Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

... de septembro 1928.

Mi estas tre scivola pri vidindaĵoj. Nesatigebla estas mia deziro ĉion ekvidi, ĉion trapalpi, nenion preterlasi. Kaj Berlin estas riĉega urbo! Ĝi havas tiom da muzeoj, bildgalerioj, ekspozicioj, palacoj! Ĝi havas tiom da teatroj, kinejoj, varieteoj! Ĝi havas tiom da interesegaj institucioj! Kiom da tempo oni bezonas por almenaŭ trakuri la famajn muzeojn kaj verdajn aleojn de tondetitaj ĝardenoj!

Alice estas mia fidela kunulo, gvidanto kaj organizanto de ĉiuj ekskursoj. La ŝvelinta ekskurstabelo, kiu enhavas centojn da surskriboj, pendas super ŝia lito kaj ĉiutage memorigas, kio estas en la vico. Hieraŭ — arkiburĝa “Admirals-Palast”, hodiaŭ proleta teatraĵo sur la “Popola Scenejo” (simile al “Filino de Laboro”, aŭ “Verda Dometo”), morgaŭ opereto “Die Bajadere” en Metropol-Teatro, post morgaŭ sovetia filmo “La patrino” en iu antaŭurbo, kaj poste la majstra verko de la burĝa kinematografio “Varieteo” kun belulino Lia de Putti en la ĉefa rolo. En mia notlibreto estas enskribita:

Lundo — “Ŝtata Prusa Biblioteko”.
Mardo — “Kunstausstellung”* apud “Lehrter-Bahnhof”.
Merkredo — Mara muzeo kaj observatorio en Treptow.
Ĵaŭdo — “Künstlerhausausstellung”*.
Sabato — “Botanika ĝardeno”.
Dimanĉo — “Der Schloss”* sur “Postdammerstrasse”.

* “Kunstausstellung”, “Künstlerhausausstellung”, “Der Schloss”: Pr. “Kunstausŝtellung” (Artekspozicio); “Künstlerhausausŝtellung” (Ekspozicio de la pentrista Domo); “Der Ŝloss” (la Kastelo).

Kaj paralele oni devas labori, atenteme observi la politikan tagon kaj vizitadi kamaradojn ruĝfrontbatalantojn. Iufoje oni devas ja viziti Alice’n kaj por tio mi ankaŭ bezonas la tempon. Nun mi havas nevolan ripozon. La konstrulaboristoj strikas. Konstruo de la nova metropolitena linio estas interrompita. Dum multaj tagoj mi estas libera.

En la vilhelma kastelo “Schloss” kiel gvidanto oficas maljuna imperiestra pordisto. Lia griza kapo estas respektinda kaj la okuloj severaj. Li sektone memorigas al mi, ke necesas formeti la ĉapon, per malrespekta rigardo strabas Alice’n, kaj kondukas nin sur vojetoj de tapiŝeto, zorgante, ke ni ne difektu per niaj piedoj multekostan pargeton. Jen tronsalono. Ĝi estas memfida kaj snoba, kiel ŝatata de la imperiestro, magnato. En la altajn spegulojn mi timas rigardi. Ili nepre respegulos malgracian, malelegantan, mallertan mian figuron, malharmoniantan kun senbrua brilo de la palaco.

— Rigardu, — duonvoĉe diras Alice, montrante duonmalluman ĉambron, dronantan en gobelenoj. — Mi vidas tie modelon de antikva rusa dometo.

— Trairu ĉi tien, — diras la gvidanto, — ĉi tie estas donacoj de fremdaj ŝtatestroj. Ĉi tiu surtabla horloĝo, en formo de antikva rusa kastelo, kun artefarita spegulo, estis donacita de la rusa caro al antaŭuloj de lia imperiestra moŝto en 1667 jaro. Atentu la emajlan ciferplaton kaj la spegulon. Tiaj speguloj nun ne estas troveblaj.

Sur molaj haraĵaj gobelenoj oni batalas, pafas antikvaj kanonoj kaj soldatoj kun grandaj lipharoj en triangulaj ĉapoj, mortas, trapafitaj per kartoĉo. Por unu minuto mi haltas antaŭ la tapiŝoj.

— Kiel strange, — diras mi, — ke mortigo pro la devo ĝis nun ne estas rigardata, kiel krimo!

— Ĝi sonas iom pacifisme! — rimarkas Alice. — La devo estas diversa.

Ŝi fikse rigardas biblian scenon, pentritan sur grandega tapiŝo.

— Jen ankaŭ estas la devo: religio! Tio estas por kelkiuj. Sed la proletoj ne havas alian devon, krom la devo antaŭ la laborista klaso. Ĉu vi scias, ke sur la placo, kie ni troviĝas nun, la polico kelkfoje estis mortpafanta komunistojn? Kiel ili estus reagontaj?

— La komunistoj estas malamikoj de l’ patrolando, mein Herr und meine Dame! Ili neniigas kulturon kaj belecon, ili kunportas barbarismon kaj krudan materiismon. Vidu tiujn ludkartojn! Ili estas faritaj el metaltabuletoj. Ĝi estas rekordo de la arto! Vidu tiun blukoloran vazeton, facetitan glason, kristalan pokalon!.. Ĉu vi atentis tiujn sukcenajn ornamaĵojn?.. La komunistoj ĉion ĉi malbeligos, aŭ neniigos tute. Ili disŝtelos la juvelojn, forportos hejmen la tapiŝojn, trinkos vinon el tiuj pokaloj kaj ludos per tiuj ĉi kartoj! Ili difektos tiun ĉi admirindan pargeton kaj el la tuta palaco faros iun bolŝevikan klubon!

La maljunulo estas tre emociigita. Febraj makuloj aperis sur liaj flavaj vangoj kaj la okuloj eklarmis. Mi trankviligas lin.

— Ne opiniu tiel, maljunulo! Mi venis el Sovetio. Tie estas multe da similaj palacoj, precipe en caraj bienoj, en “Peterhofo”, en “Gatĉina”, en “Cara Vilaĝo”. La palacoj per bronzo, oro, speguloj, pargeto, tegiloj, gobelenoj, treege similas ĉi tiun! Ĉio restis netuŝita! Eĉ la palacaj preĝejoj, en kies altaroj pendas speguloj kaj estas konservataj kosmetikaj tualetaĵoj por iliaj imperiestraj moŝtoj!

La maljunulo ne deziras kredi. Li suspektas, ke mi estas plej ordinara rusa elmigrinto, kiu mokegas la maljunan homon.

— Mi diros eĉ pli, — konvinkas mi lin, glitante per la distra rigardo sur japanaj tapiŝoj, ornamantaj tiel nomatan fianĉinan ĉambron. — Viaj vizitantoj iras nur sur specialaj tapiŝetoj kaj ne povas paŝi la pargeton. La vizitanto estas ĝenata kaj ne ĉion povas vidi bone. Vi devas lerni de la bolŝevikoj! Ĉe ni vi povas iri kie ajn, sed antaŭ la eniro vi nepre surmetas tolajn pantoflojn. La pargeto ne estas difektata kaj oni vidas ĉion proksime!

En “Altes-Museum”*, vidante ŝvelintajn infanecajn kapetojn de romaj maljunuloj, mi faras grimacon.

* “Altes-Museum”: La malnova muzeo.

— Ne ŝatas mi malbelecon en la arto same, kiel en la vivo! Se oni povas toleri ĝin en la vivo, ĉar ĝi estas malfacile forigebla, kial do tamen transporti ĝin en la arton?.. En mia romano nenio estas abomena!..

— Vian romanon vi tralegos al mi, la tutan, sekvontfoje! — diras Alice. — Sed pri viaj opinioj mi pensas, ke ili devenas de via diletanteco en problemoj de l’ arto. Ĉu en Sovetio oni ne ŝatas la antikvan arton?

— Ho, ne! En Sovetio pli, ol kie ajn, oni kolektas zorgeme ĉion, kio rilatas la historion. Sed ĝi estas, tiel diri, scienca flanko. Mi do diras pri mia propra gusto!

Mi subite haltas antaŭ antikva statuo, de la homa amplekso, prezentanta nudan knabinon. Mi rigardas ŝin rave kelkajn sekundojn.

— Cetere, tiaj statuoj estas nur escepto! — diras mi kun bedaŭro.

— Vi devas pripensi tion! — diskrete rimarkas Alice.

Sed min kaptas gaja humoro. Min amuzas tiom respektoplena ŝia rilato al problemoj de l’ arto. Preterpasante antikvan roman statuon kun forbatita nazo, mi ironie skuetas la kapon. Renkontinte duan statuon kun forbatita nazo, mi malaprobe strabas la okulojn, haltinte antaŭ tria statuo kun forbatita nazo, mi levas la ŝultrojn. Analizante kun serioza mieno mitan pentraĵon, prezentantan bakhorgion de arbaraj feoj, mi subite sulkigas la brovojn kaj laŭte diras:

— Hontinde! La satiro drinkas kaj la nimfo nur en lian buŝon rigardas!

Alice ridas. Iu grizhara sinjorino direktas sur ŝin la lornon. Rerigardante kun ŝajniga timo, mi trenas ŝin en la sekvantan ĉambron. Ĉi tie mi ĵetegas min en apogseĝon kaj tuj eksaltas, kvazaŭ mi sidiĝis sur pinglojn.

— Ŝajne, tiu meblaro estas ĉi tie starigita, kiel eksponaĵo!

Seninterrompe mi kurigas Alice’n tra kelkaj salonoj kun antikvaj nigriĝintaj pentraĵoj, dumkure farante malrespektajn rimarkojn pri flaviĝintaj Atenoj, Afroditoj kaj Centaŭroj.

En Zoologia Ĝardeno min ravigas katoj. Ili sidas diverspoze en siaj kaĝoj. Kelkiuj severe sulkigis la vizaĝojn kaj memorigas miniaturajn leonojn, la aliaj brilas per la okuloj, kiel tigridoj, la triaj bonhumore kuŝas sur la planko kaj murmuras, sin ĵus satiginte. Kelkaj katoj estas same molaj, kiel gobelenoj en “Schloss”, la aliaj estas glataj, kaj ĉirkaŭlekitaj, kvazaŭ la berlinaj pavimoj. Leonidoj, tigridoj kaj katoj estas tiom similaj unu al la alia, ke oni povas miskompreni. Mi kareseme ekparolas kun ili. Mi aliras afrikan “Katze” kaj kunsente demandas:

— Katinjo, mi petas respondi, de kiu hundaĉo vi prunteprenis la kapon kaj kiamaniere vi sukcesis ĝin fari?

La katino kun hunda kapo maldiligente mallarĝigas la flavajn okulojn. Respondas anstataŭ ĝi kun minaca miaŭo ĝia najbaro, grandega kato “Karakas”, duoble pli granda, ol ĝiaj kunfratoj.

— Mi rekomendas al vi, — ridante diras Alice, — aniĝi al “Asocio de kataj amikoj”!

— Plezure! Ĉu ekzistas tia?

— Certe! Se ekzistas “Asocio de hundaj amikoj”, kial do ne ekzistu “Asocio de kataj amikoj”? Ĝi estas tre respektinda kaj tute legala asocio, ne akcelanta renverson de la ekzistanta reĝimo!

En Zoo najtingaloj konkuras kun estradaj kantistoj, amuzante la vizitantojn, kaj simioj kun aktoroj de la baleto. Ili estas malpli graciaj, sed ankaŭ malpli postulemaj. La simioj ne postulas, ke la publiko ilin aplaŭdu. Ili aplaŭdas sin mem. La simioj estas ĉi tie diverskoloraj. La plej belaj estas arĝentverdaj kaj la plej abomenaj havas malkonvene ruĝajn postaĵojn, kiuj ne estas en la simia socio maskendaj. Mi ege konfuziĝas en ĉeesto de Alice pro tia hontindaĵo, sed kaptante tiun pensaĉon, mi intercetere rimarkas:

— Moroj ĉi tie estas egalaj ĉu en Zoo, ĉu en Admirals-Palast!

La simioj ne estas nur aktoroj, sed ankaŭ bonaj gepatroj kaj laboruloj. Ĉi tie estas videblaj la plej delikataj scenoj de infannutrado, aŭ zorgema elkombado de l’ insektoj el la malgrandaj kapetoj. La pli aĝaj fratoj veturigas la pli malgrandajn en kaleŝetoj, aŭ balancas ilin en apogseĝo. La pli aĝa generacio mem amuzas sin per bicikla rajdo aŭ korpokulturo kaj aparata gimnastiko. Elegantaj rabulinoj — afrikaj gehenoj kaj ŝakalinoj, kvazaŭ famgentaj berlinaj burĝinoj, elrigardas el siaj kaĝoj per kareseme-sopiraj okuloj.

Mi salutas la samlandanojn, kaŭkazajn ŝafojn:

— Bonan tagon, kamaradoj, bonan tagon, miaj karaj!

Mi faras larĝan salutgeston, formetinte la ĉapon. Alice tute gajiĝis. Ŝi ridas, ne havante fortojn deteni sin kaj malatentante la snoban publikon. Per kolektiva blekado respondas al mi egiptaj glataj blankaj ŝafoj kun nigraj kapoj. Ili apogis siajn fruntojn sur la kradon kaj kun espero pri la liberigo rigardas la vizitantojn.

IRH*! Kie vi estas?.. Revoku! IRH!.., — ĉagrene diras mi.

* IRH: Internacia Ruĝa helpo.

Sekvantaj najbaroj estas rozkoloraj ĝirafoj kun brunaj makuloj. Ili en io similas arganojn, aŭ longajn levilegojn super putoj en rusaj vilaĝoj, nomatajn tie gruoj. Poste sekvas antilopoj, kies unu speco memorigas ĉevalojn, kaj la alia bovojn.

De blanka baroka pontoarko ni observas vivon de la artefarita lago. Jen vantas akvaj ratoj, jen majeste preternaĝas blankaj cignoj kun nigraj kapoj, simile al egiptaj ŝafoj. Anseroj ne krias, sed bele kantas. Birda mondo sur la bordo trilas per diversaj voĉoj. Fazanoj sidas sur tegmentoj de la birdaj palacoj. Unuj brilas per ora plumaro, la aliaj arĝentumas en sunradioj, la triaj ornamis sin per diamantoj. Kun ili provas konkuri la plej ordinaraj belkoloraj kokoj.

Struto kun protezita piedo, kiel senpieda invalido — malpacemulo ĉe la foiro, saltas ĉirkaŭ sia dupieda kamarado, vokante ĝin al la duelo. Marabuo, kvazaŭ persona adjutanto de lia moŝto, grave ĉirkaŭiras la grotojn, malaprobante tiun vanan ideon kaj pesimisme observas malgrandajn akvofalojn. En Akvario, en sufokaeraj varmegaj ĉambroj, sub la ponto, en ŝlimo, kie putras algoj, kaj lianoj, ĉirkaŭpreninte unu la alian, implikiĝis en la propraj tigoj, kuŝas senmovaj aligatoroj kun pecoj da viando en buŝoj. Nemezurebla maldiligenteco videbliĝas en iliaj okuloj kaj la viando, kuŝanta en la dentoj, restas ne formanĝita. Post maldikaj vitroj en verdeta duonmallumo, kvazaŭ sur ekrano rigidiĝis marĉaj serpentoj. Surmetinte sur sin defendan haŭton, ili kuntiriĝis buletojn ĉirkaŭ la ŝtonoj. Grizaj lacertoj deĵoras en malgrandaj grotoj kaj kaptas muŝojn same, lerte, kiel katoj kaptas musojn.

— Nun ni veturu al mi! — diras Alice.