Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

... de septembro 1928.

Mi promesis al Alice legi hodiaŭ la romanon. Sed mi sidas kaj meditas pri la ankoraŭ ne finita ĉapitro. Ĝi estas ĉapitro pri amo. Ĉiu romano devas havi tian ĉapitron. Mi nepre devas ĝin fini, antaŭ ol mi vizitos Alice’n!

Sed por la dubo mankas loko en mia koro!..

Mirinda vorto estas amo! Antikva kaj eterna, kiel ĉio vivanta! Belega vorto! Ĝi estas kvazaŭ ŝtupoj sur altegan turon, de kies supro oni sentas deziron forĵetiĝi! Ĝi estas vekiĝo de unu post la alia de neniam sentitaj, aŭ definitive malaperintaj en profundaĵoj de la pasinto sentoj. Ĝi estas majstra muzikado per la instrumento, kiu nomiĝas — homo!..

Ĉu eblas, ke la vivo rekuregas malantaŭen, kiel germana rapidvagonaro, al elfluejoj de la fruprintempo? Ĉu eblas rericevi la frujunaĝon? Ho, jes, eblas!

... Ne pensu, ke ĝi estas promesita ĉapitro pri la amo! Ĝi estas pri mi kaj Alice. Ni sidas tre konvene sur ligna divaneto, ne tro proksime unu al la alia. Apude la maljuna vartistino flikas ŝtrumpon. Ŝi posedas bonegajn okulojn, malgraŭ siaj sesdek jaroj. Mi jam estas traleginta al Alice duonon de la romano. La sekvonta ĉapitro estas la ĉapitro pri amo. Sed ni faru la paŭzon.

Alice prenas “Pravda”, kaj, ĉiuminute uzante la vortaron, penas kompreni.

— La rusa lingvo estas plej malfacila, — ekspirante, diras ŝi, ne trovinte en la vortaro vorton “Mosselprom”*, — Kial do mankas ĉi tie tiu ĉi vorto?

* “Mosselprom”: Mallongigita nomo de Moskva Trusto por fabrikado kaj komerco de agrikulturaj produktaĵoj.

— Ho! — interrompas ŝi sin mem. — “En la respubliko de Hindenburg”. Ĝi rilatas nin. Ni tralegu!

La maljuna vartistino almoviĝas. Ŝi ankaŭ deziras aŭdi, kion skribas pri la hindenburga respubliko la bolŝevika ĵurnalo. Ŝi, certe, scias, ke la bolŝevikaj ĵurnaloj mensogas, tamen, ĝi estas interese!

— Ĉu Frau Marta interesiĝas pri la politiko? — demandas mi, apenaŭ tuŝante brakon de Alice. Ŝi ektremetas kaj singardeme forprenas la brakon.

— Min ĉio interesas! — respondas la vartistino. — Vi malatentu mian aĝon! — Mi sentas min tiel juna, kvazaŭ mi estas kun vi samaĝa!

— Ĝis nun la vartistino veturadas la foiron per biciklo.

— Ĉu povas esti, Frau Marta?

La maljuna virino fiere montras per la kapo al la fenestro. Tie brilas la suna tago. Malaltaj kvazaŭ ĝibaj pomarboj fleksiĝas sub ora riĉaĵo. Ŝveliĝas maturaj violkoloraj prunoj. Etaj bedoj eligas florajn aromojn. Inter du arboj senmove pendas hamako kaj apude, sin apogante kontraŭ stango kun ruĝa rubandeto, staras durada ĉevalo.

— Ĝi estas la mia, — diras la virino.

— “Striko ĉe la metropolitenkonstruo! — legas Alice. — Ho, atentu, karaj gekamaradoj! Malfacile eĉ estas imagebla, kiel ĉio ŝanĝiĝis. Plej konvinkitaj socialdemokratoj nun estas tute senreviĝintaj. La ĉefinĝeniero estas ankaŭ socialdemokrato. Tiu homo faris al ni pli da malbono, ol ĉiuj aliaj kune...”

Alice por unu momento flankenigas la ĵurnalon kaj rapide ekrigardas la vartistinon. Tiu trankvile daŭrigas sian aferon. Alice transigas la rigardon sur min. Mi scivoleme aŭskultas.

— Legu, Alice! Ĝi estas pri ni. La ĉefa inĝeniero havas vian nomon. Sed, espereble, li ne estas via parenco? La striko okazas pro li. Li estas afabla kun mi, sed malĝentila kun la laboristoj. Kondiĉoj, kiujn li metis antaŭ ili, certe ne estos akceptitaj. Ĉi-foje la afero finiĝos per venko de la laboristoj. Mi aŭdis jam, ke la estraro kapitulacas.

Alice reprenas la ĵurnalon.

— “Li ofte estis venanta al ni, komunistoj kaj demandis: Nu, sinjoroj, dezirantaj feliĉigi la mondon? Kie denove ekflamis la mondrevolucio? Pri kio mensogas hodiaŭ ‘Rote Fahne’?”

Alice legas ruse malrapide. Iom meditinte pri la tralegita, ŝi tradukas germanlingven. Frau Marta interrompas:

— Sed al mi ĝi plaĉas! Sufiĉe sprite! Mi ĉiam estis diranta, ke la social-demokratoj pravas kaj vane la komunistoj kalumnias ilin. Ĉu la socialdemokratoj deziras militon kontraŭ Sovetio? Ĉu ili ne batalas kontraŭ la ekspluatado kaj malriĉeco? Mi memoras tagojn de mia junaĝo. Mi iam lernis en leipziga universitato. Ho, mein Gott, kiel timigaj estis socialdemokratoj por la registaro kaj kiom alloga estis por la juna studentaro laboro en la partio!..

— Vane Frau Marta opinias, ke la socialdemokratoj restis samaj kaj rezervis al si la revoluciajn tradiciojn! — kontraŭdiras mi. — Se ili ne dezirus militon, kial do tiuokaze la ministroj-socialistoj voĉdonis por konstruado de la kirasŝipo?

— Ha, kirasŝipo, kirasŝipo! — malkontente ekkrias la virino. — Sed ĉu en Sovetio oni ne konstruas la kirasŝipojn? Se oni legas vian gazetaron do oni konvinkiĝas tuj, ke ne ekzistas en la mondo pli militarisma gazetaro! Sed vi ja krias pri pacemo!

— Sed la vartistino forgesas, ke Sovetio estas laborista ŝtato kaj Germanio la kapitalisma! — delikate interrompas Alice.

— Vi ankoraŭ rakontu! — minace diras la vartistino. — Mankas nur viaj argumentoj!

Frau Marta malkontente leviĝas kaj kuntirinte maldikajn blankajn lipojn, malfacile transportas sian pezan figuron en la kuirejon, klinante la grizharan kapon en la pordo.

— Kiel ŝi povas uzi la biciklon? — ree miras mi. — Ja ŝi pezas ne malpli, ol cent kilogramojn!

Alice ne respondas kaj aŭskultas ĉiun sonon en la kuirejo. Tie aŭdiĝas kolera metala frapado per manĝilaro, poste avida miaŭo de la kato kaj ofendita voĉo de la maljuna virino:

— Ĉu vi estas malsata, amiko mia? Ne gravas, vi povas iom atendi. Ne sola vi malsatas!

— Ĉu la vartistino estas ofendita? — demandas Alice tra la pordo.

La respondo ne sekvas. Tondras, la siteloj kaj post unu minuto sur sablo de la vojetoj aŭdiĝas knarantaj paŝoj. La vartistino foriris por preni la akvon. Nek akvokondukilo, nek elektra lumo estas en ĉi tiu “legomĝardena kolonio”.

Ni sidas silente. En la ludildometo regas trankvilo. La maldikaj vandoj tralasas elekstere eĉ nek unu sonon. Ie malproksime restis Berlin. Ĉi tie estas fruktoĝardenoj, legomejoj, oceanoj de verdaĵo kaj floroj. La subiranta suno strabas la radiantan okulon tra la malfermita fenestro kaj ludas per blanka makuleto super neĝkolora lito de Alice. Malgranda tapiŝeto pendas sur la muro. Super ĝi estas ronda speguleto. Mi vidas en ĝi du kapojn: la kapon de buklohara viro kun longforma vizaĝo kaj molaj grizaj okuloj, super kiuj diskuris nigraj sagetoj-brovoj — (ĝi estas la tuto, kio estas bela en mi, — mi tion scias) kaj la kapon de l’ knabino, orkoloran, kvazaŭ pom-rikoltaĵo kaj kun okuloj bluaj, kvazaŭ floroj, kiuj kreskas sur bedeto antaŭ la fenestro. Niaj rigardoj renkontiĝas en la spegulo kaj Alice minace levas la fingron.

— Mi ne permesas!

Sed la grizaj okuloj konfuzite ridetas. Ili estas malobeemaj kaj, krome, en la ĉambro ni estas solaj; la vartistino ja foriris! Mi altiras la knabinon. Ŝi rapidege alpremiĝas al mi, kvazaŭ penante forneniigi ian ajn spacon inter ni. Mi tuŝetas ŝiajn genuojn.

— Aĥ! — ektremetas ŝi kaj volas rapide forĵeti mian manon. Mi pli firme kunpremas ŝiajn krurojn kaj per rapida movo sidigas ŝin sur miajn genuojn. Ege ruĝiĝante, Alice kaŝas la kapon sur mia brusto.

— Kion mi faras! Dio mia!

Ondo de la akra ĝuo verŝiĝas en mian korpon. Arda tremeto penetras min. Mi deziras eksenti ion fortan, ion maleblan, mi deziras ĉifi kaj turmenti tiun mildan knabinan korpon, mi deziras ion dolorigan kaj nekonatan.

Alice, — flustras mi, sufokiĝante, — mordetu min, ĉu vi aŭdas?

Alice detenas por unu momento la spiradon, poste, elspirinte la tutan aeron, ŝi aligas siajn dentojn al mia vango. Mi sentas, kiel ŝiaj etaj akraj dentoj tuŝas mian haŭton. Mia koro dolĉe batas.

Sed Alice subite forsaltas de miaj genuoj kaj ĵetas sin sur la liton, kaŝante per la manoj sian ekflamiĝintan vizaĝon.

— Lasu! Foriru! Ho, mi estas aĉa! Vi malŝatas min! Vi ne amas min, vi ne povas min ami!

Mi estas dironta al ŝi, ke la amo estas pravigo por ĉio, ke la ĝuo estas kreita por amantoj, sed en la kuirejo retondras la siteloj. Momente ni ordigas nin kaj daŭrigas la trankvilan konversacion.

... Nun, Alice, aŭskultu la promesitan ĉapitron pri la amo!