Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Metropoliteno

Eldoniĝis origine en 1933.

Proksimuma verkojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Varankin

“Karulo! Mi deziras diri al vi mian lastan elkoran ‘adiaŭ’. Adiaŭ, mia bona!.. Hodiaŭ nur mi estas kompreninta ĉi tiun profundan vorton. En la animo renaskiĝas la pasinto. Kiel strange! Pro tia bagatelo, kiel du biletoj de la berlina metropoliteno, kiujn mi trovis en mia valizo, preparante ĝin por la forveturo. Ĉu vi memoras, vi ĉiam prenadis la biletojn kaj tuj transdonadis ilin al mi, kvazaŭ timante perdi?.. Kun tio ĉi renaskiĝis la plej belaj en mia vivo, neniam ripeteblaj, helaj, kiel ĉielruĝo, radiantaj kaj varmaj tagoj: Dankon, karulo, por tiuj ĉi tagoj, dankon! Neniu redonos al mi ĉi tiujn tagojn kaj, sciu mia bona, mia kara, kun kiu ajn estus mi de nun, miaj pensoj ĉiam restos kun vi! Mi deziras, Vitalij, ke en ĉi tiuj linioj vi rekonu vian korresonan kaj delikatan amikinon. Eble, mi alportis al vi tro da doloro, tro da ĉagreno. Kion do mi povas nun fari?..

Knabo mia!.. Mi skribas tion kun sopiro. Estas tre malfacile tion diri, sed se vi amas min ankoraŭ, la malbonan, kruelan, abomenan, plenumu do mian peton, revenu al via familio! Ĝojo de l’ amo ne estas ja la plej granda ĝojo kaj oni ne devas obeigi al la amo ĉiujn ceterajn sentojn. La amo kostas tro multe kaj en iuj okazoj pli bone estas ĝin rifuzi!

Mi havas alian vojon, aliajn devojn. Verŝajne, neniamaniere, aŭ tre malmulte mi utilos en Sovetunio. Ĉi tie estas tiom multaj bonaj kaj honestaj laborantoj. Sed ĉe ni... Mia loko estas tie, kie la batalantoj ankoraŭ ne sufiĉas kaj oni bezonas fari nemezureble multe, por konkeri tion, kio de vi jam estas konkerita. Ĉu mi povas resti en USSR? Ja miloj da germanaj laboristoj dezirus transmigri ĉi tien, pro malkuraĝo, pro deziro eviti kunpuŝiĝon kontraŭ la kapitalista mondo. Se mi restos ĉi tie, ĉu ne rajtus miaj kamaradoj diri, ke mi misuzis la privilegiojn de la partia funkciulino kaj la vojaĝon al USSR por miaj propraj celoj?

Vi diros: sed la hieraŭa nokto. Mi ja ne plu estas knabino. La knabino fariĝis virino. Mia kara, mi hodiaŭ ne estas dorminta. Se la dormo tuŝadis min, mi tuj ektremadis kaj longe kuŝis kun la malfermitaj okuloj. Kaj jen, ĉu vi komprenas, eble, ĝi estas ridinde, mi eĉ ne meditis ĉi tion!.. Mi rememoradis ĉiam unusolan vorton: “Faber”. Milfoje “Faber”!.. Ĉu vi memoras, dum la unua nia renkonto ni veturis en vagono de l’ metropoliteno? Do, en la stacihalo pendis reklama, ridinda tia krajono kun surskribo “Faber”... Bagatelaĵo restas en la memoro! Cetere la plej sensignifajn okazojn, vortetojn, agojn, mi ĉion bone memoras! Vi donacis al mi, elirante el “Admirals-Palast”, du rozetojn, la ruĝan kaj blankan, kaj ridetis karese. Mi memoras, Vitalij! Ĉu vi ankaŭ?.. Vi donacis al mi kelkajn versaĵojn en la rusa lingvo. Unu el ili mi komprenis ĝis la lasta vorto kaj lernis parkere... Mi eĉ tradukis ĝin esperantlingven... Eble estas strange, ke en mia cerbo ĉio tiel interplektiĝis, sed ne gravas!.. Mi elmontras hodiaŭ la plej kaŝatan, kion mi hontas ordinare. Vi povas eĉ nomi min sentimentala filistrino. Vi povas kaj rajtas!..

“Al nia viv’ kaj sort’ ekzistas la kompar’;
Du ŝipoj renkontiĝas tiel en la mar’.
De la humila ondo karesata,
Sen la malhelpoj, baroj kaj ĉagren’,
Kun vel’ ventplena via la boato,
Proksima estas jam al la haven’!..
Sed mia do post mara ŝtorm’ kruela
Naĝadas nun sen unu eĉ remil’!
Ĝi flugas al abism’, sen iu direktil’!
Adiaŭ do! Amik’, nenion mi pretendas!..
Ne sekvos vi post min, kaj vin mi ne atendas!..”

... Vi demandas, kia estas mia opinio rilate al la hieraŭo? La simpla! Ĝi devis okazi. Ĉu alie povus esti?.. La amo trovis, fine, sian finalon. Kion mi, naiva, tiel timis!.. Libere mi sentas min nun, karulo! Kio estas ŝanĝita en mi? Ĉu min timigas, ke mi fariĝis virino?.. Kial do? Eble, naskiĝos infano?.. Tio feliĉigos min!

Pardonu pri la kaŭzita al vi doloro. Adiaŭ, senrevene adiaŭ! Mi estas forveturonta eksterlanden kun la matena vagonaro kaj vi ne plu revidos min!”.

Vitalij apenaŭ finlegis la lastajn liniojn. Alice, tamen, forveturas! Li denove restas kun la premanta sopirego, sola, ĉiam sola. Maleblas, maleblas!

Vitalij estis kuranta tra la ĉambro, manpreminte la kapon. Revenigi ŝin, revenigi! Li ekrigardis la horloĝon. Ĝi ne funkciis. Li ĵetis sin al la najbaro kaj tamburis la pordon.

— Kioma horo estas? — kriis li.

Baldaŭ la deka! La vagonaro de Alice estas baldaŭ forveturonta. Senprokraste la stacidomon!

Li eldomiĝis. Dumkure li sursaltis ŝtupareton de tramo, laŭkutime homplena, kaj, spasmspirante, turnis sian vizaĝon renkonte al vento. La vizaĝo brulis. Kvazaŭ fajro, la vento ne freŝigis ĝin kaj ŝvito superverŝis lin tutan.

Bedaŭrinde, la tramo malrapidege moviĝis kaj baldaŭ faris kelkajn daŭrajn haltojn. La publiko, indignante, eltramiĝis kaj piediris, postlasante vicon de starantaj vagonoj. Vitalij, perdinte la paciencon, ankaŭ desaltis kaj kuris antaŭen. Postlasinte ĉirkaŭ tridek vagonojn, li atingis fine la veturantan kaj per ĝi daŭrigis la vojon pluen. Sed ĉi tiu same indignige malrapide moviĝis kaj ĵus atinginte Lubjankan, definitive haltis. Kun malbenoj, denove li elkuris straten. Ĉi-foje la afero estis serioza. Sur Lubjanka staris senmovaj rondoj de l’ vagonoj, inter Lubjanka kaj la Teatra Placo ankaŭ vidiĝis la senmovaj vagonrubandoj. Samo estis sur la Teatra Placo mem kaj pluen, sur Dmitrovka.

La homamaso ŝtopis la stratojn kaj ŝajnis esti iu granda festo. En la koro de Vitalij subite ekpulsis la alarmo. Kio okazis? Kio okazis tie denove?.. Li ja memoras ankoraŭ la katastrofon, kies ĉeestanto li estis unufoje en aŭtuna vespero!.. Nun li scias, kion estis preparantaj la sabotantoj en Mosĥozupr. Ĉu ne hodiaŭ estas atendebla la konkludakordo de ilia laboro? Li plirapidigis la paŝojn kaj ju pluen li iris, des pli malfacile fariĝis trabati al li la vojon tra la densa popolamaso, des pli rapidis ien la preterpasantoj, des pli maltrankvilaj, laŭtaj kaj alarmaj iĝis la voĉoj.

Ie estas avario, ie estas avario! — meditis li kaj sammomente, teruriĝinte li rememoris, ke Olga je la deka horo estis jam venonta al la stacidomo, kaj se ŝi ne trovis tie lin, ŝi estis veturonta ĝuste en tiu ĉi direkto. Li estis forgesinta pri la telegramo de Olga, ricevinte la leteron de Alice. Por Olga ne restis loko en lia koro. Sed se, subite...

Ne, ne!.. Kial la malfeliĉo devas okazi nepre al ŝi?..

Li ekkuris pli rapide, sentante, kiel la ŝvito gutas de lia frunto kaj en la maldekstra flanko io pikas interne. Li kunigis la dentojn kaj premis la flankon per la mano.

— Sed, se la malfeliĉo okazis al Alice?! — kun eĉ pli granda teruro ekpensis li. — Ja ŝi ankaŭ estis veturonta ĉi tiun stacidomon. — Ĉi tiu penso dekobligis liajn fortojn.

— Kio okazis? — kriis li al la homoj, kurantaj apude.

Oni ne respondis al li. Nun li vidis, ke li ne estas sola, la tuta homamasego kuregis en direkto al la Strastnaja Placo. Nur tiam ĝi tiel aspektas kiam la homoj eksciis, ke ie okazis malfeliĉo kaj la sovaĝa scivolemo puŝas ilin antaŭen por konvinkiĝi tion per la propraj okuloj.

Vitalij kuratingis la placon, spasmspirante. Li dispuŝis per la kubutoj rondon de la kunvenintoj kaj sin ĵetis al la reloj. Du tramoj, je pecetoj frakasitaj, kuŝis sur la pavimo. Pecoj da vitro, hele brilantaj sub la suno, estis disŝprucitaj sur la asfalto. Rajdmilicanoj formovigis la publikon. Kelke da sangantaj kadavroj estis metitaj unu apud la alia. Vitalij rimarkis nur korpon de virino kun malgrasetaj piedoj en disŝiritaj rozkoloraj ŝtrumpoj, kuŝintan sur la brusto. Kun ĉesinta batadon la koro, li ĵetis sin al ŝi. Malalte klininte sin super la korpo, metante la bandaĝon sur la ŝvelantan pro sango vundon genuis antaŭ la korpo Alice.

Alice!

Kio estis en ĉi-krio? Ĉu teruro, malespero, timo, alarmo?.. Sed Vitalij mem estis ĝin kompreninta tuj, post kiam li ekkriis. En ĝi estis ĝojo, furioza ĝojo, grandega plifaciliĝo, momenta trankviliĝo. Alice ne fariĝis viktimo kaj ĝi ja estas la plej grava!..

Alice levis la kapon kaj serioze rigardis al Vitalij.

— Helpu al mi, Vitalij, returni ŝin, — simple ŝi diris.

Li sin klinis kaj zorgeme submetinte la manon sub korpon de l’ virino, returnis ĝin vizaĝsupren. Li ekvidis mortpalan kripligitan vizaĝon kun la fermitaj okuloj. Alice maltrankvile klinis sin al la brusto de l’ virino.

— Ŝi vivas, — diris ŝi kontentigite, — Ŝi ne mortos.

Vitalij ĵetis al Alice dankeman jubilan rigardon. Ili ambaŭ leviĝis.

— Venas maŝino de urĝa helpo! — diris la aliranta milicano. — Dankon, gekamaradoj!

Alice kaj Vitalij returnis sin al la publiko kaj subite Vitalij eksentis doloran spasmon en sia brusto. La sango superverŝis lian haŭton. El la homamaso, sur lin estis fiksitaj grandaj seriozaj okuloj de Olga.

Olga, — murmuris Vitalij, apogante sin kontraŭ la telefonkolono, — Olga!..

Alice ektremetis, kaptis lian manon kaj tuj ellasis, instinkte rektiĝante. En ĉi tiu momento la vunditojn prenis sanitariistoj kaj la homamaso disiris. Vitalij ekvidis, ke Olga ne estas sola. Apud ŝi staris Ivagin, sulkiĝinta, metinta la maldekstran manon en la poŝon kaj per la dekstra tenante Injon. La knabineto rigidiĝis pro ektimo.

Olga faris unu paŝon antaŭen. Ivagin kun la infano restis samloke. Vitalij ankaŭ ne movetiĝis. Olga malrapide aliris Alice.

— Vi! — diris ŝi, — Ĉu vi efektive lin amas?

Alice ne respondis. Kun haltiĝinta koro, ŝi rigardis en la vizaĝon de Olga. Tiu aliris pli proksime, profunde ekrigardis la bluajn okulojn de Alice kaj mallaŭte flustris:

— Mi al neniu deziras malbonon! Mi estas nun ja tute alia!

Kaj returninte sin al Ivagin, kun tremo en voĉo, aldonis:

— Ĉu ne vere, kamarado Ivagin?

Ivagin kolere ekbrilis per la okulvitroj.

— Sed pri la filino vi forgesas, Olga Alekseevna?

— Pri la filino? Ho, jes, pri la filino... — murmuris Olga.

Injo unumomente liberigis sian maneton, rapide transkuris la vojon kaj, ĵetinte sin sur kolon de la patro, ĝoje ekkriis:

— Paĉjo, kara mia! Mi revenis, mi revenis!.. Kial vi denove ne estas razita, paĉjo? Ni veturu pli rapide hejmen! Tuj vi devas vin razi, kara paĉjo!.. Sed, kial, paĉjo, larmoj aperis en viaj okuloj?..

Vitalij levis la kapon, viŝante per naztuko la okulojn. Alice jam estis for. Ŝia gracia figureto en la jungŝturma bluzo perdiĝis en la amaso da rapidantaj homoj sur la trotuaro.

Kelkajn tagojn poste Vitalij estis leganta la raporton pri sia vojaĝo en vagonuzino Mytiŝĉi*. Dum dudek minutoj li estis parolanta pri la eksterlando, rakontante pri la berlinaj ruĝfrontanoj. Poste, penante plej reliefe prezenti la nekonatajn malproksimajn kondiĉojn, li daŭre priskribis en ĉiuj detaloj la metropolitenon. Kaj nun lin trafis la surprizo. La laboristoj havis tute ĝustan ideon pri la metropoliteno.

* Mytiŝĉi: Apudmoskva urbeto.

— Ĝi estas kompreneble, kamarado! — oni kriis al li el la publiko. — Ĝi ja similas nian elektrovagonaron! Ni ja estas konstruintoj de tiu lasta!

Vitalij embarasiĝis. Kial li rakontas al ili pri la postlimaj mirakloj? Ĉu ne li mem estis ĵus eliranta el tiu sama elektro-vagonaro en stacio Mytiŝĉi? Ĉu ne li mem ĵus estis jubile rigardanta la mallongan rubandeton de la longaj kaj plattegmentaj vagonoj kun ses rondaj tubetoj sur la tegmentoj, kunmetantaj la vagonaron sen lokomotivo? Mirindan vagonaron sen fumo kaj vaporo, kiun la publiko antaŭ du semajnoj estis observanta kiel renoviĝintan ikonon, kaj nun, ŝajnigante sin indiferenta, samtempe ne povas kaŝi la provincan patriotismon:

— Ni, cetere, havas la elektran vagonaron! En du minutoj oni povas Moskvon atingi!

Kaj vere estas ja! La metropoliteno mankas ankoraŭ al Moskvo, sed efektiva metropoliteno kuras inter Moskvo kaj Mytiŝĉi! Certe aperos tia ankaŭ sur Mjasnickaja strato! Kaj kion oni devas akcenti, kion? Ne laŭberline, nelaŭparize ĝi estis projektita, konstruigita, surreligita kaj ekfunkciigita, sed laŭ plano de la laboristoj en Mytiŝĉi! Same, ne kun helpo de iu eksterlanda firmao, sed memstare de ĉi tiuj homoj, kiujn li nun informas pri la eksterlando. Vitalij skuis la kapon kaj subite transiris la sovetian limon:

— Gekamaradoj, ĝi ja estas vero! Bone, ke vi memorigis min! Kio por ni estas eksterlando, se ni malkurtenas la estonton, se kvin jaroj kuŝiĝas antaŭ ni, kiel amuza modelo de tiom grandioza konstruaĵego, kian ne vidis ankoraŭ la mondo! Energetika bazo de la sovetia konstruado, neelĉerpeblaj fontoj de la natura kaj homa energio, transformiĝantaj je konstruataj fabrikoj, uzinoj, hidrostacioj kaj fervojoj, — kiel ĝin povas fidi la fremdulo?.. Ja estas fakto, ke Rusio paŝaĉis per malgrasa muĵika ĉevalaĉo kun kaviĝintaj flankoj, sed USSR decide anstataŭigis la ĉevalaĉon per la elektrovagonaro!

Vitalij sentis en si iun nekonatan ĝis nun emocion. Kun brilaj okuloj elĵetadis li en la halon flamantajn vortojn, kaj estante certa, ke tiuj ĉi vortoj estas tuj akceptataj de l’ aŭskultantoj, ke la bruaj aproboj kaj aplaŭdoj estas signo, ke la laborista amaso lin komprenas, li ĉiam pli kaj pli entuziasmiĝis.

— Ĉu ankoraŭ ekzistas antikva vilaĝo? Kie ĝi estas, la pajla? Ne plu ekzistas la malpura pajla vilaĝo! Anstataŭ ĝi aperas puraj, elektrolumigataj kolonioj. Malaperas dispartigitaj sensukaj kampoj, malaperas plugiloj kaj erpiloj, invado de la ŝtalaj ĉevaloj forigas la etmastrumadon! Grenfabrikoj kaj sennombraj kolĥozoj* kreskas sur loko de la malnova etburĝa mastrumado. Ni estas likvidontaj la klasojn! Ni faras gigantan paŝon al socialismo! Ĝi ne estas revoj, ĝi estas realaĵo!

* Kolĥoz: agrikultura kamparana kolektivo, plejparte anstataŭiginta en USSR la antaŭan individuan etmastrumon.

Unuafoje post longaj monatoj sentis Vitalij sin tiel libere. La laboristoj superŝutis lin per demandoj. Li estis respondanta, ameme klarigante ĉiun detalon. Li estis ĉi tie aŭskultata ne kiel fremdulo-scienculo, sed kiel la sia, parenca.

Li restis en Mytiŝĉi ĝis la vespero. Kelkaj junuloj konsentis akompani lin ĝis la famekonata ĉi-tiea akvopumpejo, kiu allogis lian intereson, kiel komunala entrepreno. Ĝi estis en trikilometra distanco de l’ urbo kaj ili faris bonan promenon tra la kampo. La suno jam estis subiranta, orumante randojn de la senmovaj nuboj en la horizonto. La varma aero estis tute kvieta. En la kampo aromis freŝe falĉita fojno. Transsaltinte kavon, ili flankiris en abian arbaron.

Kaj ĉi tie okazis tiel, ke Vitalij, iom postrestinte, perdis siajn kamaradojn. Li restis en netrairebla, malluma densejo. Ie proksime estis ankoraŭ la tago kaj la aero estis diafana. Ĉi tien penetris eĉ nek unu radio. Flavaj sekaj abioj denspremiĝis unu al la alia, ĉirkaŭprenante sin per la branĉoj kaj malalten mallevinte siajn alojn. Mola tapiŝo el koniferfolioj sub la piedoj kaŝis la senvivan teron. Densejo, mallumo, malvasteco, forigis la vivon el ĉi tie. Nek laboremaj insektoj, nek birdpepado, nek arbusteto de la herbo, nenio!.. La ensorĉita fabela arbaro, mallumaj, senmovaj, kvazaŭ artefaritaj por scenejo, arboj.

Se super ili ŝtormus la ventego, ĉi tie restus same kviete, nek unu sono estus aŭdebla. Vitalij eksentis timon. Kie li estas? Kia stranga arbaro! Li eĉ ne supozis, ke povas ekzisti tia mallumo kaj densejo!

La kamaradoj, ŝajne, iom antaŭen foriris. Li estis vokanta ilin, sed neniu respondis. Li iris dekstren, sed farinte kelkajn paŝojn, li konvinkiĝis, ke li falsdirektis sin. Tiam li turnis sin maldekstren, sed nur pli endensiĝis. Post mallonga atendado, li decidis iri kien ajn. Tute egale, li devus ien veni. Rompante la sekajn branĉojn kaj forte fleksiĝante, por ne trapikigi al si la okulojn, li iris rekten. Post kelkioma tempo en la senmova muro aperis lumo kaj baldaŭ li eliris sur herbejon. La herbejo estis verda, sukplena kaj trafe kontrastis kun la densega arbaro. Iu disĵetis sur ĝi blankajn tendojn kaj ĉirkaŭ du dekoj da junpioniroj piedpilkludis ĉi tie. Iliaj voĉoj estis sonoraj kaj incitemaj. Ili aliris lin.

— Knaboj! — diris li mirigite, — Kiamaniere vi sukcesas sur la vojon de ĉi tie eliri? Kien ajn mi turnis min, ĉie la arbarego estas! Oni ja povas longe erarvagi!

— Ne, onklo! — vigle respondis dektrijara knabo, piedbatante la pilkon, erarvagi ne eblas! La arbaro malantaŭe restas!

— Ĉu malantaŭe? Kial ne antaŭe? — miris Vitalij, ĉirkaŭrigardante kaj serĉante la elirejon de la herbejo.

— Jes, malantaŭe! — respondis flegme la junpioniro, — ĝi estas tie, apud la vilaĝo. Tie neniuj vojoj ekzistas. Sed jen, rigardu, ĉi tie ni, la pioniroj, la vojon aranĝis. Ĝi vin venigos sur la ŝoseon senerare!

Intertempe estis elirintaj el la tendo tiudirekte du knaboj. Ili haltis sub la subiranta suno, forminte du kontrastajn siluetojn. Vitalij observis ilin profile. Unu el ili metis la manojn kun du bastonetoj sur la tamburon, la alia levis la kapon kaj eltiris antaŭen kupran trumpeton kun ruĝa flageto, ekbrilintan sub la suno. Aŭdiĝis la melodia signalo, akompanata de la tamburtrilo.

— Por la vespermanĝo, — ridetis la junpioniro, — nu, onklo, ĝis la revido!

— Ĝis la revido, knabo! — diris Vitalij kaj moviĝis antaŭen.

Tie, kien indikis la knabo, efektive estis la vojo. La arbaro tralasis lin; post kelkaj minutoj Vitalij, atinginte la kamaradojn, eliris la ŝoseon.