Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

La 28-an de aprilo 1929.

Hieraŭ estis transdonata la ruĝarmeana standardo al la nia taĉmento. Mi diras, al la nia, kaj la koro kunpremiĝas pro la doloro. En la pasinta jaro mi estis membro de la Internacia Komisiono. Ĝuste mi iniciatis la esperantan korespondon kun la ruĝarmeanoj. Kaj hodiaŭ mi venis la solenon kaŝe, sen la permesilo. Mi kaŝis mian vizaĝon en la homamaso, timante esti rekonita. Mi vidis Otton, mi vidis Erich’on, mi vidis Vitalij’on!.. Jes, mi vidis lin!..

Li staris sur la grandega malplena estrado antaŭ dekkvin mil aŭskultantoj kaj tradukis el esperanto la leteron.

“Karaj kamaradoj! La ruĝarmeanoj de N-regimento sendas al vi, okaze de la unua de majo flaman saluton kaj la standardon, faritan je niaj laborgroŝoj”.

Vitalij ne vidis min. Liaj radiantaj okuloj ĉirkaŭvagadis. Ja li hodiaŭ ne estas moskva inĝeniero, eĉ nek reprezentanto de Sovetunio. Li hodiaŭ estas ruĝarmeano.

Otto frapis per la piedoj sur la ligna estrado kaj malvolvis la ruĝan tolon kun falĉilo, martelo kaj ora surskribo:

“Ruĝarmeanoj de N-regimento al berlinaj ruĝfrontanoj”. La ĥorejo, ŝtuparoj, partero, amfiteatro, muroj, ĉio, kio estis kun mi, super mi kaj sub mi, ĉio ektondris en potenca kriego:

“Rot Front! Rot Front! Rot Front!”

Mi ne povis min deteni, mi ekkantis kune kun ĉiuj, kiam sin turnis al la salono fanfaroj, trumpetoj kaj cimbaloj.

“Völker, hört die Signale
Auf zum letzten Gefecht!
Die Internationale
Erkämpft das Menschenrecht!”

Mi estis kantanta kaj la larmoj bruligis miajn okulojn. Erich ĉirkaŭprenis talion de Vitalij. Li venigis lin al rando de l’ estrado. Ekestis la momento, kiam ne plu restis loko por la personaj travivaĵoj. Mi eltiris min je la plena kresko kune kun la tuta salono.

— La rusa kamarado transdonu al la sovetia proletaro ĵuron de la ruĝfrontanoj sub la ruĝarmeana standardo.

Erich solene levis la manon. Miloj da laboristaj pugnoj ekŝanceliĝis en la aero.

— Ni ĵuras uzi niajn fortojn por la liberiga batalo. Ni ĵuras kun ferdisciplino en la vicoj marŝi al la decida lukto. La plej granda malestimo de laboristaro estu puno al tiuj, kiuj perfidos la ruĝan fronton. Nia pugno estas levita. Ni ĵuras venki, aŭ morti por la standardo de la proleta diktaturo.

Mi ripetis la ĵuron kune kun ĉiuj. Ĉu vi aŭdas, Erich? Ĉu vi aŭdas, Vitalij? Mi ripetis la ĵuron...