Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Malnova Testamento

Proksimuma tradukojaro: 1916

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof (reviziis “Biblia Komitato”)

JEĤEZKEL

1

1 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio. 2 En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la reĝo Jehojaĥin, 3 aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jeĥezkel, filo de Buzi, en la lando Ĥaldea, ĉe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo. 4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo. 5 El la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo. 6 Kaj ĉiu havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu el ili havis kvar flugilojn. 7 Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro. 8 Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj ĉe iliaj kvar flankoj; ĉiuj kvar havis siajn vizaĝojn kaj siajn flugilojn. 9 Iliaj flugiloj estis kuntuŝiĝantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo. 10 La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar. 11 Iliaj vizaĝoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; ĉe ĉiu el ili du flugiloj tuŝis unu la alian kaj du kovris ilian korpon. 12 Ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado. 13 La aspekto de la kreitaĵoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torĉoj, irantaj inter tiuj kreitaĵoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj. 14 Kaj la kreitaĵoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj. 15 Rigardante la kreitaĵojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitaĵoj troviĝis po unu rado ĉe la kvar vizaĝoj. 16 La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, ĉiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaŭ unu rado troviĝus en la alia. 17 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado. 18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de ĉiuj kvar estis plenaj de okuloj ĉirkaŭe. 19 Kaj kiam la kreitaĵoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitaĵoj leviĝis de la tero, leviĝadis ankaŭ la radoj. 20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj leviĝadis kune kun ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj. 21 Kiam tiuj iris, ili ankaŭ iradis; kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris; kiam tiuj leviĝis de la tero, la radoj leviĝadis apud ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj. 22 Super la kapoj de la kreitaĵoj estis io simila al firmamento, kvazaŭ terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre. 23 Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de ĉiu el ili kovris du flugiloj. 24 Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis. 25 Kiam aŭdiĝis voĉo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn. 26 Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi. 27 Kaj mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon ĉirkaŭ de li. 28 Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.

2

1 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, stariĝu sur viaj piedoj, kaj Mi parolos al vi. 2 Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi aŭskultis Tiun, kiu parolis al mi. 3 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min ĝis la nuna tago. 4 La filoj havas malmolan vizaĝon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo. 5 Ĉu ili aŭskultos, ĉu ili ne aŭskultos (ĉar ili estas domo malobeema), ili almenaŭ sciu, ke profeto estis inter ili. 6 Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi loĝas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaŭ ilia vizaĝo, ĉar ili estas domo malobeema. 7 Kaj diru al ili Miajn vortojn, ĉu ili aŭskultos aŭ ĉu ili ne aŭskultos, ĉar ili estas malobeemaj. 8 Kaj vi, ho filo de homo, aŭskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian buŝon, kaj manĝu tion, kion Mi donos al vi. 9 Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en ĝi estas skribrulaĵo. 10 Kaj Li disvolvis ĝin antaŭ mi, kaj ĝi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur ĝi estis skribitaj lamentoj, ĝemoj, kaj veoj.

3

1 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, manĝu tion, kion vi trovas, manĝu ĉi tiun skribrulaĵon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael. 2 Kaj mi malfermis mian buŝon, kaj Li manĝigis al mi tiun skribrulaĵon. 3 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, en vian ventron manĝu, kaj vian internaĵon plenigu per ĉi tiu skribrulaĵo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi manĝis, kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa, kiel mielo.

4 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael, kaj parolu al ili per Miaj vortoj. 5 Ĉar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael; 6 ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se eĉ al ili Mi sendus vin, eĉ ili aŭskultus vin. 7 Sed la domo de Izrael ne volos aŭskulti vin, ĉar ili ne volas aŭskulti Min; ĉar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron. 8 Jen Mi faris vian vizaĝon forta kontraŭ iliaj vizaĝoj kaj vian frunton forta kontraŭ iliaj fruntoj. 9 Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar ili estas domo malobeema. 10 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj aŭskultu per viaj oreloj. 11 Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo — tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne aŭskultos.

12 Kaj levis min la spirito, kaj mi ekaŭdis malantaŭ mi grandan bruon: Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko! 13 Kaj aŭdiĝis bruo de la flugiloj de la kreitaĵoj, kiuj kunfrapiĝadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo. 14 Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte. 15 Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj loĝis ĉe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili loĝis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malĝoje.

16 Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 17 Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi. 18 Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon — tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 19 Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon. 20 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 21 Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.

22 Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi: Leviĝu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi. 23 Kaj mi leviĝis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 24 Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi: Iru, enŝlosu vin en via domo. 25 Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin ŝnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin; 26 kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutiĝos kaj ne estos admonanto por ili; ĉar ili estas domo malobeema. 27 Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian buŝon, kaj vi diros al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiu volas aŭskulti, tiu aŭskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; ĉar ili estas domo malobeema.

4

1 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kuŝigu ĝin antaŭ vi, kaj desegnu sur ĝi urbon, nome Jerusalemon. 2 Kaj faru ĉirkaŭ ĝi sieĝon, aranĝu kontraŭ ĝi bastionon, surŝutu kontraŭ ĝi remparon, faru kontraŭ ĝi tendaron, kaj starigu ĉirkaŭ ĝi muregrompilojn. 3 Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu ĝin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizaĝon kontraŭ ĝin; ĝi estu sub sieĝo, kaj vi sieĝu ĝin. Tio estu signo por la domo de Izrael.

4 Kaj vi kuŝiĝu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur ĝin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kuŝos sur ĝi, vi portos sur vi ilian malpiecon. 5 La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn: dum tricent naŭdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael. 6 Kiam vi tion plenumos, tiam denove kuŝiĝu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; ĉiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron. 7 Kaj kontraŭ la sieĝatan Jerusalemon direktu vian vizaĝon kaj vian etenditan brakon, kaj profetu kontraŭ ĝi. 8 Kaj jen Mi metos sur vin ŝnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, ĝis vi finos la tagojn de via sieĝado. 9 Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj ŝutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kuŝos sur via flanko: dum tricent naŭdek tagoj manĝu ĝin. 10 Kaj vian manĝaĵon, kiun vi manĝos, uzu laŭpeze, po dudek sikloj ĉiutage; de tempo al tempo manĝu ĝin. 11 Kaj akvon trinku laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo. 12 En formo de hordeaj platkukoj manĝu tion, kaj sur ekskrementoj de homoj baku ilin antaŭ iliaj okuloj. 13 Kaj la Eternulo diris: Tiele la Izraelidoj manĝados sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos. 14 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpuriĝis, kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon mi ne manĝis de mia juneco ĝis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian buŝon. 15 Kaj Li diris al mi: Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataŭ ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon. 16 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni manĝos panon laŭpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos laŭmezure kaj kun afliktoj; 17 ĉar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumiĝos pro sia malpieco.

5

1 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu ĝin al vi, kaj pasigu ĝin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn: 2 trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finiĝos la tagoj de la sieĝado; trionon prenu, kaj dishaku ĝin per la glavo en la ĉirkaŭaĵo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon. 3 Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu ĝin en la randon de via vesto. 4 Kaj ankoraŭ iom prenu el tio, kaj ĵetu en fajron, kaj forbruligu ilin per fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas Jerusalem; Mi starigis ĝin meze de la nacioj, kaj ĉirkaŭ ĝi estas diversaj landoj. 6 Sed ĝi agis kontraŭ Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraŭ Miaj leĝoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas ĉirkaŭ ĝi; ĉar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili ne sekvis. 7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, ĉar Miajn leĝojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis eĉ laŭ la justeco de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, 8 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ankaŭ iros kontraŭ vin, kaj Mi faros inter vi juĝon antaŭ la okuloj de la nacioj. 9 Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro ĉiuj viaj abomenindaĵoj. 10 Tial gepatroj manĝos gefilojn inter vi, kaj gefiloj manĝos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraŭ vi juĝon, kaj Mi disblovos vian tutan restaĵon al ĉiuj ventoj. 11 Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos. 12 Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj trionon Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon. 13 Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili. 14 Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto. 15 Kaj vi estos hontindaĵo kaj mokataĵo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, kiam Mi faros kontraŭ vi juĝon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris. 16 Kiam Mi ĵetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros ĉe vi la malsaton ĉiam pli granda, kaj Mi rompos ĉe vi la panan apogon. 17 Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovaĝajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoverŝado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.

6

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili; 3 kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj: Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altaĵojn. 4 Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaŭ viaj idoloj. 5 Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaŭ iliaj idoloj, kaj Mi disĵetos viajn ostojn ĉirkaŭ viaj altaroj. 6 En ĉiuj viaj loĝlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altaĵoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritaĵoj estu ekstermitaj. 7 Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 8 Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu saviĝos de la glavo inter la nacioj, kiam vi estos disĵetitaj en la landojn. 9 Kaj viaj saviĝintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malĉastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malĉastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per ĉiuj siaj abomenindaĵoj. 10 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, ne vane diris, ke Mi faros al ili tiun malbonon.

11 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plaŭdu per viaj manoj, frapu per via piedo, kaj diru: Ve pro ĉiuj malbonaj abomenindaĵoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato, kaj de pesto. 12 Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konserviĝis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili. 13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kuŝos inter siaj idoloj ĉirkaŭ iliaj altaroj sur ĉiu alta monteto, sur ĉiuj suproj de la montoj, sub ĉiu verda arbo, kaj sub ĉiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al ĉiuj siaj idoloj. 14 Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en ĉiuj iliaj loĝlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

7

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael: Fino venis, la fino por ĉiuj kvar randoj de la lando. 3 Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn. 4 Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malbono, unu malbono nun venas; 6 fino venas, venas la fino, ĝi vekiĝas kontraŭ vin, jen ĝi venas. 7 Venas matenruĝo kontraŭ vi, ho loĝanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj. 8 Nun Mi baldaŭ elverŝos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn. 9 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laŭ via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto. 10 Jen estas la tago, jen ĝi venas, leviĝis la matenruĝo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris. 11 La perforteco leviĝis kiel vergo kontraŭ la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu ĝemos ĉe ili. 12 Venas la tempo, alproksimiĝas la tago; la aĉetanto ne ĝoju, kaj la vendanto ne malĝoju; ĉar la kolero trafis ilian tutan amason. 13 Ĉar la vendanto ne plu revenos al la venditaĵo, eĉ se ili ankoraŭ estus vivantaj; ĉar la vizio pri ilia tuta amaso ne retiriĝos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco. 14 Eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu; neniu tamen iros en la militon, ĉar Mia kolero estas super ilia tuta amaso. 15 La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto. 16 Kaj tiuj el ili, kiuj forsaviĝos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, ĉiuj ili ĝemos, ĉiu pro siaj malbonagoj. 17 Ĉiuj manoj malleviĝos senforte, kaj ĉiuj genuoj moviĝos kiel akvo. 18 Ili zonos sin per sakaĵo; teruro ilin kovros; sur ĉiu vizaĝo estos honto, kaj ĉiuj kapoj estos senharaj. 19 Sian arĝenton ili ĵetos sur la stratojn, kaj ilia oro fariĝos malpuraĵo; ilia arĝento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internaĵon; ĉar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj. 20 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en ĝi; tial Mi faros ĝin malpuraĵo por ili. 21 Kaj Mi transdonos ĝin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos ĝin. 22 Mi deturnos Mian vizaĝon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos ĝin. 23 Faru ĉenon; ĉar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco. 24 Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktaĵoj estos malsanktigitaj. 25 Pereo venas; oni serĉos pacon, sed ne trovos ĝin. 26 Malfeliĉo post malfeliĉo venos, sciigo post sciigo; oni serĉos vizion ĉe profeto; malaperos la instruo ĉe la pastro, kaj konsilo ĉe la maljunuloj. 27 La reĝo malĝojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuraĝiĝos. Laŭ ilia konduto Mi agos kun ili, laŭ iliaj meritoj Mi juĝos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

8

1 En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejaĝuloj de Jehuda sidis antaŭ mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo. 2 Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo. 3 Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la ĉielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga ĵaluzo. 4 Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo. 5 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, ĉe la enirejo, staras tiu statuo de ĵaluzo. 6 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindaĵojn, kiujn la domo de Izrael faras ĉi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraŭ denove vidos grandajn abomenindaĵojn. 7 Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro. 8 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo. 9 Kaj Li diris al mi: Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie. 10 Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampaĵoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro ĉirkaŭe, sur ĉiuj flankoj. 11 Kaj antaŭ ili staras sepdek viroj el la plejaĝuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de Ŝafan, staras meze de ili; kaj ĉiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj leviĝas densa nubo. 12 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion la plejaĝuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, ĉiu en sia ĉambro de pentraĵoj? Ĉar ili diras: La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon. 13 Kaj Li diris al mi: Vi denove ankoraŭ vidos grandajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras. 14 Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz. 15 Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraŭ pli grandajn abomenindaĵojn ol tiuj. 16 Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen ĉe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras ĉirkaŭ dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizaĝo al la oriento, kaj adorkliniĝas orienten, al la suno. 17 Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? ĉu ne sufiĉas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie? ili ankoraŭ plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizaĝo. 18 Tial Mi ankaŭ agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.

9

1 Kaj Li vokis al miaj oreloj per laŭta voĉo, dirante: Alproksimiĝu la punantoj de la urbo, kaj ĉiu havu en sia mano sian pereigilon. 2 Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj ĉiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon ĉe siaj lumboj. Ili venis, kaj stariĝis apud la kupra altaro. 3 Kaj la majesto de Dio de Izrael leviĝis de la kerubo, sur kiu ĝi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj. 4 Kaj la Eternulo diris al li: Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj ĝemas kaj malĝojas pri ĉiuj abomenindaĵoj, kiuj estas farataj en la urbo. 5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis aŭdi: Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu. 6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed ĉiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tuŝu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaŭ la domo. 7 Kaj Li diris al ili: Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo. 8 Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi ĵetis min vizaĝaltere, ekkriis, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi ekstermos la tutan restaĵon de Izrael, elverŝante Vian koleron sur Jerusalemon? 9 Kaj Li diris al mi: La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; ĉar ili diras: La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas. 10 Tial ankaŭ Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon. 11 Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj, alportis respondon, dirante: Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.

10

1 Kaj mi vidis: jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de trono, aperis super ili. 2 Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene: Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj ĵetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaŭ miaj okuloj. 3 La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton. 4 Kaj leviĝis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo. 5 Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis aŭdata ĝis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas. 6 Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante: Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj ĉi tiu eniris kaj stariĝis apud la rado, 7 tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj ĉi tiu prenis kaj eliris. 8 Kaj ĉe la keruboj montriĝis similaĵo de homa mano sub iliaj flugiloj. 9 Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud ĉiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso. 10 Kaj laŭ aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaŭ unu rado estus en la alia. 11 Irante, ili moviĝadis sur ĉiujn kvar flankojn, ili ne deturniĝadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis ĝin, ili ne deturniĝadis dum la irado. 12 Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel ankaŭ la radoj, estis ĉirkaŭe plenaj de okuloj; ĉiuj kvar havis siajn radojn. 13 La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis tion aŭdi. 14 Ĉiu havis kvar vizaĝojn: unu vizaĝo estis vizaĝo de kerubo, la dua vizaĝo estis vizaĝo de homo, la tria estis vizaĝo de leono, kaj la kvara estis vizaĝo de aglo. 15 Kaj leviĝis la keruboj. Tio estis tiu kreitaĵo, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. 16 Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por leviĝi de la tero, tiam ankaŭ la radoj ne deturniĝadis de ili. 17 Kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris, kaj kiam tiuj leviĝis, ili ankaŭ leviĝadis; ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en ili. 18 Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo kaj stariĝis super la keruboj. 19 Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaŭ miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili stariĝis ĉe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili. 20 Tio estis la kreitaĵo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael ĉe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj. 21 Ĉiu el ili havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu havis kvar flugilojn, kaj similaĵo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj. 22 Kaj la aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel tiuj vizaĝoj, kiujn mi vidis ĉe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. Ĉiu moviĝis laŭ la direkto de sia vizaĝo.

11

1 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen ĉe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo. 2 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas malbonajn konsilojn en ĉi tiu urbo. 3 Ili diras: Ankoraŭ ne baldaŭ; ni konstruu domojn; ĝi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando. 4 Tial profetu pri ili, profetu, ho filo de homo. 5 Kaj malleviĝis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi: Diru: Tiele diras la Eternulo: Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias. 6 Multajn vi mortigis en ĉi tiu urbo, kaj ĝiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj. 7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en ĝi, estas la viando, kaj ĝi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el ĝi. 8 Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Mi elkondukos vin el ĝi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi juĝon. 10 De glavo vi falos; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 11 La urbo ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en ĝi kiel viando; ĉe la limoj de Izrael Mi juĝos vin. 12 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies leĝojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laŭ la maniero de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi. 13 Kiam mi eldiris mian profetaĵon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj ekkriis per laŭta voĉo, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restaĵo de Izrael!

14 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 15 Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la loĝantoj de Jerusalem: Foriĝu de la Eternulo, al ni estas donita ĉi tiu lando kiel hereda posedaĵo. 16 Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disĵetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaŭ estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis. 17 Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael. 18 Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el ĝi ĉiujn ĝiajn fiaĵojn kaj ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn. 19 Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan, 20 por ke ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 21 Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiaĵoj kaj abomenindaĵoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraŭ ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 22 Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili. 23 Kaj la majesto de la Eternulo leviĝis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo. 24 Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en Ĥaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis. 25 Kaj mi rakontis al la forkondukitoj ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.

12

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi loĝas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por aŭdi, sed ili ne aŭdas; ĉar ili estas domo malobeema. 3 Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaŭ iliaj okuloj, formigru antaŭ iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema. 4 Kaj elportu viajn necesaĵojn, kaj necesaĵojn de migranto, tage antaŭ iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaŭ iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj. 5 Antaŭ iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra ĝi. 6 Antaŭ iliaj okuloj metu la necesaĵojn sur la ŝultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizaĝon, por ke vi ne vidu la teron; ĉar Mi faris vin antaŭsigno por la domo de Izrael. 7 Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi: miajn necesaĵojn mi elportis, kiel necesaĵojn de migranto, ĉe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian ŝultron antaŭ iliaj okuloj. 8 Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9 Ho filo de homo! ĉu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras? 10 Diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉi tiu portaĵo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en ĝi. 11 Diru: Mi estas via antaŭsigno: kiel mi agis, tiel oni agos kun ili: en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros. 12 Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizaĝon, por ke li ne vidu per la okulo la teron. 13 Kaj Mi sternos Mian reton kontraŭ li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la Ĥaldeoj; sed li ĝin ne vidos, kvankam tie li mortos. 14 Kaj ĉiujn liajn ĉirkaŭantojn, liajn helpantojn, kaj ĉiujn liajn taĉmentojn Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon. 15 Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn. 16 Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri ĉiuj siaj abomenindaĵoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo de homo! manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj. 19 Kaj diru al la popolo de la lando: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la loĝantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael: Sian panon ili manĝos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; ĉar la lando dezertiĝos de sia abundo pro la maljustaĵoj de ĉiuj siaj loĝantoj. 20 Kaj la loĝataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

21 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 22 Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan: Pasos multe da tempo, kaj ĉiu antaŭdiro malaperos? 23 Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos ĉi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili: Proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu antaŭdiro. 24 Ĉar neniu profetaĵo estos plu vana, kaj neniu antaŭdiro estos dusenca en la domo de Izrael. 25 Ĉar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumiĝos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi ĝin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

26 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 27 Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras: La profetaĵo, kiun li profetas, venos ankoraŭ post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas. 28 Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu el Miaj vortoj plu prokrastiĝos; vorto, kiun Mi diros, plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

13

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru al tiuj, kiuj profetas laŭ sia propra bontrovo: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! 3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis! 4 Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj profetoj, ho Izrael. 5 Vi ne eliras al la breĉoj, nek baras baron ĉirkaŭ la domo de Izrael, por stari en la batalo en la tago de la Eternulo. 6 Ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas mensogo. Ili diras: La Eternulo diris — sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumiĝos. 7 Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antaŭdiron mensogan; vi diras: Tiel parolas la Eternulo — kvankam Mi ne parolis.

8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon, jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Kaj Mia mano estos kontraŭ la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo. 10 Pro tio, ĝuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antaŭdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili ŝmiras ĝin per maltaŭga mortero — 11 diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos; estos pluvego, kaj vi, ŝtonoj de grandega hajlo, falos sur ĝin, kaj forta vento ĝin krevigos. 12 Kaj jen la muro falis; ĉu oni ne diros al vi: Kie estas la mortero, per kiu vi ŝmiris? 13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi elpuŝos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj ŝtonojn de hajlo en Mia furiozo, por ĉion ekstermi. 14 Mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero, Mi disŝutos ĝin sur la teron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento; kaj ĝi disfalos, kaj vi pereos meze de ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 15 Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj ŝmiris ĝin per maltaŭga mortero, kaj Mi diros al vi: Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj ŝmiris ĝin. 16 Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al ĝi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17 Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laŭ elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili, 18 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub ĉiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de ĉia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn. 19 Kaj vi malsanktigas Min antaŭ Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte aŭskultas mensogon. 20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elŝiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu. 21 Kaj Mi disŝiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotaĵo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 22 Ĉar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon — 23 tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

14

1 Venis al mi kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, kaj sidiĝis antaŭ mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 3 Ho filo de homo! ĉi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaŭ sia vizaĝo; ĉu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas? 4 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaŭ si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco, 5 por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per ĉiuj siaj idoloj. 6 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de ĉiuj viaj abomenindaĵoj deturnu vian vizaĝon. 7 Ĉar se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiu loĝas ĉe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaŭ sia vizaĝo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem; 8 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 9 Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo, malsaĝigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael. 10 Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco: la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj; 11 por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per ĉiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

12 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 13 Ho filo de homo! se lando pekos kontraŭ Mi, forte kulpiĝante antaŭ Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur ĝin, kaj rompos al ĝi la panan apogon, venigos sur ĝin malsaton, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn. 14 Kaj se meze de ĝi troviĝus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Se Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu povu iri tra ĝi pro la bestoj — 16 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus, sed la lando fariĝus dezerta. 17 Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus: Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn — 18 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus. 19 Aŭ se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elverŝus sur ĝin Mian koleron en sango, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn, 20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en ĝi — kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon. 21 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn — 22 tamen restos en ĝi restaĵo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoliĝos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri ĉio, kion Mi venigis sur ĝin. 23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris ĉion, kion Mi faris kontraŭ ĝi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! por kio taŭgas la ligno de vinberbranĉo inter ĉiuj branĉoriĉaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro? 3 Ĉu oni prenas de ĝi pecon, por ion fari el ĝi? ĉu oni faras el ĝi almenaŭ hokon, por pendigi sur ĝi ian objekton? 4 Jen ĝi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaŭ finojn formanĝas la fajro, forbrulas ankaŭ la mezo; ĉu ĝi taŭgas por laboro? 5 Jen, kiam ĝi estis ankoraŭ nedifektita, oni ne povis ion fari el ĝi; des pli kiam la fajro ĝin difektis kaj bruligis, ĉu oni povas ion fari el ĝi? 6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke ĝi ĝin forbruligu, tiel Mi agos kun la loĝantoj de Jerusalem. 7 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin. 8 Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpiĝis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, montru al Jerusalem ĝiajn abomenindaĵojn; 3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem: Via deveno kaj via naskiĝlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas Ĥetidino. 4 Ĉe via naskiĝo, kiam vi estis naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon, oni ankaŭ ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindaĵoj. 5 Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni elĵetis vin sur la kampon pro abomeno kontraŭ vi en la tago, kiam vi estis naskita. 6 Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango: Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango: Vivu. 7 Mi grandigis vin, kiel kampan kreskaĵon; vi fariĝis plena kaj granda, vi fariĝis tute bela; viaj mamoj formiĝis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita. 8 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi ĵuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi fariĝis Mia. 9 Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi ŝmiris vin per oleo. 10 Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn ŝuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko. 11 Mi ornamis vin per ornamaĵoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolĉenon sur vian kolon. 12 Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon. 13 Vi ornamiĝis per oro kaj arĝento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditaĵo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi manĝis; kaj vi fariĝis tre kaj tre bela kaj atingis reĝecon. 14 Kaj disvastiĝis via renomo inter la nacioj pro via beleco, ĉar ĝi estis perfekta per la ornamaĵo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malĉasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malĉastis kun ĉiu pasanto, fordonante vin al li. 16 Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltaĵojn, kaj sur ili vi malĉastis, kiel neniam estis kaj neniam estos. 17 Vi prenis viajn ornamaĵojn el oro kaj el arĝento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malĉastis kun ili. 18 Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili. 19 Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaŭ ilin kiel agrablan odoraĵon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 20 Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi buĉis ilin al ili kiel manĝaĵon. Ĉu malgranda estas via malĉasteco? 21 Vi buĉis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili. 22 Kaj en ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj malĉastaĵoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango. 23 Kaj post ĉiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo) 24 vi konstruis al vi malĉastejon, kaj faris al vi fialtaĵojn sur ĉiu strato. 25 En la komenco de ĉiu vojo vi konstruis viajn fialtaĵojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al ĉiu pasanto, kaj vi malĉastis. 26 Vi malĉastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malĉastis, kolerigante Min. 27 Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraŭ vin kaj malgrandigis vian destinitaĵon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filiŝtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto. 28 Kaj vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne povante satiĝi; vi malĉastis kun ili, kaj tamen ne kontentiĝis. 29 Vi multigis viajn malĉastaĵojn ĝis la lando de komercado, Ĥaldeujo, sed ankaŭ tio vin ne kontentigis. 30 Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras ĉion ĉi tion, farojn de plej senhonta malĉastistino? 31 Kiam vi aranĝis viajn malĉastejojn ĉe la komenco de ĉiu vojo kaj faris viajn fialtaĵojn sur ĉiu strato, vi estis ne kiel malĉastistino, kiu ŝatas donacojn; 32 sed kiel malĉastanta virino, kiu anstataŭ sia edzo akceptas fremdulojn. 33 Al ĉiuj malĉastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al ĉiuj viaj amantoj, kaj vi subaĉetas ilin, ke ili de ĉiuj flankoj venu malĉasti kun vi. 34 Ĉe via malĉastado fariĝas kun vi la malo de tio, kion oni vidas ĉe aliaj virinoj: oni ne postkuras vin por malĉastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.

35 Tial, ho malĉastistino, aŭskultu la vorton de la Eternulo: 36 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi malŝparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malĉastado al viaj amistoj kaj al ĉiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili — 37 pro tio Mi kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis, kaj ĉiujn, kiujn vi amis, kaj ĉiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraŭ vi de ĉirkaŭe, kaj Mi malkovros antaŭ ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindaĵon. 38 Kaj Mi juĝos vin laŭ la juĝoj kontraŭ adultulinoj kaj kontraŭ sangoverŝantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoverŝo kruela kaj severa. 39 Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malĉastejon kaj disbatos viajn fialtaĵojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamaĵojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita. 40 Kaj ili venigos kontraŭ vin homamason, kiu mortigos vin per ŝtonoj kaj dishakos per siaj glavoj. 41 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi juĝon antaŭ la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi ĉesigos vian malĉastadon, kaj vi ne plu donos donacojn. 42 Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviliĝos sur vi tiel, ke Mi trankviliĝos kaj ne plu koleros. 43 Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj.

44 Jen ĉiu proverbisto diros pri vi proverbon: Kia la patrino, tia la filino. 45 Vi estas filino de via patrino, kiu malŝatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malŝatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas Ĥetidino, kaj via patro estas Amorido. 46 Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu loĝas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu loĝas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj. 47 Sed eĉ ne laŭ ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindaĵojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malboniĝis pli ol ili en ĉiuj viaj agoj. 48 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj ŝiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj. 49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom: malmodesteco, trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis. 50 Kaj ili fieriĝis kaj faris abomenindaĵon antaŭ Mi, kaj Mi forpuŝis ilin, kiam Mi tion vidis. 51 Samario ne faris eĉ duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindaĵoj, ol ili; per ĉiuj viaj abomenindaĵoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaŭ virtulinoj. 52 Tial ankaŭ vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindiĝis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, ĉar vi kvazaŭ pravigis viajn fratinojn. 53 Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de ŝiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de ŝiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaŭ viajn forkaptitojn kune kun ili, 54 por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri ĉio, kion vi faris, estante konsolo por ili. 55 Viaj fratinoj, Sodom kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato, kaj Samario kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato; ankaŭ vi kaj viaj filinoj revenos al via antaŭa stato. 56 Ĉu via fratino Sodom ne estis objekto de rezonado en via buŝo en la tempo de via fiereco, 57 antaŭ ol elmontriĝis via malboneco, kiel en la tempo de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj de la filinoj de Filiŝtujo, kiuj malestimis vin ĉirkaŭe? 58 Suferu do pro via malĉasteco kaj pro viaj abomenindaĵoj, diras la Eternulo. 59 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malŝatante la ĵuron kaj rompante la interligon. 60 Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan. 61 Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo. 62 Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo; 63 por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian buŝon pro honto, kiam Mi pardonos al vi ĉion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael; 3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro; 4 ĝi deŝiris ĝian supran junan branĉeton kaj alportis ĝin en la landon de komercado kaj kuŝigis ĝin en urbo de komercistoj. 5 Ĝi prenis iom el la semoj de la lando, plantis ĝin sur prisemebla kampo, aranĝis ĝin apud abunda akvo, tre singarde. 6 Kaj ĝi elkreskis kaj fariĝis vasta vinberkreskaĵo kun malalta trunko; ĝiaj flankobranĉoj fleksiĝis al ĝi malsupren, kaj ĝiaj radikoj estis sub ĝi; kaj ĝi fariĝis vinbertrunko kaj elkreskigis branĉojn kaj branĉetojn. 7 Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al ĝi kaj etendis al ĝi siajn branĉojn, por ke ĝi trinkigu ĝin, de la bedoj, kie ĝi estis plantita. 8 Sur bona kampo, apud abunda akvo, ĝi estis plantita, por ke ĝi elkreskigu branĉojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko. 9 Diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu ĝi havos sukceson? oni ja elŝiros ĝiajn radikojn, oni deŝiros ĝiajn fruktojn, kaj ĝi velkos; ĉiuj ĝiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por deŝiri ĝin de ĝiaj radikoj. 10 Kaj jen, kvankam ĝi estas plantita, ĉu ĝi havos sukceson? ĉu ĝi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento ĝin tuŝos? ĝi forvelkos sur la bedoj, kie ĝi kreskis.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 12 Diru do al la domo malobeema: Ĉu vi ne scias, kion tio signifas? Diru: Jen venis la reĝo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis ĝian reĝon kaj ĝiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon; 13 kaj li prenis iun el la reĝa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li ĵuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis, 14 por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke ĝi konservu lian interligon kaj povu sin teni. 15 Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li ĉevalojn kaj multe da homoj. Ĉu li povas havi sukceson? ĉu povas saviĝi tiu, kiu tiel agas? ĉu li saviĝos, se li rompis la interligon? 16 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu reĝo, kiu faris lin reĝo kaj antaŭ kiu li malŝatis sian ĵuron kaj rompis lian interligon, ĉe li, en Babel, li mortos. 17 Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos surŝutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj. 18 Kaj ĉar li malŝatis la ĵuron kaj rompis la interligon, ĉar li donis sian manon kaj tamen faris ĉion ĉi tion, tial li ne saviĝos. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, Mian ĵuron, kiun li malŝatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon. 20 Mi ĵetos sur lin Mian reton, kaj li kaptiĝos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li juĝon pro la krimo, kiun li faris kontraŭ Mi. 21 Kaj ĉiuj liaj forkurintoj el ĉiuj liaj taĉmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al ĉiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.

22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi mem prenos branĉon de alta cedro kaj metos ĝin; el la supraj junaj branĉetoj Mi deŝiros la plej delikatan, kaj Mi plantos ĝin sur monto alta kaj eminenta. 23 Sur la alta monto de Izrael Mi ĝin plantos, kaj ĝi elkreskigos branĉojn kaj donos fruktojn kaj fariĝos belega cedro; kaj loĝos sub ĝi ĉiaspecaj birdoj, ĉiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de ĝiaj branĉoj. 24 Kaj ekscios ĉiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

18

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izrael ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis? 3 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael. 4 Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos. 5 Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste; 6 ne manĝas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimiĝas al virino en la tempo de ŝia monataĵo; 7 neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto; 8 ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan; 9 sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo. 10 Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan; 11 kaj ĉion diritan li mem ne faras, sed li manĝas sur la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo; 12 perfortas malriĉulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiaĵon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindaĵon; 13 donas kontraŭ procentegoj, prenas troprofiton: ĉu tia povas vivi? li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li. 14 Sed jen li naskigis filon, kiu vidas ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan: 15 sur la montoj li ne manĝas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas; 16 li neniun perfortas, garantiaĵon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto; 17 de premado de malriĉulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn leĝojn: li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos. 18 Kaj lia patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj. 19 Vi diros: Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos. 20 Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li. 21 Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos. 22 Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos. 23 Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos. 24 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos. 25 Vi diros: Ne ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho domo de Izrael: Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via konduto estas ne ĝusta. 26 Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris. 27 Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo. 28 Ĉar li rigardis, kaj retiris sin de ĉiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos. 29 La domo de Izrael diros: Ne ĝusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Ĉu Mia agadmaniero estas ne ĝusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne ĝusta. 30 Tial Mi juĝos vin, ho domo de Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo. 31 Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael? 32 Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

19

1 Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael; 2 kaj diru: Kial via patrino kiel leonino kuŝis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn? 3 Ŝi edukis unu el siaj idoj, ĝi fariĝis leonido, kaj ĝi lernis disŝiri kaptaĵon, ĝi manĝis homojn. 4 Kaj aŭdis pri ĝi popoloj; ĝi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis ĝin en ĉenoj en la landon Egiptan. 5 Kiam ŝi vidis, ke ŝia espero malaperis, ŝi prenis alian el siaj idoj kaj faris ĝin leonido. 6 Irante meze de leonoj, ĝi fariĝis leonido, lernis disŝiri kaptaĵon, manĝis homojn. 7 Ĝi difektis iliajn loĝejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun ĉio, kio estis en ĝi, eksentis teruron antaŭ la voĉo de ĝia blekegado. 8 Tiam kolektiĝis kontraŭ ĝi la popoloj el la ĉirkaŭaj landoj kaj ĵetis sur ĝin sian reton, kaj ĝi kaptiĝis en ilian kavon. 9 Kaj oni metis ĝin en ĉenoj en kaĝegon kaj forportis ĝin al la reĝo de Babel; kaj oni metis ĝin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu aŭdu ĝian voĉon sur la montoj de Izrael.

10 Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskaĵo, plantita apud akvo, fruktoriĉa kaj branĉoriĉa pro la abundo de akvo. 11 Kaj elkreskis al ĝi branĉoj tiel fortikaj, ke ili taŭgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte leviĝis ĝia trunko inter la branĉaro; kaj ĝi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj branĉoj. 12 Sed en kolero oni ĝin elŝiris kaj ĵetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis ĝiajn fruktojn; derompiĝis kaj velksekiĝis la fortikaj branĉoj, fajro ilin konsumis. 13 Kaj nun ĝi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan. 14 Kaj eliris fajro el unu el ĝiaj branĉoj kaj forkonsumis ĝiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur ĝi fortika branĉo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj ĝi restos funebra kanto.

20

1 En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidiĝis antaŭ mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 3 Ho filo de homo, parolu al la plejaĝuloj de Izrael, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo. 4 Se vi volas juĝi ilin, se vi volas juĝi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindaĵojn de iliaj patroj, 5 kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris: Mi estas la Eternulo, via Dio — 6 en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj. 7 Kaj Mi diris al ili: Ĉiu el vi forĵetu la fiaĵojn, kiuj estas antaŭ liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo: Mi, la Eternulo, estas via Dio. 8 Sed ili malobeis Min kaj ne volis aŭskulti Min, kaj neniu el ili forĵetis la fiaĵojn, kiuj estis antaŭ liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta. 9 Tamen pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaŭ kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta. 10 Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton. 11 Kaj Mi donis al ili Miajn leĝojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas. 12 Ankaŭ Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas. 13 Sed la domo de Izrael ribelis kontraŭ Mi en la dezerto: ili ne sekvis Miajn leĝojn, kaj ili malŝatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin. 14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin. 15 Mi levis kontraŭ ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj; 16 pro tio, ke ili malŝatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn leĝojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; ĉar ilia koro sekvis iliajn idolojn. 17 Tamen Mia okulo indulgis ilin, por ne pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili finon en la dezerto. 18 Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto: Ne sekvu la leĝojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj. 19 Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn leĝojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin; 20 kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio. 21 Sed la infanoj malobeis Min: Miajn leĝojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elverŝi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto. 22 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin. 23 Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disĵetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn 24 pro tio, ke ili ne plenumis Miajn decidojn, malŝatis Miajn leĝojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj. 25 Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj aranĝojn, per kiuj ili ne povas vivi; 26 kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro ĉiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.

27 Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi: 28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos ĝin al ili; sed ĉie, kie ili vidis ian altan monteton aŭ ian branĉoriĉan arbon, ili buĉis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odoraĵojn kaj verŝis tie siajn verŝoferojn. 29 Kaj Mi diris al ili: Kio estas tiu altaĵo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altaĵo ĝis la nuna tago. 30 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malĉaste sekvas iliajn abomenindaĵojn; 31 alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per ĉiuj viaj idoloj ĝis la nuna tempo; ĉu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj. 32 Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras: Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al ŝtonoj — tio ne efektiviĝos. 33 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero Mi reĝos super vi; 34 kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj; 35 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizaĝon kontraŭ vizaĝo. 36 Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo. 37 Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo; 38 kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraŭ Mi, el la lando de ilia loĝado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 39 Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne aŭskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj. 40 Ĉar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, ĉiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaaĵojn de viaj donoj, kun ĉio, kion vi dediĉas al Mi. 41 Mi akceptos vin favore ĉe la agrabla odoraĵo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disĵetitaj; kaj Mi sanktiĝos per vi antaŭ la okuloj de la nacioj. 42 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos ĝin al viaj patroj. 43 Kaj vi rememoros tie vian konduton kaj ĉiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj vi sentos abomenon antaŭ vi mem kontraŭ ĉiuj malbonagoj, kiujn vi faris. 44 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

45 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 46 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo. 47 Kaj diru al la suda arbaro: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj ĝi formanĝegos en vi ĉiun arbon verdan kaj ĉiun arbon velksekiĝintan; ne estingiĝos la flamanta fajro, kaj forbrulos ĉio, kio troviĝas de la sudo ĝis la nordo. 48 Kaj ĉiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi. 49 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri mi: Li parolas ja nur parabolojn.

21

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Jerusalem, prediku pri la sanktaĵoj, kaj profetu pri la lando de Izrael. 3 Kaj diru al la lando de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, Mi eltiros Mian glavon el ĝia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn. 4 Ĉar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraŭ ĉiun karnon de la sudo ĝia la nordo. 5 Kaj ĉiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el ĝia ingo, kaj ĝi ne plu revenos tien. 6 Kaj vi, ho filo de homo, ĝemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolĉe ĝemu antaŭ iliaj okuloj. 7 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi ĝemas, respondu: Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu ĉiu koro disfandiĝos, ĉiuj manoj senfortiĝos, ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9 Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Proklamu: Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita; 10 ĝi estas akrigita, por buĉi; ĝi estas purigita, por brili. Ĉu oni povas ĝoji, kiam la sceptron de Mia filo malŝatas ĉia ligno? 11 Li donis ĝin, por purigi, por ke oni povu preni ĝin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni ĝin en la manon de mortiganto. 12 Kriu kaj ploru, ho filo de homo, ĉar ĝi iras kontraŭ Mian popolon, kontraŭ ĉiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn. 13 Ĉar estis farita provo, sed kion ĝi helpis? eĉ malŝatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo. 14 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos; ĝi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado ĝi estas, kiu penetros al ili en la ĉambrojn. 15 Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu ĉe ĉiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel ĝi brilas, kiel akrigita ĝi estas por la buĉado! 16 Kolektiĝu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizaĝo sin tiras. 17 Mi plaŭdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.

18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 19 Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la reĝo de Babel; ambaŭ devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la ĉefa vojo, elektu urbon. 20 Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon. 21 Ĉar la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo, ĉe la komenco de du vojoj; por ricevi antaŭdirojn, li ĵetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton. 22 Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la buŝon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraŭ la pordegojn, ŝuti remparon, konstrui bastionon. 23 Sed tio aperas al ili kiel antaŭdiro malvera, ili faras ĵurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.

24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en ĉiuj viaj agoj — pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano. 25 Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi liaj krimoj — 26 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altiĝos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltiĝos. 27 Mi forigos, forigos, forigos ĝin; kaj ĝi ne ekzistos, ĝis venos tiu, kiu havas rajton je ĝi, kaj al li Mi ĝin donos.

28 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru: Glavo, glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por ekstermado, ke ĝi brilu; 29 pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antaŭdiras al vi mensogaĵon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi iliaj krimoj. 30 Remetu ĝin en ĝian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskiĝo, Mi juĝos vin. 31 Kaj Mi elverŝos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj. 32 Vi fariĝos manĝaĵo por la fajro; via sango elverŝiĝos en la lando; oni ne rememoros vin; ĉar Mi, la Eternulo, tion diris.

22

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ĉu vi, ho filo de homo, volas juĝi la urbon de sango kaj montri al ĝi ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn? 3 Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho urbo, kiu elverŝas sangon en sia mezo, por ke venu ĝia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpuriĝi! 4 Per la sango, kiun vi elverŝis, vi kulpiĝis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpuriĝis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindaĵo inter la nacioj kaj mokataĵo por ĉiuj landoj. 5 Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon. 6 Jen la estroj de Izrael, ĉiu el ili laŭ sia potenco, estis ĉe vi, por verŝi sangon. 7 Patron kaj patrinon oni malŝatis ĉe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustaĵon ĉe vi. 8 Miajn sanktaĵojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis. 9 Kalumniantoj estis ĉe vi, por verŝi sangon; sur la montoj oni manĝis ĉe vi, malĉastaĵojn oni faris meze de vi. 10 Nudaĵon de patro oni malkovris ĉe vi, perfortis virinon dum ŝia monataĵo. 11 Oni faris abomenindaĵon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malĉastaĵo, oni perfortis ĉe vi sian fratinon, filinon de sia patro. 12 Subaĉeton oni prenis ĉe vi, por verŝi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 13 Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la verŝado de sango, kiu estis meze de vi. 14 Ĉu via koro rezistos, kaj ĉu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraŭ vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros. 15 Kaj Mi disĵetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon. 16 Kaj vi humiligos vin antaŭ la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo de homo! la domo de Izrael fariĝis por Mi kiel skorio: ili ĉiuj, kupro, stano, fero, kaj plumbo, interne de la forno fariĝis skorio de arĝento. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi ĉiuj fariĝis skorio, tial jen Mi kolektos vin en Jerusalemon. 20 Kiel oni kolektas arĝenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kuŝigos, kaj fandos vin. 21 Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandiĝos en ĝi. 22 Kiel fandiĝas arĝento en la forno, tiel vi fandiĝos en ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, elverŝis sur vin Mian koleron.

23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 24 Ho filo de homo, diru al ĝi: Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero. 25 La amasiĝintaj profetoj en ĝi estas kiel blekeganta leono, kiu disŝiras kaptitaĵon; ili manĝas animojn, forprenas valoraĵojn kaj multekostaĵojn, multigas en ĝi la nombron de ĝiaj vidvinoj. 26 Ĝiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktaĵojn; ili ne distingas inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, ne montras la diferencon inter malpuraĵo kaj puraĵo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili. 27 Ĝiaj potenculoj en ĝi estas kiel lupoj, kiuj disŝiras kaptitaĵon, verŝas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton. 28 Ĝiaj profetoj ŝmiras ilin per maltaŭga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antaŭdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis. 29 La popolo de la lando faras perfortaĵojn, senĉese rabas, premas malriĉulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco. 30 Mi serĉis inter ili homon, kiu aranĝus barilon kaj stariĝus antaŭ Mi ĉe la breĉo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu ĝin; sed Mi ne trovis. 31 Kaj Mi elverŝos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

23

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino. 3 Kaj ili malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis; tie premiĝis ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj. 4 Iliaj nomoj estas: la nomo de la pli aĝa, Ohola; kaj la nomo de ŝia fratino, Oholiba. Ili fariĝis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem. 5 Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, 6 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj. 7 Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis. 8 Kaj ŝi ne forlasis ankaŭ sian malĉastadon kun la Egiptoj, kiuj kuŝadis kun ŝi dum ŝia juneco, palpadis ŝiajn virgajn mamojn, kaj verŝadis sur ŝin sian malĉastaĵon. 9 Tial Mi transdonis ŝin en la manojn de ŝiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj ŝi havis voluptan pasion. 10 Ili malkovris ŝian nudaĵon, prenis ŝiajn filojn kaj ŝiajn filinojn, kaj ŝin mem ili mortigis per glavo. Kaj ŝi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri ŝi estis farita juĝo. 11 Tion vidis ŝia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptaĵoj ŝi agis ankoraŭ pli malbone ol ŝi, kaj ŝia malĉastado estis ankoraŭ pli granda, ol la malĉastado de ŝia fratino. 12 Ŝi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj ĉiuj estis ĉarmaj junuloj. 13 Mi vidis, ke ŝi malpuriĝis, kaj ke ambaŭ havas la saman konduton. 14 Sed ĉi tiu malĉastis ankoraŭ pli. Kiam ŝi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de Ĥaldeoj, kolore pentritajn, 15 kun zonoj ĉirkaŭ siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el Ĥaldeujo, ilia naskiĝlando, 16 tiam ŝi volupte ekamis ilin, kiam ŝi vidis ilian bildon, kaj ŝi sendis al ili senditojn en Ĥaldeujon. 17 Kaj la Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi, kaj ili malpurigis ŝin per sia malĉastaĵo, kaj ŝi malpuriĝis per ili; kaj poste ŝia animo trosatiĝis de ili. 18 Kaj kiam ŝia malĉastado kaj ŝia hontindeco fariĝis tro malkaŝa, tiam Mia animo tediĝis de ŝi, kiel Mia animo tediĝis de ŝia fratino. 19 Sed ŝi malĉastadis ĉiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam ŝi malĉastadis en la lando Egipta. 20 Kaj ŝi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de ĉevaloj. 21 Kaj vi ripetis la malĉastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj.

22 Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi instigos kontraŭ vin viajn amistojn, de kiuj via animo tediĝis, kaj Mi venigos ilin sur vin de ĉirkaŭe: 23 la Babelanojn, kaj ĉiujn Ĥaldeojn el Pekod, el Ŝoa, kaj el Koa, kune kun ĉiuj filoj de Asirio, la ĉarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, ĉiujn lertajn rajdistojn. 24 Kaj ili venos kontraŭ vin kun hakiloj, sur ĉevaloj kaj sur ĉaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili ĉirkaŭos vin de ĉiuj flankoj en kirasoj, kun ŝildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia juĝo, kaj ili juĝos vin laŭ sia maniero. 25 Kaj Mi direktos kontraŭ vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detranĉos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restaĵo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restaĵo estos ekstermita per fajro. 26 Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamaĵojn. 27 Kaj Mi faros finon al via malĉastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros. 28 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tediĝis. 29 Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos ĉion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkaŝiĝos la nudeco de via malĉastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malĉastaĵoj. 30 Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malĉastis laŭ la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj. 31 Vi iris laŭ la vojo de via fratino, tial Mi donos ŝian kalikon en vian manon. 32 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj larĝan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti. 33 Vi fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojo, ĉar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario. 34 Kaj vi eltrinkos ĝin ĝisfunde, kaj vi ĉirkaŭlekos ĝiajn rompopecetojn, kaj vi disŝiros vian bruston; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 35 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forĵetis Min malantaŭ vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malĉastaĵoj.

36 Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo! ĉu vi volas juĝi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindaĵojn? 37 Ĉar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel manĝaĵon por ili. 38 Ankoraŭ ĉi tion ili faris al Mi: ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; 39 kaj, buĉinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi ĝin; jen tiel ili agis en Mia domo. 40 Ili ankaŭ sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamaĵoj, 41 kaj sidiĝis sur luksa lito, antaŭ kiu estis aranĝita tablo, kaj sur ĝin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon. 42 Kaj tie estis aŭdata ĝojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaŭ ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn. 43 Mi diris pri la maljuniĝinta en adultado: Ŝi alkutimiĝis al la malĉastado kaj ne povas ĉesi. 44 Oni venadis al ŝi, kiel oni venas al malĉastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malĉastulinoj. 45 Sed la homoj virtaj juĝos ilin laŭ la juĝo kontraŭ adultulinoj kaj laŭ la juĝo kontraŭ sangoverŝantinoj; ĉar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj. 46 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Venigu kontraŭ ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado. 47 Kaj la amaso mortigu ilin per ŝtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro. 48 Kaj Mi faros finon al la malĉastado en la lando, kaj tio estos averto por ĉiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malĉastado. 49 Kaj oni metos vian malĉastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

24

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo en la naŭa jaro, en la deka monato, en la deka tago de la monato, dirante: 2 Ho filo de homo! enskribu al vi la nomon de ĉi tiu tago, ĝuste de ĉi tiu tago; la reĝo de Babel atingis Jerusalemon ĝuste en ĉi tiu tago. 3 Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Starigu kaldronon, starigu, kaj verŝu en ĝin akvon. 4 Enkolektu en ĝin ĝiajn pecojn, ĉiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj ŝultrojn; per plej bonaj ostoj plenigu ĝin. 5 Prenu plej bonan ŝafaĵon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaŭ la ostoj kuiriĝu en ĝi.

6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en ĝi kaj kies sedimento ne eliras el ĝi! pecon post peco elĵetu el ĝi, ne elektu lote. 7 Ĉar ĝia sango estas en ĝi; sur nudan rokon ĝi verŝis ĝin, ne verŝis ĝin sur la teron, kie polvo povus ĝin kovri. 8 Por venigi sur ĝin Mian koleron, por fari venĝon, Mi verŝos ĝian sangon sur nudan rokon, por ke ĝi ne estu kovrita. 9 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida urbo! Mi ankaŭ aranĝos grandan brulolignaron. 10 Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke eĉ la ostoj brulu. 11 Kaj starigu la malplenan kaldronon sur ĝiaj karboj, por ke ĝi fariĝu varmega, por ke ĝia kupro brulruĝiĝu kaj ĝia malpuraĵo en ĝi fandiĝu kaj ĝia sedimento malaperu. 12 Sed obstina estas la sedimento, ne eliras el ĝi; multe estas da sedimento, eĉ en la fajro restas ĝia sedimento. 13 En via malpuraĵo estas malvirtaĵo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne puriĝis de via malpuraĵo; ankaŭ vi ne plu puriĝos, ĝis Mi kvietigos sur vi Mian koleron. 14 Mi, la Eternulo, parolis, kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi ne prokrastos, ne indulgos, ne kompatos; laŭ via konduto kaj laŭ viaj agoj Mi juĝos vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 16 Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn. 17 Ĝemu mallaŭte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn ŝuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian buŝon, kaj ne manĝu panon de funebrantoj. 18 Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi. 19 Kaj la popolo diris al mi: Ĉu vi ne diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras? 20 Kaj mi diris al ili: Aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 21 Diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la ĝuon de viaj okuloj, kaj la ĉarmaĵon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo. 22 Kaj vi agos, kiel mi agis: vian buŝon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne manĝos. 23 Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj ŝuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumiĝados pro viaj malbonagoj kaj ĝemados unu al alia. 24 Kaj Jeĥezkel estos por vi antaŭsigno: ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

25 Kaj koncerne vin, ho filo de homo: en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la ĝojon de ilia beleco, la ĝuon de iliaj okuloj, la ĉarmaĵon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn — 26 en tiu tago venos al vi forsaviĝinto, por transdoni sciigon al viaj oreloj; 27 en tiu tago malfermiĝos via buŝo antaŭ la forsaviĝinto, kaj vi ekparolos, kaj vi ne plu silentos, kaj vi estos antaŭsigno por ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

25

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili; 3 kaj diru al la Amonidoj: Aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo: Ha, ha! ĝi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael: Ĝi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda: Ili estas forkondukitaj en kaptitecon — 4 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedaĵon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos ĉe vi siajn tendarojn kaj aranĝos ĉe vi siajn loĝejojn; ili manĝos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton. 5 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por ŝafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 6 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi aplaŭdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo ĝojis pri la lando de Izrael7 pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Moab kaj Seir diras: Jen la domo de Jehuda estas kiel ĉiuj nacioj — 9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en ĝiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jeŝimot, Baal-Meon, kaj Kirjataim; 10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedaĵon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj. 11 Kaj kontraŭ Moab Mi faros juĝon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

12 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Edom faris venĝon al la domo de Jehuda kaj forte kulpiĝis per sia venĝo kontraŭ ili — 13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi etendos Mian manon kontraŭ la landon de Edom, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn, kaj faros ĝin dezerto; de Teman ĝis Dedan ili falos de glavo. 14 Kaj Mi faros Mian venĝon kontraŭ Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke ĉi tiuj ekkonu Mian venĝon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke la Filiŝtoj agis venĝe kaj faris la venĝon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laŭ sia eterna malamo — 16 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi etendos Mian manon kontraŭ la Filiŝtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn ĉe la bordo de la maro. 17 Kaj Mi faros kontraŭ ili grandan venĝon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian venĝon kontraŭ ili.

26

1 En la dek-unua jaro, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem: Ha, ha! ĝi estas frakasita, la pordo de la popoloj, ĝi turnas sin al mi, mi pleniĝos de ĝia dezertiĝo — 3 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraŭ vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn. 4 Kaj ili detruos la muregojn de Tiro kaj disrompos ĝiajn turojn; kaj Mi forbalaos de ĝi ĝian polvon, kaj Mi faros ĝin nuda roko. 5 Loko por sternado de retoj ĝi fariĝos meze de la maro, ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj ĝi fariĝos rabaĵo por la nacioj. 6 Kaj ĝiaj filinoj, kiuj estas sur la kampo, estos mortigitaj per glavo; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 7 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venigos kontraŭ Tiron de norde Nebukadnecaron, reĝon de Babel, la reĝon de reĝoj, kun ĉevaloj, ĉaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo. 8 Viajn filinojn sur la kampo li mortigos per glavo; li faros kontraŭ vi bastionojn, li ŝutaranĝos ĉirkaŭ vi remparojn, kaj starigos kontraŭ vi siajn ŝildojn; 9 kaj li starigos siajn muregrompilojn kontraŭ viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj hakiloj. 10 Pro la multo de siaj ĉevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj ĉaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan. 11 Per la hufoj de siaj ĉevaloj li dispremos ĉiujn viajn stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la monumentojn de via forto li ĵetos sur la teron. 12 Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercaĵojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn ŝtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili ĵetos en la akvon. 13 Mi ĉesigos la laŭtan sonadon de viaj kantoj, kaj la voĉo de viaj harpoj ne plu estos aŭdata. 14 Mi faros vin nuda roko; vi fariĝos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; ĉar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro: Vere, de la bruo de via falado, de la ĝemado de viaj vunditoj, kiam meze de vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj. 16 Kaj malsupreniros de siaj tronoj ĉiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidiĝos sur la tero, tremos ĉiuminute, kaj eksentos teruron pro vi. 17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi: Kiele vi pereis, vi, loĝata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, ĝi kaj ĝiaj loĝantoj, kiuj ĵetadis timon sur ĉiujn loĝantojn de la mara regiono! 18 Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsterniĝos pro via finiĝo. 19 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj neloĝataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros, 20 tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi puŝos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu loĝata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj. 21 Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni serĉos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.

27

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro; 3 kaj diru al Tiro, kiu sidas ĉe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho Tiro, vi diras: Mi estas perfektaĵo de beleco! 4 En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela. 5 El cipresoj de Senir ili konstruis por vi ĉiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn. 6 El kverkoj de Baŝan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj. 7 El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaŭ via standardo; blua kaj purpura ŝtofo de la insuloj de Eliŝa estis viaj kovrotukoj. 8 La loĝantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj ŝipgvidistoj. 9 La plejaĝuloj de Gebal kaj ĝiaj kompetentuloj estis ĉe vi kalfatristoj; ĉiaj ŝipoj de la maro kaj iliaj ŝipistoj estis ĉe vi, por servi al via komercado. 10 Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis ĉe vi siajn ŝildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco. 11 La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj ĉirkaŭe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn ŝildojn ili pendigis ĉirkaŭe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon. 12 Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da diversaj valoraĵoj; arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi alportadis al via komercejo. 13 Javan, Tubal, kaj Meŝeĥ komercis kun vi, alportante al vi kiel komercaĵojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn. 14 El Togarma oni alportadis al via komercejo ĉevalojn, rajdoĉevalojn, kaj mulojn. 15 La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercaĵoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke. 16 Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritaĵoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn ŝtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo. 17 Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon. 18 Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon. 19 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo ŝtalaĵojn, kasion, kaj bonodoran kanon. 20 Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado. 21 Arabujo kaj ĉiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn, ŝafojn, kaj kaprojn kontraŭ viaj komercaĵoj. 22 La komercistoj el Ŝeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromaĵojn, ĉiajn multekostajn ŝtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo. 23 Ĥaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el Ŝeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi; 24 ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj. 25 Ŝipoj el Tarŝiŝ estis la ĉefaj en via komercado; kaj vi fariĝis tre riĉa kaj honorata sur la maro. 26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro. 27 Viaj riĉaĵoj, viaj komercaĵoj, viaj foiraĵoj, viaj ŝipanoj kaj viaj ŝipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, ĉiuj militistoj, kiuj estas ĉe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas ĉe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo. 28 De la laŭta kriado de viaj ŝipestroj ekskuiĝos viaj ĉirkaŭaĵoj. 29 Kaj de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj, la ŝipanoj, ĉiuj ŝipestroj, kaj stariĝos sur la tero, 30 kaj ili laŭte krios pri vi, kaj ploros maldolĉe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro; 31 kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron. 32 Kaj en sia ĝemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros: Kiu iam fariĝis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro? 33 Kiam viaj komercaĵoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj riĉaĵoj kaj viaj komercaĵoj vi riĉigadis la reĝojn de la tero. 34 Sed kiam sur la maroj vi estis ĵetegata en la profundon de la akvo, falis ĉe vi via komercado kaj via tuta homomulto. 35 Ĉiuj loĝantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj reĝoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizaĝo. 36 La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.

28

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke via koro fieriĝis, kaj vi diris: Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio; 3 kvazaŭ vi estus pli saĝa ol Daniel kaj nenio estus kaŝita antaŭ vi; 4 kvazaŭ per via saĝeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj arĝenton en vian trezorejon; 5 kvazaŭ per via granda saĝeco en via komercado vi grandigus vian riĉecon, kaj via koro fieriĝis pro via riĉeco: 6 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi rigardas vian koron kiel koron de dio, 7 tial jen Mi venigos kontraŭ vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ la belaĵojn de via saĝeco kaj malaperigos vian brilon. 8 En pereon ili puŝos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de buĉitoj. 9 Ĉu antaŭ via mortiganto vi diros: Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto? 10 Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 12 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la reĝo de Tiro, kaj diru al li: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas sigelo de perfekteco, plena de saĝo kaj plej alta grado de beleco. 13 Vi estis en Eden, la ĝardeno de Dio; ĉiaspecaj multekostaj ŝtonoj vin kovris: rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; ĉio estis preta en la tago de via kreiĝo. 14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj ŝtonoj. 15 Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreiĝo, ĝis troviĝis en vi malbonago. 16 Pro la grandeco de via komercado via interno pleniĝis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi deĵetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj ŝtonoj. 17 De via beleco fieriĝis via koro, pro via majesteco vi perdis vian saĝon; tial Mi ĵetos vin sur la teron kaj faros vin mokataĵo antaŭ la reĝoj. 18 Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaŭ la okuloj de ĉiuj viaj vidantoj. 19 Ĉiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.

20 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 21 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Cidon, kaj profetu pri ĝi, 22 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Cidon; kaj Mi gloriĝos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraŭ ĝi juĝon kaj montros sur ĝi Mian sanktecon. 23 Mi sendos sur ĝin peston, kaj sangoverŝadon sur ĝiajn stratojn, kaj falos en ĝi mortigitoj de glavo, kiu estos direktita kontraŭ ĝin de ĉiuj flankoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 24 Kaj ĝi ne plu estos por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol ĉiuj malbondezirantaj najbaroj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

25 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn ĝi estis disĵetita, kaj montros sur ĝi Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la nacioj, tiam ili loĝos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob. 26 Kaj ili loĝos sur ĝi sendanĝere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinberĝardenojn; jes, ili loĝos en sendanĝereco, kiam Mi faros juĝon kontraŭ ĉiuj iliaj malbondezirantoj ĉirkaŭ ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.

29

1 En la deka jaro, en la deka monato, en la dek-dua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo. 3 Parolu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Faraono, reĝo de Egiptujo, granda drako, kiu kuŝas meze de siaj riveroj, kaj diras: La rivero estas mia, kaj mi faris ĝin por mi. 4 Mi metos hokojn en vian buŝon, Mi alkroĉos la fiŝojn de viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun ĉiuj fiŝoj de viaj riveroj, kiuj estas alkroĉitaj al via skvamaro. 5 Mi ĵetos vin en la dezerton, vin kaj ĉiujn fiŝojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la ĉielo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon. 6 Kaj ekscios ĉiuj loĝantoj de Egiptujo, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke ili estis kana apogo por la domo de Izrael: 7 kiam ili kaptis vin per la mano, vi fendiĝis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili apogis sin sur vi, vi rompiĝis kaj traboris al ili la tutajn lumbojn. 8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos ĉe vi la homojn kaj la brutojn. 9 Kaj la lando Egipta fariĝos dezerto kaj ruinoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris: La rivero estas mia, kaj mi ĝin faris. 10 Tial jen Mi iras kontraŭ vin kaj kontraŭ viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol ĝis Sevene, ĝis la limo de Etiopujo. 11 Ne trairos ĝin piedo de homo, nek piedo de bruto trairos ĝin, kaj ĝi ne estos loĝata dum kvardek jaroj. 12 Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj, kaj ĝiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum kvardek jaroj; kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn. 13 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Post paso de kvardek jaroj Mi kolektos la Egiptojn el inter la popoloj, kien ili estis disĵetitaj; 14 kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno. 15 Ĝi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj ĝi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros ĝin malgranda, por ke ĝi ne regu super la nacioj. 16 Kaj ĝi ne plu estos por la domo de Izrael fidataĵo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al ĝi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

17 En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo de homo! Nebukadnecar, reĝo de Babel, ŝarĝis sian militistaron per granda laboro kontraŭ Tiro, tiel, ke ĉiuj kapoj senhariĝis kaj ĉiuj ŝultroj defrotiĝis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaŭ Tiro pro la laboro, kiun li faris antaŭ ĝi. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi donos al Nebukadnecar, reĝo de Babel, la landon Egiptan, por ke li forportu ĝiajn riĉaĵojn kaj faru en ĝi rabadon kaj diskapton; kaj tio estos rekompenco por lia militistaro. 20 Rekompence pro la laboro, kiun li faris, Mi donis al li la landon Egiptan; ĉar ili laboris por Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

21 En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

30

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plorkriu: Ve al la tago! 3 Ĉar proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la tempo de la nacioj. 4 Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos ĝiajn riĉaĵojn kaj detruos ĝiajn fundamentojn. 5 La Etiopoj, la Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj ĉiuj diversgentaj popoloj, kaj Kub, kaj la filoj de la lando de interligo kune kun ili falos de glavo.

6 Tiele diras la Eternulo: Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj malaltiĝos la fiereco de ĝia forto; de Migdol ĝis Sevene oni falos en ĝi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo. 7 Kaj ĝi dezertiĝos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj ĝiaj urboj estos inter la aliaj ruinigitaj urboj. 8 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj ĉiuj ĝiaj helpantoj estos frakasitaj. 9 En tiu tempo senditoj de Mi iros sur ŝipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster danĝero; kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; ĉar la tempo venas.

10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos la homomulton en Egiptujo per Nebukadnecar, reĝo de Babel. 11 Li kune kun sia popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ Egiptujon kaj plenigos la landon per mortigitoj. 12 Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.

13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ekstermos la idolojn kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan. 14 Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros juĝon en No. 15 Mi elverŝos Mian koleron sur la Egiptan fortikaĵon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No. 16 Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos ĉiutagan angoron. 17 La junuloj de Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en forkaptitecon. 18 En Taĥpanĥes mallumiĝos la tago, kiam Mi rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en ĝi la fiereco de ĝia forto; mallumo ĝin kovros, kaj ĝiaj filinoj iros en forkaptitecon. 19 Kaj Mi faros juĝon kontraŭ Egiptujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

20 En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 21 Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj jen ĝi ne estas bandaĝita, por resaniĝi, kaj ĝi ne estas ĉirkaŭligita, ke ĝi ricevu forton, por teni glavon. 22 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ Faraonon, reĝon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la sanan kaj la rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano. 23 Kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos ilin en diversajn landojn. 24 Kaj Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la brakojn de Faraono Mi frakasos, kaj ĉi tiu ĝemos antaŭ li, kiel ĝemas morte-vundito. 25 Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la reĝo de Babel kaj li eltiros ĝin kontraŭ la landon Egiptan. 26 Kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

31

1 En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo: Al kiu vi similigas vin en via grandeco? 3 Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj branĉoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj ĝia supro estis inter la nuboj. 4 Akvo elkreskigis ĝin, la profundo altigis ĝin, ĉirkaŭante ĝian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al ĉiuj arboj de la kampo. 5 Tial ĝi fariĝis pli alta ol ĉiuj arboj de la kampo; ĝi ricevis multe da branĉoj, kaj ĝiaj branĉoj longiĝis, ĉar ĝi havis multe da akvo, por disetendiĝi. 6 Sur ĝiaj branĉoj havis siajn nestojn ĉiaj birdoj de la ĉielo, sub ĝiaj branĉoj naskis idojn ĉiaj bestoj de la kampo, kaj sub ĝia ombro loĝis ĉiaj grandaj popoloj. 7 Kaj ĝi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj branĉoj, ĉar ĝiaj radikoj troviĝis apud abunda akvo. 8 La cedroj en la ĝardeno de Dio ne estis pli altaj ol ĝi, la cipresoj ne estis egalaj al ĝiaj branĉoj, la platanoj ne povis sin kompari kun ĝiaj branĉoj; neniu arbo en la ĝardeno de Dio estis simila al ĝi per sia beleco. 9 Mi faris ĝin bela per la multo de ĝiaj branĉoj; kaj ĉiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la ĝardeno de Dio, enviis ĝin.

10 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke ĝi tro altiĝis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj ĝia koro fieriĝis pro ĝia alteco — 11 pro tio Mi transdonos ĝin en la manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun ĝi konforme al ĝia malboneco kaj elpuŝos ĝin. 12 Kaj elhakos ĝin fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disĵetos ĝin; sur la montojn kaj sur ĉiujn valojn falos ĝiaj branĉoj, kaj ĝiaj branĉetoj rompiĝos sur ĉiuj torentoj de la lando, kaj ĉiuj popoloj de la tero foriros el sub ĝia ombro kaj forlasos ĝin. 13 Kaj sur ĝia renversiĝinta trunko sidos ĉiaj birdoj de la ĉielo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidos ĉiaj bestoj de la kampo, 14 por ke neniu el la arboj apudakvaj fieriĝu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo leviĝu super ilin; ĉar ĉiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam ĝi iros en Ŝeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro ĝi la abismon, Mi haltigos ĝiajn riverojn, ke stariĝu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro ĝi Lebanonon, kaj ĉiuj arboj de la kampo estos afliktitaj. 16 Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj. 17 Ĉar ankaŭ ili iros en Ŝeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj ĝiaj kunuloj, kiuj sidis sub ĝia ombro inter la nacioj.

18 Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos ĵetita en la profundon subteran; kaj vi kuŝos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

32

1 En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj diru al li: Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn. 3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto. 4 Kaj Mi ĵetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin ĵetos, kaj Mi sidigos sur vi ĉiajn birdojn de la ĉielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero. 5 Mi disĵetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavraĵo. 6 La landon de via naĝado Mi malsekigos per via sango ĝis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi. 7 Kiam vi estingiĝos, Mi kovros la ĉielon kaj senlumigos ĝiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon. 8 Ĉiujn fontojn de lumo en la ĉielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis. 10 Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj reĝoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaŭ iliaj vizaĝoj, kaj ĉiu el ili ĉiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo. 11 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La glavo de la reĝo de Babel venos sur vin. 12 Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; ĉiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj ĝia tuta homomulto estos ekstermita. 13 Mi pereigos ĉiujn ĝiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto. 14 Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos ĉion, kion ĝi havis, kiam Mi mortigos ĉiujn, kiuj loĝas en ĝi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 16 Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj ĝin kantos, pri Egiptujo kaj pri ĝia tuta grandnombra popolo ili ĝin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17 En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj puŝu ĝin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 19 Ĉu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kuŝu kun la necirkumciditoj. 20 Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo ĝi estas transdonita; oni tiros ĝin kaj ĝian tutan grandnombran popolon. 21 Ekparolos al ĝi la potencaj herooj el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo. 22 Tie estas Asirio kaj ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe de ĝi estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo. 23 Ĝiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj ĝia homomulto estas ĉirkaŭ ĝia tombo; ĉiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj. 24 Tie estas Elam kaj ĝia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 25 Meze de mortigitoj estas donita kuŝejo al ĝi kun ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn. 26 Tie estas Meŝeĥ kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj. 27 Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj. 28 Kaj vi ankaŭ estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kuŝos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo. 29 Tie estas Edom kun siaj reĝoj kaj kun ĉiuj siaj princoj, kiuj malgraŭ sia forteco estas ĵetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kuŝas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 30 Tie estas ĉiuj princoj de la nordo, kaj ĉiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun ĵetadis ilia forto; ili kuŝas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 31 Ilin Faraono vidos, kaj li konsoliĝos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo. 32 Ĉar Mi ĵetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.

33

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili: Se Mi venigos glavon kontraŭ iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin ĉe si kiel observanton; 3 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraŭ la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon; 4 kaj se iu, aŭdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo: 5 li aŭdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon. 6 Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu: tiam ĉi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto. 7 Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos el Mia buŝo vorton, avertu ilin en Mia nomo. 8 Kiam Mi diros pri la malvirtulo: Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraŭ lia konduto: tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 9 Sed se vi avertis la malvirtulon kontraŭ lia konduto, ke li deturnu sin de ĝi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto: tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon.

10 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izrael: Vi diras: Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumiĝas; kiel do ni povas vivi? 11 Diru do al ili: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu, ho domo de Izrael? 12 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj de via popolo: La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago, kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la tago de sia peko ne povas resti vivanta kun ĝi. 13 Se Mi diros al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros krimon: tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos pro sia krimo, kiun li faris. 14 Kaj se Mi diros al la malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj agados juste kaj virte; 15 se la malvirtulo redonos la garantiaĵon, repagos la rabitaĵon, agados laŭ la leĝoj de la vivo, ne farante malbonagojn: tiam li restos vivanta kaj ne mortos. 16 Ĉiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj: li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta. 17 Dume la filoj de via popolo diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne ĝusta. 18 Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili; 19 kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta. 20 Kaj vi diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Ĉiun el vi Mi juĝas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.

21 En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la deka monato, venis al mi forsaviĝinto el Jerusalem, kaj diris: La urbo estas disbatita. 22 Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaŭ la veno de la forsaviĝinto, kaj malfermis mian buŝon, antaŭ ol tiu venis al mi matene; kaj mia buŝo malfermiĝis, kaj mi ne plu devis silenti. 23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 24 Ho filo de homo! la loĝantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele: Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredaĵo. 25 Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi manĝas kun sango, kaj viajn okulojn vi levas al viaj idoloj, kaj sangon vi verŝas; kaj tamen vi volas posedi la landon? 26 Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindaĵon, vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon? 27 Diru al ili jenon: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, tiuj, kiuj troviĝas sur la ruinoj, falos de glavo; kiu estas sur la kampo, tiun Mi transdonos kiel manĝaĵon al la bestoj; kaj tiuj, kiuj estas en fortikaĵoj kaj en kavernoj, mortos de pesto. 28 Kaj Mi faros la landon absoluta dezerto, kaj malaperos ĝia fiera forto; kaj la montoj de Izrael dezertiĝos tiel, ke neniu tie pasos. 29 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi plene dezertigos la landon pro ĉiuj iliaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris. 30 Kaj koncerne vin, ho filo de homo, la filoj de via popolo interparolas pri vi ĉe la muroj kaj ĉe la pordoj de la domoj, kaj unu al la alia parolas jene: Iru, kaj aŭskultu, kia estas la vorto, kiu eliris de la Eternulo! 31 Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidiĝas antaŭ vi, kaj aŭskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; ĉar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj buŝoj, kaj ilia koro celas nur profiton. 32 Vi estas por ili kiel volupta kanto, kiel homo kun bela voĉo kaj bone kantanta; ili aŭskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin. 33 Sed kiam plenumiĝos tio, kio devas plenumiĝi, tiam ili ekscios, ke profeto estis meze de ili.

34

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj? 3 La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne paŝtas. 4 La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele. 5 Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris. 6 Erarvagas Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin serĉas. 7 Tial, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: 8 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis — 9 pro tio, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo por ili. 11 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin. 12 Kiel paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj, tiel Mi esploros Miajn ŝafojn; kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma. 13 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero. 14 Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia loĝloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj paŝtiĝos sur grasa paŝtejo, sur la montoj de Izrael. 15 Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi paŝtos kun justeco. 17 Kaj pri vi, ho Miaj ŝafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo, al virŝafoj kaj virkaproj. 18 Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi paŝtiĝas sur bona paŝtejo? la restaĵon sur via paŝtejo vi dispremas per viaj piedoj! Ĉu ne sufiĉas, ke vi trinkas puran akvon? la restaĵon vi movmalklarigas per viaj piedoj! 19 Kaj Miaj ŝafoj devas manĝi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj trinki tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj.

20 Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo grasa kaj ŝafo malgrasa. 21 Ĉar vi puŝas per la flanko kaj per la ŝultro kaj frapas per viaj kornoj ĉiujn malfortajn, ĝis vi forpelas ilin eksteren, 22 Mi helpos al Miaj ŝafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo. 23 Kaj Mi starigos super ili unu paŝtiston, kiu paŝtos ilin, Mian servanton David; li paŝtos ilin, kaj li estos por ili paŝtisto. 24 Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis. 25 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos ĉiujn sovaĝajn bestojn el la lando, por ke oni povu loĝi en la dezerto sendanĝere kaj dormi en la arbaroj. 26 Kaj Mi faros ilin kaj la ĉirkaŭaĵon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en ĝia tempo, tio estos pluvoj de beno. 27 Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktaĵojn, kaj ili estos sur sia tero ekster danĝero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin. 28 Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne manĝegos ilin; kaj ili loĝos sendanĝere, kaj neniu teruros ilin. 29 Kaj Mi aranĝos por ili gloran plantadon, kaj ili ne plu estos ekstermataj de malsato en la lando, kaj ili ne plu havos malhonoron inter la nacioj. 30 Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo. 31 Kaj vi, homoj, estas Miaj ŝafoj, la ŝafoj de Mia paŝtejo, kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

35

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la monto Seir, kaj profetu pri ĝi; 3 kaj diru al ĝi: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj faros vin absoluta dezerto. 4 Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj vi mem dezertiĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 5 Ĉar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfeliĉo, kiam iliaj malbonagoj finiĝis: 6 tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi faros vin sanganta, kaj sanga venĝo vin persekutos; ĉar vi ne malamis sangon, tial sanga venĝo vin persekutos. 7 Kaj Mi faros la monton Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos sur ĝi ĉian pasanton. 8 Mi plenigos ĝiajn altaĵojn de mortigitoj: sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en ĉiuj viaj terfendoj kuŝos falintoj, mortigitaj de glavo. 9 Mi faros vin eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos loĝataj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 10 Pro tio, ke vi diris: Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo: 11 tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraŭ ili; kaj oni ekkonos Min ĉe ili, kiam Mi juĝos vin. 12 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, aŭdis ĉiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante: Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin. 13 Vi faris vin grandaj antaŭ Mi per via buŝo, kaj vi multe parolis kontraŭ Mi; Mi tion aŭdis. 14 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam la tuta tero ĝojos, Mi faros vin dezerto. 15 Kiel vi ĝojis pri la heredaĵo de la domo de Izrael, kiam ĝi dezertiĝis, tiel Mi agos kun vi: vi fariĝos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

36

1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Eternulo! 2 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar la malamiko diras pri vi: Ha, ha! ankaŭ la eternaj altaĵoj fariĝis niaj posedaĵoj; 3 tial profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ĝuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de ĉiuj flankoj, por ke vi fariĝu heredaĵo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias, 4 tial, ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj fariĝis rabataĵo kaj mokataĵo por la aliaj nacioj ĉirkaŭe; 5 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora ĝojo kaj kun mokado, por prirabi ĝiajn produktaĵojn; 6 tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj; 7 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, suferos malhonoron; 8 sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn branĉojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; ĉar ili baldaŭ venos. 9 Ĉar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizaĝon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj; 10 kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin ĉiujn; kaj la urboj fariĝos loĝataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj; 11 Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multiĝos kaj fruktoriĉiĝos; kaj Mi faros vin loĝataj, kiel en via antaŭa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 12 Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredaĵo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin. 13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke oni diras al vi: Vi formanĝas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon — 14 pro tio vi nun ne plu manĝos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Kaj Mi ne plu aŭdigos kontraŭ vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 17 Ho filo de homo! la domo de Izrael, loĝante sur sia tero, malpurigis ĝin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpuraĵo de virino dum ŝia monataĵo estis antaŭ Mi ilia konduto. 18 Kaj Mi elverŝis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili verŝadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis ĝin per siaj idoloj; 19 kaj Mi disĵetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris juĝon kontraŭ ili. 20 Kaj ili aliĝis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili: Ĉu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando? 21 Sed Mi domaĝis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis. 22 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis. 23 Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan ĉe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj. 24 Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el ĉiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon. 25 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin. 26 Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan. 27 Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados. 28 Kaj vi loĝos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio. 29 Kaj Mi liberigos vin de ĉiuj viaj malpuraĵoj; Mi vokos la grenon kaj multigos ĝin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton. 30 Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktaĵojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaŭ la nacioj honton pri malsato. 31 Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riproĉojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindaĵoj. 32 Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj ruĝiĝu pri via konduto, ho domo de Izrael! 33 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tempo, kiam Mi purigos vin de ĉiuj viaj malbonagoj kaj loĝatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj, 34 kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataŭ tio, ke ĝi estis dezerto antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto: 35 tiam oni diros: Ĉi tiu dezertigita tero fariĝis kiel la ĝardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj loĝataj. 36 Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos ĉirkaŭ vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitaĵon, priplantis la dezertigitaĵon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

37 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili: Mi multigos ĉe ili la homojn kiel ŝafojn. 38 Kiel la sanktaj ŝafoj, kiel la ŝafoj de Jerusalem dum ĝiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj pleniĝos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

37

1 Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenaĵo, kiu estis plena de ostoj. 2 Kaj Li kondukis min ĉirkaŭe ĉirkaŭ ili; estis tre multe da ili sur la ebenaĵo, kaj ili estis tre sekaj. 3 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉu reviviĝos ĉi tiuj ostoj? Mi respondis: Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias. 4 Kaj Li diris al mi: Profetu pri ĉi tiuj ostoj, kaj diru al ili: Ho sekaj ostoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo! 5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al ĉi tiuj ostoj: Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; 6 kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos ĉirkaŭ vi karnon, Mi kovros vin per haŭto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 7 Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetaĵon, fariĝis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimiĝadi, ĉiu osto al sia osto. 8 Kaj mi vidis: jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj haŭto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis. 9 Kaj Li diris al mi: Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur ĉi tiujn mortigitojn, por ke ili reviviĝu. 10 Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo. 11 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras: Sekiĝis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto. 12 Tial profetu, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael. 13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo. 14 Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi reviviĝos, kaj Mi aranĝos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.

15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 16 Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aliĝintaj al li. Poste prenu ankoraŭ unu lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aliĝis al li. 17 Kaj aligu ilin al vi unu al la alia kiel unu lignon, ke ili fariĝu unu en via mano. 18 Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin: Ĉu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas ĉe vi? 19 tiam diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aliĝis al li; kaj Mi aligos ĝin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano. 20 Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaŭ iliaj okuloj. 21 Kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon. 22 Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu reĝo estos reĝo por ili ĉiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn. 23 Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el ĉiuj iliaj loĝlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 24 Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos. 25 Kaj ili loĝos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu loĝis viaj patroj; kaj ili loĝos en ĝi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne. 26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne. 27 Kaj Mi loĝos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 28 Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.

38

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Gog, en la lando Magog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal, kaj profetu pri li; 3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal. 4 Kaj Mi vagigos vin, Mi metos buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, ĉevalojn kaj rajdistojn, ĉiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun ŝildoj, kun glavo en la mano; 5 Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, ĉiujn kun ŝildoj kaj kaskoj; 6 Gomeron kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj; multaj popoloj estos kun vi. 7 Pretigu vin kaj aranĝu vin, vi kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kolektiĝis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto. 8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj ĉiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta loĝas ekster danĝero. 9 Kaj vi leviĝos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj kaj la multaj popoloj kun vi. 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn. 11 Kaj vi diros: Mi iros kontraŭ la landon nebaritan, mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili loĝas ekster danĝero, kiuj loĝas ĉiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn; 12 por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptaĵon, kaj metu la manon sur la denove loĝatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj loĝas sur la centro de la tero. 13 Ŝeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarŝiŝ, kaj ĉiuj ĝiaj potenculoj diros al vi: Ĉu ne por fari rabadon vi venis? ĉu ne por kapti kaptaĵon vi kolektis vian homomulton, por forporti arĝenton kaj oron, por preni brutojn kaj havaĵojn, por fari grandan rabadon?

14 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas loĝi sendanĝere? 15 Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, ĉiuj rajdante sur ĉevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo; 16 kaj vi iros kontraŭ Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj, ho Gog. 17 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antaŭdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin. 18 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, leviĝos Mia kolero kaj Mia indigno. 19 Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael; 20 kaj ektremos antaŭ Mi la fiŝoj de la maro, la birdoj de la ĉielo, la bestoj de la kampo, ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversiĝos la montoj, falos la rokkrutaĵoj, kaj ĉiuj muroj falos sur la teron. 21 Kaj Mi vokos kontraŭ lin glavon sur ĉiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; ĉiu prenos glavon kontraŭ sian fraton. 22 Kaj Mi faros kontraŭ li juĝon per pesto kaj sangoverŝado; Mi sendos pluvegon, ŝtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn taĉmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li. 23 Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaŭ la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

39

1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal. 2 Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael. 3 Kaj Mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano, kaj Mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano. 4 Sur la montoj de Izrael vi falos, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj, kaj la popoloj, kiuj estos kun vi; al ĉiaspecaj rabobirdoj kaj al la bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon. 5 Sur la kampo vi falos; ĉar Mi tion decidis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 6 Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la eksterdanĝerajn loĝantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 7 Kaj Mian sanktan nomon Mi konatigos meze de Mia popolo Izrael, kaj Mi ne plu permesos malhonori Mian sanktan nomon; kaj la popoloj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, la Sanktulo en Izrael. 8 Jen tio venos kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis. 9 Kaj eliros la loĝantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la ŝildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la daŭro de sep jaroj. 10 Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptaĵon de tiuj, kiuj prenis kaptaĵon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11 En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj ĝi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos ĝin Valo de la Homomulto de Gog. 12 Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la daŭro de sep monatoj. 13 Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando; kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston, diras la Sinjoro, la Eternulo. 14 Kaj ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili enterigados tiujn, kiuj restis sur la supraĵo de la tero, por purigi ĉi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la serĉadon. 15 Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos ĉe ĝi signon, ĝis la enterigantoj enterigos ĝin en la Valo de la Homomulto de Gog. 16 Kaj eĉ la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.

17 Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Diru al la ĉiaspecaj birdoj kaj al ĉiuj bestoj de la kampo: Kolektiĝu kaj venu, kunvenu de ĉirkaŭe al la buĉado, kiun Mi faras por vi, al la granda buĉado sur la montoj de Izrael; kaj vi manĝos karnon kaj trinkos sangon. 18 Karnon de fortuloj vi manĝos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de virŝafoj, ŝafidoj, kaproj, kaj bovoj, ĉiuj bone grasigitaj. 19 Kaj vi manĝos grasaĵon ĝissate, kaj vi trinkos sangon ĝisebrie de Mia buĉofero, kiun Mi buĉis por vi. 20 Kaj ĉe Mia tablo vi satiĝos de ĉevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj ĉiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo. 21 Kaj Mi montros Mian majeston inter la nacioj, kaj ĉiuj nacioj vidos Mian juĝon, kiun Mi faris, kaj Mian manon, kiun Mi metis sur ilin. 22 Kaj la domo de Izrael ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, de tiu tempo kaj plue. 23 Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke ili perfidis Min, Mi kaŝis Mian vizaĝon antaŭ ili kaj transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili ĉiuj falis de glavo. 24 Konforme al ilia malpureco kaj al iliaj krimoj Mi agis kun ili, kaj Mi kaŝis antaŭ ili Mian vizaĝon.

25 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo. 26 Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj ĉiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraŭ Mi, kiam ili sidos sendanĝere sur sia tero kaj neniu ilin timigos; 27 kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la multaj popoloj. 28 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie. 29 Kaj Mi ne plu kaŝos Mian vizaĝon antaŭ ili, kiam Mi elverŝos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

40

1 En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, ĝuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien. 2 En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaŭ konstruaĵoj de urbo. 3 Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan ŝnureton kaj mezurstangon, kaj li staris ĉe pordego. 4 Kaj tiu viro ekparolis al mi: Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, aŭskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro ĉion, kion mi montros al vi; ĉar vi estas venigita ĉi tien, por ke mi tion montru al vi. Ĉion, kion vi vidos, raportu al la domo de Izrael.

5 Kaj jen mi ekvidis muron ekster la domo ĉirkaŭe, kaj en la mano de la viro estis mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno; kaj li mezuris sur tiu konstruaĵo unu stangon laŭlarĝe kaj unu stangon laŭalte. 6 Kaj li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur ĝia ŝtuparo; kaj li mezuris sur unu sojlo de la pordego la larĝon de unu stango kaj sur la dua sojlo la larĝon de unu stango. 7 Kaj en la flankaj ĉambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da larĝo, kaj inter la ĉambretoj kvin ulnojn; kaj sur la sojlo de la pordego apud la portiko, kondukanta al la interna pordego, ankaŭ unu stangon. 8 Kaj en la portiko de la interna pordego li mezuris unu stangon. 9 En la portiko de la pordego li mezuris ok ulnojn kaj sur ĝiaj kolonoj du ulnojn; la portiko de la pordego estis interne de la konstruaĵo. 10 Da flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; ĉiuj tri havis unu mezuron, kaj ankaŭ la ambaŭflankaj kolonoj havis unu mezuron. 11 Li mezuris la larĝon de la enirejo de la pordego, dek ulnojn; laŭlonge de la pordego li mezuris dek tri ulnojn. 12 La spaco antaŭ la ĉambretoj estis po unu ulno sur ambaŭ flankoj, kaj la ĉambretoj havis po ses ulnoj sur ambaŭ flankoj. 13 Kaj li mezuris la pordegon de la tegmento de unu ĉambreto ĝis la tegmento de la dua ĉambreto, dudek kvin ulnojn laŭlarĝe; unu pordo estis kontraŭ la alia pordo. 14 Kaj en la kolonoj li kalkulis sesdek ulnojn, en la kolonoj de la korto kaj de la pordego ĉirkaŭe. 15 Kaj de la antaŭo de la pordego de la eniro ĝis la antaŭo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj. 16 Kaj kovritaj fenestroj estis en la flankaj ĉambretoj kaj en la vestibloj kun direkto internen, ĉirkaŭe de la pordego; tiel ankaŭ en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj ĉe ĉiuj flankoj internen, kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.

17 Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis ĉambrojn kaj pavimon, faritan ĉirkaŭe ĉe la korto; tridek ĉambroj estis sur la pavimo. 18 La pavimo estis flanke de la pordegoj; laŭlonge de la pordegoj la pavimo estis pli malalte. 19 Kaj li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden. 20 Li mezuris ankaŭ la longon kaj la larĝon de la norden turnita pordego de la ekstera korto. 21 Kaj da flankaj ĉambretoj estis ambaŭflanke po tri; kaj ĝiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel ĉe la unua pordego: kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da larĝo. 22 Ĝiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita orienten; per sep ŝtupoj oni leviĝadis sur ĝin; kaj antaŭ ĝi estis ĝia vestiblo. 23 Kaj la pordegoj de la interna korto estis kontraŭ la pordegoj norda kaj orienta; kaj li mezuris de pordego ĝis pordego cent ulnojn. 24 Kaj li kondukis min suden; kaj jen estis pordego turnita suden; kaj li mezuris ĝiajn kolonojn kaj vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel ĉe la aliaj. 25 Kaj fenestrojn kaj vestiblojn ĉirkaŭe ĝi havis tiajn samajn, kiel tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj la larĝo dudek kvin ulnoj. 26 Kaj por supreniri ĝi havis sep ŝtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaŭ ili, kaj palmornamojn ĝiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko. 27 Ankaŭ ĉe la interna korto estis pordego turnita suden; kaj li mezuris de unu pordego al la alia, turnita suden, cent ulnojn.

28 Kaj li venigis min sur la internan korton tra la suda pordego; kaj li mezuris ĉe la suda pordego la saman mezuron. 29 Kaj ĝiaj ĉambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel tiuj; kaj fenestrojn ĝi kaj ĝiaj portikoj havis ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj. 30 Kaj la portikoj ĉirkaŭe havis la longon de dudek kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj. 31 Estis ankaŭ portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok ŝtupoj por leviĝo. 32 Kaj li venigis min sur la internan korton al la orienta flanko; kaj li mezuris ĉe la pordego la samajn mezurojn, kiel ĉe la aliaj. 33 Kaj ĝiaj ĉambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la samajn mezurojn; kaj fenestrojn ĝi kaj ĝiaj portikoj havis ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj. 34 Estis ankaŭ portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj ambaŭflanke, kaj ok ŝtupoj por leviĝo. 35 Kaj li venigis min al la norda pordego; kaj li mezuris tie tiajn samajn mezurojn. 36 Ĝi havis ĉambretojn, kolonojn, kaj portikojn, kaj fenestrojn ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj. 37 Kaj ĝiaj kolonoj staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis sur la kolonoj ambaŭflanke, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.

38 Estis ankaŭ ĉambro kun sia enirejo apud la kolonoj ĉe la pordegoj; tie oni lavadis la bruloferon. 39 En la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua flanko, por buĉi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj kulpoferon. 40 Ĉe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj, kaj ĉe la dua flanko, apud la portiko de la pordego, staris ankaŭ du tabloj. 41 Kvar tabloj unuflanke kaj kvar tabloj aliaflanke staris ĉe la flankoj de la pordego: ok tabloj, sur kiuj oni buĉadis. 42 Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la larĝon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kuŝigadis la ilojn, per kiuj oni buĉadis la bruloferon kaj aliajn oferojn. 43 Kaj listeloj, havantaj la larĝon de unu manplato, estis ĉe la muroj de la domo ĉirkaŭe; kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero. 44 Ekstere de la interna pordego estis ĉambroj por kantistoj, ĉe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizaĝa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta ĉambro, estis turnita norden. 45 Kaj li diris al mi: Ĉi tiu ĉambro, kiu estas turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en la domo; 46 kaj la ĉambro, kiu estas turnita per sia vizaĝa flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon ĉe la altaro: tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de Levi povas alproksimiĝi al la Eternulo, por servi al Li. 47 Kaj li mezuris la korton: ĝi havis la longon de cent ulnoj kaj la larĝon de cent ulnoj, ĝi estis kvadrata; kaj la altaro staris antaŭ la domo.

48 Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris ĉe kolono de la portiko kvin ulnojn ĉe unu flanko kaj kvin ulnojn ĉe la dua flanko; kaj la larĝo de la pordego estis tri ulnoj ĉe unu flanko kaj tri ulnoj ĉe la dua flanko. 49 La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la larĝo dek unu ulnoj, kaj ĝi havis ŝtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazaĵojn, unu ĉe unu flanko kaj unu ĉe la alia flanko.

41

1 Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris ĉe la kolonoj ses ulnojn da larĝo ĉe unu flanko kaj ses ulnojn da larĝo ĉe la alia flanko, laŭlarĝe de la tabernaklo. 2 La larĝo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉe unu flanko kaj kvin ulnoj ĉe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la larĝon, dudek ulnojn. 3 Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la larĝo de la pordo estis sep ulnoj. 4 Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la larĝo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la plejsanktejo. 5 Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la larĝo de la flanka galerio ĉirkaŭe de la tuta domo estis kvar ulnoj. 6 Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limiĝis per la muro, kiu estis ĉe la domo por la galerioj ĉirkaŭe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo. 7 Kaj la larĝo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; ĉar ankaŭ la domo estis ju pli alte des pli ampleksa ĉiuflanke, kaj supre la domo estis pli larĝa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza. 8 Kaj mi vidis ĉe la domo ĉirkaŭe altaĵon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la larĝon de tuta stango de ses ulnoj. 9 La larĝo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo. 10 Kaj la interspaco inter la oficaj ĉambroj, kiuj estis ĉiuflanke ĉirkaŭ la domo, estis dudek ulnoj. 11 Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la larĝo de la libera loko estis kvin ulnoj ĉirkaŭe. 12 La konstruaĵo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la larĝon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruaĵo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉiuflanke, kaj ĝia longo estis naŭdek ulnoj. 13 Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruaĵo kaj ĝiaj muroj havis ankaŭ la longon de cent ulnoj. 14 Kaj la larĝo de la antaŭa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaŭ cent ulnojn.

15 Kaj li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo, kiu estis malantaŭe, kun ĝiaj flankaj partoj ambaŭflanke, cent ulnojn; ankaŭ la internan templon kaj la portikojn de la korto. 16 La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj ĉirkaŭe en siaj tri etaĝoj kontraŭ ĉiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno ĉiuflanke, ankaŭ la tero ĝis la fenestroj; kaj la fenestroj estis kovritaj. 17 De la supra parto de la pordo ĝis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laŭ la tuta muro ĉirkaŭe, interne kaj ekstere ĉio estis laŭmezura. 18 Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj ĉiu kerubo havis du vizaĝojn. 19 Kaj homa vizaĝo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizaĝo leonida; tiel estis farite en la tuta domo ĉirkaŭe. 20 De la tero ĝis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaŭ sur la muro de la templo. 21 La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria. 22 La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; ĝiaj anguloj kaj ĉiuj ĝiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la tablo, kiu staras antaŭ la Eternulo. 23 Kaj du pordoj estis en la templo kaj en la sanktejo. 24 Ĉiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaŭ estis moveblaj; du fermoplatojn havis unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua. 25 Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, troviĝis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaŭ la portiko ekstere estis ligna podio. 26 Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis ĉe ambaŭ flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.

42

1 Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en norda direkto; kaj li venigis min al la ofica ĉambro, kiu estis kontraŭ la placo kaj kontraŭ la konstruaĵo norde. 2 Ĝia longo ĝis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la larĝo kvindek ulnoj. 3 Kontraŭ la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraŭ la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietaĝe. 4 Kaj antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de dek ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermiĝadis norden. 5 La supraj ĉambroj estis malpli ampleksaj, ĉar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruaĵo. 6 Ĉar ili estis trietaĝaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero. 7 Kaj la muro ekster la oficaj ĉambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaŭ la ĉambroj la longon de kvindek ulnoj. 8 Ĉar la longo de la ĉambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaŭ la templo estis cent ulnoj. 9 Kaj malsupre por tiuj ĉambroj estis enirejo de oriente, por ke oni povu veni al ili el la ekstera korto. 10 Laŭlarĝe de la muro de la korto en la direkto al oriento, antaŭ la placo kaj antaŭ la konstruaĵo estis ĉambroj. 11 Kaj pasejo antaŭ ili estis tia sama, kiel antaŭ la ĉambroj, kiuj estis norde, kaj tiaj samaj estis ilia longo kaj larĝo, ĉiuj iliaj eliroj kaj ilia aranĝo kaj iliaj pordoj. 12 Kaj simile al la pordoj de la ĉambroj turnitaj suden ankaŭ ĉe la orientaj ĉambroj estis enira pordo ĉe la komenco de la vojo, de tiu vojo, kiu iris laŭlonge de la muro. 13 Kaj li diris al mi: La ĉambroj nordaj kaj la ĉambroj sudaj, kiuj estas antaŭ la placo, estas ĉambroj sanktaj, en kiuj la pastroj, starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn oferojn; tie ili kuŝigas la plej sanktajn oferojn kaj la farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, ĉar la loko estas sankta. 14 Kiam la pastroj eniris ĉi tien, ili devas ne eliri el la sanktejo sur la eksteran korton, antaŭ ol ili restigis ĉi tie siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, ĉar tiuj vestoj estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili povas iri al lokoj de la popolo.

15 Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la domon ĉe ĉiuj flankoj. 16 Li mezuris la orientan flankon per la mezura stango, kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe. 17 Li mezuris la nordan flankon, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe. 18 La sudan flankon li mezuris, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn. 19 Li turnis sin al la okcidenta flanko, kaj tie ankaŭ mezuris kvincent mezurajn stangojn. 20 De kvar flankoj li mezuris; la muro ĉirkaŭe havis kvincent stangojn da longo kaj kvincent stangojn da larĝo, por apartigi la sanktaĵon de la nesanktaĵo.

43

1 Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten. 2 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto. 3 Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antaŭe, kiam mi iris, por antaŭdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 4 Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. 5 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon. 6 Kaj mi aŭdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi. 7 Kaj estis dirite al mi: Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj reĝoj, per sia malĉastado kaj per la kadavraĵoj de siaj reĝoj sur iliaj altaĵoj. 8 Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero. 9 Sed nun ili forigos de Mi sian malĉastaĵon kaj la kadavraĵojn de siaj reĝoj, kaj Mi loĝos inter ili eterne.

10 Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael ĉi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al ĝia aranĝo. 11 Kaj se ili ekhontos pri ĉio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, ĝian aranĝon, ĝiajn elirojn kaj enirojn, ĉiujn ĝiajn manierojn kaj leĝojn, ĉiujn ĝiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu ĉion antaŭ iliaj okuloj, por ke ili observu ĉiujn ĝiajn instrukciojn kaj leĝojn kaj plenumu ilin. 12 Jen estas la leĝo por la domo: la tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo; tio estas la leĝo por la domo.

13 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laŭ ulnoj, kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno: la bazo havu unu ulnon kaj la larĝo unu ulnon, kaj la listelo ĉe ĝia rando ĉirkaŭe havu la larĝon de unu manstreĉo; kaj tia estu la dorso de la altaro. 14 Kaj de la bazo sur la tero ĝis la malsupra elstaraĵo devas esti du ulnoj, kaj la larĝo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstaraĵo ĝis la granda elstaraĵo estu kvar ulnoj, kaj la larĝo unu ulno. 15 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro leviĝu supren kvar kornoj. 16 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da larĝo, ĝi estu kvadrata sur ĉiuj siaj kvar flankoj. 17 Kaj la elstaraĵo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da larĝo sur ĉiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo ĉirkaŭ ĝi havu duonon de ulno, kaj ĝia bazo ĉirkaŭe havu unu ulnon; kaj ĝiaj ŝtupoj devas esti ĉe la orienta flanko.

18 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Tio estas la leĝoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos ĝin, por alportadi sur ĝi bruloferojn kaj aspergadi ĝin per sango. 19 Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimiĝos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon. 20 Kaj prenu iom el ĝia sango, kaj ŝprucigu sur ĝiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo kaj sur la listelon ĉirkaŭe; kaj per tio vi ĝin purigos kaj pekliberigos. 21 Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu ĝin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo. 22 Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido. 23 Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virŝafon el la ŝafoj; 24 kaj alportu ilin antaŭ la Eternulon, kaj la pastroj ĵetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo. 25 Dum sep tagoj alportu ĉiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virŝafo el la ŝafoj, sendifektajn. 26 Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu ĝin kaj konsekru ĝin. 27 Kiam finiĝos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

44

1 Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo, al tiu, kiu estis turnita orienten; sed ĝi estis ŝlosita. 2 Kaj la Eternulo diris al mi: Ĉi tiu pordego estos ŝlosita, kaj oni ĝin ne malfermu, kaj neniu iru tra ĝi; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, eniris tra ĝi, tial ĝi restu ŝlosita. 3 Nur la princo, la princo povas sidi en ĝi, por manĝi panon antaŭ la Eternulo; tra la portiko de la pordego li eniru, kaj laŭ la sama vojo li eliru. 4 Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 5 Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj aŭskultu per viaj oreloj ĉion, kion Mi diras al vi pri ĉiuj leĝoj de la domo de la Eternulo kaj pri ĉiuj ĝiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj ĉiujn elirojn el la sanktejo. 6 Kaj diru al la malobeema domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉaj estu por vi ĉiuj viaj abomenindaĵoj, ho domo de Izrael. 7 Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasaĵon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj. 8 Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo. 9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, eĉ el tiuj aligentuloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj. 10 Sed la Levidoj, kiuj malproksimiĝis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj. 11 Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon ĉe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili buĉados por la popolo la bruloferon kaj buĉoferon, kaj ili staros antaŭ la homoj, por servi ilin. 12 Pro tio, ke ili servis ilin antaŭ iliaj idoloj kaj estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu punataj pro siaj malbonagoj. 13 Ili ne alproksimiĝu al Mi, por fari pastran servadon antaŭ Mi kaj por aliri al ĉiuj Miaj sanktaĵoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindaĵojn, kiujn ili faris. 14 Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por ĉiuj laboroj en ĝi, kaj por ĉio, kio estas farata en ĝi.

15 Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimiĝadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaŭ Mi, por alporti al Mi grasaĵon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimiĝadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaŭ Mi la servan oficon. 17 Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto, ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanaĵo ne devas esti sur ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la domo. 18 Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en ŝvito. 19 Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj ĉambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj. 20 Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaŭ ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon. 21 Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton. 22 Vidvinon aŭ eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aŭ vidvinon, kiu vidviniĝis de pastro, ili prenu. 23 Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, inter malpuraĵo kaj puraĵo. 24 En disputa afero ili stariĝu por juĝi, kaj ili juĝu laŭ Mia juro; Mian instruon kaj Miajn leĝojn pri ĉiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte. 25 Al homo mortinta ili ne aliru, por ne fariĝi malpura; nur por la patro aŭ la patrino, por filo aŭ filino, por frato aŭ needzinigita fratino ili povas sin malpurigi. 26 Kaj kiam tia pastro repuriĝos, oni kalkulu al li sep tagojn. 27 Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 28 Kaj ilia heredaĵo estu tio, ke Mi estas ilia heredaĵo; terposedaĵon ne donu al ili en Izrael: Mi estas ilia posedaĵo. 29 La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili manĝu; kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili. 30 Kaj la unuaaĵo el ĉio unuenaskita, kaj ĉiaj oferdonoj el ĉiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaaĵon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo. 31 Ĉian kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon el la birdoj aŭ el la brutoj la pastroj ne manĝu.

45

1 Kiam vi lote dividos la teron en heredaĵojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la larĝon de dek mil; tiu loko estu sankta en ĉiuj siaj limoj ĉirkaŭe. 2 El ĝi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj ĉiuflanke, kaj kvindek ulnoj ĉirkaŭe kiel libera placo por ĝi. 3 Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktaĵo. 4 La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimiĝas al la Eternulo, por servi al Li; ĝi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo. 5 Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da larĝo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek ĉambroj estu tie ilia posedaĵo. 6 Kaj kiel posedaĵon de la urbo apartigu kvin mil da larĝo kaj dudek kvin mil da longo kontraŭ la sankta terpeco: ĝi apartenu al la tuta domo de Izrael. 7 Kaj al la princo donu parton ambaŭflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba posedaĵo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta flanko orienten; ĝia longo devas esti tia sama, kiel de unu el tiuj partoj de la okcidenta limo ĝis la orienta. 8 Tio estos lia tero, lia terposedaĵo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laŭ iliaj triboj.

9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, ĉesigu vian persekutadon kontraŭ Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo. 10 Ĝusta pesilo, ĝusta ŝutmezurilo, kaj ĝusta verŝmezurilo estu ĉe vi. 11 La efo kaj la bat’o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat’o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson. 12 La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek kvin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min’o. 13 Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi: sesono de efo el ĥomero da tritiko, kaj sesono de efo el ĥomero da hordeo. 14 Kaj la leĝo pri la oleo estas: bat’o da oleo; bat’o estas dekono de kor’o; dek bat’oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat’ojn. 15 Kaj unu ŝafidon oni donu el ducento da ŝafoj de paŝtejo de Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 La tuta popolo de la lando alportadu tian oferdonon al la princo de Izrael. 17 Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj verŝofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en ĉiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.

18 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la unua tago de la unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la sanktejon. 19 Kaj la pastro prenu iom el la sango de la pekofero, kaj ŝprucigu sur la fostojn de la domo kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo de la altaro kaj sur la fostojn de la pordego de la interna korto. 20 Tion saman faru en la sepa tago de la monato por ĉiu, kiu pekis pro eraro aŭ pro naiveco; kaj tiamaniere pekliberigu la domon. 21 En la dek-kvara tago de la unua monato estu ĉe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas manĝi macojn. 22 Kaj la princo en tiu tago devas alporti pro si kaj pro la tuta popolo de la lando bovon kiel propekan oferon. 23 Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virŝafoj sendifektaj ĉiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon ĉiutage. 24 Kaj da farunofero li alportos po unu efo por ĉiu bovo, kaj po unu efo por ĉiu virŝafo, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo. 25 En la dek-kvina tago de la sepa monato, en la festo, li faru tion saman dum sep tagoj: tian saman pekoferon, bruloferon, farunoferon, kaj oleon.

46

1 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu ŝlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata ĝi estu malfermita, kaj ankaŭ en la monatkomenco ĝi estu malfermita. 2 Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj stariĝos ĉe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorkliniĝos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos ŝlosita ĝis vespero. 3 La popolo de la lando adorkliniĝos antaŭ la Eternulo ĉe la enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj. 4 La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos: ses sendifektaj ŝafidoj kaj unu sendifekta virŝafo; 5 kaj da farunofero unu efo por la virŝafo, kaj da farunofero por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo. 6 En la tago de la monatkomenco: sendifekta bovido kaj ses ŝafidoj kaj sendifekta virŝafo; 7 kaj farunoferon li faru: unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo. 8 Kiam la princo venos, li devas eniri tra la portiko de la pordego, kaj laŭ la sama vojo li devas eliri. 9 Kaj kiam la popolo de la lando venos antaŭ la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorkliniĝi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontraŭa. 10 Kaj la princo estos inter ili: kiam ili eniros, li ankaŭ eniros, kaj kiam ili eliros, li ankaŭ eliros. 11 En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo. 12 Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan bruloferon aŭ memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaŭ li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon aŭ sian pacoferon tiel, kiel li faras ĝin en la tago sabata; poste li eliros, kaj post lia eliro oni ŝlosos la pordegon. 13 Unujaran ŝafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon ĉiutage al la Eternulo; ĉiumatene li alportu ĝin. 14 Kaj farunoferon li alportu kune kun ĝi ĉiumatene: sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por ŝprucigi sur la farunon; tio devas esti la porĉiama leĝo pri la farunofero al la Eternulo. 15 Tiamaniere oni alportu ĉiumatene la ŝafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.

16 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se la princo donos donacon al iu el siaj filoj, ĝi fariĝu heredaĵo por liaj filoj; tio estu ilia hereda posedaĵo. 17 Sed se li donos donacon el sia heredaĵo al unu el siaj sklavoj, ĝi apartenu al li ĝis la jaro de libereco, kaj poste ĝi revenu al la princo; nur la heredaĵo donacita al liaj filoj devas resti ĉe ili. 18 La princo ne prenu ion el la heredaĵo de la popolanoj, elpremante ilin el ilia terposedaĵo: nur el sia terposedaĵo li povas doni heredon al siaj filoj, por ke neniu el Mia popolo estu elpuŝita el sia terposedaĵo.

19 Kaj li venigis min tra la enirejo, kiu estis flanke de la pordego, al la sanktaj ĉambroj, kiuj apartenas al la pastroj kaj kiuj estas turnitaj norden; kaj jen mi tie vidis lokon ĉe la rando okcidente. 20 Kaj li diris al mi: Ĉi tie estas la loko, kie la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran korton, por ne sanktigi la popolon. 21 Kaj li elkondukis min sur la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la korto; kaj mi vidis, ke en ĉiu angulo de la korto troviĝas ankoraŭ korto. 22 En la kvar anguloj de la korto troviĝis aldonaj kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la larĝon de tridek; la saman mezuron havis ĉiuj kvar kortetoj. 23 Kaj mureto estis ĉirkaŭe, ĉirkaŭ ĉiuj kvar, kaj kuirlokoj estis aranĝitaj malsupre ĉe tiuj muretoj ĉirkaŭe. 24 Kaj li diris al mi: Jen estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la oferojn de la popolo.

47

1 Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro. 2 Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laŭ ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko. 3 Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezurŝnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la maleoloj. 4 Kaj li mezuris ankoraŭ mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta ĝis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la lumboj. 5 Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis. 6 Kaj li diris al mi: Ĉu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento. 7 Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaŭ flankoj. 8 Kaj li diris al mi: Ĉi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam ĝi troviĝos en la maro, tiam saniĝos la akvo. 9 Kaj ĉiu vivanta estaĵo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, reviviĝos, kaj estos tre multe da fiŝoj; ĉar tien venos ĉi tiu akvo, kaj ĉio saniĝos kaj reviviĝos, kien venos la torento. 10 Kaj staros apud ĝi fiŝkaptistoj de En-Gedi ĝis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fiŝoj estos tiaspecaj, kiel la fiŝoj de la Granda Maro, kaj tre multe. 11 Sed ĝiaj marĉoj kaj marĉetoj ne saniĝos, ili estos destinitaj por salo. 12 Kaj apud la torento sur ambaŭ bordoj kreskos ĉiaspecaj manĝaĵdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfiniĝos iliaj fruktoj; ĉiumonate ili donos novajn fruktojn, ĉar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas la limoj, laŭ kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael: al Jozef duoblan parton. 14 Kaj dividu ĝin al ĉiuj egale; ĉar per levo de la mano Mi promesis doni ĝin al viaj patroj, tial ĉi tiu tero fariĝos via hereda posedaĵo. 15 Jen estas la limo de la lando: sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, ĝi iras tra Ĥetlon en la direkto al Cedad; 16 tra Ĥamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de Ĥamat, ĝis Ĥacer-Tiĥon, kiu troviĝas ĉe la limo de Ĥavran. 17 Kaj la limo estos de la maro ĝis Ĥacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj ĝis la norda Cafon kaj la limo de Ĥamat. Tio estas la rando norda. 18 Kaj la orientan randon mezuru inter Ĥavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laŭ Jordan, de la limo ĝis la orienta maro; tio estas la rando orienta. 19 La suda rando estas de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭ la torento ĝis la Granda Maro; tio estas la rando suda. 20 La okcidenta rando estas la Granda Maro, ĝis la komenco de Ĥamat; tio estas la rando okcidenta. 21 Kaj dividu inter vi ĉi tiun landon laŭ la triboj de Izrael. 22 Kaj dividu ĝin lote al vi, kaj ankaŭ al la fremduloj, kiuj loĝas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indiĝenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedaĵon inter la triboj de Izrael. 23 En tiu tribo, inter kiu ekloĝis la fremdulo, tie donu al li lian heredan posedaĵon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

48

1 Jen estas la nomoj de la triboj: de la norda rando laŭ la vojo al Ĥetlon, en la direkto al Ĥamat, Ĥacar-Enan, norde de la limo de Damasko ĝis Ĥamat; ĉi tiu regiono de oriente ĝis okcidente apartenos sole al Dan. 2 Kaj apud la limo de Dan, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Aŝer. 3 Apud la limo de Aŝer, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Naftali. 4 Apud la limo de Naftali, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Manase. 5 Apud la limo de Manase, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Efraim. 6 Apud la limo de Efraim, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Ruben. 7 Apud la limo de Ruben, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.

8 Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando ĝis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la larĝon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando ĝis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo. 9 La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil. 10 Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la larĝon de dek mil, orienten la larĝon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en ĝia mezo estos la sanktejo de la Eternulo. 11 Ĝi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj. 12 Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktaĵo, apud la limo de la Levidoj. 13 Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da larĝo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la larĝo estos dek mil. 14 Ili nenion devas vendi el tio, nek interŝanĝi; la unuaaĵo de la lando devas ne transiri, ĉar ĝi estas konsekrita al la Eternulo. 15 La ceteraj kvin mil da larĝo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenaĵo de la urbo, kiel loĝatejo kaj antaŭurbo; kaj la urbo estos en la mezo. 16 Jen estas ĝiaj dimensioj: la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent. 17 La antaŭurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek. 18 Koncerne la ceteran parton de la longo kontraŭ la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu troviĝas kontraŭ la sankta terpeco, ĝiaj produktaĵoj devas servi kiel manĝaĵo por la laboristoj de la urbo. 19 En la urbo laboros laboristoj el ĉiuj triboj de Izrael. 20 La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraŭ dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedaĵon de la urbo.

21 Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedaĵo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraŭ tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo. 22 Kio troviĝas inter la apartenaĵo de la Levidoj kaj la apartenaĵo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.

23 La ceteraj triboj de la rando orienta ĝis la rando okcidenta: Benjamen havos unu parton. 24 Apud la limo de Benjamen, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Simeon. 25 Apud la limo de Simeon, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Isaĥar. 26 Apud la limo de Isaĥar, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Zebulun. 27 Apud la limo de Zebulun, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Gad. 28 Apud la limo de Gad, ĉe la rando suda, estos la limo de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭlonge de la torento ĝis la Granda Maro. 29 Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedaĵon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

30 Kaj jen estas la randoj de la urbo: sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; 31 kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laŭ la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde: unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi. 32 Ankaŭ sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan. 33 Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun. 34 Ankaŭ sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn ĝi havas tri: unu Pordego de Gad, unu Pordego de Aŝer, unu Pordego de Naftali. 35 La tuta ĉirkaŭo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos: Eternulo-Tie.