Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

La 30 de aprilo 1929.

Ĉi tiuj linioj estas dediĉataj al vi, Alice, sed vi neniam estas ilin legonta. Kial, miras vi. Ho, ĝi estas simple! Forlasante vian patrion, mi deziras interparoli intime kun tiu Alice, kun la antaŭa. Alice de la hieraŭa tago min ne komprenos. Cetere, mi ne tute kredas, ĉu ekzistas du Alice’j. Iam mi sonĝis, ke mi havas du Olga’jn. Ĝis nun mi ne scias, ĉu ĝi estas fakto?..

Ĉu estas eble renaskigi nun la trairitan de ni vojon, tiel luman kaj helan, kiel ŝtala strio sur la malluma ĉielo? Ĉu estas eble rememori ĉion, kio okazis? Ĉu estas eble haltigi tremon de la koro kaj enpugniginte sian volon, igi sin forgesi pri la vundo, kiu ankoraŭ tranĉas la konscion per peza doloro?.. Ne skuu riproĉe la kapon! En tiu ĉi momento mi tutkore apartenas al mia amo...

Nu, jen, mi provas. Mi rememoras mian tritagan promenon sur Volga. Blanka larĝflanka vaporŝipo, brilanta pro la pureco, kiel pargeto de la berlinaj mastrinoj, ĉiuvespere lumanta en fajroj, kiel superverŝita per la reklama lumo Friedrichstrasse. Sur vakstolaj tapiŝetoj de la koridoroj senbrue, kvazaŭ pneŭmatikoj sur la asfalto, glitas la oficanto kun tuketoj subbrake kaj kun tremantaj rondformaj tekruĉoj sur la metalaj pletoj. Sonas arĝentaj sonoriloj kaj tiu sono malaperas en molaj tapiŝoj de la unua klaso (ĉu vi ankoraŭ memoras la Schloss’ajn gobelenojn?). En la salono, kie sonoras lustroj kaj en bluaj vazoj sidas purpuraj rozoj, la helbruna fortepiano kun orsimilaj kandelingoj aŭdigas malaltajn densajn akordojn. Sur la larĝaj ferdekoj briletas malgrandaj lampetoj kaj laŭsomere vestitaj festaj ornamitaj knabinoj ridas duonlaŭte. Kiu estas ili, ĉi tiuj nekonatulinoj en helaj roboj? Pri kio flustras al ili, sin klininte al la oreloj mem, ebriigitaj per la varma vespero junaj viroj? Kio okazas post la silkaj kurtenoj, kiam la virina mano por unu minuto malfermetas la fenestron kaj tie vidiĝas blueta duonlumo? Kio okazas tie post la seka krako, kun kiu fermiĝas ligna netravidebla krado de la fenestro?

En ardo de la malleviĝanta somera nokto la rivero ventumas freŝecon de nefinfalĉitaj herbejoj kaj narkotantan aromon de la kampofloroj. Dum la vaporŝipo staras en golfo senmove, kiel arboj de Tiergarten en silenta nokto, aŭdiĝas de la rivero, kune kun regulaj plaŭdiĝantaj eksvingoj de remiloj, fragmentoj de la knabina rido, ŝercoj, konversacioj, kantoj. La nokto venas senbrue kaj delikate, kvazaŭ kara amata virino kaj kune kun la nokto eniras la animon stranga sopiro, neklara, nebulaj deziroj, pro kiuj kunpremiĝas la koro...

Kial mi ĉi tion rememoris? Kiel ĝi rilatas al vi?.. Alinjo! Ne, ne Alinjo! Kaj eĉ ne Alice! Genossin Berg! Ĉu vi memoras tiun plenan de vivo tagon, kiam leterportisto alportis al vi el malproksima lando la malgrandan poŝtkarton kun volga vaporŝipo?

Ho, Genossin Berg! Vi, eble, jam amas la alian kaj estas plena de sorĉoj de via nova sento? Eble la alia estas por vi kara kaj vi donas al li viajn kisojn kaj la feliĉan ridon? Tiuokaze vi ne komprenos tiujn liniojn!..

... Ardaj tagoj kaj sufokaj vesperoj en pinarbaro. Varmega suno, bruliganta la korpon ĝis la ostoj, bruniganta la vizaĝon kaj blankiganta la harojn kaj okulojn. Furioza galopado en la arbaro sub la komenciĝanta pluvego, rulado de tondro kaj sagoj de fulmoj meze de mallumo kaj batantaj sur la okulojn branĉoj. Ĉarmo de la krepusko, kiam la ĉevalo kun mallevita kondukilo lace paŝas sur la malseka herbo kiam la suno, por unu momento, aperinta apud la horizonto el post forfluganta nubego, malleviĝas, rozkolorigante la firmamenton. Signaloj de la kampadeja trumpeto sur bordo de la silenta profunda lago inter kamptendoj, en kiuj oni dormas preskaŭ sur la tero, sur freŝa fojno...

Tiam interrompiĝis nia korespondado. Al la alia estis fordonita koro, kaj la malproksima korespondantino Alice Berg restis nekonata kaj fremda...

... Ho, mi ne tuj komprenis vian ĉarmon! Mi ne tuj permesis enforĝigi min en katenojn de la turmentiga pasio! La unuaj renkontoj ne havis intiman karakteron, tamen ili kunfandis nin en unu tuton. La malplej eta tuŝo de viaj fingroj emociigis min kaj mi sciis, ke mi estas dezironta ĉiam pli kaj pli. Tiutempe ni amis ne kun egala forto kaj ne same. Perdante la konscion, vi svenis en miaj brakoj, malfortigita de la unuafoje eksciataj deziroj. Vi suferis kaj turmentiĝis, sed mi serĉis la solan ĝuon. Ho, mi bonege komprenas nun, ke en mia unua kiso estis pli da ofendo, ol de l’ kareso!

“Admirals-Palast”, “Die Bajadere”, “Variété”, pluŝo kaj oro, gigantaj lustroj, molaj seĝoj, spegulantaj salonoj de l’ koridoroj, kie ĉiuflanke oni vidas sin mem... Interparoloj de niaj manoj kaj kaŝaj ĉirkaŭprenoj dum la spektaklo, kiam en la salono kaj loĝioj estas mallume. Elektraj fluoj tra la tuta korpo kaj plioftiĝanta batado de la koro. Dezirego alpremi sin unu al la alia, kiel eble plej proksime, sin dronigi en la senfunda akvo!..

Mi admiris graciecon de viaj gamboj, vian elastan talion, mi sentis tra ŝtofoj de viaj roboj delikatan haŭton de viaj brakoj kaj mi deziris ĉiam pli!.. De la unuaj timemaj tremetantaj kisoj ĝis la furiozaj pasiaj karesoj estas nur unu paŝo. Kaj ni havis tiajn rendevuojn, kiam la knabinoj fordonas sin la tutajn, forgesante pri la moralo, pri postsekvoj, pri honto, pri ĉio en la mondo. Scias mi, ke ankaŭ vi povus fordoni vin al mi. Sed ni haltis ĉe la limo.

Ĉu vi memoras la vesperon en Grunewald post la sport-festo? Ĉu vi memoras la malsekan nebulon, leviĝintan el la lago? Ĉu vi memoras, kiel reĵetinte malantaŭen la kapon, vi respondis al mi per longaj varmaj kisoj, kiel, alpreminte mian kapon al via brusto, vi kisis mian vizaĝon kaj miajn harojn?. Ĉu vi memoras ĉi-ĉion?..

Kaj ĉu vi memoras ankoraŭ la frostan ventan tagon en la februaro? Kie vi estis dum ĉi tiu vespero?.. Superkovrita de la neĝo Tiergarten kuŝis antaŭ mi. Super mi estis la ruĝa ĉielo. Apude, post la barilo, ĝembojis sirenoj de aŭtomobiloj kaj flavaj fajroj estis ekflamantaj en la plidensiĝanta krepusko. Vi ne venis... Adiaŭ!