Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

— Kiu estas ĉi tie? — demandas Vitalij.

Apud la pordo staras homo en leda bruna jako kaj fela ĉapo. La radianta ruĝvanga vizaĝo rakontas pri la sata vivo, sed rapidkurantaj okuloj elmontras maltrankvilecon. La homo penas esprimi rideton, sed nenio simila aperas. Ekzistas iu strangaĵo en tiu ĉi vizaĝo. Se kredi al la unua impreso, li devas esti gaja simplanima homo. Sed efektive la homo eĉ ne kapablas rideti! Formetante la gantojn, li etendas la manon.

— Pardonu, kamarado Zorin, mi havas al vi eksterordinare gravan aferon.

Vitalij kontraŭvole premas la manon.

— Mi ankaŭ petas pardonon, kamarado Vinokurov! Ni devas iom atendi en la koridoro. La edzino estis ripozanta kaj en la ĉambro estas malordo.

— Ho, ne gravas! Ne faru al vi la zorgojn!

Vitalij meditas, por kia celo li venis. Strange, ke ne sufiĉis al li ofica tempo por la interparoloj. Vinokurov proponas cigaredon.

— Ĉu vi fumas?

— Ne, mi dankas.

— Kun via permeso mi ekfumos mem.

Vinokurov volupteme englutas la fumon kaj al Vitalij ŝajnas, ke la streĉo de muskoloj sur lia vizaĝo malplifortiĝas.

— Oni povas vin gratuli.

— Pro kio?

— Pro la supozata veturo eksterlanden.

Vitalij levas la ŝultrojn.

— Mi ankoraŭ ne scias la rezultojn. Mi ne atendas ilin baldaŭ. Ne antaŭ la printempo.

— Nu, certe! Sed vi, verŝajne, jam scias, ke dank’ al klopodoj de kamarado Serebrovskij, la demando jam postlasis du instancojn?

— Ne, mi tion ne sciis.

— Sincere dirante, mi envias vin, kamarado Zorin! Vi estas feliĉa homo! Tia juna komencanta laboranto kaj jam eksterlando! Granda prospero!

Vitalij ne respondas. Interna koleriĝo komencas bruligi lian bruston. Vinokurov alportis iun malagrablaĵon. Ĝi estas klara jam el tio, ke li ne diras pri ĝi en la komenco mem. Ho, Vitalij konas tion! Oni tiras, tiras kaj kaŝe, kun interna triumfo, observas, kiel la kulpulo turmentiĝas, penante konjekti, kio do finfine okazos? La patro, kiun Vitalij tutkore malamis, sed de kiu tamen heredis la dorlotitajn manojn, nervozemon kaj ĉiujn ceterajn siajn negativajn flankojn, ĉi tiu patro, punante lin, agis sammaniere. Ne la korpa puno, ĝi estas bagatelo, ĝi sekvos en la fino, sed jen simila morala mokego, turmentego, torturo, malrapida ekzekuto!..

— Vi povas eniri! — elŝovas Olga la kapon tra la pordo. Vitalij antaŭenlasas la gaston. Olga jam sukcesis reaspektigi la ĉambron. La trogo malaperis post la ŝirmilo, la planko estas viŝita kaj balaita, la litoj ordigitaj, sur la tablon estas metita blanka tablotuko. Olga alivestiĝis. La brovoj estas iom tuŝitaj per la nigra krajono. Sur la ŝvelintajn pro la larmoj okulojn estas ĵetita pudro.

— Konatiĝu: mia edzino.

— Tre agrable! — Vinokurov sin klinas kaj kisas manon de Olga.

— Ne decas al la komunistoj kisi la manojn, — mokridetas Olga, akre enrigardante la vizaĝon de la gasto. — Vi ja estas komunisto?

— Tute ĝuste, Olga Alekseevna! Sed ĉu la revolucio ion perdos pro ĝi?

Vinokurov per la velura rigardo cirkaŭprenas Olga’n kaj kaŝas en profundaĵo de sia animo la konkludon. Poste li ekrigardas la malriĉan meblaron de la ĉambro.

— Ĉu delonge vi ne riparigis vian ĉambron?

— De post nia alveno Moskvon, — diras Vitalij, irante al la skribotablo.

— Kial, Vitalij Nikolaeviĉ, vi ne petis pri tio kamaradon Serebrovskij? Li tion tuj aranĝus.

Olga ekinteresiĝas.

— Ĉu vere? Kial, Vitalij, vi efektive ne bonuzas tion?

— Kamarado Vinokurov, sidiĝu. Kial vi staras? — almovas ŝi la seĝon, ne fortirante de li la okulojn.

— Mi dankas! Mi venis nur por unu minuto! Sekreta afero!

— Ho, pardonu! Tiuokaze, dum vi pridiskutas vian aferon, mi preparos la teon.

Vitalij kaj Vinokurov restas solaj. Vinokurov ekfumas cigaredon.

— Ĉu vi permesas?

— Bonvolu!

— Kaj via filineto permesas?

Injo, ĝis tiu momento per larĝe malfermitaj okuletoj rigardinta sur la gaston, subite ridetas kaj diras kun ekspiro, kvazaŭ ŝi ĝuste atendis ĉi tiun demandon:

— Mi ankaŭ permesas. Nur ne ĵetu la cigaredrestaĵojn sur la plankon. La panjo tion ne ŝatas.

— Ĝuste! — ekkrias Vinokurov. — Aliru min kaj diru, kian nomon vi havas?

Sed Injo ĵetas sin al Vitalij kaj alpremiĝas al lia mano.

— Mi aŭskultas vin, kamarado Vinokurov! — malpacience diras Vitalij.

— Ĉu vi permesas formeti la jakon?

— Jes, pendigu ĝin apud la pordo.

— Do, jen kamarado Zorin! Vi, certe, rimarkas, kiom zorge atentas lasttempe nia estraro kaj partia organizaĵo viajn laborojn. Oni ebligas al vi veturon eksterlanden. Oni ĉiamaniere helpas al vi ricevi eksterlandan literaturon. Vi certe komprenas, ankaŭ, ke sen mia subteno viaj proponoj pri la metropoliteno ne ricevus iun ajn movon. Krome, mi mem estus ricevonta la eksterlandon. Sed, ĉar mi ofte vojaĝas eksterlanden pro aliaj aferoj, do mi decidis cedi ĉi tiun veturon al vi.

Vitalij mallarĝigas la okulojn.

— Nu...

— Vi certe ne povas ne rimarki, ke la partia organizaĵo konfidas vin, malgraŭ via senpartieco. Oni komisias al vi redaktadon de la murgazeto.

— Do?

— Nun permesu vin demandi, kiel vi komprenas viajn devojn? Ĉu vi opinias bezona akordigi vian agadon kun partiestraro, aŭ trovas ebla eviti tion tute?

— Nome?

— Ĉu mia penso ne estas klara? Vi enpresigas en la gazeto malrespondecan artikoleton kun pseŭdonomo, pri disponigo de terareo al iu privatulo kaj pri rifuzo al laboristoj. Ĉu vi komprenas, kian efikon vi atingas per ĉi artikoleto?

— Mi opinias, ke tiu negativaĵo estos likvidita.

— Sed mi opinias, ke kamarado Zorin ne devas enmiksiĝi aferojn de l’ administracio! En la ekstrema okazo oni devus antaŭe priparoli la demandon kun la partia organizaĵo. Sed mi ne riproĉas vin. La eraroj malfacile estas eviteblaj. Sed vidu, kio rezultas? Skandalaĵo! La tuta institucio estas ekscitita! Serebrovskij, la respondeca gvidanto de la trusto, estas kompromitita plej senindulge! Kian konfidon li povas nun havi?

— Sed, se ĝi estas la vero?

— Kamarado Zorin! Oni devas antaŭe kontroli kaj, krome, ne ĉiun ja fakton oni povas pritrakti en la gazeto! Oni ja povas agi alimaniere. Oni devus pridiskuti la aferon kolektive. Nun, certe, kion alian ni povas fari, se ne subteni kamaradon Serebrovskij? Oni devas restarigi lian aŭtoritaton. El du malbonoj oni elektas la pli malgrandan. Juĝu mem, en kian embarasan situacion vi metis la administracion, ĉelon, kaj vin mem.

Vitalij egalpaŭze frapetas per la fingroj sur la skribotablon kaj sopireme rigardas tra la fenestro. Blueta neĝo kuŝas sur la kornico, dependante, kiel strangforma ĉapo. Vitalij meditas. Ĉu estas malebla batalado kontraŭ organizo de l’ burokratoj? Ĉu estas ne evitebla la deiro?

Li forte ekskuas la harojn.

— Mi opinias, kamarado Vinokurov, ke la demando estas tute klara! Mia devo estas daŭrigi la saman politikon!