Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

Je la dektria tago la kunlaborantino de la librejo, nevino de princino Velikonskaja evidentigis sian plenan malkapablon kaj maltaŭgecon. Dum du horoj ŝi estis sensukcese serĉanta inter duonputrinta forbalaaĵo iun antaŭmilitan libron pri la berlina metropoliteno.

Librejadministranto kamarado Ĉernjaev kun ĝuo rigardis, kiel la elturmentita knabino kun malordiĝintaj haroj estis zorgeme fosanta paperojn, kuŝantajn en malluma angulo, viŝis per la bluzeto polvon sur la bretoj kaj supreniĝis sub la plafonon honteme kunpremante inter la genuoj la jupon. Fine, ruĝa pro streĉo kaj honto, ŝi senpove konfesis:

— Ne, kamarado Ĉernjaev, mi ne povas trovi!

Ĉernjaev trankvile leviĝis kaj alirinte al unu areto de libroj, kiun la knabino jam estis esplorinta, eligis el ĝi polvokovritan libron kun gotlitera gravuraĵo sur la bindaĵo: “Untergrundbahn”*.

* “Untergrundbahn”: Metropoliteno.

— Jen estas ĝi, — solene li diris. La knabino ruĝiĝis pli forte.

— Sidiĝu, kamaradino Velikonskaja. Ni iom interparolu.

Li almovis al ŝi seĝon kaj mallevis per ŝnuro elektrolampon tiamaniere, ke la tuta lumo estis falanta rekte en vizaĝon de la knabino. La fenestroj en la ĉambro mankis.

— Bone! Vi iomete malpurigis vin. Ne gravas. Oni povas forskui. Aŭ lavi.

— Ĉu vi mem lavas la tolaĵon? — subite demandis li.

La knabino konfuzite kapjesis. Ĉernjaev estis konsideranta, kian aĝon ŝi havas. Kiam li vidis ŝin lastfoje ĉe Serebrovskij, en la malnova palto, ŝi aspektis jam sufiĉe vivinta. Ĝi tamen lin ne disrevigis. Sed nun, sen la palto, en blanka batista bluzeto, ŝi ŝajnis esti gracia deksepjara knabino.

— Ĉu vi havas gepatrojn?

— Ne..., — mallaŭte respondis la knabino. — Pli ĝuste, mi havas, sed ne ĉi tie.

— Ĉu eksterlande?

— Jes, en Germanio.

— Kial do ili vin forlasis?

— Ĝi estas longa historio, kamarado Ĉernjaev. Dum la interna milito...

— Ili forkuris kun la blankuloj?.. Kompreneble! Do vi loĝis aliloke?

— Mi de post la infanaĝo loĝis kaj lernis en Petrogrado.

— Ĉu en Smolnyj?

— Jes!.. Sed mi lernis tie nur unu jaron. Post la revolucio mi restis en Petrogrado kaj komence loĝis kun la onklino, jen kun tiu sama, kiu oficas ĉe vi.

Ĉernjaev fine komprenis, ke se la knabino estis lernanta en la instituto nur unu jaron, ŝi havas en ĉiu okazo ne pli, ol, dudek jarojn.

— Bone! — diris li, — poste la onklino havis embarasojn kaj ŝi konsilis al vi trovi laboron.

— Ne tute tiel! Ŝi ebligis al mi fini la lernejon. Poste ni transloĝiĝis Moskvon kaj mi sukcesis dungiĝi en la Ŝtata Banko. Mi ne deziris malfaciligi vivon de la onklino. Ŝi laborgajnas tre malmulte. Mi luis apartan ĉambreton. Sed mia deveno!.. Kion mi faru kun ĝi?.. Min oni baldaŭ maldungis. Kiom ajn mi penis denove dungiĝi, mi nenie estis akceptita...

— Ĝi, efektive estas aĉa afero! — kunsente rimarkis Cernjaev. — Lasttempe malfacile estis? Nu, ne ĝenu vin! Konfesu! Ĉiu ja en la simila situacio povas okazi. Ĉu vi ne estis trovanta la solvon? Pri memmortigo estis pensanta? Bagatelo!

Ĉernjaev subite leviĝis.

— Do iru ĉi tien, kamaradino Velikonskaja!

La knabino, ne komprenante, aliris kuŝantan en la angulo molan aron da papero.

— Kiamaniere vi ne estis trovinta la libron? He-he-he! Ne taŭgas! Ne povas ni havi kunlaborantojn, kiuj po du horoj malŝparas por trovi iun libraĉon! Ni bezonas rapidecon!

La okuloj de la knabino pleniĝis per larmoj.

— Kamarado Ĉernjaev, komprenu mian situacion!

— Mi do komprenas! Via situacio estas senespera! Sed nia trusto ja ne estas invalidejo! Ne povas ni ĉiun preterpasanton fari oficisto, precipe kun la princa deveno!

— Kamarado Cernjaev, mi estos diligenta! Mi ordigos ĉion ĉi. Mi aranĝos diversajn fakojn! Tiam ĝi ne estos tiel malfacile!

Kaj subite la knabino rimarkis en senkoloraj okuloj de la estro minacantan fajreton. Ĉi tiu fajreto estis ĉiam pli arde flamanta kaj sub la senmova rigardo la knabino senpove sidiĝis la seĝon.

— Kamarado Ĉernjaev, — petegis ŝi, — indulgu! Mi estas tiel juna! Vi estas honesta homo, ĉu ne vere?

Ĉernjaev krude ekridis.

— Certe! Sed la ideo de honesteco estas relativa! Mi povas, ekzemple, atesti vin morgaŭ antaŭ la estraro, kiel maltaŭgan laborantinon kaj, krome, kun nedezirinda socia deveno! Kaj ĝi estos honeste, ĉu ne vere?..

Li ŝtele aliris la knabinon.

— Aŭ mi atestos vin, kiel energian, spertan kunlaborantinon... Kaj ĝi, mi kredas, ne estos honeste?..

Rigardante la klinitan kolon de la knabino, li rikanis. Ŝi ankoraŭ esperis.

— Sed vi ja estas partiano, kamarado Ĉernjaev! La partianoj havas iun konsciencon! Estu mia patro kiu ajn, sed mi... Do por kio mi estas respondeca?..

— Ĉu mi estas partiano? — ekridis Ĉernjaev. — Kiu diris al vi? Kamarado Serebrovskij estas partiano. Dio ordonis al li partianiĝi ankoraŭ en la jaro 1917. Sed mi por kia diablo partianiĝu? Sen tio mi fartas bone!

Kaj ĵus dirinte ĉi tiujn vortojn, li kaptis la knabinon ĉirkaŭ la talio kaj ĵetis ŝin planken, en amason da papero. Tiuminute aperis en la pordo Ivagin.