Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

La duan de majo kaj nokte al la tria ankoraŭ oni batalas kaj la laboristoj anstataŭ la perditaj barikadoj, konstruas la novajn. Neŭkeln estas la sieĝata fortikaĵo. Miloj da policanoj, armitaj laŭ la plej lastaj postuloj de la militscienco per fusiloj kaj grenadoj faras ofensivon kontraŭ la laborista urbo. En la aero zumas aeroplanoj kaj blankaj reflektoroj lumigas la defendantajn sin stratojn. La kirasaŭtomobiloj minace montras maŝinpafilojn kaj plumba pluvo superverŝas la ribelantajn kvartalojn.

Erich fariĝis specialisto en fako de l’ barikadoj. Otto — en fako de l’ tegmentoj kaj mansardoj. Kun lerteco de l’ kato glitas li sur kornicoj kaj glata fersupraĵo inter kamentuboj kaj mansardaj fenestroj. Apenaŭ tenante la ŝtonajn elstaraĵon kaj deklivan feron per unu mano, per la alia li celas malsupren, en la stratan puton.

Sed de post la tria mateno, la laboristoj ne plu pafas. La batalo estas malsukcesa. La malamiko estas pli forta. Perdante la edzinon kaj kamaradojn elvide, transkurante de unu tegmento al la alia, Otto, blasfemante, ĵetas sian revolveron en kamentubon. Oni devas sin savi...

Malsupre jam rebolas la vivo. Restariĝas la normala trafiko. Detruiĝas la barikadoj kaj repuriĝas la stratoj. La magazenoj rekomencas la komercadon. Onklo Peter, grumblante, riparas en la korto sian panveturigilon. Sed kio do okazas en la civilizita eŭropa metropolo? La bestiĝinta polico kaptas ĉiun suspektindan preterpasanton, hazarde komencas pafi la fenestrojn. balkonojn, mortigas senkulpajn homojn. En policejoj oni metas la vunditojn unu sur la alian, ĝis la morto batas ilin per kolboj kaj bastonoj. Sango, malpuro, ŝvito kaj putrodoro...

Jen malsupre bruas ŝarĝaŭtomobilo kaj la policanoj ion militeme krias, minace svingante per la manoj. De l’ balkono rigardas du virinoj kaj ridetas. Krak, krak!.. Kaj la virinoj ne plu vivas en tiu ĉi mondo... Knabaĉo kuras tra la strato. Por kio, li, malsaĝa, kuras? Oni ne devas kuri!.. Estas prete! Li neniam plu estos kuranta! Sen krio, sen spiro li sidiĝas la trotuaron. En la najbara domo elflugas vitroj. El la pordo du ŝupoj trenas iun malfeliĉan viron. Du knabinetoj, elkurintaj la trotuaron, laŭte ploras kaj krias:

— Paĉjo, paĉjo!..

La patrino kun timo entrenas ilin en la peronon, lasinte la edzon al la policanoj. Tuj komenciĝas la batado. Ho, kiel estus oportune pafi tuj ĉi tiun oficiron, sidantan sur ŝtupo kaj trankvilege englutantan la cigaran fumon!..

La malfeliĉa viro, ŝajne, jam perdis la konscion. Lia sangokovrita vizaĝo prezentas el si pecon da karno. Unu el la policanoj ŝovas la botpinton en la elfluintan okulon kaj kun kruda rido ion diras al la oficiro. La oficiro kapsignas sur la pordon. Post kelkaj minutoj la policano eltrenas el la domo la edzinon de la malfeliĉulo, kovritan de larmoj, kun malordiĝintaj haroj, kun sitelo da akvo en la manoj.

— Verŝu! — diras la oficiro rikanante.

Fiksinte frenezan rigardon sur la senspira edzo, la virino komencas per la tremantaj manoj verŝi akvon sur lian disŝiritan vizaĝon kaj bruston.

— Verŝu pli bone! — krude krias la oficiro kaj, rapide leviĝinte, puŝetas la virinon sub la kubuton.

Freneziĝante, ŝi faligas la pezan sitelon sur kapon de l’ edzo. Tremetante, tiu aŭdigas malfacilan ĝemon, konvulsie disĵetante la brakojn. Tuj la oficiro piedbatas lin sur la dekstran flankon.

— O-o-o! — krias la virino sovaĝe kaj falas la trotuaron.

Mallonga fajfo kaj el-post la angulo aperas kvin homoj. Ĝi estas restaĵo de l’ grupo, kiu batalis ĉe la barikado. Berta ankaŭ estas ĉi tie. Erich deiras de la kamaradoj kaj rapide aliras la oficiron. En minuto de la mirinda silento, kiam la konsternitaj policanoj kaptas tenilojn de la revolveroj, klare sonas la voĉo de Erich:

— Sinjoro Hoetzke! Tian abomenaĵon oni ne estis atinginta eĉ dum la milito! Antaŭ vi estas nearmita viro! Lasu lin! Li havas du infanojn!

Hoetzke subrigardas komence Erich’on, poste liajn kamaradojn, starantajn je kelkaj paŝoj. Kelke da preterpasantoj scivoleme haltas sur la kontraŭa flanko de la strato. Unu el la policanoj kuras al ili kaj svingas la manon:

— Preterpasu! Preterpasu!

— Mi konas vin, — malrapide diras Hoetzke, ne forturnante de Erich la okulojn. — Ni konatiĝis kun vi ĉe fraŭlino Alice Berg.

— Tute ĝuste, sinjoro oficiro! Sed nun ne estas tempo por la konversacio! La homo mortas. Fordonu lin al ni!

— Ĉu vi ordonas? — sarkasme ridetas la oficiro.

— Ni tion postulas! — obstine respondas Erich. — Vi devas havi la kompatemon!

— Kompatemon?.. Hm!.. Kio estas la kompatemo?

Otto kun streĉita atento rigardas malsupren. Berta staras la plej ekstrema kaj ŝia mano kunpremas ion en la poŝo. Ŝi ankoraŭ estas armita. Otto kontente ekspiras.

— Permesu proponi al vi... — la leŭtenanto mallevas la manon en la poŝon (ne en revolverujon, sed en la poŝon), — cigaron!

— Sinjoro oficiro!

Erich ne sukcesis fini. La kuglo trafas lian frunton. Kaj en la sama momento falas teren la oficiro.

Forgesante pri la danĝero, Otto elŝovas sin de post la kamentubo kaj krias plenvoĉe malsupren:

— Brave, Alice, vi trafis!