Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Vere, malĝoja sento min premas hodiaŭ. Tiom malĝoja, ke mi eĉ ne havas forton daŭrigi la laboron. Neniel mi povas forĵeti de mi senton de iu perdo. Jen mi rigardas la nemultan meblaron de l’ ĉambro, apartenanta al mia berlina amiko, lian larĝan lignan liton, kovritan de varma germana lanugmatraceto, grandegan ŝrankon, portreton de Lenin, distranĉitan de akra sunradio, sed mi ja ne vidas ĉion ĉi. Antaŭ mi estas nur malĝojaj, plenaj de larmoj okuloj de la virino, kun kiu mi estas tiom firme ankoraŭ kunligita. En la oreloj sonas kortuŝa voĉeto:

— Ĝis la revido, kara paĉjo!..

En la tumulto mi eĉ ne kisis la filineton, adiaŭante.

Sed la limo ja restis malantaŭe! Ja en Stolpcy la polaj soldatoj forprenis kune kun mia pasporto mian pasinton. Ne la hejmon, sed la malproksiman fronton subite renaskis en mia kapo brilo kaj sonoro de l’ oficiraj sabroj, kaj spronoj.

Jes, estis la tempo! Al Varsovio mi proksimiĝis aliel. Mi memoras, sub ega pluvo ni estis transirantaj per ŝanceliĝanta, ĵus aranĝita ponto, ŝvelintan brunan riveron. En la rapide densiĝanta mallumo vizaĝoj de l’ kamaradoj perdis la konatajn trajtojn. La pluvego penetris ĝis la ostoj. Super bruantaj supraĵoj de l’ pinoj zumis polaj aeroplanoj. Ĝismorte laca, en pezaj malsekaj botoj mi vagis ĉirkaŭ senbrue moviĝantaj siluetoj, stumblante sur telefonfadenon. La nokton mi pasigis en dometo de l’ buĉisto. Ĉi tie ĝis la mateno kriis telefonistoj, ĉiuminute elkuradis kurieroj kaj knaris per plumoj skribistoj, eluzante malhelan lumon de kandeloj. Antaŭ la mateno mi vekiĝis pro la terura bruego. Sur min ŝutiĝis vitroj el la fenestroj. Mi surĵetis sur min la mantelon kaj, tremante pro malvarmo, elkuris el la domo. Post la rivero, sin kaŝante en arbustoj, estis kurantaj al la bordo polaj soldatoj...

Jen pri kio mi meditis, sidante en la rapida varsovia vagonaro. Kaj tra la larĝaj fenestroj de la vagon-restoracio preskaŭ ĝis la ĉefurbo mem vidiĝis la konata pejzaĝo, arbaro, kampo, marĉo; marĉo, kampo, arbaro; malgajaj pajlaj tegmentoj. En la restoracio polaj burĝoj kun timego rigardis la biskvitskatolon en miaj manoj. Ja sur ĝi estis tia terura surskribo: “Bolŝevik”!

Sufiĉas, sufiĉas! Ŝajne mi reakiris konvenan humoron. Oni devas rapidi fini la ĉapitron dum nenio min forlogas. Restas ja aldoni nur kelkajn vortojn.

... La strateto venigis lin al bulvardo. Ĉi tie li eniĝis en la promenantan kaj ne tute puran homamason. Virinoj sidis sur benkoj, metinte unu piedon sur la alian. La ruĝetaj fajretoj de cigaredoj estis sola lumo sur la bulvardo. Viroj kaptadis ilin, por ekrigardi arte-grimitajn okulojn de la virinoj, aŭ ĵeti iun mokeman vorteton kaj preterpasi kun kruda rido. La homamaso parfumis je vino, aĉa kosmetiko kaj mucido. Nek unu virino estis preterlasata. Kantado de drinkuloj, insultado, ridego kaj fajfetanta harmoniko per abundo de l’ sonoj estis penantaj malaŭdigi la venton.

Vitalij transiris la placon Strastnaja, eniris tra malfermita pordo kaj komencis suprenleviĝi per ŝtona ŝtuparo. Ĉe la kvara etaĝo li malrapideme premis trifoje la sonorilbutonon.

Zoja Ivanovna forestas, — diris malkontente ies virina voĉo elpost iom malfermiĝinta pordo. La virino deziris tuj refermi la pordon, sed Vitalij detenis ĝin.

— Eble, ŝi forveturis la kunsidon?

— Eble! Ĉu mi povas scii?

Ŝi kolere klakis per la ŝlosilo. Vitalij staris unu minuton antaŭ la ŝlosita pordo, poste malsupreniris la ŝtuparon kaj ekveturis Mosĥozupr’on.