Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Vitalij atenteme rigardas la dormantan vizaĝon de Zoja. Rabaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo disglatiĝis kaj blua duonlumo moligas ruĝon sur la rozkoloraj vangoj. La nudigita senbrila ŝultro kuŝas sur la kuseno kaj mola vata litkovrilo formoviĝis sur la altan bruston, apenaŭ kaŝitan sub batista ĉemizo. Subite Zoja malfermas la okulojn kaj, ion tramurmurinte, alpremas la nazon al brusto de Vitalij. Li faras unu movon.

— Kovru min, Viĉjo, malvarme!

— Mi tuj estas forironta, — mallaŭte rimarkas Vitalij. — Estas malfrue.

— Atendu, Viĉjo! Kun vi estas tiel bone!

Vitalij kuŝas kelkajn minutojn silente, ne kontraŭdirante kaj aŭskultante dormeman spiradon de la virino. Ne, li eraris! Ĝi tute ne estas bezona! Zoja estas fremda al li. Li ne povas ŝin kompreni.

— Viĉjo, — diras Zoja, tuŝante per la mano lian korpon. — Vi tre plaĉas al mi! Por mi ne gravas, ke vi havas la edzinon! Vi estas mia!

— Nun via, — konsentas Vitalij, penante trovi bezonajn vortojn. — Sed ĉu kontentigas tio vin? Tamen, mi ne tute estas via!

— Nu, jes, mi scias! Sed, ne grave! Nun vi estas mia!

Ĉu li diru al ŝi, ke eĉ nun li ne plene estas ŝia? Eĉ, kontraŭe, nur en la plej malgranda grado! Kio ĝi estas? Riproĉo de la konscienco? Ĉu ne alkutimigis li sin, ke pento pri la farita estas senutila aĵo? Oni ne devas pensi pri la farita, sed pri la farota. Sed kio do estas farota?..

— Viĉjo, ĉu via edzino nenion scias? Tute nenion? Kiel ridinde. Ĉu vi scias, mi opinias, ke ŝi simple estas malsaĝa, via edzino!

Certe, oni devas defendi lian Olga’n! Ĝi estas ofendo! Sed ĉu ne la plej granda ofendo estas fakto de lia perfido! Kion do postuli de Zoja?.. Sed Olga nenion scias, sekve, ŝi ne estas ofendita?

— Al mi ŝajnas, ke ĝi estas bone, se ŝi nenion scias! Almenaŭ ŝi ne suferas!

Zoja ridas.

— Vi estas ruza, Viĉjo! Ĉu vi ne rimarkas mem, ke vi elpensis por vi la oportunan pravigon? Unuavide vi ŝajnas sanktulo! Sed ĉu vi estas pli bona ol la aliaj?

— Ĉu tio gravas por vi?

— Por mi? Ne, por mi estas tute egale! Sed, estante via edzino, mi jam delonge vin forlasus!

Zoja forĵetas la litkovrilon kaj mallevas planken la nudajn piedojn. Ŝiaj piedoj estas malbelaj, precipe sen ŝtrumpoj. La suroj tro elstaras kaj ĝenerale ili estas iom tro dikaj. Ŝi trovas per la dekstra piedopinto la pantoflon kaj enmetas en ĝin la piedon. Vitalij pene venkas en si malagrablan naŭzan senton. Ne rigardante Zojan, li komencas malrapide sin vesti.

— Mi ne havis sufiĉe da tempo, por vin demandi, — diras Zoja, enigante en la nigrajn harojn pinglojn, — ĉu vi estas konstante presigonta artikolojn de Ivagin en la murgazeto?

— Vi klasike esprimas viajn pensojn! — ironias Vitalij. — Vi ne havis tempon! Sed nun mi ne havas sufiĉe da tempo! Mi devas foriri.

— Ĉu ne plaĉis al vi, ke mi ekdormis?

— Kia bagatelo! Mi pri la alia aludas! Min interesas la tendenco en evoluo de nia proksimeco.

— Nome? — mallarĝigas la okulojn Zoja.

— Antaŭe ni estis multe pridiskutantaj diversajn seriozajn temojn. Se vi dezirus rememori, mi multe rakontis al vi pri mia projekto.

— Sed nun?

— Nun vi mem vidas.

Zoja balancas la kapon.

— Ĉu ne plaĉas al vi? Mi neniun tenas per ŝnuroj. Mi nur estis konsilonta al vi ion. Se vi intencas resti redaktoro de la murgazeto, se vin zorgas konstruo de la meTropoliteno, se vi deziras trafi eksterlanden, ĉesigu la enlokigon de tiaj malsaĝaj artikolaĉoj!

— Ĝi estas tute absurde, Zoja! — indigne ekkrias Vitalij kaj komencas kuradi tra la ĉambro.

Zoja prenas de la breto ladan tekruĉon kaj eliras la kuirejon. Vitalij komprenas, ke la konversacio ne estas sencele komencita de ŝi. Li aliras la fenestron. Malsupre vastiĝas Strastnaja Ploŝĉadj, kvazaŭ bildo en foireja panoramo. En ĝi estas distingeblaj du etaĝoj. La malsupra, superverŝita per la panorama flava lumo kaj la supra, lumigita nur per rebriloj de la supraj fajroj. Malpura neĝo kovras la pavimon. Ciferplato de horloĝo sur la nova konstruaĵego de “Izvestija”* pendas alte en la aero. Malpli supre premiĝas unu al la alia iuj mallumaj blindaj dometoj. La rigardo kaptas nur etan antikvan preĝejaĉon de monaĥejo, sur kiun trafas la tuta lumo de tramaj, taksomotoraj kaj aŭtobusaj lanternoj. Puŝkin-monumento staras en la ombro. Sed pitoreska grupo de marĉandantaj publikulinoj troviĝas en strio de blindiga lumo de preterkuregantaj aŭto-maŝinoj. Unu el la virinoj frosttreme kaŝas sin en varma pelta kolumo, la alia, sin klininte kaj iom levinte la mallongan jupeton, ordigas la ŝtrumpojn, la tria konfideme premas sin al la viro, ĉirkaŭprenanta sin, la kvara, enuante, staras en distra pozo, atendante, dum la ŝoforo preparos la maŝinon. Knabino, proksimume dekkvarjara, en malnova kaptuketo, truiĝinta aŭtuna palto kaj tre mallonga robeto, alte nudiganta siajn malgrasajn gambojn, timeme apogis sin kontraŭ lanternkolono, iom malferminte sian malbelan, kvazaŭ mirigitan buŝon. Post la monumento profunden, perspektive, foriras arĝentaj branĉoj de la arboj.

* “Izvestija”: Centra gazet-organo de Sovetia Registaro.

Zoja metas la tekruĉon sur la tablon.

— Nu ĉu vi koleraĉas? Ne ŝatas mi treege, kiam viroj koleraĉas. Trinku!

Vitalij vidas la malpuran tekruĉon kaj pensas, ke Olga ege suferus, se ŝi ne sukcesus purigi la tekruĉon ĝis alveno de gasto.

Zoja, mi petas, diru al mi, kiu el niaj viroj vizitas vin ankoraŭ?

Zoja mallarĝigas la okulojn.

— Ruzulo vi estas, Viĉjo! Kial do mi diru tion al vi? Mi ja ne demandas, kiujn virinojn vi posedis?

— Ne pri tio temas! Mi simple deziras scii, kiu nome.

— Mi ne diros, Viĉjo! Ne petu!

Vitalij ĵetas rigardon sur la fotojn, sed neniu el ili memorigas iun kunoficiston de Mosĥozupr.

— Bedaŭrinde!

— Kial?

Vitalij lasas la demandon sen respondo. Zoja sentas, ke lin kaptas la humoro malgaja, malluma, preskaŭ kolera. Ŝi prenas de la muro gitaron kun ruĝa rubandeto sur la supra parto. Ŝia voĉo estas agrabla, mola, kiel veluro. Sed eĉ ne la voĉo estas grava. Grava estas tiu koketemo, kun kiu ŝi rigardas la vizaĝon de Vitalij.

“En arbaron logus vin vespere mi,
Vin ensorĉus tie super fajro mi,
Kontraŭ sorĉ’ senpova estas vi, ho goj!
Ho, al mi, karul’, vi plaĉas, oj, oj, oj!...”

Zoja riproĉe balancas la kapon, ĉar Vitalij eĉ ne deziras ŝin aŭskulti. Ne, li estas definitive stulta! Tiam ŝi ŝanĝas la temon.

— Do kiel statas la afero kun la eksterlando? Ĉu la silkajn ŝtrumpojn vi al mi aĉetos? Kaj la pudron Cautie?

Ŝi mallaŭte sonigas per la kordoj ciganromancajn melodiojn. Ĝi estas unu el malsanecaj ŝatoj de Vitalij. Ciganromancoj ordinare taŭge efikas lin.

— Klarigu al mi, mi petas, — diras li spiteme, — kion signifas tiu ĉasado kontraŭ Ivagin? Vi ankoraŭ antaŭnelonge estis niaflanke. Ĉu ĉio ĉi estas nur pro tio, ke li estas labkoro kaj devualigas abomenaĵojn?

— Vi ja konas mian vidpunkton.

— Kio rezultas? Kial vi neniel agas en la ĉelestraro?

Zoja levas la ŝultrojn.

— Kiel povas efiki unu voĉo kontraŭ ĉiuj?

— Sed ja antaŭe ĝi efikis?

Zoja sin klinas super la gitaro kaj streĉigas la malfortiĝintajn kordojn. Anstataŭ respondi, ŝi ekkantas kun akcento de la estrada kantistino:

“Mi scias, karulo,
Vi min ne forgesos.
Nigrookulan Helenon!
Dum tagoj kaj noktoj, neniam vi ĉesos
Vagadi tra kampoj ebenaj!...”

Vitalij leviĝas.

Zoja, kial vi nenion respondas?

— Kion do respondi? — krude interrompas Zoja. — Ĉu ĝi estas via afero?

Kaj plenvoĉe ŝi ekkantas popolajn ŝerckantetojn:

“Pro la amo suferinte,
Estis akvon mi saltinta!..
kaj tri horojn naĝis mi
Pro diablo tia ĉi!”...