Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Mosĥozupr okupis grandegan domon kaj ĝia ŝvelinta oficistlisto kalkulis en si centojn da personoj, de altkvalifikitaj specialistoj komencante, kaj per la kurieroj kaj servistinoj finante. Ĉiuj ĝiaj salonoj, ĉambroj kaj eĉ mallumaj anguloj sub la ŝtuparoj estis dense plenigitaj de la laborantaj ĉi tie homoj. Ĉiuj knaris per plumoj, klakis per kalkuliloj, aŭ frapis per skribmaŝinoj. Ĉi tiu amaso estis venanta la domon ĉiutage je la naŭa horo kaj forlasanta ĝin post la kvara je tridek minutoj tiom rapide, kvazaŭ ĉiuj ejoj brulis en la flamo, aŭ oni atendus artilerian bombardon. Malgraŭ la kolosala oficistkvanto partiĉelo en Mosĥozupr ne estis granda. Ĝin ĉefis estraro el kvar personoj, el kiuj tri estis viroj kaj unu virino. En tiu malfrua horo, kiam Vitalij estis veninta al Zoja kaj ne trovis ŝin hejme, la estraro estis kunveninta por la kunsido.

En kabineto de kamarado Serebrovskij la aero estis fumplena kaj kvazaŭ post maldika muslino naĝis la molaj sofoj kaj seĝoj, inkrustita libroŝranko, antikva murhorloĝo kaj kverkligna skribtablo. Serebrovskij sidis sur sia kutima loko, apud la tablo, sub la anonco: “Finu vian aferon kaj foriru”. Li aspektis kiel prezidanto en la apogseĝo kun altega dorseto, sed prezidis ne li. Tamen eĉ ĉi tie, dum la vespera partikunsido, la kamaradoj estis al li same estimoplenaj, kiel ankaŭ ĉe la taga lumo. Bronza nuda virino ornamis per sia gracia figuro vitran kampon de lia tablo. En ŝia mano estis blanka senbrila globo, fluiginta tian molan, laktosimilan lumon. Sub tiu lumo lia vizaĝo ŝajnis esti vizaĝo de kadavro. Tiom pala estis sulkoplena, bone frizita haŭto kaj tiom ege flaviĝis liaj duonfermitaj palpebroj. Insiste grimpanta tra la maldensaj nigraj haroj arĝentaĵo atestis almenaŭ kvar kaj duonon da dekoj de travivitaj jaroj. La okuloj de Serebrovskij, kiam li ĉesis dormeme aŭskulti kaj parolis mem, lumis malbrile kaj mirigis per sia senkolora malvarmo.

— Do kiel ni decidos, kamaradoj? — diris li, indiferente ĉirkaŭrigardante la kunvenon. — Jen Ivagin proponas kamaradon Zorin.

La kunveno silentis. Sekretario de la ĉelo, Popov, viro kun simpla vizaĝo, estis rigardanta al Serebrovskij per iom tro larĝe malfermitaj okuloj. Tio ne signifis tamen la miregon. Tian aspekton li havis konstante. Inĝeniero Vinokurov, korpulenta mezkreska viro kun luksa ruĝa hararo, modeste mallevis la rigardon. Juna malgrasa teknikisto, labkoro* Ivagin sulkigis la brovojn kaj viŝis la okulvitrojn per anguleto de la naztuko. Persona sekretario de kamarado Serebrovskij, Zoja Ivanovna Ŝipova malice ridetis kaj rigardis la bronzan virinon per la duonfermitaj brunaj okuloj.

* Labkoro: mallong. “laborista korespondanto” (ruslingve rabkor).

— Eble, ni prokrastus ĉi demandon ĝis la sekvonta kunveno? — nedecideme proponis Popov, — oni devas antaŭe tiun Zorin trapalpi!

Ivagin nerveme ekfrapis per ostoj de la fingroj sur dikan vitron, kuŝantan sur la tablo, kaj leviĝis.

— Neniel mi povas kompreni, pri kio temas! Se Zorin ne povas redakti nian murgazeton, do kiu alia, ha? Zorin estas homo klera kaj honesta. Kian diablon vi ankoraŭ bezonas? Ha?

Popov strabis la okulojn al Ivagin.

— Li ja estas intelektulo! Kaj senpartia!

— Lasu vi, Popov, vian opinion pri intelektuloj! Intelektuloj diversaj estas! Strange vi pensas!

Popov kontraŭdiris:

— Li ankoraŭ kvin monatojn ĉi tie ne laboras, kaj tiel plu!

Tiam ekparolis Vinokurov, multe gestante kaj turnante sin ĉiuflanken.

— Kamarado Ivagin devas scii, ke en nia inĝeniera medio estas ne malmultaj malamikoj de la partio. Kaj ne nur inter la malnovaj inĝenieroj. La partidiskutado, kiu nun okazas, klare montras, kiun apogas la opoziciuloj! Sed la murgazeto ne estas lasta ĉenero en nia laboro. Cetere, — li turnis ial sin al Zoja Ivanovna, — mi ne estas kontraŭ kamarado Zorin. Ni nur malmulte lin konas. Ni provu!

Antikvostila horloĝo sur la muro eksiblis kaj faligis dek batojn. Ĉe la deka la pordo ekknaris kaj la kapo, tra ĝi traŝovita, demandis:

— Ĉu permesate?

— Permesate! — per filozofi-trankvila voĉo respondis Serebrovskij kaj en la sama momento Popov, mallarĝiginte la okulojn, kontente rimarkis:

— Nu jen venis Zorin mem kaj tiel plu!

Vitalij salutis la ĉeestantojn, malbutonumis la palton, demetis la ĉapon kaj, ne sidiĝante, apogis sin sur dorson de seĝo apud Ŝipova.

— Mi petas ne miri, — serioze diris li, — sed mi decidis uzi vian kunsidon kaj peti vin pridiskuti mian proponon.

Popov iom levis la brovojn.

— Kian proponon?

Vitalij etendis folion da papero.

— Afero estas tia, ke miaj insistaj petoj, plirapidigi demandon pri la metropoliteno, ne renkontas simpation de l’ administracio. Mi ne esperas, ke sen via helpo mia laboro havos iun rezulton.

Popov demande ekrigardis al Serebrovskij.

— Al mi ŝajnas, ĝi ne estas afero de la ĉelo! — kun klare esprimita malkontento tragrumblis Serebrovskij.

— Ĵus mi estis vidinta tragedian pereon de trampasaĝerino, — ne aŭskultante lin, daŭrigis Vitalij. — Tiaj scenetoj okazas ĉiutage. La tramo ne kapablas solvi la transportan krizon.

Nun Serebrovskij demande rigardis al Vinokurov, sed tiu estis konservanta la profundan silenton.

— Mi ĵus estis ĉe vi hejme, Zoja Ivanovna. Vi promesis ricevi en iu privata domo novan libron pri la metropoliteno en la germana lingvo.

— Mi penos plenumi la promeson. Sed, ĉu ne dediĉos vi parton de via tempo, Vitalij Nikolaeviĉ, por la socia laboro? — flankiĝante de la temo, kontraŭdiris Ŝipova.

— Tio estas?

Popov brue ekspiris kaj kolere ekrigardis Zoja’n. Ŝi ridetis, ĵetinte iom koketan rigardon al Serebrovskij.

— Jes, — kaptis Serebrovskij la rigardon, — ni decidis transdoni al vi redaktadon de nia murgazeto. Kiel vi opinias, kamarado Zorin?

Vitalij malserene rigardis la plankon.

— Lasu vi, Vitalij Nikolaeviĉ! — ĵetis maltrankvile Ivagin. — Vi ja scias, murkoroj* al vi konfidas kaj rekte mi al vi diras, pli bonan redaktoron ni ne trovos!

* Murkoro: korespondanto de murgazeto.

Vitalij levis la kapon.

— Bone, — diris li, — mi konsentas. Sed la metropoliteno...

— Tre bone, — ekĝojis Serebrovskij, — Zoja Ivanovna, enskribu! Pri la metropoliteno ni kun vi poste priparolos!

Antaŭ ol eliri el la domo, kiam dormema pordisto estis serveme helpanta al Serebrovskij eniĝi en galoŝojn kaj surĵetis sur lin peltmantelon, Zoja, jam vestita en varma aŭtuna palto kaj bela ĉapeleto, tuŝis brakon de Vitalij.

— Ĉu vi akompanos min, Zorin?

Serebrovskij aŭdis, returnis sin kaj mezuris ilin ambaŭ per demanda rigardo. Vitalij trankvile renkontis ĉi tiun rigardon. Zoja staris apude, sin apoginte sur tabloangulon per unu mano, kaj per la alia surmetante la altgaloŝojn. Ŝi estis faranta ĉi tion, rigardante ne al siaj piedoj, sed al Vitalij. La brunaj okuloj brilis kaj en linio de la lipoj sentiĝis io kaprica. Vitalij ekglitis per la rigardo ŝian malgrandan figureton desupre malsupren, por unu sekundo haltigis la rigardon sur la piedoj kaj trankvile respondis:

— Bone!