj — kaj aliaj, kontraŭe, ke ĝi estas germanfavora, t.e. pli malpli favora al la germana nacisocialismo. Neniu el tiuj supozoj estas vera. Por mi estas esence gravaj nur ni homoj mem, sendepende de ŝtatoj, religioj, politikaj grupoj kaj aliaj okazaj cirkonstancoj. Tiaj okazaj cirkonstancoj estas realaĵoj, kaj tial ni devas kiom necese konsideri ilin kaj niajn interrilatojn depende de ili, sed la esenca afero estas nur la homo mem, spiritfajrero sur polvero inter miriadoj da sunsistemoj.
Per tiuj debatartikoloj la enhavo de MR certe fariĝis iom unuflanka. Pri tio mi konsentas. Sed dank’ al Kohen-Cedek kaj Rudolf Anders troviĝis materialo por la kompostmaŝino. Sen ili MR estus sufiĉe anemia estaĵo. Sed estus bone, se ankaŭ aliaj personoj komencus sendi same vivplenajn artikolojn.
Due kelkajn vortojn pri la debato mem. Ĝi havis sian kaŭzon en mia iama artikolo pri vortoj kaj rezonado adekvataj al la realo. Malgraŭ tiu artikolo mi ne malŝatas debaton kun iom fortaj vortoj, se ne estas malico en ili sed nur la vervo de vigla argumentado. Sed el rezonada vidpunkto ĝi ne kontentigas min. Estis tro multe da forŝvebado al malproksimaj tempoj kaj lokoj, tro multe da ĝeneraligoj, tro multe da citaĵoj kaj faktoj alportitaj el nebula pratempo por montri, kiaj estas la hodiaŭaj germanoj kaj judoj, kia estas Kohen-Cedek kaj kia estas Rudolf Anders. El la debato ne malofte fariĝis disputo. En la artikolo en tiu ĉi numero Rudolf Anders diras, ke li ne sukcesis konvinki Kohen-Cedek. Certe Kohen-Cedek diras same pri sia kontraŭulo. (Preterpase: malgraŭ la etimologio de la vorto mi pensas, ke la celo de debato ne devus esti konvinki sian kontraŭulon sed simple kaj orde doni kiel eble plej gravajn faktojn, por ke la alia povu pli bone prijuĝi la aferon. Se li estas saĝa homo, li uzas tiun avantaĝon, se ne, neniu persvado povas ŝanĝi lian pensmanieron.) Sed malgraŭ tiu ŝajna rezultomanko mi kredas, ke la debato ne estis sensignifa.
Ĉiuokaze ĝi ĝis nun, kun la komentoj de mi kaj kelkaj aliaj, konsumis 50 paĝojn de MR. Almenaŭ por kelka tempo tio certe sufiĉas kaj al la legantoj kaj kun konsidero al la preskostoj. Kohen-Cedek prave povas pretendi pri respondorajto. Sed la afero feliĉe estas solvebla en pli bona maniero. Laŭ mia kompreno la prijuĝo de Rudolf Anders pri la judaismo estas sufiĉe unuflanka kaj havas ankaŭ aliajn mankojn. Jen Kohen-Cedek jam antaŭ longe promesis verki artikolon pri la juda koncepto pri judaismo kaj kristanismo. Se li tion faros, sen flankaj rimarkigoj pri Rudolf Anders kaj la germanoj kaj kun flankenlaso de subjektivaj sentesprimoj, li donos kontribuon al MR pli valoran ol estus debatrespondo.
Respondante al la traktaĵo de s-ro Kohen-Cedek en n-ro 2/51 de MR, mi ne nutras en mi la esperon, ke mi povu konvinki lin, kiu rigardas la aferojn nur el la cionista perspektivo. Sed li similas la viron, pri kiu Jesuo diris, ke li semis lolon meze de la tritiko, dum la homoj dormis (Mat. 13,5). Do ni ne dormu. Ja silento estas konsento. Tamen mi respondos nur al tio, kio ŝajnas al mi rimarkinde aŭ tuŝas min persone.
Superregaj tendenco kaj motivo en la dirita artikolo estas la akra, profunda kontraŭeco al la kristanismo. Ĝi ne mirigas tiun, kiu komprenas, kia estas la kontrasto inter ĉi tiu kaj la judisma ideologio. (Mi ne diras: religio. Ja Kant montris, ke la judismo ne enhavas ian religikredon. “Ĝi propre estas ne religio, sed nura socio de amaso da homoj, kiuj, apartenante al aparta gento, sin formis en komunorganizon sub nur politikaj leĝoj, do ne en eklezion. Ke la nomo de Dio estas honorata, ne faras tiun ŝtatan konstitucion religia.” Kaj la juda filozofo Moses Mendelssohn skribis en “Savo de la judoj”: “La judeco estas ne revelaciita religio, sed revelaciita leĝdono.”)
La juda leĝo estas funde materialisma, celanta nur surteran prosperon al la gentanoj (kp. Joh. 8,23). Jehova, farante interligon kun Abram, ne promesis postmortan beatecon, sed multigon de lia idaro (inter kiuj estos reĝoj) kaj riĉan landon kun brutaroj kaj aliaj posedaĵoj. Kiu obeas la loĝon, estas rekompencata dum sia vivo; ekz. respekto al la gepatroj estas ordonata ne pro etikaj motivoj, sed “por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al Vi”. La mesio (hebree maŝinaĥ, la sanktoleito, reĝo), kiun la judoj de antikvaj tempoj atendas, estas konceptata kiel kreonto de politika potenco kaj estreco de la judaro, kiel justa kaj forta reĝo el la gento de David. Li subigos kaj ekstermos la aliajn popolojn kaj instalos la judan mondregadon (kp. i.a. Psalmaro 72,9; 110; Miĥa 77; Jesaja 60,10–12 kaj 49,23).
Kaj jen venis viro el Nazaret, sin dirante Mesio (Joh. 4,26), reĝo de la judoj (Mat. 27,11) kaj filo de Dio (Joh. 9,35). Sed li aperis kiel senhavulo kaj neniel similis al la brila potenculo, kia la judoj imagas sian mesion. Li deklaris: “Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo” (Joh. 18,36), kaj, al la Fariseoj: “Vi estas de malsupro, mi estas de supro; vi estas de ĉi tiu mondo, mi ne estas de ĉi tiu mondo” (Joh. 828). Li instruis: “Malfacile riĉulo eniros en la regnon de la ĉielo (Mat. 19,23). Vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo (Mark. 10,21).” Li predikis amon, eĉ al malamikoj, kondamnis do venĝemon. Li akre riproĉis la judojn pro ilia fariseismo (ŝajnpieco), ilia nur formala obeado al la Mosea leĝo (kp. i.a. Mark. 3/1–6). Li eĉ atakis tiun leĝon mem.
Ĉi tiu instruo, rekte kontraŭa al tio, kio al ortodoksa judo ŝajnas kredinda kaj celinda, kompreneble forte indignigis la leĝofidelan grupon de la sadukeoj kaj eĉ pli la religipolitikan partion de la fariseoj. Tiel danĝera ĝi aperis, ke ili celis mortigi Jesuon (Joh. 7,1 kaj 11,53) kaj fine faris al li krimproceson, kies rezulto estis justicmurdo al justulo.
Sed la malamon al “rabbi Jeŝuo” kaj liaj adeptoj la mortigo ne estingis. La sentimento de malamikeco restis viva en la judara menso ĝis hodiaŭ, ja ĝi estas bazita sur la montrita antipodeco. Ĝi difinas ankaŭ la sintenon de K.-C.
La motivon de la fakto, ke la kristanismo predikas amon pli insiste ol aliaj religioj, li vidas en tio, ke tiu “sekto” estis pli persekutata. Li provas do supozigi, ke estis kaŭzaj ne la krista ideologio, sed konsideroj radikantaj en la homa malforteco kaj timemo. Ĉu efektive la reliefigo de la religia ordono al homamo taŭgus por instigi la ŝtatulojn al indulgo? Kiel K.-C. volas psikologie motivigi tion? Ne, la amo al la proksimulo estas apud la amo al Dio la unua kaj plej alta ordono, donita antaŭ ol la persekutoj komenciĝis (Mat. 22,37–40).
Por vera kristano la surtera vivo estas nur preparo por la postmorta. La beatecon oni gajnas sole per plena abnegacio, pia kaj ĉasta vivo, nepra sindono al Dio. Kiu posedas, tiu vendu ĉion kaj donu al la malriĉuloj. Kiu pro sia kredo estas persekutata kaj turmentata, akiros la eternan vivon; la martirmorto garantias tujan transiron al la ĉielo. Krome Jesuo estis promesinta, ke li baldaŭ revenos por juĝi la homojn. Jen la unika kaŭzo, ke multegaj el la unuaj kristanoj ne timis la morton, eĉ aspiris ĝin. Ignatius, episkopo de Antiochia, kiu kiel infano oble vidis ankoraŭ Jesuon, estis kondamnita, morti per la sovaĝaj bestoj en la cirkareno de Romo. Soldatoj tien kondukis lin el Sirio. Survoje ekokupis lin la zorgo, ke eble la romaj kristanoj apelacios, por ke li estu amnestiata. Do li sendis per kuriero leteron al ili: “Mi timas vian amon, ke ĝi povos malutili al mi ... Sciu, ke mi propravole mortos pro Dio, se vi nur ne malhelpos min. Mi petegas vin, ne faru al mi nekonvenan amoservon; lasu min esti elmetata al la sovaĝaj bestoj, ja per ili mi povos veni al Dio. Ne redonu al la mondo iun, kiu sopiras esti ĉe Dio ... Lasu min eniri en la puran lumon; alveninte tie mi estos vera homo ...” Jen unu ekzemplo el multaj. Cetere ni scias per atestoj de samtempuloj, ke precipe judoj instigis la romajn aŭtoritatulojn, ekstermi la kristanojn, ĉar ili havis fortan influon.
K.-C. ripetas siajn akuzojn kontraŭ la eklezio. Ankaŭ mi bedaŭras kaj kondamnas kruelan netoleremon, sed mi ne proprigas al mi lian tezon, ke tio estis “instrupredika praktiko”. Ankaŭ la kristanismo estas portata de homoj. Ankaŭ por ĝi tial validas la vortoj de Goethe, ke ĉiu granda ideo efikas tirane, kiam ĝi realiĝante manifestiĝas.
La bela kredo, ke epokoj aparte religiemaj devus esti ankaŭ aparte moralaj, domaĝe estas premiso, kiu kondukis al gravaj eraroj. Plej ofte la malo okazas. La epoko de Leibniz kaj Molière estis multe pli humana ol tiu de la krucmilitiroj aŭ de Savonarola aŭ tiu tuj post la reformacio. Religia ekzalto (ne nur kristana) iras ĉe la popolamaso laŭ febrokurboj. Ĝi aperigas abismojn ne alireblajn per la malvarma racio. Transe de difinita temperaturgrado la homo perdas ĉiun mezuron kaj la racion, eĉ la lastan senton por la t.n. humana. Tiam li jam ne respektas limon, li estas kvazaŭ obsedata de demonoj. Der Irrsinn ist bei einzelnen etwas Seltenes, — bei Gruppen, Parteien, Völkern, Zeiten die Regel — mania erarsento (frenezo) estas ĉe individuoj io malofta, ĉe grupoj, partioj, popoloj, epokoj io regula. De tiu teoremo de Nietzsche la eklezianoj estas ne esceptitaj. La homo inklinas absurdigi principojn (laŭdindajn aŭ kritikindajn) per troiga konsekvenco aŭ senkonsidera fanatiko. Ekz. en la inkvizicio regis la manio, ke por savi de eterna inferpuno la senmortan animon de herezulo, oni devus kvazaŭ purigi ĝin per la fajromorto.
Estas manko de objektiveco, imputi tiajn homaĵojn-trohomaĵojn al la eklezia institucio mem kaj ĝia doktrino. Ankaŭ koncerne la sindefendon de la eklezio kontraŭ herezuloj oni devus adopti la juĝon de iu historiisto kiu, edukita kiel protestanto, estas libera de papismemo: Kiu kapablas kondamni la netoleremon de apenaŭ konfirmiĝinta eklezio, malhavas prihistorian konon. Li ne scias, ke kune kun la bona semo pluvo da fiherba semo verŝiĝis sur la teron soifantan pri saviĝo, kaj ke en ĉiu horo meze de la pure kredantaj la infero povis apertiĝi.
Sed defendante la eklezian doktrinon mi jen devas koncedi gravan difekton: La ĉefa kaŭzo, pro kiu la agado de ekleziestroj ofte konfliktis kun la spirito de la pura Jesu-instruo kuŝas en la biblio. “La juna kristanismo estis naskita kun plumboŝtipo ĉe la piedo,” diras germana historiisto. “Tiu ŝtipo estas la Malnova Testamento. La eklezio kuntrenis ĝin tra preskaŭ du jarmiloj, kaj sub la ŝarĝo de tiu malhelpa, esence heterogena heredaĵo parte fremdiĝis al si mem. Ĉar ja la M.T. devis esti alojata kun la N.T. en ŝajne nedisigeblan unuon, ne nur la plej kleraj cerboj devis streĉi sian tutan sagacon de la spekulativo por adapti tiujn, laŭ ilia karaktero fremdajn, elementojn al tiuj de la kristanismo, sed krome la M.T-a mito senfine multe kontribuis, por korupti la simplan kaj puran sencon de la instruo de Kristo.” Ankaŭ Goethe ekkonis: “La kristanismo kontrastas kontraŭ la judismo multe pli ol kontraŭ la paganismo.”
Jam la greka (kristana) gnostikulo Marcion († ĉ. 160 en Romo) kontraŭis al la difektado de la krista instruo per la juda. Li tute forrifuzis la M.T-on, kaj el la evangelioj li agnoskis nur tiun de Luko kune kun naŭ el la leteroj de Paŭlo. La aliajn li konsideris falsitaj. Sed poste, en la 5a jarcento, la eklezio deklaris la verkojn de M. herezaj.
Do en la daŭro de la jarcentoj la eklezio devis foruzi relative grandan forton, por ŝajnkonformiĝi la kontraŭdirajn elementojn, rezultantajn ne nur el la dualismo inter la du testamentoj, sed ankaŭ el la apokrifaj teksteroj tendence enŝovitaj en la N.T-on. Sed malgraŭ la klopodoj tiu dualismo estis kontinua fonto de “duobla” moralo, sin montranta ne nur per ofte makiavela politiko, sed ankaŭ per fariseismo de eklezianoj. Sen difekti la moralsenton oni ja ne povas konceptigi Dion kiel ĉioamantan kaj pardonantan patron de ĉiugentaj homoj de bona volo, kaj aliflanke kiel teruran, partian despoton, kies koleron kaj venĝon oni devas timi kaj kiu faras interligon kun unu popolo, ekstermante aliajn, por doni ties posedaĵon al la “elektito”. Kian etoson oni rajtas atendi de homoj, al kiuj oni instruas amon kaj pardonemon, eĉ al malamikoj, sed kiuj legas en la alia parto de la “Sankta Biblio” la devizon “okulo pro okulo, dento pro dento”, logas la Dian ordonon al Moseo: Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin, faru venĝon sur ili pro la Izraelidoj (Nombroj 25,17 kaj 31,2)? Aŭ kion ili pensu, legante la edifan ĉapitron pri la “venĝanto de la sango” (en Nombroj 35,6.19.21.27)? Similaj malmoralaĵoj abundas en la M.T. Ili devas fariĝi “ŝtonoj de falpuŝiĝo” al homoj sugestiitaj, ke la tuta biblio estas sankta skribo.
Kiu laŭ sia “religio” aspiras mondestrecon (tiel, ke “reĝoj vizaĝaltere kliniĝos antaŭ vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos” — Jesaja 49,23), kompreneble malaprobas pacismon kaj altruismon. Por li Tolstoj kaj Gandhi estas vivofremdaj kuriozuloj. Oni toleras tiajn idealistojn tiel longe, dum ili predikas al fremdaj popoloj. Sed kiam tiaj profetoj aperas en la propra tendaro, oni krucumas ilin kaj murdas, kiel ekz. la noblan grafon Folke Bernadotte, kiam li volis pacigi la interbatalantajn gentojn. Tamen la Mahatma multon atingis per sia politiko de neperforto: la emancipon de sia lando, preskaŭ sen sangoverŝo. Li liveris la pruvon, ke la interhoma amo estas ne nur religia, sed ankaŭ eminente vivopraktika faktoro. La unika savo el surteraj turmentoj estas la amo, pli profunda kono ne ekzistas. Estas vero, kiun nenia mondepoko neniigos. Trafe esprimas tion Dostojevski: “La infero? Mi kredas, ke ĝi estas la mondo, en kiu oni ne plu scias ami.” Ankaŭ Zamenhof sentis ĝian potencon. En “La espero” li fidas, ke dissaltos la baroj inter la popoloj “per la sankta amo disbatitaj”. — Dume K.-C. provas absurdigi la kristan aminstruon, interpretante ĝin per sia ridinda “amkaresi krimulojn”. Nur homo senespere implikita en la reto de sia M.T-a subjektivismo kapablas ne agnoski, ke pensoj kaj intencoj emanantaj de la animo estas kvazaŭ radare respondataj, kaj ke do sentoj de malamo kaj venĝemo estas retrafantaj bumerangoj, eternigantaj malpacon.
“La etiko de mia religia penso baziĝas precipe sur justeco”, emfazas K.-C. Kvazaŭ homoj kapablus esti justaj! “El ĉiuj virtoj la plej rara estas la justeco” trovis Goethe. Kaj kian juston ni atendu de la judoj, pri kiuj Petro diris: “Vi mem scias, kiel kontraŭleĝe estas por judo kamaradiĝi aŭ aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura” (Agoj 10,28)? Pli draste instruas la talmudo: La nejudoj estas kiel la brutoj, kaj ilia semo estas kvazaŭ la semo de ĉevaloj. — Ŝajnas al mi, ke ekzistas apenaŭ diferenco inter la cionista justeco kaj la respektiva maksimo de Hitler: justa estas, kio utilas al mia popolo.
“Ekparolu la glavo, se silentas la pravo.” Pravo estas nocio pleje subjektiva, precipe kiam homoj aŭ homaj kolektivoj malpacas. Sekve la centmiloj da arabaj rifuĝintoj, nun vivantaj en mizero, certe havas malsaman opinion pri tio, kion cionisto nomas “pravo”. La pravo akirata de la glavo estas la pravo de la pli forta. Pravas, kiu posedas pli du mono kaj sekve pli da soldatoj kaj armiloj ol la kontraŭulo.
K.-C. mencias la procesojn en Nürnberg. Ŝajnas, ke ili aperas al li kvazaŭ apoteozo al la diino Nemesis. Sed sur la benko de akuzitoj mankis ne nur kelkaj militkrimuloj germanaj! Unu el la akuzopunktoj estis: bombado de urboj sen militoteknika neceso. Kompreneble tia neceseco estis nepre donita, kiam temis pri Dresden, Hildesheim, Köln, Lübeck, Würzburg kaj multaj aliaj germanaj urboj. Sekve al unu la pendigilon, sed al alia, ordoninta la noktajn amas-aŭtodafeojn kontraŭ virinoj kaj infanoj, la grandkrucon de plej alta ordeno. Al ĉiu laŭ lia merito. Prave oni figuris la roman diinon Justitia en posta tempo kun vindaĵo antaŭ la okuloj.
En rilato al mi persone K.-C. parolas pri ripetkrimulo, petanta indulgon. Nu, mi ne volas farisee pretendi senpekecon, sed mi strebadis vivi konforme al la postuloj de honoro, humaneco kaj bonmoroj. Neniu ĝis nun kulpigis min pri ia ajn delikto. (Nur la ĉefo de loka NS-grupo estis tre malkontenta pri mia sinteno. Ĉar la temperamento kelkfoje instigis min, pensi pli laŭte ol laŭ la cirkonstancoj estis prudente, li foje eĉ konsideris, ĉu li min arestigu.) Cetere la insultvortoj de K.-C. ne grave min afliktas, same kiel mi ne rigardus kiel honoron, se li eble laŭdus min. La analizo de lia psiko, kia ĝi rezultas el liaj konfesoj kaj manifestoj evidentigas, ke niaj respektivaj mensecoj estas tute malsamaj. Mia konceptado pri juste ekz. detenas min, nomi ĉiujn judojn krimuloj kaj respondecigi ilin pri la fifaroj de iuj cionistaj bandanoj.
Angla samideano skribis iam en n-ro 1083 de Heroldo: “Kion dirus I.D., se la anglaj esperantistoj dum la venonta U.K. en Malmö protestus kontraŭ la judoj laŭ la ekzemplo en Berno, kaŭze de la krimoj de Hagana kaj la ‘Stern gang’? Ili ja formas parton de la juda popolo! Kion li dirus, se la anglaj kaj arabaj esperantistoj deklarus: ‘Ĝis kiam la juda popolo surprenos sur sin la plenan respondecon pro la krimoj de Hagana kaj la “Stern gang”, la juda popolo ne povos esti akceptata en la Esperantan familion.”
Estante pacisto de mia unua soldateco, senfine min kontentigas la konscio, ke danke al la providenco mi ne estis devigata, iam direkti batalilon kontraŭ “malamiko” kaj tiamaniere eble mortigi al gepatroj la filon, vidvinigi edzinon kaj orfigi infanojn. Sekve konscienco kaj hontosento detenus min, propravole aniĝi al “milita organizo” (legu: bando), por forpafi legitimajn defendantojn de ilia hereda hejmo. (Se la angloj la Irgun Ecel-anojn nomis “teroristoj, gangsteroj” — K.-C. mem parolas pri “la reciprokaj teroragoj” — ili probable estis spertintaj konformajn fifarojn.)
Sed ne nur K.-C. mem estas militema. En Esp-a gazeto iam aperis foto de lia filino kun la komento: “La kliŝo montras ŝin kiel aninon de la virina armea taĉmento juda, kun grenadoj kaj ‘sten’-pafilo ... post batalo.” Ŝi portas tion, kio al vera (ne perverse sentanta) virino estas fremda: uniformon kaj batalilojn. Nu, pri la gusto oni devas ne disputi. Eĉ Hitler ne volis militistinojn, li nomis ilin malŝate “Flintenweiber” (fusilvirinaĉoj). Ĉiuokaze mi hontus vidante mian filinon en tia ekipo kaj rolo. Sed kiel dirite: pri la gusto —.
Komence de sia artikolo K.-C. detale ekzamenas la demandon, kio estas esperantismo. Mi opinias, ke laŭ la dirita li ne povas esti rigardata kiel kompetenta, por interpreti kaj difini ĝin.
Ŝi estis aminda, kaj Li amis Ŝin; sed
Li estis ne aminda, kaj Ŝi ne amis Lin.
(Malnova dramo.)
Sinjorino, ĉu vi konas la malnovan teatraĵon? Ĝi estas eksterordinara dramo, nur iome tro melankolia. Mi foje ludis ĝian ĉefrolon, kaj tiam ploris ĉiuj sinjorinoj, nur unu el ili ne ploris, eĉ unu larmon ŝi ne ploris, kaj ĝuste tio estis la ĉefpunkto de la teatraĵo, la efektiva katastrofo. —
Ho, tiu unu larmo! ĝi turmentas min ankoraŭ nun en miaj pensoj. Satano, kiam li volas malfeliĉigi mian animon, murmuras en mian orelon liedon pri tiu neplorita larmo, fatalan liedon kun melodio eĉ pli fatala — ha, nur en la infero oni aŭdas tian melodion! —
Kiel oni vivas en la ĉielo, sinjorino, vi bone povos imagi, des pli bone ĉar ja vi estas edziniĝinta. Tie oni amuziĝas agrablege, oni ĝuas ĉiaspecajn plezurojn, oni vivas en nura ĝojo kaj feliĉo, tute kvazaŭ Dio en Francujo.* Oni festenas de mateno ĝis vespero, kaj la manĝaĵoj estas samtiel bonaj kiel la Jagoraj, la rostitaj anseroj ĉirkaŭflugas kun saŭcujeto en la beko, kaj sentas kvazaŭ flatiĝon, kiam oni ilin manĝas. Buterbrilaj tortoj kreskas senflege, simile al heliantoj, ĉie riveretoj da buljono kaj ĉampanvino, ĉie arboj, sur kiuj flirtas buŝtukoj kaj oni manĝas kaj viŝas la buŝon, kaj manĝas denove, ne malsanigante la stomakon. Oni kantas psalmojn, aŭ flirtas kaj amindumas kun la karaj karesemaj anĝeletoj, aŭ oni promenas sur la verda haleluja-herbejo, kaj la blankaj ondiĝantaj vestoj konvenas tre oportune. Kaj nenio malhelpas la sentadon de beateco, nenia doloro, nenia malkontento; eĉ kiam unu al alia hazarde paŝas sur la kaldornojn kaj ekkrias: excusez!, tiu ridetas kvazaŭ ravita certigante: Via piedpremo, frato, ne dolorigas, au contraire, mia koro per tio sentas des pli dolĉan ĉieloĝuon.
Sed pri la infero, sinjorino, vi havas tute nenian ideon. El ĉiuj diabloj vi eble konas nur la plej malgrandan, la belcebubeton Amoro, la ĝentilan krupieron de la infero; kaj ĉi tiun mem vi konas nur el Don Juan, kaj por tiu virintrompinto, kiu donas malbonan ekzemplon, ĝi ŝajnas al vi neniam sufiĉe varmega, kvankam nia laŭdinda teatrodirekcio ĉe tio aranĝas tiom da flamspektaklo, fajropluvo, pulvo kaj kolofono, kiom ajn iu bona kristano povas deziri en la infero.
Tamen en la infero estas multe pli malbone, ol niaj teatrodirektoroj scias — alie ili ne ludigus tiom da malbonaj teatraĵoj — en la infero estas infere varmege, kaj kiam mi foje estis tie dum la kanikularaj tagoj, mi trovis tion ne eltenebla. Vi havas nenian ideon pri la infero, sinjorino. Ni ricevas de tie malmulte da oficialaj sciigoj. Ke la mizeraj animoj de mortintoj la tutan tagon tie devas legi ĉiujn malbonajn predikojn ĉisupre presatajn — tio estas kalumnio. Tiel malbone ne estas en la infero, tiajn kruelajn turmentojn Satano neniam elpensos. La pripentrado de Dante tamen estas iom tro modera, entute tro poezia.
Al mi la infero ŝajnis kvazaŭ granda burĝa kuirejo kun tre longa fornego, sur kiu staras tri vicoj da feraj potoj, kaj en tiuj sidis la damnitoj kaj estis rostataj. En unu vico sidis la kristanaj pekuloj, kaj, ĉu oni kredu tion! ilia nombro estis ne malgranda, kaj la diabloj incitis la fajron sub ili kun speciala diligento. En alia vico sidis la judoj, senĉese kriantaj, kaj kelkfoje la diabloj krudŝerce incitetis ilin; ekzemple estis tre komike, kiam dika spireganta pruntisto je garantiaĵoj plendis pro troa varmo, kaj diableto sur lian kapon verŝis kelkajn sitelojn de malvarma akvo, por ke li spertu, ke la bapto estas vera agrablaĵo refreŝiga. El la tria vico sidis la paganoj, kiuj same kiel la hebreoj ne povas partopreni la beatecon kaj devas eterne bruli. Mi aŭdis unu el ili, al kiu kruda plumpa diablo submetis freŝajn karbojn, indigne krii el la poto: “Indulgu min, mi estis Sokrato, la plej saĝa el la mortuloj; mi instruis veron kaj justecon kaj oferis mian vivon por la virto”. Sed la kruda stulta diablo ne lasis sin ĝeni en sia okupo, kaj murmuris malafable: “Silentu! ĉiuj paganoj devas bruli, kaj pro unu sola homo ni ne rajtas fari escepton.”
Mi certigas vin, sinjorino, estis terura varmo, kaj kriado, ĝemado, plendado, plorado, spiregado, blekado — kaj tra ĉiuj tiuj teruraj sonoj penetris aŭdeble tiu fatala melodio de la kanto pri la neverŝita larmo.
Ŝi estis aminda, kaj Li amis Ŝin; sed
Li estis ne aminda, kaj Ŝi ne amis Lin.
(Malnova dramo.)
Sinjorino, la malnova teatraĵo estas tragedio, kvankam en ĝi la heroo nek estas murdata nek mem sin mortigas. La okuloj de la heroino estas belaj, belegaj — sinjorino, ĉu vi sentas violodoron? — tre belaj kaj tamen tiel akrigitaj, ke ili kvazaŭ vitraj ponardoj trapenetris mian koron, kaj certe iliaj pintoj elstaris el mia dorso, sed tamen mi ne mortis de tiuj mortinsidaj okuloj. Ankaŭ la voĉo de la heroino estas bela — sinjorino, ĉu vi ne ĵus aŭdis najtingalon kanti? — bela, silka voĉo, dolĉa teksaĵo de plej ĉarmaj tonoj, kaj mia animo estis implikita en ĝi kaj sufokiĝis kaj turmentiĝis.
Min mem — estas la grafo de Ganges, kiu nun parolas, kaj la scenejo estas en Venecio — min mem foje tedis tiaspecaj turmentoj, kaj mi intencis jam en la unua akto fari finon al la ludo, kaj forpafi la tintilĉapon kune kun la kapo, kaj mi iris al vendejo de galanterioj en Via Burstah, kie mi trovis elmetita paron da belaj pistoloj — mi memoras ankoraŭ bone pri tio: staris apude multe da gajaj ludaĵoj el perlamoto kaj oro, feraj koroj kun oraj ĉenetoj, porcelantasoj kun karesaj devizoj, snuftabakujoj kun beletaj bildoj, ekzemple la edifa historio pri Susanna, la cigna kanto de Leda, la forrabo de la Sabeninoj; Lucretia, la dika virtulino kun la nuda brusto, en kiun poste ŝi enpuŝas la ponardon; la formortinta Bethmann’ino, La belle Ferronière, jen multaj allogaj vizaĝoj — sed mi tamen aĉetis la pistolojn, sen multe marĉandi, aĉetis kuglojn kaj pulvon, kaj poste mi iris en la kelon de Signor Unbescheiden kaj alportigis al mi ostrojn kaj glason da rejnvino. —
Manĝi mi ne povis kaj trinki tute ne. La varmaj larmgutoj falis en la glason, kaj en la glaso mi vizitis la amatan hejmlandon, la bluan sanktan Ganges, la eterne radiantajn Himalajojn, la vastegajn banjan-arbarojn, en kies longaj kaj larĝaj aleoj la prudentaj elefantoj kaj la blankaj pilgrimantoj trankvile iras. Strangaj revemaj floroj al mi rigardis kaŝe admonante, orbrilaj mirindaj birdoj petole jubilis, trembrilaj sunradioj kaj dolĉe bizaraj sonoj de ridantaj simioj ĉarme min incitetis, el malproksimaj pagodoj sonis piaj pastropreĝoj, kaj inter ĉio ĉi sonis la fandiĝe plenda voĉo de la sultanino de Delhi — En sia tapiŝĉambro ŝi pasie kuris tien kaj reen, ŝi disŝiris sian arĝentan vualon, ŝi plankenpuŝis la nigran sklavinon kun la ventumilo el pavoplumoj, ŝi ploris, ŝi furiozis, ŝi kriis — sed mi ne povis ŝin kompreni, la kelo de Signor Unbescheiden estas 3000 mejlojn malproksime de la haremo de Delhi, kaj krome la bela sultanino estis mortinta jam de 3.000 jaroj. — Kaj rapide mi trinkis la vinon, la helan ĝojigan vinon, kaj tamen en mia animo fariĝis pli kaj pli malhele kaj malgaje. — Mi estis kondamnita al morto. —
Suprenirante la kelŝtuparon mi aŭdis la priekzekutan sonorilon, homamaso preterondis, sed mi ekstaris ĉe la angulo de Strada San Giovanni kaj diris jenan monologon:
Kasteloj oraj estas en fabeloj,
jen harpoj sonas, dancas belulinoj,
paĝioj brilas kaj jasmeno, mirtoj
kaj rozoj ĉie bonodoras dolĉe —
kaj tamen unu forsorĉiga vorto
disĵetas tuj la tutan belegaĵon,
nur rubo poste restas kaj marĉaĵo,
noktbirdoj grakas super ĝi malbele.
Mi ankaŭ tiel per nur unu vorto
transsorĉis la florantan ternaturon.
Jen kuŝas ĝi mortpala kaj malvarma,
Simile al kadavro ornamita
de reĝo, kies vangoj ruĝigitaj,
en kies manojn oni metis sceptron.
La velka lipo tamen estas flava,
ĉar kolorigi oni ĝin forgesis;
Kaj musoj saltas trans la reĝan nazon
spitante al la granda ora sceptro.
Estas ĝenerale adoptite, sinjorino, ke oni diras monologon, antaŭ ol oni sin mortpafos. La plej multaj homoj uzas en tia okazo la Hamletan “Ĉu esti aŭ ne esti”. Estas bona teksto, kaj ankaŭ mi volonte estus citinta ĝin ĉi tie — sed ĉiu estas al si mem la plej intima proksimulo, kaj se oni, kiel mi, mem verkis tragediojn, kiuj entenas tiajn parolojn de vivabituriento, ekzemple la senmortan “Almansor”, estas kompreneble, ke oni preferas siajn proprajn vortojn eĉ al tiuj de Shakespeare. Ĉiuokaze tiaj paroladoj estas tre utila kutimo; oni gajnas almenaŭ tempon per ili. — Kaj tiamaniere okazis, ke mi staris iom longtempe ĉe la angulo de Strada San Giovanni — kaj starante tie, kondamnito, kiu estas mortonta, mi subite vidis Ŝin!
Ŝi portis sian blusilkan veston kaj la rozeruĝan ĉapelon, kaj ŝia okulo min rigardis tiel milde, tiel morton-venkante, tiel vivon-donacante — sinjorino, vi ja scias el la romana historio, ke Vestalinoj en antikva Romo, renkontante krimulon kondukatan al ekzekuto, havis la rajton amnestii lin, kaj la mizerulo restis viva. — Per nura rigardo ŝi savis min de la morto, kaj mi staris antaŭ ŝi kvazaŭ nove vivigita, kvazaŭ blindigita per la sunbrilo de ŝia beleco, kaj ŝi pluiris kaj lasis min vivi.
Kaj ŝi lasis min vivi, kaj mi vivas, kaj jen kio estas precipa.
Aliaj ĝuu la favoron, ke la amatino per florkronoj ornamu kaj prigutigu per larmoj de fideleco ilian tomban monumenton. — Ho, virinoj! malamu min, priridu min, forrifuzu min! sed lasu min vivi! La vivo ja estas tiel amuze dolĉa, kaj la mondo tiel ĉarme implikita, ĝi estas sonĝo de vinebria dio, kiu el festenanta dikunveno forŝteliris à la française, sin kuŝigis por dormi sur soleca stelo, kaj ne konscias ke li kreas, kion li sonĝas — kaj la sonĝbildiĝoj ofte realiĝas variplene sensaĝaj ofte harmoniaj-raciaj — la Iliado, Platono, la batalo ĉe Marathon, Moseo, la Medicea Venus, la katedralo de Strassburg, la franca revolucio, Hegel, la vaporŝipoj k.t.p. estas specialaj bonaj ideoj en tiu kreanta disonĝo — sed post ne longe la dio vekiĝas, frotas siajn dormemajn okulojn kaj ridetas — kaj nia mondo estas pereinta al nenio, ĝi eĉ neniam ekzistis.
Tamen, mi vivas! Kvankam mi estas nura ensonĝa fantomaĵo, tio tamen estas preferinda ol la malvarma nigra vanta neestado de la mortinteco. La vivo estas la plej alta inter la bonaĵoj, kaj la plej granda malbono estas la morto. Se Berlinaj gvardi-leŭtenantoj mokas kaj nomas malkuraĝo, ke la princo de Homburg frostotremas ekvidante sian apertan tombon — Henriko Kleist tamen havis samtiom da kuraĝo, kiom havas liaj altbrustaj, bone korsetumitaj kolegoj, kaj bedaŭrinde li tion pruvis. Sed ĉiuj fortaj homoj amas la vivon. Egmont en la libro de Goethe nevolonte disiĝas “de la ŝatata kutimo de la ekzistado kaj agado”. Edwin de Immermann sin alkroĉas al la vivo “kvazaŭ infaneto al la mamoj de patrino”, kaj kvankam estas al li maldolĉe, vivi per fremda indulgo, li tamen petegas favoron: “Ĉar vivi, spiri estas plej alta bono”.
Kiam Odysseŭs en Hades ekvidas Aĥilleŭs kiel ĉefon de mortintaj herooj kaj gloras lin pro lia famo inter la vivuloj kaj pro lia prestiĝo eĉ sur la mortintoj, ĉi tiu respondas:
“Ne al mi diru pri morto konsolon, ho nobla, Odysseŭs!
Mi ja preferus volonte servadon de taglaboristo,
Kampon plugante al viro malriĉa kaj sen heredaĵo,
Ol en Hadeso regadi la aron de ĉiuj mortintoj.”
Kiam majoro Duvent, elvokante al pistolduelo la grandan Israel Löwe, diris: “Se vi vin ne prezentos, s-ro Löwe, vi estas hundo!” ĉi tiu respondis: “Mi volas prefere esti viva hundo ol morta leono!” Kaj li estis prava. — Mi tiom ofte duelis, sinjorino, ke mi rajtas diri tion. — Dankon al Dio! mi vivas! En miaj vejnoj bolas la ruĝa vivo, sub miaj piedoj la tero konvulsias, en ama ardo mi ĉirkaŭbrakas arbojn kaj marmorbildojn, kaj ili viviĝas en mia ĉirkaŭpreno. Ĉiu virino estas al mi mondo donacita, mi diboĉas je la melodioj de ŝia vizaĝo, kaj per unu nura rigardo de mia okulo mi scias ĝui pli multe, ol aliaj per ĉiuj siaj membroj dum tuta sia vivo. Ĉiu momento ja estas por mi senfinaĵo; mi mezuras la tempon ne per la Brabanta aŭ la mallonga Hamburga ulno, kaj mi ne bezonas, ke iu pastro promesas al mi duan vivon, ĉar jam dum tiu ĉi vivo mi scias sufiĉe travivi, kiam mi returne vivas en la vivo de la antaŭuloj, kaj konkeras al mi la eternecon en la regno de la pasinteco.
Kaj mi vivas! La granda pulsbato de la naturo vibras ankaŭ en mia brusto, kaj kiam mi ĝojkrias, milopa eĥo respondas min. Mi aŭdas mil najtingalojn. La printempo sendis ilin por veki la teron el ĝia matendormo, kaj la tero ektremetas pro raviĝo, ĝiaj floroj estas himnoj, kiujn entuziasme ĝi salutkantas al la suno. — La suno moviĝas multe tro malrapide, mi volus vipi ĝiajn fajroĉevalojn, por ke ili galopu pli rapide. — Sed kiam siblante ĝi malleviĝas en la maron, kaj suprenleviĝas la granda nokto kun sia granda sopira okulo, ho! ĝuste tiam tremigus min voluptema ĝojo. Kvazaŭ karesemaj knabinoj la vesperaj aerblovoj kuŝiĝas ĉe mia bolanta koro, la steloj logas, kaj mi leviĝas kaj ŝvebas super la malgranda tero kaj super la bagatelaj pensoj de la homoj.
Sed iam venos la tago, kiam la ardo en miaj vejnoj estingiĝis; en mia brusto loĝas vintro, ĝiaj blankaj flokoj maldense ĉirkaŭflirtas mian kapon, kaj ĝiaj nebuloj vualas mian okulon. En vetersignitaj tomboj kuŝas miaj amikoj, mi sola restis kvazaŭ soleca grentigo, kiun la falĉisto forgese lasis; nova generacio elfloris kun novaj deziroj kaj novaj idoj, kun miro mi aŭdas novajn nomojn kaj novajn kantojn. La malnovaj nomoj estas forgesitaj, kaj mi mem estas forgesita, eble honorata ankoraŭ de malmultaj, mokinsultata de multaj kaj amata de neniu! Kaj alsaltas al mi la rozvangaj knaboj, premas en mian tremantan manon la malnovan harpon kaj parolas ridante: Vi jam de longe silentis, vi maldiligenta grizkapulo, kantu al ni denove pri la revoj de via juneco!
Tiam mi prenas la harpon, kaj vekiĝas la iamaj ĝojoj kaj doloroj, la nebuloj disiĝas, larmoj denove floras el miaj mortaj okuloj, ree printempiĝas en mia brusto, dolĉaj tonoj de melankolio vibras en la kordoj de la harpo, mi ree vidas la bluan riveron kaj la marmorajn palacojn kaj belajn vizaĝojn de virinoj kaj knabinoj — kaj mi kantas liedon pri la floroj de Brenta.
Ĝi estos mia lasta kanto, la steloj min rigardos kiel en la noktoj de mia juneco, la amiĝema lunlumo ree kisas miajn vangojn, la fantomĥoroj de mortintaj najtingaloj flutas de malproksime, pro dormemo miaj okuloj fermiĝas, mia animo estingiĝas kiel la tonoj de mia harpo — bonodoras la floroj de Brenta.
Arbo ombros mian tomboŝtonon. Mi tre dezirus palmon, sed tiu ne prosperas en la nordo. Estos probablo tilio, kaj somervespere geamantoj tie sidos kaj karesos; la fringelo, kiu aŭskultante balanciĝas sur la branĉoj, estas diskreta, kaj mia tilio dolĉe susuras super la kapoj de la gefeliĉuloj. Tiel feliĉaj ili estas, ke ili eĉ ne havas tempon por legi, kio estas skribita sur la blanka epitafo. Sed poste, kiam la amanto perdis sian amatinon, li ree venas al la bonkonata tilio, suspiras kaj ploras, kaj, rigardante la ŝtonon longe kaj ofte, li legas la surskribon:
Li amis la florojn de Brenta.
“Li vivas kvazaŭ Dio en Francujo” estas frazaĵo ofte uzata en Germanujo: li vivas prospere kaj en abundo.
Jagor estis posedanto de iama renoma restoracio en Berlin.
Excusez = senkulpigu, pardonu. Au contraire — male, kontraŭe.
Don Juan (ĥuán), galanta delogisto de virinoj; el Hispanujo originanta literatura kontraŭfiguro al germana Faust, pleje diskonigita per opero de Mozart (mocart).
Kanikularaj tagoj, de la 23a de julio ĝis 23a de aŭgusto, nomitaj laŭ la “hundstelo” (Sirius, videbla dum tiuj tagoj); en Eŭropo la plej varmaj tagoj de la jaro.
Via Burstah kaj Strada San Glovanni (Johannisstrasse): stratoj en Hamburg.
Leda, en greka mito: la amatino de dipatro Zeŭs, kiu ŝin vizitis sub la ŝajno de cigno.
Lucretia, laŭ la legendo: romana patriciino; mortigis sin, ĉar filo de Tarquinius Superbus ŝin senhonorigis.
Bethmann, Friderike (1760–1815), unu el la plej eminentaj aktorinoj kaj kantistinoj de sia tempo.
La belle Ferronière, bela edzino de ferkomercisto aŭ advokato Ferron en Paris kaj amoratino de reĝo Franco I.
Banjano (Bányan), Hinda figarbo.
Almansor, titolo de tragedio verkita de Heine.
Vivabituriento: gimnaziano faranta ekzamenon pri matureco estas nomata “abituriento” (de lat. abiturire) = forironto.
Vestal(in)oj, pastrinoj de romana diino Vesta, gardadis la “Eternan Fajron”, estis devigataj vivi kune, monaĥe kaj virge.
À la française — laŭ franca maniero.
Medicea Venus, antikva statuo de greka diino Aphrodite (lat. Venus), trovita en Romo de iu A. Medici.
Hegel, G. W. Fr., germana filozofo (1770–1831).
Kleist, Heinrich von — (*1777), prusa eksoficiro, poeto, venkis i.a. dramon “Princo de Homburg”, sin mortigis 1811.
Egmont, titolo kaj heroo de dramo verkita de Goethe.
Immermann, Karl, germana poeto (1796–1840).
Hades (la nevidebla), greka dio de la (laŭ li nomita) subtera regno de mortintoj.
Löwe (= leono): kiu kaj kia estis I. L. mi ne sciis eltrovi. Malgraŭ la epiteto “granda” la germ. enciklopedioj silentas pri li.
Brenta, itala rivero, enmariĝas apud Venecio.
La supra titolo troviĝas en nro 3/1951 super artikoleto de J. W. Leslie, Anglujo. Al mia rimarkigo pri liaj konceptoj li respondas jene:
— “La financo” signifas la tutan financan sistemon, kiu, kiel vi prave atentigas, ne kapablas funkcii sen homoj. Kiel Lenin atentigis, troviĝas apartaj grupoj de “kapitalistoj”, t.e. produkto-kapitalistoj kaj financ-kapitalistoj. En la moderna, aktuala mondo la financ-kapitalistoj regas la produktkapitalistojn, tute regas ilin.
La sistemo de la financkapitalistoj kaŭzas la militadon (ĉu ili pri tio konscias aŭ ne), ĉar ĝi devigas la modernan kondiĉon de manko de aĉetopovo por aĉeti la abundon, kiun faras, aŭ povas fari, la produktsistemo. Kompreneble neniu milito komenciĝas per deklaro, fare de la atakanto, ke li militas, ĉar li volas etendi, pliampleksigi sian eksterlandan merkaton. Ne facile estas diri, finfine, kiel moderna milito komenciĝas. La ekonomia sistemo determinas la politikan sistemon: kaj la nepre decida faktoro malantaŭ (aŭ en) la ekonomia sistemo estas la financo.
Vi skribas dolorige idealisme, kiam vi asertas, ke “ĉiu homo estas responda pri siaj agoj ...” Fakte, ĉiu homo respondas tre malmulte pri siaj agoj! Tamen, kiel rilatas al soldatiĝo, oni devas konstati la aferon pli objektive. La popolo, la individua homo en la popolo, devas decidi inter obeo al la registaro kaj malsato (eĉ morto).
Kiom da respondaj pacifistoj havas pli ol tute negativan — egoistan? — sintenon al la problemo de militado?
Kiom da esperantistoj fariĝis soldatoj? Kial? La respondo ne troviĝas en via komento pri mia letero!
Unue pardonu legeraron, kiu kaŭzis preseraron en la antaŭa artikoleto de Leslie, en nro 3, paĝo 20, lin. 4. Anst. farmulo devas esti famulo.
Due iom pri la esprimo “dolorige idealisme”. En la okcidentaj landoj oni kelkfoje uzas la vorton idealismo kun iu antaŭa epiteto en senco de altcela sed tro realofremda strebado. En Sovetio la vorto de kelka tempo estas abunde uzata en la senco de nekomunisma idealisma strebado kaj signifas “malamika al la komunismo”. Ordinare ĝi estas uzata politikŝablone aŭ insulte. Kiu el la sencoj validas tie ĉi, tion mi ne scias.
Mi estas danka al Leslie, ke li atentigis pri certa parto en mia rimarkigo, ĉar mia esprimmaniero ŝajne povas doni impreson, kiun mi ne intencis, kaj kredeble ankaŭ aliaj legantoj povas misinterpreti tiun parton.
Leslie citis: “ĉiu homo estas responda pri siaj agoj ...” kaj aldonis, ke fakte ĉiu homo respondas tre malmulte pri ŝiaj agoj. Mia kompleta frazo estis: “Ĉiu homo estas responda pri siaj agoj, laŭ sia konscio pri la signifo de la agoj.”
Kvankam la temo rilatis al milito, mi en la supra frazo pri respondeco efektive pensis pri ĉiuj agoj. Ankaŭ la frazo de Leslie, ke “ĉiu homo respondas tre malmulte pri siaj agoj”, estas ĝenerala. La plej granda parto de niaj agoj apartenas al la ordinara, ĉiutaga homvivo. En preskaŭ ĉio, kion ni faras, ni estas respondaj: pri nia laboro, pri familio, pri honesta kaj deca konduto al niaj kunhomoj. En ĉiuj niaj interrilatoj kaj interkonsentoj troviĝas respondeco, ĝi estas ligita al taskoj gravaj kaj malgravaj. Foje ni estas respondaj laŭ faritaj kontraktoj, ofte nur laŭ ĝenerale agnoskitaj agonormoj, ofte eĉ nur laŭ propra fideleco al ideoj, principoj. Ni interkonsentas pri respondeco kaj plene agnoskas, ke ni estas respondaj, ne nur tre malmulte. Kaj ĉiu respondas pri siaj agoj. Kiu alia povus respondi pri ili? Kaj ĝenerale la homoj aprobinde plenumas siajn agojn. Sen respondeco kaj volo agi laŭ ĝi, ordigita homa kunvivo ne estus ebla. Malgraŭ nia ĉiama plendo pri malbonaj agoj, tiuj estas malmultaj kompare kun la nombro de honestaj kaj bonaj agoj.
Sed Leslie prave povas atentigi, ke malgraŭ la ĝeneralvalida formo de lia aserto esence temis pri respondeco pri milito.
Preskaŭ ĝis nia tempo milito estis konsiderata kiel memkomprenebla, do rekonita, nacia agado por rajtodefendo aŭ rajtakiro. En la lasta tempo oni ja faris provojn deklari militon krimo, sed kiam oni ankoraŭ batalas kontraŭ la krimo per samspeca agado, la diferenco de la malnova rigardmaniero ne estas granda. Mortigo en milito ne estas konsiderata kiel krimo, eĉ ne de tiuj, kiuj provas deklari militon krimo. Kaj eĉ la plej arda pacamiko ne rigardas soldaton, kiu en milito mortigis “malamikojn”, kiel krimulon.
Preskaŭ ĉiuj abomenas militon, plej la soldatoj. Kiu normala homo ŝatas esti mortigata, kripligata, kiu ŝatas detruon kaj brutalecon? Tamen milito estiĝas, ĉar ankoraŭ la milito estas rekonata kiel rimedo — kvankam oni konfesas, ke ĝi estas terura rimedo — por nacia (nuntempe ankaŭ klasa) agado por rajtodefendo kaj rajtakiro.
Homo estas vokata al militado. Jen lia situacio:
Lia ĉefa sento certe estas timo pro morto aŭ kripligo. Due estus terure mortigi homojn, precipe en proksimbatalo. Trie la tuta afero estas tiel freneze malracia, tiel terure primitiva. Se li konsideras la eblecon de saviĝo el la situacio, li devas elekti inter obeo al la ordono kaj malliberejo aŭ eble ekzekuto. La militon li eble povos travivi, post ekzekuto li ne vivus. Sekve li elektas la militon. (Se iu en la ordinara vivo provus devigi lin mortigi iun homon, li nepre rifuzus, eĉ riskante sian propran vivon. Tio estus krimo, lia respondosento decidus pri lia konduto. Sed mortigo en milito ne estas konsiderata krimo.)
Li elektas la militon. Kiu respondas pri tiu ago? Kiu povas respondi pri ĝi krom li mem? Atentu, ke temas pri psika okazado, ne pri krimesploro. Li estas responda pri sia ago, sed memkompreneble li ne estas responda pri la milito. Li estas responda, sed li ne estas kulpa. Eĉ la plej arda pacisto ne konsideras lian elekton krimo. Kaj se li mortigos en la milito, li ankaŭ tiam respondos pri sia ago. Li elektis obei la ordonon. Li estas responda sed ne kulpa, ĉar mortigo en milito ja ne estas rigardata kiel kulpo. (Kaj konsekvence la akuzoj kontraŭ germanoj temis ne pri mortigado dum la milito sed pri kruelaĵoj ne agnoskitaj kiel permesitaj.)
(Oni povas havi respondecon ankaŭ rilate al sia konscienco, al Dio, al siaj idealoj, aŭ kiel oni esprimas la aferon, sed tion mi ne povas trakti tie ĉi.)
Mi supozas, ke soldato kun la supre menciita sinteno al milito estas sufiĉe ofta. Sed li ne estas la sola tipo. Ĉiuj, krom kelkaj atavismaj aventuruloj, same abomenas ĝin. Tamen okazas defendomilitoj, en kiuj preskaŭ ĉiuj soldatoj, malgraŭ tiu abomeno, libervole defendus sian landon, se devigo ne ekzistus. Certe multe da komunistoj libervole militus por komunismo kaj multe da okcidentanoj por la rajto vivi laŭ siaj principoj. Tiuj lastaj rimarkigoj ne influas al la aserto pri propra respondeco pri propra ago. Ili nur atentigas pri reala sinteno al milito.
Sro Leslie eble diras, ke mia rezonado pri propra respondeco pri propraj agoj estas nur harfendado. Tiel ne estas. La respondeco pri la propraj agoj estas nepra kaj sola fundamento por socio, kulturo, spirita strebado al perfektiĝo. Kompreneble troviĝas personoj, kiuj ne kapablas respondi pri siaj agoj, sed tio ne ŝanĝas tion, kio estas ĝenerale valida. Kaj kompreneble ĉiu respondas nur laŭ la konscio pri la signifo de siaj agoj.
J. Rostand: La nuna stato de l’ evoluismo. El la franca tradukis J. kaj M. Delacourt. Eldonis S.A.T., Paris. 114 paĝoj. Formato 13×20 cm. Prezo, kart. 0,70 dol., tole bind. 0,85 dol.
En Esperanto aperis ĝis nun ne multaj libroj de valora scienca enhavo. Des pli salutinda estas ĉi tiu libro. Ĝi prezentas efektive ne nur la nunan staton, sed ankaŭ bonan, koncizan superrigardon pri la historio de la evoluismo. Tiu superrigardo estas valora por la sciencisto, kaj samtempe ĝi estas verkita en populara formo, kiu facile permesas ankaŭ al interesiĝanta laiko ĝin legi kun profito. Kun siaj multaj facile kompreneblaj ekzemploj kaj preskaŭ tro malmulte de specialaj fakesprimoj ĝi klare prilumas la temon.
En la Enkonduko la aŭtoro tre interese montras kiel la evolua ideo aperis jam ĉe la antikvaj grekoj. Plie li konstatas, kion laiko ne ĉiam volas kredi, ke nuntempe ĉiuj scienculoj akceptas la evoluismon, kaj ke eĉ la katolika eklezio komencas kompreni ke ne plu eblas batali kontraŭ la evoluismo. Sed li prezentas ankaŭ la diversajn ĉefajn evoluismajn teoriojn.
La unua ĉapitro temas pri la pruvoj de la evoluismo, kaj la aŭtoro utiligas ĉi tie ĉefe la argumentojn de Charles Darwin, kvankam estus facile kompletigi ilin per pli novaj pruvoj el paleontologio, kiu iom post iom trovis diversajn “mankantajn ĉenerojn” inter malsamaj specioj aŭ bestgrupoj, kaj el pli novaj branĉoj de scienco kiel ekz. la serologio, nekonata en la tempo de Darwin.
Sekvas ĉapitro pri la origino de la vivo, la granda centra problemo de la biologio, pri kiu oni efektive nenion scias, sed la temo ja estas la natura enkonduko al la pritrakto de la evoluismo mem. La aŭtoro prezentas al ni diversajn teoriojn kaj ideojn pri la ekesto de la fenomene nomata “vivo”, pli-malpli fantaziajn, sed sur tiu kampo niaj ĝisnunaj scioj ja permesas preskaŭ nur divenojn.
La ĉapitro pri la lamarkismo havas precipe historian intereson, kaj la aŭtoro trafe ilustras, kiel neniu eksperimento farita atestas la ĝustecon de la ideo de Lamarck pri heredebleco de akiritaj ecoj. Tial hodiaŭ neniu aŭ preskaŭ neniu biologo restas plu adepto de la lamarkismo.
La du sekvantaj ĉapitroj, titolitaj “La darvinismo” kaj “La ŝanĝiĝismo”, iom mirigas. Oni ekhavas la impreson ke la aŭtoro celas “pruvi” la “falon de la darvinismo”, anstataŭigante ĝin per la “ŝanĝiĝismo”, kio ja donus falsan impreson pri la stato de la afero. Efektive la verko de Darwin nomiĝis “La evoluo de la specioj per natura selektado”, tamen, kio estas la ĉefaĵo en la darvinismo, ĉu la evoluo de la specioj, ĉu la natura selektado? Sendube la evoluo de la specioj. La granda merito de Darwin estas ke li notis la individuan variadon: ke ĉiu individuo de specio en pluraj ecoj diferencas de la ceteraj individuoj de la sama specio. En tio li vidis eblecon de klarigo pri evoluo: la individuoj, kies ecoj hazarde pli bone konvenas al la cirkonstancoj, venkas en la lukto por la ekzisto; tiun principon li nomas “natura selekto”. La selekto estas nur negativa, ĝi kvazaŭ nur elsarkas la malpli bone adaptitajn individuojn. Sed Darwin ne donis, kaj ne povis doni, klarigon pri la estiĝo de la varioj. Oni nun konstatis en la t.n. “mutacioj” fenomenon, kiu liveras ion novan, kiu kreas variojn, kvankam ĝi eble ne sufiĉas kiel sola pozitiva faktoro de la evoluo. Tamen tio apenaŭ pravigas la starigon de nova doktrino “sanĝiĝismo”, anstataŭanta la darvinismon, ĉar la “ŝanĝiĝoj” (= mutacioj) estas efektive nur kompletigo de la darvinismo.
Oni vane serĉas mencion de la lastatempaj strangaj evoluaj ideoj de la rusa biologo Lisenko.
La lasta ĉapitro donas bonan superrigardon de la ĝisnuna scio pri la evoluo de la homo. Tamen la homo ne estas “besto”, sed “animalo”. Kaj je la fino oni trovas interesan diskuton pri la problemo ĉu la evoluo finiĝis, aŭ ĉu ĝi ankoraŭ daŭre funkcias.
Ĉe la fino de la libro troviĝas listo de klarigoj de 70 vortoj netroveblaj en Plena Vortaro; sed mi emus karakterizi ilin kiel malklarigojn, ĉar similan kolektaĵon de fuŝklarigoj kaj konfuzaĵoj mi apenaŭ iam vidis. Ĝi evidentigas ke la tradukintoj ne estas fakuloj, kaj ili prefere estus konsultintaj specialistojn pri la klarigoj. Jen kelkaj specimenoj: Aksolotlo ne estas speco de lacerto, sed la generokapabla larva stadio de specio de amblistomo, do amfibio kaj ne lacerto. Amfiokso devus nomiĝi Brankiostomo, kaj ne estas vertebrulo, sed praĥordulo. Apterikso (prefere Apteriko) ne estas insekto, sed birdo. Ciklostomoj ne estas fiŝoj, sed formas apartan klason. Citoplasmo ne estas nutroplasmo, sed la protoplasmo ekster la nukleo. Dinofilo ne estas turbelario, nek simila al limakoj, sed anelido (arĥianelido). Ekinoderoj (prefere Eĥinoderoj) tute ne estas dornhaŭtaj senvertebruloj (tio estas Eĥinodermoj), sed grupo de rotaciuloj. “Grasumo” ne estas klarigo de “enzimo”. Krosoptera ne estas “franĝflugila”, sed franĝnaĝila, ĉar temas pri fiŝoj. Pitono ne estas speco de boao, sed tute alia genro de serpentoj. Spiroĥeto ne estas bakterio, sed flagelulo, do protozoo. Tardigradoj ne estas vermoj, sed klaso de artikuloj. Ne ĉiuj trilobitoj (prefere trilobuloj) estas grandaj. K.t.p., k.t.p. — Registro bedaŭrinde mankas en la libro.
La traduko estas kontrolita de la Literatura Komitato de S.A.T. kaj ĝenerale la lingvaĵo estas bona, kvankam kelkloke iom peza. Strange estas tamen ke oni ne korektis erarojn kiaj testiklo (testiko), bilharzio malsano (bilharzia malsano) k.t.p., mallertajn formojn kiaj torakso (torako), apterikso (apteriko) k.t.p., kaj nekonsekvencaĵojn kiaj kvindektri apud dek tri en sama linio. Afido ankaŭ estas preferinda al afiso. Strangaj vortdividoj estas tran-siras, unu-avide. La preso estas klara, sed la tipoj ne ĉie egalaj! Papero mezbona. Preseraroj estas malmultaj (ekz. silkŝtonoj, p. 100, devas esti silikŝtonoj).
La tradukintoj havas fortan inklinon al Esperantigado de propraj nomoj, sed tamen ne ŝanĝas ilin konsekvence. Jen ekzemploj: Karlo Darvin (Charles Darwin), Johano Lamark (Jean Baptiste de Lamarck), sed Georgo Cuvier kaj Eŭstaĥos! (Eustachi). “Johano” Mendel nomiĝis Gregor Mendel; plie Bütŝli (Bütschli), Kejzerling (Kaiserling), Pasteŭr (Pasteur). Se oni deziras iri al la fontoj, oni bezonas scii la ĝustan formon de la aŭtornomoj. Heidelberg fariĝis jen Hejdelbergo, jen Hejdelberg, Piltdown fariĝis Piltdovn! K.t.p. Alia nekonsekvencaĵo estas ke oni trovas jen “k.t.p.”, jen “ktp.”. Kelkloke, sed ne ĉie oni metis personajn nomojn inter citaj signoj, kio iom strange impresas.
Ankaŭ la terminologio estas iom stranga, i.a. evidente pro troa timo al fakterminoj. Mi ne tuj divenis ke la priparolataj “ŝanĝiĝoj” estas la mutacioj kaj ke la “kondiĉiloj” aŭ “estigiloj” estas la genoj. La tradukintoj ankaŭ ne uzas la formon “specio”, kiun mi siatempe proponis por la preciza biologia senco de “speco”, kaj kiu jam trovis ĝeneralan akcepton. Ankaŭ la ortografion de la “latinaj” nomoj de animaloj kaj vegetaĵoj la tradukintoj kelkfoje, sed ne konsekvence, esperantigas: Vanessa polykloros (polychloros), sed Vanessa urticae. Simocefalus (Simocephalus), Loxia Kurvirostra (curvirostra), Kapsella (Capsella), sed Colias, k.t.p. Laŭregule la genraj nomoj estu skribataj per majusklo, sed ĉi tie mi trovas genrajn nomojn jen kun majusklo, jen kun minusklo, kaj saman mankon de konsekvenco oni trovas ĉe la speciaj nomoj.
Pro la graveco de la apero de tia verko en Esperanto mi iom detale pritraktis ĝin. Malgraŭ la mankoj la libro estas tre rekomendinda. Espereble sekvos baldaŭ similaj verkoj el ĉiuj branĉoj de la scienco.
La mondo ne havas atendejon.
Teatraĵo en tri aktoj de Maurits Dekker; tradukis el la nederlanda lingvo F. Faulhaber; kontrolis Literatura Komitato de S.A.T.; 80 paĝoj, formato: 13,5×21 cm. Prezo: 0,70 dol.
Eldonis S.A.T. kun la financa helpo de F.L.E. okaze de la 40jara jubileo de ĉi tiu asocio. Havebla ĉe S.A.T., 67 Avenue Gambetta, Paris 20 por ĉiuj landoj, escepte de Nederlando, kie oni mendu ĉe F.L.E.: Libroservo F.L.E., Heemstedestr. 44, Amsterdam W.
La dramo de Dekker pritraktas la atomproblemon kaj tiun de la milito en kontakto de ĉies persona respondeco. “Apenaŭ konsciaj pri tio, kion ni semas, ni ne scias, kion ni rikoltos,” diras la aŭtoro. Li elektis la dramon, kiel la plej senperan artformon por esprimi, elkrii ĉion, kio premas lin, ĉion pri la “misrilato inter la teknika progreso kaj la spirita evoluo de la homaro”. La problemo havas multe de facetoj: la vidpunkton de la ŝtato, kiu metas sin kiel idolon antaŭ la individuon, kaj kiu ne volas fiaski en la ĝenerala militpreparo kaj vetkura “sinsekurigo”, la eskapan sintenon de la sciencisto kaj aliaj funkciuloj, kiuj kaŝas sian respondecon sub la mantelon de la instrukcioj aŭtoritataj kaj sub tiun de la “senkompromisa” scienco; la vidpunkton de la meza civitano, kiu senskrupule akceptas ĉiun taskon kaj plenumas trankvile eĉ malmoralajn agojn, se la ordono venas de la regantoj, ĉar “se mi ne farus, farus iu alia, kaj vivi oni devas”; kaj tiun de la idealisto, kiu klopodas haltigi la katastrofon tuj per ekstrema sabotemo kontraŭ la organizita hombuĉado, ĉar “la mondo ne havas atendejon”. Ni devas scii, ke la danĝero estas jam en nia tuja proksimo, ni devas pensi klare kaj niaj decidoj devas esti senkompromise seriozaj. Tio estas la senco de la dramo de Dekker kaj se oni pensas pri tio, kiel li transformis la problemojn je homoj, roloj en la dramo, kiel li koncentris la streĉon de la akuŝanta mondo en tri mallongajn aktojn, oni devas doni rekonon kaj laŭdojn al la serioza verkisto pro la serioze kaj malĝoje interesa kaj aktuala dramo, koninda kaj pridiskutinda. Maurits Dekker estas plene konscia verkisto, li scias precize, kiom da ingrediencoj estas necesaj por parte densigi la probleman parton de la dramo, parte likvigi ĝin per ĉiutagaĵoj, kiuj nepre estas necesaj en dramo pri homoj: liaj figuroj vivas en la atmosfero de siaj problemoj, sed ili vivas home dank’ al la certa karakteriza kapablo kaj klare konciza, trafa stilo de Dekker.
La ĉefa rolo apartenas ververe al vi kaj al mi, al la individuo, kiu iom post iom konsciiĝas pri sia decida graveco en la okazaĵoj. En la dramo de Dekker juna sciencisto ricevas tiun ĉi rolon. Lia patro kaj kunlaboranto, pli ĝuste laborgvidanto, inventis novan materion, kiu estas multoble pli forta kaj pli facile atingebla ol la ĝisnunaj materioj servantaj por la atomarmiloj. La patro reprezentas la sciencon: ĝi devas marŝi antaŭen kaj ĝi ne povas havi specialan intereson pri la dumvojaj, pli-malpli grandaj oferoj kaj malutiloj, ĉar la scienco entute povas nur antaŭen puŝi la evoluon. La fina rezulto tamen estos la bono de la homaro. Li disponigas siajn rezultojn sen skrupuloj al la regantoj. La filo estas idealisto kaj protestas eĉ kontraŭ la minimumaj oferoj de vivoj, li savas eĉ marmoton, tra kies korpo oni volas elprovi la mortigajn radiojn, kaj li malespere, sed decide, protestas kontraŭ la tuta, freneza laboro, kies rezulto povas esti nur la sinekstermo de la homaro. Konsciiĝante je sia kunrespondeco, en granda sceno de la speciale forta unua akto, li rifuzas la partoprenon en la plua laboro. La sciencisto, la patro, staras inter du ekstremoj: unuflanke la ŝtatpotenco, la milita volo postulas liajn rezultojn, aliflanke la filo malespere atakas lin por nuligi la fruktojn de ĉiuj liaj esploristaj penoj. La diskutado kun la patro subite transiras en ion tragedian. En la aparataro de la atomfabriko okazas perturbo, kaj la tuta fabriko, eĉ la tuta loĝantaro de la urbo estas en morta danĝero, oni povas atendi kataklisman eksplodon dum minutoj. James, la juna sciencisto, kiu ĵus anoncis, ke li forlasos la fabrikon kaj sian laboron, nun subite decidas enmiksiĝi, kuras en la centron de la radia akumulejo kaj transdonante sin al la efiko de la danĝeraj radioj haltigas la maŝinojn kaj savas la tutan urbon de la certa pereo; Samtempe li mem kondamnas sin je morto; la efiko de la radioj kruele kaj neeviteble, de peco al peco dum mallongaj tagoj forrabas lian vivon. El la limo de la vivo kaj morto — sendepende — kvazaŭ ekster la vivo li prezentas la kernon de la problemoj kaj fine konvertas sian patron, kiu ne plu volas servi al la murdado kaj disŝiras sian “Raporton” kaj malebligas per tio la daŭrigon de la militpreparoj. Amsceno implikiĝas en la okazaĵojn, sed ĝi ne apartenas organisme al la problema parto de la dramo, prefere al la homportreta parto. Kiam la kurteno falas, finiĝas ankaŭ la vivo de James, kiu lasas sian patron antaŭ lia nova tragedio, t.e. antaŭ proceso, kiam la ŝtatpotenco respondigos lin pro lia “perfido” kaj li lasas ankaŭ la leganton, aŭ la rigardanton, profundiĝantan en pensoj, kiujn tiu ĉi leginda, aŭskultinda kaj pridiskutinda verko nepre vekas en ni.
La traduko estas ĝenerale bona kaj natura. La eldonejo bone ekipis tiun ĉi gravan verkon. Estas domaĝe, ke preseraroj iom abundas. La scenfotoj ne vekas iluzion, oni preferus grafikajn artilustraĵojn.
Sveda Novelaro de 16 verkistoj prolet-tendencaj. 235 p. 12×19 cm. Tradukita de F. Szilágyi. Eldonita de SLEA, Stokholmo. Prezo bind.: 6 sv. kr.
Novelaro estas kvazaŭ loterio: plej ofte superregas blankaj lotoj, tamen rar-okaze falas neatendita bela frukto premie al la eltenema, nedorlotita leganto.
Inter tiuj ĉi 20 noveloj almenaŭ duono meritas senrezervan laŭdon, kelkaj eĉ estas efektivaj perloj, unu (Vespera ruĝo anoncas ventegon de Moa Martinson) martelas ĉiujn sensorganojn de la leganto per sia furioza ritmo kaj grandioza priskribo de primitiva homa emocio. Oni legas preskaŭ spirhalte. Laŭron al Moa Martinson!
Nomoj kiel Jan Fridegård, Eyvind Johnsson, Ivar Lo-Johansson, Harry Martinson jam fariĝis konataj ankaŭ ekster Svedio. Esperinde tiu ĉi antologio vastigos ankoraŭ ilian famon. Ili estas “prolet-tendencaj”, jes. Sed ilia arto estas universala. Ĝi prezentas multajn variojn, sed ĉiuj estas humanaj, kaj kelkaj tre freŝaj impresoj el sveda laborista medio apartenas eĉ al la plej valoraj.
La neatingita ĝojo de Gustaf Rune Eriks ilustras la monotonan ĉiutagecon, kiu povas esti surprize venkata per gracia matena etoso inter infanoj en grandurba parko.
En sia dusenca Portu la ŝarĝon unu de la alia, Folke Fridell priskribas Jack-Londone la severajn konsekvencojn de la morto vintre en arbhakista kabano.
Ekzotika vento blovas el skizoj de Eyvind Johnsson kaj Harry Martinson, respektive el antikva Grekujo kaj aktuala Sudameriko. Havas indajn heredantojn Homeros ...
Papero, preso kaj prezento (per bibliografiaj notoj) estas bonegaj, sed bedaŭrinde iom fuŝis la eldonintoj pri la presprovaĵoj: troas la preseraroj.
La tradukinto solvis sian malfacilan taskon plej ofte brile, kvankam kelkajn svedismojn alinacia leganto certe povus elsarki jam en la manuskripto.
Tiu ĉi numero estas la lasta de 1951. Mi esperis, ke fariĝos eble eldoni ankoraŭ unu numeron aŭ almenaŭ fari tiun ĉi pli ampleksa. Post la informo en nro 3 la abonnombro kreskis tamen nur per 20. Tio signifas, ke 100 ekz. de ĉiu nro de 1951 ankoraŭ restas nevenditaj kaj ke la perdo estas sufiĉe granda malgraŭ la altigita prezo.
MR nun aperis dum 9 jaroj. La nombro de abonantoj estas proksimume la sama kiel en la komenca tempo — kvankam la nunaj abonantoj certe estas pli forte ligitaj al la revuo ol granda parto de la pli malpli okazaj abonantoj en la komenco. Sed el ekonomia vidpunkto la nombro ĉiuokaze estas malgranda. Kaj de 1943 la kostoj por pretigi la revuon preskaŭ duobliĝis.
Mi ne scias, ĉu MR havis, havas aŭ havos signifon por la esperanta popolo. Sed mi almenaŭ sincere provis — kaj tion certe faris ankaŭ ĉiuj kunlaborantoj — doni al ĝi sencon kaj celon, kaj mi havas la impreson, ke la legantoj konsideras ĝin kiel revuon, kiu almenaŭ grandparte meritas legadon. Tial mi ne emas rezigne forlasi la aferon. Ni facile rezignas pri multaj aferoj, kiuj postulas de ni klopodojn: pri gazetoj, pri libroj, pri kontribuoj al la komuna laboro, pri klopodoj de propra kaj komuna spirita vivo. Sed nek miraklo nek ekstera helpo prezentos al mi la realigon de niaj aspiroj. Ilia realigo estas proporcia al niaj klopodoj. Kiam eksteruloj venos al ni, ĉar ili eksciis, ke ĉe ni ekzistas iuj spiritaj kreaĵoj, kiuj estas amikaj kaj altvaloraj, tiam mi komencos proksimiĝi al nia ĉelo, nur tiam.
Tial mi volas daŭrigi, por ke MR laŭpove faru sian servon en la granda komuna laboro. En la nunaj cirkonstancoj mi ne povas promesi pli ol en la pasinta jaro: 4 numerojn por jarabono de 6 kr. Kaj mi ripetas: se la vendonombro permesos pliampleksigi la revuon, mi faros tion tuj kiam eble.
Se ankaŭ vi volas daŭrigon, afable anoncu reabonon kiel eble plej baldaŭ, volonte ankaŭ por iu amiko ie en la mondo, se vi trovas ke MR meritas tion.
Mi eksciis, ke iuj angloj trovis la artikolon de sro M. C. Butler en nro 3/51 stilistike stranga. Eble ĝi faris la saman impreson al aliaj. Pri tio kulpas ne sro Butler sed mi. Netskribante la artikolon por la kompostejo mi senpripense konformigis iujn detalojn en ĝi al la ĝenerala lingvouzo en MR.
Mi skribis “esperanto” anstataŭ “Esperanto”, “sro” anst. “s-ro”, uzis minusklojn anst. majusklojn en derivaĵoj de propraj nomoj, forprenis dekduon da komoj, kiuj ŝajnis al mi anglecaj. La frazo, kiu komenciĝas sur p. 13, lin. 6 (Kaj se li protestas ...) origine estis: “Kaj se li protestas, ke nur tiumaniere li povis traduki, eble estus pli bone, ke li ne traduku, ĉar li riskas, ke aliaj lin imitu — kaj proze ankaŭ: kaj tiel oni perdos por ĉiam la klaron kaj facilon kaj ĉarmon, kiun donis al Esperanto la genio de Zamenhof (vidu la faman leteron al Borovko), kaj konstruas por ni la vortaregon, kiun Zamenhof tiel lerte evitis.”
Sur la sama paĝo, malsupre, mi skribis “amasigi farbon kun 60 koloroj” (la vorto farbo uzata kun kolektiva senco) anst. la origina “amasigis farbaron ...”.
Samideano deziras 3 mankantajn nrojn de MR: 2/1943, 1/1944, 2/1946. Li kompensos per broŝuro de Marie Majerová, “Urbo sub signo de fajro”. Afable turnu vin al Adolf Staňura, Taborská 42, Ostrava-Radvanice, Ĉeĥoslovakio.