Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

Vitalij eliris de Serebrovskij kun prema sento. Li restis ĉe li nur duonhoron, sed ĉi tiu duonhoro pruvis al li sensencon de lia vojaĝo. Serebrovskij fosis ion per la tremantaj manoj en la paperujo, skuis la telefontubeton, vantis, ridetis al Vitalij rigide, kompatinde. Li maljuniĝis. En la haroj estis pli da grizaĵo, kaj sur la vangoj pli da sulkoj. Malbriliĝis definitive la okuloj.

Li ne kuraĝis eldiri sian opinion pri la propono de Vitalij. Konstrui la metropolitenon per la propraj fortoj, nur kun altiro de la fremdaj specialistoj kaj kun larĝa eluzo de la eksterlanda sperto, sed per la propraj fortoj? Allogi la socion al larĝa pridiskuto de la projekto?.. Ne, li ne diros tuj la respondon! Oni devas peti konsilon de la specialistoj, invititaj dum foresto de Vitalij. Oni devas kunvokigi la ĉelestraron. Oni devas ĝenerale mediti, priparoli, ricevi la opiniojn...

Vitalij ne forturnis de li la okulojn, dum li telefonis al Popov, sed la stacio ne respondis kaj pasis minutoj de la enuiga silento. Serebrovskij nerveme puŝis forkon de la telefono kaj balbutis:

— Jes, sekve, jes!..

Vitalij apatie rakontis, kiel estas konstruata la metropoliteno en Berlino.

— Tion vi scias, de la stratsupraĵo, pere de neprofundaj tranĉeoj, kun plata kovraĵo. Certe, tiamaniere pli malkare kostas grundlaboroj, kvankam antaŭe oni elprenas la grundon kaj poste denove enŝutas. Tamen pli kara estas la metalo. En Berlin multe da metalo estas uzata por la kovriloj, fermigiloj kaj armaturo. Precipe granda diferenco estas en kosto de la kromaj laboroj. Ja en la tuta distanco oni devas rompi la pavimon kaj meti ŝildojn.

Venis Popov kaj seke ŝovis al Vitalij la manon.

— Saluton, Vitalij Nikolaeviĉ! Jam ni laciĝis vin atendi! Kion diris la germanoj pri la koncesio?

Vitalij ekrigardis en la kurantajn okulojn de Popov kaj malaperis ĉe li iu ajn deziro paroli.

— Antaŭ, ol komenci intertraktadon pri la koncesio, oni devus konvinkiĝi, ke ni mem ne kapablas fari tiun ĉi laboron!

— Ĝi estus bone, — rikanis Popov, sed ĝi ne sukcesos! Sed kial, Vitalij Nikolaeviĉ, vi tamen, ne plenumas niajn ordonojn? Se oni skribas al vi, ke vi intertraktu kaj tiel plu, vi, ŝajne, devas intertrakti!

Vitalij spiteme mallevis la okulojn teren.

— Mi ne konsentas! — decideme diris li, — Mi ne konsentas tute!

— Vian konsenton oni ne petas!

— Vi devas peti, kamarado Popov, vi devas! Mi postulas la specialan kunsidon kun reprezentantoj de la plej grandaj moskvaj uzinoj. Ni devas scii la opinion de la socio!

— Estas dubinde, kion diros la socio! — singarde rimarkis Serebrovskij. — Eble, ĝi ĝenerale estas kontraŭ la metropoliteno? Ja aperas tiaspecaj artikoloj en “Izvestija” kaj “Laborista Moskvo”!

Vitalij leviĝis.

— Mi dezirus paroli kun Vinokurov.

— Li ankoraŭ estas en Krimeo. Baldaŭ li revenos.

— Mi vidas, ĉiuj ripozas!

— Al neniu estas malpermesate! Li havas laŭdekretan libertempon! — seke rimarkis Serebrovskij. — Vi ankaŭ povas ricevi!