Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

Vespero, la unuan de majo. En Neŭkeln estas konstruataj barikadoj. Grupo da laboristoj, estrata de Erich, elruligas el korto panveturigilon kaj renversas ĝin sur la pavimo. Ĝi falas flanken, senpove skuante la radojn. Kion do diros la bakisto, onklo Peter?

— Rapidu, kamaradoj, rapidu!

La laboristoj surstratigas barelojn, trabojn, kestojn, tabulojn. Ĉio ĉi estas metata deflanke kaj desupre al la renversita veturigilo. La alia grupo samtempe rompas la pavimon kaj fosas tranĉeon. El ĉi tie la batalantoj ne facile estas elbateblaj. Amaso da scivolemuloj kaj buboj haltis sur la trotuaro kaj rikanas. Alkuras Otto.

— Nu, ĉu vi trovis? — rapide demandas Erich.

— Certe! Dekdu!

Otto fiere elŝarĝas el la senfundaj poŝoj rustintajn pistolojn. Aliras kelke da viroj kaj virinoj.

— Mi estos kun vi, Otto, ĉu ne vere? — dolĉe demandas Berta.

— Jen, ankoraŭ! — malestime revokas Otto. — Vi perdos la jupon! Mi la tegmenton ja grimpos!

Otto, karulo mia, kion do mi faros? Ĉu vi batalos, kaj mi sen afero sidos?

— Do ŝi restu, — rimarkas Erich, forĵetante de la dorso trabon.

— Ĉi tie ŝi restu, sed sur la tegmenton mi sin ne prenos. Ŝi verŝajne, falos de tie sur kapon de iu ŝupo!

— Mem vi falos! — kolere kontraŭdiras Berta, — Diablo vin prenu!

Otto viŝas per malpura naztuko la malsekan frunton, forigante de ĝi algluiĝintajn blondajn harojn.

— Mi pensas, mi sukcesos ankoraŭ kruĉon da biero trinki! — diras li.

— Lasu vi la bieron! Ĉu povas ni pensi nun pri la biero?

— Mi rapide, Erich! Je dio, mi ne povas! La laringo estas tute seka!

Li kaŝas sin post la angulo en malhele lumigita bierejo. Post kvin minutoj li kun du kamaradoj estas jam sur la tegmento de kvinetaĝa domo super la barikado. Ili tute ne estas videblaj en la krepusko. Ie tute proksime aŭdiĝas aŭtosiblado. Erich komandas:

— Atenton!

Ŝarĝaŭtomobilo aperas el post la angulo kaj heziteme haltas en la distanco de kelkaj metroj. Ĝia brusto estas metala, sed la flankoj kaj supro malkovritaj. La barikado silentas, sed ŝajne el la ĉielo frapas du facilaj pafoj. La ŝoforo falas sur la sidejo. La aŭtomobilo komencas senordan pafadon kontraŭ la barikado, sed tie estas silente. Ankoraŭ kelkaj pafoj desupre kaj inter la policanoj komenciĝas paniko. Forlasinte la aŭtomobilon, ili fuĝas strateton.

— Antaŭen! — komandas Erich.

Ĉirkaŭ dek du laboristoj elsaltas el post la barikado kaj post kelkaj minutoj anstataŭ la aŭtomobilo restas malplena loko. Tamen, la policistoj ne estas tre kuraĝaj! Uzante la kvinminutan paŭzon, sur la lokon rapidas sanitaria taĉmento. La vojon neatendite baras kirasaŭtomobilo. Oficiro krias de la piedŝtupo:

— For de ĉi tie! Nenian sanitarian helpon!

La ektimigitaj sanitariistoj malaperas en la strateto. Per trafa pafo Otto faligas la starantan sur la piedŝtupo oficiron. Rekomenciĝas la senorda pafado. La barikado respondas malofte, sed trafe. Berta kuŝas sur la tero kaj ŝia revolvero estas metita super randon de la tabulo. Post ĉiu trafa pafo ŝi direktas al la kuŝanta apude Erich sian triumfantan rigardon. Erich estas, kiel ĉiam, malserena. Post dudekkvinminuta pafado la kirasaŭtomobilo forveturas. La batalantoj formetas la armilojn kaj ekfumas. Otto eliras, kvazaŭ nenio okazis, el korto de la najbara domo, subtenante la defalantan pantalonon.

— Diablo scias, — diras li, — krevis la butonfadenoj! Eble, Berta, vi alkudros?

Sed Berta ĵetas sur lin malestiman rigardon. Penante ne vidi ŝin, li pli firme kuntiras la zonon.

— Nu, kiel plaĉas al vi, kamaradoj? Ĉu ĉiuj estas sanaj?

— Kiel vi vidas! Vi, amiko, estas ja bona pafisto!

Otto levas la nazon.

— He, mi ne similas vin! Lernu de “Sniper”*! — Li batas sin sur la ventron kaj ne plu havante la fortojn elteni, allogas Berta’n al si.

* “Sniper”: Pr. “Snajper”, ĝustsence — milita esploristo. Ankaŭ uzate en la senco — bona pafisto.

— Bertchen, Bertchen, mia stultulineto! Ĉu ne revenus vi hejmen?

Berta indigninte forpuŝas la edzon.

— Mi ne sciis, Otto, ke vi estas azeno! Se vi deziras, vi povas mem reveni!

— Nu, bone, ni ŝercas! Mi estis dironta, ke vi eble iru kaj alportu al ni du botelojn da biero!

Ĉi tion Otto diras jam tute malkuraĝe, sed lin subtenas ĝenerala aprobo.

Otto pravas! Kuru, Berta! Efektive, oni povas morti pro la soifo!

Berta hezitas nur sekundon. Ŝi rapide decidas, ne, sen biero la viroj ne povas longe resti, tamen ili ankaŭ ne povas forlasi la barikadon.

Kaj en la sama tempo en densiĝinta mallumo jam grimpas al la barikado ŝtelirantaj ĉenoj de la verduloj kaj en la apudaj stratetoj estas kaptitaj kaj forsenditaj ien ĉiuj preterpasantoj. Tiumomente, kiam la pafistoj, turmentataj de l’ soifo, antaŭsentas la maldolĉetan fluidaĵon en la sekiĝinta kaj ardanta gorĝo, tiumomente la polictaĉmento, alirinte la barikadon, subite atakas ĝin. Erich sukcesas nur laŭkondiĉe fajfi, sed tio ĉiujn savas. Nek unu pafo, nek iu kontraŭstaro, spite atendoj de la polico. La pafistoj malaperis en peronoj kaj kortoj.

Kiam Berta estis revenanta la barikadon, portante sub la ŝalo kelke da boteloj, ŝi mirigite ekvidis apud si la neinvititajn gastojn. Rikanante, ruĝvanga policano vokis ŝin per la fingro.

— Kion vi havas, belulino, sub la ŝalo? Ĉu ne kartoĉojn?

Berta faris la plej mirigitan mienon.

Mein Herr! Kiel vi povas pensi? Al la mastro venis gastoj. Mi estis en la bierejo.

Kaj ŝi montris la botelojn. La policisto ĉagrenite kraĉis trans la maldekstra brako.