Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Kvazaŭ blua serpenteto ĉirkaŭkaptis rivereto Viŝa sep krispajn montetojn.

Ĉiu monteto similas ŝaffelan ĉapon. Ĉiu monteto printempe prezentas el si muzikan koruson. Ĉiu monteto estas fonto de freŝa gluema aromo de la krevantaj burĝonoj kaj ĵus ekflorintaj folioj. Ĉi tie, en la betulaj arbaretoj trabatinte al si vojon tra la arba verdaĵo disgrimpis sur la montoj blankaj monaĥejaj muroj kaj sur la verdaj herbejoj fortike enradikiĝis malaltaj globformaj preĝejetoj.

Jam dum festaj tagoj zumis la montetoj en obtuza malrapidema sonoro. Sur la verdaj vojoj sin trenis al la monaĥejoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj vicoj de diverskoloraj katunvestitaj kamparaninoj en larĝaj jaketoj kaj pezaj malnovmodaj jupoj.

El la urbo estis malrapide leviĝantaj polvokovritaj fiakroj kun pia intelektularo. Apud la blankaj muroj nazkantaĉis almozuloj kaj negocis je krucetoj kaj helkolorigitaj sanktaj bildoj maljunulinoj. Pilgrimuloj, revenintaj el Palestino, vendis al dikredantoj boteletojn de la sankta akvo kaj pecetojn de la jesua kruco. La homoj pli spritaj komercis je kuketoj, kvaso, malkostaj orelbukoj, ringoj, argilaj fajfiletoj, ludiloj, koloraj ŝtofoj, galanterio.

Ĉirkaŭ la monaĥejoj migris dum festaj semajnoj ankaŭ la foiro kun arlekenejoj, karuseloj, pupteatroj, hurdoj, ebriaj interbataloj kaj amasa promenado. Matene la popolo estis genustaranta en la nigriĝintaj kaj duonputrintaj preĝejoj, kaj post la tagmezo elŝutadis sin la foiron, drinkis kaj diboĉis. Vespere la arbaro aŭdis gajajn trilojn de l’ harmoniko, kaj nokte atenteme estis kaptanta pecojn de ebriaj ekkrioj, kruda rido, ektimigitajn knabinajn ĝemojn, perforte subprematajn.

Ĝi estis iam.

Sed nun de la preĝejturoj estas formetitaj la sonorilegoj kaj de l’ kupoloj la orumitaj krucoj. Nun oni ne plu aranĝas diservojn en la fleksiĝintaj teren preĝejetoj. Ne plu ekzistas foiroj kaj galanteria komerco. Mankas la drinkado, interbataloj kaj la amasa promenado. En la arbaroj estas trankvile. La blua rivereto Viŝa kviete fluas ĉirkaŭ sep montetoj kaj en ĝiaj diafanaj akvoj obeeme kuŝas verdaj konturoj de la tremoloj kaj betuloj. Apud la bordo naĝas malgrandaj boatoj kaj super la ebenaĵo de l’ rivero aŭdiĝas sonoraj infanaj voĉoj.

En du el la Semigorskaj monaĥejoj estas aranĝitaj infandomoj. En la malnovaj ĉeloj estas malfermitaj la fenestroj kaj la suno fluas sur purajn infanajn litojn kaj ĵus kolorigitajn flavajn plankojn. En la preĝejo estas blukolore surfarbitaj la muroj. Sur la ambono estas aranĝita estrado. Kie antaŭe flirtis la barbego de dio-patro, elstaras nun la akvarela devizo kun verdaj floretoj ĉeflanke: “La unuan de majo ni etendu la manojn al la infanoj de la tuta mondo!”

Sur apudborda malgranda herbejo estas farita legomĝardeno. En regulaj brunaj ondoj kuŝas ĵus fositaj bedoj. Inter ili fulmorapide kuras la infanoj. Olga staras sur la ponteto kaj helpas al la etuloj preni akvon el la rivero. La manikoj ŝiaj estas suprenlevitaj ĝis la kubuto. La brakoj iom bruniĝis. La vizaĝo estas rozkolora kaj la okuloj rigardas gaje.

— Singarde, infanoj! Ne malsekigu la piedojn, vi povas malvarmumi!

Olga Alekseevna, ni kun Burkin jam finis la parcelon! Kion ni faru nun?

La infano, kiel muso ŝvitkovrita, fortiras la ĉemizon.

— Nu jen, ĝuste tion mi supozis! Surmetu tuj la ĉemizon! Por kio vi tiel rapidis? Ja mi diris al vi! Tuj petu Marian Fedorovna’n, ke ŝi donu al vi alian ĉemizon!

Al Olga aliras maljuna edukistino.

— Kial vi maltrankviliĝas, Olga Alekseevna? La infanoj estas kutimaj!

Ne aŭskultante sin, Olga krias, terurigite:

— Lunjo, Lunjo, ne portu la sitelon sola! Nikolao, helpu ŝin tuj!

Edukistino Aleksandra Ivanovna sidiĝas sur hakpecon.

— Certe, la infanoj amas kaj ŝatas, kiam oni zorgas ilin. Sed aliflanke, oni ne devas troigi tion! La infano devas havi iun memstarecon!

Anstataŭ respondo, Olga murmuras subnaze:

— Hodiaŭ du infanoj jam banis sin! Ĉu vi opinias, ke ĝi estas bone?

Ŝi prenas akvumilon kaj supreniras la legomĝardenojn.

— Nu, jen, infanoj, ni faris kun vi ĝuste antaŭ la unua de majo grandan laboron! La laboristoj dankos nin! Vidu, kian kampon ni prilaboris! Nun ni tagmanĝu kaj post la tagmanĝo, kiu deziras, povas ankoraŭ helpi la terpomon planti kaj tiam nia infandomo figuros sur la ruĝa tabulo!

La terpomon, kiel evidentiĝas, ĉiuj deziras planti. La infanoj ĉirkaŭis Olga’n kaj penas malaŭdigi unu la alian:

— Ĉu ni vespere, Olga Alekseevna, boate promenos? Jes?

— Kaj mi la skarabon kaptis, Olga Alekseevna! Grandegan!

— Kaj mi trovis verdan vitreton! Jen rigardu!

Olga ridetas.

— Bonvolu vidi, Aleksandra Ivanovna! Mi trovis Amerikon! Ĉu vi scias, infanojn mi ĉiam iomete timis. Kaj ne amis, krom la sia! Ili ŝajnis al mi tiaj malobeemaj! Sed ĉi tie mi amikiĝis kun ili. Kaj, vere, mi mem fariĝas pro tio tute alia homo?

Aleksandra Ivanovna fikse rigardas ŝin.

— Vi, verŝajne, estas tre izolite vivinta? Ĉu via edzo estas tre okupata?

Olga por unu momento enpensiĝas.

— Ordinare, jes! Sed, ĉu vi scias, mi opinias, ke mi mem estas kulpa. Se rerigardi malantaŭen, mi sentas timon!

Aleksandra Ivanovna singardeme silentas. Olga aŭskultas sekunde pepadon de iu birdo, poste subite sufokiĝante pro l’ ekstazo, ekspiras.

— Ĉu vi aŭdas, kiel kantas la birdoj?.. Ĉu vi sentas, kiel bone estas ĉi tie!

Ŝi vereme ridetas, sed la maljuna edukistino rimarkas en ŝiaj okuloj malgajon.

— Ho, nemulte mi bezonis, tute nemulte, kiel evidentiĝis! Mi ja ne estis toleranta streĉon de l’ granda urbo kaj stultigan absurdon de la hejmmastrumo. Ĝi estis tro sensenca! Mi ne povis per la propraj fortoj forlasi la ensorĉitan cirklon! Kaj Vitalij... Kion de Vitalij?! Li havis siajn zorgojn!

Jen, se nun... Tamen, ne!..

— Ĉu li ne revenis ankoraŭ el eksterlando?

Olga embarasiĝas.

— Tio estas, li revenas! Sed, vidu, kia malagrablaĵo! Li skribas, ke la aferoj tenos lin en Moskvo. Li ĉi tien ne povos veni. Mi ankaŭ nun ne povas. Jen la infanoj!.. Kiel mi ilin forlasos?

Ŝi embarase taŭzas la pajloĉapelon en la manoj. Aleksandra Ivanovna fikse ŝin rigardas.

— Ĝin, mi kredas, oni povus aranĝi, Olga Alekseevna!

— Jes, eble!.. Sed, vi scias, jen ankoraŭ! Mi deziras pli forte entiriĝi la laboron. Mi ĵus eksentis en mi mem iun grandegan ŝanĝon. Al mi ŝajnas, ke al Vitalij ĝi plaĉos!.. Kiel vi opinias?

— Li ne atendas tian ŝanĝon?

— Ĝuste, ne! Ĉu vi scias, mi ja lasttempe tute malesperis! Ni ĉesis kompreni unu la alian. En la koro mi amis lin, tio estas, kiel antaŭe mi lin amis, sed ne plu komprenis! Jen mi opinias, li ankaŭ! Eble, amis, sed jam ne komprenis! Ĝi ja estas danĝere, ĉu ne?..

— Kiel do vi tamen ĝin aranĝos? — ne komprenas Aleksandra Ivanovna. — Kiom da monatoj vi ankoraŭ ne vidos unu la alian?

— Ĉu vi scias, eble ankoraŭ du monatojn! Mi al li tiutempe surprizon preparos. Li sian Olga’n ne rekonos! Vere, mi tre volus lin tuj revidi. Nu, por interbabili, demandi pri la eksterlando, rakonti, kiel kreskis la filineto, jen kiajn legomĝardenojn ni kun la infanoj ĉi tie aranĝis, kaj tiel plu!..

— Sed?

— Sed, pli bone mi atendu! Li skribas, ke dum la unuamajaj festoj lia kamarado forpermeson havos. Sekve, li sendas lin al ni. Jen tio estas bone!! Mi tre ĝojos!.. Ĉu vi iomete mokas min, Aleksandra Ivanovna?

— Kial do vi opinias?

— Tro babilema mi estas!

La maljuna edukistino kareseme tuŝas Olga’n je la ŝultro.

— La homoj ne ĉiam estas tiom malbonaj, kiom ili ŝajnas. Mi ankoraŭ fidas la homojn. Do ni estu amikoj!