Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Serebrovskij transloĝiĝis la novan domon marde, kaj dimanĉe li jam festis ĉi tiun feliĉan okazon.

Ĉirkaŭ la oka horo apud la gisa balustrado staris du maŝinoj kaj kelke da fiakroj. La ŝoforoj pace dormetis en profundaĵo de l’ aŭtomobiloj kaj la fiakristoj dancetis sur la malseka neĝo, en verda lumo de gaslanterno. Senbrue alglitis la tria, freŝe kovrita per blua farbo maŝino. Viro en leda jako lerte elsaltis la trotuaron, malferminte la pordeton. La fiakristoj eksilentis, subrigardante ilin. El la aŭtomobilo eliris juna virino. Surtrotuariĝinte, ŝi haltis kaj embarase ĉirkaŭrigardis.

La printempa vespero estis mirinde kvieta. Delikataj bluetaj lunrebriloj kuŝis laŭlonge de la strato, alternante kun grizaj ombroj de la domoj kaj fantaziaj desegnaĵoj de l’ branĉoj, elrigardantaj el post kortbariloj. La malseka neĝo kuŝis, kiel pezaj ĉapoj sur akraj pintaĵoj de la gisaj stangoj kaj sur la grizaj ŝtonaj kolonoj.

La viro diris ion duonvoĉe al la ŝoforo. Preninte la kunulinon subbrake, li iris al la domo.

Al ili malfermis la pordon servistino de Serebrovskij, Manjo.

— Ĉu multe da gastoj? — demandis Vinokurov, helpante al Olga demeti la palton.

— Ĉirkaŭ dekkvin personoj.

Formetinte la supran veston, Olga restis en sia sola festa robo. Ŝi paŝis al spegulo. En la spegulo ŝi ekvidis la ĉambron, remburitan per bruna tapeto. Sub la plafono estis enŝraŭbigita senbrila duonglobo de la elektra lampo. Sur flava ligna vesttenilo, rampante unu sur la alian, pendis viraj manteloj kaj virinaj paltoj kun multekostaj feloj.

Vinokurov ekfumis kaj strabe rigardis Olga’n.

— Ĉu la edzo definitive ne venos? — demandis li subite.

— Mi kredas! — respondis Olga kaj ridetis. Unuafoje post la edziniĝo ŝi sentis spiron de la libero. Ili eniris la gastoĉambron kaj Vinokurov prezentis Olga’n.

— Konatiĝu, kamaradoj: Olga Alekseevna, edzino de inĝeniero Zorin!

Olga konfuzite ĉirkaŭiris la duonrondon de l’ gastoj.

— Kaj la edzo? — turnis sin al ŝi Bobrov, — ĉu li ne bonvolos veni?

— Bedaŭrinde, bedaŭrinde! — rimarkis ĝoje inĝeniero Kiselov. Ĉiuj kunsentante ekmovis la kapojn. La konversacio tuj rekomenciĝis kaj pri Olga, ŝajne, oni forgesis. Vinokurov sidigis ŝin en verdan pluŝan apogseĝon apud malgranda lakkovrita tableto.

La gastoj seninterrompe estis venantaj, plenigante la ĉambron, kaj la mastrino jam dufoje estis eliranta la najbaran ĉambron por preni plurajn seĝojn. Venis Ĉernjaev kun Vera Velikonskaja. Li aliris al Olga kaj staris rekte, kvazaŭ fumtubo, eltirinte sian malgrasan malflekseblan korpon.

Ĉernjaev kun la edz... edzino! — prezentis lin Vinokurov, — Kie vi laboras nun, kamarado Ĉernjaev?

— Ho, li estas nun granda estro! — respondis anstataŭ Ĉernjaev Kiselov, per unu rigardo ĉirkaŭkaptante gracian figureton de Vera. — Li estas nun apenaŭ atingebla de ni, mortemuloj! Ĉu ne vere, Ĉernjaev? Ja oni vin altigis en la rango?

— Per zorgoj de la multestimataj kamaradoj!

Popov ion aprobe murmuris el profundo de la apogseĝo, siblante per la nazo. Li jam dufoje estis vizitinta la manĝoĉambron. Ĉi tie Serebrovskij estis dismetanta la botelojn sur longa bruna vakstola vojeto, kuŝanta trans la kunmetitaj kune tabloj.

Vera estis konfuzita eĉ pli, ol Olga. Eble pro tio, ekrigardinte unu sur la alian, ili eksentis la reciprokan simpation.

— Kiel multe da homoj estas ĉi tie! — ekkriis Vera, — mi ne ŝatas homamason!

Olga kunsente rigardis ŝin.

— Vi pravas. Ĝi estas tre malfacile! Mi estas en la homamaso ĉiam pli soleca, ol tute sola!.. Ĉu vi oficas kun ili? — Olga kapmontris la gastojn.

— Jes!.. Tio estas, ne!.. Mi oficis antaŭe tie, kaj nun mi laboras en la alia trusto!.. — Vera forte ruĝiĝis. — Kaj vi?

— Ne! — ekspiris Olga, — mi estas hejmmastrino!.. Sed, tiaokaze, vi ilin ĉiujn bone konas? Diru, kiu estas tiu virino, kiu min rigardas?

Vera vigle returnis sin.

— Estas Zoja Ivanovna Ŝipova, la persona sekretario de kamarado Serebrovskij.

Zoja estis interparolanta kun ĵus enirinta la ĉambron Serebrovskij, sin klininta super ŝia seĝo, kaj samtempe ŝi ne forturnis la okulojn de Olga. Ŝi estis en nigra velura robo, lasanta malfermitaj ŝiajn grasetajn ŝultrojn, kolon kaj parton de la dorso.

— Kaj tiu virino? — demandis Olga, montrante la enirantan tra la pordo Anna Petrovna, — Ho, ŝi estas edzino de Serebrovskij?.. Tiaj virinoj plaĉas al mi!..

— Kial? — miris Vera.

— Tiaj virinoj estas energiaj! Ili tenas virojn en la brakoj! Ĉu vi ne vidas, ke tiu ĉi mola meblaro, tapiŝoj, bagatelaĵoj, silkaj kurtenoj estas plenumo de ŝiaj deziroj?

Vera embarasite rigardis Olga’n.

— Mi ne riproĉas ŝin! — rapidis tiu ŝin trankviligi. — Ĉu la bona meblaro kaj komfortaj ĉambroj estas iu malkonvenaĵo? Diru sincere, ĉu vi ne dezirus la samon?

Anna Petrovna, penante venki la kreskantan en la brusto koleron, afable salutis Zoja’n. Ĵetinte malestiman rigardon sur la algluiĝintan al ŝi edzon, ŝi aliris al Vinokurov.

— Kara Oleg Jurjeviĉ! — trakantis ŝi delikate sed tiom laŭte, por ke la edzo aŭdu, — kiel malfrue vi venis!

La pordo malfermiĝis kaj, dismovante la pordokurtenojn, sur la sojlo aperis Dobroĥotov.

— Oh-ho-ho! — gaje kaj densbase ekblekis inĝeniero Bobrov, — Mem la ĉefo venis!

La hejmmastro afable ekrapidis renkonten.

— Petro Ivanoviĉ! Ĉu oni povas tiel?! Vi ĉiujn nin tenas! Ni ja ne komencas sen vi la vespermanĝon!

— Pardonu, sinjoroj, pardonu! — bonkore ekridis Dobroĥotov, — Iom mi malfruiĝis! Aferaĉoj diversaj! Saluton, saluton! Nu, mi gratulas vin, Mikaelo Sergeeviĉ je la nova loĝejo! Kvankam ĝi, ŝajne, estas la kooperacia domo, sed ne gravas! — li larĝe ridetis kaj responde tuj ridetis la gastoj. — Kiu do estas la konstruinto?

— La konstruinto estas nia konato, Petro Ivanoviĉ! Rimarkinda, mi al vi diros, la konstruinto! Jen li estas!

Dobroĥotov etendis sian larĝan haraĵan manegon al Vinokurov.

— Tre agrable! Mi aŭdis, ke vi ĉe la konstruo vian propran inventon realigis. Laŭdire, vi inventis fajrosendanĝerajn vandojn el iu speciala materialo?

— Tute ĝuste, — modeste aldonis Vinokurov, — el malkosta materialo: specifa miksaĵo de ŝtonoj kun ligno. Malkare kaj fortike!

— Do, vi la grandan monon gajnis? Ĉu patento por la invento?..

Dobroĥotov potence ekridegis kaj sin turnis al Serebrovskij:

— Mi memoras, kiam ni lernis en la Reala Lernejo, mi opiniis vin, Mikaelo Sergeeviĉ, sentaŭgulo! Vere, en kaligrafio kaj la rusa lingvo mi neniam povis vin atingi kaj fine estis forpelita el la kvara klaso. Sed ne havis mi al vi iun ajn estimon! Tro delikata kaj pacema knabo vi estis!.. Pardonu, pardonu, mi sekve, eraris! La tempoj ŝanĝiĝis! La alia materialo estas bezonata!

Nun la gastoj estis aŭskultantaj silente, atenteme rigardante la potencan figuron kun zorge kombita ambaŭflanke barbego.

— Tamen, la domo, ŝajne, ne malmulte kostis? — diris li serioze.

— Ni havas la loĝejkooperativon, Petro Ivanoviĉ, — enmetis la parolon Kiselov, — Tiel diri — Komuno! La komunaj monrimedoj!

— Malfacile estas kredebla, — skuis la kapon Dobroĥotov. — Ĉu granda estis la kotizo?

— Nu, ĉu ni povus pagi la grandan kotizon, Petro Ivanoviĉ? Ni ja estas laboruloj! Oni povas diri proletoj!

— Ĝi estas alia afero! Certe, konstruas Mikaelo Sergeeviĉ la socialismon je la ŝtata mono, nu, ankaŭ la dometon intercetere al la socialismo aldonis! Kio estas unu dometo apud socialismo? Bagatelo!

Meze de la ĝenerala gajeco, Anna Petrovna tuŝis la edzon je maniko.

— Miĉjo, invitu al la tablo!

Apud la tablo oni multe manĝis kaj multe trinkis. Manjo ĉirkaŭportis anseron, poste malvarman porkidon kun kreno, poste sturgon, balanciĝantan en elastaj briloj. La gastoj estis metantaj sur la telerojn sprotojn, sardinojn, pelamidojn, ŝinkon. Ĉiuminute aŭdiĝis klakado de la korkoj kaj en kristalajn diafanajn vezikformajn glasetojn la viroj estis verŝantaj orkolorajn vinojn. Olga, trinkinte du glasetojn, la trian rifuzis, sed Vinokurov tamen plenigis ĝin.

— Ĝi povas atendi, Olga Alekseevna!

— Oni diris tostojn: por la mastro, mastrino, virinoj, kaj la gastoj. Fine, Vinokurov proponis toston por la metropoliteno.

— Karaj amikoj! — diris li, ekstarante kaj admirante brilon de la enverŝita en la glaseto portvino, — ĉiuj vi bone konas, kian transportan krizon travivas la metropolo de Sovetoj! Delonge kaj obstine laboras por solvi ĝin niaj eminentaj inĝenieroj. Tamen, lasttempe inter la aliaj rimarkeble elstaras nia juna kolego Zorin. Bedaŭrinde li mankas inter ni! Sed ĉeestas lia edzino! Ni honorigu en ŝia persono la estontan moskvan metropolitenon!

Hurra! — kriis Bobrov.

— Vi nepre devas trinki! — diris li al Olga. Ŝi protestis.

— Trinku! Mi jam dek glasetojn estas trinkinta, sed ne efikas! — konvinkigis ŝin Vera, sidinta demaldekstre kaj sin klininta al Ĉernjaev. Olga trinkis. Vinokurov tuj plenigis ankoraŭ unu glaseton. Sentante, kiel ŝia kapo turniĝas, ŝi iom tuŝis lian manikon.

— Kamarado Vinokurov, mi ne povas! Ne donu al mi plu!

— He, bagatelo, Olga Alekseevna! Ni ĉiuj estos tie!

Je la dekdua nokte Serebrovskij subite ekatentis, ke la kurtenoj sur la fenestroj ne tute bone estas kuntiritaj. Li flustris pri tio al Ĉernjaev. Tiu leviĝis kaj ne residiĝis, ien malaperinte.

— Vi, amiko, tute vane ĝin faras! — murmuris Bobrov, proklamonte novan toston. — Kion ni timu en la propra partio?.. Ni ne bezonas la fermitajn kurtenojn! Ĉu ne vere, Marinjo?.. — Li por unu minuto turnis sin al blonda ruĝiĝinta najbarino kaj, ĉirkaŭpreninte ŝian kapon, kisis je la kolo. Ne ellasante ŝian kapon, li daŭrigis, frapetinte per la fingro sur la botelon:

— Gesinjoroj! Atentu! Estas proponate fondi novan asocion!

— Ĉu socian organizaĵon, tiel diri? — pepridis Osipov.

— Jes, ĝuste, socian organizaĵon!

— Sufiĉas, Bazilo, “IRH”, “Aviakem” kaj “For Analfabetecon”*.

* “IRH”, “Aviakem” kaj “For Analfabetecon”: Multmilmembraj organizaĵoj: Aviakem — aviakemia asocio por helpi la ŝtatdefendon.

— Vane vi tiel opinias! Tute vane! Ĉu mi ne pravas, gesinjoroj?.. IRH kaj Aviakem estas necesegaj asocioj! Kial! Aviakem defendas nian socialisman patrion! Kio estas la socialisma patrio?.. La socialisma patrio estas ni! Ĉu mi pravas?

— Jes, vi pravas! Sed I-Ro-Ho? — kriis Kiselov.

— IRoHo? Vi demandas, kio estas IRoHo?.. — Bobrov rikanis, — N-ne, tion mi al vi ne diros! Tion vi praktike ekkonos! Jen, kiam, frato, trafos vi malliberejon, tiam vi scios, kio estas IRoHo! Ĉu ne vere, ho-h-ho!..

La ebria ridego kovris liajn parolojn.

— Kian do asocion, kamarado Bobrov, vi proponas fondi? — repepis Osipov.

— Mi proponas, gesinjoroj, renaskigi asocion de glora epoko de la unua revolucio, la asocion de la kastelrestaĵoj!

— Kastelrestaĵoj? — tuj komprenis Kiselov. — Ĝi ne malutilos! Ĉu vi aŭdas, Katrinjo, li proponas la asocion de la kandelrestaĵoj! Oh-ho-ho! — Kiselov laŭte ridis kaj flustris ion en rozkoloran orelon de la najbarino, ŝovante la nazon en la ŝultron, de kiu forglitis la bluzeto.

— Kial kandelrestaĵoj? — kontraŭdiris Serebrovskij, — Ni prenu ion pli originalan! Ni nomu ĝin, hm... asocio, asocio de bajaderoj!..

— Strange! — diris iu dubeme, — Sed ja bajaderoj estas nur inoj, ni tamen havos ankaŭ ulojn!

— Ĝuste, — konsentis Serebrovskij, — Tiam ĝi estu asocio... de...

— Jen, Mikaelo Sergeeviĉ, — enmiksiĝis Vinokurov, — Oni devas inventi ion pli novan! Mi proponas nomi ĝin Asocio de l’ Dolĉaj Sonĝoj!

Li ekridis, rigardinte Olga’n. Ŝi kuntiriĝis, tremetante, kvazaŭ pro la malvarmo. Ŝia kapo estis peza. Ŝi provis movi la piedon kaj la piedo ekmoviĝis, kiel ligna protezo. Iu, kvazaŭ en nebulo predikis:

— Ni nenion ĝenu!.. Ni malkaŝe kontentigu niajn bezonojn!.. Drinki?.. Ni drinku! Kaj tiel plu!.. Jen, ĉi tie... Timi unu la alian oni ne devas! La bezonatan publikon ni varbos, kaj se ili ne iros memvole, ni devigos!..

Osipov per tremantaj manoj enverŝis en sian glason restaĵojn de l’ madejro. La glaseto falis planken, plende eksoninte kaj frakasiĝinte.

— He, glaseto! — sopireme ekĝemis Osipov. — Kial mi vin pereigis?

Li subite ekplendis kaj komencis ploregi super la disbatita glaseto, kvazaŭ super la mortinta infano... Murmurante ion, li subrampis la tablon por kolekti la pecetojn, sed subite ŝovis sin ĉi tie en la genuojn de Anna Petrovna kaj vomis sur ŝian robon. Malŝateme forskuante la vomaĵon, sed seninsulte, Anna Petrovna leviĝis. Bobrov prenis ŝin subbrake kaj kondukis en la dormoĉambron.

El la antaŭĉambro eliris Ĉernjaev kun triumfa mieno. Li kunvenigis tri nekonatajn virinojn. La viroj aŭdigis aprobajn ekkriojn.

— De kie vi ilin altrenis? — kriis Kiselov, formoviĝante de sia Katrinjo, kiu tuj transbalanciĝis la alian flankon, al la maldekstra najbaro.

— He, ne gravas, de kie mi ilin altrenis! Diablo helpu vin! Prenu kaj ĝuu!

Olga kaptis la manon de Vinokurov.

— Ni foriru! Ni tuj revenu hejmen! Ĝi estas abomene! Mi ne povas! Vi devas! Mi ne sciis!.. Tuj!.. — murmurante neligitajn vortojn, ŝi ekploris.

— Absurdo! — interrompis ŝin Vinokurov, — Absurdo! Ni nur iros la alian ĉambron. Ili restu ĉi tie! Ni foriros kaj venos tien, kie mankos tiuj malsobraj vizaĝaĉoj!

Li helpis al Olga leviĝi kaj forlogis ŝin en la malluman gastoĉambron. Post ili leviĝis ankoraŭ du paroj. Serebrovskij silente montris al ili la pordon, drapitan per la peza pordokurteno en la kontraŭa direkto de la gastoĉambro kaj iris mem tien kun Zoja. Nun en la manĝoĉambro restis solaj viroj kaj tri publikulinoj.

— He, rapide, senvestigu vin, karulinoj! — laŭte kriis Popov, kaj malpacience, ĉirkaŭkaptinte unu el la knabinoj kaj sidiginte ŝin sur la genuojn, komencis fortiri de ŝi la bluzeton.