Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

La printempo komenciĝis subite kaj frostaj ventaj tagoj ŝanĝiĝis je hela varma vetero. La neĝo estis rapide degelanta, nudigante la malsekan teron kaj la homoj piedpremis fluidan kotaĵon sur la pavimoj, dispremante ĝin per la galoŝoj. Vitalij kun Ivagin estis traŝovantaj sin tra la homamaso en Oĥotnyj Rjad*. La hela suno kvazaŭ ora dukato pendis en la aero kaj amikece grimacante ĉirkaŭverŝis la homojn per varmoondoj. Ivagin paŝis vigle kaj aspektis dank’ al sia studenta ĉapo kun teknika insigno kaj mallonga konsumiĝinta jako, tute knabece. Senbrova larĝa vizaĝo kun miopaj okuloj karese ridetis renkonte al la suno. La grandaj oreloj, elstarantaj el post la ĉapo, iom movetiĝis.

* Oĥotnyj Rjad: Moskva placo; tiam okupita de la komercejoj.

— Diablo scias, kiel bone! — rikanis li, montrante la dentojn.

Vitalij brue enspiris la sunan aeron kaj ekridis.

— Ni, Ivagin, staras nun sur tiu sama loko, kie troviĝos la metropolitenstacio “Oĥotnyj Rjad”.

— Nun mi komencas ĝin kredi! Se Zorin estas forveturonta eksterlanden, do ni havos la metropolitenon! Ha? — ŝercis Ivagin.

Super Oĥotnyj Rjad pendis bruego. La degelintaj komercistoj sidis sur lignaj kestoj kaj kriegis:

— Kiu do bezonas la kokon?

— Anseron mi vendas malkare, anseron!

— Terpomo, terpomo!..

Ankoraŭ demalproksime ekvidis Vitalij ruĝebluan nubon de aerglobetoj, balanciĝantan super la kapoj.

— Haltu, Ivagin! Mi aĉetos al la filino donacon por adiaŭo!

Invalido en griza palto el soldata drapo kaj sen ĉapo, estis sieĝata de la homamaso same diverskolora, kiel liaj globoj. Luksa sinjorino en astrakana mantelo kaj elegantaj gantoj estis tiranta de li longan verdan kolbason, penantan forflugi ĉielen. Samloke marĉandis malriĉe vestita virino en mallonga konsumiĝinta jaketo. Maljuna avino, envolvita en grandega truiĝinta ŝalo, petis rabati dek kopekojn.

Vitalij elektis helan ruĝan globon, ridetante ligis ĝin al la butono kaj estis jam forpaŝonta, kiam denove subite haltis. Juna bubo en grasmakulita jako turnis en la manoj bukedon de galantoj.

— Nu, denove li haltis! Ha? — miris Ivagin.

— Jen la galantoj!.. — konfuzite ridetis Vitalij.

— Ha?

— Ke aĉeti...

— Al kiu?..

Vitalij mallevis la kapon, kvazaŭ estus al li honte.

— Al la edzino!

Ivagin varme ridetis.

— Aĉetu kaj ni iru rapide! Mi deziregas manĝi!

Ĉe Ivagin, en lia ĉambraĉo en la sesa etaĝo, Vitalij faris tri paŝojn tien kaj tri reen, ĝuste de la pordo al la fenestro, kaj rapideme parolis, dum Ivagin estis formanĝanta la malgrasan supon:

— Ĉu vi komprenas Ivagin, iu diablaĵo al mi okazas! Senrezulte pasas la laboro!

— Ĝi estas malpli bone! Ĉu vi ĉiam pri la eksterlando revas? Ha?

— Diablo ĝin scias! Eble, jes! Precipe en la lasta tempo! Ja, vere, ĝi estas granda okazintaĵo! Antaŭe mi tion ne multe meditis. Ĉu vi scias, ĝi estis neatendite kaj ĝis la lasta tago, jen ĝis hieraŭ, ĝis mi la pasporton ricevis, mi ne kredis!.. Sed nun, jen estas ĝi!..

Vitalij elpoŝigis la ruĝan libreton kun ora sovetia blazono sur la eksteraĵo.

— Montru, ĝi estas interese! — eldiris scivolemon Ivagin kaj transrigardis la maldekstran brakon. — Franclingve, vi diras, oni skribas? Ha? Nu, sekve, vi duone estas jam eksterlandano! Ĝi ne gravas! Vi taŭgas por tia afero! Ĉu ni konstruos la metropolitenon laŭberline, aŭ laŭparize, mi opinias, ne tio estas grava! Gravas tio, ke ni mem ĝin konstruu kaj neniujn koncesiojn! Ha? Ĝi, amiko, estas facile, arendigi tion al la fremduloj! Ne, ni lernu de ili, sed konstruu per la propraj fortoj. Ha? Vi kiel opinias?

Ivagin gaje ekridis, leviĝis, metis la manojn sur la mallarĝajn ŝultrojn de Vitalij.

— Jen kio, amiko! Mi konas vin, kiel min mem! Senpartiulo vi estas, sed tute nia! Mi ankoraŭ konsilas al vi: se vi havos liberan tempon, ne vizitaĉu vi la drinkejojn! Pli proksime al nia frato, al laboristo vin tenu! La propagandon tie vi ne aranĝu (sufiĉas sen vi), sed kun la germanaj kamaradoj amikiĝi, ekvidi, kiel ili vivas, al ili pri ni rakonti kaj al ni poste pri ili, ĝi estas laŭ mi, via devo!

— Bone! — diris Vitalij, — la konsilon vian mi elkore akceptas! Sed via propra afero, Ivagin, min serioze zorgas. Ni amikiĝis kaj via sorto ne estas indiferenta por mi. Se la Kontrolkomisiono viajn rajtojn ne redonos al vi?

— Do kio sekvos? Ĉu la revolucio pereos? — mokeme interrompis Ivagin, — He, vi!

Vitalij eksentis sin ofendita, sed tro amikece kaj simple etendis al li Ivagin la manon.

— Donu la viajn kvin!

Kiam Vitalij estis revenanta hejmen, Moskvo estis plena de la varmaj sorĉoj. La ĉielo, kvazaŭ sur bele ilustritaj poŝtkartoj, estis delikate sorpkolorigita. Blueta vualo de la nebuleca aero moligis konturojn de la novaj ok- aŭ deketaĝaj konstruaĵegoj. En nigraj vitroj de la domoj purpuris ankoraŭ lastaj rebriloj de la foriranta suno, kaj sur Tverskaja jam estis ekflamantaj la lanternoj. Amasoj de promenantoj knedis kotan fluidaĵon sur la trotuaroj. Razita nepulo* en printempa mallonga palto kaj mola ĉapelo sin klinis al sia kunulino en astrakano kaj eksterlandaj diafanaj ŝtrumpoj. Kaj post ili proleta studento en truiĝinta jako kun levita kolumo kaj en konsumiĝintaj ŝuoj, trenis subbrake la amikinon samkursaninon en malkara ruĝa ĉapeleto. Diverskolora, multfarba moskva homamaso!..

* Nep-ulo: Komercisttipo, ekzistinta en Sovetio inter 1922-29. NEP — nova ekonomia politiko.

Vitalij ŝatis la moskvan straton, precipe vespere. Venas tia horo, kiam Moskvo konkeras vin per sia ĉarmo. Tiuhore ĝi estas antikva maljunulino, silente atestanta la malhelan historion de la rusa popolo (pri tio ĉi parolas la mistera kremlo kaj nigra horloĝo kun flavaj montriloj sur Turo de l’ Savonto, pri tio rakontas muskokovritaj muroj de Kitaj-Gorod, en la grundon kreskinta antikva diversfarbe kolorigita templo sur la Ruĝa Placo, malrektaj stratoj kaj stratetoj). Sed, samtempe, en la elektraj ciferplatoj de la rondaj horloĝoj ĉe la stratkruciĝoj, en la iluminitaj fasadoj de grandaj institucioj, en blekado de l’ aŭtobusoj kaj sonorego de l’ tramoj, en lumaj vitraj muroj de la novaj magazenoj, kluboj, uzinoj, oni sentas spiron de iu nova kulturo.

Ĝuste en ĉi tiu horo oni emas observi la elmetitajn antaŭ kinejoj kaj teatroj afiŝojn kaj, hezitante, elekti, kio estas hodiaŭ vizitenda. Ĉu aŭskulti la grizharan maljunan “Faŭston”, ĉu spekti la faman dramon el tempoj de la civita milito “Lubov Jarovaja”, ĉu amuzi sin senmedite en la opereto aŭ “Musik Holl?”...

Sed Vitalij nenion estis vizitonta hodiaŭ. Li deziris pasigi la lastan vesperon en la familio. Li enpense adiaŭis Moskvon. Li iris nun en antaŭurbo, en malhele lumigitaj stratoj, enrigardante vizaĝojn de la renkontataj paroj, kvazaŭ penante forporti kun si ilian bildon. La pensoj duoniĝis kaj certagrade li jam sentis sin eksterlande.

Suprenirinte la ŝtuparon, Vitalij neatendite trovis sur la pordo seruron. Treege mirigita, ĉar Olga neniam forlasis la infanon, li iris al la najbaroj. Tiuj transdonis al li la ŝlosilon kaj la mallongan letereton:

“Je la naŭa horo mi forveturis vesperfesteton. Mi estis atendonta vin, sed Vinokurov min treege rapidigis. Mi riskas forlasi Injon, esperante, ke vi de minuto al minuto venos. Tamen mi estas maltrankvila kaj petis la najbarinon ĉiuokaze de tempo al tempo eniri la ĉambron. Olga”.

Vitalij embarase staris kelkajn sekundojn, kaj, kvankam en la letereto estis klare montrita la forveturhoro de Olga, li tamen demandis:

— Ĉu ŝi delonge estas for?

— Ne, nur ĉirkaŭ dudek minutoj, ne pli.

Vitalij malŝlosis la pordon kaj ŝaltis la lumon. La ĉambro estis malplena kaj regis absoluta silento. Injo dormis, kunpreminte en la mano la leporeton. La kovrilo forrampis de ŝia ŝultreto. Vitalij alligis la globon al la lito apud la kaploko kaj, ankoraŭ tenante en la manoj la bukedon de l’ galantoj, ordigis la kovrilon. Aŭskultante trankvilan spiradon de la infano, li klinis sin kaj delikate tuŝis per la lipoj la varman koleton de l’ knabino. Ion murmurinte, Injo returnis sin kaj malfermetis la okuletojn.

— Paĉjo venis! — ridetis ŝi. — Sed mi ja ne aŭdis, kiel vi venis! — Ŝi rimarkis en la manoj de Vitalij la galantojn. — Ho! — ekkriis ŝi, sidiĝante en la lito. — Floroj!.. Kara paĉjo! Ĉu vi al mi ilin aĉetis?..

Plenigita de iu nekonata, eksterordinara sento, Vitalij etendis al ŝi la florojn. Ili estis aĉetitaj por Olga, sed ĉu ne pli bone estus aĉeti ilin por la infano?.. Injo, admirinte, alpremis la florojn al la ĉemizeto kaj ne sukcesis ankoraŭ tuŝeti ilin per siaj etaj fingretoj, kiam la nova donaco, brilanta ruĝa globo trafis ŝin.

— Paĉjeto! Kara mia, bona mia! Vi al mi ankaŭ la globon aĉetis!..

Ŝi ekstaris kaj ĉirkaŭprenis lin je la kolo. Envolvinte ŝin per la kovrilo, li prenis ŝin sur la brakojn kaj silente alpremis al si. En la kapo naĝis turmentiga nebulo kaj io interrompis spiradon en la brusto. Li peze malleviĝis kun Injo la seĝon. Ŝi ekbabilis pri okazintaĵoj de la tago, rakontante al li siajn malgrandajn ĝojojn kaj malĝojojn, kunpremante la bukedeton de la galantoj kaj karesante lian vangon. Li sidis senmove, laca kaj senpensa.

— Paĉjo, ĉu vi morgaŭ forveturos?

Li kapjesis silente.

— Je la kioma horo?

— Vespere, filineto.

— Ĉu mi akompanos vin ĝis la stacidomo?

— Se panjo permesos.

Kuntirinte la brovetojn, Injo decide deklaris:

— Mi tute egale akompanos vin! Mi vin tre amas! Kaj ĉu vi baldaŭ revenos?

— Jes, tre baldaŭ! Vi ne enuu sen mi!

Nun Vitalij estis rigardanta ŝiajn helajn bluajn okuletojn, ne forturnante sin.

— Kaj ĉu parolontan pupon vi por mi kunprenos?

— Nepre kunprenos, nepre!

Li sidis kun ŝi kvaronhoron, poste metis ŝin la liton kaj eliris, por prepari la teon. Injo ne dormis kaj atendis lin pacience. Li trinkigis al ŝi la teon kaj nur post tio ŝi trankvile, kun la rideto, ekdormis.

Olga revenis ĉirkaŭ la unua nokte. Vitalij estis ĵus ekdorminta, turninte sin al la muro. Kontraŭ lia demando, ĉu estis bona la vesperfesto, ŝi faris provon rideti.

— Jes, jes, — diris ŝi, — tre bona! — Ĉar li atendeme silentis, fikse rigardante ŝin, ŝi rapideme aldonis: — Mi petas vin, dormu! Ni morgaŭ pri tio interparolos.

— Morgaŭ mi ne havos la tempon por interparoli. Mi forveturos!

Olga nenion respondis, rapide senvestigante sin. Ĉirkaŭ duonhoro en la ĉambro regis streĉa silento. Vitalij ne dormis. Li meditis pri Olga. De post kiam li konfesis al ŝi sian perfidon kaj ŝi provis memmortigi sin, inter ili krom tiu distanco kiu jam ekzistis antaŭe, kuŝiĝis ankoraŭ io nevidebla. La atenco je memmortigo ne faris al Olga grandan malutilon. Ŝi estis malsana nur unu tagon kaj per tio ĉi ĉio estis finita. Sed ĝi lasis en ŝia animo iun postsignon. Olga ĉirkaŭmetis iun ensorĉitan cirklon kaj fariĝis tute nealirebla.

Vitalij, sentante sin kulpa, kelkfoje provis solvi la krizon kaj estis kun ŝi delikata, kiom li kapablis. Sed nenio helpis. Olga enprofundiĝis sin mem kaj ĉiam kvazaŭ atendis ion decidan. Vitalij kompatis ŝin, kunsentis, sed eĉ timis montri al ŝi tiun ofendan kunsenton.

Li maltrankviliĝis, aŭdinte la subprematajn singultojn. Detenante la spiradon, li kuŝis kelkajn minutojn silente kaj kiam la singultoj ripetiĝis, li vigle alkuris al Olga. Ŝi senparole alpremis sin al li, enŝovinte la malsekan pro larmoj vizaĝon en lian bruston. Maltrankviligita, li tamen ne kuraĝis demandi kaj nur silente karesis ŝiajn harojn. Olga fine komencis rakonti:

— Kia abomenaĵo! — flustris ŝi kun ploro. — Kia abomenaĵo!.. Se mi scius, kiom da malnobleco povas enlokiĝi en la homa animo...

Vitalij, detenante batadon de la koro, kaj streĉinte la atenton, aŭskultis.

— Kion li faris al vi?

— Kara mia, ne maltrankviliĝu, mi petas vin! Nenio ankoraŭ okazis!

— Do?..

Kaj ĵus kompreninte, ke ankoraŭ nenio okazis, Vitalij ĉesis aŭskulti Olga’n. Li sentis, kiel en lia kapo kunpuŝiĝis, kvazaŭ ĉe la vojkruciĝo kelke da pensoj. Olga rakontis ĉion laŭ la ordo (ŝi havis tian kutimon). La pensoj de Vitalij disputis unu kontraŭ la alia:

“Via edzino apenaŭ ne estis perfortita!”

“Jes, mi scias. Ĝi estis atendenda”.

“Vi, ŝajne, ne estas per tio prizorgita?!”

“Sed, ja finfine oni nenion al ŝi faris!”

“Kaj se oni farus!”

“Ĝi estus la plej bona leciono!”

“Por ŝi — jes, sed ĉu ĝi estas al vi indiferente?”

Vitalij sentis pikon en la koron kaj, returninte sin al Olga, interrompis ŝin:

— Rakontu, kiel li kondutis en la komenco?

— Komence li kondutis tute konvene. Multe pli bone, ol tiuj aliaj... Tie regis tia malĉasto!.. Li sola ŝajnis esti preskaŭ sobra kaj mi esperis lian prudenton...

— Kaj vi mem?..

— Aĥ, mi mem estas pri ĉio kulpa!.. — Olga profunde ekspiris kaj ekploris, — mi respondis liajn kisojn!..

— Kia do malprudenta vi estas! — kun delikata riproĉo diris Vitalij.

— Jes, jes! Sed mi ne sciis... Mi supozis... Li promesis...

Kaj misuzante la vortojn, ofte perdante la sencon, Olga estis pentranta antaŭ li bildon de la sceno en la gastoĉambro. Vitalij deturnis sin al la muro kaj silentis. La pensoj daŭris interparoli:

“Ĉu vi vidas, kiel kondutis via edzino? Ŝi, sekve, vin tute ne amas! Ĉu vi ne ĵaluzas?”

Vitalij ree eksentis facilan pikon, sed tiel malproksiman kaj malfortan, kiel alportita per vento el post rivero la krio.

“Mi ja mem kulpas antaŭ ŝi sammezure!” — rapide respondis anstataŭ li iu.

“Do, vi opinias, ke ŝi pravas, kaj tio ne ofendas vin?..”

“Min ofendas?.. Ne, tute ne!”

“Sed ĉu vi ne komprenas, ke ŝi estas nur la kaptita viktimo? Ĉu vi ne sentas, kia disrompo estas en ŝia animo? Ĉu vi ne kompatas ŝin?...”

Kaj, kvazaŭ ripetante ĉi tiun penson, Olga enrigardis lian vizaĝon per la larmoplenaj okuloj kaj sopire demandis:

— Karulo, ĉu vi min ne kompatas?..

Li tuŝetis ŝian vangon.

— Jes, Onjo, mi kompatas! Estu certa, ke mi ne lasos ĝin tiel! Morgaŭ mi havos ankoraŭ tempon ĝis la vespero.

Olga ektimigite formoviĝis.

— Ne, ne! Pro dio ne faru tion! Kio ajn, nur ne tio. Mi petegas, al neniu nek unu vorton!

— Onjo, kiel do? — embarasiĝis Vitalij. — Ja oni devus ĉion malkaŝi!.. Vi ĉeestis tion. Vi povas ĉion atesti...

— Karulo! Mi petas! Mi tre petas! Nenion al neniu diru!

Vitalij ne respondis.