Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Estis la tagmanĝa paŭzo kaj la kunlaborantoj amasiĝis en la koridoroj, kiam Vitalij kun Ivagin estis revenantaj de la labkora kunveno.

Centro de ĉies atento estis artikolo pri provo de Ĉernjaev perforti Verinjon Velikonskaja. La numero de la murgazeto aperis ankoraŭ du tagojn antaŭ, sed, ĉar ĝi estis tuj konfiskita de la ĉelestraro, la ekscito restis ĝis nun. Kvankam ĝi aspektis strange, ĉiuj simpatiis al Ĉernjaev.

— Kiaj aperis ĉe ni ulceroj! — indigne parolis Bobrov, ĉirkaŭita de kunlaborantoj, maĉantaj buterpanojn.

— Mi al vi estis dirinta! — triumfis Ĉernjaev. — Mi estis al vi dirinta, kamarado Bobrov, sed vi ne deziris aŭskulti!

Kancelariestro, kamarado Osipov, singardeme rerigardante kaj aŭtomate frotetante sian kalvon, rimarkis:

— Ĉu vi scias, kiom maltrankvila estas mia koro?

— Kial ĝi tiel maltrankviliĝas? — mokeme kontraŭdiris inĝeniero Kiselov.

— Kamaradon Zinovjev oni eksigis, kamaradon Trockij oni eksigis!

— Ĉu por vi ĝi gravas?

Osipov sopire ekrigardis la maĉantajn kunlaborantojn.

— Atingos ili ankaŭ la ĝeneralan kancelarion...

Ĉiuj laŭte ekridegis.

— Plej indignige estas, ke tian ulceron oni flatigas! Eksterlando! Ne nur eksterlande, sed eĉ ĉi tie li maltaŭgas! Knabaĉo!

— Onklo, permesu al mi intercetere komuniki al vi malagrablaĵojn! — decidis partopreni la konversacion palverda junulo.

— Kian malagrablaĵon? — ekkoleris Osipov. — Ĉu sen vi mi havas malmulte da malagrablaĵojn? Pri kio temas?

— Hieraŭ Ivagin prenis de mi centon da tramaj kaj duoncenton da aŭtobusaj talonoj. Li prenis, onklo, kaj poste demandis: Ĉu vi al ĉiuj, li diras, tiel simple la talonojn disdonas, sen mono, li diras, sen limitoj kaj sen kvitancoj, li diras!

— Kion vi respondis?

— Ne, mi diras, mi memoras, kaj ĝenerale, mi diras, mi havas tian liston kaj ni el la salajro deprenos.

— Kaj li?

— Jen estas malagrablaĵo! Montru, li diras, al mi tiun ĉi liston! Mi, li diras, la tutan jaron laboras, sed tian liston neniam vidis!

— Idioto! — interrompis la onklo, — kiomfoje mi estis diranta al vi, kiel vi devas ĝin fari! Ĉu vi ricevis de mi biletojn por ŝvitbanejo sen kvitanco? Sed la monon vi pagis? Ne? Ho, stultulego!

Tiumomente en la pordo aperis Ivagin kaj Vitalij.

— Ĝendarmaro, — duonvoĉe diris Ĉernjaev, sed tiel, ke ĉiuj aŭdis.

— Go-Po-U! — aldonis jam tute laŭte la kasisto, traglutante pecon da kolbaso.

— Ni tuj vizitos vin! — ĵetis responde al la kasisto Ivagin, preterpasante.

Kolbasa peco enŝtopiĝis en la kasista gorĝo kaj li ĉagrene ekrigardis la ĉirkaŭantojn. Fariĝis klare, ke estas preparata nova insidaĵo! Ivagin plenumis la promeson. Ne petante la permeson, li eniris post la kradon al la kasisto. Leviĝinte de la loko kaj traviŝante la okulvitrojn, la maljunulo respektplene eldiris:

— Vi definitive arogantiĝis! — Li estis aldononta “Estimata sinjoro”, sed diris: “Kara kamarado”.

Post kvin minutoj Popov estis parolanta en la ekstervica kunsido de la ĉelestraro:

— Duafoje okazas, ke ni estas devigitaj konfiski la murgazeton. Ĝi estas, kamaradoj, skandalaĵo, kaj tiel plu!

— Vi pravas, efektiva skandalaĵo! — konsentis Ivagin.

— Vi havos la lastan parolon, kamarado Ivagin! En vi kuŝas ĝuste ties kaŭzo kaj tiel plu! De post kiam Zorin fariĝis la redaktoro, vi faris el la gazeto tribunon de kalumniado kaj tiel plu! Jen, ekzemple, tiu artikolo pri la perforto!

— Ĝi estas fakto! — kriis denove Ivagin.

— Ĝi estas kalumnio kaj tiel plu!

— Ĝi estas fakto, kiun ne neigas mem civitanino Velikonskaja!

— Kamarado Ĉernjaev, invitu ĉi tien kamaradinon Velikonskaja, — diris Serebrovskij.

Iom paliĝinta Ĉernjaev, leviĝis de la loko. Ivagin svingis la manon.

— Ne necesas!

— Kial ne necesas? — Ŝajnige miris Popov.

— Estas klare!

— Se klare, do bone! — ridetis Serebrovskij.

— La afero ne estas nur en sola Ĉernjaev, — kolere ekgrumblis Ivagin. — La afero estas pli granda. La ĝenerala kancelario disdonis senpage je kelkaj miloj da rubloj aŭtobusajn, tramajn kaj ŝvitbanejajn biletojn. La kaso avancis kelkajn kunlaborantojn per la salajro jam por du-tri monatoj.

Serebrovskij paliĝis.

— Sed kamarado Ivagin, vi ja mem petis nin permesi al vi la avancon?

— Unuafoje, kamarado! Sed kiomfoje vi mem prenis?

Li ekrigardis la ĉeestantojn. Nun, certe ĉiuj unuanime insultos lin. Sed sekvis enuiga silento. Vinokurov sin deturnis al la fenestro, Serebrovskij ne estis fortiranta la rigardon de la tablo, Ĉernjaev rigardis planken. Tiam ekparolis Zoja.

— Kamarado Ivagin, certe, pensas, ke li de neniu estas subtenota. Ŝajne, li havas impreson, ke li laboras en burokrata nesto, — ŝi karese ridetis. — Mi intencas iom malplifortikigi tiun ĉi impreson. Ni estas komunistoj. Ni ne kaŝu niajn erarojn, ni ilin konfesu! Antaŭ ĉio pri la afero de Ĉernjaev. Ĉernjaev estis perfortonta la knabinon...

Ĉernjaev kaj Popov samtempe faris rapidajn movojn antaŭen, sed Zoja haltigis ilin ambaŭ.

— Do ĉu ĝi estas tiom neordinara? Ĉernjaev estas fremda elemento! Popov, kiel sekretario, devas ĝin klare vidi. Mi diras tion en ĉeesto de Ĉernjaev, kaj ne disputu, Popov!

La konsternita sekretario tuj sidiĝis.

— Nun pri la ŝvitbanejaj biletoj, — daŭrigis Zoja, — mi ne havas kaŭzojn ne kredi al partiano Ivagin! Se li diras, ke tie estas senordo, do tie efektive estas senordo! Sekve, oni devas elekti la komisionon.

Serebrovskij levis la kapon.

— Nome?

— Nome, oni devas puni la kulpulojn. La avancoj. Ankaŭ kamarado Serebrovskij okupu sin pri tiu ĉi afero. Oni devas ordoni pri la tuja reenkasigo de la prenita mono. Antaŭ ĉio mem kamarado Serebrovskij montru la ekzemplon. Fine, kamaradoj, mi konstatas la ĝojigan fakton: ĉe ni naskiĝis la memkritiko! Tute vane estis konfiskita la murgazeto! Ne protestu, kamarado Popov! Ĝi estas senprokraste rependigenda sur la malnovan lokon!

— Kiajn do konkretajn proponojn vi havas? Kaj tiel plu? — nerveme demandis Popov.

— Mi jam estas dirinta ilin.

Zoja sidiĝis, triumfe briletante per la okuloj. La parolon estis petonta Ĉernjaev, sed Popov kolere rifuzis.

— Pri la persona demando ni ne donos!

Ĉernjaev, nenion komprenante, sidis duonviva, mordante la ungojn. Tute neatendite Serebrovskij kaj Vinokurov aliĝis al la proponoj de Ŝipova.

Vespere, adiaŭante la amikon, Vitalij rimarkis:

— Ŝajne, Ivagin, ni havas ankoraŭ unu samideaninon!

— Kiu li estas?

Zoja Ivanovna Ŝipova! Ŝi ŝajne subtenis viajn proponojn!

Ivagin nenion diris, fuminte cigaredon, ĵetis la restaĵon kaj doninte la manon al Vitalij por adiaŭa premo, malsupreniris la ŝtuparon.