Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

... de julio 1928.

Hieraŭ mi estis renkontanta Max’on Hoelz’on. Sub molaj sonoj de blankaj orkestroj kun centoj da purpuraj standardoj estis venantaj la demonstrantoj. La grandega reĝa placo, vidinta Wilhelmajn paradojn, barikadojn de revoluciuloj kaj sangon de laboristoj, mortpafitaj el sonorilejo de la obskura katedralo, estis ensuĉanta la homamasojn, kvazaŭ la maro — sablon. Kaj tamen, milo post milo enfluiĝis ĉi tien homoj en grizaj ĉemizoj kaj kun rimenoj sen armiloj, kaj baldaŭ jam mankis libera loko sur la vastega placo. La imperiestra palaco, muzeoj, galerioj, kun impona kolonaro, premataj de centmilhoma amasego, tambura murmurado, blankinstrumenta tondrego kaj purpurstandarda ruĝo, malĝoje amasiĝis ĉe la randoj de la placo. Policanoj en aŭtomaŝinoj, sur ĉevaloj kaj motocikloj maltrankvile aŭskultis la bruegon, skuantan la aeron.

Erich estris taĉmenton de ruĝfrontbatalantoj. Mi staris sur balkono de ŝtona konstruaĵego kaj divenis liajn ordonojn nur laŭ movoj, kiujn estis faranta la taĉmento. En la maro de kapoj, mi serĉis kapon de Alice. Ĉi tio estis malfacile farebla. La placo ŝajnis esti nemezurebla kaj la standardoj kovris ĝin preskaŭ la tutan. Oratoroj parolis samtempe en diversaj lokoj. Multfoje ekaŭdiĝis la “Internacio” kaj kolektivaj ekkrioj:

— Vivu Sovetunio!

— Vivu Kominterno!

Subite, tute proksime, super la homamaso aperis mezkreska figuro. El-sub griza jako estis videbla blanka ĉemizo. Sur ĝi forestis la tradicia kravato. La nigraj haroj buklis sur la granda larĝa frunto, la saĝaj okuloj lumis varme. Kaj la grandaj lipoj kun iom levitaj randetoj afable ridetis sub nigraj lipharetoj. Mi tuj lin rekonis.

Ŝtormo de aplaŭdado, kvazaŭ bruego de tertremo, ekskuis la placon. La homamaso ĝemkriis entuziasme, salutante sian liberigitan heroon.

— Vivu Max Hoelz! Vivu la komunista partio!

En la aero leviĝis dekmiloj da pugnoj. Kelke da miloj estis etenditaj al Hoelz kaj li klinis sin al la homamaso, etendante siajn brakojn.

Tiam mi ekvidis Alice’n. Ruĝiĝinte, ŝi penis trairi pli proksime al la tribuno. Ŝia kapo kun peza bulo de orkoloraj haroj vidiĝis inter laboristaj ĉapoj kaj kasketoj de la ruĝfrontbatalantoj. En la mano ŝi tenis grandegan bukedon de la kampaj floroj. Du kamaradoj, starintaj apud Hoelz, unu en jungŝturma uniformo, la alia en blanka ĉemizo sub mallonga griza jaketo, kareseme rigardis ŝin. Mi forsaltis de la balustrado kaj komencis traŝovi min ankaŭ al la tribuno. Ĉi momente Alice enmanigis al Hoelz la bukedon kaj nova eksplodo de la aplaŭdoj ekskuis la placon. Alice sin turnis al la homamaso kaj, ridetante, renkontiĝis kun mi per la rigardoj. Apogante je mia brako, ŝi saltis sur la teron.

Nun ni staris unu apud la alia kaj mi estis sentanta ŝian korpon, alpremitan al mi de la homamaso. Mi klinis min al ŝi.

Alice, vi aĉetis la bukedon por Max Hoelz. Mi scias, tio estas kosta bukedo, sed salajro de la laboristino ne estas granda!

Ŝi demande ekrigardis min, daŭrigante samtempe aŭskulti la oratorojn.

— Vi estas sentema knabino! — ekmurmuris mi. — Mi tre dezirus interparoli kun vi pri diversaj aĵoj. Sed ni malofte restas solaj!

Alice ne respondis.

Vespere ni renkontiĝis en la ĝardeno de Karl Liebknecht. En la pordego, inter verdaĵo, lumigita per ruĝa rebrilo de la Liebknecht-portreto lukse iluminita, staris kartona kirasŝipo. Aretoj da scivolemuloj amasiĝis ĉirkaŭ ĝi. Sur la trotuaro deĵoris policano. Otto, uzante la momenton, aranĝinte sin sur benko, estis klariganta signifon de la kampanjo. En la manoj li tenis grandegan afiŝon, alvokantan voĉdoni kontraŭ konstruo de la kirasŝipo.

Mi ekvidis Alice’n en la momento, kiam ŝi, kiel mi kredis, estis en granda embaraso. Vendisto de IRH-insigno* staris antaŭ ŝi. Ŝi konfuze serĉis ion en la poŝoj. Fine, nenion trovinte, ŝi ekrigardis la vendiston kaj provis rideti.

* IRH: “Internacia Ruĝa helpo”.

— Prenu, Alice, la insignon! — ekkriis Otto, strabante unu okulon kaj farante sekundan paŭzon en sia pledo. Mi pagos. He, bubo, venu ĉi tien! Prenu el mia poŝo dek pfenigojn!

Ekvidinte min, Alice definitive konfuziĝis kaj, anstataŭ iri al mi renkonten, malaperis en la homamaso. Ĝuste tiumomente la orkestro ekludis “Forĝistoj ni!” kaj la publiko eknaĝis en profundaĵon de la ĝardeno. Mi levis la ŝultrojn, trairis pli proksime al la estrado, trovis en la kvina vico Erich’on kaj sidiĝis apude. Sur la estrado dismoviĝis kurteno kaj ni ekvidis laktokoloran vivan spektaklon. Laboristo staris apud amboso kun martelo kaj, metinte sur la martelon sian rikoltilon, staris apud li kamparano.

La publiko aplaŭdis kaj la bildo ŝanĝiĝis. Nun la kelkaj figuroj prezentis renverson de la kapitalismo. Laboristo, kamparano kaj soldato estis renversantaj en la polvon burĝon en cilindro.

Erich, min interesas unu demando...

— Nome?

— Kie laboras Alice?

Erich malsereniĝis.

Alice ne havas nun laboron. Ŝi estis laboranta en la fabriko “Osram”. Antaŭnelonge, post via alveno, ŝi havis tie malagrablaĵojn.

— Tio estas?

— Ŝi estis organizonta tie la komsomolan ĉelon...

— Jen kiel!

La bildoj alternis kun deklamado, muzikado per kordaj instrumentoj kaj ĥorkantado. Sur la estrado aperis en bluaj pantalonoj kaj ruĝaj silkaj ĉemizoj dekkvin bravuloj. La konferanto klarigis, ke la ĥoro estas plenumonta rusajn popolajn kantojn. Efektive, la bravuloj ekkantis “Stenjka Razin”, “Apudvolga Roko” kaj la aliajn. La plenumo estis pure ruslingva. Mi miris.

— Kie vi prenis la rusan ĥoron?

— Kia maldivenema vi estas, kamarado! Ni la rusajn elmigrintojn invitis!

— Ĉu ili kuraĝis?

— Ili por unu marko estas pretaj la animon vendi!

Subite denove estingiĝis la lumo kaj sur la scenoj aperis en rozkolora lumo grupo. Ruĝarmeano kun fusilo estis etendanta la brakojn al ruĝfrontbatalanto kaj al knabino en jungŝturma uniformo. Mi tuj rekonis Alice’n. La publiko estis entuziasmigita. Ĉiuj kriis samtempe, ekstarinte sur benkoj, perdinte siajn lokojn, rampante unu sur la alian.

— Ĉu vi bone konas Alice’n? — demandis mi klinante min al Erich.

— Kion vi volas diri?

— Ĉu vi scias ekzemple, kun kiu ŝi loĝas? Per kiu mono?

— Certe, mi scias, — levis la ŝultrojn Erich, — Ŝi loĝas en legomĝardena kolonio kun unu maljunulino. Kun la mono estas pli malbone. Ŝi gajnas nur hazarde, kiam ŝi havas laboron en tiuj legomĝardenoj.

— Sed ŝi ja estas kvalifikita laboristino? — insiste redemandis mi.

— Laŭ malofta specialeco, trenado de volframo! Kaj kun granda sperto! Sed, trafinte en nigran liston, en Germanio ne facile oni ricevas laboron!

Mi trovis Alice’n post la kulisoj. Ĉi tie la aranĝintoj disputis kun la policano. Li postulis transdoni al li la fusilon. Neniuj klarigoj helpis. La fusilo estis prenita el iu teatro. Malgraŭ tio, la policano solene ekportis ĝin tra la ĝardeno sub surdigaj fajfoj de la disiranta publiko.

Ni estis elirintaj kune. Mi prenis ŝin sub la brakon. Ni longe iris silente. Fine mi riproĉe enrigardis ŝian vizaĝon.

— Kial vi ne diris ĝis nun, ke vi ne havas laboron?

Alice ekrigardis min preskaŭ malvarme, fremde.

— Kio do sekvus? En Germanio estas nun du milionoj da senlaboruloj. Kio vin zorgas? Ĉu vi ne havas propran familion por zorgi pri ĝi?

Mi estis konsternita. Kion diri al ŝi pri tio?

— Mi havas mian propran familion, Alice. Mi havas la edzinon kaj infanon!

— Kaj la infanon? — La knabino eĉ haltis.

— Ne pri tio temas, Alice! Mi parolas pri vi!

— Mi jam sciis, ke vi havas la edzinon! — la malĝojo eksonis en ŝia voĉo, — sed mi ne sciis, ke vi havas ankaŭ la infanon!

— Ĉu vi sciis, ke mi havas la edzinon? — demandis mi mirigite.

— Vi ja mem estis montrinta al mi vian sovetian pasporton!

La knabino mallevis la kapon. Mi konfuze movetis butonojn sur la jako.

— Mi ploris hieraŭ. Ho, kiel mi ploris! Kian malbenitan karakteron havas la virino! Por kio mi vin bezonas? Min amas Erich. Li estus bona amiko por mi! Ne, io ekmovetiĝis en la brusto!.. — Ŝi interrompis sin mem:

— Cetere, vi ja amas la alian! Por kio do mi diras ĉi tion?

Mi tuŝetis ŝian ŝultron.

Alice, permesu, ke mi nomu vin Alinjo! Al mi tiel pli plaĉas!

— Alinjo? — kaj ne respondinte, ŝi denove interrompis: ne pri tio temas!

Mi estis proponanta al ŝi la helpon, sed Alice avertis min, obstine kuntirinte la brovojn:

— Silentu, silentu! Mi scias, por kio vi komencis ĉi tiun konversacion. Tutegale mi ne akceptos vian monon.

Mi ne respondis. Mi ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝis, ke ni ĵus preterpasis stacidomon. Ni iris en iu strateto. Nenie estis videbla eĉ unu persono. Tio estis senhoma kvartalo kaj malfrua horo. Mi prenis ŝian manon kaj altiris ŝin al mi.

— Donu viajn lipojn!

Alice ektimis. Ŝi ektremis kaj, provante deflankiĝi, flustris:

— Ne, ne, mi ne deziras!.. Por kio do?.. Ne!..

Sed en la sama momento ŝi paliĝis kaj ŝia kontraŭstaro malplifortiĝis. Per la tuta korpo ŝi apogis mian maldekstran brakon, por ne fali. Mi klinis min, formovis de ŝia frunto orkoloran areton da haroj kaj tuŝis la malvarmajn, kvazaŭ glacio, lipojn.