Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

... de aprilo 1928.

Mi ĝuas grandan plezuron labori en Berlino, ne en Varsovio. Tiu lasta estas urbo de oraj pasamentoj, malvarma lumo kaj aĉetebla virina karno. Ĉi elvokas sur mian vizaĝon grimacon de abomeno. Helkolora militema koko, turninta sian bekon kontraŭ lando de l’ Sovetoj!

La elegantaj virinoj en silkaj jupetoj kaj arĝentkoloraj ŝtrumpoj, senriproĉe vestitaj dandoj, orumitaj oficiroj! Malvarma, kruela kaj naŭziga lando!

Berlino estas tute alia. Ĝi estas pli luma. Kaj pli simpla. Kaj pli varma. Berlino komenciĝas je simpatiaj dometoj, kvazaŭ faritaj el ludkartoj. Kiam mi estis alvenanta, ili flugis, kvazaŭ pelataj de l’ vento, preter spegulvitroj de nia rapida vagonaro. Ĉiuj ili identas, dronante en verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj. Tio estas la laboristaj kolonioj. Super ili flirtas flagoj: la ruĝaj, komunistaj kaj trikoloraj, socialdemokrataj. Renkonten kuras infanoj, ĝoje svingante la brakojn. Sed jen komenciĝas ŝtonaj konstruaĵoj, rezervaj relvojoj, fabriktuboj. La vagonaro surflugas viadukton, disĵetante tondron en asfaltajn stratojn. Mi rigardas en fenestrojn de la duaj etaĝoj. Jen estas la malserena ĉefpolicejo. En fino de la strateto, tintas tramvagono. Sub la viadukton trakuras ŝarĝaŭtomobilo. Iom poste ni siblas malpacience apud urbaj stacioj, por post unu minuto reĵeti nin antaŭen. Fine, la lokomotivo enkuras sub vitrajn arkojn de Schlesischerbahnhof*.

* Schlesischerbahnhof: Pr. “Ŝleziŝer Banhof” (Silezia Stacidomo), en Berlino.

Kelke da ŝtuparoj, kelke da koridoroj, vigla germanlingva parolado, grandega lumanta dudekkvarhora horloĝo. Nigra asfalto, en kiu mi vidas mian respegulon. Senfina ĉeno de aŭtoj. Senfina torento da homoj. Mirindaj duetaĝaj aŭtobusoj, kiel la modelo-ludilo, donacita iam al mi de mia avino. Ronda vitra tureto ĉe la stratkruciĝo kaj verdkolora policano. Rekte sur la placo giganta litero U. Per la dekstra flanko ĝi seninterrompe englutas homĉeneton, per la maldekstra ĝi elkraĉas la saman ĉeneton el sub la tero. Tio estas “Untergrundbahn”, la metropoliteno.

Rot Front, Genosse!*, — aŭdas mi fortan viglan voĉon post la dorso. — Pri kio vi tiel admiras?

* Rot Front, Genosse!: “Ruĝ’ Front’, kamarado!” — saluto de la germanaj ruĝfrontanoj.

Mi rapide min turnas. Antaŭ mi staras Erich — la viro alta, larĝŝultra, muskuloza, en grizkolora uniformo de ruĝfrontbatalanto. Sur la bruna vizaĝo ies mano akre metis kelkajn sulkojn. La seriozaj okuloj rigardas profunde internen. Mallongaj haroj elstaras el la kranio, kvazaŭ erinaco, super la kvarangula frunto. En la malsupra parto de la maldekstra vango la haŭto estas kuntirita per malhelaj radioj de la malnova cikatro. El ĉi tie, evidente, estis iam eligita kuglo. Ni estas konataj kun Erich ĉirkaŭ unu jaro. Li estis vizitinta Moskvon. Sed mi kun pli granda intereso, ol tiam, analizas lian vizaĝon.

— Bonan tagon! — gaje diras mi, — mi jam estis timanta, ke min neniu renkontos. Nun mi penas alkutimiĝi Berlinon. Treege ridinde! Jen tiu monakino en neĝoblanka kloŝo. Tia sata rozkolora vizaĝo estas renkontebla ĉe ni nur sur antireligiaj afiŝoj. Vere, mi estas kvazaŭ nevideblulo el la romano de Ŭels. Jen mi staras, apoginte min sur la pordorandon, en centro de la eŭropa metropolo. Mi ja estas gasto el la malproksima, fremda, malamikeca mondo. Ĉio ĉi tie ne estas tia, kia ĉe ni. Kaj mi estas tute ne tia. Kvazaŭ ĝi okazas sur la scenejo. Mi vidas ilin ĉiujn ĉi. Sed ili preterpasas min indiferente, ne rimarkante, ke antaŭ ili estas veninto el la alia planedo! Interese!

— Bone! — diras Erich, prenante min sub la brakon kaj iom post iom puŝante al la litero U. — Vi alkutimiĝos. Dume konatiĝu kun miaj amikoj. Jen Alice Berg, laboristino el la fabriko Osram.

Antaŭ mi staras la knabino, en jungŝturma uniformo, kun rimeno trans la ŝultron, havanta, verŝajne, ĉirkaŭ dudek du jarojn. Ŝi havas altan staturon; kaj helajn bluajn okulojn; kaj orkolorajn harojn, simile al Rautendelein*. Ili estas kunmetitaj en peza harligaĵo sur la nuko. Trajtoj de ŝia vizaĝo ne estas tute regulaj. Ekzistas iu malproporcio en ampleksoj de la malgranda, delikate desegnita buŝo, iom elstaranta mentono kaj granda malkovrita frunto... Sed hele purpura koloro de ŝiaj vangoj, blua rigardo kaj ora kadreto de la haroj maskas la difektojn. Mi rememoras feinon el unu malnova germana fabelo. La jungŝturma uniformo kaŝas la kolon, ŝultrojn, brakojn, sed la tuta figuro ŝajnas esti forta kaj gracia. Ŝi ne estas malgrasa, sed ankaŭ ne dika. Ŝiaj konturoj estas molaj. Ŝi apenaŭ ekfloris, kiel ino.

* Rautendelein: Pr. “Rautendelajn”, — arbara feino (personaĵo el famekonata dramo “La droninta sonorilego” de H. Hauptmann).

— Vi memorigas al mi iun, kamaradino Berg!

Mi mediteme kaj fikse esploras la trajtojn de ŝia vizaĝo.

— Sed mi ne povas rememori, kiun nome!

— Mi petas, diru simple, Alice, sed ne kamaradino Berg!

Ŝi konfuze ridetas, montrante al mi etajn brilajn dentojn.

— Ĝis vi trovos la ĉambron, — diras Erich, — vi povas loĝi ĉe mi. Ni tiel decidis. Vi ja interesiĝas pri la ruĝfrontbatalantoj? Ni aranĝos tion kun Otto, jen kun tiu bubo el Noj-Kölna kvartalkomitato.

— Ĉu ne estas malpermesate?

Otto, blankhara junulo kun ridantaj okuloj, vigle kontraŭdiras:

— He, Genosse, ĉi tie multo estas malpermesata! Mia edzino Berta sendube citus al vi la rusan proverbon (ŝi la rusan lingvon studas). Kiel oni diras ĉe vi? Kiom da homoj, tiom da gustoj?..

Tiel renkontis min Berlino. Amikece. Kaj pro tio mi kredas, ke ĉi tie atendas min io granda kaj hela, kio mankis al mi en la vivo.