Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

La sekvintan tagon, elirinte post la laboro el Mosĥozupr, Vitalij ne tuj revenis hejmen kaj lace malleviĝis benkon en la kontraŭkuŝanta bulvardo. Ĉirkaŭ li ludis en sablo kun tasetoj kaj glasetoj infanoj. Sur la najbara benko, klakante per manĝataj semoj, la vartistinoj apatie observis la infanojn trans lia eltiriĝinta figuro.

Vitalij kuŝiĝis la dorson, metinte la manojn sub la kapon. En liaj okuloj respeguliĝis blua koloro de l’ ĉiela altaĵo kaj tuta li, malgrasiĝinta kaj paliĝinta, estis diafana, kvazaŭ trapenetrita per sunradioj la aero.

En tia pozo lin trovis Ivagin. Spasmspirante, li apenaŭ ne preterkuris lin. Li batis lin sur la genuon kaj, returninte al si, diris serioze:

— Kio, amiko, vin tiel subite ŝanĝis? Ĝi ne estas bone! Ha? La sesan de aŭgusto mi atendas vin en nia uzino. Okazos tago de l’ industriigo kaj nia uzino alvokas vian truston ĉi-tage labori en la uzino. Por tio ĝuste mi venis al vi. Mi timis, ke mi vin jam ne trovos. Ha? Kio al vi okazis? Ĉu ne pri la edzino vi enuas?

Vitalij ne tuj respondis.

— Vi fariĝis tre zorgema, Ivagin.

— Kial zorgema? Simple, kiel amiko, mi demandas... — Ivagin iom silentis kaj aldonis: — El via edzineto nemalbona civitanino fariĝos. Sed ĉu vi mem provis aktivigi ŝin? Ha?..

Vitalij tute griziĝis, sin deturnis kaj fermis la okulojn. Ivagin dum kelkaj minutoj ne rompis la silenton. Li sidis sur benkrando apud la piedoj de Vitalij kaj ellasis rondajn buletojn de la blua fumo. Iom levinte la kapon, li akcelis per mallarĝigitaj okuloj la orumitan randon de krispa nubeto. Du vartistinoj kontraŭ li flustris ion, ekridis kaj okulsignis al li. Li grumblis kaj tuj returnis sin de ili. Knabineto ĉirkaŭ sesjara kun blondaj haretoj alveturigis al la benko puŝĉareton kaj komencis plenigi ĝin per la sablo sub la kapo mem de Vitalij. Li malfermis la okulojn kaj liaj lipoj ridetis.

— Kion vi havas en la puŝĉareto? — demandis li la knabinon.

— Sablon! — respondis tiu, seriozege daŭrigante la laboron.

— Ĉu la dolĉan?

— Ne... — miris tiu. — Kial la dolĉan?

— Ja la sablo ankaŭ dolĉa estas iufoje.

— Ha! — konjektis la knabineto kaj ekridis. — Tiu estas alia sablo, kiun oni en la teon metas kaj en kakaon! Sed tiu ĉi estas denove alia sablo, nenatura...

— Nenatura?

— Nu, jes, speciala! Per kiu la infanoj ludas!

La knabineto alfrapetis la sablon per fosileto kaj ekveturigis la puŝĉareton for de la benko. Vitalij subpremis la ekspiron kaj denove fermis la okulojn. Ivagin almoviĝis pli proksime.

— Jen, kia afero, Vitalij! Vi tion lasu! Jen elmetu, kion vi kaŝas en la koro? Kial vi ekspiras? Ha?

La mallevitaj palpebroj de Vitalij iom ektremetis kaj malgranda sulko ekmovetiĝis sur la frunto. Anstataŭ la respondo, li etendis al Ivagin folieton da papero kun infanaj makulsignoj.

“Kara paĉjeto! La patrino aĉetis al mi novan akvumilon. Mi portas novan palteton, la bluan. Al mi ĉi tie tre plaĉas. Mi dezirus, ke vi aĉetu al mi ankoraŭ unu ludilon, kiam mi estos reveninta al vi. Eble, la malgrandan tramon, aŭ klaŭnon. Ni hodiaŭ estis manĝantaj sur la perono. Mi la panjon tiel amas, ke prenis por ŝi de la avino duonon de l’ kotleto. Paĉjo, mi tre deziras baldaŭ reveni al vi!..”

— Kio do sekvas? — malserene tragrumblis Ivagin, redonante la leteron. — Ha? La edzino vin amas, la filino amas! Kion ankoraŭ la homo bezonas?

Vitalij pli firme kunpremis la mallevitajn palpebrojn kaj returnis sin flanken. Nun la suno ne batis sur liajn okulojn kaj li rigardis la violkolorajn puntajn ombrojn de l’ arboj, kuŝintajn apud liaj piedoj.

— Sed se mi amas la alian? — mallaŭte diris li. Ivagin apenaŭ ne eksaltis for de la loko.

— Nu, vi tiun malsaĝaĵon el la kapo forĵetu! — ekkriis li; — ĝi estas absurdo! Jen, vidu lin! En tia aĝo li enamiĝis! Amo! Jen kia grava afero!

Vitalij estis ion kontraŭdironta, sed subite ekaŭdis mokeman voĉon de Zoja. Ŝi estis rapide transiranta la straton de Mosĥozupr en la direkto al ili.

— Ho, kian temon, vi, kamarado Ivagin, pritraktas! — kriis ŝi, ankoraŭ ne alirinte. — Mi ĵus ekaŭdis, ke pri la amo, kaj decidis aliri! — Ŝi sidiĝis apud Vitalij kaj ekvidis la leteron. — Kial do vi, Vitalij Nikolaeviĉ, tiel acide aspektas? Ĉu leteron de la edzino ricevis?

Vitalij malkontente rigardis ŝin.

— Kaj ĉu vi, Zoja Ivanovna, ne rapidas?

— Ne, mi ĉi tie la rendevuon havos! Kun Vera Velikonskaja.

— Kun Velikonskaja? Kial kun Velikonskaja?

— Kial ne kun ŝi? — ridetis Zoja. — Ĉu por vi ne estas tute egale? Simple, ni estas amikinoj! — Ŝi mallarĝigis la okulojn kaj ridis. — Sed la edzino vin tamen ĉagrenigis! Konfesu! Ne penu esti iu escepto, Vitalij Nikolaeviĉ! Vivu, kiel ĉiuj!

— Jen ankoraŭ! — grumblis Ivagin, — pri kio vi?

— Pri tio sama, kamarado Ivagin, pri kio ankaŭ vi estis parolinta! Mi diras, ke la homoj estas bestoj. Ĉiam unusamo tedas kaj ĝi tute ne estas natura! Al mi unu konatulo diris: pripensu, kiel vivas ĉevaloj, bovoj...

— Katoj kaj ceteraj brutoj! — finis Ivagin. — Ĉu la idealon vi trovis? Ha?

— Kaj ĉu vi, kamarado Ivagin, la higienon al Vitalij Nikolaeviĉ predikas? Ne valoras! Mi estis iam aŭskultanta lekciojn pri historio de la pratempa kulturo. Do tie viroj kun la fratinoj, patrinoj kaj filinoj konkubis. Kio do sekvis? Ne malbone ĝi estis! La viroj estis sanaj kaj la virinoj pli sanaj, ol nun. Nu, Vitalij Nikolaeviĉ, kiel influis la paredzeco sanon de l’ virino?

Vitalij ekscitite returnis sin al Zoja.

— Mi ne intencis konversacii kun vi, des pli, pri tiu ĉi temo. Sed, se vi deziras, jen estas mia opinio. La virino, efektive estas nun malforta kaj senpova. Kaj tute dependas de la viro. Sed ne la paredzeco estas ties kaŭzo. La infanoj, tiu vipo de l’ virino, dum miljaroj metanta la virinon en malegalan situon, kompare al la viro!

Zoja ĉirpis la alumeton.

— Vi pravas, sed la infanoj dum la edzeco estas neeviteblaj! Kaj la senhelpa virino penas pli firme alkroĉiĝi la edzon, eĉ se ŝi dezirus forkuri de li!

Vitalij preskaŭ ektimigite ekkriis:

— Via konkludo? Kian konkludon vi faras?

Zoja mokeme silentis. Vitalij ekflamis.

— Vi estas granda egoistino, Zoja Ivanovna! Evidentiĝas, ke la konkludojn vi faras nur por vi mem! Sed pri ili oni devas krii! Ni estas ankoraŭ tro neperfektaj kaj tro malriĉaj, por senkontrole naski la infanojn. Ni ne scias, kiel estos aranĝita proksimestonte nia persona vivo kaj kio okazos al niaj infanoj? Ĉu ili ne estos grava barilo sur la vojo de niaj planoj kaj laboroj? Sed la abortoj ne estas solvo, kvankam ili estas preferindaj antaŭ la nasko!

Ivagin mirigite rigardis la amikon. Kial li furioziĝis?.. Vitalij, silentinte iom, ekparolis denove:

— Mi ne volas, ke min regu la instinktoj! Ni ne estas bestoj! La patrineca instinkto devas obei la homan prudenton!

— Sed la seksa instinkto? — mallarĝigis la okulojn Zoja.

— Des pli la seksa! La homojn devas regi la prudento!.. kaj sento... — aldonis li.

— Tamen, ankaŭ la sento? — ridis Zoja. — Ĉu ne en “Nobela nesto” vi loĝis eksterlande? Ĉu tie ĝis nun ekzistas la sento? Eble la maledziĝoj ne okazas? Ho, ankaŭ tie okazas maledziĝoj?.. Tiuokaze, vi vane vin penigas!..

— Kion ĝi signifas? — indigninte ekkriis Vitalij. — Kian rajton havas vi enmiksiĝi en mian vivon?

Zoja skizis sur la sablo sian nomon per la pantoflo kaj kareseme ekrigardis la okulojn de Vitalij, sin eltirante kaj streĉinte la korpon.

— Mi — ne pri vi! Sed, imagu, mi scias, ke ekzistas viroj, kiuj volonte forlasus siajn edzinojn, sed la edzinoj ne permesas tion! Kion? La leĝo pri l’ edzeco? Sed ĉu gravas tiu leĝo, kompare al volo de l’ virino, ne deziranta perdi viron, kiu ŝin salajras? — Zoja ekrigardis ankoraŭfoje paliĝantan vizaĝon de Vitalij kaj ŝpruce ekridis. — Min atendas Vera, pardonu! — Kaj ŝi direktis sin al la virino, haltinta maldecideme antaŭ enirejo en la ĝardeneton.