Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

La 4-an de majo 1929.

En la loĝejo de Erich la pordo ne estas fermita. Iom puŝinte ĝin per la ŝultro, mi subite renkontiĝas kun Otto. Li staras antaŭ la pordo kaj riparas la portupeon. Lin ne mirigas mia veno.

— Ĉu estas vi, Alice? Estas bone, ke vi surhavas la uniformon. Ni ĉiuj decidis ĉeesti la enterigon en la uniformoj.

Mi kunpremas la bruston per la manoj. Kial tiel furioze batas la koro?

— Ĉu li mortis, Otto? Ĉu li tamen, mortis?

Li senresponde sin klinas kaj pene provas traŝovi malobeeman kudrilon tra dika ledo de la rimeno. La piedoj miaj kontraŭvole subfleksiĝas... Mi malleviĝas seĝon.

Otto! Mi ja ne tial venis! Mi ja pensis, ke Erich saniĝos! Ke li eliros renkonte al mi, ĝoje etendos la brakojn kaj diros...

Mi komprenas, ke mi diras malsaĝaĵojn. Mi silentiĝas. Otto estas mirigita.

— Kion li dirus? Vi, ŝajne, estas malsana. Do vi komence avertus pri tio!..

— Nu, bone! Sed mi petas vin ne aspekti tiel acide. Mi tion ne toleras.

Subite la terura penso venas mian kapon. Mi larĝe malfermas la okulojn.

— Aŭskultu, Otto, ĉu li estas ĉi tie?

— Kiu?

Erich?

Otto eĉ kraĉas pro la kolero.

— Kiel rapide la homoj malsaĝiĝas! Erich estas en la mortintejo. Post unu horo ni prenos lin de tie. Ĉu vi komprenas? Sed ĉi tie estas la patrino de Erich.

— La patrino?.. Ĉu vi diras, la patrino?.. Jes, jes, certe! Tuj, Otto! mi tuj! Kion ŝi bezonas? Ĉu mi ŝin helpu? Konsolu?.. mi tuj!..

— Kiel mi vidas, vi por nenio taŭgas. Vin mem oni devas konsoli! Nu, vigliĝu, kuntiru la fortojn, kuraĝu! Jen, tiel! Nun vi povas iri. Tie estas ankaŭ Berta.

Mi malfermas la pordon en la dormoĉambron. Antaŭ mi sur la lito estas virino. Ŝi sidas, kunpremante la tempiojn per la manoj kaj metinte la kubutojn sur la genuojn. Ŝi havas ankoraŭ junan vizaĝon, sed ĝi nigriĝis. La sekaj okuloj fikse rigardas en malproksimon. Apenaŭ alpinglitaj nigraj haroj kaŝas en si blankajn tavoletojn. Mi penas kuraĝigi min kaj faras kelkajn paŝojn.

Berta viŝas polvon de la ŝranko. Ŝi forsaltas de la tabureto, metas la ĉifonon kaj etendas la manon.

— Mi tre ĝojas, Alice! Mi estis certa, ke en la danĝera minuto vi estos kun ni! Mi estis preta al batalo, sed vi faris ĝin antaŭ mi. Ĝi estas bone!

Subite mi rememoras la elturmentitan korpon sur trotuaro, ruĝajn vizaĝojn de la policanoj, afablan rideton de Reingold kaj dorlotitajn manojn, elpoŝigintajn la cigarujon. Mi tro malfrue ĝin faris. Ho, tro malfrue! Ne, mi ne estis batalpreta! Tro malfrue alkuris mi Reingold’on. Erich jam estis malviva.

Kaj kion mi estis ankoraŭ faronta? Mi, eksfianĉino de tiu ĉi nobla oficiro kun rozkoloraj ungetoj? Kio dekobligis miajn fortojn? Ĉu abomensento al li, ĉu kolerego, ĉu potenco de l’ ĉagreno, ĉu malespero? Li ektimis min, tiu ĉi rozkolora mortigisto! Mi pafis lin per lia propra revolvero...

Mi ne sentas la konsciencturmentojn. Mi nur bedaŭras, ke mi faris ĝin tre malfrue!

Kiel pli aĝa fratino, Berta ĉirkaŭprenas min je la talio.

Frau Anna! Tiu estas Alice Berg. Ĉu vi aŭdis ŝian nomon?

La virino, senmove sidanta, iom ektremetas. Levinte la kapon, ŝi rigardas en mian vizaĝon.

— Ĉu mi aŭdis tiun ĉi nomon? Ho, jes! Erich rakontis al mi pri vi.

Mi sentas, kiel la sango ŝprucas mian vizaĝon.

— Li havis malbonan opinion pri mi, Frau Anna, ĉu ne vere?

La virino kapskuas.

— Ho, ne, kara Fräulein! Nenion malbonan mi pri vi aŭdis!

Mi malleviĝas apud ŝi sur la lito. Mi scias, ke mi devas ion paroli konsolan. Mi scias, ke oni devas certigi tiun ĉi virinon, ke ni ĉiuj komprenas ŝian malĝojon... Anstataŭ tio ĉi mi diras:

— Mi treege kulpas al Erich!

La virino faligis la kapon sur la manojn kaj ekploris. Ŝajne, mi diris ne tion, kion mi devis. Ja la virino ne kapablas tion kompreni.