Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

La Malnova Testamento

Proksimuma tradukojaro: 1916

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof (reviziis “Biblia Komitato”)

READMONO

KVINA LIBRO DE MOSEO

1

1 Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaŭ Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj Ĥacerot kaj Di-Zahab, 2 dek unu tagojn malproksime de Ĥoreb, sur la vojo de la monto Seir al Kadeŝ-Barnea. 3 Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al li por ili. 4 Post kiam li venkobatis Siĥonon, la reĝon de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon, kaj Ogon, la reĝon de Baŝan, kiu loĝis en Aŝtarot kaj en Edrei; 5 transe de Jordan, en la lando de Moab, Moseo komencis klarigi ĉi tiun instruon, kaj diris: 6 La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur Ĥoreb jene: Sufiĉe vi loĝis sur ĉi tiu monto; 7 turniĝu kaj elmoviĝu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al ĉiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato. 8 Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro post ili. 9 Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene: Mi ne povas sola porti vin; 10 la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la ĉielo. 11 La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al vi! 12 Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian ŝarĝon kaj viajn disputojn? 13 Elektu al vi el viaj triboj virojn saĝajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn. 14 Kaj vi respondis al mi kaj diris: Bona estas la afero, kiun vi proponis fari. 15 Tiam mi prenis la ĉefojn de viaj triboj, virojn saĝajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj. 16 Kaj mi ordonis al viaj juĝistoj en tiu tempo, dirante: Aŭskultu viajn fratojn kaj juĝu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo. 17 Ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo; malgrandan kaj grandan egale aŭskultu; timu neniun, ĉar la juĝo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi ĝin aŭskultos. 18 Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri ĉio, kion vi devas fari.

19 Kaj ni foriris de Ĥoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kadeŝ-Barnea. 20 Kaj mi diris al vi: Vi venis al la monto de la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni; 21 vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu ĝin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj ne tremu. 22 Sed vi ĉiuj aliris al mi, kaj diris: Ni sendu antaŭ ni virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj, al kiuj ni devas veni. 23 Kaj tio plaĉis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po unu viro el tribo; 24 kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la valo Eŝkol kaj esplorrigardis ĝin. 25 Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la fruktoj de la lando kaj liveris al ni, kaj alportis al ni sciigon, kaj diris: Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni. 26 Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio; 27 kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris: Pro la malamo de la Eternulo kontraŭ ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin; 28 kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante: La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj ĝis la ĉielo, kaj ankaŭ Anakidojn ni tie vidis. 29 Kaj mi diris al vi: Ne tremu kaj ne timu ilin; 30 la Eternulo via Dio, kiu iras antaŭ vi, Li batalos por vi, simile al ĉio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaŭ viaj okuloj, 31 kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, ĝis vi venis al ĉi tiu loko. 32 Sed eĉ ĉe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion, 33 kiu iras antaŭ vi sur la vojo, por serĉi por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo. 34 Kaj la Eternulo aŭdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj ĵuris, dirante: 35 Neniu el ĉi tiuj homoj, el ĉi tiu malbona generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi ĵuris doni al viaj patroj; 36 nur Kaleb, filo de Jefune, vidos ĝin; kaj pro tio, ke li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la landon, kiun li trairis. 37 Ankaŭ kontraŭ mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante: Vi ankaŭ ne venos tien; 38 Josuo, filo de Nun, kiu staras antaŭ vi, li venos tien; lin fortigu, ĉar li donos ĝin al Izrael kiel posedaĵon. 39 Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili fariĝos militakiraĵo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraŭ ne scias bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos ĝin, kaj ili ekposedos ĝin. 40 Sed vi turniĝu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Ruĝa Maro. 41 Kaj vi respondis kaj diris al mi: Ni pekis antaŭ la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al ĉio, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ĉiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton. 42 Sed la Eternulo diris al mi: Diru al ili: Ne iru kaj ne batalu, ĉar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj. 43 Kaj mi diris al vi, sed vi ne aŭskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton. 44 Tiam eliris kontraŭ vin la Amoridoj, kiuj loĝis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir ĝis Ĥorma. 45 Kaj vi revenis kaj ploris antaŭ la Eternulo; sed la Eternulo ne aŭskultis vian voĉon kaj ne atentis vin. 46 Kaj vi loĝis en Kadeŝ longan tempon, la tempon, dum kiu vi loĝis.

2

1 Kaj ni turnis nin kaj elmoviĝis en la dezerton en la direkto al la Ruĝa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni ĉirkaŭiris la monton Seir dum longa tempo. 2 Kaj la Eternulo diris al mi jene: 3 Sufiĉe vi ĉirkaŭiris ĉi tiun monton; turnu vin norden; 4 kaj al la popolo donu tian ordonon: Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte. 5 Ne komencu batalon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi el ilia lando eĉ larĝecon de plando; ĉar al Esav Mi donis, kiel heredaĵon, la monton Seir. 6 Manĝaĵon aĉetu de ili pro mono kaj manĝu; kaj eĉ akvon aĉetu de ili pro mono kaj trinku; 7 ĉar la Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi. 8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber.

Kaj ni turnis nin kaj iris laŭ la vojo al la dezerto de Moab. 9 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne faru malamikaĵon al Moab kaj ne komencu militon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el ilia lando; ĉar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedaĵon. (10 La Emidoj antaŭe loĝis tie, popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj. 11 Ankaŭ ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj. 12 Kaj sur Seir loĝis antaŭe la Ĥoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaŭ si kaj ekloĝis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedaĵo, kiun la Eternulo donis al ili.) 13 Nun leviĝu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared. 14 Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadeŝ-Barnea, ĝis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo. 15 Kaj ankaŭ la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, ĝis ili ĉiuj formortis.

16 Kaj kiam formortis ĉiuj militistoj el inter la popolo, 17 tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante: 18 Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar, 19 kaj vi alproksimiĝas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikaĵon kaj ne batalu kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el la lando de la Amonidoj; ĉar al la filoj de Lot Mi donis ĝin kiel heredan posedaĵon. (20 Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaŭ ĝin; Rafaidoj loĝis en ĝi antaŭe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj; 21 tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaŭ ili, kaj ili forpelis ilin kaj ekloĝis sur ilia loko; 22 kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, antaŭ kiuj Li ekstermis la Ĥoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj loĝis sur ilia loko ĝis la nuna tago. 23 Kaj la Avidojn, kiuj loĝis en vilaĝoj ĝis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili ekloĝis sur ilia loko.) 24 Leviĝu, elmoviĝu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Siĥonon, la reĝon de Ĥeŝbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraŭ li. 25 De la nuna tago Mi komencos ĵetadi teruron kaj timon antaŭ vi sur la popolojn sub la tuta ĉielo; tiuj, kiuj aŭdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaŭ vi.

26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, kun vortoj de paco, dirante: 27 Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laŭ la vojo, mi ne forflankiĝos dekstren nek maldekstren; 28 manĝaĵon vendu al mi pro mono, kaj mi manĝos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos: nur per miaj piedoj mi trairos — 29 kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj loĝas en Ar — ĝis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni. 30 Sed ne volis Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, tralasi nin, ĉar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun. 31 Kaj la Eternulo diris al mi: Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Siĥonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon. 32 Kaj Siĥon eliris kontraŭ nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac. 33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon. 34 Kaj ni militakiris en tiu tempo ĉiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun; 35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakiraĵon, kaj la rabaĵon el la urboj, kiujn ni militakiris. 36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, ĝis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontraŭstari al ni: ĉion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio; 37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimiĝis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al ĉio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.

3

1 Kaj ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Kaj eliris kontraŭ nin Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei. 2 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne timu lin; ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon. 3 Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaŭ Ogon, la reĝon de Baŝan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis ĉe li. 4 Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Baŝana. 5 Ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj. 6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn; 7 sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon. 8 Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du reĝoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon (9 la Cidonanoj nomas Ĥermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas ĝin Senir), 10 ĉiujn urbojn sur la ebenaĵo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Baŝana. (11 Ĉar nur Og, la reĝo de Baŝan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen ĝi estas en Raba de la Amonidoj: naŭ ulnoj estas ĝia longeco kaj kvar ulnoj estas ĝia larĝeco, laŭ la ulnoj de viro.) 12 Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo: de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun ĝiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj; 13 kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Baŝanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Baŝanon oni nomas lando de Rafaidoj. 14 Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj li donis al Baŝan laŭ sia nomo la nomon Vilaĝoj de Jair, tiel estas ĝis nun.) 15 Kaj al Maĥir mi donis Gileadon. 16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead ĝis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaŭ ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 17 kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret ĝis la maro de la ebenaĵo, la Sala Maro, ĉe la bazo de Pisga en la oriento.

18 Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante: La Eternulo, via Dio, donis al vi ĉi tiun landon, por ke vi posedu ĝin; armitaj iru antaŭ viaj fratoj la Izraelidoj, ĉiuj militkapablaj. 19 Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj — mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn — restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi; 20 ĝis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaŭ ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros ĉiu al sia posedaĵo, kiun mi donis al vi. 21 Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante: Viaj okuloj vidis ĉion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du reĝoj; tiel la Eternulo faros al ĉiuj regnoj, kiujn vi trairos. 22 Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.

23 Kaj mi preĝis al la Eternulo en tiu tempo, dirante: 24 Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; ĉar kie estas dio en la ĉielo aŭ sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco? 25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon. 26 Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi: Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio. 27 Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; ĉar vi ne transiros ĉi tiun Jordanon. 28 Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuraĝigu lin, ĉar li transiros antaŭ ĉi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos. 29 Kaj ni restis en la valo, kontraŭ Bet-Peor.

4

1 Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi. 2 Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi. 3 Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; ĉar ĉiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi; 4 sed vi, kiuj restis aliĝintaj al la Eternulo, via Dio, vi ĉiuj vivas hodiaŭ. 5 Rigardu, mi instruis al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin. 6 Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros: Efektive, popolo saĝa kaj prudenta estas tiu granda popolo. 7 Ĉar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li? 8 Kaj kie estas granda popolo, kiu havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta ĉi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaŭ? 9 Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj 10 pri la tago, en kiu vi staris antaŭ la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb, kiam la Eternulo diris al mi: Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi aŭdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn. 11 Tiam vi alproksimiĝis kaj stariĝis ĉe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro ĝis la mezo de la ĉielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo. 12 Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la voĉon de la vortoj vi aŭdis, sed figuron vi ne vidis, nur la voĉon. 13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj. 14 Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la leĝojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin. 15 Gardu do bone viajn animojn: ĉar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur Ĥoreb el meze de la fajro; 16 vi do ne malĉastiĝu, kaj ne faru al vi ian skulptaĵon, bildon de ia idolo, figuron de viro aŭ virino, 17 figuron de ia bruto, kiu estas sur la tero, figuron de ia flugilhava birdo, kiu flugas sub la ĉielo, 18 figuron de io, kio rampas sur la tero, figuron de ia fiŝo, kiu estas en akvo, malsupre de la tero. 19 Kaj, levinte viajn okulojn al la ĉielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu, kaj ne adorkliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por ĉiuj popoloj sub la tuta ĉielo. 20 Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun. 21 Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj ĵuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon; 22 ĉar mi mortos en ĉi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon. 23 Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptaĵon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. 24 Ĉar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa.

25 Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malĉastiĝos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin: 26 mi atestigas al vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi loĝos sur ĝi, sed vi estos ekstermitaj. 27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. 28 Kaj vi servos tie al dioj, kiuj estas faritaĵo de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, kiuj ne vidas kaj ne aŭdas kaj ne manĝas kaj ne flaras. 29 Kaj vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo. 30 Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon; 31 ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li ĵuris al ili. 32 Ĉar demandu la tempojn antaŭajn, kiuj estis antaŭ vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la ĉielo ĝis la alia rando: Ĉu estis io, kiel ĉi tiu granda afero, aŭ ĉu oni aŭdis pri io simila? 33 Ĉu aŭdis la popolo la voĉon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi aŭdis, kaj restis vivanta? 34 Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj? 35 Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li. 36 El la ĉielo Li aŭdigis al vi Sian voĉon, por instrui vin, kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj Liajn vortojn vi aŭdis el meze de la fajro. 37 Kaj ĉar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizaĝo, per Sia granda forto el Egiptujo, 38 por forpeli de antaŭ vi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel posedaĵon, kiel nun. 39 Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia. 40 Kaj observu Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por ĉiam.

41 Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo, 42 por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de antaŭe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva: 43 Becer en la dezerto, sur la ebenaĵo, por la Rubenidoj, kaj Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Baŝan por la Manaseidoj.

44 Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la Izraelidoj; 45 jen estas la atestoj kaj la leĝoj kaj la reguloj, kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo, 46 transe de Jordan, en la valo kontraŭ Bet-Peor, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon kaj kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo; 47 kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, reĝo de Baŝan, la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo, 48 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, ĝis la monto Sion (kiu ankaŭ nomiĝas Ĥermon); 49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj ĝis la maro de la stepo ĉe la bazo de Pisga.

5

1 Kaj Moseo kunvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al ili: Aŭskultu, ho Izrael, la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaŭ, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin. 2 La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb. 3 Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun ĉi tie ĉiuj vivas. 4 Vizaĝon kontraŭ vizaĝo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro; 5 mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, ĉar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris:

6 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

7 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.

8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; 9 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, 10 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. 13 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. 15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.

16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

17 Ne mortigu.

18 Kaj ne adultu.

19 Kaj ne ŝtelu.

20 Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

21 Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

22 Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per voĉo laŭta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi. 23 Kaj kiam vi aŭdis la voĉon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, ĉiuj viaj tribestroj kaj plejaĝuloj; 24 kaj vi diris: Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian voĉon ni aŭdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj ĉi tiu restas vivanta. 25 Sed nun por kio ni mortu? nin ja formanĝos ĉi tiu granda fajro; se ni plue aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos. 26 Ĉar kie ekzistas ia karno, kiu aŭdis la voĉon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta? 27 Alproksimiĝu vi, kaj aŭskultu ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni aŭskultos kaj ni plenumos. 28 Kaj la Eternulo aŭdis la voĉon de viaj vortoj, kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi: Mi aŭdis la voĉon de la vortoj de ĉi tiu popolo, kiujn ili diris al vi; bona estas ĉio, kion ili diris. 29 Ho, se ilia koro restus ĉe ili tia, ke ili timu Min kaj observu ĉiujn Miajn ordonojn ĉiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne! 30 Iru, diru al ili: Reiru en viajn tendojn. 31 Kaj vi ĉi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi ĉiujn ordonojn kaj leĝojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedaĵon. 32 Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankiĝu dekstren, nek maldekstren. 33 Laŭ tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe daŭru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.

6

1 Kaj jen estas la ordonoj, la leĝoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin; 2 por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante ĉiujn Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu. 3 Aŭskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke estu al vi bone, kaj por ke vi tre multiĝu, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu fluas lakto kaj mielo.

4 Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. 5 Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. 6 Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; 7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas; 8 kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; 9 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

10 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis, 11 kaj domojn plenajn de ĉia bonaĵo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en ŝtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi manĝos kaj estos sata: 12 tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 13 La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo ĵuru. 14 Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi; 15 ĉar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.

16 Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa. 17 Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li ordonis al vi. 18 Kaj faru juston kaj bonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj; 19 por ke Li forpelu ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.

20 Se via filo vin demandos morgaŭ: Kion signifas la atestoj kaj leĝoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi? 21 tiam diru al via filo: Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano; 22 kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaŭ niaj okuloj; 23 kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni la landon, pri kiu Li ĵuris al niaj patroj. 24 Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi ĉiujn ĉi tiujn leĝojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone ĉiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago. 25 Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi ĉi tiun tutan ordonon antaŭ la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.

7

1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin, kaj Li forpelos antaŭ vi grandnombrajn popolojn, la Ĥetidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi; 2 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin. 3 Kaj ne boparenciĝu kun ili: vian filinon ne donu al ilia filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo; 4 ĉar ili forturnos viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj dioj, kaj ekflamos kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ekstermos vin rapide. 5 Sed tiele agu kun ili: iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku kaj iliajn idolojn forbruligu per fajro. 6 Ĉar popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero. 7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el ĉiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, ĉar vi estas ja malpli grandnombra ol ĉiuj popoloj; 8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la ĵuron, kiun Li ĵuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo. 9 Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj, 10 kaj kiu repagas al Siaj malamantoj persone, pereigante ilin, ne prokrastas al Sia malamanto, al li persone Li repagas. 11 Observu do la ordonojn kaj la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por plenumi ilin.

12 Kaj pro tio, ke vi aŭskultos tiujn regulojn kaj observos ilin kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li ĵuris al viaj patroj; 13 kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la frukton de viaj ŝafinoj, sur la tero, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi. 14 Vi estos benita pli ol ĉiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aŭ senfruktulino, ankaŭ inter viaj brutoj. 15 Kaj la Eternulo forturnos de vi ĉian malsanon, kaj ĉiun malbonan epidemiaĵon de Egiptujo, kiun vi konas; Li ne metos ilin sur vin, sed Li metos ilin sur ĉiujn viajn malamantojn. 16 Kaj vi konsumos ĉiujn popolojn, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonas al vi; ne indulgu ilin via okulo, kaj vi ne servu al iliaj dioj, ĉar tio estus falilo por vi. 17 Eble vi diros en via koro: Tiuj popoloj estas pli grandnombraj ol mi, kiel mi povos forpeli ilin? 18 Ne timu ilin: memoru, kion faris la Eternulo, via Dio, al Faraono kaj al la tuta Egiptujo, 19 la grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj la signojn kaj la miraklojn kaj la fortan manon kaj la etenditan brakon, per kiuj elkondukis vin la Eternulo, via Dio; tiel la Eternulo, via Dio, faros al ĉiuj popoloj, kiujn vi timas. 20 Kaj ankaŭ krabrojn sendos la Eternulo, via Dio, sur ilin, ĝis pereos la restintoj, kaj tiuj, kiuj kaŝiĝis antaŭ vi. 21 Ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda. 22 Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi iom post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke ne multiĝu kontraŭ vi la sovaĝaj bestoj. 23 Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaŭ vi per granda tumulto, ĝis ili estos ekstermitaj. 24 Kaj Li transdonos iliajn reĝojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la ĉielo; neniu restos stare antaŭ vi, ĝis vi ekstermos ilin. 25 La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la arĝenton aŭ oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptiĝu per tio; ĉar tio estas abomenaĵo por la Eternulo, via Dio. 26 Kaj ne enportu abomenaĵon en vian domon, por ke vi ne anatemiĝu kiel ĝi; malestimu kaj abomenu ĝin, ĉar ĝi estas anatemaĵo.

8

1 Ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, observu, por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj venu kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj. 2 Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne. 3 Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de la Eternulo, homo povas vivi. 4 Via vesto ne sentaŭgiĝis sur vi kaj via piedo ne ŝvelis dum ĉiuj kvardek jaroj. 5 Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin. 6 Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin. 7 Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj, 8 en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo, 9 en landon, en kiu vi manĝos panon sen neceso de ŝparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies ŝtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron. 10 Kaj vi manĝos kaj satiĝos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi. 11 Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj leĝojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ; 12 kiam vi manĝos kaj satiĝos kaj konstruos bonajn domojn kaj enloĝiĝos, 13 kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multiĝos kaj vi havos multe da arĝento kaj oro kaj via tuta havo grandiĝos, 14 tiam ne altiĝu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco; 15 kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko; 16 kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta. 17 Ne diru en via koro: Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi ĉi tiun grandan havon; 18 sed memoru la Eternulon, vian Dion, ĉar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun. 19 Kaj mi avertas vin hodiaŭ, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj kliniĝos antaŭ ili, tiam vi pereos; 20 simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaŭ vi, tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio.

9

1 Aŭskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn ĝis la ĉielo, 2 popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi aŭdis: Kiu povas kontraŭstari al la filoj de Anak? 3 Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaŭ vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaŭ vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi. 4 Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaŭ vi: Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi ĉi tiun landon; pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaŭ vi. 5 Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob. 6 Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi ĝin; ĉar vi estas popolo malmolnuka. 7 Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, ĝis via veno al ĉi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo. 8 Kaj ĉe Ĥoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi tiel, ke Li volis ekstermi vin. 9 Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne manĝis kaj akvon mi ne trinkis: 10 tiam la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis ĉiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno. 11 Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo. 12 Kaj la Eternulo diris al mi: Leviĝu, rapide iru malsupren de ĉi tie, ĉar malmoraliĝis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili: ili faris al si fanditan idolon. 13 Kaj la Eternulo diris al mi jene: Mi vidas ĉi tiun popolon, Mi vidas, ke ĝi estas popolo malmolnuka; 14 lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forviŝos ilian nomon el sub la ĉielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili. 15 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj. 16 Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankiĝis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi; 17 kaj mi prenis la du tabelojn kaj forĵetis ilin el miaj ambaŭ manoj kaj disrompis ilin antaŭ viaj okuloj. 18 Kaj mi ĵetis min antaŭ la Eternulo, kiel antaŭe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne manĝis kaj akvon ne trinkis, pro ĉiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin; 19 ĉar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ ĉi tiun fojon. 20 Ankaŭ kontraŭ Aaron la Eternulo tre ekkoleris kaj volis ekstermi lin; sed mi preĝis ankaŭ por Aaron en tiu tempo. 21 Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis ĝin per fajro kaj disbatis ĝin, disfrakasante tiel, ke ĝi fariĝis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi ĵetis ĝian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto. 22 Ankaŭ en Tabera kaj en Masa kaj en Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon. 23 Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadeŝ-Barnea, dirante: Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne aŭskultis Lian voĉon. 24 Malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin. 25 Mi do kuŝis antaŭ la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kuŝis; ĉar la Eternulo intencis ekstermi vin. 26 Kaj mi preĝis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedaĵon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano. 27 Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de ĉi tiu popolo nek ĝian malvirtecon nek ĝiajn pekojn; 28 por ke ne diru la loĝantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin: Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto. 29 Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedaĵo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.

10

1 En tiu tempo la Eternulo diris al mi: Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn kiel la antaŭaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston. 2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antaŭaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston. 3 Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du ŝtonajn tabelojn kiel la antaŭaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj. 4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antaŭe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi. 5 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi. (6 Kaj la Izraelidoj ekvojiris de Beerot-Bene-Jaakan al Mosera; tie mortis Aaron, kaj tie li estis enterigita; kaj lia filo Eleazar fariĝis pastro anstataŭ li. 7 De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en la landon, en kiu troviĝas torentoj da akvoj. 8 En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaŭ la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, ĝis la nuna tago. 9 Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedaĵon kun siaj fratoj: la Eternulo estas lia heredaĵo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.) 10 Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antaŭa tempo, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ tiun fojon: la Eternulo ne volis pereigi vin. 11 Kaj la Eternulo diris al mi: Leviĝu, ekvojiru antaŭ la popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.

12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo; 13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi. 14 Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; 15 tamen nur pri viaj patroj plaĉis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el ĉiuj popoloj, kiel vi vidas nun. 16 Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj. 17 Ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton, 18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston. 19 Amu do la fremdulon; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta. 20 La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluiĝu kaj per Lia nomo ĵuru. 21 Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj okuloj. 22 En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la ĉielo.

11

1 Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo. 2 Kaj sciu hodiaŭ, ĉar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon, 3 kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando; 4 kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al ĝiaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kiujn Li superverŝis per la akvo de la Ruĝa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin ĝis la nuna tago; 5 kaj kion Li faris al vi en la dezerto, ĝis vi venis al ĉi tiu loko; 6 kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj ĉion, kio ekzistis ĉe ili, meze de la tuta Izrael. 7 Viaj okuloj vidis ja ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris. 8 Observu do ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke vi fortiĝu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, 9 kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 10 Ĉar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi ĝin per viaj piedoj, kiel legoman ĝardenon. 11 La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo ĉiela ĝi trinkas akvon; 12 lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; ĉiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ĝi, de la komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro.

13 Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo: 14 tiam Mi donos al via lando pluvon ĝiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon. 15 Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi manĝos kaj estos sata. 16 Gardu vin, ke ne forlogiĝu via koro, kaj ke vi ne forflankiĝu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne kliniĝu antaŭ ili. 17 Alie ekflamos kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ŝlosos la ĉielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi. 18 Metu do ĉi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj. 19 Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kuŝiĝos kaj kiam vi leviĝos; 20 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj; 21 por ke longiĝu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kiel longe estas la ĉielo super la tero. 22 Se vi observos ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj algluiĝante al Li: 23 tiam la Eternulo forpelos de antaŭ vi ĉiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi. 24 Ĉiu loko, sur kiu ekpaŝos via piedo, fariĝos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Eŭfrato, ĝis la ekstrema maro estos viaj limoj. 25 Neniu povos kontraŭstari al vi: timon kaj teruron antaŭ vi la Eternulo venigos sur ĉiun teron, sur kiu vi ekpaŝos, kiel Li diris al vi.

26 Rigardu, mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon: 27 benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ; 28 kaj malbenon, se vi ne aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankiĝos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaŭ, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas.

29 Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal; 30 ili estas transe de Jordan, malantaŭ la vojo al la okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj loĝas en la stepo, kontraŭ Gilgal, apud la kverko More. 31 Ĉar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi. 32 Observu do, ke vi plenumu ĉiujn leĝojn kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.

12

1 Jen estas la leĝoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi kiel posedaĵon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur la tero. 2 Ekstermu ĉiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo. 3 Kaj detruu iliajn altarojn, kaj rompu iliajn monumentojn, kaj iliajn sanktajn stangojn forbruligu per fajro, kaj la figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj ekstermu ilian nomon de tiu loko. 4 Ne faru tiele al la Eternulo, via Dio; 5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter ĉiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia loĝejo direktu vin kaj venu tien, 6 kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn kaj viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitaĵojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj. 7 Kaj manĝu tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en ĉiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio. 8 Ne faru simile al ĉio, kion ni faras ĉi tie hodiaŭ, ĉiu tion, kio plaĉas al li; 9 ĉar vi nun ankoraŭ ne venis al la ripozo kaj al la posedaĵo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 10 Sed kiam vi transiros Jordanon kaj ekloĝos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe kaj vi loĝos sendanĝere: 11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, tien alportu ĉion, kion mi ordonas al vi: viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn, viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj ĉion elektitan laŭ viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo; 12 kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, ĉar li ne havas parton kaj posedaĵon kun vi. 13 Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur ĉiu loko, kiun vi vidos; 14 nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru ĉion, kion mi ordonas al vi. 15 Tamen, kiom deziros via animo, vi povas buĉi kaj manĝi viandon laŭ la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donos al vi en ĉiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo povas manĝi ĝin, kiel gazelon aŭ cervon. 16 Nur la sangon ne manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon. 17 Vi ne devas manĝi en viaj urboj la dekonaĵon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj; 18 sed nur antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, en ĉiu entrepreno de viaj manoj. 19 Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero.

20 Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros: Mi manĝos viandon — ĉar via animo ekdeziros manĝi viandon: tiam laŭ la tuta deziro de via animo manĝu viandon. 21 Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam buĉu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj manĝu en viaj urboj laŭ la tuta deziro de via animo. 22 Sed manĝu tion tiel, kiel oni manĝas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion manĝi. 23 Nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon; ĉar la sango estas la animo, kaj vi ne devas manĝi la animon kun la viando; 24 ne manĝu ĝin, sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon; 25 ne manĝu ĝin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo. 26 Sed viajn sanktaĵojn, kiujn vi havos, kaj viajn promesitaĵojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la Eternulo. 27 Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon, sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj buĉoferoj estu elverŝata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas manĝi. 28 Observu kaj obeu ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj plaĉa antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.

29 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaŭ vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en ilia lando: 30 tiam gardu vin, ke vi ne enretiĝu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaŭ vi, kaj ke vi ne serĉu iliajn diojn, dirante: Kiel ĉi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaŭ faros. 31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj eĉ siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.

32 Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

13

1 Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon aŭ miraklon, 2 kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros: Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili: 3 tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo. 4 La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu. 5 Kaj tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco — por delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.

6 Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko plej intima, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj, 7 el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, la proksimaj de vi aŭ la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando ĝis la alia: 8 tiam ne konsentu kun li kaj ne aŭskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kaŝu lin, 9 sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste. 10 Kaj ĵetu sur lin ŝtonojn, ke li mortu; ĉar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 11 Kaj la tuta Izrael tion aŭdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.

12 Se vi aŭdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por loĝado, ke oni diras: 13 Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis; 14 kaj vi serĉos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montriĝos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenaĵo estas farita inter vi: 15 tiam mortigu la loĝantojn de tiu urbo per glavo, detruu ĝin, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj ankaŭ ĝiajn brutojn mortigu per glavo. 16 Kaj ĝian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj ĝian tutan havon, absolute ĉion, al la Eternulo, via Dio; kaj ĝi estu eterna ruino, oni neniam ĝin rekonstruu. 17 Kaj nenio el la anatemaĵo algluiĝu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li ĵuris al viaj patroj, 18 se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, farante plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.

14

1 Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto; 2 ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.

3 Nenian abomenaĵon manĝu. 4 Jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro, 5 cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo. 6 Ĉian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, tian el la brutoj vi povas manĝi. 7 Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distranĉa sulko: la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; ĉar ili remaĉas maĉitaĵon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi; 8 kaj la porkon, ĉar ĝiaj hufoj estas disfenditaj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi; ilian viandon ne manĝu, kaj ilian kadavron ne ektuŝu.

9 Ĉi tiujn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn, vi povas manĝi; 10 sed ĉiujn, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, ne manĝu: malpura tio estas por vi.

11 Ĉian birdon puran vi povas manĝi. 12 Sed ĉi tiujn el ili ne manĝu: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon 13 kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun ĝia speco 14 kaj ĉian korvon kun ĝia speco 15 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco, 16 la noktuon kaj la ibison kaj la cignon 17 kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon 18 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton. 19 Kaj ĉia rampaĵo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin manĝi. 20 Ĉian puran birdon vi povas manĝi.

21 Manĝu nenian kadavraĵon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas ĝin doni, ke li ĝin manĝu; aŭ vi povas vendi al alilandulo; ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.

22 Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj venas de la kampo ĉiujare. 23 Kaj manĝu antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por loĝigi tie Sian nomon, dekonaĵon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi ĉiam la Eternulon, vian Dion. 24 Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, ĉar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis: 25 tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos; 26 kaj vi aĉetos pro tiu mono ĉion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, el vino aŭ el drinkaĵo, aŭ el ĉio, kion postulos via animo; kaj vi manĝos tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio. 27 Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi.

28 Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj; 29 kaj venos la Levido — ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi — kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.

15

1 Post paso de sep jaroj faru forlason. 2 Jen estas la esenco de la forlaso: ĉiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo aŭ de sia frato; ĉar estas proklamita forlaso pro la Eternulo. 3 De alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos ĉe via frato, tion via mano forlasu. 4 Cetere ne estos ĉe vi malriĉulo (ĉar la Eternulo benos vin en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon), 5 se vi nur obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi kaj plenumi ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ. 6 Ĉar la Eternulo, via Dio, benos vin, kiel Li diris al vi; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos; kaj vi regos super multaj popoloj, sed super vi ili ne regos.

7 Se estos inter vi malriĉulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaŭ via frato, la malriĉulo; 8 sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li laŭmezure de lia manko, kio mankos al li. 9 Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso: Alproksimiĝas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo fariĝos malfavora kontraŭ via malriĉa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi. 10 Donu al li, kaj ne ĉagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; ĉar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj faroj kaj en ĉiu entrepreno de via mano. 11 Ĉar ne mankos malriĉuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene: malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malriĉulo en via lando.

12 Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aŭ Hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco. 13 Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne forsendu lin kun malplenaj manoj; 14 sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li. 15 Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaŭ. 16 Kaj se li diros al vi: Mi ne foriros de vi, ĉar mi amas vin kaj vian domon — ĉar estas al li bone ĉe vi: 17 tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj en la pordon, kaj li estos sklavo al vi por ĉiam. Ankaŭ kun via sklavino agu tiel. 18 Tio ne ŝajnu al vi malfacila, kiam vi forsendos lin de vi en libereco; ĉar duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj; kaj la Eternulo, via Dio, benos vin en ĉio, kion vi faros.

19 Ĉiun virseksan unuenaskiton, kiu naskiĝos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, dediĉu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via ŝafo. 20 Antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu ĝin ĉiujare, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio; 21 sed se ĝi havos ian difekton, se ĝi estos lama aŭ blinda, aŭ se ĝi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne buĉu ĝin ofere al la Eternulo, via Dio. 22 Sed inter viaj pordegoj vi povas ĝin manĝi, malpurulo kaj purulo egale, kiel gazelon kaj cervon. 23 Nur ĝian sangon ne manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon.

16

1 Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; ĉar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto. 2 Kaj buĉu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos, por loĝigi tie Sian nomon. 3 Ne manĝu kun tio fermentintaĵon; dum sep tagoj manĝu kun tio macojn, panon de mizero — ĉar rapidece vi eliris el la lando Egipta — por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta. 4 Oni ne vidu ĉe vi fermentintaĵon en via tuta limitaĵo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbuĉos vespere en la unua tago, neniom restu ĝis la mateno. 5 Vi ne povas buĉi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi; 6 nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, buĉu la Paskon vespere, ĉe la subiro de la suno — tempo de via eliro el Egiptujo. 7 Kaj kuiru kaj manĝu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj. 8 Dum ses tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaŭ la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.

9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn. 10 Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio. 11 Kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon. 12 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj plenumu ĉi tiujn leĝojn.

13 Feston de laŭboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via draŝejo kaj el via vinpremejo. 14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj. 15 Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; ĉar benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj produktaĵoj kaj en ĉiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja. 16 Tri fojojn en la jaro ĉiu via virseksulo devas aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos: en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de laŭboj; kaj li ne aperu antaŭ la Eternulo kun malplenaj manoj; 17 ĉiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

18 Juĝistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en ĉiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laŭ viaj triboj; kaj ili juĝu la popolon per juĝo justa. 19 Ne klinu la leĝon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subaĉeton, ĉar subaĉeto blindigas la okulojn de saĝuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj. 20 Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu kaj posedu la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

21 Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi; 22 kaj ne starigu al vi statuon, kion malamas la Eternulo, via Dio.

17

1 Ne oferbuĉu al la Eternulo, via Dio, bovon aŭ ŝafon, kiu havas sur si difekton, kian ajn malbonaĵon; ĉar tio estas abomenaĵo por la Eternulo, via Dio.

2 Se troviĝos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aŭ virino, kiu faras malbonon antaŭ la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon; 3 kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorkliniĝos antaŭ ili aŭ antaŭ la suno aŭ antaŭ la luno aŭ antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kion mi ne ordonis; 4 kaj estos dirite al vi, kaj vi aŭdos kaj bone esploros, kaj montriĝos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu abomenaĵo estas farita en Izrael: 5 tiam elkonduku tiun viron aŭ tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aŭ la virinon, kaj ĵetu sur ilin ŝtonojn, ke ili mortu. 6 Laŭ la akuzo de du atestantoj aŭ tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto. 7 La mano de la atestantoj estu sur li plej antaŭe, por mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

8 Se estos por vi tro malfacila ia juĝa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo: tiam leviĝu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; 9 kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la juĝisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la juĝan decidon. 10 Kaj agu laŭ la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru ĉion, kion ili instruos al vi. 11 Laŭ la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laŭ la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne dekliniĝu dekstren nek maldekstren. 12 Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aŭ la juĝiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael. 13 Kaj la tuta popolo aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos arogante.

14 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi, kaj diros: Mi starigos super mi reĝon, kiel ĉiuj popoloj ĉirkaŭ mi: 15 tiam starigu super vi reĝon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi reĝon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato. 16 Sed li ne multigu al si ĉevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi ĉevalojn; la Eternulo diris al vi: Ne iru plu returne laŭ tiu vojo. 17 Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne dekliniĝu lia koro; kaj arĝenton kaj oron li ne tro multigu al si. 18 Sed kiam li sidiĝos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron laŭ tio, kio troviĝas ĉe la pastroj Levidoj; 19 kaj ĝi estu ĉe li, kaj li legadu en ĝi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo kaj ĉi tiujn leĝojn, por plenumi ilin; 20 por ke ne altiĝu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne dekliniĝu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia reĝeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.

18

1 Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredaĵon kun Izrael: la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenaĵon ili manĝados. 2 Heredaĵon ili ne havos inter siaj fratoj: la Eternulo estas ilia heredaĵo, kiel Li diris al ili. 3 Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbuĉantoj de bovo aŭ ŝafo: oni donu al la pastro la ŝultron kaj la makzelojn kaj la stomakon; 4 la unuaaĵon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaaĵon de la tonditaĵo de viaj ŝafoj donu al li. 5 Ĉar lin elektis la Eternulo, via Dio, el ĉiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en ĉiu tempo.

6 Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li loĝas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo, 7 kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel ĉiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaŭ la Eternulo: 8 tiam ili manĝu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.

9 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenaĵoj de tiuj popoloj: 10 ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, 11 nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; 12 ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi. 13 Senmakula estu antaŭ la Eternulo, via Dio; 14 ĉar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, aŭskultas antaŭdiristojn kaj aŭguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio. 15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu, 16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb en la tago de la kunveno, dirante: Mi ne aŭdu plu la voĉon de la Eternulo, mia Dio, kaj ĉi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu. 17 Kaj la Eternulo diris al mi: Bona estas tio, kion ili diris. 18 Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon, kaj li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li. 19 Kaj se iu homo ne aŭskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos. 20 Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aŭ kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu. 21 Kaj se vi diros en via koro: Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo? 22 Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos — tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.

19

1 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj: 2 tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon. 3 Aranĝu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru ĉiu mortiginto. 4 Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta: se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antaŭe; 5 aŭ se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingiĝos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos — li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta; 6 por ke ne postkuru la sangovenĝanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; ĉar li ne meritas morton, ĉar li ne estis lia malamiko antaŭe. 7 Tial mi ordonas al vi, dirante: Tri urbojn apartigu al vi. 8 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilarĝigos viajn limojn, kiel Li ĵuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj; 9 se ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laŭ Liaj vojoj en ĉiu tempo: tiam aldonu al vi ankoraŭ tri urbojn krom tiuj tri; 10 por ke ne estu verŝata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango. 11 Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj leviĝos kontraŭ lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj: 12 tiam la plejaĝuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovenĝanto, por ke li mortu. 13 Via okulo ne indulgu lin; forviŝu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.

14 Ne forŝovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antaŭuloj en via posedaĵo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.

15 Ne valoras unu atestanto kontraŭ homo en ĉia kulpo, en ĉia krimo, kaj en ĉia peko, kiun li pekos: laŭ la diro de du atestantoj aŭ laŭ la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson. 16 Se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo, 17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si juĝan disputon, stariĝu antaŭ la Eternulo, antaŭ la pastroj kaj la juĝistoj, kiuj estos en tiu tempo; 18 kaj la juĝistoj bone esploru; kaj se montriĝos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton: 19 tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi. 20 Kaj la aliaj aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi. 21 Kaj via okulo ne indulgu: animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.

20

1 Kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu ilin; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta. 2 Kaj kiam vi alproksimiĝos al la batalo, tiam elpaŝu la pastro kaj parolu al la popolo; 3 kaj li diru al ili: Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraŭ viajn malamikojn; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili; 4 ĉar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraŭ viaj malamikoj kaj por helpi vin. 5 Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante: Kiu konstruis novan domon kaj ne inaŭguris ĝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝin inaŭguros; 6 kaj kiu plantis vinberĝardenon kaj ne ĝuis ĝiajn fruktojn, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝuos ĝiajn fruktojn; 7 kaj kiu fianĉiĝis kun virino kaj ne prenis ŝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia viro ŝin prenos. 8 Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru: Kiu estas timema kaj senkuraĝa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuraĝigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas. 9 Kaj kiam la kontrolistoj finos paroli al la popolo, tiam oni starigu militestrojn super la popolo.

10 Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraŭ ĝi, tiam proponu al ĝi pacon. 11 Kaj se ĝi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaŭ vi, tiam la tuta popolo, kiu troviĝos en ĝi, pagu al vi tributon kaj servu vin. 12 Sed se ĝi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraŭ vi, tiam sieĝu ĝin; 13 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon, tiam mortigu ĉiujn ĝiajn virseksulojn per glavo; 14 nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj ĉion, kio estos en la urbo, la tutan militakiraĵon prenu al vi, kaj konsumu la militakiraĵon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi. 15 Tiel agu kun ĉiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj. 16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo; 17 sed ekstermu ilin: la Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; 18 por ke ili ne instruu al vi fari simile al ĉiuj iliaj abomenaĵoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaŭ la Eternulo, via Dio.

19 Se vi dum longa tempo sieĝos urbon, por militakiri ĝin kaj preni ĝin, ne ruinigu ĝiajn arbojn, levante kontraŭ ilin hakilon; ĉar vi povas manĝi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; ĉar ĉu arbo de kampo estas homo, ke ĝi povus foriri de vi en la fortikaĵon? 20 Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke ĝi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraŭ la urbo, kiu militas kontraŭ vi, ĝis vi ĝin venkos.

21

1 Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kuŝanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis: 2 tiam eliru viaj plejaĝuloj kaj viaj juĝistoj, kaj ili mezuru ĝis la urboj, kiuj troviĝas ĉirkaŭe de la mortigito. 3 Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejaĝuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon; 4 kaj la plejaĝuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo; 5 kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (ĉar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laŭ ilia diro devas esti decidata ĉiu disputo kaj ĉiu difekto); 6 kaj ĉiuj plejaĝuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo, 7 kaj ili sciigu kaj diru: Niaj manoj ne verŝis ĉi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis; 8 pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango. 9 Kaj vi elviŝu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru plaĉantaĵon antaŭ la Eternulo.

10 Kiam vi eliros en militon kontraŭ viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn, 11 kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos ŝin kaj prenos ŝin al vi kiel edzinon: 12 tiam venigu ŝin internen de via domo, kaj ŝi pritondu sian kapon kaj pritranĉu siajn ungojn, 13 kaj ŝi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj ŝi loĝu en via domo, kaj ŝi priploru sian patron kaj sian patrinon en la daŭro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al ŝi kaj fariĝi ŝia edzo, kaj ŝi estos por vi edzino. 14 Kaj se ŝi ne plaĉos al vi, tiam forliberigu ŝin, kien ŝi volas; sed ne vendu ŝin pro mono, ne premu ŝin per via forto, pro tio, ke vi humiligis ŝin.

15 Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata: 16 tiam ĉe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaŭ la filo de la ne amata, la unuenaskito; 17 sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el ĉio, kio troviĝas ĉe li; ĉar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.

18 Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne aŭskultas la voĉon de sia patro nek la voĉon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne aŭskultas ilin: 19 tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejaĝuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia loĝoloko; 20 kaj ili diru al la plejaĝuloj de lia urbo: Ĉi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne aŭskultas nian voĉon, li estas manĝegemulo kaj drinkemulo. 21 Tiam ĉiuj homoj de lia urbo priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdos kaj ektimos.

22 Se iu fariĝos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo: 23 tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; ĉar pendigito estas malbenita antaŭ Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.

22

1 Kiam vi vidos, ke bovo de via frato aŭ lia ŝafo erarvagas, ne forturnu vin de ili, sed rekonduku ilin al via frato. 2 Se via frato ne estas proksime de vi aŭ se vi lin ne konas, tiam enpelu ilin en vian domon, kaj ili estu ĉe vi, ĝis via frato ilin serĉos, kaj tiam redonu ilin al li. 3 Tiel same agu kun lia azeno, tiel same agu kun lia vesto, kaj tiel same agu kun ĉia perditaĵo de via frato, kun ĉio, kio estos perdita de li kaj kion vi trovos: vi ne devas forturni vin.

4 Kiam vi vidos, ke azeno de via frato aŭ lia bovo falis sur la vojo, ne forturnu vin de ili; levu ilin kune kun li.

5 Ne devas esti apartenaĵo de viro sur virino, kaj viro ne surmetu sur sin veston de virino; ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion.

6 Se vi trovos neston de birdo antaŭ vi sur la vojo, sur iu arbo aŭ sur la tero, kun birdidoj aŭ kun ovoj, kaj la patrino sidas sur la birdidoj aŭ sur la ovoj, ne prenu la patrinon kune kun la idoj; 7 la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.

8 Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon ĉirkaŭ via tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu defalos de ĝi. 9 Ne prisemu vian vinberĝardenon per miksospecaj semoj, por ke ne malbeniĝu la tuta rikolto, la semo, kiun vi semis, kaj la fruktoj de la vinberĝardeno.

10 Ne plugu per bovo kaj azeno kune. 11 Ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino kune.

12 Kvastojn faru al vi sur la kvar anguloj de via kovrilo, per kiu vi vin kovras.

13 Se iu prenos edzinon kaj envenos al ŝi kaj ekmalamos ŝin, 14 kaj li akuzos ŝin kalumnie kaj kurigos pri ŝi malbonon famon, kaj diros: Ĉi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimiĝis al ŝi kaj ne trovis ĉe ŝi virgecon: 15 tiam la patro de la junulino kaj ŝia patrino prenu kaj elportu la signojn de virgeco de la junulino al la plejaĝuloj de la urbo al la pordego; 16 kaj la patro de la junulino diru al la plejaĝuloj: Mian filinon mi donis al ĉi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis ŝin; 17 kaj jen li akuzis ŝin kalumnie, dirante: Mi ne trovis ĉe via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj ili etendos la veston antaŭ la plejaĝuloj de la urbo. 18 Tiam la plejaĝuloj de tiu urbo prenu la edzon kaj punu lin; 19 kaj ili kondamnu lin al punpago de cent arĝentaj moneroj, kaj ili donu tion al la patro de la junulino pro tio, ke tiu kurigis malbonan famon pri junulino Izraelida; kaj ŝi restu lia edzino, li ne povas forigi ŝin de si dum sia tuta vivo. 20 Sed se tiu afero estos vera kaj ne troviĝos signoj de virgeco ĉe la junulino: 21 tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de ŝia patro, kaj la loĝantoj de ŝia urbo priĵetu ŝin per ŝtonoj, ke ŝi mortu; ĉar ŝi faris malhonoraĵon en Izrael, malĉastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

22 Se estos trovita viro, kuŝanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaŭ, la viron, kiu kuŝis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.

23 Se juna virgulino estos fianĉigita kun viro, kaj iu renkontos ŝin en la urbo kaj kuŝos kun ŝi: 24 tiam konduku ilin ambaŭ al la pordego de tiu urbo, kaj priĵetu ilin per ŝtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke ŝi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

25 Sed se sur kampo renkontos la viro la fianĉigitan junulinon, kaj la viro ŝin kaptos kaj kuŝos kun ŝi: tiam oni mortigu sole la viron, kiu kuŝis kun ŝi; 26 sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, ĉar tiu afero estas tia, kiel se iu leviĝas kontraŭ sian proksimulon kaj mortigas lin; 27 li renkontis ja ŝin sur kampo, la fianĉigita junulino eble kriis, sed neniu ŝin savis.

28 Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fianĉigitan kaj kaptos ŝin kaj kuŝos kun ŝi, kaj oni ilin trovos: 29 tiam la viro, kiu kuŝis kun ŝi, donu al la patro de la junulino kvindek arĝentajn monerojn, kaj ŝi fariĝu lia edzino, pro tio, ke li senhonorigis ŝin; li ne povas forigi ŝin de si dum sia tuta vivo.

30 Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de sia patro.

23

1 Kiu havas dispremitajn testikojn aŭ detranĉitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

2 Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

3 Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne; 4 pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraŭ vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin. 5 Sed la Eternulo, via Dio, ne volis aŭskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, ĉar la Eternulo, via Dio, amas vin. 6 Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.

7 Ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato; ne abomenu Egipton, ĉar vi estis fremdulo en lia lando. 8 La infanoj, kiuj naskiĝos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

9 Kiam vi eliros tendare kontraŭ viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraŭ ĉio malbona. 10 Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintaĵo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro; 11 kiam fariĝos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron. 12 Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesaĵoj. 13 Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon; 14 ĉar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturniĝu de vi.

15 Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li serĉos rifuĝon ĉe vi kontraŭ sia sinjoro; 16 kun vi li loĝu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie plaĉos al li; ne premu lin.

17 Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael. 18 Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo, via Dio.

19 Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige. 20 Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi ĝin.

21 Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi ĝin; ĉar la Eternulo, via Dio, postulos ĝin de vi, kaj estos sur vi peko. 22 Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko. 23 Kio eliris el via buŝo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via buŝo.

24 Kiam vi eniros en vinberĝardenon de via proksimulo, vi povas manĝi vinberojn kiom vi volos, ĝissate; sed en vian vazon ne metu.

25 Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas deŝiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraŭ la grenkampon de via proksimulo.

24

1 Se iu prenos virinon kaj fariĝos ŝia edzo, kaj okazos, ke ŝi ne plaĉas al li, ĉar li trovis ĉe ŝi ion hontindan: tiam li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu ŝin el sia domo. 2 Kaj se ŝi eliros el lia domo kaj iros kaj edziniĝos kun alia viro; 3 kaj tiu lasta edzo ŝin ekmalamos kaj skribos al ŝi eksedzigan leteron kaj donos en ŝian manon kaj forsendos ŝin el sia domo; aŭ mortos tiu lasta viro, kiu prenis ŝin kiel edzinon: 4 tiam ŝia unua edzo, kiu forsendis ŝin, ne povas preni ŝin denove kiel edzinon, post kiam ŝi estas malpurigita; ĉar tio estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredaĵon.

5 Se iu antaŭ nelonge edziĝis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis. 6 Neniu prenu kiel garantiaĵon muelilon aŭ supran muelŝtonon, ĉar tiam li prenus garantiaĵe animon.

7 Se oni trovos iun, kiu ŝtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu ŝtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

8 Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu ĉion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi. 9 Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.

10 Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiaĵon; 11 staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiaĵon eksteren. 12 Kaj se li estas malriĉulo, tiam ne dormu kun lia garantiaĵo; 13 redonu al li la garantiaĵon ĉe la subiro de la suno, por ke li kuŝu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaŭ la Eternulo, via Dio.

14 Ne faru maljustaĵon al dungito, al malriĉulo kaj senhavulo el viaj fratoj aŭ el viaj fremduloj, kiuj loĝas en via lando, en viaj urboj: 15 en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super ĝi, ĉar li estas malriĉa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraŭ vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.

16 Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj: ĉiu devas ricevi morton pro sia krimo.

17 Ne juĝu malĝuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiaĵe veston de vidvino. 18 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.

19 Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni ĝin: ĝi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiuj faroj de viaj manoj.

20 Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu ĝis fino: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino. 21 Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restaĵon post vi: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino. 22 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.

25

1 Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu. 2 Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin antaŭ li laŭ la grado de lia kulpeco, laŭ kalkulo. 3 Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaŭ viaj okuloj.

4 Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta.

5 Se fratoj loĝas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edziniĝi ekstere kun viro fremda; sed ŝia bofrato venu al ŝi kaj prenu ŝin al si kiel edzinon kaj vivu kun ŝi. 6 Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael. 7 Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejaĝuloj, kaj diri: Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edziĝi kun mi. 8 Tiam la plejaĝuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li stariĝos, kaj diros: Mi ne volas preni ŝin: 9 tiam lia bofratino devas aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj diri: Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato. 10 Kaj oni donu al li nomon en Izrael: Domo de senŝuigito.

11 Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton: 12 tiam dehaku ŝian manon, via okulo ne indulgu ŝin.

13 Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn. 14 Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan. 15 Pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi, efon plenan kaj ĝustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 16 Ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion, ĉiu, kiu faras maljustaĵon.

17 Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo; 18 kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis ĉe vi ĉiujn, kiuj, malfortiĝinte, restis malantaŭe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion. 19 Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon, elviŝu la memoron pri Amalek el sub la ĉielo; ne forgesu.

26

1 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj vi ekposedos ĝin kaj enloĝiĝos en ĝi: 2 tiam prenu el la unuaj el ĉiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por loĝigi tie Sian nomon; 3 kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li: Mi sciigas hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al niaj patroj, ke Li donos ĝin al ni. 4 Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos ĝin antaŭ la altaron de la Eternulo, via Dio. 5 Kaj vi ekparolos, kaj diros antaŭ la Eternulo, via Dio: Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj fariĝis tie popolo granda, forta, kaj multenombra; 6 kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron; 7 kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo aŭskultis nian voĉon kaj vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon; 8 kaj la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta kaj per brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj kaj mirakloj; 9 kaj Li venigis nin al ĉi tiu loko kaj donis al ni ĉi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo; 10 kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaŭ la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorkliniĝos antaŭ la Eternulo, via Dio. 11 Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu loĝas inter vi.

12 Kiam vi finos la apartigadon de ĉiuj dekonaĵoj el viaj produktaĵoj en la tria jaro, la jaro de la dekonaĵoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili manĝu inter viaj pordegoj kaj satiĝu: 13 tiam diru antaŭ la Eternulo, via Dio: Mi forigis la sanktigitaĵon el la domo, kaj mi donis ĝin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laŭ Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpaŝis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis; 14 mi ne manĝis el ĝi en la tagoj de mia malĝojo, kaj mi ne apartigis el ĝi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el ĝi por mortinto; mi aŭskultis la voĉon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al ĉio, kion Vi ordonis al mi. 15 Ekrigardu el Via sankta loĝejo, el la ĉielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi ĵuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

16 En la hodiaŭa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi ĉi tiujn leĝojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo. 17 Al la Eternulo vi promesis hodiaŭ, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laŭ Liaj vojoj kaj observos Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj aŭskultos Lian voĉon. 18 Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaŭ, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn; 19 kaj ke Li starigos vin pli alte ol ĉiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.

27

1 Kaj Moseo kaj la plejaĝuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante: Observu ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ. 2 Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn ŝtonojn kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko; 3 kaj skribu sur ili ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj. 4 Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu ĉi tiujn ŝtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaŭ, sur la monto Ebal, kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko. 5 Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el ŝtonoj; ne levu sur ilin feron. 6 El ŝtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, via Dio; 7 kaj buĉu pacoferojn, kaj manĝu tie, kaj estu gaja antaŭ la Eternulo, via Dio. 8 Kaj skribu tre klare sur la ŝtonoj ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

9 Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante: Silentu kaj aŭskultu, ho Izrael; en la hodiaŭa tago vi fariĝis popolo al la Eternulo, via Dio. 10 Aŭskultu do la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.

11 Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante: 12 Ĉi tiuj stariĝu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon: Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Jozef kaj Benjamen. 13 Kaj ĉi tiuj stariĝu por malbenado sur la monto Ebal: Ruben, Gad kaj Aŝer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali. 14 Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al ĉiuj Izraelidoj per laŭta voĉo:

15 Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aŭ fanditan, abomenaĵon antaŭ la Eternulo, manfaritaĵon de artisto, kaj starigos ĝin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros: Amen.

16 Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

17 Malbenita estu, kiu forŝovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

18 Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

19 Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

20 Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

21 Malbenita estu, kiu kuŝas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

22 Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia fratino, filino de sia patro aŭ filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

23 Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

24 Malbenita estu, kiu kaŝe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

25 Malbenita estu, kiu prenas subaĉeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

26 Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de ĉi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

28

1 Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de la tero. 2 Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio. 3 Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo. 4 Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 5 Benita estos via korbo kaj via pastujo. 6 Benita vi estos ĉe via venado, kaj benita vi estos ĉe via elirado. 7 La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj leviĝos kontraŭ vin, estos frapitaj antaŭ vi; per unu vojo ili eliros kontraŭ vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaŭ vi. 8 La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por ĉiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 9 La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li ĵuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laŭ Liaj vojoj. 10 Kaj vidos ĉiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin. 11 Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi. 12 La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la ĉielon, por doni al via tero la pluvon en la ĝusta tempo kaj por beni ĉiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos. 13 Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por observi kaj plenumi, 14 kaj se vi ne dekliniĝos de ĉiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.

15 Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj atingos vin. 16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo. 17 Malbenita estos via korbo kaj via pastujo. 18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 19 Malbenita vi estos ĉe via venado, kaj malbenita vi estos ĉe via elirado. 20 La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en ĉiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, ĝis vi estos ekstermita kaj ĝis vi baldaŭ pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis. 21 La Eternulo alkroĉos al vi la peston, ĝis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin. 22 La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flaviĝo de la kreskaĵoj; kaj ili persekutos vin, ĝis vi pereos. 23 Kaj via ĉielo, kiu estas super via kapo, fariĝos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, fariĝos fero. 24 Anstataŭ pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la ĉielo ĝi falados sur vin, ĝis vi ekstermiĝos. 25 Frapos vin la Eternulo antaŭ viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaŭ ili; kaj vi estos terurilo por ĉiuj regnoj de la tero. 26 Kaj via kadavro estos manĝaĵo por ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos. 27 La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resaniĝi. 28 La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco. 29 Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata ĉiutage, kaj neniu vin helpos. 30 Kun virino vi fianĉiĝos, sed alia viro kuŝos kun ŝi; domon vi konstruos, sed vi ne loĝos en ĝi; vinberĝardenon vi plantos, sed vi ne ĝuos ĝiajn fruktojn. 31 Via bovo estos buĉita antaŭ viaj okuloj, sed vi ne manĝos de ĝi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj ŝafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos. 32 Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj. 33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron manĝos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en ĉiu tempo. 34 Kaj vi freneziĝos de la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos. 35 La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resaniĝi, de la plando de via piedo ĝis via verto. 36 La Eternulo foririgos vin, kaj la reĝon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono. 37 Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokataĵo ĉe ĉiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. 38 Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; ĉar formanĝos tion la akridoj. 39 Vinberĝardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; ĉar formanĝos ilin la vermoj. 40 Olivarbojn vi havos en ĉiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne ŝmiros; ĉar senfruktiĝos viaj olivarboj. 41 Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos ĉe vi; ĉar ili iros en malliberecon. 42 Ĉiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj. 43 La fremdulo, kiu estos inter vi, leviĝos super vi ĉiam pli kaj pli alte, kaj vi malleviĝos ĉiam pli kaj pli malalte. 44 Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto. 45 Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, ĝis vi estos ekstermita; ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li donis al vi. 46 Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne; 47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun ĝoja koro, kiam vi ĉion havis abunde. 48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de ĉio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, ĝis li ekstermos vin. 49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; ĝi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos, 50 popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon. 51 Kaj ĝi manĝos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, ĝis ĝi ruinigos vin tiel, ke ĝi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitaĵojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, ĝis ĝi pereigos vin. 52 Kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, ĝis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi. 53 Kaj vi manĝos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko. 54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimiĝinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn, 55 donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li manĝos; ĉar restis al li nenio en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en ĉiuj viaj pordegoj. 56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon, 57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter ŝiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn ŝi naskas; ĉar, pro manko de ĉio, ŝi manĝos ilin sekrete, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj. 58 Se vi ne penos plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, skribitajn en ĉi tiu libro, timante ĉi tiun gloran kaj timindan nomon: LA ETERNULON, VIAN DION: 59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedaŭrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedaŭrajn. 60 Kaj Li turnos sur vin ĉiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkroĉiĝos al vi. 61 Ankaŭ ĉian malsanon kaj ĉian plagon, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, ĝis vi estos ekstermita. 62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataŭ tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la ĉielo; pro tio, ke vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio. 63 Kaj kiel ĝojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel ĝojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elŝirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin. 64 Kaj la Eternulo disĵetos vin inter ĉiujn popolojn, de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. 65 Sed ankaŭ inter tiuj popoloj vi ne trankviliĝos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortiĝon de la okuloj kaj suferadon de la animo. 66 Kaj via vivo estos pendanta antaŭ vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo. 67 Matene vi diros: Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros: Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos. 68 Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per ŝipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos ĝin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu aĉetos.

29

1 Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo ordonis al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab, krom la interligo, kiun Li faris kun ili sur Ĥoreb.

2 Kaj Moseo vokis al ĉiuj Izraelidoj, kaj diris al ili: Vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo antaŭ viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando, 3 tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn. 4 Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por aŭdi, ĝis la nuna tago. 5 Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentaŭgiĝis viaj vestoj sur vi, kaj viaj ŝuoj ne sentaŭgiĝis sur via piedo. 6 Panon vi ne manĝis, kaj vinon kaj ebriigaĵojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio. 7 Kaj vi venis al ĉi tiu loko; kaj eliris Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Og, reĝo de Baŝan, kontraŭ nin milite, kaj ni venkobatis ilin; 8 kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis ĝin kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase. 9 Observu do la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en ĉio, kion vi faros.

10 Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj Izraelidoj; 11 viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto de via akvo; 12 por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ, 13 por ke Li starigu vin hodiaŭ kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob. 14 Kaj ne kun vi solaj mi faras ĉi tiun interligon kaj ĉi tiun ĵuran interkonsenton, 15 sed kun tiuj, kiuj staras hodiaŭ ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaŭ ĉi tie kun ni. 16 Ĉar vi scias, kiel ni loĝis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis; 17 kaj vi vidis iliajn abomenaĵojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro, kiujn ili havas. 18 Eble troviĝas inter vi viro aŭ virino aŭ familio aŭ tribo, kies koro deturniĝas hodiaŭ de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble troviĝas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolĉaĵon kaj absinton; 19 kaj kiam li aŭdos la vortojn de ĉi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante: Paco estos al mi, malgraŭ tio, ke mi iros laŭ la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj. 20 La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo; 21 kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el ĉiuj triboj de Izrael, konforme al ĉiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en ĉi tiu libro de instruo. 22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos — 23 sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo — 24 ĉiuj popoloj diros: Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero? 25 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, 26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: 27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro; 28 kaj la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li ĵetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun. 29 La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

30

1 Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio; 2 kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj aŭskultos Lian voĉon konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo: 3 tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo, via Dio. 4 Eĉ se vi estus forĵetita ĝis la rando de la ĉielo, eĉ el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li vin prenos. 5 Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi ĝin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn. 6 Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu. 7 Kaj la Eternulo, via Dio, venigos ĉiujn ĉi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin. 8 Kaj vi konvertiĝos kaj aŭskultos la voĉon de la Eternulo, kaj plenumos ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ. 9 Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en ĉiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; ĉar denove la Eternulo ĝojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li ĝojis pri viaj patroj; 10 se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

11 Ĉar ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaŭ, ne estas neatingebla por vi, kaj ĝi ne estas malproksima. 12 Ne en la ĉielo ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu suprenirus por ni en la ĉielon kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu? 13 Kaj ne trans la maro ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu? 14 Sed tre proksime de vi estas la afero: en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.

15 Rigardu, mi proponis al vi hodiaŭ la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon; 16 ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laŭ Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin. 17 Sed se dekliniĝos via koro kaj vi ne aŭskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorkliniĝos al aliaj dioj kaj servos al ili: 18 en tia okazo mi sciigas al vi hodiaŭ, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi ĝin. 19 Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro, 20 amante la Eternulon, vian Dion, aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.

31

1 Kaj Moseo iris kaj parolis ĉi tiujn vortojn al la tuta Izrael. 2 Kaj li diris al ili: Mi havas hodiaŭ la aĝon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi: Vi ne transiros ĉi tiun Jordanon. 3 La Eternulo, via Dio, mem iros antaŭ vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaŭ vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaŭ vi, kiel la Eternulo diris. 4 Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Siĥon kaj al Og, reĝoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis. 5 Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laŭ ĉiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi. 6 Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj: Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi venigos ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kaj vi ekposedigos ilin. 8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.

9 Kaj Moseo skribis ĉi tiun instruon, kaj donis ĝin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael. 10 Kaj Moseo ordonis al ili, dirante: Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de laŭboj, 11 kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael, antaŭ iliaj oreloj. 12 Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo. 13 Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, aŭdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.

14 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen alproksimiĝis viaj tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj stariĝu en la tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo iris kaj stariĝis en la tabernaklo de kunveno. 15 Kaj la Eternulo aperis en la tabernaklo en nuba kolono, kaj la nuba kolono stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo. 16 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj ĉi tiu popolo komencos malĉasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun ĝi venas, kaj ĝi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun ĝi. 17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ĝi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kaŝos Mian vizaĝon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago: Ĉu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin ĉi tiuj malfeliĉoj? 18 Sed Mi kaŝos Mian vizaĝon en tiu tago pro ĉiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj. 19 Kaj nun skribu al vi ĉi tiun kanton, kaj instruu ĝin al la Izraelidoj; metu ĝin en ilian buŝon, por ke ĉi tiu kanto estu por Mi atesto inter la Izraelidoj. 20 Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili manĝos kaj satiĝos kaj grasiĝos: tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon. 21 Sed kiam trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj, tiam ĉi tiu kanto sonos antaŭ ili kiel atesto, ĉar ĝi ne estos forgesita el la buŝo de ilia idaro. Ĉar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaŭ, antaŭ ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris. 22 Kaj Moseo skribis ĉi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis ĝin al la Izraelidoj. 23 Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris: Estu forta kaj kuraĝa, ĉar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi ĵuris al ili; kaj Mi estos kun vi.

24 Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de ĉi tiu instruo en libron, 25 tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante: 26 Prenu ĉi tiun libron de la instruo, kaj kuŝigu ĝin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke ĝi estu tie atesto kontraŭ vi; 27 ĉar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja eĉ nun, kiam mi estas ankoraŭ vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo: kio do estos post mia morto? 28 Kunvenigu al mi ĉiujn plejaĝulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaŭ iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraŭ ili la ĉielon kaj la teron. 29 Ĉar mi scias, ke post mia morto vi malboniĝos kaj dekliniĝos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.

30 Kaj Moseo eldiris antaŭ la oreloj de la tuta komunumo de Izrael la vortojn de ĉi tiu kanto ĝis la fino:

32

1 Atentu, ĉielo, kaj mi parolos;
Kaj aŭdu la tero la vortojn de mia buŝo.
2 Verŝiĝos kiel pluvo mia instruo,
Fluos kiel roso mia parolo,
Kiel pluvego sur verdaĵon
Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.
3 Ĉar la nomon de la Eternulo mi vokas;
Donu honoron al nia Dio.
4 Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj;
Ĉar ĉiuj Liaj vojoj estas justaj.
Li estas Dio fidela kaj sen malbonago;
Justa kaj verama Li estas.
5 Ili malboniĝis antaŭ Li,
Ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco;
Generacio malhumila kaj malhonesta.
6 Ĉu al la Eternulo vi tiel repagas,
Popolo malnobla kaj malprudenta?
Ĉu ne Li estas via patro, kiu vin kreis?
Ĉu ne Li vin estigis kaj aranĝis?
7 Rememoru la tempon antikvan,
Pripensu la jarojn de la antaŭaj generacioj;
Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi;
Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.
8 Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj,
Kiam Li disloĝigis la homidojn,
Li starigis la limojn de la popoloj
Laŭ la nombro de la idoj de Izrael;
9 Ĉar parto de la Eternulo estas Lia popolo;
Jakob estas Lia hereda mezuritaĵo.
10 Li trovis lin en dezerto,
En stepo, kie regas bruo senviva;
Li ĉirkaŭis lin, zorgis pri li,
Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.
11 Kiel aglo vekas sian neston,
Flugpendas super siaj idoj,
Tiel Li etendis Siajn flugilojn,
Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.
12 La Eternulo sola kondukis lin,
Kaj neniu fremda dio estis kun Li.
13 Li portis lin sur altaĵon de la tero,
Manĝigis al li produktojn de kampoj,
Nutris lin per mielo el ŝtono
Kaj per oleo el granita roko,
14 Per butero de bovinoj kaj per lakto de ŝafinoj
Kun sebo de ŝafidoj
Kaj per ŝafoj de Baŝan kaj per kaproj
Kaj per la graso de la kernoj de tritiko;
Kaj vi trinkis la ŝaŭmantan sangon de vinberoj.
15 Kaj Jeŝurun grasiĝis kaj malhumiliĝis;
Vi grasiĝis, dikiĝis, kaj sebopleniĝis;
Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis,
Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.
16 Ili incitis Lin per fremdaj dioj,
Per abomenaĵoj ili kolerigis Lin.
17 Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio,
Al dioj, kiujn ili ne konis,
Al novaj, antaŭ nelonge venintaj,
Pri kiuj ne pensis viaj patroj.
18 La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro,
Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis.
19 Kaj la Eternulo vidis,
Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;
20 Kaj Li diris: Mi kaŝos Mian vizaĝon for de ili,
Mi vidos, kia estos ilia fino;
Ĉar ili estas generacio perfida,
Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon.
21 Ili incitis Min per ne-dio,
Kolerigis Min per siaj vantaĵoj:
Tial Mi incitos ilin per ne-popolo,
Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.
22 Ĉar fajro ekflamis en Mia kolero,
Kaj ĝi brulas ĝis la profundoj de Ŝeol,
Kaj ĝi ruinigas la teron kaj ĝiajn produktojn,
Kaj ĝi bruligas la bazojn de la montoj.
23 Mi amasigos super ili malfeliĉojn;
Miajn sagojn Mi ĉiujn eluzos kontraŭ ilin.
24 Ili konsumiĝos de malsato
Kaj senfortiĝos de febro kaj de turmenta epidemio;
Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin
Kun la veneno de rampantoj sur la tero.
25 Ekstere ekstermos glavo,
Kaj en la domoj teruro,
Junulon kaj junulinon,
Suĉinfanon kun grizharulo.
26 Mi dirus: Mi disblovos ilin,
Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;
27 Se Mi ne timus, ke ĉagrenus Min la malamikoj,
Ke eble fieriĝus iliaj premantoj,
Kaj dirus: Nia mano estas potenca,
Kaj ne la Eternulo faris ĉion ĉi tion.
28 Ĉar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton,
Kaj komprenadon ili ne havas.
29 Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus;
Ili pripensus, kia estos ilia fino.
30 Kiel povus unu persekuti milon
Kaj du forkurigi dek milojn,
Se ilia Defendanto ilin ne vendus
Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?
31 Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto,
Niaj malamikoj mem tion povas juĝi.
32 Ĉar el la vinberbranĉoj de Sodom estas iliaj vinberbranĉoj
Kaj el la kampoj de Gomora;
Iliaj beroj estas beroj venenaj,
Vinberojn maldolĉajn ili havas.
33 Galo de drakoj estas ilia vino,
Kaj pereiga veneno de aspidoj.
34 Ĉu tio ne estas kaŝita ĉe Mi,
Sigelita en Mia trezorejo?
35 Ĉe Mi estas venĝo kaj repago,
Ĝis la tago, kiam ekŝanceliĝos ilia piedo;
Ĉar proksima estas la tago de ilia malfeliĉo,
Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.
36 Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon,
Kaj Li kompatos Siajn sklavojn,
Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto,
Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.
37 Kaj Li diros: Kie estas iliaj dioj,
La fortikaĵo, kiun ili fidis;
38 Kiuj manĝis la sebon de iliaj buĉoferoj,
Trinkis la vinon de iliaj verŝoferoj?
Ili leviĝu kaj helpu vin,
Ili estu ŝirmo por vi!
39 Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola,
Kaj ne ekzistas dio krom Mi;
Mi mortigas kaj vivigas;
Mi frapas kaj resanigas;
Kaj neniu povas savi el Mia mano.
40 Mi levos al la ĉielo Mian manon,
Kaj Mi diros: Mi vivas eterne.
41 Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon
Kaj Mia mano komencos la juĝadon,
Tiam Mi revenĝos al Miaj malamikoj,
Kaj al Miaj malamantoj Mi repagos.
42 Mi ebriigos Miajn sagojn per sango,
Kaj Mia glavo manĝos karnon,
El la sango de mortigitoj kaj kaptitoj,
El la kapoj de la estroj de la malamikoj.
43 Gloru, ho gentoj, Lian popolon;
Ĉar Li venĝos pro la sango de Siaj sklavoj,
Kaj Li redonos venĝon al Siaj malamikoj
Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.

44 Kaj Moseo venis kaj eldiris ĉiujn vortojn de ĉi tiu kanto antaŭ la oreloj de la popolo, li kaj Josuo, filo de Nun. 45 Kaj kiam Moseo finis la paroladon de ĉiuj ĉi tiuj vortoj antaŭ la tuta Izrael, 46 tiam li diris al ili: Enmetu en vian koron ĉiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaŭ, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo. 47 Ĉar ne malgrava afero ĝi estas por vi; sed ĝi estas via vivo, kaj per ĉi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.

48 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante: 49 Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraŭ Jeriĥo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedaĵon; 50 kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektiĝu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektiĝis al sia popolo: 51 pro tio, ke vi pekis kontraŭ Mi inter la Izraelidoj ĉe la Akvo de Malpaco en Kadeŝ, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj. 52 Ĉar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.

33

1 Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaŭ sia morto. 2 Li diris:

La Eternulo venis de Sinaj
Kaj eklumis al ili de Seir;
Li ekbrilis de la monto Paran
Kaj venis el milmiloj da sanktuloj;
Ĉe Lia dekstra flanko estas fajro de leĝo por ili.
3 Vere Li amas la popolojn;
Ĉiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano;
Kaj ili falis antaŭ Viaj piedoj,
Por aŭskulti Viajn vortojn.
4 Instruon transdonis al ni Moseo,
Heredaĵon por la komunumo de Jakob.
5 Kaj li fariĝis reĝo en Jeŝurun,
Kiam kunvenis la ĉefoj de la popolo,
Kune la triboj de Izrael.

6 Vivu Ruben, kaj li ne mortu;
Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.

7 Kaj ĉi tion pri Jehuda li diris:

Aŭdu, ho Eternulo, la voĉon de Jehuda,
Kaj alkonduku lin al lia popolo;
Per siaj manoj li sin defendos,
Kaj Vi estu helpanto kontraŭ liaj malamikoj.

8 Kaj pri Levi li diris:

Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro,
Kiun Vi elprovis en Masa,
Kun kiu Vi malpacis ĉe la Akvo de Malpaco;
9 Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino:
Mi ne vidis ilin;
Kiu ne rekonis siajn fratojn
Kaj ne konis siajn filojn:
Ĉar ili observis Viajn dirojn
Kaj gardis Vian interligon;
10 Ili instruu Viajn leĝojn al Jakob
Kaj Vian instruon al Izrael;
Ili metu incenson antaŭ Vian vizaĝon,
Kaj bruloferojn sur Vian altaron.
11 Benu, ho Eternulo, lian forton,
Kaj favoru la faron de liaj manoj;
Frapu la lumbon de tiuj, kiuj leviĝas kontraŭ lin,
Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu releviĝi.

12 Pri Benjamen li diris:

La amato de la Eternulo loĝos sendanĝere ĉe Li;
Li protektas lin ĉiutage,
Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.

13 Kaj pri Jozef li diris:

Benita de la Eternulo estas lia tero,
Per donoj de la ĉielo, per roso,
Kaj per la profundaĵo, kuŝanta malsupre,
14 Kaj per donoj, produktataj de la suno,
Kaj per donoj, kiujn eligas la lunoj,
15 Kaj per la plejbonaĵoj de la antikvaj montoj,
Kaj per la donoj de la eternaj montetoj,
16 Kaj per la donoj de la tero kaj de ĝia abundeco.
Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetaĵo,
Venu sur la kapon de Jozef
Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.
17 Lia unuenaskita bovido estas belega,
Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo;
Per ili li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero.
Tio estas la dekmiloj de Efraim,
Tio estas la miloj de Manase.

18 Kaj pri Zebulun li diris:

Ĝoju, Zebulun, ĉe via eliro;
Kaj Isaĥar, en viaj tendoj.
19 La popolojn ili vokas sur la monton;
Tie ili oferbuĉas oferojn de justeco;
Ĉar ili nutras sin per la riĉaĵo de la maro,
Kaj per trezoroj, kaŝitaj en la sablo.

20 Kaj pri Gad li diris:

Benata estu la disvastiganto de Gad;
Kiel leono li kuŝas,
Kaj li disŝiras brakon kune kun la verto.
21 Li elrigardis al si komencaĵon,
Ĉar tie la leĝdonanto destinis por li parton;
Kaj li venis kun la ĉefoj de la popolo,
Plenumis la justecon de la Eternulo
Kaj Liajn decidojn pri Izrael.

22 Kaj pri Dan li diris:

Dan estas juna leono,
Kiu elsaltas el Baŝan.

23 Kaj pri Naftali li diris:

Naftali estas sata de favoro
Kaj plena de beno de la Eternulo;
Okcidenton kaj sudon li posedu.

24 Kaj pri Aŝer li diris:

Benita inter la filoj estas Aŝer;
Li estu amata de siaj fratoj,
Kaj li trempu en oleo sian piedon;
25 Fero kaj kupro estu viaj rigliloj;
Kaj dum via tuta vivo daŭru via bonstato.

26 Ne ekzistas simila al Dio, ho Jeŝurun,
Kiu sidas en la ĉielo por via helpo,
En Sia majesto en la nuboj.
27 La Dio antikva estas loĝejo,
Kaj malsupre estas brakoj eternaj.
Kaj Li forpelis de antaŭ vi la malamikon,
Kaj diris: Ekstermu.
28 Kaj Izrael loĝas sendanĝere, sola;
La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto,
Kaj lia ĉielo gutigas roson.
29 Feliĉa vi estas, ho Izrael!
Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo,
La ŝildo de via helpo kaj la glavo de via gloro?
Flatos vin viaj malamikoj,
Kaj vi paŝados sur iliaj altaĵoj.

34

1 Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, ĝis Dan, 2 kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda ĝis la ekstrema maro, 3 kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jeriĥo, la urbo de Palmoj, ĝis Coar. 4 Kaj la Eternulo diris al li: Jen estas la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos. Mi vidigis ĝin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros. 5 Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laŭ la diro de la Eternulo. 6 Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraŭ Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon ĝis hodiaŭ. 7 Kaj Moseo havis la aĝon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakriĝis lia okulo, kaj ne malaperis lia freŝeco. 8 Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo. 9 Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de saĝeco, ĉar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj aŭskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 10 Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo; 11 koncerne ĉiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super ĉiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando, 12 kaj koncerne la tutan potencon, kaj ĉiujn mirindajn kaj grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaŭ la okuloj de la tuta Izrael.