Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

La 1-an de majo, vespere.

Mi malvarmumis, ŝajne, hieraŭ sub tiu ĉi pluvego, revenante de la mitingo. Treega kapdoloro. Mi sentas, kiel altiĝas la temperaturo. Sed Wedding estas fortranĉita de la urbo. Ni estas sieĝataj.

Ĉi tie, en malvasta loĝejeto en kvina etaĝo, estas aranĝita nia sanitaria punkto. Tute proksime, ĉe la stratangulo seninterrompe kantas mitrajlilo. Sed oni aliras la fenestron kaj rigardas malsupren, oni vidas flavajn steletojn, ekflamantajn en mallumo.

Tiujn strangajn, nehomajn ekkriojn mi alkutimiĝis. Ho, kiel rapide la homo akiras kutimojn!..

Ree oni alportas la brankardon. Mi klinas min kaj vidas sangoverŝantan karnon.

— Paciencon, kamarado, paciencon! Tiu ĉi vundo ne estas grava. Vi ne maltrankviliĝu! — Sed mia propra animo ne estas trankvila. En ĝi brulas alarmo, jes, alarmo, kiu rompas la kapon, per fajro superverŝas la vangojn. Oni devas ŝtopi la orelojn kaj bindi la vundojn. Jen tiel! Mi provu almeti la polmon al frunto de la homo kun disŝirita makzelo. Eble, li ĉesos krii.

Ho, kiel malvaste estas ĉi tie! Ĉiuj tri litoj estas okupitaj. Du viroj ŝanceliĝas sur seĝoj. La mastrino sidas sur la planko, sur ĉifonaro, kaj mi vidas en duonmallumo ŝiajn grandiĝintajn okulojn. Ŝi ektremas post ĉiu pafo. Ŝiaj filoj estas tie, apud la barikado. Ni ne havas elektran lumon kaj petrollampo fumizas. Fumaĵo kaj acida odoro de la sango. Mi komencas frostotremi.

Kion ili parolos, miaj kamaradinoj?..

Alice estas malsana. Oni devas forsendi ŝin hejmen.

— Lasu ŝin sidi. Eble estos pli bone tiel. Mi estas ekstaronta.

— Sidu, Alice, sidu!

Naĝas nebulo. Malforta naŭzemo. Estas malfacile spiri. Mi aŭdas ke frapas la dentoj. Iu enŝovas en mian buŝon malvarman randon de glaso. Mi trinkas. La tutan korpon kaptas treega laceco. La frunto ŝvitiĝas. Ne forlasante la lokon, mi eltiras la piedojn...

Haveno... Profunda nokto. La grumblemaj arganoj ĉesas interparoli per knarantaj voĉoj. Nigra faŭko de la holdo kovriĝas per peza fermilo. La fera besto, satiĝinte, trankviliĝis.

Mi elŝiriĝas el ĉirkaŭpreno de Vitalij. Mi kisas lin lastfoje, arde. Mi larĝe malfermas pordon de la eta kabino, frapinte ĝin sur randon de lavilo. Mi kuras sur la kruta ŝtuparo supren. Li iras post mi, balanciĝante, kiel ebriulo, apogante sur vergon de la kupra balustrado.

Kaj jen mi staras sur la bordo en amaso de l’ adiaŭantoj. La vaporŝipo malrapide debordiĝas. Mi aŭdas malsonan klukadon de l’ maŝino kaj laringajn ekkriojn de l’ ŝipestro. Grandega orumita titolo (mi ne scias, kia) sur la steveno, lumigita de la bordo per malbrilaj lanternoj, dronas kaj dronas en la mallumo. La rondaj iluminfenestretoj ĵetas flavajn radietojn malsupren, en la nigran akvon. Komence ili similas la efektivajn fenestrojn. Poste ili fariĝas nur briletantaj punktoj. Verdaj lanternetoj sur la mastoj ekpendis en la aero. La vaporŝipo malaperas en la maro...

Ĉu tio estas sonĝo? Aŭ halucino?.. Aŭ malsana deliro? Mi nenion scias pri Vitalij. Ĉu iu diris al mi, ke li jam estas forveturinta?..

Mi ankoraŭ povas malfermeti la okulojn kaj vidi, kio okazas en la ĉambro. De la brankardo oni formetas iun. La mastrino leviĝas de la planko kaj, ekspirante, ordigas la ĉifonaron. Ies vira voĉo kolere krias:

— Ĉu vi scias, la polico uzas kuglojn dum-dum!

Mi sentas grandan emon ekdormi...