Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Mi finas la ĉapitron kaj, neniigita, silentas. El la okuloj de Alice gutas grandaj larmoj. Antaŭ mi estas peco da papero:

— “La vartistino rigardas nin. Mi hontas, sed mi ne havas fortojn kontraŭstari. Vi skribas ne la romanon, sed la taglibron. Ĝi estas klare de la komenco mem. Kiel vi povis forgesi nomon de la knabino, al kiu vi sendis la poŝtkarton el la vaporŝipo? Tiu nomo estas Alice Berg!”

Miaj vangoj kaj frunto brulas kaj mi ne scias, kion mi estas faronta?

La maljunulino ne foriras. Ŝi nur brue ekspiras kaj morale prononcas:

— Vi priskribis tre malbonan viron. Tre, tre malbonan!

Mi denove komencas trafosi paperojn en mia paperujo.

— Kion vi serĉas? — demandas fine Alice kun tremo en la voĉo.

— Mi estas skribinta hieraŭ poŝtkarton al la edzino sed ĝis nun mi havas ĝin en la paperujo. Mirinda distreco!

Trovinte la poŝtkarton, mi reenŝovas ĝin en la paperujon. Alice silentas. Sia rigardo haltis sur iu nevidebla objekto. Poste mi same aŭtomate elprenas el vestopoŝo la horloĝon kaj tuj, ne ekrigardinte ĝin, reenpoŝigas ĝin.

— Kioma horo estas? — trankvile demandas Frau Marta. Mi ree elprenas la horloĝon.

— Baldaŭ la oka.

— Aha! Je la oka estos radiparolanta Schwarz. Ĝi estos interese!

Mi ektremetas. Jes, ĝuste hodiaŭ ĝi okazos! En la florplena korteto knaras la pordo kaj proksimiĝas ies paŝoj.

Jen estas li! Komenciĝas! Sed sekvas frapo sur la pordon kaj ĉambron eniras, puŝinte sin sur la plafonon, Erich.

— Saluton, gekamaradoj! Ĉu vi havas la bieron? Ne? Ne gravas! Mi kunprenis!

Li elŝarĝas du botelojn sur la tablon.

— Sendu la maljunan por aĉeti kolbason! — diras li al Alice. — Ni aranĝu kamaradecan vespermanĝon!

Mi estas konsternita. Eĉ pli estas konsternita Alice. Ŝi sidigas la gaston.

— Nu, bone, mi konsentas! Ni aranĝu vespermanĝon. Mi tuj revenos.

Ŝi malaperas en la kuirejo. Erich sin klinas al mi.

— Min dum la tuta vojo sekvis iu polica oficiro. Tre suspektinda tipo!

Mi maltrankvile rigardas al Erich.

— Por kio vi venis? Ĉu vi jam estis vizitanta Alice’n?

Erich tamburas per la fingroj sur la tablon.

— Ne!.. Kaj vi?

— Mi, jes... Iufoje, sed...

Erich ne lasas al mi fini.

— Ĉu vi scias pri la hodiaŭa parolo de Schwarz? Jes? Kaj ĉu vi ankaŭ scias, kio estas okazonta?

Mi silente kapjesas.

Alice havas radioakceptilon, — finas Erich, sed al mi ŝajnas, ke lia vizito havas ankoraŭ iun celon.

— Tie agas Otto, — kapmontras Erich la radioakceptilon kaj surmetas la kaptelefonon. Alice eniras kun la paliĝinta vizaĝo. Apud ŝi estas Reingold. Erich krude movas la seĝon.

— Konatiĝu, sinjoroj! — diras Alice per nenature laŭta voĉo.

Akrarigarde Reingold glitas sur la vizaĝoj kaj malrapide etendas la manon.

— Mi vin jam estas vidinta! — diras li al mi.

— Jes, mi vin ankaŭ! Eĉ trifoje!

Erich kuntiris la brovojn.

— La sinjoro leŭtenanto, ŝajne, alvenis per la sama vagonaro, kiel mi?

Hoetzke malamikece subrigardas Erich’on.

— Jes, jes, vi pravas! Mi ne supozis, ke ni estas veturantaj en la saman domon! Do tio estas via ĉambro, Alice?

— Kiel vi vidas, Reingold! Mi petas sidiĝi! Kial do vi staras? Mi tuj diros al la vartistino. Ŝi ĝojos vin vidi!

Alice denove malaperis en la kuirejo, lasinte nin solaj. Kelkajn minutojn regas silento. Erich sidas kun la telefono. Reingold elprenas arĝentan cigarujon kaj proponas la cigarojn. Mi rifuzas, Erich prenas.

— Kion oni translacias? — demandas Reingold.

— Tuj estas parolonta la redaktoro de “Vorwärts”, sinjoro Schwarz, — seke respondas Erich.

— Ah, tiel! — distre rimarkas Reingold kaj etendas la manon por preni “Pravda”-n.

— Stranga estas ĉi tiu lingvo, — turnas li sin al mi. — Ĉu ne vere?

Mi levas la ŝultrojn.

— Por ni, la rusoj, ĝi ne ŝajnas stranga!

— Do vi estas ruso? — mallarĝigas la okulojn Reingold.

Eksteravide mi plene posedas min, sed interne ĉio en mi estas ege streĉita. Mi, Erich kaj Reingold. La sovetia inĝeniero, germana laboristo kaj polica oficiro. Ĉu la problemo de persona feliĉo same staras antaŭ la homoj de tute fremdaj mondoj kaj mondkonceptoj?.. Strange, ke Alice ne opinias bezona tuj forigi tiun ĉi policiston!.. En la ĉambro estis nur tri seĝoj. Reingold leviĝas kaj cedas al Alice sian lokon. Ŝi rifuzas. Ŝi kontaktigas la negrandan telerforman laŭtparolilon, pendantan apud la spegulo, kaj sidiĝas sur la liton. Nelaŭta siblado, memoriganta pri la gramofona disko, forflugas de la muro. Poste sekvas klare distingebla, sed malproksima voĉo:

— Ĉu oni povas garantii la pacon, se la registaro estas dononta 500 milionojn da markoj por la kirasŝipkonstruo, rifuzante cedi eĉ centonon da tiu ĉi sumo por nutrado de la malriĉaj infanoj? Ĉi tiu decido sekvigis plej fortan indignon inter la laborulaj amasoj. Tial ili salutas la kampanjon por ĝenerala voĉdonado kontraŭ konstruo de la kirasŝipo.

Vizaĝo de Reingold deformiĝas.

— Malkompreneble! Ĉu la redakcio de “Vorwärts” tiel ŝanĝis sian politikon?

En voĉo de la juna oficiro sonas sincera miskompreno; ĉiuj ceteraj konservas la silenton. Alice, kvazaŭ ŝi frostotremas, kovras sin per diverskolora ŝalo. La okuloj de Erich lumas kontentigite. Mi streĉe aŭskultas. La telero daŭrigas per indiferenta voĉo rakonti pri la mizero de la germanaj proletoj, malriĉulaj kaj mezaj rondoj de l’ kamparanaro kaj eĉ de kelkaj kategorioj de la burĝaro. La nevidebla oratoro parolas pri la abismo, disiganta areton de la banantaj sin en oro riĉuloj kaj la grandegajn amasojn de la cetera loĝantaro. Li pentras bildon de la estonta milito kaj substrekas eksterordinaran pacemon de Sovetunio.

La lipoj de Reingold mokeme kurbiĝas. Li turnas sin al Alice:

Fräulein Alice, ĉu mi povas peti vin malŝalti la aparaton?

— Kial do, Reingold? La parolado estas interesa!

— Ŝi pravas, — fumetante per la cigaro kaj ne formetante la kaptelefonon, jesas Erich. — Mi neniam ankoraŭ aŭdis de Schwarz tiajn saĝajn parolojn!

— Mi tre bedaŭras, — levas la ŝultrojn Reingold. — Tiaokaze mi estas devigata foriri.

— Kial? — levas Alice la okulojn.

— Mi ja ne povas aŭskulti trankvile ĉian absurdaĵon!

— Sed ĝi ja estas nur radio-parolado! — enmetas mi la vorton.

— Pardonu, sinjoroj! — iom ekscitite altigas la voĉon Reingold, — mi venis al fraŭlino Alice, sed ne al vi!

— Se ni malhelpas al sinjoro leŭtenanto, ni povas foriri! — levas sin Erich de la loko. Ankoraŭ ne formetinte la kaptelefonon, li estingas la neĝisfine fumitan cigaron, gardeme enpakas ĝin en paperon kaj metas en la poŝon.

— Ne malpaciĝu! — diras Alice, — Reingold, vi ne devas pro bagatelo obstini!

— Tre bone, — ne aŭskultante ŝin, daŭrigas Erich, — ke la radio fine ekparolis pri la kirasŝipo. Ja estas peke prisilenti tian gravan kampanjon! Jam kelkajn tagojn daŭras la voĉdonado, sed la radio silentas. Samtempe oni serveme komunikas diversajn sensencaĵojn!

Reingold ankaŭ leviĝas.

— Ni ne havas temojn por konversacioj! — malvarme elparolas li, rekte rigardante Erich’on. Erich formetas la telefonon kaj eltrinkas rapide la bieron. Li turnas la ŝaltilon kaj la telero eksilentas duonparole.

Genosse, ĉu ni ne la saman vojon iros?

Mi nedecideme rigardas Alice’n; ŝi mordetas la lipojn, mallevinte la okulojn. Mi etendas al ŝi la manon.

— Ĝis la revido, Alice!..

Super la legomĝardenoj jam naĝas blua vespero. Inter la verdaĵo kaŝas sin buletoj de mallumo. Kvazaŭ kunmetitaj el ludkartoj la malgrandaj dometoj briletas per la petrollampaj okuloj. Kraketas sub la piedoj la sablo. Ni iras rapide kaj silente. Erich profunde enpoŝigis la manojn kaj ĝisfumas la cigaron. Mi streĉe rigardas rekte antaŭ min.

— Ĉu vi komprenis? — ĵetas fine Erich al mi.

— Nenion mi komprenis! — respondas mi, ne rigardante lin.

— Sed mi ĉion komprenis.

Elirinte el la legomĝardenoj la lumigitan straton, mi haltas apud la poŝtkesto. Ĉi tie mi prenas el la paperujo la poŝtkarton. Unu sekundon mi tenas ĝin super aperturo de la poŝtkesto, poste rapide forŝovas la manon, disŝiras la poŝtkarton kaj ĵetas la pecetojn en urnon.