Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

La 3-an de majo 1929.

Hodiaŭ mi fartas pli bone. Mi povas ellitiĝi kaj iom marŝi tra la ĉambro. Strange!.. Kial tiel maltrankvile batas mia koro? Kiam mi rigardas spegulon, mi ĉiam pensas pri Vitalij. Kial? Eble, pro tio ke mi vidas min per lia rigardo. Kutime mi ne rememoras, ke mi estas bela kaj matura knabino. Sed en la spegulo mi vidas fortan, gracie kunmetitan, brilan korpon... Kaj subite mi komprenas tiujn rigardojn kaj insistemajn movojn, kiuj tiel ne plaĉis al mi en Vitalij. Tiam mi sentas falon de l’ sango en mia korpo. Mi vidas, kiel helaj bluaj okuloj de la orhara knabino en la spegulo malheliĝas kaj rigardas min senmove, vitre. Jen tia estas lia rigardo kaj mi tuta kunpremiĝas pro frapetado de la falanta sango...

Sed kial ŝajnas al mi, ke Vitalij estas forveturinta? Mi iru al la najbaro kaj eksciu la novaĵojn. Mi surmetas la jungŝturman bluzon. La vartistino ne devas ion kontraŭdiri.

Maljuna Schuman, mia najbaro, staras post palisaro de sia ĝardeneto, apoginte sin sur la pordeton. Sur lia stango, kiel ĉiam, senzorge flirtas la trikolora flago.

Genosse Friedrich! Guten Tag! Kiujn novaĵojn vi havas?

Schuman rikanas la sendentan buŝon kaj levas supren la flavan pro la fumado barbeton.

— Multaj estas la novaĵoj, Genossin Berg! Ĉu ne sufiĉas?

— Mi deziras scii, kiuj novaĵoj estis dum la lastaj tagoj! Mi estas du tagojn ne elirinta la straton.

Li turnas al mi sian mirigitan vizaĝon.

— Ĉu vi ne plu ricevas la ĵurnalojn? Ho, pardonu, mi forgesis! Vi ja estis ricevanta “Rote Fahne”!

Mi penas reteni la emocion.

— Ĉu vi volas diri, ke “Rote Fahne” ne plu ekzistas?

— Al via bedaŭro, Genossin Berg, al via bedaŭro!

— Ne ŝajnigu vin esti burleska, Genosse Friedrich, vi ja ne estas pulĉinelo! Diru, kiel ĝi finiĝis?

— Ĉu vi deziras scii, kion skribas pri ĝi “Vorwärts”?

Mi tute koleriĝis.

— Tute egale! Ne malpaciencigu min!

“Vorwärts” skribas, ke la komunistoj mem estas kulpaj. Ili ne devus inviti al la demonstracio, se ĝi estis malpermesita.

— Jen, kiel! Ree la komunistoj kulpas!

— Certe! La komunistoj pafis kontraŭ la polico!

— Kaj la polico?

— La polico estis devigata sin defendi.

— Vi mensogas!

Mia voĉo sonas sovaĝe. Friedrich eviteme levas la ŝultrojn.

— Ĉu mi mensogas?..

— Via “Vorwärts” mensogas. La komunistoj ne pafas la unuaj. Ili nur sin defendis...

— Kaj eĉ dum la armita ribelo?..

La malicaj okuloj de Friedrich kareseme mallarĝiĝas. Mi perdas la paciencon.

— Silentu, Schuman, tuj silentu!

— Interalie, Genossin Berg, vi formetu tiujn ĉifonojn! — Li malestime kapmontras mian jungŝturman bluzon, — tre simple: ĝi estas kontraŭleĝa vesto. Vi demonstras per ĝi apartenon al la krima organizaĵo.

Mi sufokiĝas, apogas min kontraŭ la pordeto.

— Ĉu la Ligo de l’ Ruĝfrontanoj estas malpermesita?

— Jes, jes, — triumfe kapjesas Schuman, — Al via bedaŭro ĝi estas malpermesita!

Mi kuras, mi rapidas, mi senfine longe veturas per tramoj, per aŭtobusoj, per metropoliteno. Poste mi erarvagas en stratetoj. Mi trafas ne tien, kien mi bezonas. Ĉiuj domoj estas identaj. En ĉiu estas kvin etaĝoj, en ĉiu gisa pordego kaj asfalta laŭtsona korto.