Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

... de septembro 1928.

Rudolf Riz laboras en malgranda elektrostacio apud Berlin. Ni kun Alice estas forveturintaj al li meztage. La loktrafika vagonaro portas nin preter akurataj ŝtonaj vilaĝanaj dometoj kun tegolaj tegmentoj kaj preter zorge skizitaj sur la tero geometriaj kvadratoj. Kelkloke estas kuŝantaj sur la kampo agrikulturaj maŝinoj. Mi scivoleme rigardas tra la vagonfenestro. Alice staras apude kaj la enfluganta vento movetas helan areton da haroj sur ŝia frunto.

— Vi havas jenan proporcion, — diras mi: — Kvin etaĝoj — urbo, du etaĝoj — vilaĝo. Ni havis ĝis nun du etaĝojn en la urbo kaj la vilaĝo tute ne havis etaĝojn. Estis iu miksaĵo de pajlo kun nigriĝinta ligno, aŭ eĉ pli malbone, kun argilo.

— Estis? — substrekas Alice.

— Nu, certe, estis! Nun kreskas nova vilaĝo, kolektiva, brika, verda, elektrifikita! Tiun la via sendube envias!

— Jes, — ekspiras Alice, — kaj niaj laboristaj kolonioj, kiel vi vidis, restas senetaĝaj. Ne ĉiu ja povas loĝi en kvinetaĝa domo!

“Vilaĝeto”, kiun ni venis, kalkulas kelkajn milojn da loĝantoj. La stratoj estas pavimitaj per glata ŝtono kaj lumigitaj per elektro. Fruktaj ĝardenoj afable svingas verdajn branĉojn.

Rudolf renkontas nin ĉe la stacio kaj la laboro tuj komenciĝas. En pordego de ŝtona domo staras grandstatura junulo, vestita laŭ urba maniero.

Gutn Tag, Gustaw! — levas Rudolf la ĉapelon, — ĉu la maljunuloj estas hejme?

Gntag! — nazparolas Gustaw kaj malaperas post la pordego.

La korto brilas pro pureco. El brika stalo elrigardas kaprino. Post ĝi estas videblaj du bone nutritaj bovinoj, apatie ŝmacantaj fojnon. Kontraŭ la bovejo, en ĉevalejo ekspiras ĉevalo. Sub speciale aranĝita tegmento kuŝas maŝinoj. Mezkreska maljunulo eliras en grasmakulita veŝto, kun pipo en la buŝo. Li seke ŝovas la manon.

— Bonan tagon! Kion vi rakontos, gesinjoroj?

— Jen estas la rusa kamarado! — prezentas min Rudolf.

— Ho! — plivigliĝas la mastro. — Ĉu vi venis el Sovetio? Ĝi estas tre interese! Ĉu vi deziras scii, kiel ni vivas? Bone, mi rakontos al vi. Kaj poste vi al mi rakontos pri viaj kamparanoj! Ĉu bone?

— Vi havas, ŝajne, riĉan domon? — demandas mi.

— Riĉan? — indigninte kontraŭdiras la mastro, — kial do ĝi estas riĉa? Meza domo! Kaj, krome, mi neniel povas ĝin elaĉeti! Mi ankoraŭ ŝuldas por ĝi ĉirkaŭ du mil markojn! Kie mi ilin prenos?

— Ĉu vi havas grandan familion?

La mastro kunvokas siajn hejmulojn. Lia patrino, seka, duonfleksita maljunulino sepdekjara, kun skuiĝanta kapo, en nigra robo, senespere svingas la manon.

— Ĉu li nian vivon laŭdas? Li ĉiam fanfaronas!

— Ne, avino! — trankviligas ŝin Rudolf. — Li ne laŭdas, sed insultas.

— Insultas? Do li pravas! Kia estas vivo? Ses buŝojn ja li nutrigas!

Juna mastrino havas kvardek jarojn. Ŝi estas vestita en nigra jupo, griza bombazina jako kaj lanaj ŝtrumpoj.

— Evidente, vi estas partivarbantoj? — konjektas ŝi. — Mi ne permesos al li komunistiĝi. Eĉ se ni pro malsato estos mortantaj, ne fariĝos komunistoj mia edzo aŭ infanoj!

La mastro minace rigardas la edzinon. La infanoj staras apude kaj okulsignas unu al la alia. Unu estas tute plenaĝa, li havas ĉirkaŭ dudek jaroj. La alia en dependanta larĝega pantalonego estas dekkvarjara. Dekokjara knabino kun mallonge tonditaj haroj en blanka tola robo ridetas al Alice.

— Mi havas kvin hektarojn da tero, — daŭrigas la kamparano. — La enspezo ne estas granda, ĉirkaŭ du kaj duono mil markoj pojare. La impostoj estas grandaj! Okcent markojn da imposto mi pagas!

— Ĉu ne sufiĉas al vi?

— Kiel do povas sufiĉi? Por la domo ni ankoraŭ pagas!

— Kiel ĝi povas esti? — miras mi, — multkampan sistemon vi havas, maŝinojn, kemian sterkadon, bonan rikolton, sed tamen ne sufiĉas?

— Kial do sinjoro pri la elspezoj forgesas? — denove enmiksiĝas la mastrino. — Li ja diras al vi, ke okcent markojn da imposto! Kaj ĉu la furaĝo estas nemultekosta? Kaj oni devas ĉiujn vestigi! Oni devas ses buŝojn nutrigi!

— Kion vi pensas pri la milito, mastro? — demandas Alice.

— Pri la milito? — fumas per la pipo la mastro, — mi opinias, ke ni ne bezonas novan militon! Sufiĉis la milito en la dekkvara jaro!

Okuloj de la maljunulino komencas larmi.

— Kara fraŭlino! Du filojn miajn oni mortigis dum tiu milito!

— Kaj ĉu la avino aŭdis, ke Germanio estas konstruonta novan kirasŝipon?

— Jes, tiu ideo pri la kirasŝipo al mi ankaŭ ne plaĉas, — rimarkas la mastro, — tiurilate eĉ mia edzino simpatias la komunistojn. Ĉu ne vere, Gretchen?

— Do vi agitas kontraŭ la kirasŝipo? — Vi do komence dirus!.. Ni ĉiuj aliĝos al vi. Bonvenu en nian domon!

Alice estas tre kontenta. En la ĉambro, ĵetinte rapidan rigardon sur la meblaron, ruĝajn apogseĝojn kun artefaritaj piedetoj, siblantan horloĝon, nikelitajn litojn, florojn, kurtenojn sur la fenestroj kaj blankajn tablotukojn, ŝi flustras en mian orelon:

— Ĉi tiu kamparano estas pli, ol meza. Se lia familio protestas la kirasŝipon, ni havos ĉi tie la sukceson!

Preterpasante, ni vizitas la elektrostacion, kie laboras Rudolf. Ĉi tie estas la tagmanĝa paŭzo. Mi esploras disel-maŝinojn kaj interparolas kun la ĉefa mekanikisto.

— Nia stacio priservas ĉiujn proksimajn entreprenojn. Ĝi estas sufiĉe granda stacio por vilaĝo!

— Kiom vi ricevas?

— Ducent kvindek markojn.

La mekanikisto komencas plendi. Lin delonge interesas Sovetunio kaj li kun plezuro transloĝiĝus tien. Li aŭdis, ke Rusio bezonas kvalifikitan laborforton. Ĉu mi ne povus helpi al li trovi laboron en Moskvo, aŭ en novekonstruataj elektro-stacioj? Li aŭdis ankaŭ, ke en Moskvo estas konstruota la metropoliteno. Dum kelkaj jaroj li laboris en Berlin laŭ tiu ĉi specialeco kaj povus esti utila.

Apud granda fenestro kelke da laboristoj sidas kaj matenmanĝas. Ĉiu el ili havas sakon, plenigitan per ĵurnaloj, broŝuroj kaj buterpanoj.

Junulo levas la ĵurnalon kaj entuziasme krias:

— Bonege, kamaradoj! La unua tago alportis 8013 voĉojn! La komunistoj tamen atingis sukceson!

— Kaj kion skribas “Vorwärts” pri la kampanjo? — demandas Alice laboriston, legantan “Vorwärts”.

La maljunulo rigardas ŝin super la ĵurnalo, kunfaldas ĝin kaj metas en la poŝon.

“Vorwärts” nenion skribas, — severe respondas li. — Evidente ni konsentas ĝin konstrui.

— Jes, — subtenas dua laboristo, traglutinte pecon da fromaĝo, — Plenara kunsido de la partio nenion diris pri tio ĉi kaj la ministroj-socialistoj estas voĉdonintaj por la kirasŝipo.

— Venu post la laboro la kunvenon! — rimarkas Alice. — Tie ni priparolos ĉi tiun demandon.

En malgranda restoracio sur bordo de artefarita lago estas aranĝita ekspozicio de parizaj modoj. Elsa, vestita mem laŭ la lasta modo, donas klarigojn al la vizitantoj. Post kiam la virinoj ekinteresiĝis pri la modoj, oni konvinkas ilin resti en la kunveno.

Alice salutas kaj sulkigas la brovojn.

— Ĉu vi tiel ŝatas vesti vin laŭ la modo?

— Se la edzo gajnas sufiĉe, kial mi devas vesti min, kiel almozulino?

Iom post iom la restoracio pleniĝas. La tabletoj estas dense ĉirkaŭgluitaj de laborista kaj kamparana junularo. La biero fluas, kiel rivero. Nigroblanka klavaro de la mekanika fortepiano kuras sub fingroj de nevidebla muzikanto, obtuzigante la kunvenintojn per tondraj triloj. Apud ĝi staras aro da buboj kun jubilaj brilantaj okuloj. Ili laŭvice oferas dekpfenigajn aluminiajn monerojn, metante ilin en aŭtomatan aparaton kaj la silentiĝinta fortepiano rekomencas la ĉesintan muzikon.

Sed jen Rudolf anoncas, ke la mitingo komenciĝas. Parolon por saluto li prezentas al mi. La publiko silentiĝas. Ne ĉiutage oni vidas tiel proksime rusajn bolŝevikojn! Mi rememoras mian unuan paroladon antaŭ kamparanoj. Mi agitis tiam kontraŭ la drinkado. Mi estis sidanta en sufoka kaj tre malpura domaĉo, malhele lumigita per flagrantaj lampoj. Oni povis nur konjekti, ke la domaĉo estas plenega. En tabakfumo estis naĝanta la unua vico da benkoj. Min estis rigardantaj brilantaj en duonlumo okuloj, nekombitaj barboj kaj duonmalfermitaj buŝoj kun nigriĝintaj pro la tabako dentoj. Junaj knabinoj en helkoloraj bluzoj estis sidantaj, ĉirkaŭpreninte la ŝvitiĝintajn junulojn kaj, kvazaŭ aŭtomatoj, elkraĉis formaĉitan semŝelon. La germanaj kamparanoj en tiu pura luma restoracio, apud la biertabloj, tute ne similas tiun vilaĝon. Sed ili rigardas min per same brilantaj okuloj, kvazaŭ atendante ion eksterordinaran.

Kion diri al ili? Mi ja estas tute kunigita per la konstitucia leĝeco. Mi salutas ilin per kelkaj vortoj kaj aproba murmuro kuras sur la bieraj kruĉoj. Mi rakontas al ili pri konstruado de l’ socialismo en USSR kaj oni aŭskultas min atenteme. Sed kiam mi estas rimarkanta, ke la laboristoj kaj kamparanoj de Rusio nur tial venkis kontraŭ la nobeloj kaj burĝoj, ke ili batalis kontraŭ la komuna malamiko kune, oni suspektas min pri la komunista agitado. Inter la kamparana parto komenciĝas bruado. Oni interrompas min kaj tiu maljunulo, kiun ni estas vizitintaj, komencas kontraŭdiri:

— La rusa kamarado estas agitonta nin pri komunoj. Ni konas ĝin! Sed kio estas aplikebla en Sovetio, estas tute malaplikebla ĉe ni. Ĉu mi devas ankaŭ la domon fordoni al la komuno? La domon, kiun mi kun tiaj malfacilaĵoj elaĉetas? Eble, en Sovetio la domojn oni donas senpage al la kamparanoj, sed ĉi tie oni prenas por ili monon! Ĉu mi ankaŭ la maŝinojn kaj la brutaron fordonu? Ne, tion mi ne konsentas.

La parolado havas multajn revokojn. La kamparanoj plendas, ke la laboristoj ne komprenas ilin, ke la laboristoj vivas pli bone kaj estas trudontaj al ili siajn ideojn. Alice prenas min je la brako.

— Ĉu vi aŭdas? Jen estas niaj kamparanoj!

Ŝi prenas parolon kaj rakontas pri la militdanĝero.

— Neniu malpermesas al vi opinii, ke nur en Rusio estas konstruebla la socialismo. Ĉiu povas havi sian opinion. Sed ĉiuokaze neniu el ni deziras malbonon al Sovetunio. (“Ŝi pravas!” — oni kriis el la salono). Tamen, kontraŭ Sovetoj estas preparata la milito kaj eble morgaŭ oni sendos vin kun fusiloj en la manoj kontraŭ viaj sovetiaj fratoj!

Mi rigardas nun Alice’n demalsupre kaj deflanke. Ŝia profilo estas skizita akre, kvazaŭ per la mano de iu forta pentristo. Kiom da diversaj ecoj havas ĉi tiu dudekdujara knabino!

Alice transiras al la kirasŝipo.

— Hodiaŭ, kamaradoj, estas la dua tago de la voĉdonado. Vi scias, kiom kostos al ni ĉi tiu kirasŝipo. Sed, intercetere, kelkaj partioj, tute konscie prisilentas la kampanjon.

Alice indignas pri konduto de l’ socialdemokrataj ministroj, voĉdonintaj por la kirasŝipo kaj postulas pli grandan aktivecon flanke de la senpartiuloj. Ŝia parolado estas multfoje interrompata. Apenaŭ ŝi finas kaj la restoracio iĝas areno de la plej kruela batalo.

— Mi miras, — krias unu laboristo, — kiel socialdemokratoj toleras en sia medio tiajn perfidulojn, kiel Müller! Oni devas jam delonge forpeli lin al diabloj kaj stampi lin, kiel friponon!

— Ne estas pli bona via Thälmann! — sufokiĝante pro la kolero, penas malaŭdigi lin, kriegante, ŝvita kaj ruĝa loksindikata sekretario. Li malsanas astmon, kaj estas malfacile al li kriegi. — Via Thälmann kaŝas ŝtelistojn kaj labormono de laboristoj estas metata en poŝojn de friponoj kun komunistaj partibiletoj*!

* labormono de laboristoj...: En 1928 kelkaj funkciuloj de Hamburga Komunista organizaĵo malŝparis partiajn kotizojn por propraj bezonoj. Suspektita pri la intenca kaŝado de tiu ĉi krimo, k-do Thälmann estis riproĉita flanke de CK de la KP Germana. La Komunista Internacio esplorinte la aferon, konstatis absolutan senkulpecon de k-do Thälmann, nuligis la riproĉon kaj proponis al CK de la KP Germ. esti pli atentema en la aferoj, kiuj estas utiligeblaj kontraŭ la komunismo.

— Mi postulas respekton al kamarado Thälmann! — denove krias la unua, — neniu kuraĝas diri pri Thälmann ion malbonan! Estas pruvite, ke li ne partoprenis la Hamburgan aferon!

— Se ne partoprenis, kial do CK faris al li riproĉon?

— Ne via afero estas, sinjoro oficisto! Vi uzas niajn erarojn, por kaŝi krimojn de viaj propraj gvidantoj!

La sindikata sekretario rapide traŝovas sin al la tablo kaj ion flustras al Rudolf. Rudolf estas konsternita. Li penas ion kontraŭdiri. Tiam la sekretario tiel altigas la voĉon, ke estas klare aŭdeblaj la vortoj:

— Se vi tuj ne ĉesigos la kunvenon, ni eksigos vin el la sindikato!

Rudolf estas ege maltrankviligita. Li tuŝas la sonorilon.

— Kamaradoj! — krias li, — ĉar la kunveno deflankiĝis de la tagordo, mi fermas ĝin!

Li, la unua, surŝovas la ĉapon kaj ekiras al la pordo. Post li sekvas ankoraŭ kelkaj personoj. Sed lian lokon tuj okupas Alice. Ŝia voĉo haltigas la ĉeestantojn. En diversaj anguloj aŭdiĝas fajfoj kaj indignintaj ekkrioj:

— Fi! Malhonoro! Li diru, kion li estas farinta mem por batalo kontraŭ la kirasŝipo! Malhonoro! Malhonoro!

Denove oni fajfas.

— Savu la haŭton! Ĉesigu la laboron!

Alice fine trankviligas la salonon.

— Kamaradoj! — diras ŝi forte, — tute evidente, ke la komunista ĉelo havis malbonan gvidanton! Ĝi, tamen ne signifas, ke la kirasŝipon oni devas konstrui! Ĉu mi vin ĝuste komprenis?

Ŝi subite ridetas. Ŝin oni aŭskultas. Ŝi parolas ankoraŭ dek minutojn kaj alvokas la ĉeestantojn doni subskribojn kontraŭ la kirasŝipo. La kunveno finiĝis per kantado de la Internacio.

Mi estis revenanta la urbon, plena de granda, hela ĝojo!