Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Malnova Testamento

Proksimuma tradukojaro: 1916

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof (reviziis “Biblia Komitato”)

KRONIKO

LIBRO DUA

1

1 Salomono, filo de David, fortikiĝis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte. 2 Kaj Salomono kunvokis la tutan Izraelon, la milestrojn kaj centestrojn, la juĝistojn, kaj ĉiujn estrojn en la tuta Izrael, la ĉefojn de la patrodomoj. 3 Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altaĵo en Gibeon, ĉar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto. 4 Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por ĝi; ĉar li aranĝis por ĝi tendon en Jerusalem. 5 La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, estis tie, antaŭ la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la komunumo ĝin serĉis. 6 Kaj Salomono supreniris tie antaŭ la Eternulo sur la kupran altaron, kiu estis antaŭ la tabernaklo de kunveno, kaj alportis sur ĝi mil bruloferojn.

7 En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li: Petu, kion Mi donu al vi. 8 Kaj Salomono diris al Dio: Vi estis tre favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min reĝo anstataŭ li; 9 nun, ho Dio Eternulo, plenumiĝu do Via vorto al mia patro David. Ĉar Vi faris min reĝo super popolo grandnombra kiel la polvo de la tero, 10 tial donu al mi nun saĝecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaŭ tiu popolo; ĉar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon? 11 Tiam Dio diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio estis en via koro, kaj vi ne petis riĉecon, nek havaĵojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj eĉ longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi saĝecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin reĝo: 12 pro tio saĝeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaŭ riĉecon, havaĵojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la reĝoj antaŭ vi, kaj ankaŭ post vi oni tion ne havos. 13 Kaj Salomono revenis de la altaĵo en Gibeon, de la tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li reĝis super Izrael.

14 Kaj Salomono kolektis al si ĉarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent ĉarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem. 15 Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento kaj oro estis en Jerusalem kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj. 16 La ĉevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la reĝo aĉetadis ilin amase laŭ difinita prezo. 17 Ili liveradis el Egiptujo ĉiun ĉaron pro sescent sikloj da arĝento, kaj ĉiun ĉevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la Ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio.

2

1 Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la Eternulo kaj reĝan domon por li. 2 Salomono starigis sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn super ili. 3 Kaj Salomono sendis al Ĥiram, reĝo de Tiro, por diri: Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por loĝi en ĝi; 4 nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke ĝi estu konsekrita al Li, por incensadi antaŭ Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna leĝo por Izrael. 5 La domo, kiun mi konstruas, estos granda; ĉar pli granda estas nia Dio, ol ĉiuj dioj. 6 Kiu havus sufiĉe da fortoj, por konstrui al Li domon? la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura incensado antaŭ Li? 7 Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, arĝento, kupro, fero, el ŝtofo purpura, ruĝa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravuraĵojn, kune kun la artistoj, kiuj estas ĉe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis. 8 Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; ĉar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj, 9 por pretigi por mi multe da ligno; ĉar la domo, kiun mi konstruas, devas esti granda kaj mirinda. 10 Jen por la ĉarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor’ojn da draŝita tritiko, dudek mil kor’ojn da hordeo, dudek mil bat’ojn da vino, kaj dudek mil bat’ojn da oleo. 11 Ĥiram, reĝo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono: Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin reĝo super ĝi. 12 Kaj Ĥiram diris plue: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la ĉielon kaj la teron, kaj kiu donis al la reĝo David filon saĝan, kleran, kaj ĉiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj reĝan domon por si. 13 Nun mi sendis homon saĝan kaj kompetentan, mian majstron Ĥuram; 14 li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, arĝento, kupro, fero, ŝtono, kaj ligno, el ŝtofo purpura, blua, bisina, kaj ruĝa, fari ĉiajn gravuraĵojn, kaj trovi bonajn ideojn pri ĉio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro. 15 Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj; 16 kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro ĝis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon. 17 Kaj Salomono kalkulis ĉiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun aranĝis lia patro David; kaj troviĝis da ili cent kvindek tri mil sescent. 18 Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.

3

1 Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la draŝejo de Ornan, la Jebusido. 2 Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia reĝado. 3 Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio: la longo estis laŭ la antaŭa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la larĝo dudek ulnoj; 4 la portiko laŭlonge de la domo havis simile al la larĝo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis ĝin interne per pura oro. 5 La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis ĝin per pura oro kaj faris sur ĝi palmornamojn kaj ĉenornamojn. 6 Kaj li garnis la domon per multekostaj ŝtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima. 7 Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, ĝiajn murojn, kaj ĝiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj. 8 Kaj li faris la plejsanktejon; ĝia longo, konforme al la larĝo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj ĝia larĝo estis dudek ulnoj; kaj li tegis ĝin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj. 9 Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn ĉambrojn li tegis per oro. 10 Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro. 11 La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la dua kerubo. 12 Ankaŭ ĉe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la alia kerubo. 13 La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj al la domo. 14 Kaj li faris la kurtenon el ŝtofo blua, purpura, kaj ruĝa, kaj el bisino; kaj li faris sur ĝi kerubojn. 15 Kaj li faris antaŭ la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn. 16 Kaj li faris ĉenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la ĉenojn. 17 Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jaĥin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.

4

1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj. 2 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe. 3 Figuroj de bovoj estis sub ĝi ĉirkaŭe, ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭis; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun ĝi. 4 Ĝi staris sur dek du bovoj: tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen. 5 Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis tri mil bat’ojn. 6 Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en ĝi. 7 Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laŭ la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. 8 Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaŭ cent orajn aspergajn kalikojn. 9 Li aranĝis la korton de la pastroj kaj la grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro. 10 Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto. 11 Kaj Ĥuram faris la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de Dio: 12 du kolonojn, du globaĵojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj, 13 kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj. 14 Kaj li faris la bazaĵojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazaĵoj; 15 la unu maron, kaj la dek du bovojn sub ĝi. 16 Kaj la kaldronojn, la ŝovelilojn, kaj la forkojn, kaj ĉiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro Ĥuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro. 17 En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda. 18 Kaj Salomono faris ĉiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, ĉar la pezo de la kupro ne estis kalkulita. 19 Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio: la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono; 20 la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laŭ la preskribo antaŭ la plejsanktejo — el pura oro; 21 kaj la florojn kaj la lucernojn kaj la prenilojn, el oro, tute el oro; 22 kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro; kaj la enirejo de la domo, ĝiaj internaj pordoj al la plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.

5

1 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj ĉiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.

2 Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion. 3 Kaj kolektiĝis al la reĝo ĉiuj Izraelidoj al la festo, tio estas en la sepa monato. 4 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston. 5 Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj. 6 Kaj la reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li, estis antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco. 7 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur ĝian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj. 8 Ĉar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre. 9 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago. 10 En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo. 11 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (ĉar ĉiuj pastroj, kiuj tie troviĝis, sanktiĝis, sen diferenco de la ordoj), 12 kaj la Levidoj Levidoj -kantistoj — ili ĉiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj — en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj; 13 kaj ili estis kvazaŭ unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni aŭdis kvazaŭ unu voĉon, laŭdantan kaj dankantan antaŭ la Eternulo; kaj kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna: tiam la domo pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo; 14 kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.

6

1 Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo; 2 tial mi konstruis domon por Via loĝado, kaj lokon por Via restado eterna. 3 Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris. 4 Kaj li diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante: 5 De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael. 6 Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael. 7 Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 8 Sed la Eternulo diris al mia patro David: Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon; 9 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo. 10 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 11 Kaj mi metis tien la keston, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.

12 Kaj li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn 13 (ĉar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la larĝon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta ĝin meze de la antaŭkorto: li nun stariĝis sur ĝi, ekgenuis antaŭ la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la ĉielo), 14 kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro; 15 Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas. 16 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne mankos ĉe vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laŭ Mia instruo, kiel vi iradis antaŭ Mi. 17 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David. 18 Ĉu efektive Dio loĝus kun homoj sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis! 19 Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi, 20 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko. 21 Kaj aŭskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu el la loko de Via loĝado, el la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu. 22 Se iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo: 23 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco. 24 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaŭ Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos antaŭ Vi en ĉi tiu domo: 25 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj. 26 Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin: 27 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon. 28 Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano; 29 ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiun faros iu homo aŭ Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos sian malfeliĉon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo: 30 aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de la homidoj); 31 por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laŭ Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj. 32 Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo: 33 Vi aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis. 34 Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ siajn malamikojn laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al ĉi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 35 tiam aŭskultu el la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon. 36 Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aŭ proksiman; 37 sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 38 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili preĝos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 39 tiam aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi. 40 Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la preĝo sur ĉi tiu loko. 41 Kaj nun leviĝu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestiĝu per savo, kaj Viaj fideluloj ĝuu bonon. 42 Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.

7

1 Kiam Salomono finis la preĝadon, malleviĝis fajro el la ĉielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon. 2 Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo. 3 Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco. 4 Kaj la reĝo kaj la tuta popolo faris oferojn antaŭ la Eternulo. 5 La reĝo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio. 6 La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la reĝo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la laŭdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj ĉiuj Izraelidoj staris. 7 Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon. 8 Kaj Salomono faris tiam feston dum sep tagoj, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo. 9 Kaj en la oka tago ili faris festofermon, ĉar la inaŭguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj. 10 En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al ĝiaj tendoj, gajan kaj ĝojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.

11 Tiamaniere Salomono sukcese finis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon, kaj ĉion, kion Salomono en sia koro faris en la domo de la Eternulo kaj en sia domo. 12 Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li: Mi aŭdis vian preĝon, kaj Mi elektis al Mi ĉi tiun lokon kiel domon de oferoj. 13 Se Mi ŝlosos la ĉielon tiel, ke ne estos pluvo, aŭ se Mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron, aŭ se Mi sendos peston sur Mian popolon, 14 sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon. 15 Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al preĝo sur ĉi tiu loko. 16 Nun Mi elektis kaj sanktigis ĉi tiun domon, por ke Mia nomo estu tie eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiutempe. 17 Kaj se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi agados konforme al ĉio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados Miajn leĝojn kaj preskribojn: 18 tiam Mi fortikigos la tronon de via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro, reganta super Izrael. 19 Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos antaŭ ili: 20 tiam Mi elŝiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo, kaj Mi faros ĝin proverbo kaj mokataĵo inter ĉiuj popoloj. 21 Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos, kaj diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo? 22 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ ili kaj servis al ili — pro tio Li venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.

8

1 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon, 2 kaj post kiam Salomono konstruis ankaŭ la urbojn, kiujn Ĥiram donis al Salomono, kaj li enloĝigis tie la Izraelidojn,

3 Salomono iris kontraŭ Ĥamat-Coban kaj venkoprenis ĝin. 4 Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en Ĥamat. 5 Li ankaŭ konstruis Bet-Ĥoronon la supran kaj Bet-Ĥoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj, 6 kaj Baalaton, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj ĉiujn urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado. 7 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Ĥetidoj, Amoridoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj: 8 el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn ĝis la nuna tago. 9 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, ĉar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj ĉaroj kaj super liaj rajdistoj. 10 La nombro de la ĉefaj oficistoj, kiujn havis la reĝo Salomono, estis ducent kvindek. 11 La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por ŝi; ĉar li diris: Virino ne devas loĝi ĉe mi en la domo de David, reĝo de Izrael, ĉar ĝi estas sankta pro tio, ke en ĝin eniris la kesto de la Eternulo.

12 Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaŭ la portiko, 13 por oferadi laŭ la ordo de ĉiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de laŭboj. 14 Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laŭ la ordo de ĉiu tago, ankaŭ la pordegistojn laŭ iliaj grupoj por ĉiu pordego; ĉar tia estis la ordono de David, la homo de Dio. 15 Kaj oni en nenio dekliniĝis de la ordono de la reĝo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj. 16 Tiele estis aranĝita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, ĝis la domo de la Eternulo estis tuta preta.

17 Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom. 18 Kaj Ĥiram sendis al li per siaj servantoj ŝipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.

9

1 Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono, ŝi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromaĵojn, multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn. Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri ĉio, kion ŝi havis sur sia koro. 2 Kaj Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al ŝi. 3 Kaj la reĝino de Ŝeba vidis la saĝecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis, 4 kaj la manĝaĵon de lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinverŝistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj ŝi estis tute ravita. 5 Kaj ŝi diris al la reĝo: Vera estas tio, kion mi aŭdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via saĝeco; 6 mi ne kredis iliajn vortojn, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi eĉ duonon de via granda saĝeco: vi superas la famon, kiun mi aŭdis. 7 Feliĉaj estas viaj homoj, kaj feliĉaj estas viaj servantoj, kiuj ĉiam staras antaŭ vi kaj aŭdas vian saĝecon. 8 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel reĝon antaŭ la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por ĉiam, Li faris vin reĝo super ili, por ke vi zorgu pri juĝo kaj justeco. 9 Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam estis aromaĵoj similaj al tiuj, kiujn la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono. 10 Kaj la servantoj de Ĥiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaŭ santalan lignon kaj multekostajn ŝtonojn. 11 Kaj el la santala ligno la reĝo faris ŝtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la reĝa domo, ankaŭ harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antaŭe oni vidis ion similan en la Juda lando. 12 Kaj la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio, kion ŝi alportis al la reĝo. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj.

13 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro; 14 krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaŭ ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj arĝenton. 15 Kaj la reĝo Salomono faris ducent grandajn ŝildojn el forĝita oro (sescent sikloj da forĝita oro estis uzitaj por ĉiu ŝildo), 16 kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj), kaj la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon. 17 Kaj la reĝo faris grandan tronon el eburo kaj tegis ĝin per pura oro. 18 Kaj ses ŝtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj. 19 Kaj ankoraŭ dek du leonoj tie staris sur la ses ŝtupoj ambaŭflanke; io simila ne ekzistis en iu regno. 20 Kaj ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; arĝento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora. 21 Ĉar la reĝo havis ŝipojn, kiuj iradis en Tarŝiŝon kun la servantoj de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn. 22 Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj saĝeco. 23 Kaj ĉiuj reĝoj de la tero penis vidi Salomonon, por aŭdi lian saĝecon, kiun Dio enmetis en lian koron. 24 Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon: vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare. 25 Kaj Salomono havis kvar mil ĉevalstalojn, ĉarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem. 26 Li regis super ĉiuj reĝoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo. 27 Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento en Jerusalem estis kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj. 28 Ĉevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el ĉiuj landoj.

29 La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetaĵoj de Aĥija, la Ŝiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat. 30 Kaj Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn. 31 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.

10

1 Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo. 2 Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo. 3 Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Reĥabeam, dirante: 4 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi. 5 Kaj li diris al ili: Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris. 6 Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo? 7 Kaj ili diris al li jene: Se vi estos bona al ĉi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam. 8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li. 9 Kaj li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin? 10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza — tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; 11 tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago. 13 Kaj la reĝo respondis al ili malafable; kaj la reĝo Reĥabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj; 14 kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ĝin ankoraŭ pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 15 Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat. 16 Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj; iru, ho Izraelidoj, ĉiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj ĉiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj. 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, regis Reĥabeam. 18 Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago.

11

1 Kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam. 2 Sed aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, homo de Dio, dirante: 3 Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene: 4 Tiele diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraŭ Jerobeamon. 5 Reĥabeam loĝis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikaĵojn en la urboj de Judujo. 6 Li prikonstruis Bet-Leĥemon, Etamon, Tekoan, 7 Bet-Curon, Soĥon, Adulamon, 8 Gaton, Mareŝan, Zifon, 9 Adoraimon, Laĥiŝon, Azekan, 10 Corean, Ajalonon, kaj Ĥebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen. 11 Li fortigis tiujn fortikaĵojn kaj starigis tie estrojn, aranĝis provizejojn de manĝaĵoj, oleo, kaj vino. 12 Kaj en ĉiu urbo li kolektis ŝildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj. 13 La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektiĝis al li el ĉiuj siaj regionoj; 14 la Levidoj forlasis siajn antaŭurbojn kaj sian posedaĵon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, ĉar Jerobeam kaj liaj filoj forpuŝis ilin de la pastrado al la Eternulo. 15 Li starigis ĉe si pastrojn por la altaĵoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris. 16 Post ili el ĉiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 17 Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Reĥabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; ĉar ili iradis laŭ la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj. 18 Reĥabeam prenis al si kiel edzinon Maĥalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abiĥail, filino de Eliab, filo de Jiŝaj. 19 Ŝi naskis al li filojn: Jeuŝ, Ŝemarja, kaj Zaham. 20 Post ŝi li prenis Maaĥan, filinon de Abŝalom; kaj ŝi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj Ŝelomiton. 21 Reĥabeam amis Maaĥan, filinon de Abŝalom, pli ol ĉiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; ĉar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn. 22 Reĥabeam starigis Abijan, filon de Maaĥa, kiel ĉefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin reĝo. 23 Li agadis prudente; li dissendis ĉiujn siajn filojn en ĉiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en ĉiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.

12

1 Kiam fortikiĝis la regno de Reĥabeam kaj li fariĝis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael. 2 En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon (ĉar ili pekis kontraŭ la Eternulo) 3 kun mil ducent ĉaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo: la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj. 4 Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris ĝis Jerusalem. 5 Tiam la profeto Ŝemaja venis al Reĥabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektiĝis en Jerusalem pro Ŝiŝak, kaj li diris al ili: Tiele diras la Eternulo: Vi forlasis Min, tial ankaŭ Mi forlasas vin en la manojn de Ŝiŝak. 6 Tiam humiliĝis la estroj de Izrael kaj la reĝo, kaj diris: Justa estas la Eternulo. 7 Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiliĝis, tiam aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, dirante: Ili humiliĝis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elverŝiĝos sur Jerusalemon per Ŝiŝak; 8 tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj. 9 Kaj Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ la orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono. 10 Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo. 11 Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj. 12 Kiam li humiliĝis, tiam deturniĝis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne ĉio pereis; ĉar en Judujo estis ankoraŭ io bona. 13 La reĝo Reĥabeam fortikiĝis en Jerusalem, kaj li reĝis. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino. 14 Li agis malbone, ĉar li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la Eternulo. 15 La historio de Reĥabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto Ŝemaja kaj de la viziisto Ido, ĉe la genealogio. Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo. 16 Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Abija.

13

1 En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam ekreĝis Abija super Judujo. 2 Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Miĥaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam. 3 Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraŭ li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj. 4 Abija stariĝis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris: Aŭskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael! 5 Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la reĝadon super Izrael por ĉiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo. 6 Sed leviĝis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraŭ sia sinjoro. 7 Kaj kolektiĝis ĉirkaŭ li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Reĥabeamon, filon de Salomono; Reĥabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili. 8 Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraŭ la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, ĉar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi. 9 Vi elpuŝis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; ĉiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep ŝafoj, fariĝas pastro por la nedioj. 10 Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laŭ ilia ofico, 11 kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn ĉiumatene kaj ĉiuvespere, kaj incensan aromaĵon, kaj ili aranĝas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun ĝiaj lucernoj, ke ili brulu ĉiuvespere; ĉar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin. 12 Vidu, kun ni, kiel nia ĉefo, estas Dio, kaj ankaŭ Liaj pastroj kaj laŭtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraŭ vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraŭ la Eternulo, Dio de viaj patroj, ĉar vi ne havos sukceson. 13 Dume Jerobeam ĉirkaŭirigis embuskon, kiu aperis malantaŭ ili; tiamaniere estis militistoj antaŭ la Judoj kaj embusko malantaŭ ili. 14 La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antaŭe kaj malantaŭe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj. 15 Kaj la Judoj laŭte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj ĉiujn Izraelidojn antaŭ Abija kaj la Judoj. 16 Kaj la Izraelidoj ekkuris antaŭ la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de ĉi tiuj. 17 Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj. 18 Tiam humiliĝis la Izraelidoj, kaj fortiĝis la Judoj, ĉar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 19 Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn: Bet-Elon kun ĝiaj filinurboj, Jeŝanan kun ĝiaj filinurboj, kaj Efrainon kun ĝiaj filinurboj. 20 Kaj Jerobeam ne plu refortiĝis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis. 21 Sed Abija fortiĝis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn. 22 La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.

14

1 Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj. 2 Asa agadis bone kaj juste antaŭ la Eternulo, sia Dio. 3 Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altaĵojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn. 4 Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn. 5 Li forigis el ĉiuj urboj de Judujo la altaĵojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li. 6 Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, ĉar la Eternulo donis al li ripozon. 7 Kaj li diris al la Judoj: Ni prikonstruu ĉi tiujn urbojn, ni ĉirkaŭigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraŭ nia, ĉar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon ĉirkaŭe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese. 8 Kaj Asa havis militistaron: da viroj armitaj per ŝildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj manŝildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; ĉiuj ili estis bravaj militistoj. 9 Eliris kontraŭ ilin Zeraĥ, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent ĉaroj, kaj li venis ĝis Mareŝa. 10 Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili aranĝiĝis al batalo en la valo Cefata, apud Mareŝa. 11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris: Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aŭ al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, ĉar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraŭ ĉi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraŭ Vi neniu homo montriĝu forta. 12 Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaŭ Asa kaj antaŭ la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris. 13 Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin ĝis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; ĉar ili estis frakasitaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakiraĵo. 14 Kaj ili venkobatis ĉiujn urbojn ĉirkaŭe de Gerar, ĉar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis ĉiujn urbojn, ĉar en ili troviĝis multe da rabeblaĵo. 15 Ankaŭ ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da ŝafoj kaj da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.

15

1 Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio. 2 Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li: Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj: la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin. 3 Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo; 4 sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili serĉos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili. 5 En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, ĉar grandaj tumultoj estos ĉe ĉiuj loĝantoj de la landoj. 6 Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj. 7 Sed vi estu kuraĝaj, kaj ne faligu viajn manojn; ĉar ekzistas rekompenco pro viaj faroj. 8 Kiam Asa aŭdis tiujn vortojn kaj la profetaĵon de la profeto Oded, li kuraĝiĝis, kaj elĵetis la abomenindaĵojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaŭ la portiko de la Eternulo. 9 Kaj li kunvenigis ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili loĝantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; ĉar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li. 10 Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la reĝado de Asa. 11 Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakiraĵo, kiun ili venigis: sepcent bovojn kaj sep mil ŝafojn. 12 Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, 13 kaj ke ĉiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, ĉu tio estas malgranda, ĉu granda, ĉu viro, ĉu virino. 14 Kaj ili ĵuris al la Eternulo per laŭta voĉo, per ĝojkriado, per trumpetoj kaj kornoj. 15 Kaj ĉiuj Judoj ĝojis pri la ĵuro, ĉar ili ĵuris el sia tuta koro, ili serĉis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe. 16 Kaj eĉ Maaĥan, la patrinon, la reĝo Asa senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon, dispecigis ĝin kaj forbruligis ĉe la torento Kidron. 17 Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj ĉe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo. 18 Li enportis en la domon de Dio la konsekritaĵojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn. 19 Kaj ne estis milito ĝis la tridek-kvina jaro de la reĝado de Asa.

16

1 En la tridek-sesa jaro de la reĝado de Asa iris Baaŝa, reĝo de Izrael, kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo. 2 Tiam Asa elprenis arĝenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li: 3 Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi arĝenton kaj oron: neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi. 4 Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Maimon, kaj ĉiujn provizejojn en la urboj de Naftali. 5 Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj haltigis sian laboradon. 6 Tiam la reĝo Asa prenis ĉiujn Judojn; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj li konstruis el tio Geban kaj Micpan. 7 En tiu tempo venis la antaŭvidisto Ĥanani al Asa, reĝo de Judujo, kaj diris al li: Ĉar vi apogis vin sur la reĝo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial saviĝis el via mano la militistaro de la reĝo de Sirio. 8 Ĉu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun ĉaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, ĉar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon; 9 ĉar la okuloj de la Eternulo ĉirkaŭrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsaĝe vi agis per ĉi tio; pro tio de nun vi havos militojn. 10 Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon, ĉar li indignis kontraŭ li pro tio; ankaŭ kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo. 11 La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael. 12 En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj; tre forta fariĝis lia malsano; sed eĉ en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj. 13 Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj mortis en la kvardek-unua jaro de sia reĝado. 14 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la urbo de David; kaj oni kuŝigis lin sur lito plenigita de aromaĵoj kaj diversaj lerte preparitaj ŝmiraĵoj, kaj oni faris por li tre grandan brulon.

17

1 Anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat. Kaj li fariĝis potenca kontraŭ Izrael. 2 Li starigis militistaron en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa. 3 Kaj la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj, 4 sed nur la Dion de sia patro li serĉis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael. 5 Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj ĉiuj Judoj donacis donacojn al Jehoŝafat, kaj li havis multe da riĉeco kaj da honoro. 6 Lia koro altiĝis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaŭ forigis la altaĵojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo. 7 En la tria jaro de lia reĝado li sendis siajn eminentulojn Ben-Ĥail, Obadja, Zeĥarja, Netanel, kaj Miĥaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo; 8 kaj kun ili la Levidojn Ŝemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, Ŝemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Eliŝama kaj Jehoram. 9 Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis ĉiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon. 10 Kaj timo antaŭ la Eternulo estis en ĉiuj regnoj de la landoj, kiuj estis ĉirkaŭ Judujo, kaj ili ne militis kontraŭ Jehoŝafat. 11 De la Filiŝtoj oni alportadis al Jehoŝafat donacojn, kaj arĝenton kiel tributon; ankaŭ la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn: sep mil sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn. 12 Jehoŝafat fariĝadis ĉiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn. 13 Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem. 14 Jen estas ilia ordo laŭ iliaj patrodomoj: ĉe la Jehudaidoj estis milestroj: la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj; 15 apud li estis la estro Jehoĥanan, kaj kun li ducent okdek mil; 16 apud li estis Amasja, filo de Ziĥri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj. 17 Ĉe la Benjamenidoj estis: brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj ŝildo; 18 apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro. 19 Tiuj servis al la reĝo, krom tiuj, kiujn la reĝo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.

18

1 Jehoŝafat havis multe da riĉeco kaj honoro; kaj li boparenciĝis kun Aĥab. 2 Post kelke da jaroj li veturis al Aĥab en Samarion. Kaj Aĥab buĉis multe da ŝafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead. 3 Kaj Aĥab, reĝo de Izrael, diris al Jehoŝafat, reĝo de Judujo: Ĉu vi iros kun mi kontraŭ Ramoton en Gilead? Kaj ĉi tiu respondis al li: Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon. 4 Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael: Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo. 5 Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, kvarcent homojn, kaj diris al ili: Ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis: Iru, kaj Dio ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 6 Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi? 7 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris: La reĝo ne parolu tiel. 8 Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris: Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla. 9 La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj; ili sidis sur placo antaŭ la pordego de Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili. 10 Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos. 11 Kaj ĉiuj profetoj profetis tiel same, dirante: Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj sukcesu, ĉar la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 12 La sendito, kiu iris por voki Miĥajan, diris al li: Jen la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu do via vorto simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru bonon. 13 Sed Miĥaja diris: Kiel vivas la Eternulo: kion mia Dio diros al mi, tion mi diros. 14 Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris al li: Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu diris: Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon. 15 Tiam la reĝo diris al li: Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo. 16 Kaj tiu diris: Mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton; kaj la Eternulo diris: Ili ne havas estrojn, ili reiru pace ĉiu al sia domo. 17 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon? 18 Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris dekstre kaj maldekstre de Li. 19 Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, reĝon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie. 20 Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio? 21 Kaj tiu respondis: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Kaj Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. 22 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon. 23 Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris: Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi? 24 Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi. 25 Tiam la reĝo de Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ, 26 kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco. 27 Sed Miĥaja diris: Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.

28 Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al Ramot en Gilead. 29 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon. 30 Kaj la reĝo de Sirio ordonis al siaj ĉarestroj jene: Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ granda, sed sole nur kontraŭ la reĝo de Izrael. 31 Kiam la ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili pensis, ke tio estas la reĝo de Izrael, kaj ili ĉirkaŭis lin, por batali kontraŭ li; sed Jehoŝafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li. 32 Kiam la ĉarestroj vidis, ke tio ne estas la reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li. 33 Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj vundis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita. 34 Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago; kaj la reĝo de Izrael staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj ĝis la vespero, kaj li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno.

19

1 Jehoŝafat, reĝo de Judujo, revenis bonstate en sian hejmon, en Jerusalemon. 2 Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de Ĥanani, la viziisto, kaj diris al la reĝo Jehoŝafat: Ĉu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo. 3 Tamen bonaĵoj estas trovitaj en vi, ĉar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la serĉado de Dio.

4 Kaj Jehoŝafat loĝis en Jerusalem. Kaj denove li iris al la popolo, de Beer-Ŝeba ĝis la monto de Efraim, kaj revenigis ilin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 5 Li starigis juĝistojn en la lando, en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, en ĉiu urbo aparte. 6 Kaj li diris al la juĝistoj: Rigardu, kion vi faras, ĉar ne por homo vi juĝas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de juĝado. 7 Estu do en vi timo antaŭ la Eternulo, agadu singarde; ĉar ĉe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subaĉetoj. 8 Ankaŭ en Jerusalem Jehoŝafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael, por juĝado antaŭ la Eternulo kaj por juĝaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem. 9 Kaj li ordonis al ili jene: Tiele agu en timo antaŭ la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro: 10 en ĉiu juĝa disputo, kiu venos antaŭ vin de viaj fratoj, kiuj loĝas en siaj urboj, ĉu pri afero de sango, ĉu pri religia preskribo, ordono, leĝoj, aŭ decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpiĝu antaŭ la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne fariĝos kulpaj. 11 Kaj jen la ĉefpastro Amarja estas super vi en ĉiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Iŝmael, la princo el la domo de Jehuda, en ĉiu afero koncernanta la reĝon, kaj la Levidojn vi havas antaŭ vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.

20

1 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaŭ najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraŭ Jehoŝafaton. 2 Kaj oni venis kaj raportis al Jehoŝafat, dirante: Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en Ĥacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi. 3 Jehoŝafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo. 4 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el ĉiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon. 5 Jehoŝafat stariĝis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaŭ la nova korto. 6 Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la ĉielo, kaj Vi regas super ĉiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontraŭstari al Vi. 7 Vi, nia Dio, forpelis ja la loĝantojn de ĉi tiu lando antaŭ Via popolo Izrael, kaj donis ĝin al la idaro de Abraham, Via amanto, por ĉiam. 8 Kaj ili enloĝiĝis en ĝi, kaj konstruis por Vi en ĝi sanktejon al Via nomo, dirante: 9 Se venos sur nin malfeliĉo, glavo, puno, pesto, aŭ malsato, tiam ni stariĝos antaŭ ĉi tiu domo kaj antaŭ Vi, ĉar Via nomo estas en ĉi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi aŭdos kaj helpos. 10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la loĝantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin — 11 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredaĵo, kiun Vi donis al ni. 12 Ho nia Dio, ĉu Vi ne juĝos ilin? ĉar ni ne havas forton kontraŭ ĉi tiu granda homamaso, kiu venis kontraŭ nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj. 13 Kaj ĉiuj Judoj staris antaŭ la Eternulo, ankaŭ iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj. 14 Tiam sur Jaĥaziel, filo de Zeĥarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo; 15 kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem kaj reĝo Jehoŝafat! Tiele diras al vi la Eternulo: Ne timu kaj ne sentu teruron antaŭ ĉi tiu granda homamaso, ĉar la milito estas ne kontraŭ vi, sed kontraŭ Dio. 16 Morgaŭ malsupreniru sur ilin: jen ili supreniras sur la altaĵon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaŭ la dezerto Jeruel. 17 Ne vi devas batali ĉi tiun fojon: stariĝu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron: morgaŭ eliru kontraŭ ilin, kaj la Eternulo estos kun vi. 18 Tiam Jehoŝafat kliniĝis vizaĝaltere, kaj ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem ĵetis sin antaŭ la Eternulo, por adorkliniĝi antaŭ la Eternulo. 19 Kaj leviĝis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Koraĥidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per laŭta voĉo alten. 20 Ili leviĝis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, stariĝis Jehoŝafat, kaj diris: Aŭskultu min, ho Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson. 21 Kaj li konsiliĝis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaŭ la armitoj, kaj parolu: Gloru la Eternulon, ĉar eterna estas Lia favorkoreco. 22 Kaj en la tempo, kiam ili komencis ĝojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraŭ la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraŭ Judujon, kaj ili estis batitaj. 23 Kaj stariĝis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraŭ la loĝantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la loĝantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian. 24 Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu saviĝis. 25 Kaj venis Jehoŝafat kaj lia popolo, por preni la militakiraĵon; kaj ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakiraĵon, ĉar estis tre multe da ĝi. 26 En la kvara tago ili kolektiĝis en la Valo de Beno, ĉar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno ĝis la nuna tago. 27 Kaj ĉiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehoŝafat antaŭe, iris returne, por reiri kun ĝojo en Jerusalemon; ĉar la Eternulo donis al ili ĝojon pri iliaj malamikoj. 28 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo. 29 Kaj timo antaŭ Dio venis sur ĉiujn regnojn de la landoj, kiam ili aŭdis, ke la Eternulo militis kontraŭ la malamikoj de Izrael. 30 Kaj trankviliĝis la regno de Jehoŝafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon ĉirkaŭe.

31 Jehoŝafat reĝis super Judujo; la aĝon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de Ŝilĥi. 32 Li iradis laŭ la vojo de sia patro Asa kaj ne deturniĝis de ĝi, agante tiel, kiel plaĉas al la Eternulo. 33 Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraŭ ne turnis forte sian koron al Dio de ĝiaj patroj. 34 La cetera historio de Jehoŝafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de Ĥanani, kiu estas enigita en la libron de la reĝoj de Izrael.

35 Poste Jehoŝafat, reĝo de Judujo, amikiĝis kun Aĥazja, reĝo de Izrael, kiu agadis malpie. 36 Li kuniĝis kun li, por fari ŝipojn, irontajn en Tarŝiŝon. Kaj li konstruis ŝipojn en Ecjon-Geber. 37 Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Mareŝa, eldiris profetaĵon pri Jehoŝafat jene: Pro tio, ke vi kuniĝis kun Aĥazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la ŝipoj rompiĝis kaj ne povis iri en Tarŝiŝon.

21

1 Jehoŝafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoram. 2 Li havis fratojn, filojn de Jehoŝafat: Azarja, Jeĥiel, Zeĥarja, Azarjahu, Miĥael, kaj Ŝefatja. Ĉiuj ili estis filoj de Jehoŝafat, reĝo de Judujo. 3 Ilia patro donis al ili multe da donacoj, arĝenton, oron, multekostaĵojn, kaj fortikigitajn urbojn en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, ĉar li estis la unuenaskito. 4 Kiam Jehoram estriĝis super la regno de sia patro kaj fortiĝis, li mortigis per glavo ĉiujn siajn fratojn kaj ankaŭ kelkajn el la eminentuloj de Izrael. 5 La aĝon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem. 6 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo. 7 Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj ĉar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por ĉiam. 8 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si reĝon. 9 Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun ĉiuj siaj ĉaroj eliris; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn. 10 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo ĝis la nuna tago. En la sama tempo ankaŭ Libna defalis de li, ĉar li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj. 11 Li ankaŭ aranĝis altaĵojn sur la montoj de Judujo, li malĉastigis la loĝantojn de Jerusalem kaj delogis Judujon. 12 Kaj venis al li letero de la profeto Elija, en kiu estis skribite: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Pro tio, ke vi ne iradis laŭ la vojoj de via patro Jehoŝafat, kaj laŭ la vojoj de Asa, reĝo de Judujo, 13 sed vi iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj malĉastigis Judujon kaj la loĝantojn de Jerusalem, kiel malĉastigis la domo de Aĥab, kaj eĉ viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj ol vi, vi mortigis: 14 pro tio jen la Eternulo frapos per granda plago vian popolon, viajn filojn, viajn edzinojn, kaj vian tutan havaĵon; 15 kaj vi mem havos grandan malsanon, malsanon en viaj internaĵoj tian, ke pro la malsano elfalados viaj internaĵoj ĉiutage. 16 Kaj la Eternulo ekscitis kontraŭ Jehoram la spiriton de la Filiŝtoj, kaj de la Araboj, kiuj loĝis apude de la Etiopoj; 17 kaj ili iris kontraŭ Judujon kaj penetris en ĝin, kaj forprenis la tutan havaĵon, kiu troviĝis en la reĝa domo, ankaŭ liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis ĉe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoaĥaz. 18 Kaj post ĉio ĉi tio la Eternulo frapis liajn internaĵojn per nesanigebla malsano. 19 Kaj tio daŭris de tago al tago; kaj kiam finiĝis du jaroj, liaj internaĵoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la bruloj por liaj patroj. 20 La aĝon de tridek du jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la reĝoj.

22

1 La loĝantoj de Jerusalem ekreĝigis lian plej junan filon Aĥazja anstataŭ li, ĉar ĉiujn pli aĝajn mortigis la taĉmento, kiu venis kun la Araboj en la tendaron. Kaj ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo. 2 La aĝon de kvardek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri. 3 Li ankaŭ iradis laŭ la vojoj de la domo de Aĥab, ĉar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi. 4 Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar ili estis liaj konsilantoj post la morto de lia patro, por pereigi lin. 5 Ankaŭ ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon. 6 Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana. 7 Sed de Dio estis destinita pereo por Aĥazja per tio, ke li venis al Jehoram: post sia veno li eliris kun Jehoram kontraŭ Jehun, filon de Nimŝi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Aĥab. 8 Kiam Jehu faris juĝon sur la domo de Aĥab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Aĥazja, kiuj servis al Aĥazja, kaj li mortigis ilin. 9 Kaj li serĉis Aĥazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kaŝita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, ĉar oni diris: Li estas filo de Jehoŝafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Aĥazja restis neniu, kiu povus reĝi.

10 Kiam Atalja, la patrino de Aĥazja, vidis, ke ŝia filo mortis, ŝi leviĝis kaj ekstermis la tutan reĝan idaron de la domo de Jehuda. 11 Sed Jehoŝabeat, filino de la reĝo, prenis Joaŝon, filon de Aĥazja, kaj ŝtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo kaj lokis lin kaj lian nutristinon en la ĉambro de litoj; kaj kaŝis lin Jehoŝabeat, filino de la reĝo Jehoram kaj edzino de la pastro Jehojada (ĉar ŝi estis fratino de Aĥazja), for de Atalja, kaj ĉi tiu lin ne mortigis. 12 Kaj li restis kaŝita ĉe ili en la domo de Dio dum ses jaroj; kaj Atalja reĝis en la lando.

23

1 Sed en la sepa jaro kuraĝis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jeroĥam, Iŝmael, filo de Jehoĥanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Eliŝafat, filo de Ziĥri; 2 kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el ĉiuj urboj de Judujo kaj la ĉefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon. 3 Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la reĝo. Kaj Jehojada diris al ili: Jen la filo de la reĝo devas reĝi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David. 4 Jenon vi devas fari: tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj ĉe la sojloj, 5 triono en la reĝa domo, kaj triono ĉe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu sur la kortoj de la domo de la Eternulo. 6 Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; ĉi tiuj povas eniri, ĉar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo. 7 Kaj la Levidoj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eniros aŭ eliros. 8 La Levidoj kaj ĉiuj Judoj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, ĉar la pastro Jehojada ne forliberigis la laŭvicajn grupojn. 9 Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, ŝildojn, kaj manŝildojn de la reĝo David, kiuj estis en la domo de Dio. 10 Kaj li starigis la tutan popolon, ĉiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo. 11 Kaj oni elkondukis la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin reĝo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris: Vivu la reĝo! 12 Kiam Atalja aŭdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la reĝon, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo. 13 Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis: Konspiro, konspiro! 14 Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili: Elkonduku ŝin ekster la vicojn; kaj kiu ŝin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; ĉar la pastro diris: Ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo. 15 Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris tra la enirejo de la Pordego de Ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.

16 Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la reĝo, ke ili estu popolo de la Eternulo. 17 Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj. 18 Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun ĝojo kaj kantoj, laŭ la preskribo de David. 19 Kaj li starigis la pordegistojn ĉe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura. 20 Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la reĝan domon, kaj ili sidigis la reĝon sur la regna trono. 21 Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.

24

1 La aĝon de sep jaroj havis Joaŝ, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-Ŝeba. 2 Joaŝ agadis bone antaŭ la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada. 3 Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn. 4 Post tio Joaŝ ekintencis renovigi la domon de la Eternulo. 5 Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili: Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de ĉiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio ĉiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis. 6 Tiam la reĝo alvokis Jehojadan, ilian ĉefon, kaj diris al li: Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo? 7 Ĉar la malpia Atalja kaj ŝiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj ĉion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj. 8 Kaj la reĝo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis ĝin ĉe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere. 9 Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto. 10 Kaj ekĝojis ĉiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj ĵetis en la keston, ĝis ĝi pleniĝis. 11 Kaj ĉiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la reĝan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la reĝo kaj komisiito de la ĉefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis ĝin kaj restarigis sur ĝia loko. Tiel oni faradis ĉiutage, kaj oni kolektis multe da mono. 12 Kaj la reĝo kaj Jehojada donadis ĝin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaŭ feraĵistojn kaj kupraĵistojn, por ripari la domon de la Eternulo. 13 Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antaŭeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni ĝin fortikigis. 14 Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la reĝo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj arĝentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada. 15 Jehojada maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon, kaj li mortis; la aĝon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis. 16 Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la reĝoj; ĉar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo. 17 Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj kliniĝis antaŭ la reĝo; kaj li komencis obeadi ilin. 18 Kaj ili forlasis la domon de la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj ili servadis al sanktaj stangoj kaj al idoloj; kaj ekscitiĝis Lia kolero kontraŭ Judujo kaj kontraŭ Jerusalem pro ĉi tiu ilia kulpo. 19 Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed ĉi tiuj ne atentis. 20 La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la popolo, kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis. 21 Ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo sur la korto de la domo de la Eternulo. 22 Kaj la reĝo Joaŝ ne memoris la favorkoraĵon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. Ĉi tiu, mortante, diris: La Eternulo vidu, kaj punu. 23 Post paso de unu jaro eliris kontraŭ lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo ĉiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakiraĵon ili sendis al la reĝo de Damasko. 24 Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke ĉi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joaŝ ili faris juĝon. 25 Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraŭ li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la reĝaj tomboj. 26 La konspirintoj kontraŭ li estis: Zabad, filo de la Amonidino Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino Ŝimrit. 27 Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la reĝoj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amacja.

25

1 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem. 2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne el plena koro. 3 Kiam lia reĝado fortikiĝis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian patron. 4 Sed iliajn filojn li ne mortigis, ĉar tiel estas skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo ordonis, dirante: Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj infanoj ne devas morti pro la patroj, sed ĉiu devas morti pro sia peko. 5 Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laŭ patrodomoj, laŭ milestroj kaj centestroj, ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj ŝildon. 6 Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn militistojn pro cent kikaroj da arĝento. 7 Sed homo de Dio venis al li, kaj diris: Ho reĝo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, ĉar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun ĉiuj idoj de Efraim; 8 sed iru vi sola, agu kuraĝe en la milito; alie Dio faligos vin antaŭ la malamiko, ĉar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi. 9 Kaj Amacja diris al la homo de Dio: Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis: La Eternulo povas doni al vi pli ol tio. 10 Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraŭ Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero. 11 Kaj Amacja havis la kuraĝon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil; 12 kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj ĵetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke ĉiuj dishakiĝis. 13 Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario ĝis Bet-Ĥoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakiraĵo.

14 Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaŭ ili li adorkliniĝis kaj al ili li incensis. 15 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj ĉi tiu diris al li: Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraŭ via mano? 16 Kaj dum li estis parolanta al li, la reĝo diris al li: Ĉu oni faris vin konsilisto de la reĝo? ĉesu, ĉar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto ĉesis, kaj diris: Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; ĉar vi tion faris kaj vi ne aŭskultis mian konsilon.

17 Amacja, reĝo de Judujo, konsiliĝis, kaj sendis al Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri: Venu, ni komparu niajn fortojn. 18 Tiam Joaŝ, reĝo de Izrael, sendis al Amacja, reĝo de Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon. 19 Vi diras al vi: Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fieriĝis kaj serĉas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj kun vi ankaŭ Judujo? 20 Sed Amacja ne obeis; ĉar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom. 21 Kaj eliris Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo. 22 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo. 23 Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, kaptis Joaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ, kaj venigis lin en Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj. 24 Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn vazojn, kiuj troviĝis en la domo de Dio ĉe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.

25 Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin jarojn. 26 La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael. 27 De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis. 28 Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj kaj enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de Judujo.

26

1 Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la aĝon de dek ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja. 2 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al Judujo, post kiam la reĝo ekdormis kun siaj patroj. 3 La aĝon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem. 4 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja. 5 Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zeĥarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson. 6 Li eliris kaj militis kontraŭ la Filiŝtoj; li detruis la muregon de Gat, la muregon de Jabne, kaj la muregon de Aŝdod; kaj li konstruis urbojn en la regiono de Aŝdod kaj en Filiŝtujo. 7 Kaj Dio helpis al li kontraŭ la Filiŝtoj, kaj kontraŭ la Araboj, kiuj loĝis en Gur-Baal, kaj kontraŭ la Meunoj. 8 Kaj la Amonidoj donis al Uzija donacojn, kaj lia nomo fariĝis fama ĝis la limo de Egiptujo, ĉar li estis tre forta. 9 Uzija konstruis turojn en Jerusalem super la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la angulo, kaj fortikigis ilin. 10 Li konstruis ankaŭ turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, ĉar li havis multe da brutoj sur la malaltaĵo kaj sur la ebenaĵo; li havis ankaŭ terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotaŭgaj lokoj, ĉar li estis amanto de la tero. 11 Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per taĉmentoj, laŭ la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de Ĥananja, el la altranguloj de la reĝo. 12 La tuta nombro de la ĉefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent; 13 kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la reĝo kontraŭ la malamiko. 14 Kaj Uzija pretigis por ili, por la tuta militistaro, ŝildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj ŝtonojn por ŝtonĵetiloj. 15 Kaj li faris en Jerusalem maŝinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili troviĝu sur la turoj kaj sur la anguloj, por ĵetadi sagojn kaj grandajn ŝtonojn. Kaj lia nomo fariĝis fama malproksime, ĉar li mirinde aranĝis al si helpon, ĝis li fariĝis potenca.

16 Sed kiam li fariĝis potenca, lia koro fieriĝis tiel, ke li malboniĝis. Li krimis kontraŭ la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado. 17 Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuraĝuloj; 18 kaj ili stariĝis kontraŭ la reĝo Uzija, kaj diris al li: Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, ĉar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaŭ Dio, la Eternulo. 19 Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraŭ la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaŭ la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado. 20 Kiam sin turnis al li la ĉefpastro Azarja kaj ĉiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaŭ li mem rapidis eliri, ĉar la Eternulo lin frapis. 21 Kaj la reĝo Uzija restis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo de leprulo; ĉar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis ĉefo de la reĝa domo kaj regis la popolon de la lando. 22 La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj la lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc. 23 Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la reĝoj; ĉar oni diris: Li estas leprulo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam.

27

1 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok. 2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ pekadis. 3 Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj ĉe la muro de Ofel li multe konstruis. 4 Li konstruis ankaŭ urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn. 5 Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor’ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria. 6 Jotam fariĝis potenca, ĉar li bone aranĝis siajn vojojn antaŭ la Eternulo, sia Dio. 7 La cetera historio de Jotam, ĉiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. 8 La aĝon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. 9 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.

28

1 La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, kiel lia patro David. 2 Li iradis laŭ la vojoj de la reĝoj de Izrael, kaj li eĉ faris fanditajn statuojn de Baaloj; 3 li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj; 4 li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo. 5 Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la reĝo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaŭ en la manon de la reĝo de Izrael li estis transdonita, kaj ĉi tiu faris al li grandan baton. 6 Pekaĥ, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj ĉiuj estis homoj bravaj — pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. 7 Kaj Ziĥri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la reĝo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la reĝo. 8 Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaŭ multe da rabaĵo ili prenis de ili kaj venigis la rabaĵon en Samarion. 9 Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaŭ la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili: Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraŭ la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la ĉielon. 10 Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi fariĝos ja kulpaj antaŭ la Eternulo, via Dio. 11 Aŭskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, ĉar ekscitiĝis kontraŭ vi la flamo de kolero de la Eternulo. 12 Tiam leviĝis kelkaj el la ĉefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehoĥanan, Bereĥja, filo de Meŝilemot, Jeĥizkija, filo de Ŝalum, kaj Amasa, filo de Ĥadlaj, kontraŭ tiuj, kiuj venis el la militistaro, 13 kaj diris al ili: Ne konduku ĉi tien la kaptitojn, ĉar novan nian kulpon antaŭ la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraŭ Izrael. 14 Tiam la armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitaĵon antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo. 15 Kaj leviĝis la viroj, menciitaj laŭ iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj ĉiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitaĵo, vestis ilin, donis al ili ŝuojn, donis al ili manĝi kaj trinki, ŝmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj ĉiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jeriĥon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.

16 En tiu tempo la reĝo Aĥaz sendis al la reĝoj de Asirio, ke ili helpu al li. 17 Ankaŭ la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn. 18 Ankaŭ la Filiŝtoj invadis la urbojn de la malaltaĵo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-Ŝemeŝ, Ajalon, Gederot, Soĥo kun ĝiaj filinurboj, Timna kun ĝiaj filinurboj, kaj Gimzo kun ĝiaj filinurboj, kaj enloĝiĝis tie. 19 Ĉar la Eternulo humiligis Judujon pro Aĥaz, reĝo de Izrael, kiu malĉastigis Judujon kaj krimis antaŭ la Eternulo. 20 Kaj venis kontraŭ lin Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj premis lin, anstataŭ subteni lin; 21 ĉar Aĥaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la reĝo de Asirio, tamen tio ne helpis al li. 22 En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraŭ la Eternulo, li, la reĝo Aĥaz. 23 Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris: La dioj de la reĝoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kaŭzis falon al li kaj al la tuta Izrael. 24 Kaj Aĥaz kolektis ĉiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li ŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en ĉiuj anguloj de Jerusalem. 25 Kaj en ĉiuj urboj de Judujo li faris altaĵojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj. 26 Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antaŭa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael. 27 Kaj Aĥaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; ĉar oni ne metis lin en la tombojn de la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filoj Ĥizkija.

29

1 Ĥizkija fariĝis reĝo, havante la aĝon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zeĥarja. 2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. 3 En la unua jaro de sia reĝado, en la unua monato, li malŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin. 4 Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta, 5 kaj diris al ili: Aŭskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj elĵetu la malpuraĵon el la sanktejo. 6 Ĉar niaj patroj krimis, agadis malbone antaŭ la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizaĝon de la loĝejo de la Eternulo, kaj turnis al ĝi sian dorson. 7 Ili ankaŭ ŝlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael. 8 Kaj ekkoleris la Eternulo kontraŭ Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj. 9 Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco. 10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero. 11 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, ĉar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaŭ Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.

12 Tiam leviĝis la Levidoj: Maĥat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj: Kiŝ, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gerŝonidoj: Joaĥ, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joaĥ; 13 kaj el la idoj de Elicafan: Ŝimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf: Zeĥarja kaj Matanja; 14 kaj el la idoj de Heman: Jeĥiel kaj Ŝimei; kaj el la idoj de Jedutun: Ŝemaja kaj Uziel. 15 Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laŭ la ordono de la reĝo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo. 16 Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj ĉion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron. 17 Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis. 18 Kaj ili eniris internen al la reĝo Ĥizkija, kaj diris: Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj ĉiujn ĝiajn vazojn; 19 kaj ĉiujn vazojn, kiujn la reĝo Aĥaz dum sia reĝado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaŭ la altaro de la Eternulo.

20 La reĝo Ĥizkija leviĝis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo. 21 Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virŝafojn, sep ŝafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo. 22 Kaj oni buĉis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni buĉis la virŝafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni buĉis la ŝafidojn kaj aspergis per la sango la altaron. 23 Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaŭ la reĝon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin. 24 Kaj la pastroj ilin buĉis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; ĉar pro la tuta Izrael, diris la reĝo, estas la brulofero kaj la pekofero. 25 Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laŭ la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la reĝo, kaj de la profeto Natan; ĉar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj. 26 Kaj stariĝis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj. 27 Kaj Ĥizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komenciĝis la brulofero, komenciĝis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, reĝo de Izrael. 28 Kaj la tuta popolo adorkliniĝis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj daŭris ĝis la fino de la brulofero. 29 Kiam la brulofero estis finita, la reĝo, kaj ĉiuj, kiuj troviĝis kun li, ekgenuis kaj adorkliniĝis. 30 Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis. 31 Kaj Ĥizkija diris plue: Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku buĉoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis buĉoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn. 32 La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis: sepdek bovoj, cent virŝafoj, ducent ŝafidoj; ĉio ĉi tio estis bruloferoj al la Eternulo. 33 Da konsekritaj estis: sescent bovoj kaj tri mil ŝafoj. 34 Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi ĉiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, ĝis la laboro estis finita kaj ĝis la pastroj sin sanktigis; ĉar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj. 35 Ankaŭ tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun verŝoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo. 36 Kaj ĝojis Ĥizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; ĉar neatendita estis la afero.

30

1 Ĥizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaŭ leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael. 2 Kaj la reĝo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo en Jerusalem per konsiliĝo decidis fari la Paskon en la dua monato; 3 ĉar ili ne povis fari ĝin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en sufiĉa nombro kaj la popolo ne kolektiĝis en Jerusalem. 4 La afero plaĉis al la reĝo kaj al la tuta komunumo. 5 Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; ĉar jam delonge oni ne faris ĝin, kiel estas skribite. 6 Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la reĝo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la reĝo: Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la saviĝintoj, kiuj restis ĉe vi de la mano de la reĝoj de Asirio. 7 Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraŭ la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas. 8 Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj: donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por ĉiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero. 9 Ĉar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon ĉe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en ĉi tiun landon; ĉar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizaĝon, se vi revenos al Li. 10 La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de Efraim kaj Manase kaj ĝis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri ili kaj mokis ilin. 11 Nur kelkaj el la Aŝeridoj, Manaseidoj, kaj Zebulunidoj humiliĝis, kaj venis en Jerusalemon. 12 Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la reĝo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo. 13 Kaj kolektiĝis en Jerusalem multe da popolo, por fari la feston de macoj en la dua monato, tre granda homamaso. 14 Kaj ili leviĝis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj ĉion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj ĵetis en la torenton Kidron. 15 Kaj ili buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo. 16 Kaj ili staris sur siaj postenoj laŭ la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj. 17 Ĉar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la buĉado de la Paskoj anstataŭ ĉiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo. 18 Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isaĥar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili manĝis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed Ĥizkija preĝis pri ili, dirante: La Eternulo, la bona, pardonu ĉiun, 19 kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta puriĝo. 20 Kaj la Eternulo aŭskultis Ĥizkijan kaj pardonis la popolon. 21 Kaj la Izraelidoj, kiuj troviĝis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda ĝojo; kaj ĉiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo. 22 Kaj Ĥizkija parolis afable al ĉiuj Levidoj, kiuj distingiĝis en la servado al la Eternulo. Kaj oni manĝis la festan manĝaĵon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj. 23 Kaj la tuta komunumo interkonsiliĝe decidis festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco. 24 Ĉar Ĥizkija, reĝo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn kaj sep mil ŝafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil bovojn kaj dek mil ŝafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin sanktigis. 25 Kaj ĝojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj loĝis en Judujo. 26 Kaj estis granda ĝojo en Jerusalem; ĉar de la tempo de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem. 27 Kaj leviĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj aŭskultita estis ilia voĉo, kaj venis ilia preĝo en Lian sanktan loĝejon, en la ĉielon.

31

1 Kiam ĉio ĉi tio finiĝis, ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altaĵojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, ĝis plena ekstermo. Kaj reiris ĉiuj Izraelidoj ĉiu al sia posedaĵo, al siaj urboj. 2 Kaj Ĥizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laŭ ilia ordo, ĉiun laŭ ĝia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por laŭdkantado kaj glorkantado, ĉe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo. 3 Kaj la reĝo destinis parton el sia havaĵo por bruloferoj: por la bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj, monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de la Eternulo. 4 Kaj li ordonis al la popolo, kiu loĝis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo. 5 Kiam ĉi tiu ordono disvastiĝis, la Izraelidoj alportis multe da unuaaĵoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktaĵojn, kaj ankaŭ dekonaĵojn el ĉio ili multe alportis. 6 Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, ankaŭ alportis dekonaĵon el bovoj kaj ŝafoj, kaj dekonaĵon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn. 7 En la tria monato oni komencis la aranĝadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis. 8 Kiam Ĥizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael. 9 Kaj Ĥizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj. 10 Kaj respondis al li Azarja, la ĉefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris: De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni manĝis kaj satiĝis, kaj restis ankoraŭ multe; ĉar la Eternulo benis Sian popolon; el la restaĵo kolektiĝis ĉi tiu amasego. 11 Kaj Ĥizkija ordonis pretigi ĉambrojn ĉe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis. 12 Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonaĵojn, kaj la konsekritaĵojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato Ŝimei estis la dua post li. 13 Kaj Jeĥiel, Azazja, Naĥat, Asahel, Jerimot, Jozabad, Eliel, Jiŝmaĥja, Maĥat, kaj Benaja estis oficistoj apud Konanja kaj lia frato Ŝimei, laŭ ordono de la reĝo Ĥizkija, kaj de Azarja, estro en la domo de Dio. 14 Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto ĉe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktaĵoj. 15 Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jeŝua, Ŝemaja, Amarja, kaj Ŝeĥanja, en la urboj de la pastroj, por fidele disdonadi al siaj fratoj laŭgrupe, al la grandaj kaj al la malgrandaj 16 (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la aĝon de tri jaroj kaj pli, de ĉiuj, kiuj iradis ĉiutage en la domon de la Eternulo laŭ siaj oficoj kaj grupoj), 17 al la registritaj pastroj, laŭ iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj oficoj kaj grupoj, 18 al la registritoj kun ĉiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj, kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dediĉu sin al la sanktaj aferoj. 19 Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antaŭurbaj kampoj de iliaj urboj, de ĉiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al ĉiu virseksulo inter la pastroj kaj al ĉiu registrito inter la Levidoj. 20 Tion faris Ĥizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaŭ la Eternulo, lia Dio. 21 Kaj en ĉiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

32

1 Post tiuj aferoj kaj veraĵoj venis Sanĥerib, reĝo de Asirio; li venis en Judujon, eksieĝis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forŝiri ilin al si. 2 Kiam Ĥizkija vidis, ke Sanĥerib venis kaj intencas militi kontraŭ Jerusalem, 3 li konsiliĝis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj, kaj decidis ŝutkovri la akvon de la fontoj, kiuj estis ekster la urbo; kaj ili helpis al li. 4 Kaj kolektiĝis multe da popolo, kaj ili ŝutkovris ĉiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, ĉar ili diris: Por kio permesi, ke la reĝoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo? 5 Kaj li estis kuraĝa, kaj li prikonstruis la tutan difektiĝintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraŭ alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da ŝildoj. 6 Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaŭ la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante: 7 Estu kuraĝaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaŭ la reĝo de Asirio kaj antaŭ la tuta homamaso, kiu estas kun li, ĉar kun ni estas pli, ol kun li: 8 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigliĝis de la vortoj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.

9 Post tio Sanĥerib, reĝo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis ĉe Laĥiŝ kune kun sia tuta militistaro) al Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Judoj en Jerusalem, por diri: 10 Tiele diras Sanĥerib, reĝo de Asirio: Kion vi fidas, loĝante en la fortikaĵo de Jerusalem? 11 Ĥizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi: La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la reĝo de Asirio. 12 Li mem, Ĥizkija, forigis ja Liajn altaĵojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante: Antaŭ unu sola altaro adorkliniĝu kaj sur ĝi incensu. 13 Ĉu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al ĉiuj popoloj de la landoj? Ĉu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano? 14 Kiu el ĉiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano? 15 Ĥizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaŭ viaj dioj ne savos vin el mia mano. 16 Kaj ankoraŭ pli liaj servantoj parolis kontraŭ Dio, la Eternulo, kaj kontraŭ Lia servanto Ĥizkija. 17 Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele: Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaŭ la Dio de Ĥizkija ne savos Sian popolon el mia mano. 18 Kaj ili kriis per laŭta voĉo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi ĝin kaj senkuraĝigi ĝin, por ke ili povu venkopreni la urbon. 19 Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritaĵo de homaj manoj. 20 Sed la reĝo Ĥizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpreĝis pri tio kaj kriis al la ĉielo. 21 Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo. 22 Tiamaniere la Eternulo savis Ĥizkijan kaj la loĝantojn de Jerusalem el la mano de Sanĥerib, reĝo de Asirio, kaj el la manoj de ĉiuj; kaj Li gardis ilin ĉirkaŭe. 23 Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al Ĥizkija, reĝo de Judujo. Kaj post tio li altiĝis en la okuloj de ĉiuj nacioj.

24 En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis. Kaj li preĝis al la Eternulo. Ĉi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon. 25 Ĥizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fieriĝis. Kaj ekscitiĝis kolero kontraŭ li kaj kontraŭ Judujo kaj Jerusalem. 26 Sed Ĥizkija humiliĝis pri la fieriĝo de sia koro, li kaj la loĝantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de Ĥizkija. 27 Ĥizkija havis tre multe da riĉeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por arĝento kaj oro, por multekostaj ŝtonoj, aromaĵoj, ŝildoj, kaj ĉiaj valoraj objektoj, 28 ankaŭ provizejojn por la produktaĵoj: greno, mosto, oleo, kaj stalojn por ĉiaspecaj brutoj, kaj ŝafejojn por la ŝafoj. 29 Kaj urbojn li konstruis al si. Kaj da ŝafoj kaj bovoj li havis multe, ĉar Dio donis al li tre grandan havaĵon. 30 Li, Ĥizkija, ŝtopkovris la supran fonton de Giĥon kaj direktis ĝin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj Ĥizkija havis sukceson en ĉiu sia faro. 31 Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii ĉion, kion li havis en sia koro. 32 La cetera historio de Ĥizkija kaj liaj virtoj estas priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael. 33 Kaj Ĥizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Manase.

33

1 La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. 2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj. 3 Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn detruis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi. 4 Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem estos Mia nomo eterne. 5 Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo. 6 Li ankaŭ trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis, starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin. 7 La skulptaĵon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne; 8 kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi ĉion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, leĝojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo. 9 Manase delogis la Judojn kaj la loĝantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj. 10 La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne aŭskultis. 11 Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la reĝo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per ĉenoj, kaj forkondukis lin en Babelon. 12 En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiliĝis antaŭ la Dio de siaj patroj. 13 Kiam li preĝis al Li kaj petegis Lin, Li aŭskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.

14 Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David okcidente de Giĥon, en la valo, ĝia la enirejo de la Pordego de Fiŝoj, ĉirkaŭ Ofel, kaj li faris ĝin tre alta. Kaj li starigis militestrojn en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo. 15 Li forigis la fremdajn diojn kaj la idolon el la domo de la Eternulo, ankaŭ ĉiujn altarojn, kiujn li konstruis sur la monto de la domo de la Eternulo kaj en Jerusalem; kaj li elĵetis tion eksteren de la urbo. 16 Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur ĝi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael. 17 Tamen la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis sur la altaĵoj, sed nur al la Eternulo, sia Dio. 18 La cetera historio de Manase, lia preĝo al lia Dio, kaj la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael, troviĝas en la kroniko de la reĝoj de Izrael. 19 Lia preĝo kaj aŭskultiteco, ĉiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altaĵojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaŭ sia humiliĝo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj. 20 Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.

21 La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem. 22 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al ĉiuj idoloj, kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis. 23 Li ne humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiel humiliĝis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpiĝis. 24 Kaj konspiris kontraŭ li liaj servantoj kaj mortigis lin en lia domo. 25 Sed la popolo de la lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo Amon; kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon Joŝija.

34

1 La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. 2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankiĝis dekstren nek maldekstren. 3 En la oka jaro de sia reĝado, estante ankoraŭ knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altaĵoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj. 4 Kaj oni detruis antaŭ li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disĵetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn. 5 La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon. 6 Ankaŭ en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj ĝis Naftali, en iliaj ruinoj ĉirkaŭe, 7 li detruis la altarojn kaj la sanktajn stangojn, kaj la idolojn li disbatis en pecetojn, kaj ĉiujn kolonojn de la suno li dehakis en la tuta lando de Izrael; kaj li revenis en Jerusalemon.

8 En la dek-oka jaro de sia reĝado, post la purigo de la lando kaj de la domo, li sendis Ŝafanon, filon de Acalja, la urbestron Maaseja, kaj la kronikiston Joaĥ, filo de Joaĥaz, por ripari la domon de la Eternulo, lia Dio. 9 Kaj ili venis al la ĉefpastro Ĥilkija, kaj transdonis la arĝenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj ĉiuj restintaj Izraelidoj, ankaŭ de ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon. 10 Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj ĉi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon. 11 Ili donis al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, por aĉeti ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la reĝoj de Judujo. 12 Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jaĥat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zeĥarja kaj Meŝulam el la Kehatidoj; la Levidoj ĉiuj estis kompetentaj muzikistoj; 13 super la portistoj, kiel observistoj super ĉiuj laboristoj en ĉiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj. 14 Kiam ili elprenis la arĝenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro Ĥilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo. 15 Kaj Ĥilkija ekparolis kaj diris al la skribisto Ŝafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan. 16 Kaj Ŝafan alportis la libron al la reĝo, kaj li ankaŭ raportis al la reĝo jene: Ĉion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras. 17 Oni elŝutis la arĝenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis ĝin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj. 18 Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante: Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis el ĝi antaŭ la reĝo. 19 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la instruo, li disŝiris siajn vestojn. 20 Kaj la reĝo ordonis al Ĥilkija, Aĥikam, filo de Ŝafan, Abdon, filo de Miĥa, la skribisto Ŝafan, kaj Asaja, servanto de la reĝo, dirante: 21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, elverŝiĝinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro. 22 Kaj iris Ĥilkija, kaj tiuj, kiuj estis ĉe la reĝo, al la profetino Ĥulda, edzino de Ŝalum, filo de Tokhat, filo de Ĥasra, la vestogardisto (ŝi loĝis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun ŝi pri tio. 23 Kaj ŝi diris al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Diru al la homo, kiu sendis vin al mi: 24 Tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn, ĉiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaŭ la reĝo de Judujo. 25 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko, kaj ĝi ne estingiĝos. 26 Kaj koncerne la reĝon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis: 27 Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ Dio, kiam vi aŭdis Liajn vortojn pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, kaj vi humiliĝis antaŭ Mi, disŝiris viajn vestojn, kaj ploris antaŭ Mi: tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo. 28 Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfeliĉon, kiun Mi venigos sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn. Kaj ili alportis la respondon al la reĝo.

29 La reĝo sendis, kaj kunvenigis ĉiujn plejaĝulojn de Judujo kaj Jerusalem. 30 Kaj la reĝo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj ĝis la malgrandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo. 31 Kaj la reĝo stariĝis sur sia loko, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj leĝojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro. 32 Kaj li aligis al tio ĉiujn, kiuj troviĝis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la loĝantoj de Jerusalem agadis laŭ la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj. 33 Kaj Joŝija forigis ĉiujn abomenindaĵojn el ĉiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj ĉiujn, kiuj troviĝis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

35

1 Joŝija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato. 2 Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo. 3 Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo: Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, reĝo de Izrael; vi ne bezonas porti ĝin sur la ŝultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael. 4 Aranĝu vin laŭ viaj patrodomoj, laŭ viaj grupoj, laŭ la preskribo de David, reĝo de Izrael, kaj laŭ la preskribo de lia filo Salomono. 5 Kaj staru en la sanktejo laŭ klasoj, laŭ la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laŭ la patrodomaj grupoj de la Levidoj. 6 Kaj buĉu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laŭ la vorto de la Eternulo per Moseo. 7 Kaj Joŝija donis donace al la filoj de la popolo ŝafojn, ŝafidojn, kapridojn, ĉion por la Paskoj, por ĉiuj, kiuj tie troviĝis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havaĵo de la reĝo. 8 Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. Ĥilkija, Zeĥarja, kaj Jeĥiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent ŝafidojn kaj tricent bovojn; 9 Konanja, Ŝemaja, kaj Netanel, liaj fratoj, kaj Ĥaŝabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil ŝafidojn kaj kvincent bovojn. 10 Tiamaniere la servado estis aranĝita. Kaj la pastroj stariĝis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laŭ iliaj grupoj, laŭ la ordono de la reĝo. 11 Kaj ili buĉis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhaŭtigis. 12 Kaj ili apartigis la bruloferojn, por doni ilin laŭklase, laŭ la patrodomoj, al la filoj de la popolo, por alportado al la Eternulo, kiel estas skribite en la libro de Moseo. Tiel same ili agis kun la bovoj. 13 Kaj ili kuiris la Paskon sur fajro, laŭ la preskribo; kaj la sanktajn oferojn ili kuiris en kaldronoj, en potoj, kaj en kaseroloj, kaj faris tion rapide por la tuta popolo. 14 Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; ĉar la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la bruloferoj kaj seboj ĝis la nokto; tial la Levidoj pretigis por si kaj por la pastroj, la Aaronidoj. 15 La kantistoj, idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laŭ la preskribo de David, Asaf, Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la reĝo, kaj la pordegistoj estis ĉe ĉiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, ĉar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili. 16 Tiamaniere estis aranĝita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo, laŭ la ordono de la reĝo Joŝija. 17 Kaj la Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj. 18 Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el ĉiuj reĝoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Joŝija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, kaj la loĝantoj de Jerusalem. 19 En la dek-oka jaro de la reĝado de Joŝija estis farita tiu Pasko.

20 Post ĉio ĉi tio, kion Joŝija aranĝis en la domo, Neĥo, reĝo de Egiptujo, eliris milite kontraŭ Karkemiŝon ĉe Eŭfrato. Kaj eliris kontraŭ lin Joŝija. 21 Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ho reĝo de Judujo? ne kontraŭ vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontraŭstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu. 22 Sed Joŝija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraŭ li; li ne obeis la vortojn de Neĥo el la buŝo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali. 23 La pafistoj pafis sur la reĝon Joŝija; kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Forkonduku min, ĉar mi estas grave vundita. 24 Liaj servantoj deprenis lin de la ĉaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Joŝija. 25 Ankaŭ Jeremia plorkantis pri Joŝija; kaj ĉiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Joŝija ĝis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj ĉe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj. 26 La cetera historio de Joŝija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo, 27 kaj liaj agoj, la unuaj kaj la lastaj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.

36

1 La popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro en Jerusalem. 2 La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. 3 La reĝo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro. 4 Kaj la reĝo de Egiptujo ekreĝigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoaĥaz Neĥo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.

5 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio. 6 Kontraŭ lin iris Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ligis lin per ĉenoj, por forkonduki lin en Babelon. 7 Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel. 8 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindaĵoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin.

9 La aĝon de ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo. 10 Kiam la jaro finiĝis, la reĝo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija reĝo super Judujo kaj Jerusalem.

11 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. 12 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio. Li ne humiliĝis antaŭ Jeremia, kiu profetis laŭ la vortoj de la Eternulo. 13 Li defalis ankaŭ de la reĝo Nebukadnecar, kiu ĵurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael. 14 Ankaŭ ĉiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al ĉiuj abomenindaĵoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem. 15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, ĉar Li domaĝis Sian popolon kaj Sian loĝejon. 16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla. 17 Kaj Li venigis sur ilin la reĝon de la Ĥaldeoj, kaj ĉi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon: ĉio estis transdonita en lian manon. 18 Kaj ĉiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la reĝo kaj de liaj altranguloj, ĉion li transportis en Babelon. 19 Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis. 20 Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili fariĝis sklavoj por li kaj por liaj filoj, ĝis venis la regado de la Persoj; 21 por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia: Ĝis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. Ĉar dum la tuta tempo de sia dezerteco ĝi havis sabaton, ĝis finiĝis sepdek jaroj.

22 En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: 23 Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.