Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

... Orkolora, blindiga suna lumo. Plene malfermita fenestro. Malgranda pura ĉambreto, akurate ordigitaj knabinaj litoj, plafono, sur kiu kuradas gajaj sunmakuletoj... Kiam ĝi estis? Ho, treege delonge! Oni devas forpeli la rememorojn. Ili venis malĝustatempe...

Vitalij kuŝas en lito. Apude kuŝas Zoja. Ŝia malgranda brunhaŭta korpo de la kontentigita ino peze malleviĝis sur la matracrisortoj kaj graseta brako ĉirkaŭvolvas kolon de Vitalij. Pasiesprimo ne estas malaperigita de la dormo sur ŝia bela vizaĝo. Sur ĝi restis eĥo de la furiozaj travivaĵoj.

Kune kun Zoja ekdormis la tuta ĉambro. Lumo de elektra blua lanterneto senvive falas per palaj rebriloj sur vitrojn de fotoj. Dormetas en rondaj kadretoj amobjektoj de Zoja: lipharaj kaj razitaj, kunbarbaj kaj senbarbaj. Super la komodo, memkontente ridetante, rigardas el la kadro ronda filistra vizaĝaĉo kun glate kombitaj haroj.

Blatoj silentiĝis post la forno. Apud la fenestro dormetas senbrua vintra vespero. Kioma horo estas nun?.. La oka, naŭa, deka?.. Oni devus leviĝi kaj ekscii, sed laceco kaj dormemo fermigas la okulojn... Tamen Olga ja povas maltrankviliĝi!..

... Iam okazis simila dormema vespero. Vitalij kaj Olga estis irantaj sur longa lunlumita trotuaro. Ilin ambaŭ turmentis duboj. Ambaŭ estis malgajaj, sed ne kuraĝis konfesi tion. Tiel estingiĝis lanterno ĉe la stratangulo kaj ili disiĝis, tremante pro malvarmo...

Ne, for la rememorojn!.. La blatoj, ŝajne, vekiĝis. Io susuras post la forno. Nun ili estas kurontaj sur la planko kaj Vitalij rigardos ilin de la lito per la sopiremaj okuloj...

... Kaj venis mateno post tiu ĉi vespero. Li enmanigis al Olga skriban amkonfeson kaj klinis la kapon super klavoj de la piano, ludetante melodion “Mateno nebula”. La pensoj kuregis furioze. Ĉu ŝi ofendiĝos? Ĉu ŝi ne eliros? Ĉu ŝi ĵetos en la vizaĝon, ke ŝi ne plu deziras vidi lin?.. Sed ŝi eliris kaj ĉirkaŭprenis lian kapon per la manoj. Ĉu feliĉo?.. Ne, mensogo, nur sento de iu ĝeneco kaj nesciado, kio do sekvos nun!.. Ho, kial, kial!.. Olga proponis vivi simile al gefratoj. Ridinde! Cetere, li povus, se ne superstiĉo, ke la edzino devas aparteni al la edzo. Ĉu lin turmentis malpacienca pasio? Denove mensogo! Ne, tute ne! Ĉu reciproka mensogo? Jes, Olga ankaŭ mensogis! Certe, ŝi eĉ ne intencis ŝajnigi al li, ke ŝin emociigas la nekontentigita pasio. Kontraŭe! Sed, ĉu timo de la pasio, nekomprenado de seksaj ĝojoj, akceptado de tio, kiel de abomena necesaĵo, kiun bezonas nur la viro, ĉu ĝi ne indikis foreston de la amo? Sed Olga parolis pri la amo! Ĉu konscia mensogo? Jes, konscia! Olga amis la alian!.. Por kio do? Ha, jes! Ŝi kredis la estontan amon kaj ŝi kredis lin, Vitalij!..

Zoja?.. Zoja nenion kredas kaj neniun amas! Ĝuo estas ĝuo — jen estas ŝia devizo. Sed Vitalij, fakte ne sentas la ĝuon. Kial?..

Iam provinca ĉevalaĉo alvenigis lin kaj Olga’n tra mallumaj kaj tute senhomaj stratoj en komunloĝejon de l’ estraro de N-regimento. La urbo estis silenta. La fiakro mole haltis en polvo antaŭ la perono. Li zorgeme akompanis ŝin sur la malpuraj ŝtuparoj kaj tra la koridoroj, malhele kaj malbone lumigitaj. Ŝin maltrankviligis la nekonata ĉirkaŭaĵo. Ŝi malfacile spiris.

Ĉi tiun unuan vesperon ili sidis sur la perono kaj kvazaŭ per mola ĉapo kovris ilin la silento. Antaŭ ili ĉio estis nova kaj nekonata. Olga silente alpremis sin al Vitalij. Post ili staris malnova blanka dormanta domo. Antaŭ ili dronis en mallumo verda aleo. Forte aromis poploj.

Ĉu Vitalij emociiĝis? Ĉu li sentis fajron de la deziro? Ne!.. Ili ambaŭ silentis kaj meditis: oni devas decidiĝi. Ambaŭ ili sciis, ke la unua nokto estos malfacila... Kaj tiam Olga petis lin:

— Karulo, atendu iom! Permesu al mi iom alkutimiĝi!

Li ĝoje konsentis.

... Majo, laŭte kriantaj anseroj, kaproj, varma profundaĵo de la printempo, dormetantaj stratoj, mallarĝa, trankvila, proksima de la elfluejo Volga, malgrandaj, senbruaj, ĉiam starantaj apud debarkadero vaporŝipetoj. Ho, jes, vaporŝipetoj! La rivero ĉiam vekas en animo de Vitalij strangajn neklarajn dezirojn. Antaŭ la edziĝo kun Olga, kiam ne estis ankoraŭ dirita la decida vorto kaj la animo lia estis soleca, okazis, ke Vitalij partoprenis tritagan vaporŝipan promenon, organizitan de la sindikata organizaĵo. La vaporŝipo estis plenega de la ripozanta kaj gaja publiko, amparetoj, junularo. Sed Vitalij estis sola kaj pasigis la vesperojn, starante apud la randokrado kaj enpenseme rigardante en la ŝaŭmantan malsupre akvon.

Kaj subite aperis stranga deziro: priskribi la volgan nokton kaj sendi la leteron ien malproksimen, al nekonata homo, nekonanta tiajn noktojn. Ĉu komprenos tiu homo ilian ĉarmon? Ĉu povos li en milkilometra distanco ricevi impreson pri tia specifa mola beleco?.. Vitalij scipovis la lingvon esperanto. Li trovis en gazeto adreson de iu berlina studentino kaj sendis al ŝi ĉi tiun leteron. Poste li revenis la urbon kaj, forgesinte pri la letero dronigis sin en la ofica laboro. Post du semajnoj li estis denove rememorinta pri ĝi. La germana korespondantino respondis. La letero de Vitalij emociigis ŝin. Trans la limoj kaj nemezureblaj spacoj ĝi alportis en malproksiman Berlinon trankvilon de la volga vespero, varman aeron, senliman kvietecon de la herbejoj, envolvitaj en nebuloj, kaj streĉan sopiron de soleca animo de l’ nekonatulo... Kion povus fari la knabino? Tuŝita per la fremdaj humoroj, instinkte eksentinta kaŝitan en ili maltrankvilon, ŝi respondis per sia, propra, parenca, proksima kaj konata. Ŝi enmetis en ĝin tiom da forto, kiom ŝi povis. Ŝi priskribis alian nokton, nokton en la urbo, neniam dormanta. Nokton super rivero Spree, konvulsian, febran, plenan de la tremantaj fajroj, sonoj, nervoza pulsado de la burĝa metropolo.

Vitalij komencis korespondi kun ŝi. Sed ĝi ne daŭris longe. Venis Olga kaj la berlina nekonatulino foriris ien subite, malaperis el la vidkampo. Li ne rezervis ŝian adreson kaj eĉ la nomo ŝia forviŝiĝis el lia memoro.

Sed Vitalij ankaŭ memoras la alian vaporŝipan promenon. Ĝi estis kun Olga dum unuaj tagoj post la geedziĝo. La vaporŝipeto maldiligente siblis kaj apenaŭ trenaĉis sin antaŭen sur la dormanta rivero bindita en sunreto kaj diafana blua akvopenetrita aero. Kiam ĝi, ronke fajfinte, fine albordiĝis, ili troviĝis en verda oceano inter blua silko de la ĉielo kaj bruna rubando de la vojo.

Tiam vekiĝis la karesemo. Kiam noktiĝis, ili ne tuj ekdormis sur la planko en kamparana dometo, atendante, ĝis ekdormos sur la forno la gemastroj. Nokte ĉesis la vento. Kontraŭ ili, en neklara nebulo, furioze triladis harmoniko kaj pepkriante kantis junaj kamparaninoj. Estis videblaj nur siluetoj. Ili malfermis la fenestron kaj, alpreminte sin unu al la alia tiel, ke ili aŭdis batadon de la koroj, rigardis la straton. Iliaj flamantaj vangoj tuŝis reciproke. Olga estis varma, proksima kaj atingebla. Lin emociigis (jes, certe, ĉi-momente tio estis ĝusta) la varma aero, briletanta mallumo, monotona kanteto de grilo kaj proksimeco de Olga. Eble, ĉi-nokte devus Olga fariĝi lia edzino? Ne, ili ankoraŭ ne decidiĝis!

Ŝi fordonis al li sian korpon dum unu el la sekvintaj noktoj, turmente malfacilaj. Kaj ankoraŭ longe post tio ŝi ne konis, kio estas pasio. Ambaŭ ili estis subpremitaj kaj malĝojaj, ne komprenante, kio okazas al ili. Sed tion ili estis preterpasontaj.

Ili ne vivis pace eĉ en la unuaj tagoj. Ili havis malsamajn vidpunktojn pri ĉio. Ĝi estis evidentiĝinta tuj kaj por ili ambaŭ. Vitalij opiniis necesa trudi al Olga sian mondkoncepton. Sed ŝi obstinis. Ĝi faris grandan plezuron al la najbaroj...

Kiam do vekiĝis la efektiva sento? Eble, ĝi tute ne estis vekiĝinta?..

En estinta grafa bieno, dek du kilometrojn de la urbo, kuŝis la milita tendaro. Ĉi tie, inter densaj verdaj branĉoj, staras blanka domo. Unuflanke de ĉi tiu domo estas malnova kripto, kiun Olga komence tiel timis. Aliflanke estas malluma mallarĝa ĉambro kun malplenaj ŝrankoj kaj larĝa ligna lito. La ĉambro estas malhela, sed, se malfermi malgrandan kaŝan flankan pordon, en la okulojn ŝprucas la suno. Kontraŭvole oni fermas la okulojn pro brilado de kvazaŭ fandita oro, pro ebena turkisa emajlo de la ĉielo kaj multkolora flora tapiŝo, etendiĝanta apud la ŝtonaj, kovritaj per bosko ŝtupoj.

En ĉi tiu ĉambro ili pasigis la unuan someron. Kaj estis tiel, ke Vitalij kun forte batanta koro, estis ŝlosanta la pordon kaj kurtenigis la fenestron. Tiam Olga estis tute aliiĝanta. En irmaniero, per kiu ŝi alproksimiĝis al Vitalij, estis io incitiga kaj ŝtelema. Ŝi subite ĉirkaŭprenis lian kolon per la manoj kaj sola penso momente estis lin kaptanta: neniuj baroj antaŭ la pasiaj deziroj, estu la plej arogantaj karesoj!

Ĉu amo, aŭ malĉasto?..