Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

... de aprilo 1929.

Do mi adiaŭas Germanion. Stettinon estas forsenditaj miaj valizoj, Moskvon — la telegramo kaj mi mem transveturas la germanan grundon lastfoje. La berlina polico povas esti kontenta. La agento de Komintern forlasis la metropolon. Anstataŭ li en malnovaj germanaj provincoj aperis fremdlanda turisto, uzanta la lastajn tagojn de sia restado en la demokratia respubliko por vizito de vidindaĵoj. Efektive, mi la tutan jaron loĝis en Berlino kaj nun mi unuafoje vidas Germanion!

Jen estas Danzig. Antikva belega urbo ventumas sur min per ĉarmo de la malnova fabelo. Oni povas forgesi pri la kapitalisma epoko, vagante tra ĝiaj mallarĝaj stratetoj, — tiom maloftaj estas ĉi tie eŭropaj konstruaĵoj. La mezepoko, profunda, muskokovrita mezepoko rigardas min el la gotstilaj fenestroj. La mezepoko estas sentata en la akropintaj tegolaj tegmentoj, en feraj pivotoj, en skulptitaj ornamoj sur la antikvaj nigriĝintaj brikaj domoj, la mezepoko vidiĝas en mallarĝaj arkoj, en kolosaj, forirantaj ĉielen preĝejturoj, en ŝtonaj verandoj antaŭ la loĝejoj. Ĉiun kvaronhoron la turhorloĝo muzikas simplan kaj samtempe tian kortuŝan melodion. Nigraj kanaloj kun bordero el gisa balustrado tratranĉas la stratojn kaj en ilia nigra akvo tremas lanternaj fajroj. Neimageble dikaj cibolvendistinoj kaj kamparanoj, venintaj ĉi tien por vendi brasikon, estas mirinde apatiaj. La vivo dormetas en tiu ĉi malnova urbo...

Cetere mi, ŝajne, eraras!.. La antikvaj blazonoj de iam enirintaj en “Hansa” liberaj urboj preskaŭ forviŝiĝis; en la plej eleganta konstruaĵo “Artus-Hof” troviĝas la borso; interne de la historia “Hohtor” enlokiĝis la vaporŝipa kompanio; kaj en mezepokaj drinksalonoj kun malaltaj plafonoj aranĝis sin superverŝitaj per la lumo restoracioj. En la ĉirkaŭaĵo de la malnova urbo, sur la bordo de tiom trankvila ĉi tie maro, pitoreske kuŝigis sin ludil-urbetoj kun kartludejoj. Ili estas speciale kreitaj por la venanta ĉi tien de la tuta mondo burĝaro. Ĉi tie dum tagnokto tondras la muziko, la bordo estas superverŝita per milionaj fajroj, ĉi tie regas la mono, hazardludo kaj la virina korpo!.. Ne plu ekzistas la antikva beleco! Ĉie regas la malĉasta nuntempo!

...Mi balanciĝas en motorboato. La bordo brulas en ĉiuj koloroj de la ĉiela arko. Mi rigardas jen la bruantan brilantan kajon, jen la malluman, superŝutitan per la steloj ĉielon, jen la senliman iom ŝaŭmantan maron. Mi aŭskultas la sonojn de “charlstown”...

Ne, eĉ la operetaj melodioj eksonis sopireme kaj en taktoj de la “charlstown” ventumas hodiaŭ la malgajo...