Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Strangaĵo okazis dum la oktobra demonstracio. Kiam la kolono de Mosĥozupr preterpasis grizan konstruaĵon de malnova hotelo, sur ties balkono kelkaj civitanoj estis alkroĉantaj al gisa balustrado portreton de Trockij. En vicoj de la demonstrantoj oni ekscitiĝis. Iu ekridis, iu ekkriis ion indigninte.

Subite sur la balkono aperis homo kun nigra hararo kaj mallarĝa akrapinta barbeto. La homo aliris la balustradon kaj, sin klininte malsupren, ion estis dironta. Por unu sekundo ekregis silento. Vitalij, konsternita, estis rigardanta la homon. Subite li returnis la okulojn al la najbara fenestro. Ĉi tie en diverskoloraj pantalonoj, kun ruĝaj kravatoj sur blankegaj ĉemizoj, dependiginte la piedojn malsupren, sidis sur la fenestro kelke da fremdlandanoj. Kelkaj el ili melankolie ŝmacis pomojn. La aliaj, apoginte sin sur la fenestrokadron, kun intereso elŝovis sin eksteren.

Kiam ekestis la silento, unu el ili (kaj tuj Vitalij rimarkis, ke li estis en uniformo de ruĝfrontbatalanto), ekstaris sur la fenestro, trankvile prenis el papero grandan brunan putrintan pomon kaj kun forto ĵetis ĝin sur la balkonon. La pomo preterflugis la homon kun akrapinta barbeto kaj, falinte, dispeciĝis sur la portreto. La homamaso aĥis en gaja kaj laŭtega ridego. Sur la balkonon ekflugis demalsupre buletoj de koto. Iu ĵetis eĉ malnovan galoŝon. La homo kun akrapinta barbeto tuj malaperis post la pordo.

Kelkajn minutojn poste la demonstracio jam estis aliranta al Ruĝa Placo.

La kolono de Mosĥozupr estis ankoraŭ plena de gaja ĉie sonanta rido. Ivagin aliris al Vitalij.

— Kiel, amiko, vi opinias, ĉu Vinokurov estas bona specialisto? Ha?

Vitalij mirigite levis la ŝultrojn.