Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

“Preussen” estas nun unu el la plej bonaj germanaj vaporŝipoj, naĝantaj inter Stettin kaj Leningrad. Se rigardi ĝin deekstere, ĝi aspektas fiera, alta, rekta, kun forta kruta brusto. Kompare al la renkontataj ŝipaĉoj, similaj al malpuraj fulgokovritaj kaj grasmakulitaj supujoj el kuirejo de malpurema kuiristino, “Preussen” estas belulo. Ĉio, kio estas sur ĝi kupra, brilas, kvazaŭ zorge purigita primuso: vergoj de l’ balustrado sur la ŝtuparoj kaj pontetoj, kadretoj de l’ kompasoj kaj kronometroj, paroltuboj, fajfiloj kaj la cetera. La ferdeko estas striglita kaj lavita de la ŝipanaj laviloj ĝis la pargeta brilo. Sur la ferdeko nenio estas superflua. Ĉio estas ordigita, ĉio nebezona estas metita en la internaĵon, ĉio estas kovrita per peza vakstolo kaj alpremita de la holda fermilo.

“Preussen” estas memfida kaj sufiĉe obstina. Ĝi malatentas la veteron. Por ĝi estas indiferente, ĉu pluvas, ĉu lumas la suno, ĉu turmentas la malfeliĉan Baltan maron ŝtorma febro, aŭ la senlima arĝenta supraĵo rigidiĝis en la profunda kvieto.

Hieraŭ nokte furiozis la ŝtormo. De post Stettin, tuj post kiam ĝi postlasis la labirinton de l’ fajroj, la ŝtala belulo trafis potencan ĉirkaŭprenon de la ŝtormo. La kolerega ciklono kaptis ĝian bruston per la larĝa mantelo, kun sovaĝa ĝemego kontraŭbatante sur pintojn de la mastoj kaj tamburante sur la ferdekojn grandajn gutojn de la pluvo. La furioziĝinta maro estis ĵetanta pezajn tavolojn de l’ akvo en hermetike ŝlositajn vitrojn de l’ iluminiloj, superverŝante ilin per rapide ruliĝantaj larmoj. Kuntirinte la fortojn kaj sin streĉinte, ĝi suprenĵetis la malvarmajn kaj glitajn brakojn ĝis la rando de l’ ŝipobordo. Ĝi alkroĉiĝis al la balustrado kaj kun tondrego faladis, disfluis sur la ferdekoj, ĉirkaŭlavante vandetojn de l’ kabinoj. “Preussen” spiteme rektigadis la dronintan en la abismo stevenon, simile al malseka kato forskuis de la dorso kaj flankoj riveretojn da akveroj. La vento furioze ŝiris vilojn de la nigra fumo, la maro kun senpova kolero aŭskultis momente la trankvilan frapadon de l’ maŝino en la fera korpo kaj denove ĵetadis sin por sensukcesaj atakoj. “Preussen” ne timis la ŝtormon.

Sed malsupre, en kabinoj, en koridoroj, sur ŝtuparetoj, en necesejoj — ĉie klakadis la maldikaj pordetoj, ĉie aŭdiĝis daŭraj ĝemoj de l’ pasaĝeroj. Frostotremantaj, de la piedoj ĝis la kapo kovritaj per malvarma ŝvito, ili provis alkroĉiĝi la murojn, la balustradon, sed ili ĉiam ree falis sur plankon, ruliĝis tra la kabinoj, sentante puŝojn en la dorson. Rigidaj pro la teruro okuloj petis indulgon, sed la indulgo mankis.

Kaŭrante en dormovestoj, geviroj renkontiĝis en la koridoroj, per la malplenaj okuloj rigardis unu la alian kaj ĝemkriis kune kun la vento. En fragmentoj de la pensoj briletis la espero: eble, finiĝos? Eble, ĉesos?.. Sed tuj la larmoj hajlesimile ŝprucis el la okuloj, la kapo enfaladis iun abismon kaj ĉio rekomenciĝis...

Hodiaŭ regas silento. Jungo lavas la ŝtuparon, neniigante la postsignojn de la hieraŭaj okazintaĵoj. En la kabinoj estas mallevitaj kurtenoj.

Fine trankviliĝintaj pasaĝeroj enŝovis sin en kusenojn, surmetinte sur sin ĉion, kio estis ebla, por varmiĝi, kaj sin enigis en feliĉan maleston.

La sonorilo vokas al la matenmanĝo. La jungo frapas la kabinojn, duonvoĉe invitas: “Früstück”*. Ĉio estas vana. Nur kelkaj dormemaj figuroj klakas per pantofloj en direkto al la manĝejo, envolvinte sin en la malpurigitajn vestojn, kiujn ili sukcesis surĵeti nokte.

* Früstück: Matenmanĝo.

Nur antaŭ la tagmanĝo la publiko aperas sur la ferdeko. La venkita maro vastiĝis ĉirkaŭe, kiel smeralda ebenaĵo. De l’ vaporŝipo al la horizonto kuras lumantaj oraj briloj. La blua ĉielo, kvazaŭ per japana taso kovris la akvon. La sala aero estas freŝa kaj agrabla. Malproksime tranaĝas bluetaj buloj de la fumo. Aliam ili iras renkonten kaj elkreskas pasaĝerajn kaj ŝarĝajn ŝipojn. Tiam “Preussen” aŭdigas harmonian sonon kaj sur randoj de ambaŭ ŝipoj la deĵorantoj svingas larĝajn flagojn. Tiam la pasaĝeroj malrapide elpoŝigas la kodakojn* kaj, celante, klakas.

* kodako: Foto-aparato.

— Ĉu vi komprenas, kamarado, — diras al Vitalij germanigita militkaptito, — la koro mia batas nenormale, kiam mi pensas, ke mian vilaĝon veni devas. Mi estas jam de post la dekkvina jaro el Rusio.

— Kaj en Germanio kion vi faris? — demandas Vitalij.

Ich arbeitete. Mi laboris. Ĉu vi povas min kompreni? Mi laboris komence en kamparo, kaj poste oni estis min akceptinta la fabrikon. Porzellanfabrik.

— Porcelana fabriko? Por porcelana ilaro?

So, so!

Dekstre vidiĝas strieto de la tero.

— Latvio! — diras blonda junulino. — Ni estas preterpasontaj Riga’n.

Aspiranto de la Moskva Komunista Akademio, revenante hejmen, miope enrigardas ŝiajn okulojn kaj provas ŝerci:

— Sed ni ja vizitis unufoje Riga’n*, Fräulein, ĉu ne vere?

* vizitis unufoje Riga’n: Vortludo (ruslingva — viziti Riga’n — vomi).

Maljuna hebreo, kun densa krispa nigra barbo, sensukcese forbatas atakojn de la filo. La filo tenas lin je faldoj de la malnova palto, skuas la seĝon, forŝiris de li la ĉapeton. La patro severe butonumas la palton kaj, klininte sin al Vitalij, demandas duonvoĉe:

— Do, vi opinias, kamarado, mi pagos por la maŝino limimposton?

Vitalij levas la ŝultrojn. Li nenion pensas pri la maŝino de l’ sukeraĵisto. Ĉu ili ne komprenas, ke ne povas li nunmomente kunsenti zorgojn de la maljuna metiisto, timanta perdi sian propraĵon, nek ĝojon de la militkaptito, revenanta la patrion, nek eĉ naturan senton de la junulo al la ĉarma knabino. Sin apogante per la tenilo de l’ balustrado, li malrapide iras la stevenon. Levebla ŝtupareto estas malsuprenigita sur la suban ferdekon. Tie ĉi, konkurante kun bruo de la ondoj, maristo muzikas per harmoniko. La motivo estas konata kaj dolorige malgaja. Ĝi estas “Lorelei”.

“Ich weiss nicht, was soll es bedeuten,
dass ich so traurig bin...
Ein Märchen von uralten Zeiten,
es kommt mir nicht aus dem Sinn!”*

*

“Ich weiss nicht, was soll es bedeuten...”:

Ne scias mi, kial mi estas
malgaja en la kor’
Malnova fabelo restas
por ĉiam en mia memor’!

La aŭskultantoj enpenseme tordas en la fingroj cigaredojn kaj rigardas planken. Vitalij aliras la stevenpinton mem kaj sidiĝas sur malvarman forĝitan randon de la balustrado duonturne al la maro. La verdaj ondoj rapidas renkonten. Kunpuŝiĝinte kun la vaporŝipo, ili eksplodas bruegante, kiel fontano de la brilantaj akveroj. Se klini sin malsupren, la potenca muziko de l’ ondoj malaŭdigas la harmonikon. Se returni sin, tiam:

“Belega knabino jen tronas kun ora juvelar’.
La belan vizaĝon kronas mirinde la ora harar’”...

Al Vitalij ŝajnas, ke li rememoras:

... Alice metis sur lian ŝultron la orkoloran kapeton... La bluaj okuloj estas fermitaj per iom tremetantaj palpebroj. Li prenas ŝian flamantan vizaĝon en siajn manojn kaj kisas la palpebrojn per facila tuŝo de la lipoj. En la kabino neniu, krom ili, estas. Ĉiuj foriris la supran ferdekon, aŭ adiaŭas sur la bordo. Super la kapo sonas frapado de dekoj da paŝoj, pepkrio de argano, abruptaj ekkrioj, bruego de la falantaj en kelon pakaĵoj. Ies voĉoj kaj metalaj paŝoj sur la ŝtuparo. Tra la iluminfenestreto briletas fajroj kaj ombroj. Sub la plafono pendas blua lampeto. La lumo en egalformaj strioj falas sur la fermitajn valizojn, duetaĝajn litojn kun ŝtuparetoj, la marmoran lavujon kaj tabletojn...

Li rememoras nur la sonĝon. Ja li forveturis, ne vidinte Alice’n. Kaj ĝenerale, por kio rememori?.. La maristo kantas duan kanton:

“Alligu la boaton.
Ho, bela fiŝistin’!..”

Vitalij ektremetas kaj returnas sin al la homoj. Ili sidas silente, ne rigardante unu la alian. Bruego de l’ maro batas en la orelojn kiel monotona kaj obtuza akompano. Blanka velo arĝentumas dekstre. La vento preskaŭ mankas kaj la ŝipo kvazaŭ haltis sur la loko. Ie proksime estas la tero, ie proksime kuŝas bordoj de Baltiko, ie proksime bruas la vivo, zorgema, maltrankvila, malkvieta, tia, kia restis malantaŭe. Kaj ĉi tie etendiĝis senlima vasteco, malluma kaj timiga profundaĵo...

“Ho, kor’ similas maron.
Ĝi ondas en pasi’
Kaj same perlojn karajn
Al ni donacas ĝi!..”