Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Malnova Testamento

Proksimuma tradukojaro: 1916

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof (reviziis “Biblia Komitato”)

ĤAGAJ

1

1 En la dua jaro de la reĝo Dario, en la sesa monato, en la unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante: 2 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiu popolo diras, ke ankoraŭ ne venis la tempo, por konstrui la domon de la Eternulo. 3 Sed aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante: 4 Ĉu por vi mem estas nun la ĝusta tempo, por sidi en viaj tabulitaj domoj, dum tiu domo estas ruinoj? 5 Nun tiele diras la Eternulo Cebaot: Pripensu bone vian staton: 6 vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo. 7 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Pripensu bone vian staton. 8 Iru sur la monton, prenu lignon, kaj konstruu la domon; Mi akceptos ĝin favore, kaj Mi montros Mian gloron, diras la Eternulo. 9 Vi atendis multon, sed montriĝis, ke estas malmulte; kaj kion vi alportis hejmen, tion Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diras la Eternulo Cebaot; pro tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras ĉiu al sia domo. 10 Pro tio la ĉielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn produktaĵojn. 11 Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur ĉion, kion produktas la tero, ankaŭ sur la homon, sur la bruton, kaj sur ĉiun laboron de la manoj.

12 Zerubabel, file de Ŝealtiel, kaj la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la tuta cetera popolo aŭskultis la voĉon de la Eternulo, ilia Dio, kaj la vortojn de la profeto Ĥagaj, kun kiuj lin sendis la Eternulo, ilia Dio; kaj la popolo ektimis la Eternulon. 13 Kaj Ĥagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la popolo en la nomo de la Eternulo jene: Mi estas kun vi, diras la Eternulo. 14 Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj la spiriton de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la spiriton de la tuta cetera popolo; kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la Eternulo Cebaot, ilia Dio, 15 en la dudek-kvara tago de la sesa monato, en la dua jaro de la reĝo Dario.

2

1 En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante: 2 Diru al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene: 3 Kiu restis inter vi, kiu vidis ĉi tiun domon en ĝia antaŭa belegeco? kaj kion vi vidas en ĝi nun? ĉu ĝi ne aperas antaŭ viaj okuloj kiel nenio? 4 Sed estu kuraĝa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuraĝa, ho ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuraĝa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot. 5 Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu. 6 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron; 7 Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot. 8 Al Mi apartenas la arĝento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot. 9 La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

10 En la dudek-kvara tago de la naŭa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante: 11 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Petu de la pastroj instruon, kaj diru: 12 Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektuŝis panon aŭ ion kuiritan aŭ vinon aŭ oleon aŭ ian manĝaĵon — ĉu ĝi tiam fariĝos sankta? La pastroj respondis kaj diris: Ne. 13 Ĥagaj plue diris: Kaj se ĉion ĉi tion ektuŝos iu, kiu malpuriĝis per mortinto — ĉu ĝi tiam malpuriĝos? La pastroj respondis kaj diris: Ĝi malpuriĝos. 14 Tiam Ĥagaj diris: Tia estas ĉi tiu popolo, kaj tia estas ĉi tiu gento antaŭ Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas ĉiuj faroj de iliaj manoj; kaj ĉio, kion ili tie alportas, estas malpura. 15 Nun pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, antaŭ ol estis metita ŝtono sur ŝtonon en la templo de la Eternulo: 16 kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, ĝi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por ĉerpi kvindek mezurojn, troviĝis nur dudek; 17 Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo ĉiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo. 18 Pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, de la dudek-kvara tago de la naŭa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone: 19 ĉu troviĝas semoj en la grenejo? ĝis nun la vinberbranĉo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post ĉi tiu tago Mi vin benos.

20 Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al Ĥagaj en la dudek-kvara tago de la monato, dirante: 21 Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene: Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron; 22 Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos ĉarojn kun iliaj veturantoj; falos la ĉevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia. 23 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin, ho Zerubabel, Mia servanto, filo de Ŝealtiel, diras la Eternulo, kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; ĉar vin Mi elektis, diras la Eternulo Cebaot.