Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

La unua legis anoncon pri la partia reregistro servistino Anastazino. Ĝi estis pendigita apud ŝia tabureto kun rondforma samovaro. Maĉinte per la lipoj, ŝi iris komuniki la novaĵon al la pordisto. La pordisto forte maltrankviliĝis, liberigis la nazon per malpura naztuko, kaj viŝante per la grasmakulita maniko la ŝvitkovritan frunton, direktis sin al Velikonskaja. Estis la pordisto servema, respektinda kaj kaduka, portis carreĝiman pordistan kostumon kaj per ĉiuj radikoj de sia pordista animo estis kunligita kun la pasinto. Kaj en la pasinto ne unufoje li estis malfermanta la kverklignajn pordojn en la domo de princino Velikonskaja antaŭ sinjoro Serebrovskij. Kaj ne malofte estis li ricevanta de la lasta brilantajn duonrublojn kun bildo de la Nikolaa kapo. Kaj pro tio ne estis li poste forgesita!

Trairinte piedfingre post la vitran barieron kaj zorgeme ferminte malantaŭ si la maldikan pordeton, la pordisto klinis la grizan kapon super la orelo de la ekssinjorino.

— Sofio Sergeevna, purigi oni komencas!

La princino ekspiris kaj turnis al li la vizaĝon, kovritan per reto de etaj kaj maldikaj sulketoj.

— Dio estas kompatema! — diris ŝi. — Ĉu vi maltrankviliĝas por Mikaelo Sergeeviĉ?

— Tute ĝuste, por li... Kaj por vi, Sofio Sergeevna, — aldonis li multsignife.

— Kial do por mi, Bazilo? — paliĝis la princino. — Ja oni purigos nur partiulojn? — Ŝi peze ekspiris kaj, apoginte per la malgrasa mano randon de la tablo, leviĝis el la loko. — Vasilij Pavloviĉ, ĉu vi aŭdis? Oni purigas!

— Ĉu? — miris Bobrov. — Kaj la anonco estas farita?

— Nin ĝi ne rilatas! Nur la partianojn! — rimarkis alirinta Kiselov kaj nerveme ekridis.

— Pro kio do vi ĝojas? Serebrovskij ja estas elpelota!

— Kio do sekvas? Ni, karulo, sub ĉiu estraro restos valoraj!

La pordisto reaperis en la kancelario. Ĉi-foje li estis faranta al la princino iujn misterajn signojn. La princino ne komprenis.

— Dio vin savu, Bazilo! Kion vi bezonas?

— La fraŭlino vin... — mallaŭtete diris li, — en la vestiblon vin petas!

La princino, maltrankviligita, pene iris en la vestiblon. Vera rapide marŝis tien kaj reen, mordetante la lipojn. Ŝi estis tiel malgrasiĝinta, ke la princino eĉ ekkriis mirigite:

Vera, kio okazis al vi? Ĉu vi ne estas malsana, mia kara?

— Pli mallaŭte, onklino! — returnis tiu sin kun timo.

La pordisto serveme malfermis la pordon en sia ĉambreto. Vera kapbatis je supra trabeto kaj senforte malleviĝis la tabureton apud la kuireja nekolorigita tablo.

— Jen, onklino, la paketo...

La maljunulino per la tremantaj manoj prenis la paketon el ŝiaj manoj.

— De kie ĝi estas? Kiu venigis?

— Viro... — movetis Vera per la lipoj, tute blankiĝinta. — Matene. Li ne riskis veni al vi... Vi, verŝajne, konas lin...

Kaj Vera subite senpove ekploris.

Intertempe pri la reregistro eksciis la tuta konstruaĵego, de la keloj ĝis subtegmentoj. Ĉie oni sekrete interflustris. Iu ellasis famon, ke la prezidanto de l’ komisiono estas vicprezidanto de OGPU. Ĉi tiu famo panikigis la Mosĥozupron. Komenciĝis miskurado. La oficistoj trudis sin al ĉiuj, ĉu ne estas iu konata al li, aŭ, almenaŭ, ĉu iu ne havas komunajn konatulojn?

Renkonta famo refutis la supozon pri OGPU, sed kreno ne estas pli dolĉa, ol rafano! Se fidi ĉi tiun duan famon, la prezidanto de l’ komisiono estas la gubernia prokuroro! Laŭ la tria famo la komisionon estris prezidanto de la milita tribunalo. Esplori la aferon estis ege malfacile.

Dek minutojn antaŭ la kvara Semjonov staris apud la tablo kaj per raŭka voĉo kriis:

— Kamaradoj, registru vin! La partianoj en la dekstra kontrollisto, la senpartiaj en la maldekstra! Kamaradoj, kiu ankoraŭ ne enregistris sin? La partianoj dekstre, la senpartiuloj — maldekstre!

Ĝuste je la kvara eniris Popov kaj Serebrovskij. Kun ili estis tri nekonatuloj: fortika maljunulo-laboristo kun blanka hararo kaj flaviĝintaj pro la tabako lipharoj, maldiketa virino ĉirkaŭ kvardekjara en ruĝa tuko, kaj malsanecaspekta mezaĝa viro. Sur lia kaviĝinta vizaĝo brulis akraj nigraj okuloj. Li estis nealta, malgrasa, pala, portis grizan kostumon kaj konsumitajn ŝuojn. Ne ekzistas fumo sen brulo: la prezidanto estis juĝesploristo.

Altabliĝinte, li tintigis la sonorilon kaj, ne atendante ĉeson de la bruo, komencis paroli. Pro moviĝo de la seĝoj kaj ne ĉesintaj interparoloj li ne estis aŭdata. Oni kriis al li: “Pli laŭte”. Li ankoraŭ foje tintigis la sonorileton kaj altigis la voĉon:

— Estas necese, ke vi tenu vin pli trankvile, tiam vi ĉion aŭdos!

Atendinte unu minuton, li kutimvoĉe deklaris la tagordon kaj avertis, ke la sukceso dependos de la reciproka konfido. En streĉatenta silento li klarigis signifon de la aranĝata reregistro.

— La partiaj reregistroj okazis ne unufoje, sed nun la reregistro havas speciale gravan rolon. Ni devas esti nun postulemaj, kiel neniam, precipe, al komunistoj, kiuj okupas respondecajn gvidpostenojn.

Ne allasinte la aŭskultantojn aplaŭdeksplodi, li havigis parolon al Popov por raporto de la ĉelestraro. Popov elpaŝis, flateme ridetante kun notlibreto en la manoj. La publiko renkontis lin per nedifinebla flustro, trakurinta la vicojn. Sunradio falis trans lian ŝultron sur liajn harojn kaj se li iomete dekliniĝis maldekstren, la suno deglitis en liajn okulojn. Li demovis sin dekstren, alternante apogpiedon.

— Vi, kamaradoj, konas la cirkonstancojn, inter kiuj ni devis labori kaj tiel plu! Etburĝa ĉirkaŭigo, manko de laborista kerno, malnovaj specialistoj kaj tiel plu! Certe, la aparato estis infektita de l’ burokratismo, kontraŭ kiu ni tamen batalis.

Popov nomis kvanton da kunsidoj kaj liston de la pridiskutitaj demandoj. Poste li nomigis membrojn de buro kaj kalkulis iliajn “ŝarĝojn”. Tuj post tio li citis la atingojn: eksigo de Ĉernjaev, suspektita pri la perfortatenco, iniciatita, sed bedaŭrinde ne finita ĝis nun, esploro de la avancdonado, de distribuo de tramaj kaj aŭtobusaj biletoj, renovigo de l’ aparato (interalie anigo de la laborista avancigito Semjonov), k.t.p. Kontraŭ la kutimo, Popov estis mallonge parolinta kaj per tio finis.

La prezidanto demandrigardis la aŭskultantaron.

La ĉambrego respondis per detenata susurado. Membroj de l’ komisiono eltiris antaŭen la kapojn, penante ekvidi la leviĝantajn manojn. Sed tiaj mankis.

— Strange! — diris la prezidanto, — ĉu ĉio tiel bonstatas ĉe vi?

La nova ondo de l’ flustroj trarulis la seĝojn.

— Permesu al la tagordo! — leviĝis Semjonov. — Mi opinias, estos pli bone, se ni komencos rekte de la purigo. Tiam interalie ĉio klariĝos.

La prezidanto levis la ŝultrojn.

— Certe, se neniu estas parolonta. Tiuokaze, kamarado Serebrovskij.

Dum Serebrovskij, ĝibumante, en peza irmaniero estis trapaŝanta al la tablo, la prezidanto, ne rigardante lin, rapide tralegis lian personan karton.

Serebrovskij Mikaelo Sergeeviĉ, oficisto, partiano de post la 1917. Partiajn punojn ne havas.

Altabliĝinte, Serebrovskij malbutonumis la supran butonon de la kolumo kaj nerveme oscedis. Sidintoj en la unuaj vicoj povis rimarki, kiel pintoj de liaj mortpalaj fingroj, kovritaj de nigraj haroj, iom tremis.

— Mi, kamaradoj, tion, naskiĝis en la oficista familio. Mi finis la Peterburgan Reallernejon. Dank’ al personaj interrilatoj de la patro, mi estis akceptita en la ŝtatan oficon. En la 1917 jaro la oficistaro strikis. Grupo de l’ oficistoj en nia ministerio deklaris sian solidarecon kun la sovetregistaro. Ni ne ĉesigis la laboron. Mi aniĝis al la partio. De post tia tempo mi estis okupanta diversajn administrajn kaj mastrumajn postenojn.

— Kio instigis vin aniĝi la partion? — demandis la laboristino.

— Kiel, kio? — levis la ŝultrojn Serebrovskij. — Mi estis solidara.

— Diru, kamarado, ĉu vi ne rememorigos al ni la teorian parton de la malnova programo de RSDRP*?

* RSDRP: Rusia Socialdemokrata Laborista Partio.

— Ne, kamaradoj, tiel mi ne povas!.. Sen la preparo.

— Sed ĉu vi antaŭe ĝin legis? Nu, ekzemple, en la 1917 jaro?

— Tiam mi legis, sed nun... Ne, mi ne memoras

El la salono ekŝutiĝis skribaĵetoj. La maljunulo kolektis ilin arete.

— Kamarado Serebrovskij, kiel vi klarigas artikoleton de Ivagin, ke vi disponigis terareon por domkonstruo al iu privatulo?

— Kion vi opinias pri oficado en nia trusto de la eksprincino kaj ceteraj ekselementoj?

— En kio evidentiĝas batalo kontraŭ la burokratismo?

— Kial vi allasas en la ĝenerala kancelario la familiecon?

— Kial ĝis nun la metropoliteno ne estas konstruata?

— Kial la tramo ne estas riparata?

Serebrovskij estis subrigardanta la komisionon kaj mordetis la sensangajn bluajn lipojn.

— Jes, — diris li, — la demandoj estas multaj. Pri la terareo: ĝi estas, laŭ mi, bagatelo. Kia terareo? Bagatelo!

— Ĉu vi ne konas persone tiun civitanon, al kiu vi disponigis la areon?

— Ne, mi ne konas! Pri la princino: laŭ mi, ĉi tie nenio krima estas, se oni ebligas al la plej sendanĝera maljunulino la ekzistadon. Pri la familieco kaj burokratismo la demando postulas pli seriozan argumentadon. Certe, ankaŭ ni ilin havas sed kie do ili mankas? Al Ĉernjaev, ekzemple, ni mem la vojon el la trusto montris.

— Permesu parolon! — kriis Semjonov. — Ni lin plej senindulge devas malkaŝi! Li tiel ne sukcesos nin refuti! Maljuna kreno! Oficisto estis, la oficisto restis kun plej aĉaj ecoj de la cara oficisto! Por kio li aniĝis la partion? Li diras, li estis solidara. Sed la partiprogramon li ne legis! Jen, vidu! Kamaradoj, la komsomola “kavalerio” ĉion malkaŝis. Serebrovskij subskribis malprofitajn kontraktojn kun privataj komercistoj. Serebrovskij estis akceptanta koruptmonon!

— Malvere, — interrompis Serebrovskij.

— Vere! — ekkriis Semjonov. — En la komisiono troviĝas dokumento.

La prezidanto levis la kapon kaj elprenis el la paperujo notlibreton.

— La notlibreto de la persona sekretario de Serebrovskij, Sipova!

— Jes! — kriis Semjonov. — Krimeon forvojaĝante, ŝi ĉion estis en ĝojo perdinta. En la tablo ŝi lasis ĝin. Sed sur ŝia loko la komsomola “kavalerio” sidis!

Li kaptis la notlibreton, turnis ĝin en la manoj kaj ĵetis sur tablon.

— Poste, Serebrovskij estis loĝanta en propra domo de sia bopatro kaj riparis ĝin je konto de la trusto. Kaj kial tiu ĉi domo ne estis municipaligita?.. La “kavalerio” fosis la arkivojn. Centmiloj da rubloj restis kiel senesperaj ŝuldoj en poŝoj de privatuloj, kvazaŭ nericeveblaj! Kio rilatas la princinon, do ĉi tiu maljuna diablino nur tial ĉi tie oficas, ke ŝi iam konkubis kun Serebrovskij!

— Kion? — purpuriĝis Serebrovskij. — Mi postulas la klarigojn!

— Ha! — ekridis Semjonov. — Bagatelo! La komisiono priparolu ĉi tion kun nia pordisto!

Semjonov, fininte, ĵetis sin sur la benkon. La salono emociiĝis. En diversaj flankoj oni laŭte kaj ekscitite ekparolis. Kelkiuj ankoraŭ postulis la pruvojn. Popov algluiĝis al la prezidanta mano kaj postulis forigon de Semjonov el la kunveno. Vitalij leviĝis de la loko. Li estis pala kaj kunpremis la dentojn, por ne malkaŝi sian emocion. Kaj la paroladon li komencis timeme, kvazaŭ ne estante certa, ke li devas paroli.

— Jen kio, kamaradoj! Vi pardonu, mi estas senpartiulo, sed al mi ŝajnas, ke mi devas eldiri mian opinion. Serebrovskij estis kamarado de mia patro. Li ne estas oficisto. Li estas granda oficisto, altranga! Sed ŝajne, ne tio estas grava, kiu li estis antaŭe. Semjonov ĝuste diras, ke li altranga cara oficisto ankaŭ restas ĝis nun! Ĉio dirita pri li estas vere, sed ekzistas aĵoj, milfoje pli malbonaj! — Vitalij rapide elpoŝigis la horloĝon kaj, kvazaŭ estante prizorgita, ĉu ne tro multe da tempo li perdis, li ekrapidis kaj, rapidante, kaj malkaŝante sian emocion, li subite ekflamis.

— Ja ĝi estas efektiva abomenaĵo en nia trammastrumo! Kaj per nenio oni povas pravigi formalisman traktadon de l’ metropoliteno! Serebrovskij eĉ ne havas la opinion pri tiu ĉi problemo. Li timas ĝin havi. Post li iu kaŝas sin, kamaradoj. Kiu, mi ne riskas supozi. Sed ilia opinio estas lia opinio. Ĝi estas danĝere, kamaradoj. Li, ekzemple, antaŭe insistis plibonigon de la trammastrumo, tamen nun li tute ĉesis paroli pri tio. Li estas nun por la metropoliteno. Sed, certe, ni povas ĝin kompreni! Ĝi estas farata nur por tio, ke oni trovu pluran objekton por la fremda koncesio. Kiel ĝi estas nomenda, ni tion difinu kolektive! Mi opinias, ekzistas nomo por tio ĉi!

Vitalij subite reekrigardis la horloĝon en iu stranga maltrankvilo kaj, embarase, ne fininte la parolon, sidiĝis.

Pli, ol unu horon bruis la kunveno, forŝirante de Serebrovskij la partian ŝelon. Fine la prezidanto proponis transiri al Popov. Jam antaŭ tio ĉi Popov malsereniĝis kaj de li forflugis la flatema rideto. Dum disvolvo de l’ diskutado, li malsereniĝis ĉiam pli, mordis la ungojn kaj altabliĝis kun impertinenta mieno.

— Kamparano! — respondis li kontraŭ demando de l’ prezidanto, — El vilaĝo Nikolskoje, apud Tula. En la partio de post la 1920 jaro. La civitan militon partoprenis. Laboris en ter-komisarioj k.t.p. La ĉelsekretario.

— He, kamarado Popov! — mokeme elkriis la teknikisto Lipkin, antaŭnelonge veninta Mosĥozupron. — Sekve, vi estas mia samvilaĝano? El Nikolskoje?

Popov iom ektremetis kaj strabis lin.

— Sekve, samvilaĝano! Ĉu vi estas filo de Nikolao Teodoroviĉ?

— Nu, certe! Kaj vi, kamarado Popov, sekve, estas filo de nia diakono? Sekve, vi mensogas pri la kamparandeveno?..

La aŭskultantaro momente streĉis sin. Popov mallevis la okulojn. En la estiĝinta silento, la teknikisto mallonge diris:

— Lia patro, kamaradoj, estas diakono. Lin la tuta regiono konas. Li drinkas multe kaj ofte diboĉas!

La prezidanto kun seka krako transturnis paĝon de la papero.

— Por kio do vi, kamarado Popov, la malveron diris? De la partio nenio estas kaŝebla. Kaj por kio kaŝi? Filo de diakono ne estas tiel malbone. Nobeloj iufoje estas bonaj partianoj. Nu, dume ni lasu tion! — ekspiris li. — Kion vi estas ankoraŭ dironta? Kial vi ne malhelpis, vidante en la trusto tiajn abomenaĵojn?

— Mi ne estis rimarkanta ilin.

— Ĉu vere, kamarado Popov? — kriis de la loko Ivagin. — Ĉi ne vi ĉasis min en la partikunveno, kiam mi malkaŝis tiuj abomenaĵojn? Kiu nomis min fuŝagitanto? Ha?

— Ĝi estas insido, — laŭte diris Popov, levante la kapon kaj instinkte pugnigante la manojn. — Ĝi estas subfoso! Ĝi estas speciale aranĝita kaj tiel plu! Ivagin ja ne plu laboras en nia trusto!

— Kio estas aranĝita? — miris la prezidanto.

— Li diru, kial li defendis tiun ĉi Ĉernjaev? — aŭdiĝis ies voĉo.

— Kaj li klarigu, kial li alprenis koruptaĵojn?

— Kaj por kio li malsobraĉis kune kun nepuloj?

— Ĉu mi malsobraĉis? — indigninte ekkriis Popov. Ivagin altabliĝis, kaj surmetinte la okulvitrojn, atenteme rigardis Popov’on.

— En la domo, konstruita per la trusta mono, sub formo de l’ kooperativa. Kune kun senpartiaj inĝenieroj, nepuloj kaj publikulinoj. Ha?

— Vi, fripono, mensogas!

— Kaj se mi havas la atestantojn?

— Ne havas vi la atestantojn!

Ivagin mallevis la manon en la poŝon kaj eltiris de tie akurate kunmetitan paperfolion.

— Jen estas la letereto!.. de Olga Alekseevna Zorina. Ni estas bonaj amikoj!

Ivagin returnis sin al la kunveno:

— Bagatelo ĝi estas, kamarado! Jen li klarigu al ni pri la tramo. Ha? Kial centfoje dum la sama jaro la marŝrutoj estas ŝanĝataj? Ĉu por oportuno de l’ publiko? Kaj kial la laboristoj ĉiufoje protestas? Kia ĝi estas oportuno, se la grandegaj uzinoj aŭ tute sen tramo restas, aŭ ties laboristoj atendas tramvagonon dumhore? Kia ĝi estas oportuno, se la novaj marŝrutoj estas nepre nuligataj post unu monato kaj refunkcias la malnovaj?

Kaj por kio haltejoj estas konstante ŝanĝataj? Por ke la laboristoj kuradu post la forirantaj vagonoj? Kaj por kio sur placo Lubjanka la relrondon oni aranĝis? Ĉu oni povas kredi al asertaĉoj, de l’ instruitaj malsaĝuloj, ke la vagonoj laŭronde pli rapide veturas? Ĉiu idioto komprenas, ke ĝi kreas ŝtopojn de l’ trafiko! Ha? Bobrov en la pasinta jaro la lekcion estis leganta. Eksterlande, li diras, preskaŭ neniam la avarioj okazas. Sed ĉe ni, kamarado Bobrov, kial ĉiutage okazas la avarioj. Eĉ ne ĉiutage, sed kelkfoje dum la tago! Mi eĉ timas nun la tramon uzi. Ĉiam oni povas atendi, ke sur iu placo via tramo frakasiĝos subite je pecetoj! Jen klarigu al mi tion, kamarado Popov! Ĉu devas la ĉelsekretario al tio ĉi intereson havi, aŭ ne? Ha?

— Kiamaniere vi ne rimarkis ĉi tion, — sin turnis la prezidanto al la publiko.

El la ĉambro aŭdiĝis konfuzitaj voĉoj.

— Ĉu la muro estas per la frunto trabatebla?

— Senpartiuloj pli facile povus rimarki! Oni ne multe postulus de li. En la ekstrema okazo li estus eksigita el la servo. Sed la partianon oni forpelus el la partio!

— Mi estis unufoje protestanta. Popov fermigis al mi la buŝon! — kriis teknikisto Sorokin.

— Mem kamarado Ivagin apenaŭ ne estis forpelita el la partio!

— Kritiki oni devas singardeme!

— Unu ne batalas kontraŭ ĉiuj! De post pratempoj estas konata.

— Bone! — decideme diris la prezidanto, — Mi vidas, vi estas reelektontaj la ĉelestraron. Vi estas libera, kamarado Popov. Sidiĝu!

Popov ne movetiĝis.

— Sidiĝu! — ankoraŭfoje ripetis la prezidanto.

— Dankas! — kontraŭdiris tiu kolere. — Vi povus al mi la rezulton komuniki!

— La rezulton poste.

— Ne poste, sed nun! Mi ne deziras atendi! Sekve, jen kiel, kamaradoj, — returnis li sin al la salono. — Naŭ jarojn mi estis membro de l’ partio, batalis en la frontoj, la vivon estis preta oferi kaj tiel plu, sed nun, sekve, oni povas, kiel sentaŭgaĵon, for elĵeti?

— Ĉu vi kompatigi nin deziras? — faris replikon Semjonov. — Ĉu vi ne vidas, ke vi aspektas kiel koko en barelo? Kiu, karulo, vian heroecon fidos?

— Ni tion komprenas, eĉ tre bone komprenas! — ankoraŭ pli koleriĝis Popov. — Sed la ĝuon vi pro tio ne ricevos! Ĉu mi tedis al la partio kaj tiel plu? Povas okazi. Sed pli multe la partio tedis al mi! Jen prenu vian partibileton! — Popov ŝovis la manon en la poŝon kaj ĵetis la partibileton sur la tablon. — Ni estas kvitaj!

Krute, soldatmaniere returninte sin, Popov forlasis la salonon. Post lia foriro ĉiuj eksentis freŝan spiron en la malfreŝiĝinta aero.

— Nu, jen, vi sen la sekretario restis! — ŝercis la prezidanto.

— Troviĝos la sekretario, ne maltrankviliĝu la komisiono! — trankvile kontraŭdiris Ivagin. — La uzino “Svet” prenas protektadon al Mosĥozupr. Ducent personojn por la komenco ni en la brigadojn avancigas. Ĝis la lasta ŝraŭbo la truston ni purigos, ĉiujn mankojn forigos, ĉiujn ŝuldojn de la nepuloj prenos, la tutan forbalaaĵon el ĉi tie forpelos, la tutan aparaton rekonstruos! Ha?

— La devizojn de Vladimir Iljiĉ, vi sekve, bone konas, amikoj? — ridetis la prezidanto.

— Nu, certe! Se regi, do regi! Kursojn por la avancigatoj ni aranĝas. Ne plu plendanta estos tiam Semjonov! Ha? Dekduon, aŭ eĉ du dekduojn da junuloj ni direktos ĉi tien por la vespera laboro. La uzinon ili ne forlasos, sed ankaŭ la ŝtatan aparaton ne forgesos. Estu trankvilaj, ĉio estos en ordo! Tiam sendube, la nova sekretario aperos. Ha?

— Ĝi estas bone, se tiel! — ne silentiĝis la prezidanto, — Sed jen du partianoj estas jam perditaj. Eble, ankoraŭ tiaj okazoj estos. Sed ĉu vi trovos la novajn?

Tiam perdis la paciencon la aŭskultantoj.

— Li mokas nin! — oni kriis en la ĉambro. — Ĉu inter ni ne estas taŭgaj homoj? Se nin oni bezonas, do ni kun ĝojo!..

— Bone, kun ĝojo! — grumblis la prezidanto, — sed ĝis nun kie vi estis? Pri kio pensis? Kion faris? — kaj subite moliginte la tonon, li demandis:

— Nu, senpartia intelektularo, ĉu troviĝas dezirantoj partianiĝi?

Por unu minuto ekestis embarasa silento. Semjonov levis la manon.

— Nur unu tiaspeca skribpeto, kamarado prezidanto! Hieraŭ estas transdonita.

— Nu, ankoraŭ vi havos! — subtenis la prezidanto. — Kie unu, tie ankaŭ du! Tamen, pli bone kontrolu, kamaradoj! Kies estas la skribpeto?

— De kamarado Zorin, kamarado prezidanto. De tiu sama, kiu ĵus estis parolanta. Bona viro! Tute nia! Intelektulo, cetere, sed tute proleta! Honesta! Laborema!

— Montru vin al ni, Vitalij Nikolaeviĉ, — kriis Ivagin, perdante la paciencon. — Ĉu vi ne vidas, ke oni vin laŭdas?

La prezidanto tintigis la sonorilon. Neniu revokis. Semjonov kaj Ivagin interrigardis.

— Kamarado Zorin, evidente, estas elirinta, — simple diris la prezidanto. — Ni daŭrigu la laboron. Nun sekvas kamarado Vinokurov.

Forirante de la kunveno, Vitalij esperis, ke li revenos ne pli malfrue, ol post duonhoro. La afero estis urĝa. Alice telefonis, ke ŝi estas morgaŭ frumatene forveturonta. Ĝi estis tute maleble. Li devis ŝin nepre vidi.

Alkurante al malnova parko apud la domo, kie Alice fiksis la renkonton, li jam decidis pense, ke petos Alice’n resti almenaŭ por unu tago. Tiaokaze ĉio klariĝos morgaŭ. Sed nun li estas petonta la pardonon kaj diros, ke li devas senprokraste reveni la kunvenon. Vere, la plej gravan li jam estas dirinta. Sed li devas nepre ĉeesti la purigadon de Vinokurov.

Alice atendis lin apud ponteto de l’ boatalbordiĝejo.

— Jen estas la boato, Vitalij, ni sidiĝu. Ĉi tie estas tre brue. Ni fornaĝu iom de la bordo? Ĉu ne vere?

Vitalij estis kontraŭdironta, sed ekrigardinte la severajn kaj malgajajn okulojn de Alice, silente prenis la remilojn. Per du svingoj li forpuŝis la boaton de la bordo. Proksime estis tute senhoma insuleto. Kun facila susuro la boato sursabliĝis. Malsupre, sub la boato traflustris ion la akvo. Vitalij forlasis la remilojn kaj, anstataŭ la paroloj, kiujn li preparis, etendis al ŝi la telegramon.

— De Olga? — rapideme demandis Alice.

— Jes, jes! — per fremda voĉo respondis Vitalij. — Ŝi estas venonta morgaŭ je la deka.

— Bone. Sed mi estas morgaŭ je la deka forveturonta. — Alice kapsignis kaj, deturninte sin, fiksis la rigardon sur fajroj de la kontraŭkuŝanta bordo.

— Mi amas vin, Alice! Mi devas analizi ĉi tion. Helpu al mi, Alice. Sed ne, ne nun! Mi ne povas nun!.. Vi ne devas morgaŭ forveturi, — maltrankvile diris li, rimarkinte, kiel Alice ektremetis kaj komencis konvulsie butonumi la palton.

— Jes, jes, mi scias, Vitalij, sed kion do ni faru? Vi havas la familion. Vi ne estas ja detruonta la familion? Vi ja ne forprenos de l’ infano la patron?

Vitalij senpove klinis sin super la lanterneto, dependanta de l’ steveno. La koloroj forlasis la vizaĝon de Alice kaj nun la okuloj nur brilis severe kaj decideme. La voĉo de Vitalij ektremis kaj fariĝis peza, kiel plumbo.

— Pardonu min, Alice! Mi ne havas eblon hodiaŭ rakonti al vi ĉion! — Li denove estis dironta, ke li tuj devas reveni la kunvenon, sed, anstataŭ ĝi, ekspiris kaj pli malalte alkliniĝis super la boato. — Mi amas vin, sed mi treege kompatas Olga’n kaj la infanon! Kion mi devas fari, por mortigi ĉi tiun kompaton?

Alice subpremis la ekspiron kaj pli firme kunpremis la lipojn.

— Kompato?.. Jes, la kompato ne estas bezona! La kompaton vi mortigu! — faligis ŝi ĉi tiujn vortojn kaj subite elŝiris la telegramon el la manoj de Vitalij, ĉifis ĝin kaj, ĵetinte sur la boatfundon, falis sur benkon kun malforta kunpremata ekkrio. Vitalij, emociante, ĵetis sin al ŝi.

Alice, Alinjo!

Forte tremetante, ŝi subpremis la singultojn.

— Ne, ne, mi tuj! Vi ne maltrankviliĝu. Mi ja tuj!

Li penis fortiri ŝiajn manojn de la vizaĝo, sed ŝi pli firme kunpremis ilin.

— Mi ne devus legi la telegramon! — sopire diris li.

— Kontraŭe, vi bone agis! Almenaŭ mi ĉion scias!.. Jes, ĉion!.. Mi ja ne sciis!.. Ho, mi ne sciis!..

Emociigita, li provis enrigardi ŝiajn okulojn, sed ŝi kaŝis ilin, penante ne lasi lin tuŝi sian enbuliĝintan korpon.

— Jes, jes, ŝi estas bona, — kun doloro daŭrigis Alice, penante diri ĉion por unu fojo, — ŝi amas vin! Vi suferigas ŝin! Ŝi estas preta por vi ĉion fari! Sed mi?.. — ŝi interrompis, glutante la larmojn. Li sukcesis finfine, rompante ŝiajn brakojn, malkovri ŝian vizaĝon. Ŝiaj bluaj okuloj, kvazaŭ per vitro, kovriĝis per nebula fluidaĵo kaj du larmeroj estis delurantaj apud la nazo.

Alice! — ekĝemis Vitalij.

Per rapida movo ŝi disŝmiris la larmerojn sur la vangoj, rekovriĝantaj per strangaj makuloj.

— Mi? — ekkriis ŝi. — Mi estas egoistino! Mi neniam vin bezonis! Mi neniam neniam vin efektive amis! Ĉu vi aŭdas? Ĝi estas vero, vero! Ne, ne tuŝu min plu! Ne penu certigi pri kio ajn! Mi ĝojas, ke ĉio estas finita!

En voĉo de Alice miksiĝis la kaŝita ofendiĝo, fiereco de l’ ofendita virino kaj la profunda amsento, al kiu, kiel al papilio, oni krude forŝiris la flugilojn. En neĉesigeblaj konvulsioj ŝi turmentiĝis sur la benko.

— Ho, Vitalij, kial vi ne diris ĝin antaŭe? Vi devis averti! Por kio vi igis min tiom multe suferi, tiom multe travivi? Ja tie, en Berlino en la komenco mem... Ĝi ne estus tiel dolorige! Mi suferus monaton, eble du, sed poste forgesus vin!.. Ne, vi senzorge alproksimigis vin al mi! Vi malkaŝis al mi mian propran naturon! Por vi ĝi ne estas komprenebla! Vi estas dironta tuj: Pri kio temas?.. Vi ja en nenio ŝanĝiĝis! Ho, se vi scius, kiel mi ŝanĝiĝis!

Ŝirmove ŝi kaptis lian kapon, por unu sekundo alpremis ĝin al sia forte batanta koro kaj tuj forpuŝis. Ŝiaj okuloj sekiĝis kaj flamis nun per malhela fajro. Ŝiaj vangoj brulis. Tuta ŝi, rektiĝinta kaj fiera, ŝajnis esti nealirebla, malproksima kaj fremda.

— Mi estas morgaŭ forveturonta, Vitalij. Ĝi ne estas ŝanĝebla!

Vitalij ĝemis.

— Alinjo, kara, kio okazis al vi? Mi ja ne tion estis deziranta! Kontraŭe, mi estis nur klariganta... Sed mi ne povas nun, Alice! Vi komprenu! Vi devas resti almenaŭ por unu tago!

Li kunpremis la kapon per manplatoj kaj silentiĝis. Ne kompreninte lin, Alice alparolis mallaŭte, apenaŭ aŭdeble:

— Ĉio pasos, ĉio forgesiĝos... Jes... Poste denove revenos trankvilo!

Ŝi atendeme eksilentis, sed ĉar li ne kontraŭdiris, ŝi silente traŝovis sian manon ĉirkaŭ lia kolo kaj ĉirkaŭprenis la kapon. Li sidis en la sama pozo. Ŝi ne sciis, kion diri ankoraŭ, dolore ekspiris kaj subite puŝis sin en lian ŝultron per la vizaĝo kaj ekploris.

Vitalij, emociigita, ĉirkaŭprenis ŝiajn ŝultrojn kaj sentis, ke li tenas en la brakoj ne fieran Alice’n de ĵus forfluiginta momento, sed la senpovan malgrandan knabinon. Li kisis ŝiajn malsekajn vangojn, ŝiajn harojn, ŝiajn malgajajn okulojn... Ili parolis interrompante, ne aŭskultante unu la alian.

— Mi amas vin, Vitalij! Mi neniam ĉesis vin ami! Mi perdas ĉion, kio estas bona en mia privata vivo! Mi foriras kun kordoloro!

Ŝi mallaŭte plorsingultis, premante sin al lia brusto, alkroĉiĝante kolumon de lia ĉemizo kaj instinkte serĉante la varmon.

— Forgesu min, Alinjo, forgesu! Mi ne indas vin, — murmuris Vitalij, apenaŭ venkante la superverŝantan lin emocion.

La vespero definitive malleviĝis super la parkon. Inter la arboj estis nigra mallumo. Super la lago naĝis malpeza griza nebulo. La elektraj lanternoj en oblikva girlando krucumis la bordon. Alice ekploris pli maldolĉe. Ŝi pli forte alpremis sin al Vitalij. En la sama momento li eksentis, ke en ŝi ekflamis iu nova sentimento.

— Alinjo, Alinjo! — kun timo, aŭ, eble, kun ĝojo ekkriis li. — Alinjo, kara!

Ŝi ne respondis, nur profunde ekspiris kaj pasie premiĝis al li. Ŝiaj genuoj kvazaŭ algluiĝis al liaj piedoj kaj la korpo, peziĝinte, premis lin. Iom klininte sin malantaŭen, por ke ŝi povu lin apogi, li per la dekstra brako ĉirkaŭprenis ŝin, kaj per la maldekstra kunpremis ŝiajn gambojn kaj sidigis sur siajn genuojn.

— Dio mia, kion ni faras? — vortĵetis Alice kaj en la sama momento spasmo de la pasia deziro kunbuligis ŝian korpon, poste rektigis, kvazaŭ la risorto kaj duonronde ĉirkaŭvolvis ĝin ĉirkaŭ lia korpo.

— Al mi, al mi! — flustris Vitalij, malfacile spirante, — ni iru al mi! — Ĉi tie ne eblas!..

Ŝi ektremetis kaj ekkonvulsiis sur liaj genuoj.

— Ne, ne, en neniu okazo! Ĉio estas finita! Ne eblas! Mi foriras!..

Vitalij eksilentis, sed jam en la sekvinta momento la manoj de Alice glitis sur lia kolo, malbutonumis la kolumon kaj li sentis bruligan tuŝon de ŝiaj fingroj sur sia brusto.

— Ni iru al mi!.. Ĉu vi aŭdas, Alinjo? Tie oni ne malhelpos al ni!

— Mi ne povas!.. Ho, mi ne povas: ne eblas, ne diru ĉi tion!.. — malespere ekkriis ŝi kaj denove silentiĝis. Vitalij nerveme mordetis la lipojn, penante venki la kaptintan lin emocion.

— Ni iru! — subite akre ĵetis ĉi tiujn vortojn Alice kaj tuj leviĝis. Li kaptis ŝian manon kaj ektiris post sin. Ŝi estis iranta peze, disŝirata de la inversaj sentoj kaj ĉiuminute preta fuĝi. Sed li tenis ŝin fortike kaj estis dirante varmajn pasiajn vortojn:

— Ne timu, Alinjo! Ĉu vi deziras esti la mia? Vi estas mia amata edzineto! Ne timu!

Tiel atingis ili la domon kaj preskaŭ kursupreniris la ŝtuparon. Per la nervema mano li malfermis la pordon kaj preterlasis ŝin en la ĉambron.

— Ŝaltu la lumon! — diris li al ŝi, paŝante al la tablo. La knabino, per tremanta voĉo respondis:

— Mi ne scias, kie estas la ŝaltilo.

— Apud la pordo mem.

Ŝi trovis la ŝaltilon kaj tuj fermetis la okulojn pro la lumo. Nelaŭforta batalo respeguliĝis sur ŝia vizaĝo. Li aliris ŝin.

— Ne emociiĝu! Kial vi tiel emociiĝas? Se vi timas, nenio okazos. Ĉu vi deziras, mi metos la tekruĉon sur la primuson kaj ni preparos la teon?

Alice skuis la kapon.

— Ne, ni foriru de ĉi tie!

— Alinjo, por kio? Kio vin tiel timigas?.. — Li genuis antaŭ ŝi. — Jen rigardu, kian ĉambron mi havas!

Li konfuze ridetis, farinte nedifineblan geston. Alice leviĝis, faris kelkajn paŝojn, fiksrigardis grandan portreton de Olga sur la muro, haltigis la rigardon sur fotobildo de Injo, poste sur infanaj ludiloj sub la tablo, kaj ŝanceliĝinte, remalleviĝis la seĝon. Vitalij ĵetis sur la lampon malheleruĝan ŝalon de Olga, okazinta sub la manoj. Li ĉirkaŭprenis gambojn de Alice kaj enŝovis la kapon en ŝiajn genuojn. Alice malfacile spiris. Tiam li prenis ŝin sur la brakojn kaj rapide metinte sur la liton, komencis kisi la brakojn kaj kolon. Ŝi kuŝis senmove, ferminte la okulojn. Li forĵetis de ŝiaj piedoj pantoflojn, per rapida movo formetis la robon, kaj daŭrigante la malvestadon, kisis la tutan korpon de supre al malsupre, pasie ensuĉigante la silkan haŭton kaj kun la tuta forto premante per varmega buŝo ŝiajn malgrandajn streĉitajn mamojn, en nehoma ekscito disĵetante ŝiajn brakojn kaj alpremante ilin al la kuseno. Tremante, momente sin premante al li, kaj denove repuŝante lin, ŝi sidiĝis sur la lito. Kun brilantaj okuloj, ŝi subite ridetis.

— Rigardu do! Mi volas, ke vi finfine vidu, kia mi estas!

Vitalij surdorskuŝante, ravrigarde glitis sur ŝia korpo. Li estis penanta rememori, kie li vidis tian korpon kaj subite rememoris: ili vidis ĝin kune en Berlino, en “Altem-Museum”.

— Kiom ĉarma vi estas! — diris li fine, — mi ne sciis, ke la statuoj povas reviviĝi!

— Mi elturmentiĝis, Vitalij, ĉu vi ne vidas, kiel mi elturmentiĝis! — flustris ŝi pasie, sin premante al li. Lertmove ŝi liberigis siajn harojn, kiuj en molaj ondoj disŝutiĝis sur ŝia dorso kaj la oraj finaĵoj iliaj obeeme kuŝiĝis sur la littukon. Ŝi prenis ilin per la manoj kaj ĉirkaŭvolvis en ili, kiel en silko, lian kolon.

— Mi malfruiĝas! — diris Vitalij.