Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

... de novembro 1928.

Super la malsekaj tegmentoj ŝvelas nuboj. La plumba ĉielo verŝas larmajn torentojn sur nigrajn pavimojn. La akvo kun furioza bruego deruliĝas en defluejojn, ŝaŭmante sur metalaj kradoj de la kavoj. La malvarma vento turniĝas en la stratoj, glitas sur malsekiĝintaj muroj. La aŭtomobiloj sin kovris per pluvmanteloj. La homoj kuras kun ombreloj, tamen sen galoŝoj, ĉar kiu do en Germanio uzas la galoŝojn!.. En la lokalo, kie staras ruĝaj standardoj, pendas devizoj kaj la tuta angulo estas okupita de la internacia korespondo, naĝas vaporo pro la sekiĝanta vestaro. La homoj ĝibiĝas, kvazaŭ malsekaj kokoj.

Do Alice estas akuzata! Alice estas juĝata! Ŝiaj okuloj estas mallevitaj... Ŝajne, mia koro kunpremiĝis? Bagatelo!..

— Do vi, kamaradino, ne neigas fakton de via konatemo kun la polica oficiro, sinjoro Hoetzke?

La prezidanto mordetas pinton de kemia krajono. Li ne rimarkas, ke liaj lipoj bluiĝis.

— Ne, mi ne neigas.

Ĉu tion elparolis Alice? Mi ne rekonas ŝian voĉon. Kial ĝi sonas tiel mallaŭte?

— Kiamaniere vi kun li konatiĝis? Kiaspecajn interrilatojn vi havis?

... Aha, bele! Alice ne deziras respondi la demandon! Ŝajne, mi ne estas la escepto. La tuta organizaĵo ne sukcesas ricevi de ŝi eĉ unu vorton pri tiu ĉi policano... Alice, vi vane faras ĉi tion! Se vi sentas vin prava vi ĉion devas rakonti, ĉu vi komprenas, ĉion?.. Alie...

— Via patro neniam estis laboristo, Alice Berg! Via patro estas malamiko de la laborista klaso. Kial vi kaŝis ĉi tion, Alice Berg? Vi estis nomanta vin filino de laboristo...

Alice havas la vizaĝon pli pala, ol ŝia bluzeto.

— Mi estas kulpa! — diras ŝi, — mi estas kulpa, ke mi kaŝis tion! Sed mi ne povis alie! La filino de burĝa inĝeniero ne estus akceptita en via rondo!

— Sed ĝi estas strange, Alice! Ĉu vi ne komprenas mem, ke tutaĵo el kunmeto de la polica oficiro kun la burĝa deveno igas la publikon malkonfide akcepti viajn parolojn. Eble, vi ankoraŭ ion diros, Alice?

La prezidanto rompas la pezan silenton.

— Ĉio estas klara. Kiu deziras paroli?

Mi estas leviĝonta, sed peza mano de Erich kuŝiĝas sur mian ŝultron.

— Vi poste diros.

Li memorigas min, ke mi ne estas egalrajta. Tamen mi diros ion!.. Erich ĉiam aspektas serioze, sed hodiaŭ li estas tute malserena. Li fidis al Alice, li estis konvinkita pri ŝia sincereco, pri ŝia labordeziro, li kruele trompiĝis. Kion signifas tiu ĉi konateco kun la polica oficiro? Li ne riskas eldiri la suspektojn, pri kiuj oni parolas en la taĉmento. Kion signifas tiu ĉi mensogo pri la socia deveno?.. Alice ne estas infano kaj oni povas malfacile kredi ŝian naivecon. Estas tute klare, ke ŝi povus eviti la mensogon! Certe, oni ne tute konfidus ŝin, sed dum unu-du jaroj ŝi povus pruvi sian sincerecon. Iom riske estas havi en la komsomolo la homon, ĝis nun kunligitan kun la fremda mondo kaj kaŝantan tiun ĉi interligon de la organizaĵo! Krom tio, stranga konduto de Alice en la vilaĝo kiu malutilis al la loka komunista ĉelo!

— Ĉu eksigi? — demandas la prezidanto.

Mi ne plu povas silenti. Mi eksaltas. Mi estas tiom multe dironta! Mi sentas, ke oni rigardas min kun ekskluziva, streĉa atento. Mi sentas kiel ruĝiĝas Alice kaj kiel severe skuas la kapon Erich.

— Kamaradoj! Mi bone konas Alice’n! Mi...

La vizaĝo de Alice turniĝas al mi kun mokema rideto.

— Ŝajne, troviĝis por mi la advokato?

Malvarma ŝvito kovras mian frunton. Mi kuntiras la forton.

— Mi estis dironta, ke mi aprobas la proponon de Erich!