Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

... de 1928.

Mi devas denove interrompi mian laboron. Kamaradoj ruĝfrontbatalantoj invitis min legi raporton pri USSR. Mi ne kuraĝas rifuzi kaj en kadroj de legaleco, kiom eble plej detale, mi rakontos al ili pri konstruado de l’ socialismo en USSR. Ĝi estas, verŝajne, pli utila, ol verki la romanojn.

La lokalo, en kiu estas legota mia raporto, estas fama bierejo. La mastro, babilema maljunulo, fieras, ke ĉe li gastis iam Lenin mem. La bierejo ĉiam estis konata pro siaj revoluciaj vizitantoj kaj kiel heredaĵo transiris de la malnova batalkapabla socialdemokratio ne al perfiduloj la socialfaŝistoj, sed al la spartakanoj, komunistoj, ruĝfrontbatalantoj. En la antaŭa ĉambro ĉio statas, kiel ankaŭ en ĉiuj ceteraj bierejoj. Staras malnova malagordiĝinta piano, orkestro “ĵazzband” el kvar personoj surdigas la vizitantojn per sovaĝa kakofonio, malgrasa kantisto kun kaviĝintaj verdaj vangoj penas ĉiuvespere malaŭdigi bruon de la kupraj teleroj kaj tamburoj per ekzotikaj motivoj. Apud la tabletoj sidas kutime kvin-ses personoj, tute respektindaj kaj lojalaj al la trikolora standardo. Ili pacience toleras la muzikon kaj eltrinkas po kelke da ŝaŭmantaj kruĉoj da biero. Iufoje venas plena laborista familio kaj tiam, la patro mendas por la infanoj nigran munĥenan, tiel dolĉan, bieron. La mastro karese rigardas elpost sia longa tablo kaj volonte partoprenas interparolojn kun la vizitantoj. En ili oni notas la vivkarecon, senlaborecon, malkompatemon de la entreprenistoj, sed en ili nenio estas mallegala.

La ruĝaj frontbatalantoj kunvenas en la dua etaĝo. Oni devas tien leviĝi kaj ĉio tute ŝanĝiĝas. Mi estas konsternita. Unumomente mi transflugis milkilometrajn spacojn kaj nun estas hejme, en ruĝa anguleto de unu el moskvaj fabrikoj. Mi ne havas nun la tempon ĝin ĉirkaŭrigardi. La ĉambro jam estas plenega. Ni kun Erich iom malfruiĝis.

Sed, komencante de tre singardema rimarko, ke ĝi estas nur informo pri la stato de popolekonomio en USSR, mi glitas per la okuloj sur la muroj. Jen kontraŭ mi pendas ruĝa tolaĵo kaj helaj literoj batas kontraŭ la okuloj:

— “Milito al la imperialista milito!” Sub ĝi la tuta muro estas okupita de la internacia korespondo. Ion similan aranĝis mi mem, servante iam en ruĝarmeana taĉmento. La taĉmento korespondis en esperanto kun eksterlandaj laboristoj. Sed mi pendigis sur murojn afiŝojn en la germana lingvo kun postulo liberigi Max’on Hoelz’on kaj helpi al infanoj de politikaj enkarcerigitoj. Ĉi tie do la afiŝoj parolas, kontraŭe, per la pura rusa lingvo pri rebaloto al sovetoj, pri prunto por ŝtatindustriigo, ktp. La centro de la anguleto estas plej internacia. Ĉi tie estas leteroj kaj fotoj de sovetiaj ruĝarmeanoj. Mi pli larĝe malfermas la okulojn, penante kompreni, ĉu ne en esperanto estas skribita per grandliteroj dokumento, pendigita en la centro mem? Mi parolas pri senlimaj dezertaj kampoj, tiel malsimilaj al la diligente kulturitaj pecetoj de la germana plugejo, pri malriĉaj vilaĝoj, pri kovritaj per pajlo, fumigitaj, domaĉoj, pri milionoj da etaj mastroj, konsistigantaj egan plejmulton de loĝantaro de la socialisma lando. Mi rakontas pri la kaŝantaj sin en mallumaj anguloj klasmalamikoj de la soveta proletaro, pri mortigoj de vilaĝaj korespondantoj, pri sabotado kaj intenca malhelpado de la intelektularo, pri spekulado de privataj komercistoj, pri ekflamoj de antisemidismo, pri senkultureco, pri manko de la plej elementaraj teknikaj mekanismoj. La aŭdantaro aŭskultas, malferminte la buŝojn. Otto sidas sur la unua benko, malfermeginte la okulojn pro mirego. Kun ĉiu minuto li plikonsterniĝas. Erich malsereniĝas. Lia granda figuro en la kunvenestraro esprimas klaran malkontenton. Rudolf Riz, sekretario de unu el la apudurbaj ĉeloj, la ekstrema sur la dua benko, forrampis al la rando mem kaj, metinte la kapon sur la manplaton, ne forturnas de mi la rigardon. Alice en la kvina vico fiksis sur min la komprenantajn saĝajn okulojn. Komencinte rakonti pri la burokratismo, mi por unu minuto eksilentas, ne sciante, ĉu decas rakonti ĉion? Erich almovas al mi kruĉon da biero. Mi detrinkas iom. Ŝtormo de la indigno kaptas subite la malgrandan salonon. Erich vane sonoras. Otto krias, ke li kredas eĉ nek al unu mia vorto, ke ĉio, dirita de mi, estas aroganta mensogo kaj kalumnio pri Sovetio, neniam li legis ion similan en la gazetaro, ke mi estas neniu alia, kiel menŝeviko, aŭ almenaŭ trockiano. Juna knabino-komsomolanino postulas senprokraste komuniki al CK de Sovetia Komunista Partio pri mia kontraŭsovetia elpaŝo. Iu dubas pri miaj dokumentoj kaj proponas kontroli tuj mian sovetan pasporton. Mi sidas silente, trankvile rigardante la emociiĝintan aŭdantaron. Mi estas kontenta pri la efiko. Rudolf Riz ankaŭ estas kontenta.

Genosse pravas, — diras li. — Mi ĝojas, ke vidas la sovetian civitanon, ne timantan la veron. Sed li devas ankoraŭ konkludi. Mi dubas, ke ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn renkontas la sovetia proletaro, estas sekvo nur de l’ objektivaj kaŭzoj.

Denove ekflamas la bruego, sed tuj ĝin estingas la energia sonoro en mano de Erich. Al la tablo aliras Alice. Ŝi iom emociiĝis kaj en ŝia voĉo estas aŭdebla la detenata indigno.

— Kamaradoj! Riz ne pravas! Ĝi signifas nenion kompreni tie, kie por la komunisto ĉio devas esti klara, aŭ al ĉio aliri kun la tendenca vidpunkto. La kamarado ne estas fininta la raporton. Li rakontis pri ĉio, kio subfosas la organismon de la soveta lando. Li estas kalkulinta la ulcerojn, manĝantajn ĝian korpon. Ĉu ĝi signifas, ke la organismo senpere malsanas? Ĉu ĝi signifas, ke en USSR estas nur malbonaj kuracistoj, ne kapablaj kuraci la vundojn, restintajn post la milito? Ĉu ĝi signifas, ke la organismo detruiĝas kaj ne venkos en la batalo? Ĉu ni ne estis ricevantaj leterojn el USSR? La sovetiaj kamaradoj ĝuste tial estas fortaj, ke ili ne timas malkaŝi siajn mallumajn flankojn. Ne timas, ĉar oni devas vidi sian malamikon, por sukcese kontraŭ li batali. Ĉu ne en tiu ĉi salono ni estis legantaj dum la lasta kunveno leteron de la ruĝarmeanoj pri la kontraŭrevoluciuloj en Ŝakty? La kamarado daŭrigu kaj ni ne malhelpu al li!

Mi rigardas Alice’n miregante. Kie ŝi akiris tiun klaran penskapablon, pro kiu ŝi tuj ekkaptas esencon de la problemo? Ja ŝiaj kamaradoj ne povis trovi eliron el la tripina arbaro! Efektive, ŝi estas interesa knabino!

— La kamaradoj demandu kaj mi respondos, — diras mi. — Oni nomas tion en Sovetio vespero de la demandoj kaj respondoj. Tio estos tre bone!

Mia aŭdantaro definitive trankviliĝis.

— Kaj kion faras la partio, por likvidi tian disan ekonomian strukturon en la kamparo?

— Kion oni entreprenas por ekhavi la propran industrion?

— Kiamaniere batalas la Sovetoj kontraŭ la senlaboreco?

— Ĉu laboristaj junuloj lernas en la superaj lernejoj?

— Ĉu oni konstruas loĝejojn por laboristoj anstataŭ la maltaŭgaj?

— Ĉu kredas la sovetiaj laboristoj dion?

— Ĉu efektive oni transiras al la sephora labortago?

Mi respondas. Detalaj informoj kun kolonetoj da ciferoj, kiujn mi eltiras el mia notlibreto, sekvigas la ĝeneralan aprobon. Esprimo de l’ vizaĝoj ŝanĝiĝas. Sulkoj sur la frunto de Erich foriĝas. Otto ridetas.

— La kamarado nenion diris pri la Ruĝa armeo. Ĝi estas tre interese!

— Ni petas!

Mi parolas al ili pri la Ruĝa armeo, pri ĝia vivo, pri reciprokaj rilatoj de ruĝarmeanoj kaj estraro, pri kamaradeca kontakto de la Ruĝa armeo kun fabrikoj kaj uzinoj.

— Kamarado! — krias Otto, — sed ĉu laboristo povas iĝi komandanto de la Ruĝa armeo?

— Ĉu oni akceptas eksterlandanojn en la Ruĝan armeon?

— Kiom oni prenos de mi por la lernado en Sovetia milit-lernejo?

— Ĉu la kozakoj, kiuj hieraŭ kantis en rusa ĥoro en koncertejo sur Friedrichstrasse, ankaŭ estas ruĝarmeanoj?..

— Se ne, do kial la sovetia registaro permesas al ili kanti en rusaj milituniformoj?

Sekvas eksplodo de la ridego. La demandinto, kelnero kun kruĉo da biero en la mano estas ege konsternita. Li ruĝiĝas.

Kun muziko de nikelitaj tuboj, trumpetoj kaj fajfiloj la salono kantas la “Jungvardion”. Mi prenas Alice’n sub la brakon. Tiel ni iras preter la flegma policano kaj areto da scivolemuloj, starantaj sur la trotuaro kaj levintaj la kapojn al lumigitaj fenestroj de la lokalo. Erich atingas nin ĉe la angulo, sed en distanco je dek paŝoj, subite malaperas en iu malgranda strateto.

Ĉe la stacidomo “Zoo”* ni estas disirontaj. La grandioza granita konstruaĵego “Ufa-Palaco” ankoraŭ flamas sur la placo en oranĝkoloraj kaj bluaj fajroj. Sur la tegmento vigle kuradas luma titolo de filmo. Du aliaj kinograndeguloj, ne dezirante cedi al sia konkuranto, ankaŭ dronas en briletantaj oraj kaj bluaj fajroj.

* “Zoo”: Berlina Stacidomo “Zoologia ĝardeno” (Zoologische Garten).

Alice ekspiras, ne ellasante mian manon.

— Domaĝe, ke vi jam estas forironta!

Mirigite mi levas sur ŝin la okulojn.

— Do ni promenu iomete!

Ni malrapide iras laŭlonge de Kurfürstendamm. Ĉi tie la stratmovado estas iom trankvila. La glatigita brileganta pavimo ŝajnas esti maro, en kiu balanciĝas centoj da oceanaj vaporŝipoj. Inter ondoj de la blanka lumo ekflamas kaj tuj estingiĝas ruĝaj signalaj fajroj de aŭtomobiloj. Sur la fasadoj, desegnante kaligrafiajn surskribojn, kvazaŭ seninterrompa rubando, fluas en vitraj tubetoj la briletanta elektro. Post diafanaj muroj de l’ magazenoj floras tulipoj, rozoj kaj astroj, formante admirindajn desegnaĵojn, lumigitajn per diverskoloraj lampoj. En la eksteraj florejoj antaŭ brilantaj restoracioj oni trinkas apud la tabletoj vinon kaj brue interparolas. Peronoj de kinoteatroj kaj varieteoj estas enŝlositaj en trioblaj lumaj kadretoj. Kvar vicoj de verdaj arboj, kurantaj laŭlonge de la strato, estas hele lumigitaj. Ombro estas ĉi tie tiom malmulta, ke oni povus ĝin trovi ege pli ofte en la suna tago. Alice ĵetas sur min demandan rigardon.

— Diru, ĉu mi ĝuste vin komprenis, vi parolis pri diversaj negativaj flankoj, por igi la disputojn pli viglaj?

— Jes, Alice, mi faris la provokon. Ĉu malbone?

— Ho, ne, tute ne! Mi tuj komprenis, kia estos fino! Sed ĉu vi atentis paroladon de Rudolf? Ĝi estas strange, ĉu ne?

Rudolf? Ha, tiu!.. Jes, oni devas ĝin pripensi! Sed, Alice...

Mi haltas kaj ne havas decidemon daŭrigi. Alice rigardas atendeme.

— Kion vi deziras diri!

— Diru, kiel oni devas klarigi, ke vi min tuj komprenis?

— Ha, jen kio! — ridas la knabino, — vidu, en la pasinta jaro mi lernis en la lernejo de junkomunistaj aktivuloj. Tie oni diris, ke oni devas ne nur posedi la materialon, sed ankaŭ la aŭdantaron. Por tio ekzistas diversaj manieroj. Nun mi ĉiam observas, kiajn manierojn uzas la oratoro.

— Ĉi vi intencas iĝi partifunkciulino?

— Kial do ne? Ĉu vi ne aprobas?

— Ne pri tio temas... Ĉu vi povus respondi al mi?.. Kiu vi estas, Alice?

Alice mallevas la okulojn. Dum kelke da minutoj ni iras silente. Mi ne interrompas la paŭzon. Ni similas en ĉi momento, kredeble, aŭ tre sentimentan paron, perdintan pro l’ amo parolkapablon, aŭ geedzojn, ege tedintajn unu al la alia. Preterpasantaj dandaĉoj arogante subrigardas ŝiajn okulojn kaj prostituitinoj impertinente ridetas.

— Mi estas laboristino de la fabriko “Osram”. Ĉu vi tion ne scias?

Mi ne sukcesas respondi. Mian atenton haltigas proksimiĝanta al ni juna oficiro en griza uniformo. Li estas kun eleganta juna virino. La oficiro almetas la manon al la ĉaprando kaj, ĵetinte malrespektan rigardon sur mian figuron, ĝentile prononcas:

— Bonan vesperon, fraŭlino Alice!

Mi ektremas kaj longe silentas antaŭ ol mi havas kuraĝon ekparoli. Mia voĉo severiĝas kaj singardema malvarmeco glitas en miaj paroloj!

— Vi ne estas laboristino, Alice!

Preskaŭ timigite Alice faras paŝon flanken. Dum kelke da sekundo mi batalas kontraŭ ekposedintaj min duboj. Mi rigardas la malsereniĝintan vizaĝon de la knabino kaj ŝiajn malĝojiĝintajn okulojn. Ne, en ili estas pli da kreskanta malgajo, ol de la timo! Kvazaŭ sopiro enondiĝis en ŝian animon kaj mia malatendita tuŝo al ŝia vundo akrigis iom moligitan antaŭe suferon. Ho, tian senton mi konas!

— Ĉu vi ne deziras ĉion rakonti al mi? — mole tuŝas mi ŝian manikon.

Ŝi malrapideme balancas la kapon.

— Mi devas scii, Alice, almenaŭ unu aĵon... Ĉu vi komprenas min?

Ŝi levas la ruĝegiĝintan vizaĝon.

— Kion vi deziras scii?

— Mi deziras scii, ĉu vi estas komunistino?.. Tio estas, ĉu vi sincere venis al ili?.. — mi embarasas, ne trovante la vortojn. — Tio estas, ĉu oni devas fidi al vi, Alice? Ĉu vi efektive estas kun ni?

Nun ŝi rigardas rekte.

— Jes!

Kiel bone estas senembarase ekspiri! En mia brusto degelas iu peza bulo. Sed Alice ne tuj rekonsciiĝas.

Iom post iom ni atingis Tirgartenstrasse. Ĉi tiu luksega strato, malgraŭ la malfrua horo, estas superplenigita per seninterrompa torento de aŭtomaŝinoj kaj brilegas, kiel ankaŭ Kurfürstendamm. Mi haltis apud reklama koloneto kaj ŝajnigas, ke mi legas la afiŝon.

— Kial, Alice, ni ne vizitas kune la teatrojn?.. Diru, do almenaŭ unu vorton! Kion prezentas el si, ekzemple, Admirals-Palast?

— Ĝi estas plej luksa revuteatro en Berlino.

— Kion oni montras en ĝi?

— Luksajn tualetojn kaj plenan foreston de tiuj.

— Jen kiel! Ĉu vi jam estas vizitinta tiun ĉi teatron?

— Ne! Ĝi estas burĝa amuzo!

— Kaj ĉu vi vizitas nur la teatron de Piskator*?

* Piskator: Fama revolucia reĝisoro.

— Ĉu vi havas tian egan deziron vidi la revuon?

— Kial do ne? Ja vizitas ni en Moskvo Muzik-Halon!

Alice ne eltenas kaj ridetas.

— Se vi tiel insistas, ni vizitu ĝin.

— Mi ne insistas. Simple mi volus vidi ĉi tie ion eksterordinaran, kion oni ne trovos ĉe ni.

— Tion vi ne trovos, ĝi estas certe!

Alice iom gajiĝis. Ni eniras Tirgarten’on kaj pasas tra flanka nelumigita aleo. Kompare al la strato, ĉi tie estas silento, kvazaŭ en hermetike ŝlosita skatolo.

Porbiciklaj kaj poraŭtomobilaj asfaltaj vojetoj restas flanke. Ni iras sur mola sablo, senbrue paŝante kaj interparolante preskaŭ flustre. Mi firme alpremis al mi brakon de la knabino.

— Vidu, Alice, kiom ĉarmaj estas la steloj?

La steloj efektive estas belegaj, kiel blua konturo sur la pala berlina ĉielo, penetrante malsupren tra larĝaj foliozaj arboĉapoj.

— La steloj ĉie estas similaj, en mia malproksima patrio, lando de l’ Sovetoj, kaj ĉi-tie, en la kapitalisma Germanio!

— La marksismo malhelpas al vi fariĝi poeto, — duonŝerce rimarkas Alice, venkante restaĵojn de sia malbona humoro. — Cetere, mi ankaŭ ŝatas ĉion belan, ĉu stelojn, ĉu urbajn fajfojn, ĉu pentraĵojn, statuojn, aŭ la vivantan korpon. Tiun pekon oni pli facile pardonos al vi. Vi estas senpartiulo!

— Jen, malsaĝaĵo! — kontraŭdiras mi, kaj aldonas pli malrapide: — Mi memoras nokton, la belegan nokton, kiun mi estis pasiganta en la tendaro. La arĝentaj steloj, simile al ĉi tiuj, rigardis min tra supraĵoj de l’ arboj. La aero disvastigis pinaromon, blankaj tendoj estis lumigitaj de luna lumo kaj nia orkestro ludis valson el Faŭsto. Ĉu vi konas tiun ĉi valson?

Do mi sidis sur hakpeco de arbo malproksime de la homoj, sidis kaj revis. Kaj al mi ŝajnis, ke mi transflugas en la landon de Goethe, en la landon de doktoro Faŭsto kaj Margerito. Mi vidis antikvan urbon Dresden, akrapintajn tegolajn tegmentojn, foiran homamason, popolan feston. Kaj jen...

Mi ekrigardas la knabinon kaj laŭte ridas.

— Ne, hodiaŭ mi estas malsaĝa! Ne aŭskultu, Alice, ĉi absurdaĵon!