Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Vitalij memoras la okazon, kiam li nokte revenis de Zoja kaj kontraŭ la demando, kie li estis, respondis, ke li havis raporton pri la kooperado. Olga estis strange seka kaj malvarmetone demandis, ĉu li atentis mankojn de l’ kooperativoj? Mirigita pri malamikeca tono, li tuj forgesis ke li estis leginta neniun raporton. Momente antaŭ li elnaĝis folietoj de imagata notlibreto.

— Pri kiuj mankoj vi diras?

— Nu, mankoj de varoj, longaj vicoj, multekosteco!.. En tuta Moskvo ne estas trovebla drapo. La drapo kaj lano transformiĝas iun legendon. Batalo kontraŭ privataj komercistoj, tamen nur sola privatulo profitas ĝin!

Li estis pasie kontraŭdironta, sed eksentis en la aero odoron de bona tabako. Tuj interrompinte sian paroladon, li returnis sin. En la cindrujo kuŝis kelke da cigaredrestaĵoj. Olga surhavis belan robon kaj, protektata de la blanka antaŭtuko, lavis la teilaron. Li komprenis kaŭzon de ŝia malvarma tono. Por unu momento la ekflaminta demando “Kiu?” estis tuj anstataŭigita per maldolĉa ironia rideto. Ĉu ne tute egale?, ĉu li rajtas ĵaluzi?

Sed de post iam Vitalij ĝenerale ne disputis kun Olga. Por ne permesi al siaj propraj pensoj elkreski ĝis ampleksoj de duboj, li penis koncentrigi ilin ĉirkaŭ la okazonta forveturo eksterlanden. Li pli ofte nun restis hejme kaj longajn vesperojn pasigis apud la skribotablo. En la ĉambro neniam estis pli ol 1° kaj dum fortaj frostoj la temperaturo malaltiĝis ĝis 7-8 gradoj. Tiam nevidebla mano desegnis sur la fenestroj arĝentajn pejzaĝojn kaj brilantaj sagoj radiis en la vitroanguletoj sub blanka lumo de la elektra lampo. Glimsimila glacieto malleviĝis sur la subfenestron kaj estis atendanta ĉi tie sian sorton. Ĉiumatene Injo estis foriganta ĝin per malnova rustinta tranĉilo. Kiel bona mastrino, ŝi per granda ĉifono forsvingis de la subfenestro lagetojn de la malpura akvo.

Vitalij laboris ĝis la dua-tria horo nokte. Liaj piedoj estis frosttremantaj kaj la malvarmo kuris sur la dorso. Li estis entiranta la kapon en la ŝultrojn, ankoraŭ pli fleksiĝis super la tablo, sed daŭrigis la skribadon. Ellitiĝante nokte por Injo, Olga riproĉe skuis la kapon. Alirinte al Vitalij deposte, ŝi ofte estis ĵetanta sur liajn ŝultrojn sian lanugan kaptukon, aŭ la malnovan trikitan jakon.

Tiumomente fariĝis Olga proksima, parenca kaj komprenebla, kiel iam. Tiumomente aperadis treega deziro por plena interpaciĝo.

Sed tagoj pasadis post tagoj. Kiam Vitalij estis venanta hejmen Olga rapideme lavis la manĝilaron, trinkigis Injon, enlitigis ŝin, poste iris la kuirejon finlavi, aŭ gladi la hieraŭan tolaĵon. Kaj nur unufoje ne estis retenita la turmentiga silento.

Laciĝinta super ĉiu mezuro, Olga enlitiĝis pli frue, ol kutime. Vitalij ŝin trovis jam en la lito. Li mallaŭte eniris la ĉambron, penante ne brui, senvestigis sin kaj aliris la tablon. La nikelita tekruĉo estis kovrita per malnova pelto, por ke la akvo ne malvarmiĝu. Apude estis preparitaj la sukero, butero, vazeto kun areto da malkaraj bombonoj kaj peco de l’ pano. Manĝinte, li komencis laboron. Ĉirkaŭ la dekdua horo li subite eksentis, ke lian dorson iu streĉe rigardas. Ĉi tiu sento igis lin returni sin. Li ekvidis du senmove rigardantajn okulojn. Olga kuŝis sur la lito, metinte la kapon sur la brakojn. Vitalij estis embarasita.

— Ĉu vi, — demandis li, — ne dormas?

Olga senbrue skuis la kapon.

— Ĉu delonge?

— Ne.

Vitalij komprenis, ke ŝi ne dormis de post lia reveno.

— Ĉu vi estas malsana? aŭ vi havas malbonan humoron?

— Tute ne! — ekspiris Olga.

— Do kio okazis?

— Nenio!

Vitalij estis jam rekomencanta la laboron, sed aŭskultinte, kiel Olga kelkfoje profunde ekspiris, ĉesis labori.

— Kio okazis al vi, Olga?

— Nenio. Simple mi ne estas gaja.

Olga faligis la kapon sur la kusenon. Vitalij sidiĝis apude sur la lito kaj ŝi tuj formovis sin.

— Min ne kontentigas tia vivo.

— Kia? — demandis li retenante la spiradon.

— Jen tia, kun vi...

Iom ofendita de ŝia sincereco, li singarde rimarkis:

— Sed mi ja ne igas vin nepre vivi kun mi!

— Mi scias. Se povus mi foriri, mi jam delonge estus foririnta. Sed kien?

— Nome? — kontraŭdiris li, — kiel vi opinias, kien foriras la aliaj?

— Ho, kiel vi ĝojus liberiĝi de mi! — ĉagrenigite ekkriis Olga. — Tamen, eĉ la ĉambro ne estas trovebla! Kaj krom la ĉambro! Ja oni devas vivi!

— Mi ne rifuzas helpi.

— Kiamaniere? Ĉu vi donos cent rublojn monate? Sed ĉu ĝi estas mono. Mi ja devos rifuzi la plej bezonan al la infano! Diru, ĉu ĝi longe daŭros?

— Kio nome?

— La industriigo?

— Kian rilaton havas al ĉi tio la industriigo? — levis la ŝultrojn Vitalij. — La industriigo estas konstruado de la socialismo. Kiel vi ĝin ne komprenas?

Olga ekspiris.

— Diru, Vitalij, kial oni ne donas al ni malkarajn kaj bonajn varojn! Kial niaj konsumkooperativoj, kiuj prenas tiajn altajn kotizojn (ja eksterlande mankas tiaj kotizoj?), estas tiel senespere malplenaj? Kial oni ne enlasas el eksterlando teksvarojn kaj ŝuaron, kiuj estas tie trioble malpli karaj?

Vitalij rememoris la cigaredrestaĵojn en la cindrujo. Penante tamen ne deflankiĝi, li kontraŭdiris:

— Tiam ni devus malpligrandigi importon de maŝinoj kaj instrumentoj kaj per tio sama prokrastigus konstruadon de la propra industrio.

— Sed ĉu ni bezonas ĝin, se la eksterlandaj varoj estas fortikaj kaj malkaraj kaj la niaj karaj kaj tre baldaŭ disfalas!

— Sed konstruado de l’ socialismo...

— Konstruado de l’ socialismo! Ĉu estas atingebla la socialismo? Ĉu kredas tion la komunistoj mem? La komunistojn mi prezentas al mi, kiel geniajn trompulojn! Al mi ŝajnas, se la religio konsentus servi al la komunismo, ili igus nin viziti la preĝejojn!

Vitalij preskaŭ eksaltis.

Olga, tio ne estas viaj propraj pensoj!

— Malsaĝe! — levis ŝi la ŝultrojn. — Ne ĉiuj, simile al vi, vivas kun fremdaj ideoj! Ho, kiom mizera estas via pensmaniero, Vitalij! Ĉu definitive pereis en vi iu ajn kritikema rilato al la ekstera mondo.

Kunmetinte la manojn post la dorso, Vitalij komencis paŝadi tra la ĉambro.

— Bonvolu sidiĝi! Vi nervumigas min!.. Ĉu oni povas klarigi per bonintencoj de l’ komunistoj, ke ili igas apenaŭ vestitajn virinojn kun suĉinfanoj sur la brakoj staradi dum frostoj antaŭ la kooperativoj kvin-ses horojn? Kaj por tiu ĉi plezuro ja oni pagas kotizon, iufoje egalvaloran al la monata salajro! Kaj, rimarku, la komunistoj mem ne deĵoras en la vicoj! Ili eĉ ne sendas tien siajn edzinojn!

Olga, Olga! Ĝi estas la malplej efika punkto de via filozofio!

— Kial?.. Ekzemple, viaj Serebrovskij, Popov, Vinokurov!..

— Ĉu pri tio sama parolis kun vi Vinokurov?

— Plej trafa maniero! Mi miras, kiu helpis al vi elekti tute nekonvenan al vi profesion! Vi devus esti prokuroro! Tamen, kial Vinokurov ne povus paroli kun mi?.. Ĉu ĝi estas malpermesata? Mi ne havas ion por kaŝi! Vinokurov unufoje estis veniginta min hejmen per sia maŝino. Mi estis tute senpova kun Injo, sur granda placo! Mi neniel povis eniri la tramon. Vi scias, kiel mi timas la straton, grandan trafikon, homamason, tumulton! Kaj via metropoliteno, verŝajne, neniam estos konstruita!

Tuj trankviliĝinte kaj ne sentante la ĵaluzon Vitalij lace oscedis. Olga mokeme ekridis.

— Ĉu vi volas dormi? Mirinde, kiel vi ŝanĝiĝis! Kaj vi ŝajnigas vin viro?

Vitalij returnis sin, ekflaminte.

— Kion vi deziras diri? Ĉu vi opinias, ke en la mondo ne ekzistas aliaj virinoj, krom vi?

— Nu certe ekzistas! — grimacis Olga. — Sed nature, ne por tiaj, kiel vi!

Komence Vitalij eksentis en tiuj ĉi vortoj la kaŝitan maltrankvilon, sed li estis tuj miskomprenigita.

— Ne opiniu, ke mi tre bezonas vin! Mi jam diris, ke mi delonge forirus, sed mi ne havas kien foriri! — Ŝia voĉo krudiĝis, — ne estas granda ĝojo posedi tion, kion neniu alia bezonas!

Stranga afero: pro bagatelo, pro tuŝita, pure vira ambicio, Vitalij perdis la animekvilibron! Olga vekis en li deziron tuj pruvi, ke ŝi eraras. Kaj, ne plu retenante sin, li rakontis al ŝi ĉion pri Zoja. Olga aŭskultis lin kun malfermitaj okuloj trankvile, kaj iufoje, demandis nur pri detalaĵoj.

— Ĉu ŝi fordonis sin al vi tuj, subite? Jes? Kaj ŝi estis virga?.. Aŭskultu, Vitalij, ĉu ŝi estis malpli kreska, ol mi?.. Ĉu plaĉis al vi ŝiaj kisoj?

Vitalij intertempe estis skuanta la kapon kaj rapidis paroli, zorgante komence nur pri la sola: ke Olga komprenu, ke ŝi ne faras grandan favoron, restante kun li. Sed Olga ĉiam demandis:

— Kia ŝi estis? Gaja? Ĉiam ridis? Muzikis per la gitaro? Ĉu ŝi ne plendis al vi, ke ŝi laciĝas, ke estas malfacile al ŝi vivi?.. Ĉu ŝi ne malĝojigis vin iel!

Kaj subite Vitalij malblindiĝis. Kion li faras?.. Kia estas la fino?.. Li silentiĝis. Olga kuŝis apude, alpreminte sin al li. Ŝian varmegan spiron li sentis sur sia vango. Per la dekstra brako ŝi eĉ ĉirkaŭprenis lian kolon kaj atendeme rigardis lin fikse, ne forturnante la okulojn. Vitalij ektimis.

— Kial do vi silentiĝis? — trankvile demandis ŝi. — Diru, ĉu vi amis ŝin?..

La koro de Vitalij falis ien malsupren, malaperis en abismo kaj en ĝia loko formiĝis faŭkanta malplenaĵo. Kun la koro foriris la sango kaj malvarma tremo kaptis la korpon.

Olga! — diris li mallaŭte, — pardonu min!

Olga nenion respondis kaj fermis la okulojn. Vitalij kuŝis kelkajn minutojn silente, timante fari la plej etan movon.

Olga, Onjo! — ripetis li, — pardonu min, malsaĝan!..

Kaj, ĉar Olga nenion respondis, li komencis pravigi sin. Kaj, pravigante sin, li ĉiam pli turmente sentis la elkreskintan en loko de la koro malplenecon.

— Onjeto! Komprenu min! Mi ne amis ŝin!.. Mi amis ŝin eĉ nek unu minuton! Mi malestimis ŝin kaj min mem!.. Por kio mi ĝin faris? Jes, vi pravas! Por kio mi faris ĝin? Mi ne scias! Eble, ĉar la vivo ne kontentigis min, same, kiel vin. Eble, ĉar hejme estis malfacile por mi...

Trafinte la penson pri malfacileco de la vivo, Vitalij disvolvis ĝin:

— Vi scias mem, kiel ni pasigas la tempon! Ĉiutage ni malpaciĝas. Ĉiunokte ni senfine disputas!.. Onjeto, mi ja bezonas ion alian!..

Vitalij denove silentiĝis, kompreninte, ke li diras mizerajn, al neniu bezonajn, nenion pruvantajn kaj mensogajn vortojn. Olga returnis la nebuliĝintan rigardon. Vitalij flateme ekrigardis ŝiajn okulojn kaj subite ekvidis starantajn en ili larmojn.

— Onjo! — kun timo ekkriis li, — ne ploru! Estis kaj pasis!

Aŭdiĝis stranga subpremata krio. Per la tremantaj manoj Olga ŝovis sian gorĝon, penante ion diri. Vitalij timigite rigardis ŝin. Dum la turmentiga spasmo premis ŝian gorĝon, li penis ŝin konsoli:

— Kara mia, ĉesu! Trankviliĝu! Nenio terura okazis! Ĉio pasis!

La vizaĝo de Olga kovriĝis per la purpura koloro. Frosttremegante, ŝi abrupte forsaltis de la lito kaj sin ĵetis al ŝranko. Vitalij sekvis ŝin per maltrankvila rigardo. En nura ĉemizeto Olga aspektis, kiel deksesjara knabino. Ŝi sursaltis seĝon kaj komencis ion serĉi sur la supra breto. Boteletoj, sonorante, forfalis planken.

Olga, kion vi faras? — per nehoma voĉo kriis Vitalij. Ŝi rapide verŝis en la buŝon boteleton de la vinagra esenco.

Olga!..

Vitalij elbatis la boteleton el ŝiaj manoj, perforte fortirinte ilin de buŝo.

— Vi freneziĝis! — ekkriis li krude kaj, subite, kaptita de la profunda emocio, li rimarkis, kiel violkolora vizaĝo de Olga konvulsiis pro terura turmento. Ŝi senbrue falis sur la liton.

Vitalij sin ĵetis al la tablo. Ĉi tie staris kruĉo da lakto. Per tremantaj manoj li verŝigis ĝin en ŝian buŝon. Olga trinkis, kunpremante per la frapantaj dentoj randon de la kruĉo, trinkis je grandegaj glutoj, sufokiĝante kaj forpuŝante la kruĉon for de si. Vitalij ĉiam verŝis kaj verŝis, ĝis restis en la kruĉo nek unu guto. Tiam li alkuris la telefonaparaton.