Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

* * *

... de junio 1928.

En la kolosaj vitrinoj brilas juvelaĵoj, moviĝas reklamataj modeloj, susuras, kiel falanta akvo, silkoj. Belaj vivantaj pupoj, vestitaj en luksaj roboj, afable ridetas al mi el post la vitroj, vaksaj virinaj piedoj allogas aĉetantojn de la ŝtrumpoj. En la juvelaj magazenoj kiel bluaj, ruĝaj, verdaj fajroj, flamas gemoj. Sed antaŭ la enirejoj sidas sur benketoj bonaspektaj tute blankaj maljunuloj, konvene vestitaj, kun pluvombreloj en la manoj: vi mem devas diveni, almenaŭ pro la malĝojaj vizaĝoj, ke ili estas almozuloj.

Mia aŭtobuso haltas apud ŝtona preĝejo, antaŭ la rivero Spree*. La traveturo trans la ponton estas malpermesita. La publiko malrapide eliras. Sur la ponto ariĝis policistoj en nigraj lakkovritaj ĉakoj. Mi aliras la ŝtonan pontbalustradon. Malsupre tumultas belvestitaj vaporŝipetoj kaj la rivero, enforĝita en ŝtono, vivas. Droninta en sunradioj banejo facile balanciĝas sur la ondoj.

* Spree: Pr. “Ŝpre” — rivero, trafluanta Berlinon.

— Kio okazis? — demandas mi. La policisto ĝentile almetas la manon al la ĉaprando.

— Oni atendas malordon!

Antaŭ la enirejo sur la ponton amasiĝas la popolo. Aŭdiĝas ekscititaj voĉoj. La policistoj formas seninterrompan ĉenon. Parto el ili tenas per direktiloj satajn grasajn ĉevalojn, la alia sin apogas je bicikloj. Super amasiĝinta aliborde homgrupo balanciĝas diverskolora afiŝo kun portreto de Gindenburg. Mi havas bonan vidsenton kaj mi eĉ povas kompreni grandliteran gotikan tekston:

“Mehr Macht dem Reichspräsidenten! Wählt Deutsch-nationale!”*

* “Mehr Macht dem Reichspräsidénten! Wählt Deutsch-nationale!”: Pr. “Mer maĥt dem Rajĥsprezidenten! Velt Dojĉnacionale!” (“Pli da potenco al la ŝtata Prezidanto. Voĉdonu por la germanaj nacionalistoj!”).

Starante sur altaĵo, unu post la alia elpaŝas la oratoroj. Jen parolas ia solida viro, en senriproĉa jako kun pluŝa kolumo. Li havas energian buŝon kun akre mallevitaj lipoj kaj altan frunton. Parolas li tre neklare kaj kompreni lin estas maleble. La kunvenintaj apud la balustrado civitanoj primokas lin. Junulo en uniformo de ruĝfronto, metinte en buŝon du fingrojn, aŭdigas egan fajfon. La policistoj malsereniĝas.

— Ĉu Otto Ŝraŭbe?

— Ho, Genosse! — Ni havas balotkampanjon. Ĉiu klopodas por la siaj. Jen ĉi tiuj babilas pri patriotismo kaj bezono konstrui kirasŝipojn!

En la aero komencas io zumi, ie sub la suno mem briletas arĝenta alo kaj sur niajn kapojn ŝutiĝas pluvo de agitfolioj.

— Kiu deziras neniujn kirasŝipojn, voĉdonu por la socialdemokratoj!

— La socialdemokrataĉoj agitas. Ili estas kvazaŭ kontraŭ la kirasŝipoj, sed fakte — nenia diferenco! Nu, ne gravas! Ni ankaŭ ion faras.

Aliflanke de la rivero sur la tribuno aperas lerta malgranda homo. Eble, li estas deklamisto. Planante ĉiun geston, ĉiun toneton de la voĉo, li samtempe ludas per sia vizaĝo, per sulkoj ĉirkaŭ sia buŝo, per sia rigardo. Kion li parolas? Li povus nenion paroli. Anstataŭ li parolas lia moviĝema korpo.

— Li estas danĝera malamiko! — diras Otto, — ni iru!

Li subite ekkaptas mian manikon. Tiumomente ĉio ĉirkaŭ ni ekmoviĝas. La homamaso subite regrupiĝas. Ĝi formis cirklon, kaj en la centro aperas neniu alia, ol Erich Ŝmidt.

— Kamaradoj! — krias li, streĉante la voĉon, — sub gardo de la polico la faŝistoj kaj socialdemokratoj agitas por siaj kandidatoj! Ne balotu por ili! Ili konstruas kirasŝipojn, ili intencas sufoki nin, ili volas ŝtopi al ni la gorĝojn. Por komunistoj, por defendo de l’ proletaro, por defendo de l’ Sovetunio!

Rot Front, Rot Front! Rot Front!

La policistoj emociiĝas. Oficiro en blankaj gantoj diras mallaŭte ordonon. Tuj komenciĝas en la homamaso tumulto. La policistoj komencis atakadon kun gumbastonoj en la manoj. Mi sentas, ke iu kaptis mian manon. Mi rapide returnas min. Apud mi estas Alice. Sia vizaĝo estas maltrankviligita.

— De kie vi aperis? — mirigite demandas mi, sensukcese penante defendi ŝin per mia korpo de la homamasa premo.

— Poste, poste! Antaŭe ni eliru!

Blasfemoj kaj krioj flugas tra la aero. Arogantaj komsomolanoj krias:

— Fuj! Malhonoro! For socialpolicistojn!

Iu ekkantas malpermesitan kanton. Ĝi daŭras kelkajn minutojn. Poste subite interrompiĝas. La homamaso maldensiĝas sub batoj de la gumbastonoj. Du falintaj sur la pavimo laboristoj krias ion koleran kaj indignan. Kelkaj policistoj kuras post ni.

— Vi ne devas trafi en manojn de la polico! — rapide diras Alice.

Ni kuras trans la placo al pordego de kvinetaĝa domo kaj preskaŭ kunpuŝiĝas kun oficiro. Ni haltas. La oficiro, mirigita, rigardas Alice’n per larĝigitaj okuloj. Ne ellasante mian manon, ŝi nerveme mordas la lipojn. La policisto, atingante nin deposte jam estas kaptonta min je kolumo de la jako, sed la oficiro rekonsciiĝas.

— Bonvolu, fraŭlino! Trairu!

En lia voĉo estas sentata mirego, miksita kun malkontento. Sed li almetas la manon al la ĉaprando tiel ĝentile, ke mi demande ekrigardas Alice’n.

La ŝtona korto estas preskaŭ malplena. Ĝi estas mallarĝa kaj la suno ĝin ne penetras. La brikaj kvinetaĝaj konstruaĵoj aspektas en siaj postaj partoj malafable. Kelke da infanoj ludas sur la asfalto, kurante unu post la alia. Strangege sonas en iliaj infanaj buŝetoj la germanlingva parolado. Kvazaŭ ili ekkrias dum leciono de la germana lingvo parkere ellernitajn frazojn.

Alice spasme spiradas. La vizaĝo ruĝiĝis kaj la okuloj brilas pro la malbone kaŝata indigno.

— Ĉu ĝi ne estas libero de parolado? — diras ŝi mallaŭte.

— Kion do ni faru, Alice? Ĉu ĝi estas malprospero?

— Nenia malprospero! — vigle ŝi kontraŭdiras. — Ni daŭrigos. Ni agitas por la kvina listo.

Ni eliras la straton kaj sub la ŝtona arko kunpuŝiĝis kun Otto.

— Ha! Fine, diablo prenu, mi trovis vin! Kie vi malaperis?

Alice ridetas.

— Mi decidis ien forkonduki la kamaradon. Li estas ja agento de Komintern! — La stratoj estas plenaj de la balottumulto. La bariloj krias pri tridek listoj per senestetikaj afiŝoj. Sur la pavimo bruegas pentritaj ŝarĝaŭtomobiloj. El post angulo aperas procesio de striitaj bagnuloj. Ili iras sen iu ajn gardistaro kaj portas afiŝojn. Alice klarigas:

— Ni postulas amnestion por niaj politikaj enkarcerigitoj. La komunista partio batalas por la amnestio. La laboristaro devas baloti por la komunistoj.

Post la bagnuloj kuregas la popolo. Otto estas senlaca. Malatentante policiston kaj forgesinte, ke post la plej proksima stratangulo ĵus okazis la lukto, li ekstaras ĉe la stratkruciĝo kaj etendas la manon, la procesio haltas kaj denove en unu momento kreskas la homamaso. Orkestro el blankaj instrumentoj mole plenumas la Internacion. El la fenestroj elŝoviĝas kapoj kaj scivoleme rigardas malsupren. Kelkie oni svingas per ruĝaj tukoj.

— Kamaradoj, — krias Otto, — tuj parolos Thälmann!

Eta gramofono alte leviĝas en la aero kaj ronke aŭdigas malkompreneblajn sonojn. La publiko ne komprenas, tamen honorigas en persono de l’ gramofono la kamaradon Thälmann kaj la komunistan partion.

En Berlin ekbruliĝis la fajroj. Fabele transformiĝis la urbo.

La mirakla asfalto, kvazaŭ mallumaj kanaloj de Venecio, duobligas blindigan tremantan lumon de reklamoj, vitrinoj, ĉirkaŭigitaj de diverskoloraj fajroj, kafejoj, varieteoj kaj teatroj. Kune kun aŭtoj glitas sur la pavimo la respeguloj de iliaj lanternoj. Fluoj de la lumo interkruciĝas en la aero. En la ĉielo senbrua aeroplano skizas inter la steloj smeraldajn literojn:

— Voĉdonu, por la socialdemokratoj!

Rondaj verdaj kaj flavaj okuloj de elektrosemaforoj malrapide ekpalpebrumis en ĉiujn flankojn. Sur viaduktoj de la supertera fervojo ekflamis devizoj. Sur fasadoj de kvinetaĝaj konstruaĵegoj saltas, kurbiĝas, malsupreniĝas kaj leviĝas fluetoj de fajroj. La fajrofesto fariĝas grandioza spektaklo.

El malfermitaj fenestroj de kafejoj kaj teatroj aŭdiĝas gaja muziko de charlestown’oj, frotado de piedoj kaj klakado de korkoj. Fleksiĝintaj nudigitaj dancistinoj dolĉe rigardas el la grandegaj fotoportretoj, pendigitaj en pordoj de kafejoj kaj la enuanta pordisto, kunmetinte postdorse la brakojn, indiferente rimarkas:

— La eniro estas libera!

Sed preter, preter! Hodiaŭ pudro, parfumo, sapo kaj la virina korpo estas sur la malantaŭa plano! Vane ĉi tiuj ĉarmaj elegantaj kaj tute modestaj virinoj, diferencantaj de la ĉiuj ceteraj nur per siaj purpuraj lipoj, deĵoras ĉe angulo de la brila Friedrich-strasse, esperante sian kutiman gajnon. Vane sub la sonoj de elfluganta el restoracio “Jazzband’o”, ĉifitaj de l’ vivo rusaj “eksulinoj”, penantaj konkuri kun la berlinaj profesiulinoj, trudas al solidaj burĝoj sian maljuniĝintan korpon. La silko de multekostaj ŝtrumpoj, brilo de lakpantofloj, alloga ĉapelo, kaŝanta la vizaĝon, hodiaŭ ĉio ĉi allogas malpli, ol tridek balotlistoj, kriantaj pri si ĉiuminute, ĉiusekunde.

La kalejdoskopo de la reklamaj fajroj ĉesis servi hodiaŭ al tio, al kio ĝi servas ordinare. La elektro perfidis la homajn kapricojn. La elektro altiras hodiaŭ atenton al la plej urĝa, momenta, al la plej necesa. Kaj kvankam la burĝaro estas tute certa, ke venkos tiuj brilantaj sur la centraj stratoj devizoj de iliaj partioj, tamen kiel fantomo timigas ĝin la modeste lumigita cifero “5”, okupanta sur Bülow-Platz la tutan kvinetaĝan severan fasadon de la Centrejo de l’ kompartio, la cifero, preskaŭ eniĝinta en la tegolan tegmenton.

— Ĉu ni ne veturu hejmen, Alice? Mi ne volas reveni tre malfrue. Almenaŭ du horojn mi devas dediĉi al mia laboro.

Mi skribas denove pri Mosĥozupr. Sed ĉi tiu ĉapitro estas diversflanke necesa en mia romano. Ĝi devas vin meditigi.