Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

Je la tria tago “Preussen” venis Leningradon. Ŝtalaj bastionoj de la limfortikaĵoj, tie kaj aliloke, kreskis el la mara fundo, malhele briletante per plumbo. “Preussen” malrapidigis la iron kaj iom post iom estis trairanta la ĝuste reguligitan vojon. Kun densa siblado ĝin preterpasis sovetiaj kirasŝipoj. La pasaĝeroj de “Preussen” amasiĝis ĉe la ŝiprando, svingis naztukojn kaj ĥore kriis:

— Vi-vu U-S-S-R! Vi-vu la ru-ĝa ar-me-o!

La ŝiparo de la kirasŝipoj respondis:

— Hur-ra-a!

Delikate susurante sur la supraĵo, sub la ŝipbordo mem tranaĝis longa kaj mallarĝa submarino. Maristo purigis kupran kadreton sur ronda vitro de la tureto, kraĉis sur la manojn kaj larĝe rikanis, levante la kapon al la ŝipo.

La rusaj pasaĝeroj seninterrompe ridis, vigle babilante kaj en iliaj okuloj kuris gajaj fajretoj. La germanoj nervumis. Ili timeme atendis la neeviteblan renkonton kun la “ruĝaj ĝendarmoj”. “La ĝendarmoj” baldaŭ aperis sur eta kutro. “Preussen” kelkfoje mallonge fajfis, la kutro albordiĝis al la ŝipo kaj la amasiĝintaj apud la balustrado pasaĝeroj estis vidantaj, kiel la ŝipon supreniris du viroj kun paperujoj, en verdkoloraj jakoj kun metalaj butonoj. La viroj estis ordinaraj, havis trankvilan aferan aspekton kaj se ne la revolverujoj ĉe la zonoj, la germanoj ne farus diferencon inter la stettinaj limoficistoj kaj la ruĝaj “ĝendarmoj”.

Dum la kapitano estis transdonanta la dokumentojn, la pasaĝeroj rigardis la sovetian havenon. “Preussen” eniris longan kaj mallarĝan kanalon inter du profundiĝintaj en la golfon terstrioj. Sur tiuj fumis brulfajroj kaj fiŝistoj kuiris terpomojn. Sur la vojo balanciĝis kamparana ĉaro kaj rapide kurinta inter la arboj ĉevaleto, mirigite rigardis la marmiraklon. Diverskoloraj buoj kaj bordmastoj montris la vojon.

En delto de Neva amasiĝis eksterlandaj ŝipoj. Ĉi tie, kiel en Stettin, knaris arganoj kaj bruis la havena vivo. De la bordo iu kriis per paroltubo:

— La kaj-o de leŭ-te-nan-to Ŝmidt!

Kun la lasta afabla saluto de l’ ŝipestro (“Auf Wiedersehen, mein Herr”) elvaporiĝis definitive Germanio kaj komenciĝis Sovetunio.

Sur la kajo luktis por pasaĝeroj fiakristoj, fuŝpaŝante faldojn de siaj vestoj kaj ŝoforoj invitis en maŝinojn, elŝirante unu de la alia la valizojn.

Vitalij luis fiakriston. Metinte apud la piedoj la valizon, li rigardis ĉirkaŭe kun sento de la homo, la tutan jaron pasiginta en hospitalo.

Jam krepuskiĝis kaj sur Nevskij* eklumis lanternoj. La promenanta homamaso plenigis la larĝajn trotuarojn. En la aero pendis gaja bruo de la voĉoj. Kiel kvieta estas la strato, kiel simpla kaj parenca la homamaso! La knabinoj sen ĉapeloj, en simplaj bluzetoj, la junuloj sen tradiciaj por Germanio kravatoj! Senĝena, senzorga rido!

* Nevskij: Nevskij prospekt (nun Oktobrorevolucia prospekto), ĉefa strato en Leningrad.

Leningrad, la laborista urbo! Laborula Rusio, lando de l’ Sovetoj, saluton!