Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

Vinokurov kun aroganta mieno altabliĝis.

— Jes, mi aŭskultas vin. Partiano de post la 1925 jaro. Oficisto. Inĝeniero.

— Ĉu vi estas konstruinta la domon, pri kiu aludis kamarado Ivagin?

— Tute ĝuste!

— Kial vi uzas tiun militistan esprimon “tute ĝuste?” Ĉu vi servis?..

Vinokurov levis la ŝultrojn.

— Malsaĝa kutimo.

— Aha, tiel! Nu, bone! Vi estas adoptinta dum la domkonstruo vian inventon?

— Jes.

— Kian?

— Fajrosendanĝeraj vandoj.

— Kiam do vi inventis ĉi tiun materialon?

— Antaŭ du jaroj.

Ivagin levis la manon.

— Kamaradoj, li mensogas. La fajrosendanĝeraj vandoj ne estas inventitaj de li. Inĝeniero Bobrov jesigos tion, ĉu ne?

— Kiamaniere? — maltrankviliĝis Bobrov, ruĝkoloriĝante sub la rigardoj de l’ publiko. — Mi nenion povas jesigi!

— Vi povas tion jesigi, kamarado Bobrov! De via tablo Semjonov prenis jen ĉi tiun libron. Certe, vi estas ĝin leginta. Ha? — Ivagin turnis super la kapo dikan ĵurnalon. — Ĝi estas antaŭmilita eldonaĵo. En ĝi troviĝas plena priskribo de ĉi tiuj fajrosendanĝeraj vandoj. La vandoj ne brulas, sed ne kontraŭstaras la akvoefikon. Sekve, ili estas senutilaj. Ha?

— Kion vi diros kontraŭ ĝi, kamarado Vinokurov? — demandis la prezidanto.

— Nenion! — levis tiu la ŝultrojn. — Mi estas aŭskultanta, kion oni parolos ankoraŭ!

— Ĉarma komenco! — grumblis la prezidanto kaj enŝovis la nazon en paperojn.

La aŭskultantaro silentiĝis kaj ekregis antaŭŝtorma silento.

— Kiun superan lernejon vi estas fininta?

— La petrogradan Politeknikan Instituton.

— Ĉu vi povas pruvi tion dokumente?

— Strange. Kial vi bezonas la dokumentojn? Ja mi estas ne antaŭ la tribunalo!

— Jes, certe, — ree tragrumblis la prezidanto. — Sed ni havas kelkajn dubojn..

— Diru, ĉu vi neniam estis ŝanĝanta la nomon?

— Mi? La nomon?.. — Vinokurov iomete paliĝis, — kiu diris al vi?

— Do vi ĝin ŝanĝis tamen?

— Pardonu, mi tion ne komprenas... Ĉu ĝi estas juĝesploro, aŭ la partia reregistro? Vi ja mem parolis pri la kamaradeca rilato!..

La prezidanto leviĝis kaj, kvazaŭ petante opinion de la kunveno, klarigis:

— Pardonu, gekamaradoj! Ni devas fari escepton el la regulo. Vi vidas mem!

La embarasita aŭskultantaro silentis.

— Se vi estos respondanta kontraŭ la demandoj honeste kaj sincere, kiel decas al membro de l’ partio, ni tute kontentiĝos. Kie vi estis en la 1919 jaro?

— Mi? en Irkutsko.

— Kion vi estis tie faranta?

— Mi laboris en uzino.

— Kaj poste?

— Kion signifas poste?

— Post kiam evidentiĝis, ke vi ne estas inĝeniero kaj ne havas la specialan kleron?

Ekestis silento. Vinokurov mordetis la lipojn kaj ne respondis.

— Ĉu vi komprenas la demandon?

— Jes, mi komprenas.

— Kial do vi ne respondas? Ĉu vi forgesis, kion vi estis faranta poste? — La prezidanto transfoliumis la paperojn. — Mi memorigos vin. Vi serviĝis al la kolĉaka* stabo. Per tio sama vi evitis skandalon pro via ĉarlatanaĵo.

* Kolĉak: Kontraŭrevolucia generalo, okupinta en 1919 Siberion.

— Pardonu, ĉu mi povas ekscii, — trankvile demandis Vinokurov, — de kie vi ricevis ĉi tiujn informojn?

— Ĝi ne gravas... — estis kontraŭdironta la prezidanto, sed Ivagin interrompis:

— Kial do ne? Ne ŝuldigu lin! Jen, Semjonov, rakontu!

Semjonov leviĝis kaj, ordigante sian ĉemizon, tusetinte, klarigis:

— Patro mia konas vin, kamarado Vinokurov! Kune kun li en la uzino vi laboris. Nu, li estis antaŭ kelkaj semajnoj ĉe tie kaj atentis la konatan personon. Ni intercetere ĉi tiun temon pritraktis kaj decidis tiun aferon klarigi. Tio estas, kiamaniere la blankgvardiano partianiĝis? Nu, jen, ni ricevis el Irkutsko viajn dokumentojn. Kaj la fotokarton. Verŝajne, vi rekonos vin, se permesi al vi ĝin ekrigardi! — Semjonov larĝe ridetis kaj brilis per la okuloj.

La vizaĝo de Vinokurov subite deformiĝis kaj li ekridis. La ĉambrego tuj silentiĝis. La vizaĝo de Vinokurov neniam estis ridanta. Eĉ la rideton neniu vidis sur lia vizaĝo. Tial tiom strange estis vidi lin ridanta.

Vinokurov ridis, sed la okuloj restis senmovaj kaj ektimigite malfermitaj. Li ridis, sed la lipanguletoj konvulsiis kaj ŝajnis, ke la rido tuj aliformiĝos je ploro.

— Kiel, kiel bone vi estas informitaj! — apenaŭ eldiris li kaj denove sovaĝe ekridis, streĉe rigardante ien al la elirejo. Ĉiuj returnis sin kaj ekrigardis en la sama direkto. Tie staris Vitalij. Li rigidiĝis kaj aŭskultis la frenezan ridegon de Vinokurov, movetante eĉ nek unu muskolon. Subite per du saltoj li atingis la estradon kaj kaptis la ŝultron de Vinokurov.

Seleznjov! — ekkriis li. — Vi estas Seleznjov! Mi tamen venis ĝustatempe! Jes, jes, mi rekonis vian ridon! Neniu ankoraŭ en la mondo povas tiel ridi! Tie en Berlino, en la restoracieto super Spree, kune kun inĝeniero Berg kaj la maljunulo Velikonskij! Jen kial vi estas tiel pala post la krimea suda suno! Jen kie vi estas pasiginta vian dumonatan forpermeson!

Vinokurov ĉesis ridi. Lia vizaĝo fariĝis kiel granita ŝtonego, kaj nur la makzeloj iom movetiĝis. Li subrigardis al Vitalij, al la salono, silentiĝinta en streĉita scivolemo, al Ivagin kun brulantaj okuloj preta sin ĵeti antaŭ lin se li farus provon kuri, kaj al Semjonov, emocie svingmoviĝanta sur la seĝo. La prezidanto fiksis la rigardon sur Vitalij.

— Vi komplikigis la aferon. Permesu al mi proponi al Vinokurov ankoraŭ du-tri demandojn, kaj poste vi rakontos al ni, en kiuj cirkonstancoj vi renkontis lin en Berlino.

— Vi ne ekscitiĝu, la afero estas pasinta, — sin returnis li al Vinokurov, — ja troviĝas en niaj vicoj ankaŭ eksblankuloj. Se vi klarigos ĉion, laŭorde, ni almenaŭ kompreni povas!.. Ĉu ruĝarmeanojn vi estis mortpafanta? — demandis li subite, klinante sin antaŭen trans la tablon.

— Ne! — respondis Vinokurov, rimarkeble nervumante, — Mi ne estis mortpafanta... Mi servis en la stabo... Kiel skribisto...

— Ĉu skribisto? Jes? Sed en la cara armeo vi ankaŭ servis?

— Jes, nelonge... Dum la milito...

— Ĉu vi partoprenis la batalojn?

— En Galicio... En tiu, kiel ĝi nomiĝas... Apud Lvov...

— Kiom da steletoj vi havis? Du? Tri? Ĉu ankaŭ la Georgkrucon?

— Kamarado prezidanto, — diris Vinokurov mallaŭte, — mi sentas min malbone, permesu malgrandan paŭzon!

La prezidanto turnis sin al la publiko.

— Kiel vi opinias, gekamaradoj, eble ni efektive interrompu?

— Jes, ne malhelpos... Iomete ni fumu...

En la ĝenerala moviĝo Vinokurov, la unua, trairis la necesejon. Lin sekvis Ivagin kun la komisionprezidanto. Post ili, tordante en la manoj cigaredojn, ekfumante kaj vigle interparolante, moviĝis ankaŭ la cetera amaso da viroj.

Ne dezirante en ĉeesto de Vinokurov paroli, Ivagin silentis. Enmaniginte brunan, poluritan anson de la pordo, li nur por unu minuto haltis antaŭ la enirejo kaj returnis sin al la prezidanto:

— Ni devas senprokraste telefoni al OGPU. Tie, malsupre, ĵus mortis pro la apopleksio maljunulino Velikonskaja. En ŝia retikulo estas trovitaj centmil rubloj kaj jena letero.

La prezidanto surŝovis la okulvitrojn kaj prenis la skribaĵon.

— Kion? — ekmurmuris li, — Kion?.. Iru, kamarado, senprokraste la necesejon kaj tenu lin pli firme!

Ĉi-momente en la necesejo krevis akra kaj seka frapo kaj, sin puŝinte sur la kahelan muron, reeĥis tra la malfermata pordo.