Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Post la jara foresto Vitalij sentis sin en la trusto iom ĝenate. La muroj eĉ ŝajnis fremdaj, nekonataj, ĉar intertempe oni riparis fundamente. En la ĝenerala kancelario oni konstruis multajn vandojn kaj la oficistoj, disigite, estis malebligitaj kolektive pridiskuti la familiajn novaĵojn. La kancelarion de la Planfako oni ĉirkaŭigis per dika spegula vitro kun multaj arkformaj fenestretoj kaj orkolorigitaj titoloj de la faketoj. Popov transloĝiĝis en apartan kabineton. Buro de Vitalij estis transportita malsupren en grandan vastan ĉambron, kun fenestroj, elirantaj ĝardenon. Ĉi tie sidis nun kelke da inĝenieroj, kiujn Vitalij antaŭe ne konis. Ĝi estis por li neatendite. La unua, kio lin konsternis ĉe la eniro la vestiblon, ĝi estis multkolora hela numero de la murgazeto kun la devizo: “Memkritiko, sendepende al la postenoj!” En ĝi estis presitaj dek du artikoletoj (Vitalij ĉiujn kalkulis) pri mankoj en la laboro kaj unu granda artikolo pri difektoj en la ĉelgvido. Pense ridetinte, Vitalij sin turnis al alirinta Bobrov.

— Ĉu la senpartiuloj ankaŭ preparas sin al la partia reregistro?

Bobrov estis afable malfermonta la cigarujon, sed rememoris, ke Vitalij ne fumas.

— Pardonu, karulo, mi forgesis, tute forgesis! Ja delonge ni ne vidis unu la alian. Ĉu vi pri la reregistro? Jes, jes! Jen, ekzemple, mia artikolo pri la taskoj kaj cetera! Kiel honesta specialisto, mi partoprenas!.. Cetere, rakontu pli bone pri via vojaĝo! Mi opinias, vi havas, kion rakonti! Kiam vi venis? Nur ĵus? Kaj tuj revenis al la laboro? Jen estas heroo de l’ laboro! Oni devas meti vian nomon sur la ruĝan tabulon!

Bobrov rikanis, strabante la malnovan konsumiĝintan kostumon de Vitalij.

— Ĉu la kostumon, Vitalij Nikolaeviĉ, vi ne renovigis eksterlande? Ja, mi kredas, malkare tie ĉio kostas? Ĉi tie, vi scias, specialaj varkartoj estas enkondukitaj, sed per ili nenio estas ricevebla. Ĉu vi ne venigis la kostumon? Mi ne kredas, ne kredas, Vitalij Nikolaeviĉ! Kaŝas vi, ne deziras inciti!

Vitalij forŝiriĝis de la loko kaj silente lin preterpasis. Bobrov atingis lin en la proksima koridoro.

— La paperujon, karulo, vi forgesis! Tie, apud la murgazeto! Jen ricevu!

En akceptejo de Serebrovskij apud la tablo de sekretario sidis junulo en komsomola jungŝturma ĉemizo. Vitalij, mirigite, haltis sur la sojlo.

— Kiun vi bezonas, kamarado? — demandis la komsomolano, levante la kapon.

— Mi al Serebrovskij.

— Do, iru, kial vi staras?

Vitalij rigardis la pordon, kie antaŭe pendis la tabuleto “Sen averto ne eniru” kaj konvinkiĝis, ke ĝi ne plu pendas. La komsomolano rimarkis ĉi tiun rigardon kaj ekridis.

— Oni forigis ĝin! Li ordonis forigi!

— Ĉu delonge? — demandis Vitalij.

— Tuj, kiam estis publikigitaj tezoj de Jaroslavskij pri la partipurigo.

— Tiel! Kaj Ŝipova kien malaperis?

— Ĉe Ŝipova evidentiĝis 33 malsanoj! Ŝi forveturis kun Vinokurov Krimeon.

Vitalij estis jam traironta al Serebrovskij, sed ion rememorinte, fikse ekrigardis la komsomolanon:

— Kaj Ivagin?

— Sed kion vi bezonas? De kie vi estas, kamarado?

Vitalij ne respondinte, aliris la fenestron, malfermis ĝin kaj sidiĝinte sur la subfenestro, sopireme rigardis en la ĝardenon. La suno en larĝa fluo ĵetis sin en la ĉambron. Gajaj radietoj ekludis en facetitaj inkujoj bruligante fajretojn en la ruĝa diafana inko. Helaj strioj kuŝiĝis sur la verda drapo kaj facila spektra rebrilo de la spegula vitro ekmovetiĝis sur la planko. La venteto susuris per paperrandoj, penante elŝiri la paperojn el sub pezaj sorbpremiloj sur la tablo.

— Ĉu oni eksigis lin, tamen? — diris li finfine.

— Li memvole foriris! — skuis la kapon la komsomolano. — Ne estis eble labori! Nun li denove en la uzino “Svet”. Sed, ĉu vi ne estas, hazarde, kamarado Zorin?

Vitalij ĉagrenite rigardis lin.

— Sekve, malsukceso? Sekve, oni lin ne subtenis? Sed li ankoraŭ antaŭ nelonge skribis al mi, ke ĉio estas en ordo, ke vi havas nun fortikan partian kernon!

La komsomolano embarasite gratis post la orelo, fosis iom en la poŝo kaj eltiris grasmakulitan gazeteltranĉaĵon.

— Jen legu, kamarado Zorin! Ivagin ĉiam estas diranta: lernu esprimi viajn pensojn mallonge! Facile estas direbla! Kioman monaton mi lernas, sed neniu diablo helpis! Sendis mi kvindek liniojn, oni presigis nur kvin!

Vitalij, skuante la kapon, tralegis la artikoleton.

— Ĝi ne helpos! — kontraŭdiris li.

— Helpos, kamarado Zorin! Ĝi devas helpi! Kaj mi ankaŭ vin esperas! Ivagin multe pri vi rakontis. Jen, ekzemple, kun Vinokurov...

— Kun Vinokurov? — Vitalij vigliĝis.

— Jes, la patro ion rakontis al mi. Nun ni devus skribi, demandi, sed mi ne havas la tempon. Mortigas min tute tiu sekretariado, diablo ĝin prenu! Mi opinias, ili speciale min ĉi tie sidigis! Avancigito, ili esperas, tuj enterigos sin sub la paperoj!

La pordo knaris kaj sur la sojlo aperis Serebrovskij.

— Kamarado Semjonov! — demandis li delikate, — Ĉu mi povas vin peti por unu minuto?

— Kion ĝi signifas? Eĉ la sonorilo estas nuligita? — ridetis Vitalij. — Saluton, kamarado Serebrovskij! Ĉu vi rekonas?

Serebrovskij levis la mallarĝigitajn okulojn al Vitalij. Ŝajne, en ili ekbrilis ektimo. Poste ili fariĝis diafanaj kaj afablaj.

— Ha, kamarado Zorin! Mi tre ĝojas! Bonvenu! — Li larĝe malfermis la pordon kaj preterlasis antaŭen la junan inĝenieron.