Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Mirinda amo

Romano originale verkita en Esperanto

La tekston origine enkomputiligis kiel skanitajn bildojn ĉe https://books.google.com/books?id=oqlVAAAAYAAJ la Nov-Jorka Publika Biblioteko (New York Public Library)

Proksimuma verkojaro: 1913

Kreis la Esperantan tekston: Luyken

La skanitajn tekstobildojn transformis en tekston Robin van der Vliet.

Tiun ĉi libron dediĉas la verkinto al sia patro Heinrich Carl Wilhelm Luyken kun fila amo kaj profunda dankeco ĉe la okdeka datreveno de lia naskotago la 23an de Aŭgusto 1913.

MIRINDA AMO

ĈAPITRO I

Finsomera suno malleviĝis post vico da arbetaĵoj, kiuj superkreskis krutaĵon apud nelarĝa, folioriĉa vojeto kampara. La kontraŭa flanko de la vojeto prezentis vidaĵojn pli diversspecajn, permesante, inter branĉolarĝaj arboj, en la malproksimeco, ekrigardeton jen al ĉarmaj konturoj de montetoj, delikate kolorigitaj de la subiranta suno, jen al kampoj, ridetantaj tra plektobarilo, kun aro da sin paŝtantaj bovinoj. La vespero estis tre bela kaj serena. Post la varmega tago nun blovis dolĉa, malvarmeta venteto, parfumita de bonodoraj floroj kaj de novefalĉita fojno.

Sur tiu ĉi vojeto ekvidiĝis figuro de infano, naŭjara knabineto, malrapidanta kaj mallaŭte kantanta melodion iom malgajan. Foje la knabino interrompis la kantadon, jen por rigardi la belan, tra la foliaro videblan ĉielruĝon aŭ aŭskulti gajan pepadon de birdo, kaj jen por kolekti kelkajn frumaturajn rubusojn. Ŝi estis belete vestita per mallonga, helkolora vesteto kun larĝa, helblua rubandego, ligita ĉirkaŭ la talio, blankaj ŝtrumpoj kaj belformaj, nigraj ŝuetoj. Larĝranda ĉapelo el delikata pajlo pendis sur ŝia dorso per rubando de la sama koloro kiel la zono, kovrante grandaparte la abundajn brunajn harojn. La eksteraĵo kaj teniĝo de la knabineto estis allogaj kaj plenaj de infana ĉarmo; ŝia vizaĝo estis, kvankam ne efektive bela kaj iom pala, tamen tre dolĉa kaj interesa pro malhelaj, inteligentaj okuloj.

Subite la infano haltis kaj streĉe aŭskultis: Ie, maldekstre, ne malproksime aŭdiĝis, post kelkaj arbetaĵoj, ludado sur violono. Ĝi estis reva, karesa muziko, kiu tute ravis ŝin. Senbrue ŝi demetis korbeton, kiun ŝi portis per unu mano, kaj staris, dum kelka tempo, senmove, kun rigardo fiksita en la direkto, el kiu venis la ĉarmaj sonoj. Sed nun la trankvilecon malĝentile interrompis alveno de aro da bruaj infanoj, vilaĝanaj knaboj kaj knabinoj.

La plej granda el la knaboj, marŝanta kelkajn paŝojn antaŭ la ceteraj, levis la manon kaj diris:

– Aŭskultu, kamaradoj! Jen li estas, en la malnova, ŝtonminejo. Silenton! – Kaj al knabineto, kiu ne tuj obeis lin, li ekkriis: – haltigu vian bruaĉon, Marinjo; aŭskultu!

Alia, pliaĝa knabino, portanta sur unu brako dikan, ruĝvangan infaneton kaj kondukanta same ruĝvangan knabeton per la alia mano, diris riproĉe:

– Vi faras pli da bruaĉo ol ni ĉiuj kune, Joĉjo. Vilfrido sendos vin for; vi scias, ke, la lastan fojon, li preskaŭ faris tion.

Joĉjo, neĝentila knabo kun flameruĝaj haroj, iom malpura bluzo kaj trogranda pantalono, ŝajne farita el eluzita vestaĵo de l’ patro, tute ne atentis la averton de la admonema knabino, sed triumfe kriis:

– Ĉu mi ne diris al vi, ke li estas tie? Venu, ni eniru per la malnova enirejeto.

Li antaŭiris, kaj liaj gekunuloj, ok aŭ naŭ diversaĝaj infanoj, sekvis lin tra malnova, evidente malofte uzata barilpordego. Vojeto, verda kun surkreskinta herbo, kondukis ilin al kvieta, soleca loko. Tio estis iama malgranda ŝtonminejo, verŝajne forlasita baldaŭ post la komenco de la laboro pro nesufiĉa profito. Sur ĝia fundo kaj parto de la iam krutaj deklivoj jam surkreskis abundo da diversspecaj kreskaĵoj. Tiu ĉi malplenejo estis ĉirkaŭita ĉe ĉiuj flankoj de arboj kaj arbetaĵoj, escepte tie, kie troviĝis, en neniu sciis kiel antikva tempo, veturila alirejo. Tiu ĉi luma interspaco donis ĉarman vidon al proksimaj kampoj kaj montetoj, kvazaŭ prezentante belan, enkadrigitan per folioj pejzaĝon.

Post mallonga ĉirkaŭrigardo la infanoj trovis la objekton de la serĉo, la violonludanton. Tiu ĉi estis dektrijara knabo, kuŝanta sur herbokovrita terpeco. Ĉe lia flanko troviĝis liaj violono kaj arĉo kaj, iom pli malproksime, pajlĉapelo. Li kuŝis sur la dorso kun ambaŭ manoj interplektitaj sub la malantaŭo de l’ kapo, fikse kaj reve rigardante la kelkajn malpezajn de la subiranta suno rozkolorigitajn nubetojn. La knabo estis bone vestita, kvankam per iom tro mallongaj kaj mallarĝaj vestoj. Evidente li kreskis pli rapide, ol li eluzis siajn vestaĵojn. La vizaĝo, kiun li malrapide turnis al la venintaro, estis plaĉa, ronda kaj sanoplena, kaj ĝiaj trajtoj montris pensemon kaj bonkorecon, sed, samtempe, firmecon de l’ karaktero, eĉ pli grandan, ol oni ordinare rimarkas ĉe knaboj dektrijaraj. La rigardo de malkontenteco, kiun lia vizaĝo akceptis, kiam li ekvidis la amaseton da infanoj, estis pli ŝajnigita ol reala. Leviĝinte ĝis sidanta teniĝo, li demandis iomete malafable:

– Nu?

La ruĝkapulo, kiu ĝis tiam prenis sur sin la rolon de estro kaj despota leĝdonanto, ŝteliris en la malantaŭaĵon, ŝajnigante, ke li ne rimarkis, ke tiu ĉi demando aldirektiĝas al li. Tiam la knabino, kiu antaŭ kelkaj minutoj faris al li la merititan riproĉon, diris ĝentile:

– Ĉu vi jam finis ludi vian violonon, Vilfrido?

La tono de tiu demando kaj la teniĝo de la grupeto da infanoj montris, ke ili kondutadas antaŭ la muzikanto ne nur kun respekto kaj admiro, sed ankaŭ kun amo.

– Jes, – respondis la knabo iom pli afable, – mi jam finis. Mi ludis du horojn kaj nun mi estas laca de ludado.

Tiu ĉi diro videble malgajigis la infanojn. La sama knabino ree parolis:

– Rakontu al ni do, mi petas, unu el viaj belaj rakontoj, Vilfrido.

La knabo sidanta sur la herbo ridetis, kontraŭvole. Li volis ŝajnigi tediĝon, kvankam li ne povis ne esti kontenta pro la peto.

– Ho, jes, faru tion, – ekkriis samtempe seso da infanoj. – Ho, jes, – ekkriis ankaŭ la ruĝkapulo, – daŭrigu vian rakonton pri la princido kaj la rabistoj.

– Ne, Vilfrido, – plende diris la knabino, kiu vartis la du infanojn, – mi ne aŭdis la unuan parton; krom tio, mi ne ŝatas rakontojn pri rabistoj.

– Nu, Nelio, kiajn do rakontojn vi ŝatas?

– Mi preferas fabelojn pri feinoj, kiuj bonfaras al bonaj infanoj. – Aŭ, – konsentis alia etulino, – aŭ pri feinoj, kiuj aliformigas malbonajn infanojn en bestojn.

– Bone, – respondis Vilfrido, – mi rakontos al vi tre mallongan feinrakonton, kondiĉe, ke vi ĉiuj senbrue atentos, kaj ke neniu moviĝados.

Ĉiuj aspektis tre kontentaj kaj jam sidiĝis aŭ kuŝiĝis sur la herbon apud la rakontonto, krom la bubo kun la mallongigita de l’ patro pantalono, kiu malkontente sulkigis la frunton, murmurante ion pri “knabinaĉa sensencaĵo”. La knabo, kiu fariĝis la altira centro de la grupeto, ekkoleretis kaj akre parolis:

– Vi ja ne estas devigata aŭskulti, ruĝharulo; se vi ne ŝatas feinrakontojn, foriĝu.

– Unu el la knabinoj, kiu sidis plej proksime al la rakontonto, flustris al li:

– Faru al ni longan rakonton, Vilfrido, mi petas.

– Ne, Marinjo, – respondis tiu ĉi, – jam vesperiĝas; kaj mi ne volas, ke via patrino riproĉu min pro tio, ke mi retenis vin tro longe. Vere, vi sonĝos la tutan nokton pri feinoj kaj koboldoj.

Dume la knabino en la helkolora vesto kaj blua zono estis atente kaj mire rigardinta la preterpasantan aron da infanoj. Timeme, tamen pelita de scivolemo kaj forta deziro ekkoni la muzikinton, ŝi sekvis ilin post kelkaj minutoj kaj nun troviĝis en la malplenaĵo. Vidante, ke oni rimarkis ŝin, ŝi demandis ĝentile:

– Ĉu mi ankaŭ povas aŭskulti, mi petas? La neatendita apero de ĝentila, bele vestita knabino kaj la dolĉa, timema voĉo, per kiu ŝi faris la demandon, tre plaĉis al Vilfrido, kaj li respondis bonkore kaj vive:

– Jes, certe, venu ĉi tien. Vi, Joĉjo, cedu lokon al tiu ĉi knabineto.

Nun, metinte siajn violonon, arĉon kaj ĉapelon sur sendanĝeran lokon, kaj kiam ĉiuj okuloj estis atente fiksitaj sur li, li komencis sian feinrakonton jene:

– Estis iam en malproksima lando du infanoj, knabeto kaj knabineto, kies patro estis karbigisto. Ili loĝis kun la gepatroj en la mezo de granda kaj densa arbaro . . . k.t.p.

La okuloj de la knabo briletis, direktataj jen al bruetantaj suproj de l’ arboj, jen al la lanecaj, rozkoloraj nubetoj super ili, kvazaŭ li volus ricevi de ili inspiron. La infanoj ĉirkaŭ li aŭskultis kun atento kaj ravo, sed neniu el ili kun pli granda ĝuo, ol la dolĉa knabino, kiun ni unue renkontis. Post ĉirkaŭ duonhoro la fabelo finiĝis per la vortoj tiel ŝatataj de infanoj: – “Kaj poste ambaŭ vivadis tre kontente kaj feliĉe.” La juna rakontanto nun eksaltis kaj gaje diris:

– Nun, forrapidu, ĉiuj, jam estas tempo por enlitigi la etulojn.

La infanoj sentis malinklinon foriri, sed ili sciis, ke ne konvenas malobei Vilfridon. . Ili do foriris laŭ la sama vojeto, per kiu ili alvenis, gaje babilante kaj vigle diskutante la ĵus aŭditan fabelon. La knabino en la helkolora vesto volis sekvi la aliajn, sed haltis kaj, sin turninte al Vilfrido, diris ĝentile:

– Dankon pro via permeso aŭskulti; ĝi estis tiel belega rakonto.

Feliĉa rideto aperis sur la vizaĝo de la knabo, kiam li afable respondis:

– Mi tre ĝojas. Sed ne iru tiuvoje; mi montros al vi pli mallongan vojon hejmen.

Li ekprenis la manon de la knabino kaj kondukis ŝin laŭ la jam priparolita malnova veturilvojo en arbareton, poste tra sufiĉe larĝa truo en plektobarilo kaj fine trans dekliva kampo al la ĉefvojo de la vilaĝo. Kiam ili atingis la kampon, la knabino ekparolis la unua:

– Kiel bele vi ludas la violonon! Ĉu vi scias, ke mi aŭskultis vin dum longa tempo, antaŭ ol alvenis la aliaj infanoj?

– Efektive? Mi ne sciis, ke mi havas aŭskultanton. Mi tre ofte vizitas tiun trankvilan lokon por esti sola. Mi legadas kaj ludadas tie aŭ mi revas kelkfoje, farante nenion.

Kun miro rigardante en la vizaĝon de la akompananto, la knabino demandis, parolante rapide:

– Ĉu vi do ne ŝatas amikojn? Mi ĉiam estas tiel soleca, ke mi ofte tre deziras havi amikineton. Sed la patrino ne permesas, ke mi ludu kun la infanoj de la vilaĝo. Miaj solaj ludkamaradoj, do, estas miaj gekuzoj el Trenthall, sed mi nur malofte vidas ilin; kaj, verdire, la patrino ne tre amas ilin, ĉar, ŝi diras, ili estas neĝentilaj kaj tro dorlotataj. Efektive, mi pensas, ke mia kuzo Valtero estas malbona knabo. – Haltinte momenton por profunde spiri, ŝi plue babilis: – Mi bone konas vin; la lernejestro, sinjoro Hutton estas via onklo; ĉu ne?

– Jes, tute prave. Kaj via patro estas sinjoro juristo Broadbent, kaj vi loĝas en la granda, malnova domo trans la rivereto je la alia fino de la vilaĝo. Ĉu ne? Sed mi ne konas vian antaŭnomon.

– Mia nomo estas Flora Broadbent, kaj mi estos naŭjara venontan monaton.

Vilfrido Gallimore ridetis je la naiveco kaj komunikemo de la knabino apud si:

– Mi bedaŭras, ke vi sentas vin tiel soleca, – li diris. Rapide la knabino rediris kun enpensa deziremo:

– Mi tiom dezirus, ke vi povu veni kaj ludi kun mi en la neuzata parto de nia domo kaj en la malnova sovaĝejo post la ĝardena muro.

La knabo ree ridetis, sed tiun ĉi fojon maldolĉe:

– Sed estas certe, tamen, ke mi ne venos; ne pro tio, Flora, ke mi ne volas ludi kun vi, sed pro tio, ke ... mi dubas, ĉu viaj gepatroj permesos al mi veni.

La infano enpense mallevis la kapon, farante nenian respondon. Ambaŭ iris manon en mano dum kelka tempo, senvorte. Vilfrido la unua rompis la silenton, dirante milde:

– Mi esperas, Flora, ke la patrino ne koleretiĝos pro tio, ke vi venas hejmen iom malfrue.

– Tute ne, Vilfrido, – respondis la knabino per voĉtono, kiu enhavis en si kortuŝan, signifoplenan malĝojon, – la patrino ĉiam suferas kapdoloron kaj ... tre ofte ... ŝi ne povas toleri mian kuneston en la ĉambro. Neniu en la domo multe zorgas, ĉu mi venas hejmen frue aŭ malfrue. Ĝis lasta Pasko mi havis guvernistinon tre karan, sed nun mi ne plu havas. Mi ne scias kial. Nun mi iradas ĉiutage al maljuna fraŭlino Thomlinson, kiu donas al mi lecionojn.

En tiu tempo la du infanoj atingis la ĉefvojon, kondukantan al areto da laboristaj dometoj ĉe la fino de la vilaĝo kaj de tie, trans rivereto, preter la malnova domo, kie loĝis la juristo Broadbent. Ankoraŭ tenante la manon de la knabino, Vilfrido Gallimore diris karese:

– Nu, Flora, kuraĝiĝu. Mi esperas, ke via patrino baldaŭ resaniĝos, kaj ke oni donos al vi novan, karan guvernistinon. Nun mi jam devas foriri, ĉar niaj hejmoj troviĝas ja je la plej malproksimaj finoj de Long-Seaton. Adiaŭ.

– Adiaŭ, Vilfrido, – diris la infano ŝanceliĝe, penante havi gajan aspekton, – kaj mi tre, tre dankas vin. Ŝajnis, ke ŝi volas diri ion plu, tamen ŝi ne diris kaj foriris enpense. Kelkafoje ŝi rigardis returne al la hejmeniranta knabo.

Tiu ĉi renkonto estis por la infano grava okazintaĵo, kiu donis al ŝi dolĉan esperon al amikeco, pri kiu ŝia soleca, infana koro forte sopiris. Ŝi venis en la mondon, kiam la plej juna el la tri knaboj de la familio havis jam la aĝon de ses jaroj. Ŝia alveno estis ne nur nedezirita, sed ĝi kaŭzis la morton de la patrino. Du jarojn poste la patro ree edziĝis. La nova, tridekkvin-jara patrino, post naskiĝo de senvive naskita infano – ŝia sola – fariĝis homevitema suferantino de nerva malsano. La patro, tre multafera homo, ne trovis multe da tempo por dediĉi al sia filineto, kvankam li tre amis ŝin. La du pli junaj knaboj estis nun kadetoj en markolegio kaj pasigis nur sian libertempon en la hejmo. La plej aĝa frato, Leo, estis fininta universitatan kurson en Oksfordo kaj ĵus komencis juristan karieron en Londono. Li vizitis la hejmon pli ofte, sed li estis por Flora nesimpatia kaj ne multe atentis sian malgrandan fratinon.

La vivo de la knabino, do, ne estis feliĉa. Ŝia sentema, impresebla koro estis naturdotita de granda amemo, por kiu ŝi ne trovis taŭgan objekton, kaj sentis ne malpli grandan deziron esti amata, kiun neniu tute plenumis. Tiel ŝia animeto malsatis. Al preskaŭ neniu el siaj konatoj ŝi povis konfidi ĉiujn siajn infanajn ĉagrenojn; neniu plene komprenis ŝian promesoriĉan karakteron. Ne estis do mirinde, ke ofte ŝi sentis sin soleca kaj ke, kelkfoje, ŝi fariĝis malgaja kaj plendema. Ŝia sola konsolaĵo tiam estis ŝiaj libroj. Pro manko de vivantaj personoj, kiujn ŝi povus laŭeme ami kaj admiri, ŝi serĉis kaj trovis en la libroj herbojn kaj heroinojn, kiujn ŝi amis kaj admiris kaj al kiuj ŝi image konfidis siajn malgrandajn infanajn sekretojn.

* * * * * *

Dum Vilfrido Gallimore amikiĝis kun la knabino el “Bourne Hall”, li estis la temo de iom akra disputo, okazanta en la hejmo inter liaj solaj kunvivantoj, sinjoro Hutton – aŭ, por doni al li lian plenan titolon, doktoro de filozofio Silaso Hutton – kaj ties domistino, sinjorino Jenkins.

La vilaĝa lernejestro estis en sia studejo aŭ muzikejo, la plej granda ĉambro en komforta domo. Unu rigardeto sufiĉus por diveni, ke la okupanto de tiu ĉambro estas muzik-entuziasmulo kaj sciencamanto. Ĝi enhavis, krom du kordinstrumentoj, belan, malfermitan pianon, sur kies supro troviĝis marmoraj bustoj de Mozart kaj Beethoven. La murojn preskaŭ kovris portretoj de komponistoj, bildoj, prezentantaj scenojn el la vivo de muzikistoj kaj kelke da enkadrigitaj aŭtografoj, originalaj komponaĵoj de famaj verkistoj k.t.p. Tie ĉi kaj tie, sur ŝranko, sur bretoj kaj tabuletoj oni vidis multajn diversspecajn objektojn natursciencajn. En la ĉambro regis fraŭla malordo. Ĉie, sur sofo, seĝoj, sur la piano kaj la planko kuŝis aroj da muzikaj kajeroj. Meze de senorda amaso da kajeroj staris sinjoro Hutton, aspektante malbonhumora pro tio, verŝajne, ke li ne povas trovi ion, kion li serĉis.

La eksteraĵo de tiu viro estis iom stranga. Lia fizionomio estis, spite nekombitaj haroj kaj senzorge tondita barbo, tiu de intelektulo. Li estis vestita per malnova, nigra surtuto kaj nigra, sakforma kaj tro longa pantalono, kies malsuproj pendis je malelegantaj faldoj sur liaj malnovaj, senkalkanaj pantofloj. Li faris sur fremdulon la impreson de pensemulo kaj artisto, kiu estas tute indiferenta pri tio, kion oni pensas pri li. Li ĵus ekgenuis por traserĉi aron da kajeroj kuŝantaj sur la planko, kiam envenis lia domistino, portante plenbrakon da knabaj vestoj. Ŝi estis malgrasa, mezaĝa virino de iom ŝanĝiĝema humoro: jen aminda kaj zorgema, jen koleretema kaj diskutema, sed ĉiam fidela. Hodiaŭ vespere ŝi aspektis malkontenta, ekkolerema.

– Sinjoro Hutton, – ŝi diris, – rigardu tiujn ĉi vestaĵojn de Vilfrido. Mi jam ne povas dece fliki ilin nek plilongigi. La knabo kreskas tiel rapide en la lasta tempo. Vi devas venigi la tajloron por mendi por li novajn vestojn.

– Tre bone, – Sinjoro Hutton respondis distrite kaj daŭrigis la serĉadon.

– Ho, jes: “tre bone”, sinjoro Hutton, mi bone scias, kion tio signifas. Mi hontus lasi la knabon iradi en tiaj eluzitaj vestoj. Se vi estas indiferenta pri via eksteraĵo, tio estas via propra afero; sed, vere, estas hontindaĵo devigi la karan knabon iradi en pantalono kaj jako, kiuj estas tro mallongaj je coloj. Kaj tian karan knabon kun lia deveno, pri kio ...

– Ho, sinjorino Jenkins, ne estas necese koleri nek esti drameca. Mi prizorgos la aferon. Kial, do, tiom da bruo? Knaboj estas tute same feliĉaj en mallonga pantalono, kiel en longa. Oni supozus, ke mi ne amas la knabon. Li estas por mi pli kara, ol vi povas imagi.

– Mi tute ne volas supozi tion, kaj ... mi ne koleras, sinjoro Hutton, – respondis la domistino, sin rektigante kaj ŝajnigante malvarmetecon, dume, efektive, ŝi estis eksplodonta.

– Nu, vere, mi ne komprenas, kial vi bezonas fariĝi histeria.

Mi? – rediris akre la virino, – mi opinias, ke mi amas la knabon ĝuste tiom, kiom vi. Mi! kiu patrine vartis kaj flegis lin, de kiam li estis etulo! Kaj tion mi volas diri al vi, sinjoro doktoro, ke, eĉ se mi kredus nenion – dank’ al Dio, mi kredas – mi ne maltrankviligus la kapon de la knabo per duboj kaj senreligia babilado. Kia bono instrui al li la religion en la lernejo kaj malfari ĝin en la hejmo? Mi! efektive! Mi estas lia onklino ĝuste tiom, kiom vi estas lia onklo, tion mi ja scias. Eble mi scias pri li kaj lia deveno pli, ol vi supozas.

Sinjoro Hutton respondis seke, kvankam li sentis grandajn malplezuron kaj maltrankvilecon:

– Eble, sinjorino Jenkins; tamen, mi ne volas diskuti kun vi tiun aferon nek la rimedojn per kiuj vi akiris vian scion.

En tiu momento Vilfrido eniris la ĉambron kaj, vidante, ke la onklo sin okupas per ordigo de muzikaj kajeroj, li demandis gaje:

– Ĉu la kvaro ludos hodiaŭ vespere, onklo Silaso?

– Jes, mia knabo.

– Kion vi ludos?

– Verŝajne, se doktoro Rees venos, la grandan kvarteton en Cis mol de sinjoro Beethoven, la glora, senmorta majstro.

Post momento da silento Vilfrido ree demandis:

– Ĉu vi ne dezirus, onklo Silaso, ke sinjoro Beethoven estu veninta, li mem, anstataŭ sendi al vi la partiturojn de sia verko?

– Ho! Vilfrido, knabo mia, – respondis la viro, genuanta sur la planko, kiom mi tion dezirus! Sed li ne venos. Mi ofte petegis lin viziti Londonon. Ne, li ne volas veni. Li malesperas trovi ĉitiulande tiun profundan, simpatian muziksentemecon, kiu, li pensas, estas por li nepra neceso.

Li eksilentis kaj, stariĝinte, daŭrigis vivece:

– Li eraras, li tute eraras, ĉar lia majesta, titana animo estas tute sendependa de tiaj stimuloj. Oni efektive adorus lin ĉi tie. Plue, li certe evitus tre multe da malagrablaĵoj pro la ĵaluzo, manko de ŝatateco kaj avareco, kiuj nun ofte maldolĉigas al li la vivon, lian grandan, noblan, lian senkompare dian koron. Lia amikeco kaj la memoro pri la amikeco de via mortinta patro estas por mi la plej karaj aferoj en la mondo. Vilfrido, post la morto de tiu granda viro, tiuj ĉi partituroj kun la propramane skribita dediĉo kaj la ilin akompaninta letero valoros centojn da funtoj sterlingaj.

* * * * * *

Je la duono post la oka alvenis du muzikistoj el la vilaĝo: sinjoro Farrant, apotekisto kaj sinjoro Billing, arĥitekturisto kaj, iom poste, doktoro Rees el Romfordo. La alveno de tiu lasta sinjoro evidente faris grandan plezuron al ĉiuj. Li estis impona, bonkora persono kun eleganta parolstilo kaj simpatia fizionomio. Lin akompanis lia filino Lois kaj ties fianĉo, sinjoro asesoro Perkins, kiuj venis por aŭskulti.

Tiu ĉi kvaro estis, en ĉiuj rilatoj, krom komuna amo al la muziko, iom nebone kunigita amikaro. Doktoro Rees kaj apotekisto Farrant ne tolerus la kelkafoje montritajn malafablaĵojn kaj mokemon de la lernejestro, se ne pro lia neordinara muzika majstreco. Precipe doktoro Rees ofte ofendiĝis pro lia atakema malkredemo. Tiu ĉi karaktertrajto de sinjoro Hutton ne forte ĉagrenis la du kunvilaĝanojn. Efektive sinjoro Billing, havante nenian definitivan konvinkon religian, iafoje afektis amuzon pri liaj blasfemaj aludoj. Krom tio, la arĥitekturisto estis estro de Romforda literatura societo kaj tro ŝatis la tre lertajn paroladojn pri natursciencaj kaj muzikaj temoj, faritajn de la doktoro de filozofio Hutton, por voli malpaciĝi kun li.

– Nu, doktoro Rees, – demandis sinjoro Hutton, – ĉu vi estas preta entrepreni vian malfacilan taskon?

– Jes, – respondis la kuracisto memfideme, – mi tre diligente traludadis mian parton dum la lastaj du semajnoj, kaj mi tre esperas, ke via virtuoza moŝto aprobos mian ludon hodiaŭ vespere. Lastan fojon via akra kritiko iom malkuraĝigis min.

– Efektive, sinjoro Hutton, – ŝerce diris fraŭlino Lois Rees, – mia kara patro ĝismorte timas viajn akrajn korektojn. Kondutu, do, ĝentile kaj pacience kontraŭ li.

– Certe, – respondis la majstro kun klinsaluto, – certe, fraŭlino Lois, pro vi mi indulgos lin. Sed nun, sinjoroj, ni komencu; la kvarteto estas ja iom longa.

Oni pretiĝis. En la duonluma profundo de la granda ĉambro, sur la sofo, sidis la ne-ludantoj, fraŭlino Lois, sinjoro Perkins kaj Vilfrido. La ludo komenciĝis. Sinjoro Hutton ekludis kun majstra sentopleneco la kortuŝan Adagio ma non troppo e molto espressivo tute sen akompano. La impreso, kiun faris la malferma Leitmotiv sur la aŭskultantoj estis profunda. La tri ceteraj muzikantoj nun aliĝis, kaj la mirinda temo plie disvolviĝis. Ŝajnis, kvazaŭ la tonpoeto ĉiam sentus akran, profundan kordoloron kaj dezirus, ke ĉiuj liaj aŭskultantoj sentu la saman doloron. Kiel multfoje antaŭe, tiel ankaŭ tiun vesperon li plene sukcesis. La sentemaj koroj de la knabino kaj de Vilfrido ekpremiĝis kaj pleniĝis pli kaj pli de nedifineblaj sentoj de malĝojo, ĝis kiam, fine, ili malpeziĝis per silentaj, preskaŭ senkonsciaj larmoj.

Ĉio prosperis bone ĝis la tria parto. Subite sinjoro Hutton brue kaj rapide tiris sian arĉon sur la kordaron kaj ekhaltis:

– Sinjoro Billing, – li diris kolere, – estas absolute necese, ke, en tiuj taktoj, viaj akcentataj notoj plene koincidu kun la miaj, por ke ni povu trafi la plenan efekton. Ni reludu la tutan allegro’n, mi petas.

Ekmontrinte per la arĉo la de li deziratan movon, li faris signon por rekomenco.

Tiu ĉi interrompo estis por la tri aŭskultantoj malstreĉiĝo de l’ spirito. Sinjoro Perkins, multe malpli sentema pri muziko ol lia fianĉino kaj ankoraŭ malpli ol la dektrijara knabo ĉe lia flanko, miris pri la stranga efekto, kiun faris sur lin mem tiu muzikaĵo. Li konsciis nur pri malpreciza sento de malĝojo, sed, ne estante naturdotita de memekzamenemo, lia medito estis pli objektiva ol subjektiva. Ekvidante larmojn fluetantajn de l’ vangoj de la amatino, li miris ankoraŭ pli kaj kompate premis ŝin pli forte al la brusto.

La ludo daŭradis. La temo de la mirinde bela tonpentraĵo fariĝis nun pli luma, pli dolĉa. Ŝajnis, kvazaŭ la animo de la komponisto flugpendus alte super ĉiuj mondaj tumultoj, meze de senkorpigitaj spiritoj, en la sereneco de pura, senpeka stato. Fine venis la ekster vortoj dolĉa fintemo, kiu ree profunde tuŝis la aŭskultantajn animojn. Tiam, iom post iom, la temo fariĝis malpli klara, kvazaŭ forflugetanta el ilia konscio. La sentoj ree malstreĉiĝis kaj la koroj malpeziĝis.

La kvarteto finiĝis, kaj en la duonluma ĉambro regis momenta silento. Vilfrido senbrue leviĝis kaj, senvorte preminte la manojn de la gefianĉoj, li elŝteliris por esti sola en sia dormoĉambro. En la mallumo li ekgenuis antaŭ la lito kaj metis la ruĝiĝintan pro emocio vizaĝon sur la malvarmetan littukon. El la amaso da impresoj kaj sentoj nur du aferoj estis por li sufiĉe klaraj: forta, pasia deziro esti bona, senpeka; kaj deziro resti en la pura, spirita atmosfero, en kiun la muzikaĵo estis translokinta lin, tamen li sentis senkapablecon rilate la unuan kaj la plenan neeblecon de la dua. Estis jam post noktomezo kiam, fine, knaba dormemo venkis la ekscitecon de lia spirito kaj endormigis lin.

Survoje hejmen en kariolo, kiun ili estis postlasintaj ĉe la vilaĝa hotelo, Lois diris al la patro:

– Mi ne sciis, paĉjo, ke vi povas ludi tiel bone.

– Nu, – respondis doktoro Rees, – ludi sola kaj ludi en kvarteto sub la estreco de majstro tia, kia sinjoro Hutton, estas tute malsamaj aferoj.

ĈAPITRO II

Kelkajn tagojn poste sinjoro Hutton kaj Vilfrido faris botanikan ekskurson. Tiaj ekskursoj okazis tre ofte. La lernejestro dediĉis multe da liberaj horoj al la edukado de la knabo kaj plenigis lian viglan, impreseblan kapon de provizo da utilaj sciindaĵoj, kiuj estis tre ekster la akiro de liaj samaĝuloj en la vilaĝo. Inter la du homoj ekzistis plenaj amo kaj konfido: neniu patro povis esti pli sindonema al sia filo, ol sinjoro Hutton estis al Vilfrido; kaj neniu filo povis pli fervore redoni patran amon, ol ĝin faris tiu knabo. Malfeliĉe sinjoro Hutton semadis en la koron de Vilfrido skeptikaĵojn kaj ideojn pri spiritaj aferoj, kiujn la knabo tiam preskaŭ ne komprenis, sed kiuj, jarojn poste, kaŭzis al li grandan maltrankvilon.

Survoje ili ekvidis de l’ supro de monteto domon en bela valo apud rivereto, serpentumanta tra herbejoj.

– Jen, rigardu, onklo Silaso, – diris la knabo, – tie staras la domo, kie loĝas la malgranda knabino Flora Broadbent. Kia ĉarma, pentrinda situacio! Ĝi sendube estas tre interesa loĝejo, kaj mi tre ŝatus esplori ĝiajn malnovajn ĉambrojn kaj ĝian malnovan ĝardenon.

– Ne, knabo mia, – respondis onklo Silaso preskaŭ furioze, – ju malpli vi havos aferon kun tiu abomeninde fiera familio, des pli bone estos. Ĉar la patrino de sinjoro Broadbent apartenis al ia antikva, nobela familio, ili pensas, ke ili rajtas de supre, malestime rigardi al ni, ordinaruloj. Solicitoro Broadbent estas tiel fiera, kiel Lucifero, ne sciante, tamen, kial; la egalpezigo de lia budĝeto kaŭzadas ja al li ne malgrandan maltrankvilon. Kaj juna Leo Broadbent, ŝajnas al mi, estas, se eble, pli malbona; li estas malaminda, danda tromemfidulo.

Kvankam Vilfrido jam kutimis aŭdi tiajn maldolĉajn, akrajn juĝojn de l’ onklo pri personoj, kiuj estis por li malsimpatiaj, li tre miris pri tiu ĉi subita eksplodo.

– Ĉu, do, ili estas malbonaj homoj, onklo Silaso? – li demandis iom malgaje.

– Ne, Vilfrido, mi ne volas tion diri. Sinjoro Broadbent ne estas malbonulo. Kvankam juristo, li estas, mi pensas, sufiĉe honesta kaj sincera viro; liaj plej malbonaj ecoj estas liaj troa fiereco kaj manko de simpatio kun la suferanta homaro. Rilate sinjorinon Broadbent, la duonpatrinon de la infanoj, mi scias malmulte, krom tio, ke ŝi estas iluziema, plendema malsanulino, kiu nur zorgas pri sia propra, karega estaĵo kaj hontinde malzorgas la infanojn de la edzo.

Dum kelka tempo ambaŭ kunvojiris silente. Fine Vilfrido ekparolis:

– Onklo Silaso, – li diris ŝanceliĝe sed tre dezireme, – vi kelkafoje parolis kun mi pri mia mortinta patro, sed mi scias preskaŭ nenion pri mia patrino. Mi bone scias, ke vi ne amas paroli pri ŝi; tamen, kara onklo, mi tre deziras ion pli ekscii pri ŝi.

Sinjoro Hutton ne tuj respondis. Enpensiĝe li rigardis la vojon antaŭ si, kaj sur lia vizaĝo aperis embaraso, malplezuro kaj, kvazaŭ, ombroj de malĝojaj memoroj. Ne levante la okulojn li fine ekparolis:

– Estas tri kialoj, pro kiuj mi ne parolas pri ŝi. Unue, mi preskaŭ ne konis ŝin persone, almenaŭ mi neniam klare vidis ŝian vizaĝon. Due, via patro, mortante, kiam vi ankoraŭ estis infaneto, solene promesigis min, ke mi kunportu vin Anglujon, kaj ke mi estu por vi kvazaŭ patro. Tiun promeson mi ĝis nun fidele plenumis.

– Jes, kara onklo.

– Kaj ... ion plu mi ne povas diri hodiaŭ; eble kiam vi estos pli aĝa. Nun, kredu al mi, pli bone estas, ke vi ne sciu. – Post momento li daŭrigis: – La lasta deziro de via patro estis, ke vi neniam konatiĝu kun la parencaro de via patrino. Tio devas esti por vi sankta deziro, Vilfrido. – Ree li eksilentis, sed, momenton poste, li parolis plue: – Kiel vi jam scias, ni, via patro kaj mi, estis kunligitaj per la plej intima, la plej dolĉa amikeco. Ni estis unu por la alia pli ol fratoj. Nenio en la mondo iam povos anstataŭi lian amon, kaj la tempo, kiu, laŭ ordinara sperto, resanigas la vundojn de l’ koro, tute ne malakrigis mian doloron. Ho! – li ekĝemis – li estis unu el la plej belaj, noblaj animoj, kaj la mondo ne estis inda lin.

Ree li silentis, kaj ambaŭ, la viro kaj la knabo, iris flankon ĉe flanko, ne parolante, ĉiu okupata de malgajaj pensoj.

Sed en la juneco novaj impresoj rapide forpelas la antaŭajn, kaj freŝa, juna koro ne longe povas resti malgaja. Ni do vidas Vilfridon antaŭ la vespero gaje fajfantan, kun sia amata violono sub la brako kaj libro en la mano, irantan al la malnova ŝtonminejo. Flankenfleksante kelkajn branĉojn de malaltaj arboj li ekvidis, sidantan sur la herbo, la gracian figuron de sia nova amikino, Flora Broadbent.

La knabino eksaltis kaj kuris renkonte al li:

– Ho, Vilfrido, – ŝi ekkriis, – mi tre ĝojas, ke vi venis. Mi atendis vin ĉi tie hieraŭ posttagmeze, sed vi tute ne venis. – Tiam ŝi haltis kaj, demande rigardante al li en la vizaĝon, ŝi diris: – Ĉu mi ĝenos vin, Vilfrido?

La knabo, metinte la violonon kaj la libron sur la herbon, ridetis bonkore kaj respondis, etendante al ŝi la manon:

– Ne, etulino, mi estas tre kontenta vidi vin ĉi tie. Ĉu tio ne estas ĉarmega ripozejo? Mi nomas ĝin “mia revejo”.

– Ĉu vi, do, ne malaprobas, se mi kelkafoje vizitos vian revejon?

– Tute ne, Flora, vi ne ĝenos min, se vi nur senbrue aŭskultos mian ludadon.

La rapide ŝanĝiĝantaj esprimoj sur la infana vizaĝo antaŭ li amuzis la knabon: Espero, maltrankvilo, ĝojo sin sekvis en la daŭro de nemultaj sekundoj.

– Vi ja scias, – ŝi diris, – ke mi estas tiel soleca, kaj la malmultaj kunuloj, kiujn mi havas, estas tiel ... tiel ... mi preskaŭ ne scias ... malĝentilaj, ofte, kaj malbonkoraj. Mi ne amas ilin.

– Sed vi estas ja nur knabineto, kaj mi estas knabego, – diris Vilfrido kun ŝajnigita seriozeco.

– Ĉu tio estas gravaĵo?

– Ho, jes, etulino, tio estas grava afero; tamen mi esperas, ke ni estos bonaj amikoj, ĉu ne?

– Jes, jes, – respondis la knabino gaje ridetante, – ni estos tre bonaj amikoj. Sed, – ŝi diris plue kun pli serioza mieno, – mi sciigos al neniu pri nia amikeco. Tio estos tiom pli plezuriga, Vilfrido.

Vilfrido komence forte inklinis ekridi je la infana seriozeco en la voĉtono kaj sur la vizaĝo de la knabino, sed, ekrimarkante en ŝiaj okuloj kortuŝan, preskaŭ tragedian rigardon, li ekregis sin. La videbla sincereco kaj konfidemo, montrantaj sin en la dolĉa vizaĝeto antaŭ li, kortuŝis lin. Li ne povis moki tiun infanan simplanimecon kaj li ne volis forpuŝi tiun sinceran amikecon. Ankaŭ li ofte sentis enuon pro senkunuleco kaj iafoje tre deziris havi amikon simpatieman, iun pli bonmanieran, ol liaj samaĝuloj en la vilaĝa lernejo. Lia respondo estis kora kaj serioza:

– Tre bone, Flora; eble pli bone estos ne babili pri nia amikeco. Nu, kion ni faros?

– Mi petas, – respondis tuj la knabino, sidiĝante sur la herbon, – unue ludu al mi muzikaĵon kaj poste, kiam vi laciĝos de ludado, eble vi rakontos al mi historieton.

– Tio estas iom unuflanka programo, etulino; tamen, tiel estu. Mia onklo ne permesas, ke mi ofte ludu parkere; tio ja ne estas bona ekzerco; tamen li ne malaprobas improvizitajn variaciojn pri jam ellernitaj temoj. Ho, Flora, tio estas la plej agrabla afero pri la muziko, fantazii, revi dolĉajn ariojn, ludi ilin kvazaŭ el via kapo, laŭ inspiro de l’ momento!

La knabino rigardis la entuziasman vizaĝon de la nova amiko kun muta admiro. Ŝi ne komprenis liajn vortojn, sed iel ŝi sentis, ke ili evidentigas grandan saĝecon kaj profundan konon de la muziko.

– Ho, Vilfrido, mi tre volus, ke mi povu ludi tiel bele kiel vi, sed la patrino ne povis toleri mian ekzercadon, kaj pro tio ŝi nun eĉ ne permesas al mi lerni la muzikon.

– Tio estas granda domaĝo. Mi ja ne povus vivi sen mia violono.

Agordinte sian muzikilon, Vilfrido sentoplene ludis la belan germanan arion: – “Adoras mi de l’ amo potencon!”* kaj poste kelkajn – konsiderinte, ke li estas tiel juna – eksterordinare belajn variaciojn pri tiu temo. Ĉar li rimarkis, ke la knabino admiras lian lertecon kaj estas ensorĉita de la ludado, li ludis kun la tutaj sentemeco kaj dolĉeco, kiujn li kapablis. La gracia knabino apud li aŭskultis kun ravita atento, senvorte, senmove. Kiam la ludado finiĝis, ŝi diris kun sincera admiro:

* Ich bete an die Macht der Liebe.

– Kiel belege! Vere, Vilfrido, vi estas tre, tre lerta. Miaj fratoj tute ne estas tiaj, kvankam ili pensas, ke ili estas lertuloj.

Verdire, la sincera admiro de la knabino estis al Vilfrido tre plaĉa, dolĉa. Li sciis, ke li havas talenton; lia ambicio estis fariĝi grandfama, kaj la laŭdoj estis por li necesaĵo. Lia onklo, observante lian troan deziron esti laŭdata kaj admirata, saĝe sin detenis de alta laŭdado kaj ofte montris sin pli kritikema, ol la okazo postulis.

– Mi ĝojas, ke la ludado plaĉas al vi; mi tre volonte faras al vi plezuron. Nun ni iom babilu, ĉu ne?

– Bone, – respondis Flora, – mi volus scii la vortojn de tiu ĉi melodio; eble mi povus kanti ĝin.

– Mi nur scias, ke tiu melodio estas germana: – “Ich bete an die Macht der Liebek.t.p., sed mi kredas, ke ekzistas angla traduko. Mi demandos al la onklo pri tio.

Flora rigardis Vilfridon kun miro:

– Ĉu vi do scias la germanan lingvon, Vilfrido?

– Jes, sufiĉe bone. Mia onklo, kiu, kune kun mia mortinta patro, pasigis multe da jaroj en Germanujo, instruis al mi la germanan lingvon. Kelkfoje ni interparolas germane. Iafoje, kiam ni volas koleretigi nian domistinon, la maljunan sinjorinon Jenkins, ni parolas germane; kaj, ho! kiel ŝi fariĝas fiama, ĉar ŝi ĉiam supozas, ke ni parolas pri ŝi, tamen, ni tute ne faras.

– Ĉu, do, ŝi estas malafabla virino?

– Tute ne; almenaŭ kiam ŝi ne estas malbonhumora. Mi ametas ŝin kaj mi estas certa, ke ŝi, laŭ sia propra maniero, amas min, kvankam, iafoje, ŝi nomas min per ĉiuspecaj abomenaj nomoj.

– Ho! – indigne ekkriis Flora, – tio estas malbonaĵo; mi estas certa, ke vi tion ne meritas.

Vilfrido kuŝis laŭlonge dorse sur la herbo kun plektitaj manoj sub la kapo, rigardante la super ili migrantajn, blankajn nubetojn. Li trankvile ridetis, bone konsciante, ke la nomoj, donitaj al li ne estis tiel abomenaj, kaj ke li ofte meritas ilin. Flora daŭrigis:

– Nia kuiristino ankaŭ estas kolerema virino, sed ŝi ne nomas min per malbonaj nomoj.

– Ĉu vi, do, neniam ŝerce incitas ŝin?

Flora mire ekrigardis la knabon kuŝantan sur la herbo kaj respondis per demanda tono:

– Ne.

Vilfrido forte penis aspekti serioze kaj diris:

– Ha, sendube vi estas anĝeleto. Rilate min, havi domistinon aŭ kuiristinon en la domo, kiel ajn bonhumoran aŭ malbonhumoran, kaj ne inciti ŝin, estus por mi neeble.

La knabino duonleviĝis. Malgaje kaj mire ŝi rigardis sian amikon: Ĉu spite ĉio Vilfrido estas ne multe pli bona, ol la aliaj knaboj, ol ŝiaj propraj fratoj? Sed tuj ŝi forpelis tiun ĉi teruran penson; certe li nur ŝercas.

– Ĉu vi nur ŝercas, Vilfrido?

Vilfrido tuj divenis la pensojn okupantajn la kapon de la milda estaĵo kaj rapide respondis:

– Kompreneble, mi nur ŝercis. Kion do vi pensas pri mi?

Li tute ne estis ŝercinta. Tiu subita malgranda memmalkovro estis senpripensa kaj reala; sed nun li sentis fortan deziron konservi la evidente bonan impreson, kiun li faris sur la koron de Flora. La knabino hontis pri tio, ke ŝi eĉ momenton suspektis sian noblan amikon kaj respondis humile kaj kun malpezigita koro:

– Nu, Vilfrido, mi petas pardonon, sed vi aspektis ja tiel serioza. – Post momenta silento ŝi demandis: – Diru, Vilfrido, kial, en la feinrakonto, kiun vi faris al ni lastan lundon, la malbona princo ne sciigis la feinon, ke li ne estas frato de la bela paŝtistino?

– Ho! – ekkriis la knabo ŝerce; – mi ekvidas, ke vi estas kritikema; nu, simple tial, ke li bone sciis, ke la feino amas la paŝtistinon pli, ol lin mem. Efektive la bonaj feinoj amas la homojn laŭ ilia boneco.

– Tio estas vera. Nu, Vilfrido, ĉu la rakonto jam finiĝis? Aŭ ĉu vi povos iel daŭrigi ĝin?

– Ne, la rakonto jam finiĝis. Ĉu vi ne scias, ke la rakontoj ĉiam finiĝas, kiam la herooj edziĝas?

– Ne; tamen mi supozas, ke la rakonto rekomenciĝas, kiam iliaj infanoj enfalas en malfeliĉon. Ĉu vi ne povas supozi tion?

– Jes, etulino, se vi volas, mi daŭrigos la rakonton; kaj ni supozu, do, ke, jarojn poste ... k.t.p.

Vilfrido elpensis “laŭ inspiro de l’ momento” daŭrigon kaj rakontis al la ravita infano simplan, sed ĉarman kaj kortuŝan rakonteton. Kontentigis lin la streĉa atento kaj videbla ĝuo de la knabino, kaj feliĉigis lin vidi en ŝia iom pala, esprimoplena vizaĝeto aperantan pro eksciteco ruĝiĝon kaj en ŝiaj malhelaj, konfidemaj okuloj brilon de feliĉeco. Fininte la rakonton li eksaltis, dirante:

– Nun mi jam devas forrapidi, ĉar mi promesis viziti hodiaŭ vespere fraŭlinon Lambert. Ĉu vi konas fraŭlinon Lambert, Flora?

– Ne; sed mi aŭdis foje la patron paroli al la patrino pri ŝi. Ŝi estas ĉiama suferantino, kaj la patro diras, ke ŝi estas pli pacienca, ol la patrino.

– Jes, ŝi estas mirinde pacienca kaj tiel bona, tiel dolĉa; efektive la plej dolĉa virino en la mondo. Ĉu vi vere neniam vizitis ŝin, Flora?

– Ne, – respondis la infano, mirigite, – ĉu mi ...

– Ho, jes, vi povas iri kun mi, certe, ĉar fraŭlino Lambert tre amas la infanojn, kaj ĉiuj infanoj de la vilaĝo vizitadas ŝin. Sed vi devas esti kvieta en ŝia ĉambreto. Kompreneble tio ne estos malfacila por vi; oni simple ne povas ne esti bona ĉe ŝi. Tio estas efektive stranga afero. Ho, vi nur vidu la ruĝkapulon, Joĉjon Miller kaj tiun sentaŭgulon, Karlon Black: ili estas tie absolute kvazaŭ ŝafidoj; oni pensus, ke ili ne povus sentvundi eĉ skarabaĉon.

– Efektive! – diris Flora mirigite. – Mi tre, tre deziras ŝin viziti, sed mi ne scias, ĉu la gepatroj aprobos.

– Jes, sendube ili aprobos. Do, petu permeson, sed ne sciigu, ke mi instigis vin. Ĉu vi aŭdis?

– Jes, Vilfrido.

Kelkajn minutojn poste ili troviĝis en la mallarĝa vojeto, kie ni antaŭ nemultaj tagoj unue renkontis la knabineton en helkolora vesto.

– Kiam ni revidos unu la alian, Vilfrido? – sopire demandis Flora.

– Mi ne scias, kiam mi povos ree veni ĉi tien, ĉar mi tre ofte devas preni muziklecionojn kaj aliajn lecionojn de onklo Silaso, kaj ofte ni kune faras botanikan ekskurson. Ĉu vi povos veni la venontan dimanĉon post la tagmanĝo?

– Ne, Vilfrido, mi ne povos veni dimanĉon posttagmeze, ĉar tiam mi devas iri en la dimanĉlernejon.

– Kompreneble! – Vilfrido ne volis sciigi al ŝi, ke li jam de du jaroj ĉesis esti lernanto de la dimanĉa lernejo, pro tio, ke lia onklo malaprobis la tie donitan instruon. – Nu, ni diru, la venontan mardon. Mia onklo tiam iros al Romfordo por kongreseto.

– Jes, mi nepre venos, se mi povos!

Kiam ili disiĝis, Flora levis la vizaĝon kun infana naiveco por ricevi kison. Vilfrido sin klinis, prenis la dolĉan vizaĝon de la knabino inter la du manoj kaj ame kisis ŝin: –

– Adiaŭ, etulino, adiaŭ; ĝis la revido.

ĈAPITRO III

Dek jarojn antaŭ la rakontitaj okazintaĵoj, iun malvarman, nebulan vesperon de la monato Novembro, alvenis en la vilaĝon Long-Seaton peza poŝtveturilo, plena de pasaĝeroj. Sur la imperialo sidis juna virino, vestita per nigra mantelo, kiun ŝi firme premis ĉirkaŭ sia gracia figuro. La belforman kapon kovris nigra, silka ŝalo. Estis evidente, ke la virino ne estas sufiĉe varme vestita, kaj ke ŝi tre suferas de la neordinara malvarmo kaj de la malagrabla nebulo. Kiam la veturilo preterpasis la unuajn dometojn de la longa vilaĝo, kiu preskaŭ meritis la nomon urbeto, la virino forŝovis la franĝojn de la silka ŝalo de antaŭ la okuloj por ĉirkaŭrigardi. Farante tion ŝi aperigis tre delikatan, palan kaj malgajan vizaĝon. Ŝiaj okuloj zorgoplene kaj scivoleme ĉirkaŭrigardis kvazaŭ ŝi volas penetri la nebulon kaj esplori ĉiun preterŝoviĝantan domon. Apud ŝi sidis, envolvita en abunda vestaĵo, dika, mezaĝa virino, kiu dum la veturado amike penis gajigi la malgajan kunvojaĝantinon.

Sendube la kelkaj, iom scivolaj demandoj, kiujn la ruĝvanga dikulino faris al sia najbarino naskiĝis el bona, kompatema koro; kaj la nigre vestita sinjorino, sentante tion, respondis ilin ĝentile kaj afable, kvankam eviteme. Pli diskreta persono komprenus, ke la demandoj pri deveno, celo de vojaĝo kaj aludoj pri malgajeco k.t.p. estas al ŝi tre ĝenaj; sed la bonkora vilaĝanino ne sentis tion. Rimarkante la streĉitan ĉirkaŭrigardon de la kunvojaĝantino, la dika virino diris per voĉtono, kiu enhavis kompaton kaj scivolemon:

– Se vi neniam antaŭe vizitis Long-Seaton, mia kara, vi certe rekonos neniun domon, ĉar mi, kiu naskiĝis en la vilaĝo kaj tie ĉi pasigis, ĝis kristnaska tago, kvardek kvin jarojn el miaj kvardek ok, mi preskaŭ ne povas rekoni ion pro la densa nebulo. Sed, ho, fine ni alvenas, jen estas la “Blanka Cervo”. Nu, mi estas tre kontenta, ke tiu ĉi malagrabla vojaĝo finiĝas.

La juna virino diris nenion. Per unu mano ŝi palpe serĉis kaj eltiris el sub la benko malgrandan valizon. Tiu senganta mano, blanka kaj delikata, tremis, aŭ pro malvarmo aŭ pro eksciteco.

Tuj kiam la peza veturilo haltis, komenciĝis viva agado sur la strato antaŭ la malnova hotelo kaj en ties larĝa, arkaĵa pordego. Aperis kun ridetantaj, bonkoraj vizaĝoj la bonhavecaj gemastroj de la hotelo; kun humila mieno, interfrotetante al si la manojn, la maljuna ĉefkelnero; kaj, kun aferema diligento kaj komplezemo, la kortisto. Du ĉambristinoj elrigardetis tra kurtenoj por vidi, kiom da vizitantoj alvenos. Kolektiĝis ankaŭ apud la pordego aro da infanoj kaj du-tri bubegoj, esperante okaze gajni kelkajn pencojn. La trifoja alveno kaj foriro, dum la semajno, de la poŝtveturilo estis grava okazaĵo en la urbeto. Oni unue prizorgis la pasaĝerojn de la interno de l’ veturilo kaj poste atentis la nemultajn vojaĝantojn sur la imperialo. Unu el la servistoj apogis ŝtupareton al la veturilo por ebligi al ili malsupreniri.

– Ho, sinjorino Gadd, ĉu vi jam revenis? Vi do ne restis longe ĉe via filino, – diris la kortisto, kiam la dika figuro de la Long-Seatonanino malrapide, singarde malsuprenpaŝis. Apenaŭ ŝi atingis la plej malsupran ŝtupeton, kiam ŝia juna kunvojaĝantino ankaŭ komencis malsupreniri. Ne estas certe, ĉu sinjorino Gadd iom ekmovis la ŝtupareton, aŭ ĉu la membroj de la juna sinjorino, rigidiĝintaj kaj sensentiĝintaj pro la malvarmo, estis la kaŭzo: iel, ŝiaj piedoj subite elglitis kaj faligis ŝin malsupren. Malfeliĉe ŝia dorso forte frapis kontraŭ angulon de kofro, staranta apud la ŝtupareto. Eksonis akra krio kaj ekĝemego: – “Ach, mein Gott!* Tuj poste la virino svenis. Tiu ĉi akcidento okazigis tujan tumulton, pluajn kriojn, aron da demandoj. Helpemaj manoj baldaŭ levis la senmovan figuron kaj portis ŝin, laŭ ordono de la hotelmastrino, en la gastĉambron.

* Germana: “Ho, mia Dio!”

Sinjorino Gadd estis nekonsolebla pro timo, ke ŝi mem estis la kaŭzo de l’ akcidento.

– Ho, rigardu! – ŝi diris kun larmoj en la okuloj, – kia dolĉa, pala vizaĝo, la kompatinda estaĵo! Ŝi estas tiel delikata sinjorino. Tiuj blankaj manoj neniam forte laboris. Ho, ve! mi tute ne scias, kiel tio okazis. Se nur mi ne kaŭzis tiun ĉi malfeliĉon!

Spite ĉiuj penoj la svenintino ne plene rekonsciiĝis, kvankam ŝi ofte eligis mallaŭtajn ĝemojn. Estis preskaŭ noktomezo, kiam ŝi dum momento malfermis la okulojn. Ŝi troviĝis en mola lito en kvieta teretaĝa ĉambro de la hotelo. Ĉe la lito staris la loka kuracisto, la hotelmastrino kaj unu el ties filinoj, ĉiuj ame prizorgante ŝin.

Esplorinte la staton de la fremdulino la sekvintan tagon, la kuracisto konstatis, ke, en la okazo se ŝi ne mortos, tre eble estas, ke ŝi restos ĉiama sensinhelpa kriplulino. En la daŭro de kelkaj semajnoj la vivo de la malfeliĉulino balanciĝadis. Neniu sciis ŝian nomon nek la celon de ŝia alveno; kaj kutime oni nomis ŝin “la mistera fremdulino”.

Unu matenon, kiam ŝi ekmaldormis, gajiga vintra suno, brilanta tra blankaj kurtenoj, heligis ŝian ĉambron. Ŝi estis sola. Turninte la kapon, ne sen doloro, al la fenestro, ŝi restis senmova, enpense rigardante malgrandan pecon da blua ĉielo, kiu vidiĝis inter la du flankoj de l’ kurtenoj. Ŝia pala vizaĝo montris signojn de akraj doloroj, ne nur fizikaj, sed ankaŭ spiritaj. Post momento ekbriletis en ŝiaj bluaj okuloj radieto de espero, kiu, iom post iom, fariĝis rigardo de intensa deziro. Ŝiaj lipoj ekmoviĝis preĝe:

– Kara ĉiela Patro, – ŝi murmuretis, – lasu min vivi, por ke mi povu unu fojon vidi mian karegan infanon. Dank’ al plej sindonema flegado de la virinaro de l’ hotelo kaj de sinjorino Gadd, la mistera fremdulino malrapide plifortiĝis, ĝis kiam, fine, la kuracisto povis konstati, ke ŝi estas ekster danĝero. Tamen la prognozo de la kuracisto estis ĝusta: la difekto je la spino estis tia, ke, verŝajne, ŝi neniam reakiros la povon piediri. La suferantino per siaj dankemo, kortuŝa pacienco kaj ĉarma ĝentileco altiris al si ne nur la kompaton, sed ankaŭ sinceran sindonemon kaj amon de ĉiuj, kiuj havis rilatojn al ŝi.

Unu tagon, ĉirkaŭ tri monatojn post la akcidento, ni trovas la malfeliĉulinon, kiu donis al si la nomon “fraŭlino Lambert”, translokita en tre malgrandan, sed komfortan ĉambron en la domo de la bonkora vidvino Gadd. Tiu respektinda kaj molkora, sed iom babilema virino sentis, de l’ komenco, strange fortan kompaton kaj aldonitecon al la dolĉa, malfeliĉa fremdulino, kiuj nur parte klariĝis per la timo, ke ŝi mem estis, iagrade, la kaŭzo de ŝia malfeliĉo.

Dum, pro malforteco, la sorto de la juna virino pendis inter vivo kaj morto, ŝia memoro pri pasintaj travivaĵoj estis nur malklara kaj, sekve, malakra, sed kune kun revenantaj forto kaj okaza libereco de akraj doloroj, ankaŭ revenis, iafoje, la maldolĉeco de viva memoro.

Ankoraŭ tri monatoj pasis. Iun belan printempan matenon, kiam ekstere la suno gaje brilis, kantigante la birdojn kaj plenigante ĉion de nova vivĝojo, sinjorino Gadd enrigardis en la ĉambron kaj diris:

– Ĉu vi estas komforta, mia kara? Mi eliros, sed mi rapidos reveni.

– Jes, mia bona sinjorino Gadd; mi estas tute komforta kaj mi nenion bezonos, ĝis vi revenos. Mi petas, ne rapidu. – Tion “fraŭlino Lambert” diris per mola, belsona voĉo kun iomete fremda elparolo. Post la eliro de la sindonema flegistino, la okuloj de la juna virino ĉirkaŭvagis en la ĉambro, kuŝante jen sur la simplaj mebloj, jen sur pendantaj sur la muroj bibliaj sentencoj. Fine ili restis reve sur malnova, sur drapo brodita kaj enkadrigita sentenco: “Li kondukas min laŭ vojo de la vero – pro Sia nomo.”

– Jes, – ŝi diris al si en la pensoj, – laŭ kiel strangegaj vojoj mi jam vagis, kaj tamen Li kondukis min fine en la vojon de la vero, pro Sia nomo!

Sur ŝia juna, dolĉa vizaĝo fizikaj doloroj kaj korpremego jam gravuris videblajn postesignojn, tamen la plej frapantaj vizaĝesprimoj estis profunda rezignacio kaj interna paco. Dum la foresto de sinjorino Gadd ŝiaj pensoj okupiĝis per la memoro de pasintaj tagoj el ŝia feliĉa juneco, tra multe da teruraj okazintaĵoj, kiuj fine venigis ŝin en la staton, en kiu ŝi nun troviĝis, kuŝante tie sur lito, kiun ŝi estis destinita ne forlasi en la daŭro de multaj jaroj.

Ĉu ni penos sekvi la malfeliĉan virinon sur ŝia malĝoja pensomigrado?

Jen, la dudekses-jara virino sin vidis ree feliĉa, senzorga infano, ludanta en ĝardeno de la kastelo de l’ gepatroj, senzorge ĝis, iom post iom, ŝi komprenis, ke, spite videbla, ŝin ĉirkaŭanta riĉeco, ekzistas reala, kaj image eĉ pli granda, malriĉeco. Alvino, grafino von Rothenfels – tio estis ŝia unua nomo – estis la plej juna infano de grafo Otto von Rothenfels, estro de tre malnova, tre fiera sed, laŭ ilia societa stato, malriĉa familio en unu el la pli malgrandaj ŝtatoj de Germanujo. Revenis al ŝi en la pensojn malĝojaj scenoj de disputoj inter la gepatroj kaj ŝiaj du fratoj, el kiuj unu estis juna plezurama oficiro kaj la alia oficisto en la diplomatia servado. Ambaŭ postuladis pli da aldona mono, ol la malriĉiĝinta grafa trezorejo povis liveri; ambaŭ faradis embarasajn ŝuldojn, kiuj pli kaj pli implikis la patran bienon en gravaj malfacilaĵoj. La ĉiama penegado ŝajnigi bonhavecon kaj vivi laŭ ilia societa stato kaŭzis senfinajn ĝenojn kaj mizeron. Kiel malsaĝaj, kiel pekaj nun aspektis al ŝi tiaj vanaj penadoj; sed tiam ŝi tiel ne pensis.

Kun abomeno la juna virino en la lito rememoris la malŝatindan amindumadon de preskaŭ mezaĝa, diboĉa, sed tre riĉa nobelo, kaj la kuraĝigon, kiun faris al li la gepatroj kaj la fratoj. Poste, – ŝi nur povis pensi pri tio kun profunda honto kaj teruro – oni aludis la fakton, ke edziniĝo kun tiu viro estas la sola rimedo por malhelpi ne nur la financan ruiniĝon de la familio, sed ankaŭ ĝian malhonoron, ĉar grafo Hadenburg, la malamegita aspiranto, posedis sekreton, kies malkovro nepre pereigos la honoron de la patro. Tre maldolĉa estis la memoro pri tiuj teruraj travivaĵoj: unue la aludoj, poste la petoj, petegoj kaj, fine, la ordonoj sin oferi, korpe kaj anime, sur la altaro de familiaj fiero kaj honoro. Ho! kiel ŝi, maltima, altanima knabino, bataladis kontraŭ sorto tiel abomeninda, tiel hontinda!

Nun, kontraŭ ŝia volo, alnaĝis al ŝi en la pensojn la eleganta, vira figuro de sinjoro von Anstatten, amiko de unu el ŝiaj fratoj, ambicia, vivega, facilanima diplomato. Jam tre ofte ŝi demandis sin, ĉu li tiam vere amis ŝin, aŭ ĉu li nur flirtis. Ho ve! se nur li estus espriminta sian amon antaŭ sia foriro eksterlanden. Kiom da korpremegoj, malfeliĉego kaj – pekoj tio evitigus al ŝi! Kaj tamen, tamen, ŝi ne volis plendi pri la volo de Dio. – Vere, mi ne estas inda tiom da Dia favorkoreco kaj amo, kiuj estas mia sorto – ŝi diris al si en la koro. Ŝi penis forpeli pensojn malagrablajn pri postaj okazintaĵoj, pro kies malestigo ŝi multfoje estus fordoninta la vivon.

– Ho, Dio! – ŝi ĝemis – neniam lasu min dubi pri tio, ke vi jam pardonis miajn pekojn, kaj ke ĉiuj tiuj aferoj ne leviĝos kontraŭ mi en la lasta juĝo.

Laca la virino fermis dum kelkaj minutoj la okulojn. Sed ne per tio ŝi povis forpeli la malagrablajn pensojn, trudantajn sin al ŝia memoro. Aperis bildo de juna anglo, vivega, komplezema, sendependa studento el Heidelberga universitato. Kun la rapideco de facile moviĝantaj en dormo scenoj, ŝi ree travivis tiun okazoplenan vojaĝon en la montaro Harz. Kiel allogita kaj ĉarmita ŝi tuj estis de lia vira teniĝo, lia lerta, pasia violonludado kaj, eble precipe, de lia ampleksa kono kaj ŝato de la angla literaturo. Multajn horojn ili pasigis kune en la belega arboriĉa ĉirkaŭaĵo de la kvieta hotelo, babilante, jen angle, jen germane. Ŝiaj gepatroj ankaŭ trovis la junan anglon tre ĉarma kaj, kompreneble, sendanĝera; ĉar, ĉu li ne estas de humila burĝa deveno, kaj ĉu ne devas esti lia plej alta ambicio igi sin agrabla al grafa familio?

Estis la nokto post kuna ekskurso, memorinda pro du apartaj okazintaĵoj: definitiva ordono de l’ patro fine doni la jesan vorton al grafo Hadenburg, kaj la eltrovo, sekve de nesingarda, flama ekrigardo, kiun donis al ŝi la juna anglo, ke li amas ŝin. Kuŝante tie, sendorme, ŝiaj pensoj estis strange ekscititaj, ŝia koro plena je tre diversaj emocioj: fiero kaj ribelemo, malamo, amo kaj malespero. Venis al ŝi tiam la penso, ke, se ŝi nur povus kuraĝigi la enamiĝintan en ŝin junan anglon, forkuri kun li kaj reveni kiel lia edzino, ŝi povus fini, unu fojon por ĉiam, la turmentojn de tiu terura situacio. Kaj nun, kuŝante ĉi tie sur lito de suferado, la juna nobelino penis rememorigi al si la konfliktojn de l’ konscienco, la argumentojn kaj la penojn konvinki sin mem, ke ŝi amas tiun talentan junan viron sufiĉe por edziĝa feliĉeco kaj por kompensi la certan malpacon kun sia familio. Ree ŝi ĝemis.

– Se nur mi povus revoki tiun fatalan decidon! – kaj ree ŝi riproĉis sin pro manko de dankemo kaj fido kaj pro plendemo.

Tiam trapasis ŝian kapon en rapida sinsekvo la mallongedaŭra amindumo, la forkuro al Londono kaj tuja edziĝo laŭ speciala licenco* kaj poste la ricevo de la longe, kun kreskanta maltrankvilo atendita respondo de la gepatroj al ŝia konfesletero. Ho! kiel kruelega, kiel korpremega, senesperiga estis tiu respondo! – Filino, kiu povis tiel hontinde malhonori sian familion, absolute, nerevokeble ĉesas esti rigardata kiel filino.

* Aĉetebla eklezia aŭ registara permeso, aŭtoritato: de l’ latina vorto “licenspr. par. de “licet”, estas permesate. Angle: licence; hisp: licensia; ital: licenzia; franc: licence.

– Eble, – ŝi nun meditis, – la tuta malfeliĉa afero fariĝus sufiĉe tolerebla, se ŝi ne tiam postulus, ke ili ambaŭ reiru Germanujon.

Unu tagon do, ili revenis en Heidelberg’on. La plej terura parto de ŝia historio nun komenciĝis. En tiu momento ŝi ne povis kompreni – se iam ŝi komprenis – kiel ĉio okazis; kial, nek kiel, ŝi fariĝis malkontenta, ĉagreniĝema, malpacema kaj fine histeria; tamen nun, rememorante tiujn malfeliĉajn tagojn, ŝi bone konsciis, ke tio efektive okazis, kaj ke ŝi estis riproĉinda. Ŝajnis al ŝi, iafoje, ke tiuj teruraj okazoj estas malbela, nebula sonĝo, kvankam ĉio tio fariĝis antaŭ malpli ol kvin jaroj. Ŝi mem kaj la ĉefaj aktoroj en tiu dramo moviĝadis antaŭ ŝiaj internaj okuloj kiel fantomoj. Kiom da fojoj, poste, ŝi forte deziris, ke ŝi estu petinta pardonon de la edzo pro siaj nepripensaj, fieraj vortoj, kiam, iun tagon, ŝi diris al li malbonhumore, ke ŝi nur akceptis lin por eviti edziniĝon kun malamata diboĉulo. Neniam ŝi povis pensi pri la sekvinta sceno sen ektremo. Ankoraŭ hodiaŭ ŝi sentis la flamecon de liaj malestimo kaj vundita fiero, sed, rememorigante al si tiun scenon, la palan, konvulsie tremetantan vizaĝon de la edzo, ŝi povis ekvidi en liaj okuloj tiom da subpremata ĉagrenego, kiom da kolero.

Post tiu malpaciĝo ŝi pensadis, ke la edzo montras mankon de tiuj ĝentilaĵoj, al kiuj ŝi estis kutiminta. Tiel la breĉo fariĝis pli kaj pli larĝa. Se nur tiam ŝi estus pripensinta, ke ŝi estas multe pli riproĉinda ol li. Vanaj bedaŭroj!

Ankoraŭ preterpasadis la memorbildoj: Kiaj teruraj travivaĵoj! Nelonge poste okazis la naskiĝo de ŝia fileto. Tiam ŝi sentis sin tiel malfeliĉa, malbenata kaj malamata de sia tuta parencaro kaj tiel malvarme prizorgata de la edzo, ke la alveno de l’ infaneto ne faris al ŝi ĝojon; kaj nun varmega ondo da honto superfluis ŝian animon, kiam ŝi rememoris, kiom malmulte da patrina amo ŝi donis al la senkulpa, bela estaĵeto.

– Ho Dio! – ŝi ekĝemis, – pardonu tiun malbonegecon kaj pro tio ne malpermesu, ke mi fine retrovu mian karegan infanon.

Nun ne plu ŝi volis forpeli la plej maldolĉajn, sin altrudantajn pensojn; ŝi volis, kvazaŭ kiel memsurmetitan punon, unu fojon plu, lasi la tutan malgajan bildon de la pasinta vivo preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj.

Reaperis, tri jarojn post sia foriro eksterlanden, la ĉarma, eleganta sinjoro von Anstatten. Ĉe la unua rerenkonto ŝi ne povis dubi, ke la foresto maturigis lian amon, kaj ke lia bedaŭrego, vidi ŝin la edzino de alia viro, estas sincera. – Jes, – ŝi unu fojon plu konfesis al si mem, – ŝi aŭskultis, kvankam nur unu momenton, senproteste, liajn pasiajn vortojn de amo. Kaj, sopiregante al ies amo, ŝi faris preskaŭ nenion por haltigi la tumultan, kapturnigan enfluon de kulpa amo en ŝian propran koron.

Sed ankoraŭ pli profunden ŝi estis drononta.

Kiam ŝia frato Karlo ekproponis al ŝi, ke li starigos inter ŝia edzo kaj sinjoro von Anstatten tian scenon, kia nepre kondukos al duelo kaj, plie, aludis la fakton, ke lia amiko estas fama kaj timinda skermisto kaj nepra trafpafisto, ŝi ne havis sufiĉe da morala forto por energie kontraŭstari tiun proponon. Ŝia malaprobo – ŝi nun plene konsciis – estis nur malforta kaj nesincera; ŝi ne volis serioze pripensi la malbonegecon de tia plano kaj penis dronigi la voĉon de la konscienco per la penso, ke tio estas la afero de ŝia frato. Tiel, konfuze, ŝi tiam rifuzis ordigi siajn malordajn pensojn. Hodiaŭ, kiel multfoje antaŭe, ŝi konfesis, ke ŝi estus povinta malhelpi la fatalan duelon. Tamen ŝi ne malhelpis.

En tiu momento la tuta malbela bildo ree staris vivege antaŭ ŝia animo: Sinjoro von Anstatten mortis sur la duelejo, kaj ŝia edzo, morte vundita, perdis la vivon la sekvintan tagon.

– Ho, mia Dio! – Kaj tio ankoraŭ ne estis ĉio. Koro kaj konscienco forte instigis ŝin rapidi al la mortlito de la edzo por peti de li pardonon antaŭ lia morto kaj por fari sian eblon almenaŭ malakrigi al li la dolorojn de la lastaj momentoj. Sed preskaŭ ne konsciante kion ŝi faras, ŝi forkuris; timego kaj honto detenis ŝin de la plenumo de tiu, tiel evidenta devo. Ŝajnis al ŝi nun, ke estas neeble, ke ŝi iam povis agi tiamaniere, ne estante duonfreneza.

– Ho! La profundegeco de Dia amo kaj indulgo, kiu, spite ĉio plenigas mian koron de supertera paco kaj konscio pri plena pardono!

Revenante hejmen ŝi eksciis, ke la edzo antaŭ la morto fordonis sian fileton al tre intima amiko, iu sinjoro Hutton, pri kiu li tre ofte parolis, sed kiun ŝi renkontis nur unufoje ĉe koncerto antaŭ la sortoplena vojaĝo en la montaro Harz. Verŝajne li tiutempe trapasis Heidelberg’on survoje de Stuttgart al Anglujo. Ĉu ia hontigo povus esti pli korprema, ol la opinio de tiuj du viroj, ke ŝi estas malinda eduki sian propran infanon? Kaj eĉ nun, konsciante, ke ŝia koro estas tute ŝanĝita kaj per la favorkoreco de Dio purigita kaj sanktigita, varmega ondo da honto ekplenigis ŝian koron pro tio, ke iam oni povis tiel opinii pri ŝi. Ankaŭ kun honto ŝi rememoris, ke, unue, ŝi ne tre afliktiĝis pro la perdo de la infano. Pasia sopiro al li kaj firma decido, ne ripozi, ĝis ŝi trovos lin, venis nur post la ŝanĝiĝo de ŝia koro.

Plena laciĝo kaj kapdoloro malhelpis pluan mediton, kaj la ankoraŭ tre malforta suferantino dormeme ree fermis la okulojn. Nur de tempo al tempo reve prezentiĝis al ŝiaj pensoj neklaraj epizodoj, kiuj okazis dum pli ol dujara vana serĉado en Anglujo.

ĈAPITRO IV

Adiaŭinte Floron Broadbent, Vilfrido Gallimore iris, gaje fajfante kaj kun sia violonujo sub la brako, al la domo, kie loĝis “fraŭlino Lambert”. Li ŝovis la harbukle kovritan kapon en la kuirejon kaj demandis senĝene:

– Ĉu mi povas viziti fraŭlinon Lambert, sinjorino Gadd?

La bonkora virino, fariĝinta ankoraŭ iom pli dika de tiam, kiam, dek jarojn antaŭe, ŝi nesingarde malsupreniris la ŝtupareton de la poŝtveturilo, levis la okulojn de super la laboro kaj afable respondis:

– Jes, knabo mia, jes, mi pensas, ke ŝi jam atendas vin. Ŝi estas sola.

– Bonege! – Vilfrido salte supreniris kaj frapetis la pordon. Aŭdinte la atenditan: “Eniru”, elparolitan per belsona, delikata voĉo; li malfermis la pordon kaj demandis ŝerce: Ĉu mi kuraĝos? – bone sciante, ke lia vizito faros grandan plezuron al la ĉiam litkuŝanta virino.

– Jes, vi petolulo, eniru. Kiel longe vi atendigis min, kara knabo? Ĉu vi scias, ke jam pasis pli ol tuta semajno, de kiam vi vizitis min lastfoje?

Tio estis dirita per karesa, gajeta tono, kiu enhavis en si nenian plendon. La dek jaroj pasigitaj en tiu sama lito, en kiu ŝi nun kuŝis, faris nur malgrandan ŝanĝon ĉe la virino. Ŝia vizaĝo estis iom pli plena kaj malpli pala. Tio, kio plej forte frapis ĉiujn vizitantojn, estis la profunda paco, kiu brilis en ŝiaj belaj, bluaj okuloj, parolantaj pri dolĉa sereneco de la animo. La antaŭaj signoj de akra doloro jam malaperis. Ŝia voĉo estis trankvila, milda kaj dolĉa. Ŝi duonkuŝis, subtenata de molaj kusenoj kaj laboris super brodaĵo. Demetinte la laboron, ŝi etendis al Vilfrido delikatan, blankan manon kaj per ĝojobrila vizaĝo petis lin, ke li kisu ŝin. Videble estis, ke karesoj kaj kisoj jam estis malnova kutimo inter ili.

La knabo sidiĝis sur seĝon apud la lito, ankoraŭ tenante la manon de la virino.

– Jes, kara fraŭlino Lambert, – li diris, redonante ŝian karesan rigardon, – mi bone scias, sed tio ne estas pro manko de deziro veni. Vi ja scias, ke onklo Silaso ne tre ŝatas tiujn oftajn vizitojn. Li pensas, ke vi amasigas en mian kapon aregon da senutilaĵoj kaj malĝustaj ideoj. Mi estas tre danka pro tio, ke li ne definitive malpermesas al mi veni. Mi, do, evitadas paroli pri miaj vizitoj ĉi tien kaj nun mi ne tre deziras ripeti al li viajn dirojn. Nur lastan dimanĉon, kiam ni, la onklo, sinjoro Billing kaj mi faris ekskurson al “Digo de l’ Diablo”, onklo Silaso diris, ke li ne povas kompreni, kiel Dio, se li estus tiel bona, kiel la piuloj asertas, povus tiel terure suferigi senkulpajn personojn kiel vin.

La virino rigardis la honestan vizaĝon de la knabo per karesa sed maltrankvila rigardo kaj diris post momento:

– Ne, kara Vilfrido, li ne povas kompreni tion, ĉar li obstine rifuzas la Dian lumon, kiu sole povos lumigi lian spirite malluman animon. La natura homo per si mem neniam povos kompreni spiritajn aferojn, ĉar ili devas esti spirite juĝataj. Mi ne plendas, Vilfrido, – ŝi diris kun emocio, dum larmoj ekbriletis en ŝiaj okuloj ... ĉar mi komprenas. Rigardante la pasintajn dek jarojn, en la daŭro de kiuj mi kuŝis ĉi tie, mia koro pleniĝas de dankemo kaj ĝojo pro la specialaj Diaj favorkoreco kaj amo. Mi suferadis efektive kaj nun ofte suferas dolorojn, tamen mi ne volus esti ŝanĝinta mian sorton nek ŝanĝi ĝin en la nuna tempo kontraŭ la volo de Dio. Ĉu ne la suferoj levadis min pli proksimen al Dio? Jes, la apudesto de Dio faris eĉ tiujn suferojn mirige dolĉaj; ĉar “mia estas ja la paco, kiu superas scion”.

Vilfrido kun miro rigardis la vizaĝon de la amata virino, kies ĉiuj trajtoj estis en harmonio kun la vortoj, kiujn ŝi ĵus parolis. Li diris:

– Mi ne komprenas tion, fraŭlino Lambert.

– Kompreneble ne, karulo, vi ja estas nur knabo, juna, plena de vigleco, espero; sed mi fidas, ke iun tagon vi komprenos ... sen la suferoj.

La du tiel intime kunligitaj personoj silente interŝanĝis amplenan rigardon. Poste Vilfrido ekparolis:

– Kian belan, delikatan brodaĵon vi faras, fraŭlino Lambert!

– Nu, vi vidas, ke mi devas iom laborenspezi, ĉar mi ne havas multe da mono. Du sinjorinoj vizitis min dum la lasta semajno; bonkoraj nobelinoj. Unu el ili estis Lady Higham el Richmont Court...

– Vere titolita “lady”? Ho! – ekkriis la knabo.

La brodanta nobelino ridetis kaj respondis:

– Jes, knabo mia, vere titolita “lady”. Ŝi mendis kelkajn puntaĵojn kaj brodaĵojn, destinitajn por edziniĝa vestaĵaro por ŝia filino, kiu edziniĝos venontan Decembron kun iu, mi ne scias kun kiu, samrangulo.

– Kiom oni pagos al vi por tio? – demandis Vilfrido naive.

La virino ne povis ne rideti je la sciama knabo:

– Tion mi ankoraŭ ne scias, – ŝi respondis, – ni ne interkonsentis antaŭe pri la prezoj. Lady Higham estas famekonata pro sia bonkoreco kaj bonfaremo kaj, sendube, ŝi pagos malavare laŭ la valoro de la finita laboro. Ŝi vizitis min du fojojn antaŭe. La unuan fojon ŝi venis pro kristana devo por konsoli suferantinon, sed adiaŭante min, ŝi konfesis, ke ŝi ricevis pli grandan benon, ol ŝi donis. La duan fojon ŝi venis por esti konsolata kaj por peti konsilon.

– Vi nun akceptas tiom da vizitantoj, ke mi ĉiam timas, alproksimiĝante al via domo, ke iu estas kun vi. Efektive pli ol unu fojon mi iris returne, vane atendinte longan tempon. Vi vidas, do, ke mi ne estas riproĉinda, se . . .

– Ne, ne, karulo, – tuj rediris la suferantino karese, – mi tute ne riproĉas vin. Mi scias, ke vi venas kiel eble plej ofte, kaj mi estas al vi pli danka, ol mi povas eldiri. Via propra koro ja diktas al vi veni ofte por viziti vian . . . amikinon, ĉu ne, Vilfrido? – La malnova pasia dezirego ekkaptis ŝin, enbrakigi la karegan knabon kaj sciigi al li, ke ŝi estas lia patrino. Ŝi bezonis tutan sian spiritforton por venki tiun inklinon. Ŝi estis pensinta, ke ŝi ne plu sentos tiun akran kordoloron, kiun ŝi sentadis dum la unuaj jaroj ĉe la vizitoj de la fileto. Sed ŝi ne devas malkovri al li la sekreton de ilia proksima parenceco. Ree ŝi memoris la sanktan promeson, kiun ŝi faris al Dio antaŭ preskaŭ dek unu jaroj, kiam, post longa, ellaciga kaj ŝajne senespera serĉado tra Anglujo, ŝi solene promesis al Li, ke, se nur Li permesos al ŝi revidi la infanon, ŝi mem neniam malkovros kiu ŝi estas. Tiun decidon fortigis, cetere, la prudento. Ŝi havis bonan kaŭzon por pensi, ke – almenaŭ dum la infaneco de Vilfrido – sinjoro Hutton forlasos la vilaĝon kaj ekloĝos aliloke, tuj kiam ŝia sekreto malkovriĝos. Krom tio, la penso, ke ŝia amegata infano, altanima, nobla Vilfrido, la sola objekto de ŝia tera ĝojo, eble malestimos ŝin, eksciinte pri la pasinta historio de ŝia vivo, estus tro terura! Ne, ŝi ne povas riski tion! Se ŝi nur povos gvidi iamaniere la disvolviĝon de lia karaktero kaj meti en lian junan koron semojn de Diotimo kaj de bonaj principoj, ŝi estos tute feliĉa kaj kontenta.

Vilfrido fervore ekpremis la manon de la “amikino” kaj diris kun senarta emfazo:

– Jes, ne dubu pri tio, kara fraŭlino Lambert, mi amas vin pli ol iun alian estaĵon en la mondo!

Tiu ĉi kortuŝa, senkonscia elmontro de fila amo estis preskaŭ pli, ol la forte streĉita spirito de la patrino povis elporti. Superforte regante sin, ŝi povis nur diri:

– Kisu min, mia kara infano. – Kaj, dum momento fermante la okulojn, ŝi preĝis pri fortoj por subpremi la elkoriĝontajn ondojn da emocio. Trankviliĝinte, ŝi diris karese: – Dankon, karulo, vi ne scias, kiom mi ŝatas vian amon. Sed, mi petas, parolu pri nia amo kun neniu. Nu, vi venis por ludi muzikaĵon por mi; ĉu ne? Ludu do.

– Jes, – respondis Vilfrido, – mi volas ludi al vi tre belan germanan himnon, kiun onklo Silaso tre ŝatas; t. e. la melodion, ne la vortojn. La unua strofo komenciĝas jene: – “Ich bete an die Macht der Liebe, die sich in Jesu offenbart.” La traduko estas: – “Adoras mi de l’ amo potencon, elmontro en Jesu’ al ni.”

Kiel strange kaj ĉarme sonis en la oreloj de la juna vidvino la unuaj germanaj vortoj, kiujn ŝi aŭdis en la daŭro de pli ol dek unu jaroj, kaj parolataj, laŭ iom fremdlanda elparolo, de ŝia propra filo! Tamen ŝi ne malkaŝis la fakton, ke ŝi komprenas la germanan lingvon:

– Bone, ludu tiun himnon, – ŝi diris, – multaj malnovaj germanaj himnoj estas tre belaj, . . . mi kredas.

Vilfrido ludis la temon kaj kelkajn variaciojn, similajn al tiuj, kiujn li ludis antaŭ unu horo en la revejo al la ĉarmataj oreletoj de Flora Broadbent. Ludi en tiu ĉambro faris al li tiel grandan plezuron, kiel la aŭskultado faris al la litkuŝanta virino. Li sentis kvazaŭ li povus ludi tie nenion krom solena muziko; la ĉambro estis por li, kiel ankaŭ por multaj el la ceteraj vizitantoj, kvazaŭ sanktejo. Post la ludo Vilfrido diris:

– Ĉu vi scias, ke mi ludis tiujn samajn variaciojn antaŭ malpli ol du horoj en mia revejo al nova amikino mia?

– Efektive? Kiu estas via nova “amikino”? Mi fariĝas ĵaluza, Vilfrido.

La knabo gaje ekridis:

– Sendube estas grava kaŭzo: la ĵaluziga amikino estas ĉarmega, belega, interesega – naŭjara knabino, fraŭlino Lambert.

– Ho! – rediris la ĉiam brodanta virino, ridetante, – kiel trankvilige! Pasos almenaŭ kelkaj jaroj, antaŭ ol tiu ĉi belulineto fariĝos vere danĝera por mi; ĉu ne? Sed kiu ŝi estas?

– Vi ne konas ŝin; ŝi estas fraŭlineto Flora Broadbent el la domego trans la rivereto.

– Mi bone konas la familion, laŭfame. La patrino – aŭ pli ĝuste la duonpatrino de la infanoj – estas kompatinda suferantino. Sinjoro juristo Broadbent vizitis min du fojojn en la daŭro de tiuj dek jaroj, kaj Leo Broadbent unufoje antaŭ longa tempo kune kun sia onklino Graham, la edzino de fama kuracisto en Londono. Li, kredeble, estas nun sinjoreto.

– Mi diris al Flora, ke ŝi nepre devas viziti vin, kaj ŝi promesis peti permeson de la patrino. Mi certigis al ŝi, ke vi estas la plej dolĉa virino en la mondo.

La tiel priskribita virino vidigis feliĉan, gajan rideton:

– Ho! vi danĝera flatemulo! Eble mi estas tio en viaj okuloj, Vilfrido, ĝis . . .

– Ne, ne, – energie protestis la knabo, – vi ĉiam, ĉiam estos, fraŭlino Lambert, ĉiam!

– Vere?

La brodanta virino sin klinis super la laboro, enpense, kaj silento regis en la ĉambro dum kelkaj minutoj. Vilfrido rigardis la lerte laborantajn fingrojn. Subite li ekparolis vigle:

– Ankoraŭ novaĵo, fraŭlino Lambert.

– Nu?

– Onklo Silaso intencas lernoservigi min, tuj kiam mi havos la aĝon de dek kvar jaroj, ĉe sinjoro Billing, la arĥitekturisto.

– Ho! . . . Efektive? – La unua interjekcio esprimis miron, kaj la dua, trene elparolita, enhavis en si econ de dubo, ĉu la parolantino devu ĝoji aŭ malĝoji pri la novaĵo. – Mi pensis, ke vi volas fariĝi muzikisto. Nu, sendube, la profesio de arĥitekturisto estas pli bona, ol tiu de muzikisto. Mi ja tre ĝojas, ke tiu ĉi projekto restigos vin en Long-Seaton almenaŭ kelkajn jarojn plu, sed, verdire, mi ne tre ŝatas la planon, ke vi laboru ĉe sinjoro Billing, Vilfrido.

– Kial ne, fraŭlino Lambert?

– Tial, ke sinjoro Billing, kvankam li estas, sendube, tre lerta kaj honesta kaj bonkora homo, tamen pro siaj malseriozeco kaj malpieco li ne estas tre dezirinda majstro por vi. Tamen Dio povas gardi vin eĉ en la oficejo de sinjoro Billing... Vilfrido, vi nun fariĝas granda, pensema knabo, kiu povas decidi por si mem. Ĉu vi iam pripensis, ĉu vi volas, en la estonteco, servi Dion aŭ la mondon?

Vilfrido ne tuj respondis, kaj la patrino daŭrigis: – Mi tre ofte, kuŝante ĉi tie, kun ama zorgo pripensas vian estontan vivon. Vin ĉirkaŭas gravaj danĝeroj. Via onklo ja estas en multaj rilatoj tre bona kaj plej estiminda viro, al kiu vi ŝuldas tre multe, kvazaŭ filan amon kaj respekton, sed vi scias, ke li estas firma nekredanto. Mi tre timas, ke li semadas en vian junan, impreseblan koron semojn de dubo kaj malinklinon al la aferoj de la Dia regno. Vi devas esti singarda, Vilfrido. Dio antaŭgardu vin.

Post momento da silento la knabo respondis:

– Tio, kion vi ĵus diris, estas tute prava. Ofte mi ne ŝatas la nebonajn dirojn de la onklo. Pri la nova metodista pastro, sinjoro Rawson, li diras, ke li estas malsaĝulo sincera kaj pri pastro Heath, ke li estas malsaĝulo sen tiu sava eco. Mi certigas vin, ke mi tre, tre deziras esti bona, tiel bona kiel . . . kiel vi, sed tion mi neniam atingos.

La patrino rigardis la noblan, emocioplenan vizaĝon de la knabo kun ĝojo kaj fiereco. Videble kontentigis ŝin la sincereco brilanta en la okuloj de la amata filo kaj la promeso pri vira nobleco, kiun ŝi jam legis en ili. Kun trankvila konfido ŝi diris:

– Mi kredas; Dio estu ĉiam antaŭ viaj okuloj kaj en via koro, Vilfrido.

* * * * * *

Kelkajn tagojn poste aperis sur la sojlo de la sama ĉambreto Vilfrido Gallimore, kondukante je la mano sian malgrandan amikinon. Ili ree renkontiĝis en la ŝtonminejo, kaj Flora tie verŝis en la simpatian orelon de la knabo siajn infanajn ĉagrenojn. Ĉar la knabino ricevis permeson viziti fraŭlinon Lambert, Vilfrido proponis, ke ili tuj kune iru al ŝia ĉambreto.

– Bonan tagon, fraŭlino Lambert, gaje ekkriis la knabo, – jen mi prezentas al vi mian amikineton, fraŭlineton Flora Broadbent.

Ankoraŭ tenante la knabinon je la mano li antaŭeniris kaj ame kisis la adoratan virinon. Flora ĝentile kaj modeste sin retenis kaj respektoplene, per genuflekseto salutis la sinjorinon kuŝantan en la lito.

– Bonan tagon, Flora, – diris tiu ĉi bonkore kaj kuraĝige per sia arĝenta, bele modulata voĉo, – ĉu vi ne ankaŭ donos al mi kison?

Tiel kuraĝigite la timema knabino alpaŝis al la lito kaj volonte kisis la sinjorinon. Poste irinte malantaŭen du-tri paŝojn, ŝi rigardis ŝin kun infana scivolemo, kvazaŭ ŝi volas eltrovi, ĉu, en realeco, la priskribita virino estas tiel dolĉa kaj ĉarma, kiel Vilfrido antaŭsentigis ŝin per sia entuziasma rakonto. Tiu ĉi longa rigardo, tamen, enhavis en si nenion malĝentilan, kontraŭe, la tuta teniĝo de la knabino elmontris ĝentilecon, bonedukitecon kaj amindecon.

– Vi, do, estas la malgranda amikino de Vilfrido, pri kiu li parolis antaŭ nelonge.

– Jes, fraŭlino Lambert.

– Nu, mi esperas, ke ni ankaŭ fariĝos bonaj amikinoj. Vi estas unu el la tre malmultaj infanoj, kiuj ne vizitas min. Venu tiel ofte, kiel al vi plaĉos; mi tre amas infanojn kaj ŝatas iliajn vizitojn. Iafoje ni tre agrable okupas la tempon per babilado, kantado aŭ, kiam ĉeestas nur knabinoj, per kudrado, dum kiu mi ofte diras al ili belan rakonton. Tiel ni pasigis jam multajn feliĉajn horojn en tiu ĉi ĉambro; ĉu ne, Vilfrido?

– Tion Flora jam scias, – respondis la alparolito.

La knabino, iom embarasite rigardis la tapiŝon kaj diris:

– Dankon. Mi tre, tre dezirus veni ofte, kiam ĉeestas aliaj infanoj, kaj mi ree petos permeson de la patrino.

Tio estis dirita per iom duba, malgaja tono, kiu mirigis la senteman, sagacan infanamantinon, sed, antaŭ ol ŝi povis ekparoli, Vilfrido diris kun signifoplena okulsigneto:

– Mi diros al vi, fraŭlino Lambert, pri kio temas: La patrino de Flora ne permesas al ŝi ludi kun la vilaĝaj infanoj, ĉar kelkaj el ili estas malĝentilaj. Tio estas granda domaĝo, ĉar multaj el ili tute ne estas malĝentilaj, kiel, ekzemple, Nelio Page kaj Raĥelo Inskip kaj, precipe malgranda, malsanema Katanjo. Tial Flora ofte sentas sin tre soleca kaj malfeliĉa.

– Mi tre malĝojas; – diris milde la nobelino, – kompreneble vi devos agi tute laŭ la deziroj de la patrino, sed ŝi ne bezonas timi, ĉar la infanoj, eĉ la plej krudaj, ĉiam kondutas ĉi tie tute bonmaniere, ĉu ne Vilfrido?

– Tute bonmaniere. Estas vere amuze, ĉar esti kvieta kaj konduti ĝentile, postulas de kelkaj grandan penon. Mi scias, kiaj ili estas sur la strato. Se vi scius, fraŭlino Lambert, vi ofte ridus.

– Mi bone scias, knabo mia. Mi tre atente observadas miajn junajn amikojn, ĉar mi amas ĉiujn, kaj en la daŭro de l’ jaroj mi rimarkis grandajn ŝanĝojn en ili; ne ĉiam, bedaŭrinde, sed en la plimulto de okazoj. Nu, Flora, – ŝi diris amike al la knabino, – petu de la patrino permeson viziti min ankaŭ kune kun aliaj infanoj; mi tute ne dubas, ke ŝi volonte permesos. Ĉiuokaze venu morgaŭ post la temanĝo aŭ post kiam vi finos vian hejmlecionon kaj kunportu iun laboron. Ni tiam havu kvietan, senĝenan interparolon, ĉu ne, mia kara?

– Jes, mi tre dankas vin, fraŭlino Lambert; mi nepre venos. Kiel bona vi estas por mi. Mi tre ĝojas pro via permeso veni. Sed mi tre petas pardonon, mi preskaŭ tute forgesis diri, ke la gepatroj sendas salutojn kaj esperas, ke vi fartas sufiĉe bone.

* * * * * *

De tiu tempo Flora Broadbent fariĝis ofta kaj tre bonvena vizitantino ĉe fraŭlino Lambert; iafoje kune kun aliaj infanoj de l’ vilaĝo, sed pli ofte, laŭ aranĝo, kune kun Vilfrido. La ameman, senteman koron de la infano tuj forte altiris al si la neordinare dolĉa, delikata kaj vere sanktula estaĵo, kiu, en la daŭro de la multaj jaroj, pasigitaj en tiu ĉambreto, fariĝis amata, preskaŭ adorata amikino kaj konsilantino de tre multaj homoj. Virinoj, precipe, kaj junuloj venadis, eĉ de malproksime, kun siaj ĉagrenoj kaj embarasoj por trovi simpatian koron kaj saĝan konsilon. Aliaj venis kun spiritaj duboj kaj malfacilaĵoj por serĉi apud ŝi solvon kaj por ricevi refreŝigon de l’ koro. Tiu posta ĉambreto en la dometo de vidvino Gadd, ornamita kaj provizita je ĉiuspecaj oportunaĵoj, kiujn amaj koroj povis proponi, estis por multaj kvazaŭ haveno de paco kaj vera sanktejo.

La sagacaj okuloj de la nobelino vidis en la ĝentila, pensema kaj naturdotita infano riĉajn promesojn pri dolĉa virineco kaj sindonema utileco. La kortuŝa, infana amikeco, ekzistanta inter ŝi kaj Vilfrido, kaj la granda admiro al ŝia nova kunulo, kiu plenigis la koron de la knabino, tre amuzis ŝin. La tridekkvin-jara nobelino, do, kaj Flora, la naŭjara knabino fariĝis tre intimaj, amaj amikinoj, sed la plej forta ligilo inter ili estis jam tiutempe kaj fariĝis eĉ en pli alta grado en postaj jaroj, ilia komuna amo al Vilfrido.

ĈAPITRO V

En la monato Aprilo de l’ sekvanta jaro Vilfrido eniris la oficejon de sinjoro Billing kiel profesio-lernanto de arĥitekturo. Sinjoro Billing estis tre lerta desegnisto kaj famekonata projektisto de kamparaj domoj. Li amis la knabon pro liaj sincereco kaj modesteco kaj havis altan opinion pri lia kapableco. Pro tio kaj pro amikeco al sinjoro Hutton li promesis fari sian eblon por malvolvigi la talenton de sia lernanto. Vilfrido tuj forte entuziasmiĝis pri sia nova profesio. Revis lia fantaziema kapo pri la estonteco, kiam li estos fama projektisto kaj desegnisto de majestaj katedraloj kaj princaj palacoj. Tre diligente li komencis studi la desegnarton kaj legi librojn pri la arĥitekturo el la biblioteko de sia majstro, kiun tiu ĉi metis je lia dispono.

Sed, spite tio, li ne malzorgis sian amatan violonon. Tion ja malhelpis onklo Silaso kaj sinjoro Billing. Iafoje, kiam la laboro ne estis tro urĝa, sinjoro Billing diris:

– Iru serĉi vian violonon, Vilfrido, – aŭ – alportu vian violonon post la temanĝo; ni ludos malgrandan koncertaĵon. Tiam ili, kune kun fraŭlino Billing, pasigadis feliĉan horon en la salono.

Tiel pasis unu, du, preskaŭ tri jaroj: okupoplenaj kaj feliĉaj. Nur kelkafoje malplezurigis Vilfridon la malpiaj ŝercoj de lia majstro.

Lia patrino sopiradis pri pli oftaj vizitoj de li, sed, sciante, ke li bezonas la pli grandan parton de siaj liberaj horoj por studado, ŝi ne plendis. Pro la profito kaj prospero de la amata knabo ŝi ja volonte kontentiĝos je pli maloftaj vizitoj; nur kun kortuŝa deziremo en la okuloj ŝi petadis, ke li venu laŭpove plej ofte. Flora, intertempe fariĝinte dekdujara knabino, ne povis kaŝi sian malkontenton pro tio, ke ŝi ne vidis lin tiel ofte kiel antaŭe.

Unu tagon, kiam ili renkontiĝis en la kvieta vojeto apud la ŝtonminejo por kune iri viziti fraŭlinon Lambert, ŝi diris malgaje:

– Kompreneble mi scias, ke vi devas treege studadi kaj legi multajn malfacilajn librojn, tamen, ĉu vi ne povas legi ilin sidante en nia “revejo”? Mi certigas vin, Vilfrido, ke mi tute ne malhelpos vian studadon per babilado. Almenaŭ ni tiam povos esti kune.

Vilfrido eksentis kun bedaŭro, ke, pro entuziasmo al sia nova profesio kaj amo al studado li jam pensas pli malofte kaj, eble, iomete malpli ame pri sia kunulineto. Karese li metis la manon sur ŝian ŝultron kaj rigardis malsupren en la suprenturnitan, malgajan vizaĝon infanan:

– Ne malĝoju, Flora, karulino, – li diris, devigante ŝin rideti, – vi devas kompreni, ke mi nun jam ne estas infano, kaj ke mi nepre devas uzi ĉiun momenton, se mi volas fariĝi lerta arĥitekturisto. Flora, mia granda ambicio estas fariĝi unu tagon fama arĥitektura artisto. Efektive!

– Jes, kara Vilfrido, – Flora rediris per tono, kiu enhavis, samtempe, amemon, sinceran fervoron kaj malgajecon, – mi tion ja ankaŭ deziregas por vi, tamen mi sentis, ke eble vi ne amas min tiom, kiom en la komenco de nia amikeco.

– Tute ne, karulineto, vi fariĝas por mi pli kara de tago al tago; sed vi komprenos, ke ne estas eble studi kaj legi en nia “revejo” librojn, kiuj senĉese postulas mezuradon, desegnadon kaj eksperimentojn aŭ elserĉadon de klarigoj en aliaj libroj. Sed mi ankaŭ legas librojn, kiuj taŭgas por legado tie, ekzemple biografiojn de gloraj artistoj tiaj, kiaj Rafaelo, Miĥaelo-Angelo, Kristofero Wren k.t.p. Tiajn librojn mi eĉ povos laŭtlegi al vi. Ĉu tio plaĉos al vi?

– Ho, jes, Vilfrido, treege . . . Subite la knabino haltis kaj post momento de enpensiĝo diris plue: – Vilfrido, kiam vi fariĝos tre lerta kaj fama, ĉu vi enuos je mi?

La deksepjara knabo ekrigardis la seriozan vizaĝon de la knabino, sur kies ŝultro ankoraŭ restis lia mano, kaj, dum feliĉa rideto lumigis lian vizaĝon, li image ekvidis sin mem plenkreskinta, fama – kaj Floran floranta, bela fraŭlino. Karese li metis la alian manon sub la mentonon de la knabino, suprenturnis ŝian vizaĝon kaj premis longan kison sur ŝiajn lipojn:

– Kara, dolĉa malsaĝulineto! – li diris.

De tiu momento la fantaziema kapo de la junulo ofte fordonis sin al dolĉaj revoj pri feliĉa estonteco. Li ofte rememoris tiun ĉi okazaĵon kaj la ĉarman bildon, kiu tiam ekaperis antaŭ liaj fantaziokuloj.

Silente, enpense ambaŭ iris flankon ĉe flanko dum kelkaj minutoj. La simplaniman koron de la knabino tute kontentigis kaj feliĉigis tiu ĉi duobla respondo. Sed Vilfrido ankoraŭ ne donis sian tutan respondon. Fine li diris: –

– Enui je vi, Flora? Neniam! Kontraŭe, kiam mi jam travagos la mondon, serĉante scion, spertojn kaj gloron, – Flora, gloron! – tiam vi estos por mi inspiro, instigo fariĝi inda vin, malgraŭ la fiereco kaj pretendita supereco de via tuta parencaro, Flora!

Kvankam Flora nur tre malklare komprenis la fervoron de Vilfrido, dolĉa kontento ekplenigis ŝian knabinecan koron. Esti “inspiro” por junulo, tiel admirata kiel Vilfrido, kiun ŝi jam vidis granda glorkovrita viro, estis por ŝia naiva, amema koro vera mirindaĵo! La entuziasmo de la amiko entuziasmigis ŝin, kaj fervore ŝi ekkriis:

– Ho, Vilfrido, kiel granda! Kiel mi envias vin pro via ebleco travojaĝi la mondon, por rigardi tiel multajn vidindaĵojn kaj por akiri gloron! Dume mi, – ŝi diris iom pli mallaŭte kaj malgaje, – mi devos resti hejme, pacience atendante vian revenon. Sed mi ne forgesos vin. Mi ĉiam sekvos vin per la pensoj de urbo al urbo kaj de lando al lando.

Nun la junaj geamantoj alproksimiĝis al la fino de la mallarĝa, folioriĉa vojeto, kiu kondukis al la kvieta flankostrato, en kiu troviĝis la dometo de sinjorino Gadd.

– Ĉu vi scias, – demandis Vilfrido, – ke de tie ĉi, inter tiuj ĉi du arboj, vi povas vidi peceton de l’ fenestro de fraŭlino Lambert? De tiu fenestro oni povas vidi tiun ĉi vojeton kaj, super la dometo de maljuna Betinjo, ankaŭ la arbojn, post kiuj troviĝas nia “revejo”. Mi ĉiam kaj ĉie memoros la tre ĉarman vidaĵon el tiu fenestro. Kia domaĝo, ke fraŭlino Lambert ne povas ĝui ĝin. La vespera suno nun povas trapenetri la juglandujon en la ĝardeno por gajigi la ĉambreton de la dolĉa virino. Mi tre dezirus hakfaligi tiun tro folioriĉan arbon, por ke ŝi havu pli da lumo. La lumo de la suno donas ja sanon, gajecon kaj fortojn; sed mi ne kuraĝas peti permeson de sinjorino Gadd. Ĉu vi scias, Flora, kio estos la plej unua afero, kiun mi dezirus fari, kiam mi estos sufiĉe riĉa?

– Nu, kion?

– Mi elektos la plej ĉarman lokon en tiu ĉi ĉirkaŭaĵo; mi projektos la plej ĉarman kaj komfortan domon kaj mi transloĝigos fraŭlinon Lambert en tiun domon, kiun mi belege meblos, sub la ama zorgo de bonkora sinjorino Gadd. He?

– Ho, Vilfrido, kia bela ideo! Kaj, poste, Vilfrido, ŝi povos loĝi kun ni, ĉu ne? – ekkriis la knabino ĝoje kun naiva entuziasmo.

Tiu ĉi propono forte amuzis kaj same forte plaĉis al Vilfrido, kvankam li sentis iom da malkontento pro tio, ke ne li mem la unua ekpensis tiun ideon. Flora ne atendis respondon al sia “ĉu ne?” sed antaŭenkuris por esti la unua ĉe la pordo.

“Fraŭlino Lambert” akceptis la vizitantojn kun sia korvarmeco kaj amaj esprimoj.

– Mi havas novaĵon por vi kaj Flora, – diris Vilfrido, – estas nun definitive decidite, ke mi iros Londonon la venontan printempon por studi en akademio. Ho! Fraŭlino Lambert, kiel multe mi deziras tien iri! Kiom da okazoj mi havos por vidi grandiozajn konstruaĵojn, preĝejojn, palacojn, muzeojn kaj milojn da aliaj aferoj, kaj okazojn por plivastigi mian scion. Kaj poste, eble, pli malproksimen en la mondon!

La patrino rigardis kun fiero kaj admiro la viglan vizaĝon de la amata knabo, ardantan pro ĝoja antaŭsento, sed ŝi ankaŭ sentis korpremon kaj malĝojon pro la estonta disiĝo:

– Iru do, knabo mia, – ŝi diris ame, – kaj Dio benu vin. Li povas gardi vin en Londono kaj en fremdaj landoj tiel bone, kiel tie ĉi en kvieta, dormema Long-Seaton. Al kiu Dio volas montri Sian favoron, tiun li sendas for en la vastan mondon. La mondo estas tre bela, Vilfrido, perfekta ellaboraĵo de ama Kreinto, montrante ĉie Liajn senlimajn potencon, saĝon kaj zorgon. Nur la homoj en ĝi estas nebonaj kaj danĝeraj. Nur la peko difektas la mondon. Estu do singardema.

Flora sidis ĉe la kapa flanko de la lito, rigardante alterne la parolantojn. Saĝulinete ekbalancante la kapon, ŝi diris: –

– Estu singarda, Vilfrido. Se la homoj estas nur duone tiel malbonaj, kiel la historio elmontras, ili efektive estas tre malbonaj. La patro ĉiam parolas pri la malbonagoj de la homoj, kaj la patrino diradas, ke tute ne ekzistas io bona en tiu ĉi mondo.

Kun same profunda seriozeco, kiu aperigis rideton sur la dolĉa vizaĝo de la litkuŝanta virino, Vilfrido diris:

– Vi eltrovos, Flora, ke la vivo estas grandaparte tio, kion ni faras el ĝi, kaj la mondo tia, kia ni atendas trovi ĝin. – Sin turnante al fraŭlino Lambert, li diris plue: – Vi ĵus diris, ke nur la peko difektas ĉion. Nu, mi aŭdis tre interesan kaj viglan diskuton pri tiu ĉi demando en nia oficejo hieraŭ inter onklo Silaso kaj sinjoro Billing unuflanke kaj pastro Robinson el Romfordo, kontraŭflanke. Estis tre interese; sed mi devas konfesi, ke sinjoro Robinson tute ne eliĝis triumfe el tiu disputo. Mi pensis, ke li faras tre kompatindan elmontron de debatpovo. Ŝajnis al mi, ke li ne havas tre fortajn konvinkojn, sed ke li nur subtenis sian vidpunkton, ĉar oni atendas tion de pastro. Li ruĝiĝadis, li balbutadis, li ĉirkaŭsaltis kaj koleriĝis; tio estis preskaŭ komika. Onklo Silaso, kiel ĉiam, ekflamiĝis, indignis kaj elfluigis torenton da elokventaj riproĉegoj kontraŭ ĉio, kion reprezentas sinjoro Robinson: la eklezioj, la aristokrataro, la pretendoj kaj fiereco de la socia rondo en kiu li moviĝadas k.t.p. Sinjoro Billing, male, estis tre malvarmeta, parolante kun sia kutima maldolĉa, mordanta sarkasmo. Kompatinda sinjoro Robinson pasigis treege malagrablan duonhoron. Mi ofte pensis pri vi, kara fraŭlino Lambert, kaj demandis min, kion vi dirus laŭ via trankvilanima parolmaniero. Kion, do, vi pensas pri la origino de la malbono?

“Fraŭlino Lambert” aŭskultis kun kreskanta sento de maltrankvilo pro la malseriozeco, kun kiu Vilfrido rakontis tiun okazintaĵon. Li ja nur estis deksepjara knabo, sed la ama, patrina koro timis, ke la karakterizaj ecoj de la du viroj jam faris daŭran impreson sur lian koron. Ŝi sentis, ke estos por ŝi pli kaj pli malfacile senefikigi iliajn malbonajn influojn, ĉar Vilfrido nun eniris aĝon kaj esploreman spiritstaton, en kiuj li estos aparte impresebla je ili. Tamen ŝia respondo estis trankvila kaj firma:

– Pli saĝaj kapoj ol tiu de sinjoro Billing kaj eĉ, eble, ol tiu de via onklo, forte penadis por sondi tiun misteron, kaj ili ne trafis kontentigan solvon. Ĉiuokaze, se la mistero solviĝus, estus pli verŝajne per helpo de la koro, ol per la cerbo. Kuŝante ĉi tie, kara Vilfrido, meditante pri spertaĵoj de l’ vivo kaj tre laboriginte la cerbon pri tiu sama enigmo, mi fine demandis min: – Ĉu, tamen, la solvo de l’ enigmo multe profitus nin? Mi dubas. Pli utile estus demandi: – Ĉu Dio estas bona? Tiun demandon mi respondis jese laŭ mia propra sperto. Bona? Jes, ekster ĉiuj vortoj kaj pensoj bona! Sed ekzistas homoj, kiuj ne volas ekscii, ĉu Dio estas bona.

La demando pri la origino de l’ malbono estos, mi timas, enigmo neniam solvebla por ni, ĉisubuloj.

– Sed, kara fraŭlino Lambert, – ekdiris Vilfrido, pardonu, ĉu ne estas nia devo penadi por solvi tiun ĉi kaj aliajn misterojn per la rezonkapablo, kiun Dio al ni donis?

– Certe, karulo, – estis la milda respondo, – ni devas uzi la spiritajn kapablojn, donitajn al ni de la Kreinto, . . . sed humile kaj farante uzon el la ankaŭ donita al ni revelacio kun la helpo de la Sankta Spirito en ni. Sen tiuj ĉi aferoj ni nepre eraros. Enigmoj estas parto de l’ plano Dia por eduki nin, same kiel Li uzas la malbonon, kiun ni renkontadas en la mondo.

– Ĉu, do, la malbono povas servi al ni? – demandis la avide aŭskultanta knabo.

– Jes, Vilfrido, pro la malbono enlasita en nian koron ni estas ĉiam devigataj nin apogi sur pli altaj povoj, por kontraŭbatali internajn kaj eksterajn malbonaĵojn, kies fortoj estas tro grandaj por ni. Tion ankaŭ mi oftege spertis. Plue, per la malbono, kiun ni trovas en la mondo, niaj plej bonaj ecoj estas malvolvataj. Eble estas, ke homoj venkintaj la malbonon estos, en la transmonda vivo, pli alte ŝatataj de Dio, ol anĝeloj, kiuj neniam sciis, kion signifas akra batalo kontraŭ malbonaj inklinoj en la koro.

– Ĉu, do, enigmoj ĉiam ekzistos? – demandis Vilfrido.

– Jes, kompreneble, pro la absoluta neebleco de la homa intelekto elkompreni, ampleksi la Dian naturon. Krom tio, tuj kiam unu mistero solviĝas, amaso da aliaj, pli profundaj sin prezentas. La sistemo Dia de la regado de l’ mondo kun ĉiuj ĝiaj misteroj kaj malbono estas senfine supera je ĉiuj aliaj, kiujn kontraŭstaremuloj povus elpensi. Humila kredanto eble neniam solvos multajn sin prezentantajn al li problemojn, sed li mem estas ilia solvo.

Vilfrido aŭskultis kun streĉita atento, fikse rigardante la palan, trankvilan, tamen de sanktaj emocioj lumigitan vizaĝon de la feliĉa suferantino. Ĝis tiam li ĉiam estis preta akcepti kiel veron tion, kion li ne ĝisfunde komprenis pro tio, ke fraŭlino Lambert ĝin komprenis. Hodiaŭ la unuan fojon li ŝanceliĝis tion fari. Vigle li rediris:

– Tio sendube estas tre vera, tamen mi opinias, fraŭlino Lambert, ke pli bone estas penadi por penetri kaj malsukcesi, ol esti indiferenta. Pli bone estas malkontentiĝi pri niaj malsukcesoj, eĉ esti malkontentegaj pri nia nescio, ol esti indiferentaj je tiuj ĉi aferoj.

– Tute prave, knabo mia, faru uzon el ĉiuj viaj Diodonitaj intelektaj fortoj, sed penu kompreni la aferojn de Dio nur per la Spirito de Dio.

– Ho, fraŭlino Lambert, korvarme diris Vilfrido, – kiel mi dezirus, ke onklo Silaso venu viziti vin! – Kiel senfine superaj aspektis por li la kvieteco kaj profundeco de la sur korspertoj bazitaj argumentoj de tiu simplanima, sanktula virino je la furiozaj asertoj de lia onklo, la cinikaj rimarkoj de lia majstro kaj la malforta defendo de la pastro.

La larĝe malfermitaj okuloj de Flora mire rigardis jen la parolantinon en la lito, jen la inteligentan, atentan vizaĝon de Vilfrido, por vidi, ĉu li elkomprenas tion, kio por ŝi estas tro profundaj misteroj. Ŝi nur konsciis, ke temas pri la malbonaj emoj en la homa koro, kiuj laŭ ŝia sentema konscienco ne malestis en la propra koro. Du impresojn la knabino forportis: forta deziro eviti homojn, kiuj ne amas Dion, kaj pli altigita opinio pri la saĝeco de Vilfrido kaj de fraŭlino Lambert.

* * * * * *

Iun tagon okazis en la salono de sinjoro Billing ordinara kunveno de “Estetika Societo de Romford kaj Long-Seaton”. Tiu societo konsistis el naŭ lokaj membroj: ok estetikaj fraŭlinoj kaj estetika prezidantino, la tre juna kaj ĉarma edzino de sinjoro Robinson, la paroĥestro de Romford. Krom ĉi tiuj al ĝi apartenis kvin korespondantaj membroj, ankaŭ junaj sinjorinoj, en diversaj, pli malproksimaj lokoj de la lando. La sidejo de la societo estis la salono en la domo de sinjoro Billing, kies filino Eleonoro estis la sekretariino kaj kasistino. Ĉeestis la kunsidon, en tiu posttagmezo, nur kvin anoj: la prezidantino; la sekretariino-kasistino; fraŭlino Lois Rees el Romford, la vicprezidantino; kaj du ordinaraj membroj, unu el kiuj estis fraŭlino Heleno Whitcombe, filino de loka landsinjoro, Sir Rufus Whitcombe, kaj la alia fraŭlino Mildredo Bompas el Romford.

En la okuloj de tiuj ĉi junaj sinjorinoj ilia klubeto estis tre grava afero. Ili kun granda bedaŭro rimarkis la kreskantan en la lando emon al malvarma materialismo kaj manko de ŝatemo pri la belartoj. La ĉefa celo de la estetika societo estis savi almenaŭ la bonedukitajn sinjorinojn de la ĉirkaŭaĵo el tiu stato de barbareco. La regularo de la societo postulis skrupule estetikajn vestadon, konduton kaj pensmanieron kaj ne nur severe elbaris virseksulojn el la kunvenoj, sed ankaŭ malpermesis eĉ la aludon, dum la kunsidoj, al persone konataj sinjoroj de aĝo de malpli ol sesdek jaroj. Nenio devis maltrankviligi la serenecon de la kunsidoj aŭ malaltigi ilian altestetikan nivelon.

La temo de la grava prelego, kiun faris tiun posttagmezon fraŭlino Whitcombe, estis jena: – “La ebleco rekuraĝigi en ŝafistinoj la estetikan senton.” La parolantinon kaj la aŭskultantaron tute ne ĝenis la fakto, ke, en rondo de multaj mejloj ĉirkaŭ Romfordo, ne ekzistis eĉ unu ŝafistino. Tiaj detaletoj ne estis citindaj. La programo ankaŭ enhavis deklamojn de kelkaj belaj poemoj pri idealaj ŝafistinoj kaj admiradon de beleta desegnaĵo, reprezentanta tian idealigitan junulinon, speciale farita de fraŭlino Whitcombe.

Post la fermo de la kunveno montriĝis iom nekutima spirito de malseriozeco inter la estetikulinoj, eble kaŭze de neĉeesto de la pli seriozaj membroj de la societo. Fraŭlino Eleonoro kuraĝis diri:

– Domaĝe estas, ke nia regularo malpermesas okazan enkondukon de ĉarma, sendanĝera junulo, kiu, mi estas certa, tre ĝuus niajn kunsidojn. La ceteraj estetikulinoj estis “teruritaj”, tamen ili duonmortis pro deziro ekscii, kiu estas tiu “ĉarma junulo”.

– Nu, neniu pli danĝera ol la juna asistanto en nia oficejo, Vilfrido Gallimore. Vi ĉiuj bone konas lin vide, sed vi ne povas imagi, kiel ĉarmega knabo li estas: bonedukita, belmaniera, ĝentila kaj, malgraŭ sia aĝo, tre multleginta. Krom tio li estas rava, delikatsenta muzikanto kaj fervora amanto de ĉio bela, bona, pura. Vi nur bezonus aŭdi lin rapsodii pri la ĉasta beleco de l’ grandiozaj konstruaĵoj italaj de la renesanca periodo! Mi aŭdis, ke li kutimas pasigi tutajn horojn en kaŝita loko meze de l’ arbareto, nomata la “malnova ŝtonminejo de l’ juristo”. Tie li, oni asertas, revas kaj ludas violone la plej ravajn, sorĉajn improvizaĵojn.

– Kiel romantike! – ekkriis fraŭlino Mildredo Bompas.

– Kia katalogo da ĉarmaj virtoj! – samtempe ekkriis fraŭlino Heleno Whitcombe.

Fraŭlino Reed diris: –

– Mi renkontis lin unu-dufojojn en la domo de lia onklo, kaj li aspektis pensema kaj iom detenema knabo.

– Lia natura, ĉarma modesteco, – klarigis fraŭlino Eleonoro Billing.

– Estus kruele, – diris kun mokĝemeto fraŭlino Whitcombe, – ne prezenti al ni tiun maloftan modelon, tamen, bedaŭrindege ni devas ne rompi nian regularon.

– Ho ne, – ekdiris la prezidantino, penante ŝajnigi seriozecon, – ni ja devas nin oferi sur la altaro de niaj altaj principoj.

– Aŭskultu knabinoj! – ekkriis Heleno Whitcombe, en kiu la estetikemo estis malplej profunda, kaj kiu iafoje ne povis ne montri naturan petolemecon, – niaj reguloj, simile al la leĝoj de l’ antikvaj Medoj kaj Persoj, estas ja neŝanĝeblaj, kaj ni ne povas inviti al niaj formalaj kunsidoj eĉ sendanĝeran junulon, tamen tio tute ne malhelpas al ni, je iu preteksto invadi la oficejon kaj konatiĝi kun tiu ĉarma modeleto de ideala vireco, aŭ, plibone, ni povus inviti lin al neformalaj kunvenetoj aliloke.

Tiu ĉi maltima propono unue preskaŭ forprenis la spiron de la ceteraj estetikulinoj, sed post momento, ĉiuj trovis ĝin sufiĉe alloga. Vero estas, ke, preskaŭ elĉerpinte sian elpenspovon pri taŭgaj diskutotaj temoj, ili iomete enuis kaj sekrete deziris ion novan.

Ili do invadis la oficejon. Eleonoro Billing estis la antaŭgvardio.

– Ho, Vilfrido, – ŝi ekkrietis kun bone ŝajnigita surprizo, – mi pensis, ke vi foriris kun mia patro al . . . mi ne scias kien? Ĉu vi estas tre okupita? Ne? Kion vi legas? Ho, “La esencoj de la beleco en la arĥitekturo”. Tre bela libro. Permesu, ke mi prezentu vin al miaj amikinoj. Tio, sinjorinoj, estas sinjoreto Vilfrido Gallimore, tre ŝatata asistanto de mia patro kaj altesperiga arĥitekturisto.

Vilfrido tuj leviĝis de sia seĝo kaj, iomete ruĝiĝante, klinsalutis la sinjorinojn. Fraŭlino Whitcombe antaŭenpaŝis kaj etendis al li la pintojn de la mano kun la tutaj gracieco kaj modesteco, kiujn povus postuli la spirito de la regularo de la plej severa estetika societo. Fraŭlinoj Lois Rees kaj Mildredo Bompas kaj la prezidantino, sinjorino Robinson, sekvis ŝian ekzemplon, dum Eleonoro Billing diris la nomojn de la du lastaj sinjorinoj.

Vilfrido miris.

Fraŭlino Rees, kiel malnova konatino, ekparolis la unua:

– Kiel vi progresas en via profesia studado, Vilfrido?

– Dankon, fraŭlino Rees, sufiĉe kontentige, mi pensas; ĉiuokaze mi tre ŝatas mian laboron kaj la studadon.

– Mi aŭdis, ke vi estas amanto de la belo en la belartoj – nun diris sinjorino Robinson. – Kiel anoj de Estetika Societo, tio estas al ni agrabla sciigo, ĉar la estetika sento nobligas kaj levas la animon super la malgrandanimecon de la ordinara, vulgara vivo. Daŭrigu, mi konsilas al vi, viajn penadojn penetri en la veran esencon de l’ belo. Tio estos granda utilo por vi profesie. Ekzistas ja nenio pli nobla, pura kaj animkontentiga ol la elserĉado de la interna beleco de ĉio, kio nin ĉirkaŭas. Ĉio en la mondo estas harmonio, kaj kie estas harmonio, tie nepre troviĝas beleco, boneco, se nur niaj sentemigitaj animoj ĝin povas percepti.

La ceteraj sinjorinoj aŭskultis kun miro kaj fiereco tiun ĉi trafan parolon de la prezidantino. Vilfrido sentis embarason, sed, konsciante, ke estas atendate, ke li diru ion, li devigis sin respondi:

– Mi forte sentas la verecon de viaj belaj vortoj, sinjorino Robinson.

Tiel kuraĝigite la prezidantino daŭrigis:

– Se vi deziras pli profunde studi tiun temon, ni estos feliĉaj meti nian societan libraron je via dispono . . .

– Aŭ alimaniere helpi al vi, – interĵetis fraŭlino Whitcombe.

. . . ĉar profunda sento de l’ belo kaj envido en ĝian esencon estas ja la sekreto de la beleco de multaj grandiozaj konstruaĵoj, kiujn vi tiel admiras. Kutimu, do, vidi belecon en ĉio ĉirkaŭ vi, kaj rifuzu havi okulojn por io alia.

Vilfrido miris ankoraŭ pli kaj fariĝis pli embarasata. Liaj vizitantinoj evidente venis por babili, kaj li ne dubis, ke fraŭlino Billing bone sciis, ke ŝia patro eliris sola. Li sentis kontentecon kaj plezuron pro la intereso, kiun la sinjorinoj montris pri li, tamen ne estis facile tuj trovi taŭgan respondon. El la buŝoj de tiuj ĉarmaj kaj noblanimaj estaĵoj la ĵus aŭditaj vortoj sonis mirinde belaj kaj saĝaj. Kiom pli allogaj ili estis, ol tiuj antaŭ nelonge aŭditaj diroj, kiuj revenis al li en la pensojn, pri “difektita per peko harmonio”; pri “pura materialismo reganta la nuntempan mondon”; pri “la malbono, kiu estas esenca, ne-elradikigebla eco de l’ homa koro”, kaj ke “spirita rekreado estas nura ‘lunbrilo’” k.t.p. Lia juna, nesperta kaj impresebla koro avide akceptis la filozofion de sinjorino Robinson, ĉar ĝi pli akordiĝis kun lia temperamento kaj, ĉar li forte deziris, ke ĝi estu vera. Li respondis, do, facile salutante: –

– Dankon, sinjorinoj. Mi avide faros uzon el tia afabla propono. Kaj, sin turnante ree al sinjorino Robinson, li diris plue: – Mi ĝoje primeditos viajn belajn vortojn. Venontan printempon mi iros al Londono. Tie mi havos tiom pli da okazoj por studi belajn objektojn kaj multajn aliajn aferojn.

– Ho, jes, – diris fraŭlino Mildredo Bompas, – la tuta mondo estas ja antaŭ vi. Vi povos vidi la ravajn belaĵojn de la mondo kaj poste reveni por festenadi je dolĉaj memoraĵoj.

– Se vi observos ilin per ĝusta, estetika spirito, – saĝe kaj averte interĵetis sinjorino Robinson.

– Kompreneble, – konsentis fraŭlino Billing, – alie vi fariĝos tiel sovaĝa, kiel via onklo . . .

– Aŭ tiel malsentema, kiel via patro, Eleonoro, – rediris sinjorino Robinson.

– Ho ve! – respondis Eleonoro, – mi farus ĉion por savi la karan knabon de tia sorto!

La entrudintinaro nun rigardis kaj ekstaze laŭdis kelkajn desegnaĵojn de Vilfrido kaj poste ne trovante pluan pretekston por resti, kun afablaj adiaŭparoloj foriris.

Similaj “neformalaj” kunvenetoj ĉiam okazis poste, kiam sinjoro Billing forestis dum la posttagmezo, destinita por la formalaj kunsidoj de la estetika societo. Kelkfoje okazis, ke la sinjorinoj fermis la kunvenon ĝuste, kiam Vilfrido estis forironta hejmen, kaj oni tiam kune promenis laŭ la vojeto apud la arbareto. Vilfrido baldaŭ fariĝis karulo de la tuta estetika societo. Amuzis ilin liaj fantaziaj ideoj kaj lia ĉarma malkaŝemeco, dum ili havis ridinde altan opinion pri liaj artista temperamento kaj estetikemeco. Se la knabo posedus iom pli da vivosperto kaj malpli da laŭdamo, li estus rimarkinta la ridindecon de l’ konduto kaj de la celoj de la estetikulinoj. Sed lian fantazieman kaj ankoraŭ nematuran kapon sorĉis la belsonaj, rapsodiaj, sed grandaparte malmultsignifaj kaj ofte sensencaj diroj de tiuj ĉi afektemaj, kvankam ĉarmaj kaj senkulpaj sinjorinoj. Tre plaĉis al li la videbla plezuro, kiun faris al ili lia kunesto, kiel ankaŭ ilia malavara laŭdado kaj preskaŭ adorado.

Sed tio ne estis la plej bedaŭrinda efekto de tiu ĉi interrilato. Iom post iom, senkonscie, li rigardis la belon kaj la bonon en la naturo kaj en la vivo kiel aferojn tute naturajn, sen ia sentata rilateco al moralaj influoj de pli altaj povoj: en lia frua, kvazaŭ-filozofia serĉado de abstraktaĵoj tiu ĉi interrilato iom perdigis al li la feliĉan, senduban, kvankam ankoraŭ neklaran konscion pri la ĉionpenetranta, ĉionprizorganta amo de Dio, kiun lia patrino tiel zorge penadis enradikigi en lian koron; li iom perdis vidon de l’ Kreinto, al kiu, cetere, neniam aludis liaj estetikaj amikinoj. Onklo Silaso rigardis tiun novan pensdirekton kiel sendanĝeran, junulan fantaziaĵon, kiun, li estis certa, pli matura aĝo forpelos el lia kapo. Lia ama patrino rimarkis en li ŝanĝon, kiun ŝi ja povis senti, sed ne kompreni. Vilfrido malofte parolis pri siaj novaj amikinoj eble pro timo, ke fraŭlino Lambert malaprobos ilian konduton. Li kelkfoje tuŝetis sian novan kulton al la belo en ĉiuj aferoj, sed la bona virino pensis, ke tiu emo nur povos pliriĉigi lian spiriton.

* * * * * *

Tiel pasis kelkaj monatoj. Ree la bela printempo alvenis, plenigante la homan koron je novaj esperoj kaj nova vivĝojo. Ne estis en la tuta urbeto Long-Seaton unu koro tiel superplena je altaj esperoj kaj antaŭsentoj pri feliĉa, sortoriĉa estonteco, kiel tiu de Vilfrido Gallimore. – Morgaŭ, sabaton, estos la lasta labortago en la oficejo de sinjoro Billing, kaj venontan lundon, frumatene, li forlasos la kvietan, dormeman vilaĝon por komenci novan vivon en granda, glora Londono. Kia ĝojo! Longa, dutaga vojaĝo en poŝtveturilo tra la malnova universitata urbo Oksfordo; de tie, laŭlonge de la bela rivero Tamiso, tra Reading kaj Maidenhead al la radcentro de l’ universo, Londono. Hura!

Nova vivo?

Ĉu, kun ekstere ŝanĝita vivo, ankaŭ ŝanĝiĝos lia interna vivo? Ekkonsciante, ke dum la lastaj monatoj lia vivelvido jam senteble aliiĝis, li ne povis ne senti, ke la zorgoplena, karesa rigardo en la okuloj de fraŭlino Lambert ĉe la lastaj vizitoj montris, ke tiu sama demando okupas la ameman koron de tiu kara virino kaj, plie, ke tiu demando kaŭzas al ŝi nemalgrandan maltrankvilon. Nun, sidante tie sur sia seĝo, kun la vizaĝo apogita sur la manplatoj kaj reve rigardante la gaje lumigitajn kaj rapide preterpasantajn printempajn nubojn, li ekmemoris la sanktan vivon de la patrineca amikino, kies tuta vivo ŝajne envolviĝis en la konscio de la Dia amo kaj konsistis en penado plaĉi al Li. Tiam li klare sentis, ke lia spirita progresado estas la plej forta deziro, kiun fraŭlino Lambert havas koncerne lin; kaj tiam lia nova ŝanĝiĝanta vivelvido ne aspektis al li tiel alloga, tiel kontentiga kaj esperoplena kiel antaŭe.

Tamen tiu ĉi serioza medito estis nur preterpasanta kiel la nuboj, kiuj, ŝajne, ĉaskuris unu post alia tra la blua ĉielo. Lia sola, daŭre malĝoja penso estis, ke lia foriro kaŭzos doloron al kvar amataj personoj: – fraŭlino Lambert, Flora, onklo Silaso kaj sinjorino Jenkins.

Flora Broadbent akre sentis la alproksimiĝantan disiĝon, sed, virinete, ŝi ankaŭ partoprenis la ĝojan antaŭsenton pri feliĉa, glora estonteco, kiu plenigis la koron de Vilfrido, kaj jam ŝi konsolis sin per la longaj leteroj, kiujn ili interŝanĝos dum lia foresto. Kaj poste . . . la revido!

La medito de Vilfrido interrompiĝis. La kapo de fraŭlino Billing ekaperis en malfermiĝanta pordo:

– Ho, Vilfrido, – ŝi diris, – hodiaŭ okazis la lasta kunsido de la estetika societo antaŭ via foriro, kaj la sinjorinoj deziras diri al vi adiaŭ. Ni ĉiuj iru kune tra la valvojeto, se vi ne estas tro okupita. Mi scias, ke vi ne estas tro okupita, ĉar, kiam mi ĵus preterpasis vian fenestron vi elrigardis, sed vi tute ne vidis min.

Kelkajn minutojn poste Vilfrido troviĝis en la bela valvojeto, ĉirkaŭita de la tuta anaro de la estetika societo, ricevante de la plej fervoraj membroj la lastajn konsilojn kaj admonojn. Ili estis tre fieraj pri la progreso, kiun faris ilia instruato.

Dum la pasintaj nokto kaj mateno fortaj printempaj pluvoj falis, kaj la pli malaltaj partoj de l’ vojeto estis malfacile traireblaj pro ŝlimaj lokoj kaj lagetoj. Tamen tiu ĉi cirkonstanco tute ne malplezurigis la delikatan, estetikan sinjorinaron. Ili lerte paŝetis aŭ saltetis en siaj elegantaj ŝuetoj kaj delikate levitaj jupoj de unu seka loko al alia. Multaj ekkrioj kaj ekridoj, elvenantaj el sub la karbujosimilaj ĉapeloj, montris, ke ili tre ĝuis tiun “teruran vadadon tra profundaĵoj da koto”. Foje ili petis Vilfridon, ke li marŝu antaŭ ili, supozeble, por ke li ne ekvidu tro multe de la rubandoj, kiuj ligis iliajn ŝuetojn kaj, intertransmete sin volvis ĉirkaŭ iliaj maleoloj.

En la plej malsupra parto de la vojeto troviĝis malgranda rivereto super kiu staris kruda, ligna ponteto kun gvidstango ĉe unu flanko. La dumnokta superakvego forportis kelkajn el la tabuloj kaj malfirmigis la ceterajn. Kiam la gaja areto estis ĉirkaŭ cent paŝojn malproksime de la ponteto, vidiĝis sur la kontraŭa flanko de l’ rivereto, je sama distanco, figuro de juna dande vestita sinjoro, iranta renkonte al ĝi laŭ memkonscia, svinga irmaniero. En unu mano li balancis maldikan bastonon kun ora tenilo kaj en la alia paron da flavaj gantoj. Lia malbutonumita blua surtuto, kies baskoj gaje flirtis en la vento, vidigis elegantan, lastmodan veŝton kun oraj butonoj. Tuj kiam la sinjorinoj de la estetika klubo ekvidis lin, ekregis inter ili rido kaj ekscito.

– Ho! Jen venas Leo Broadbent, – ekkriis sinjorino Robinson petole, – he, Heleno, kion li, laŭ via opinio, serĉas nun ĉi tie?

– Sendube li esperis, ke vi iros hejmen sola, Heleno, diris fraŭlino Rees.

– Kia malŝparemo de eleganteco en tiu ĉi prozega vilaĝaĉo! Estas nur unu klarigo, nome . . .

– Pro honto, knabinoj, silentu, – flustris fraŭlino Heleno Whitcombe duonamuziĝe, duonmalplezure. – Leo Broadbent! Efektive! Se li estus la lasta viro sur tiu ĉi planedo, mi forpuŝus lin! – poste, kvazaŭ subita inspiro ekkaptus ŝin, ŝi diris: – Venu ĉi tien, Vilfrido, mi petas (ĝis nun ŝi ĉiam nomis lin sinjoro Gallimore), mi volas meti tiun ĉi areton da galantoj en vian butontruon kiel rememorigilon.

Tion ŝi faris kun petola parado por turmenti la afektulon, kiu jam atingis la ponteton. Vilfrido, nenion suspektante, obeis, kaj, en la vido de sinjoro Broadbent, fraŭlino Whitcombe ornamis lin per siaj floroj. La ĉirkaŭstarantaj sinjorinoj tuj divenis la celon de tiu faro, kaj preskaŭ ne povis sin deteni de rideksplodo. Sinjoro Leo Broadbent subite haltis. Li flankenpaŝis por lasi la sinjorinojn, la unuajn, transiri la ponteton, sed, vidante, ke okazas prokrasto, li ekdecidis antaŭeniri. Ankaŭ li klare divenis, ke la celo de la ornamo estas intencita por li repuŝo; li ja ne povis flati sin, ke lia amindumado iam ricevis ian kuraĝigon. Krom tio, la konduto de la ceteraj sinjorinoj dispelus ĉian dubon pri tiu afero. Por ŝajnigi, ke li tute ne rimarkas la signifon de la ludeto, – aŭ ke ĝi estas por li tute indiferenta – li jam estis sur la mezo de la ponteto – li des pli afekte kaj bonhumore salutis, altlevante la ĉapelon:

– Bonan vesperon, sinjori- . . .

Lia saluto abrupte finiĝis ĉi tie. Li metis la piedon sur unu el la tabuloj malfirmigitaj de l’ akvo kaj, momenton poste, li baraktis en la malpure flava akvo de la rapide fluanta, ŝveliĝinta rivereto. Tuj eksonis krioj inter la junaj virinoj; ekregis dum momento embarasego, teruro! Sed kiam ili ekvidis, ke la sinjoro jam alkroĉiĝas al tabulo de la ponteto kaj stariĝas sur la piedoj, la ridindeco de la situacio venkis ĉiujn estetikajn regulojn kaj principojn, kaj ili, instigitaj de fraŭlino Heleno Whitcombe, senceremonie ekridis. La esprimo de konsterniĝo sur lia vizaĝo, de kiu fluis riveretoj da malpura akvo, blindigante lin, estis ja tro komika por iliaj facilanimaj koroj. Vilfrido sin turnis kaj malgraŭvole kunridis. Sed, momenton poste, li antaŭensaltis, suriris la ponteton kaj etendis la manon al la ankoraŭ ŝanceliĝanta viro:

– Permesu, sinjoro Broadbent, ke mi helpu vin. Samtempe kelkaj el la junulinoj, tuj sentante la malkonvenecon de sia rido, ekriproĉis unu la alian pro maldelikateco kaj krueleco:

– Ho, hontu ridi sinjoron en tia terura situacio! – mallaŭte diris unu, – Kia krueleco – alia. Fraŭlino Billing ekkriis: Vilfrido, ekprenu, forte tenu lian manon. – Ni penu savi lian vivon anstataŭ moki lin, la kompatindan malfeliĉulon, – admonis fraŭlino Whitcombe mokserioze, – vi hontigas min, sinjorinoj, efektive!

Leo Broadbent, iom post iom reakirante penspovon, furioziĝis pro la ridinda rolo kiun li ludas kaj eĉ pli pro la mokado de la junaj sinjorinoj. Kolerege ekrigardante Vilfridon kaj siblante: – For! Mi ne bezonas vian helpon, – li forte forpuŝis la al li etenditan manon. Li puŝis iom tro energie. La movo perdigis al li la glitigan starejon, kaj, momenton poste, li ree malaperis en la akvo, kiu rapide forportis lin sub la ponteton. Denove eksonis krioj kaj regis eĉ pli granda konsterniĝo. Ne ŝanceliĝante momenton, Vilfrido kuris returne al la bordo kaj de tie saltis en la akvon. Tiun ĉi fojon la fiera viro ne rifuzis la proponitan helpon, kiun li efektive tre bezonis. Ĉe tiu loko la akvo ĝisiris la bruston de Leo Broadbent kaj la subbrakon de Vilfrido; ne estis do facila afero akiri firman starejon sur glitiga fluejo. Sed Vilfrido forte tenis per unu brako stangon de la ponto kaj etendis la alian al la baraktanta juristo. Nelonge poste ambaŭ troviĝis ekster danĝero sur la bordo, ĉirkaŭitaj de la ekscitita, zorgema aro da junulinoj.

Leo Broadbent penegis, kun malgranda sukceso, aspekti senĝene; sed lia peno fari ŝercon el la afero estis plena fiasko, des pli kiam li rimarkis, ke la sinjorinoj – kaj precipe fraŭlino Heleno – maltrankviliĝis multe pli pri la stato de Vilfrido, la “kara knabo”, ol pri lia. Kelkaj el la sinjorinoj zorge konsilis al Vilfrido tuj rapidi hejmen kaj ne ĉesi kuri, ĝis li atingos la domon. Fraŭlino Whitcombe dramece aldonis:

– Eĉ se vi iomete malvarmumos, kara Vilfrido, vi sentos vin tre feliĉa ke vi heroe savis multevaloran vivon.

Leo Broadbent sin turnis al Vilfrido kun rideto sur la vizaĝo, kiu aspektis sufiĉe afabla kaj kun saluteto tiel gracia, kiel permesis liaj senordigita vesto kaj malkomfortega stato:

– Mi tre dankas vin, Vilfrido, – li diris, – vi agis tre kuraĝe, kaj mi esperas, ke vi suferos nenian malutilon.

– Ho ne! – gaje respondis la junulo, – ne timu; tio ja ne estas la unua fojo, ke mi subakviĝis. Sed mi pensas, ke ni ambaŭ devas kuri hejmen por eviti malvarmumon. Vi perdis vian ĉapelon, bedaŭrinde.

– Kaj ankaŭ vian ortenilan bastoneton, sinjoro Broadbent, – diris fraŭlino Billing.

Sinjorino Robinson nun ekpensis, ke la situacio postulas, ke ŝi, kiel prezidantino de la estetika societo kaj sola edziniĝinto, esprimu al la sinjoro sian kunsenton kaj tiun de la ceteraj sinjorinoj. Ŝi do alpaŝis kaj diris ĝentile kaj kun digno:

– Sinjoro Broadbent, volu kredi min, ni treege malĝojas pro tiu ĉi malfeliĉa akcidento, des pli ĉar mi supozas, ke via deziro ĝentile saluti nin, kiam vi estis sur la ponto, kaŭzis ĝin. Sed nia malĝojo iom malpeziĝas pro tio, ke vi evidente vire povas rigardi ĝin kun facilanimeco, eĉ kun bonhumoro. Ni tre esperas, ke neniu el vi malvarmumos. La plej malagrabla afero estas, ke vi devas iri hejmen en tiu mal . . . malkomfortega stato. – La ceteraj sinjorinoj montris sian aprobon, unuj per vortoj, aliaj per gestoj.

Sinjoro Broadbent, ĉirkaŭrigardante, profunde klinsalutis:

– Via bonkoreco, sinjorino Robinson kaj sinjorinoj, estas tre kortuŝa, mi korvarme dankas vin. Tute ne maltrankviliĝu pro mi, mi tre petas; tio ne estas grava afero. Tamen permesu, ke mi forrapidu. Adiaŭ, sinjorinoj, adiaŭ, amiko mia. – Singarde li transiris la ponton kaj kun rapidaj paŝoj ekiris en la direkton, el kiu li venis.

– Ne atendu momenton plu, Vilfrido, – ekdiris fraŭlino Billing. Ne grave estas adiaŭi nin aparte. Rapidu do hejmen.

Kiam Vilfrido dum la vespermanĝo rakontis sian aventuron, onklo Silaso ridegis kaj premis al si la flankojn, kvazaŭ pro timo, ke li ne krevu:

– Mi donus semajnon de mia vivo por vidi tiun scenon! Ridinda afektulo kaj same ridinda superdelikata knabinaro! Tiu estetika klubeto estas absolute la ekstremo de ridindeco en tiu ĉi ridinda mondo. Mi miras, ke sinjoro Billing, alie prudenta homo, permesas al sia filino estri en tiu afero. Tiuj absurdaĵoj tute maltaŭgigos la junulinojn por la tre malmultaj aferoj, en kiuj ili povas esti utilaj. Estetika sentkulturado! sensencaĵo! Mi kuraĝus veti, ke tri-kvaronoj de la tuta junulinaro ne scias fliki ŝtrumpon aŭ almeti sinapaĵon. Se tiuj junaj virinoj plenigis vian kapon per iaj el siaj idiotaĵoj, Vilfrido, mi esperas, ke la intensa laboro en Londono kaj la tiea komerca atmosfero reprudentigos vin.

Mi timas, – ekdiris sinjorino Jenkins, – ke Leo Broadbent neniam pardonos al Vilfrido, ke li estis okulvidanto de lia ridindiĝo.

– Ba! – malestime ekkriis onklo Silaso, – kio estas Leo Broadbent? Vilfrido povas bone zorgi pri si mem. Ju malpli li havos aferojn kun tiu afektulo, des pli bone estos. Mi esperas, ke Leo ne baldaŭ forgesos tiun humiliĝon. La sekvintan tagon, dimanĉon, dum la posttagmezo, malhelaj, pezaj nuboj, pelitaj de fortaj ventoj ruliĝis sur nigreflava ĉielo. Muĝantaj ekventegoj iafoje balais la stratojn de la urbeto kaj ĵetis grandgutan pluvon, intermiksitan kun hajleroj kontraŭ la fenestrajn vitrojn de la ĉambreto de fraŭlino Lambert. Estis premaere, malgajige. Neordinare frue krepuskiĝis kaj la senhomaj stratoj aspektis ankoraŭ pli malgajaj ol kutime.

Flora Broadbent sidis ĉe la lito de sia amata amikino, fraŭlino Lambert. Neniu el ili multe parolis. Precipe la koro de la kuŝanta virino estis tro plena por paroli: jam de pli ol unu horo ili atendas Vilfridon, kiu promesis veni, por diri adiaŭ al ili. Malgraŭvole la brusto de la patrino iom forte laboris, kaj malgraŭvole malkvietigaj pensoj premis ŝin. Foje ŝi suprensendis ekpreĝetojn pri fortoj elporti la disiĝon kaj regi sian emocion. Ŝi nepre devas ja esti trankvila, por ke ŝi ne per troa elmontro de amo malkaŝu sian sekreton. Sed, ho! ĝuste kiam la maltrankvile atendita momento de l’ disiĝo alproksimiĝas, revenis kun duobligita forto la malnova dezirego, diri al la amegata knabo, ke ŝi estas lia patrino, kaj postuli sian patrinan rajton pri li. Ĉu ne estas certe, ke la influo, kiun ŝi ĝis nun posedis sur liaj koro kaj pensoj, malkreskos, kiam li estos for en la malproksima mondo? Ordinare eĉ patrino ne povas ĉiam, per interŝanĝo de leteroj, konservi sufiĉe da influo sur forestantaj filoj por direkti la disvolviĝadon de ilia karaktero; kiom malpli, do, ŝi, kiel nura amikino, fremdulino! Tamen, ne; ŝi ne volis cedi al la dezirego de l’ koro; ŝi ne volis rompi la sanktan promeson kaj ŝi ne kuraĝis riski altiri sur sin la malestimon de la knabo!

Ŝian mediton interrompis la plenda, maltrankvila voĉo de la knabino ĉe la litflanko:

– Jam malheliĝas, fraŭlino Lambert; se Vilfrido ne venos baldaŭ, mi devos iri hejmen, ne dirinte al li adiaŭ. Eble li tute ne venos.

– Jes, infano, li venos. Onklo Silaso ne malpermesos al li la plezuron adiaŭi min.

Ree ekregis peza silento en la malheliĝanta ĉambreto. Ree la knabino rompis ĝin:

– Fraŭlino Lambert, – ŝi diris, metante la kapon sur la brakon de la virino kaj ame premante ŝian maldikan, preskaŭ diafanan manon, – mirinde estas, kiom vi amas Vilfridon. Vi amas lin, kvazaŭ li estus via propra infano; ĉu ne?

La suferantino retiris la manon el tiu de Flora kaj metis ĝin sub la littukojn, por ke la knabino ne rimarku ĝian ektremon. Post momento ŝi respondis trankvile kaj kun rideto ĉirkaŭ la palaj lipoj:

– Jes; kaj mi amas vin, kvazaŭ vi estus mia propra filino; ĉu ne, Flora?

La knabino ekstariĝis kaj ĉirkaŭprenante la patrinecan virinon, ekkriis kun ama fervoro:

– Ho, jes, kara fraŭlino Lambert, mi scias tion, kaj mi ne povas eldiri, kiom mi ŝatas vian karan amon. Vortoj estas tiel malvarmaj!

En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj eniris Vilfrido, senspira kaj kun postesignoj de forta pluvo sur sia jako.

– Ho! – li ekkriis, – mi treege bedaŭras, ke mi venas tiel malfrue, sed, verdire, mi tute ne povis veni pli frue; kaj eĉ nun onklo Silaso permesas al mi resti ĉi tie nur kvaronhoron! – Haltinte momenton por spiri, li diris plue: – Malfeliĉe mi maltrafis sinjoron Farrant hieraŭ vespere, kaj nun onklo Silaso insistas, ke mi ree vizitu lian domon kune kun li post kvaronhoro por diri adiaŭ al li kaj lia familio... Fiaĵo! – Poste ni veturos kune al doktoro Reed. Lia veturilo venigos lin je la sepa kaj duono kaj revenigos nin poste, supozeble malfrue.

– Nu, Vilfrido, tio estas granda domaĝo, – malĝoje, sed milde diris la patrino, – ni, do, devas fari la plej bonan uzon el tiuj multvaloraj dek kvin minutoj.

Elrigardinte sur la straton, Floro ekparolis malgaje:

– Vilfrido, mi tiel forte timis, ke vi ne venos, antaŭ ol mi devos hejmeniri, ĉar la patrino severe ordonis al mi reveni antaŭ la vesperiĝo; kaj nun mi jam devas foriri.

Ĉe la lastaj vortoj ektremeto ludis ĉirkaŭ ŝiaj lipoj. Ŝi leviĝis kaj staris antaŭ la knabo. Ŝia infana, senkulpa koro tremis pro nedirebla doloro. Kiam ŝi suprenlevis la okulojn, du larmoj ekbrilis sur la malsupraj okulharoj:

– Adiaŭ, Vilfrido, – ŝi diris kun tremeto kaj malĝojo.

Vilfrido sin klinis super la knabinon, prenis ŝian malgajan vizaĝon inter la manoj kaj ame rigardis al ŝi en la okulojn. Ambaŭ ŝajne ne konsciis la ĉeeston de la kuŝanta virino, kiu observis la du figurojn kun strange miksitaj emocioj: feliĉo, amo kaj antaŭsento pri venonta ĉagreno pro la konata fiereco de la Broadbent’a familio. Vilfrido parolis malĝoje:

– Adiaŭ, kara, dolĉa Flora, adiaŭ. – Preminte longan kison sur la tremetantajn lipojn de la knabino, li diris plue per iom pli gaja voĉtono:

– Nu, etulino, mi ĝoje atendos viajn leterojn kaj mi nepre tuj respondos kaj sciigos al vi pri ĉio, kio al mi okazos. Kuraĝe do, Flora. Ni certe revidos nin almenaŭ unufoje ĉiujare.

Post la foriro de Flora eniris sinjorino Gadd, alportante lumigitan lampon. Tiu ĉi bonkora, babilema virino foruzus la tutan al ili restantan tempon, sed, feliĉe, iu venis por viziti ŝin.

Restis al ili nur tre malmultaj minutoj. Vilfrido eksidis apud la lito kaj ekprenis la blankan manon kuŝantan sur la litkovrilo. Lia vizaĝo estis malĝoja, kaj el liaj bluaj okuloj brilis profunda amo. La koron de la patrino premis akra doloro, tamen ŝi sentis sin multe pli trankvila, ol ŝi atendis. Saĝaj, amoplenaj konsiloj, eldiritaj per kortuŝe mildaj vortoj, elfluis el ŝiaj lipoj. Vilfrido aŭskultis kun profunda respekto kaj sincera deziro ilin profiti. Fine ŝi diris:

– Ĉiam, Vilfrido, havu Dion antaŭ la okuloj kaj en la koro. Faru nenion, kion vi ne povos rakonti al mi kaj al Flora. Kaj, . . . Vilfrido, kara knabo mia, – ŝi diris kun iom tremetanta voĉo, – neniam forgesu, ke, pro nia reciproka amo, vi apartenas al mi, kaj mi al vi.

Ankoraŭ unu kiso, kaj longa ĉirkaŭpreno, – kaj Vilfrido estis for.

La orienta ĉielo jam ekruĝiĝis, kiam fine kompatema dormo forgesigis al la koro de la patrino, almenaŭ dum nemultaj horoj, ĝian ĉagrenon.

ĈAPITRO VI

Tri jaroj kaj duono pasis. Vilfrido, nun plenkreska, kun beletaj lipharoj kaj vireca eksteraĵo, sidis, iun tipan novembran posttagmezon, en sia loĝoĉambro ĉe la strato Theobald en Londono. Lia freŝa vizaĝo aspektis enpense kaj iom malgaje: hodiaŭ li finos sian 21an jaron.

Antaŭ li sur skribotablo kuŝis du leteroj. Malrapide li relegis ilin, unu post la alia. La unua estis de lia onklo Silaso, verkita en neordinare kortuŝa stilo. Kun ama zorgemo sinjoro Hutton pritraktis la gravecon de lia plenaĝiĝo kaj la fakton, ke jam de tiu tago li povos, se li tion elektos, ekpreni en siajn proprajn manojn la bridojn de sia vivo. Ĝis tiu tago li, kiel lia supozita onklo, provizis, tre volonte kaj dankeme, ĉiujn rimedojn por lia edukado, neniel tuŝante lian, komence modestan heredon. Li sciigis lin, ke la bankiera firmo Bent, Eldridge kaj Best ĉe la strato Lombard, kies antaŭa, sed nun mortinta estro, sinjoro Enoch Eldridge, estis intima amiko de lia patro, prizorgas lian propraĵon. Onklo Silaso konsilis al li tuj iri viziti, en lia oficejo, sinjoron Johanon Eldridge, unu el la nunaj kompanianoj, por konsiliĝi kun li pri siaj aferoj. Laŭ lia kalkulo, la nuna, per intertempaj profitoj kreskinta kapitalo, liveros al li proksimume £100 jare.

Tiu ĉi novaĵo tre surprizis Vilfridon, kiu tute ne atendis subite fariĝi posedanto de tiaj riĉaĵoj, neniam antaŭe pripensinte la monaferojn de sia mortinta patro. Ĝi plenigis lin de duobla dankemo al la onklo pro lia eksterordinara sindonemo kaj boneco al li. La letero finiĝis jene:

“La plenumado de mia promeso, donita al via mortanta patro antaŭ dudek jaroj, estis por mi granda ĝojo. Mi pensas, ke mi plenumis tiun gravan komision konscience kaj kontentige. Kaj vi, kara Vilfrido, per via ĉiama obeemo kaj kvazaŭ fila amo multfoje pagis miajn zorgojn. Vi fariĝis mia sola ĝojo kaj vivocelo. Mi ne ŝanceliĝas diri, ke mi fieriĝas je vi: mi ne timus diri kun fiereco, se via patro subite revenus por repostuli vin el miaj manoj: – “Jen via filo.”

“Kaj nun, knabo mia, se estas destinite, ke, en la estonteco, niaj vivovojoj ne ĉiam iru paralele, memoru ke mia hejmo ĉiam estos via hejmo tiel longe, kiel vi tion deziros. Mi ne havas pli altan deziron en tiu ĉi mondo, ol vidi vin feliĉa kaj inda vian noblan patron, kaj ke la feliĉa, ama ligilo inter ni neniam fariĝu malpli firma, malpli dolĉa.”

La dua letero venis el la malsanula ĉambreto en Long-Seaton. Ĝi estis, kiel tre multaj antaŭaj, diktita de la suferantino kaj skribita de ŝia juna amikino, lia kara Flora. Longe rigardante la antaŭ li kuŝantajn leterojn, Vilfrido ne povis ne eksenti la akran kontraston inter la verkintoj de la du leteroj: onklo Silaso kaj fraŭlino Lambert, kaj la malsimilecon de la sentoj, kun kiuj ambaŭ inspiris lin. Ambaŭ, li klare konsciis, forte penadis, kun ama zorgemo, formi lian karakteron, laŭ siaj propraj konvinkoj; ĉiu ĉiam penadis senefikigi la moralajn influojn de la alia. Li amis ambaŭ kun egala fervoro; kaj, tamen, kiel malsamaj estis la du amoj, kiuj ligis lin al tiuj du kontraŭtipaj estaĵoj. – Kiel stranga kaj nekomprenebla, – li diris al si en la pensoj, – estas la amemo, kiu kunligas fraŭlinon Lambert kaj min. Neniu patrino povus ami min kun pli profunda amo, kaj certe estas, ke mi ne povus ami mian patrinon pli forte, ol mi amas tiun dolĉan virinon.

La kunlaborita skribaĵo estis eĉ pli longa letero, ol tiu de onklo Silaso kaj montris la plej kortuŝan amemon, kiu trovis en lia koro dolĉan eĥon. Ĝi enhavis, interalie, jenajn paragrafojn: –

“Espereble tiu ĉi letero alvenos je la 19a de Novembro – la 21a datreveno de via naskotago! Kiom da diversaj sentoj tiu okazo estigas en niaj koroj: seriozaj, dankoplenaj, ĝojigaj kaj . . . zorgemaj! Je tiu ĉi tago vi estos plenaĝa: la infaneco, junuleco estas nun pasintaĵoj, kaj staras antaŭ vi vireco, esperplena, ĝoja vireco kun siaj pligrandaj povo kaj respondeco. Kia donaco Dia! – vireco, plena de espero, povo, ebleco! . . .

“Ni ambaŭ ame pensadas pri vi kaj fervore preĝas; ke la Dia favorkoreco estu via sorto en la daŭro de tiu ĉi nova jaro kaj por ĉiam. Dio benu vin, kara knabo . . .

“. . . sed, primeditante la pasintecon, ni ne povis ne rememori, ke, okaze de via lasta vizito, vi ne aspektis feliĉe, malgraŭ la ĝojo, kiun faris al vi la revido. Vi aspektis tro serioze, laŭ viaj jaroj tro penseme. Mi rimarkis en vi pli grandan ŝanĝon, ol vi mem, eble, konscias. Kaj ŝajnis al ni, ke vi evitas aludojn pri la stato de via animo. Mia kara knabo, mi ja ne rajtas admoni vin, nek altrudi konsilojn, ne estante petita, tamen, mia amo – nia amo – instigas min diri: – estu singarda rilate la elekton de viaj intimuloj. Pardonu, kara Vilfrido, mi ja konas vin de via infaneco; mi amozorge observadis la disvolviĝon de via karaktero kun kontenteco kaj ĝojo: eble mi konas vian koron pli intime ol vi pensas. Serĉu la amikecon de Diotimaj junaj viroj, kune kun kiuj vi povos disvolvi kaj pliriĉigi viajn spiritajn ecojn kaj utiligi ilin pro la bono de aliaj...

“Vi sciigis al ni, ke vi eniris vian novan oficon. Ni esperas, ke vi trovos ĝin tute kontentiga, kaj ke viaj deziroj pri eventuala kompanianiĝo realiĝos.” . . .

Vilfrido demetis la leteron, duonturnis la seĝon kaj enpense rigardis en la fajron. Kontraŭvole li sentis sin maltrankvila; li sentis kvazaŭ la vortoj de la penetrema, klarvida suferantino malkovris al li lian propran koron: – Kiel bone ŝi konas min, – li diris al si en la pensoj, – kiel stranga estas la aldoniteco al mi de tiu virino. Per kio mi meritas ĝin? ŝi vere estas mia protektanta anĝelo.

Reve rigardante la ardantajn karbojn, li ekvidis la dolĉan, palan vizaĝon de la kara amikino kun ŝiaj glate kombitaj haroj iom vidiĝantaj el sub la blanka, gladita kufo. Ŝi ridetis al li el la bluaj, animoplenaj okuloj dolĉan rideton. Por li ne povis ekzisti pli pura, pli sankta anĝelo en la ĉielo. Efektive li tiam eksentis, ke la vivo de persono tia, kia fraŭlino Lambert, estas por li pruvo, ke anĝeloj ekzistas. Plue, li pensis, ke tia anĝela temperamento, tia sanktula saĝeco kaj ĉiama gajeco meze de grandaj suferoj ne povas esti forrezonataj de tiuj novaj filozofoj, kiuj, kvankam ne malkaŝe neante supernaturajn estaĵojn, tamen, ŝajne faradas sian eblon por igi ilin nekredeblaj. Ŝia eksterordinara animpaco vere estis por li nekomprenebla, kaj li devis akcepti pri ĝi supernaturan kaŭzon... Tiam la direkto de liaj pensoj iom ŝanĝiĝis... Kaj nun, jen la admonoj kaj konsiloj de tiu kara virino, sendube diktitaj de amo kaj saĝeco. Kiu havas rajton doni al li konsilojn, se ne ŝi? En la profundo de sia koro li ne povis ne senti la ĝustatempecon kaj pravecon de tiuj ĉi admonoj kaj konsiloj. Lia sincera aldoniteco al la bonkora virino forte instigis lin atenti ilin, kaj tamen li duondeziris, ke ŝi ne estus skribinta tion, kion ŝi skribis aludante lian amikaron...

Poste li vidis, image, alian bildon en la ardantaj karboj, tiun de la juna skribintino de la letero, Flora Broadbent. Dolĉa, konfidema, malgranda Flora, tuj el burĝono disvolviĝonta floro! Ĉu ŝi partoprenas la zorgemajn pensojn de fraŭlino Lambert? Li vive imagis la du malsamaĝajn sed per korinklino kaj simpatio tiel intime kunligitajn amikinojn en la malgranda ĉambro, priparolantaj lin kaj liajn aferojn; sendube ofta kaj amata temo inter ili. Kun feliĉa emocio li ekmemoris la lastan adiaŭon antaŭ tri monatoj, en la mallarĝa vestiblo de la dometo de sinjorino Gadd, kiu feliĉe forestis. Li vidis, la unuan fojon, ekaperantan sur ŝia dolĉa, senkulpa vizaĝo knabinan ruĝiĝon. Kiel tiu vidaĵo plenigis lin je nedirebla ĝojo! – Ĉu vi ĉiam restos al mi fidela, karulino? – li estis demandinta. La mallaŭte dirita respondo: – Jes, mia Vilfrido, ĉiam, – ankoraŭ sonis kvazaŭ muziko en liaj oreloj. Li sentis, ke, kiam li premis la adiaŭan kison sur ŝiajn lipojn, la ektremeto de la lipoj kaj de ŝia mano ne estis, kiel ĉe la unua disiĝo, signo nur de korpremo, sed ankaŭ ektremeto de koro troŝarĝita de novetrovita, novekonsciita feliĉo.

Sed nun liaj revoj interrompiĝis per la enveno en la ĉambron de sinjoro. Tio estis sinjoro Alfredo Brent, filo de lia luigantino, viro de ĉirkaŭ tridek jaroj. Lia eksteraĵo estis unuavide nealloga, sed fariĝis baldaŭ tre interesa kaj atentiga pro liaj pensemaj, malgajaj okuloj kaj alta frunto, kiuj aspektigis lin persono kun neordinaraj kapabloj. La iom pala, glaterazita vizaĝo kun kavaj vangoj estis melankolia, kaj du sulketoj ĉirkaŭ larĝa rigida buŝo kaŭzis impreson, ke la vivo de tiu viro enhavis multajn ĉagrenojn kaj seniluziiĝojn.

– Ho, Vilfrido, – li diris, – ne ofte okazas, ke oni kaptas vin nenionfaranta. – Ne atendante respondon, li trapasis la ĉambron, malfermis la pianon kaj ekludis sentoplenan, jen gajetan, jen sentimentalan melodion.

Vilfrido, kiu laŭŝajne jam kutimis al tiaj senceremoniaj vizitoj, ne atentis la ludon ĝis kelkaj, evidente intence akcentitaj tonoj devigis lin aŭskulti tre belan, tra la muzikaĵo irantan arion. Subite sinjoro Brent haltis, leviĝis de la seĝo kaj demandis:

– Kion vi pensas pri tiu ĉi melodio, Vilfrido? Ĝi venis al mi hodiaŭ matene, kiam mi ĝuis kvaronhoron da revado antaŭ la ellitiĝo. Ĝi iom post iom disvolviĝis, dum mi vestis min, kaj de tiam ne forlasis min. Mi intencas uzi ĝin por ario en mia nova opero. Unu el la ĉefaj roloj estas, kiel vi scias, tiu de filino de ĉefministro, trompita de iu princo. Ŝi sin retiras en monaĥinejon kaj mi kantigas ŝin arion laŭ tiu ĉi melodio en soleca ĝardeno de tiu ejo. Kian impreson faris la melodio sur vin?

Vilfrido respondis: – Verdire, Alfredo, mi nur duonaŭskultis, sed nun, revokante al mi Ia subkonscian efekton, mi povas diri, ke la melodio estigis en mi bildon de iu, kiu penas esti gaja, feliĉa, sed kiu refalas en malgajecon. Sed ree ludu la melodion, simple sen variacioj, mi petas.

– Tio ne estas ĝuste la sento, kiun mi volas esprimi, mi penas tonesprimi la pacon de animo liberigita de duboj kaj mondaj turmentoj; kaj mi volas, ke la melodio plene harmoniu kun la vortoj, kiuj tiun senton eldiras. Sed aŭskultu.

Sinjoro Brent reludis la melodion kaj poste sin turnis al la pli juna viro. En lia vizaĝo vidiĝis streĉita, preskaŭ febra atendo kaj samtempe malkontenteco kaj malgajeco:

– Nu? – li demandis, rigardante la enpensan vizaĝon de Vilfrido, kiu videble ŝanceliĝis respondi. Fine tiu ĉi ekparolis kun sentebla bedaŭro en la voĉo:

– La melodio estas ja bela, tre bela, sed, por diri al vi la veron, ĝi ne sentigas ĝuste tion, kion vi volas. Mian unuan impreson ne povis ŝanĝi la ripeto. Mi ne povas forigi la senton de kaŝita, kvazaŭ sub la supraĵo kuŝanta malĝojo. Profundan animpacon pro apartiĝo, dekroĉiĝo de la mondo – pardonu – mi pentrus alimaniere. Tio, kion vi bezonas, estas, kiel mi jam diris al vi, ebleco enprofundigi vin en la senton mem, kiun vi deziras, ke aliaj akceptu, unuvorte, pentri per vortoj kaj tonoj viajn proprajn sentojn. Sinjoro Brent leviĝis de la seĝo. Lia vizaĝo montris akran animdoloron; liaj okuloj iomete ruĝiĝis pro la intenseco de liaj sentoj, kaj ĉirkaŭ lia buŝo ekludis stranga, maldolĉa rideto, kiu vidigis malesperon kaj mem-malestimon:

– Jes, mi scias; vi estas prava, knabo, tute prava. Mi diris al mi mem tion centojn da fojoj. – Li trapasis parton de la ĉambro, haltis kaj post momento daŭrigis per treege maldolĉa voĉtono: Ho ve! Kiel povas mi priskribi per tonpentraĵo tian pacon kaj superteran serenecon; mi, kies animo estas ĉiam disŝirita de teruraj pasioj, turmentaj duboj kaj – kaj tio estas la plej malbona afero – la scio, ke ĉio ĉi tio estas plene meritita sekvo de miaj propraj agoj. Mi, kiu estas tenita per milo da katenoj de mi mem forĝitaj. Vilfrido, vi ne scias, en kia infero mi vivadas, la plej profunda infero el ĉiuj, la infero de fortaj pasioj. Pasioj, kiujn mi abomenas kaj tamen karesas kaj ne forpelus, eĉ se mi povus. Vi ne komprenas tion – kompreneble ne – kiel vi povus? Ho! kiel mi penadis kurbigi, venki tiujn pasiojn; ne pro interna sankta impulso, almenaŭ tre malofte, sed pro kvazaŭ ekstera neceso: ambicio, nesatigebla ambicio. – Li haltis momenton, distrite aliris al la fenestro, elrigardis, sed vidante nenion, revenis en la profundon de la ĉambro. Li daŭrigis: – Se ne estus pro tiu ĉi absorbanta ambicio, mi dronus ĝis la plej profunda stato de bestiĝo. Iafoje mi malbenas tiun ambicion mem, kiu, en aliaj horoj, ŝajnas al mi esti mia sola savanto. Sen tiu ambicio mi ja estus nura besto, sed, eble, mi tiam estus indiferenta, paca.

Vilfrido interrompis la pasian elfluegon da vortoj, parolante milde sed firme:

– Vi ne estus tia, Alfredo.

– Eble eĉ ne tiam, – akre rediris sinjoro Brent, ekkoleretinte pro la interrompo, – Vilfrido, mi ofte forte sentas en mi mem la esencon de grandegaj kapabloj. Oni ne povas havi ambiciojn tiajn, kiaj la miaj, ne havante almenaŭ en la profundo de l’ animo respondajn kapablojn. Sed, malfeliĉege, miaj fortaj pasioj detruadas kvazaŭ colon post colo tiujn kapablojn kaj nebuligas la spiriton. Nur kelkfojaj ekbriletoj de l’ genio montras al mi, ke ankoraŭ ĝi ekzistas. Mi kredas, ke sen tiuj korpon kaj animon detruantaj pasioj mi povus verki monumentojn de muzikaj kaj poeziaj geniaĵoj, egalantajn la verkojn eĉ de la plej famaj verkistoj, kiujn la mondo iam vidis. Sed tio ne estas la tuta enhavo de l’ pokalo da maldolĉaĵoj: La mondo persiste malkomprenas min. Tamen ĝi devos aŭskulti min unu tagon. Mian unuan verkon ĝi malŝatege reĵetis. Je la dua verko, tragedia opero, la mondo skuis la kapon:

– Mi ne komprenas, – ĝi diris, – tio ne estas laŭ la nuntempa gusto. La verko ja enhavas belaĵojn, sed . . . mi ne komprenas ilin. – Ili komprenos unu tagon, Vilfrido, mia knabo! Mi enmetis en la verkon tutan mian potencon, mian vivon, min mem; kaj la mondo ne ŝatas ĝin. Eble pro tiu kaŭzo. Kompreneble, – li ridis maldolĉe, – mi estas sensignifulo, simpla instruisto de junaj sinjoretoj. Mia sola destino estu, do, instruaĉi la latinan kaj grekan lingvojn kaj la antikvan historion. Ne estas ja mia afero min levi super tiun okupon destinitan al mi de l’ sorto.

Post mallonga paŭzo, dum kiu Vilfrido vane penis trovi taŭgajn vortojn; sinjoro Brent denove parolis:

– Vilfrido, mi envias vin pro via feliĉa temperamento: senzorga, suna, libera de premegantaj duboj. Ho, se mi nur havus vian trankvilan, sunan karakteron! Vi estas komprenata kaj amata de ĉiu, kiu vin konas. La virinoj estas kvazaŭ ĉe viaj piedoj: Mia patrino amas vin kiel sian propran filon. La servistino, senkulpa, simplanima Klaro adoras eĉ la teron, sur kiu vi staras.

– Ne parolu sensencaĵojn, Alfredo!

Sinjoro Brent ne atentis la interrompon, sed daŭrigis:

– Kaj fraŭlino Parkinson nur atendas sopire, ke vi malfermu la brakojn por sin ĵeti en ilin.

– Sensencaĵoj! Mi ne kredas tion.

– Tamen estas vero.

– Ĉiuokaze, – rediris Vilfrido kolerete, – mi dezirus, ke vi ne estus parolinta pri tio.

– Kial? Kvankam ŝi estas iom pli aĝa ol vi, ŝi estas ĉiurilate dezirinda knabino; ĉarma, tre inteligenta, riĉa kaj altanima, unuvorte preskaŭ ideala virino.

– Tamen, – rediris Vilfrido sincere, – mi ne deziras pensi pri ŝi krom kiel fratino de amiko aŭ, se vi volas, kiel amikino. Niaj rilatoj estis ĝis nun pure amikaj, senkulpe kaj feliĉe senĝenaj. Mi ne deziras ion pli. – Tiam, por ŝanĝi la temon, li diris, iom malgaje: – Sed, Alfredo, se vi pensas, ke mi estas libera de duboj premantaj la koron, vi tute eraras. Mia interna vivo tute ne estas tiel “suna” kiel vi imagas. Kredu al mi, mi profunde kunsentas kun vi pro via malfeliĉega spiritstato, kiun, tamen, mi apenaŭ komprenas, kaj se mi ne povas eĉ kompari la malkontentecon, kiu regas mian propran koron, kun la terura angoro brulanta en la via, tamen, mia animstato estas iafoje tre maltrankvila – por ne diri malfeliĉa. Sed, eble, mia malkontenteco havas malsaman kaŭzon.

Kiel vi scias, en Long-Seaton la evolucio de mia interna memo estis tre stranga afero. La plej konfliktantaj influoj laboradis super mi kaj fine lasis min en stato de granda dubemo kaj dolora konfuzo. Kaj ĉi tie en Londono, ŝajnas al mi, aro da cirkonstancoj konspiris, por ankoraŭ pligrandigi ne nur tiun malcertecon, sed ankaŭ por pliakrigi la deziron ekkoni tion, kio efektive estas la vero precipe rilate la esencon de la animvivo, rilate al la ekzistado kaj personeco de Kreinto kaj pri mia rilato al Li, pri postmorta vivo k.t.p. Mi certigas vin, Alfredo, ke animo, pasie soifanta ekkoni la veron, sed ĵetadata de duboj kaj sopiroj, travivas tre malfeliĉajn momentojn. Ne, amiko mia, se vi volas priparoli senzorgan, gajan feliĉulon, priparolu Karlon Parkinson. Lia estas la plej malpeza senzorga koro, kiun mi iam renkontis. Efektive ŝajnas, kvazaŭ lia koro estus kirasita kontraŭ ĉiuj duboj kaj zorgoj.

– Ba, Vilfrido; troviĝas ĉirkaŭ lia koro nenia kiraso, sed en lia koro senpripensa indiferenteco. Malgraŭ lia bonega instruiteco, liaj lerteco kaj spriteco, lia filozofio estas la filozofio de papilio. Liaj solaj emo kaj vivcelo estas elĝui la aktualan momenton, malzorgante egale la pasintecon kaj la estontecon. Li nur ridas malagrablaĵojn kaj . . . evitas ilin. Sed kredu al mi, li ne povas ĉiam tiel ludi kun la sorto. Tamen plaĉas al mi la junulo; lia gaja, ŝercema kaj bonkora temperamento ofte efikas kvazaŭ kiel balzamo por mia turmentita spirito.

Pluan analizon de l’ karaktero de Karlo Parkinson ĉesigis la enveno en la ĉambron de tiu sama persono. Tuj post brua frapado la pordo larĝe malfermiĝis kaj juna gajmiena sinjoro envenis. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ dek naŭ aŭ dudek jaroj kaj posedis tre plaĉan eksteraĵon. Lia ronda kapo kun blondaj harbukloj; liaj belaj, preskaŭ klasikaj trajtoj; liaj ridantaj, bluaj okuloj kaj belforma buŝo sub belaj lipharoj, gracia, fleksebla figuro de iom pli ol meza kresko, ĉio ĉi tio kune prezentis personecon de malfacile difinebla, sed nekontraŭstarebla ĉarmo; kvankam pli zorga observanto rimarkus en liaj vizaĝo kaj konduto ioman malprofundecon de l’ animo eĉ, kelkafoje, signojn de nesincereco. La veninto estis elegante kaj laŭmode vestita. Li gaje ekkriis:

– Ho, Vilfrido! Ho, sinjoro Brent! mi estas tre kontenta trovi vin ambaŭ hejme. – Senzorge ĵetinte siajn ĉapelon, bastonon kaj gantojn sur seĝon, li diris plue: – Mi tute forgesis hieraŭ sendi al vi letereton por certiĝi, ke vi venos hodiaŭ por partopreni nian kunvenon. Mi tre esperas, ke nenio malhelpos. Efektive mi insistas, ke vi venu; mi akceptos nenian senkulpigon hodiaŭ.

Tiu lasta, vigle dirita frazo celis antaŭveni rifuzon, kiun li jam legis sur la vizaĝo de Vilfrido.

Iom antaŭe Vilfrido estus tre kontenta iri kun sia amiko pasigi vesperon en la domo de liaj gastamaj gepatroj, sed la hodiaŭ ricevita letero de fraŭlino Lambert malinklinigis lin. Post la dua tralego de tiu letero li klare sentis, ke pli bone estus, ke li tute evitu la societon, kiun li kutime renkontis en la salonoj de gesinjoroj Parkinson. Li ne povis kontraŭstari la konvinkon, ke, tiu societo, kvankam tiel agrabla kaj, en kelkaj rilatoj, tre ŝatinda, estas kulpa pri granda parto de la spiritaj maltrankvilo kaj konfuzo, kiuj nuntempe regis lin. Tamen la agrablaĵoj tiel ofte ĝuitaj kaj la ĉiama, bonkoreco trovita en la rondo de tiu altekulturita, artista familio, preskaŭ igis ĝin neebla plene rompi la ekzistantan inter ili intiman amikecon sen ia pli racia kaŭzo. Do, admona voĉo interna, ke fraŭlino Lambert estas prava aludante al tiu ĉi sama konataro kiel spirita danĝero por li, kaj, aliflanke, natura deziro daŭrigi la partoprenon en tiuj grandaj sociaj agrablaĵoj, interbatalis en li. Oni ja videble ŝatis kaj admiris lin en tiuj belartrondoj kaj montris al li nedubeblan korinklinon; kaj tio estis aferoj, kiuj forte tuŝis la pli malfortan flankon de lia karaktero. Lia voĉtono, do, estis ioma eĥo de tiu ĉi nedecidemo, kiam li, respondis:

– Dankon, Karlo, sed mi bedaŭras, ke mi devas malkontentigi vin hodiaŭ.

– Kial, Vilfrido? Sensencaĵo! Vi nepre devas veni. Kian do pretekston vi havas? Nenian! – ekkriis la junulo.

– Verdire pro diversaj kaŭzoj, – rediris Vilfrido, – mi sentas fortan malinklinon eliri hodiaŭ vespere. Unue mi devas respondi al du gravaj leteroj, kaj tio postulas ĝuste la humoron, en kiu mi nun troviĝas. Do, faru al mi la komplezon senkulpigi min.

– Mi tute ne faros tion, Vilfrido. Estas specialaj kaŭzoj, pro kiuj vi devas veni. Unue: princo Kunwar Kriŝna precipe deziris, ke vi venu hodiaŭ vespere. Li fine promesis priparoli pli detale sian strangan kredaron kaj klarigi al ni la sendube interesan filozofion de la antikvaj hindaj kredoj. Due: mia frato Filipo estas hejme. Vi ankoraŭ ne konas lin. Li certe estas la ekstremo de malsaĝa abnegacio. Imagu: li forlasis treege agrablan pastrejon en York kun bonaj enspezoj kaj ankoraŭ pli bona atendaĵo pri promocio por – ĉu vi kredos – por fariĝi malbone pagata vikario en unu el ia plej mizeraj kvartaloj de orienta Londono! Mi tute ne povas kompreni tion. Li, altekulturita, brila homo, favorato kaj intimulo de l’ ĉefepiskopo de York, sin entombigas tie meze de malsimpatia popolaĉo. La gepatroj estas furiozaj. La patrino timas pri lia cerbosaneco. Doroteo, kompreneble, rigardas la aferon kiel interesan, romantikan ideon kaj ŝajnigas envii Filipon. Ridindaĵo!

– Kial ridindaĵo? – lin interrompis Vilfrido. – Verŝajne vi ne komprenas la motivojn de via frato. Sendube kiel pastro, kiu serioze rigardas sian oficon, li volas funde koni la homan vivon ĉe ĉiuj flankoj.

Sinjoro Brent ekparolis:

– Eble estas iom strange, sed ne ridinde, amiko mia; certe estas, ke la orientaj kvartaloj de Londono multe pli bezonas sindonemajn, fidelajn pastrojn ol York kun sia multenombra katedrala pastraro.

– Nu, nu, – rediris la juna viro, – chacun à son gout. Mi volis nur diri, ke mi atendas viglan, interesan diskutadon. Precipe en la okazo, se venos sinjoro Spicer, ni havos grandan debaton, kiun vi ambaŭ tre ĝuos.

– Mi tre bedaŭras, Parkinson, – diris sinjoro Brent, – ke mi ne povas partopreni tiun atenditan spiritan gimnastikon, ĉar mi havas gravan devan renkonton hodiaŭ vespere kun la patro de unu el miaj lernantoj en la Reĝa Hotelo.

– Ho, mi tre bedaŭras, ke vi ne povas veni, Sinjoro Brent.

– Kaj mi, – diris Vilfrido, – verdire mi laciĝas pri tiuj senfinaj filozofiaj disputadoj, kiuj konvinkas neniun.

– Kio, Vil? Kio al vi estas? – ekkriis Karlo Parkinson.

– Nenio; sed estas momentoj, kiam . . .

– Kiam oni bezonas skuiĝon, – interrompis la junulo. – Mi scias, seriozemulo, ke en la lasta tempo vi tro laboris super viaj libroj kaj desegnaĵoj kaj bezonas distriĝon. Venu, kaj mi aranĝos por venonta semajno apartan amuzon por vi. Ĉu ne?

– Jes, – interĵetis sinjoro Brent, – iru, Vilfrido. Parkinson estas prava, vi trolaboris dum la lasta tempo. Se la princido speciale deziras, ke vi venu, mi opinias, ke vi devas iri.

Vilfrido duonkonscie deziris, ke liaj amikoj trovu konvinkilojn, kiuj prezentos sufiĉan kaŭzon por igi lin ŝanĝi sian decidon, ĉar en la profundo de l’ koro li deziris iri.

– Bone, mi iros kun vi, Karlo. Domaĝe estas, ke vi ne povas veni, Alfredo!

– Mi ankaŭ tion tre bedaŭras, – diris la instruisto. – Sed antaŭ ol vi foriros, ni kune temanĝos; ĉu ne? Mi tuj petos, ke oni pretigu la teon.

– Certe, mia bona “trezoro de erudicio”, – gaje diris Karlo Parkinson, – kuŝiĝante sur la sofon, – neniam rifuzu senpagan manĝon, precipe en tiaj allogaj cirkonstancoj.

– Jes, Parkinson, – rediris sinjoro Brent duonŝerce, duonserioze, – sed mi tre petas, ne tro moku nian servistinon. Ŝi estas simplanima, bona knabino el la kamparo. Lastan fojon vi plorigis ŝin en la kuirejo. Alie mi devos peti la patrinon, ke ŝi severe alparolu vin.

– Ho, sinjoro Brent, kompatu min; mi tro alte ŝatas la favorkorecon de estiminda sinjorino via patrino, por voli elmeti min al ŝia kolero. Mi kondutos tre ĝentile, sed mi nepre devas fari kompensaĵon al via belulineto, ĉar mi plej sincere bedaŭras, ke mi elirigis unu larmeton el ŝiaj belaj okuloj.

– Sendube; sed, eble, la knabino rifuzos eniri ĉambron, en kiu troviĝas tia turmentemulo. – Alfredo Brent kontraŭvole ridetis.

En tiu momento envenis la priparolita juna servistino, beleta, modesta knabino, portante pleton kun manĝilaro por pretigi la teotablon.

– Ho, mia lerta amiko, ekkriis la ŝercemulo, – tiom por via malbona antaŭdiro! – Sin turnante al la knabino kun bone ŝajnigitaj seriozeco kaj humileco, li diris kiel se li alparolus respektegindan sinjorinon, – fraŭlino Klaro, sinjoro Brent ĵus asertis, ke vi, vi rifuzos eniri ian ĉambron, en kiu troviĝas mi. Ĉu mi ne estis prava, plej indigne forpelante tiun malindan penson?

La knabino iom konfuziĝis. Ne alrigardante la parolinton, ŝi respondis simple:

– Mi ne sciis, ke vi estas en la ĉambro, sinjoro Parkinson.

– Ha! Mi sciis, fraŭlino Klaro, ke vi ne estas kapabla je tia kruelaĵo. En mildaj, dolĉaj okuloj tiaj, kiaj la viaj ne loĝas kruelaĵo!

– Ne atentu liajn sensencaĵojn, Klaro. Sed petu mian patrinon, ke ŝi venu ĉi tien; ŝi havas kelkajn vortojn por diri al sinjoro Parkinson.

– Ne; fraŭlino Klaro, mi tre petas, ne faru tion. Mi estas certa, ke mi nur bezonas peti vin. Kvankam mi ne havas momenton por perdi kaj kvankam mi riskas koleriĝon de l’ gepatroj, mi avide akceptis la inviton de sinjoro Brent al temanĝo, sole por ĝui manĝaĵon servitan de viaj manoj.

Kontraŭvole la knabino devis rideti, kiam, per voĉo per kiu ŝi volis montri malplezuron, ŝi diris:

– Mi estas certa, sinjoro, ke vi pensis nenion similan.

– Ho, tie, sinjoroj, parolas ĉarma, adorinda, knabina modesteco! – ekkriis Karlo. – Sed mi diros nenion plu. La vero silente, sentrudeme efikos, je l’ fino, por konvinki. Do, mi transdonu min al la ĝuo de l’ manĝo; kiel ja kantas la glora greka poeto:

“Kvazaŭ diiĝas mortul’, kiam Hebo elverŝas la teon.”

– Vi estas neplibonigebla, Parkinson, – diris sinjoro Brent ekridante; kaj Vilfrido, apenaŭ povante kontraŭstari fortan inklinon rideksplodi, diris:

– Ne kulpigu ian gloran poeton je tia versaĉo, Karlo.

La servistino, kiu jam finis meti sur la tablon la diversajn objektojn, kiujn ŝi alportis, nun vere ekkoleris. Turnante sin ĉe la pordo ŝi diris:

– Estas tre malĝentile de vi ĉiuj moki min.

– Ne, ne, – kune ekkriis Vilfrido kaj Alfredo Brent.

– Ni tute ne ridas vin, Klaro, – diris la instruisto, kaj Vilfrido aldonis; – estas ja neeble ne ridi la petolaĵojn de tiu ĉi sentaŭgulo. Ni ridis pri lia fuŝversaĵo.

– La plej bona puno por sinjoro Parkinson estas, Klaro, tute malatenti liajn ŝercaĉojn, – diris sinjoro Brent. Nun, por montri, ke vi estas kapabla redoni bonaĵon por malbonaĵo, alportu por li tason, teleron k.t.p., kvankam li ne meritas tion, kaj metu ankoraŭ unu plenkulereton da teo en la teujon.

Post la eliro de la knabino Vilfrido diris, penante esti serioza:

– Aŭskultu, Karlo, lasu la kompatindan knabinon en paco.

– Mi certigas vin, kara amiko, ke la animpaco de fraŭlino Klaro estas por mi grava afero.

Kiam “fraŭlino Klaro” ree envenis en la ĉambron, Karlo metis la kubutojn sur la genuojn, premtordis al si la manojn kaj malgaje skuis la kapon, ĉiam rigardante la tapiŝon antaŭ si:

– Ho ve, – li ekĝemis, – kia turmentiĝo, pensi, ke mi, mi estas kulpigita esti mokinta fraŭlinon Klaron!

Lia malgajeco estis tiel bone ŝajnigita, ke la knabino mire ekrigardetis unue sinjoron Brent kaj poste Vilfridon, sed, vidante en iliaj vizaĝoj nur penadon subpremi ridon, ŝi rapide elkuris el la ĉambro.

– Pro ĉio cerbosana, Karlo, – diris Vilfrido, – ĉesigu viajn sensencaĵojn kun la servistino; ŝi nepre plendos ĉe sinjorino Brent, kaj tiam . . . nu . . . vi deziregos, ke vi estus ĉesinta.

Post la temanĝo Vilfrido Gallimore kaj Karlo Parkinson iris kune, brakon en brako, al la hejmo de la lasta. La du junuloj interkoniĝis kelkajn monatojn post la alveno de Vilfrido en Londonon. Ambaŭ estis studentoj ĉe artlernejo en Westminster. Iun tagon, kiam Vilfrido estis okupita en aparta ĉambro modelante el gipso frison laŭ antikva modelo, juna viro kun gaja, knaba vizaĝo envenis kaj sin prezentis kiel nova kunstudento, Karlo Parkinson. Li sciigis al li, ke lia fratino estas unu el la korespondantaj aninoj de “Romford’ kaj Long-Seaton’a Estetika Societo”.

La Long-Seaton’aj membroj, sciiĝinte, ke frato de Londona societanino estas studento de la sama artlernejo kiel Vilfrido, redaktis treege laŭdan priskribon pri la ĉarma ecaro kaj talento de sia juna favorato kaj esprimis esperon, ke la du junuloj interamikiĝos. De tiam Vilfrido Gallimore kaj Karlo Parkinson estis intimaj amikoj, kvankam, verdire, iliaj karakteroj kaj ambicioj estis rimarkinde malsamaj. La sola komuna emo estis ilia amo al la artoj kaj la belo; en la unua: profunda, konstanta, preskaŭ adora, kaj en la dua: ŝanĝiĝema, facilkora, sed ne malpli entuziasma. Kaj tamen, forte allogis Karlon la pensemeco kaj ofta seriozeco Vilfrido, dume Vilfrido ofte sentis, ke la feliĉa senzorgeco, la ĉiamaj bonhumoreco kaj gajeco de lia amiko liveris al li distraĵon, kiun li bezonas kaj kiu, precipe en la daŭro de la lasta jaro, malhelpis lin kelkfoje fariĝi tro memanalizema. Sed allogis lin ankoraŭ pli forte la afableco kaj delikata inteligenteco de gesinjoroj Parkinson kaj de ties filino Doroteo, kiel ankaŭ la societo de multaj intelektuloj – artistoj kaj literaturistoj – kiujn li renkontadis en iliaj salonoj.

ĈAPITRO VII

La du junaj viroj atingis la domon en “Mayfair” post duonhora piediro. Ĝi estis granda loĝejo en kvieta, malgranda, sed tre agrable placo en tiu bonhaveca kvartalo. La interno de la domo prezentis iom strangan aspekton. La plej frapantaj aferoj estis ĉie troviĝanta ruĝa koloro kaj ĉie reganta senbrueco. La granda vestiblo kaj la diversaj ĉambroj estis lukse meblitaj, sed laŭ iom neordinara, duonorienta stilo. Kvankam sinjoro Parkinson estis unu el la plej famaj, tiutempaj pentristoj, oni vidis tre malmultajn pentraĵojn sur la muroj, krom en la pentrejo. Anstataŭe troviĝis tie ĉi kaj tie kabalaj figuraĵoj kaj desegnaĵoj, kelkaj antikvaj statuetoj kaj aliaj belaj ornamaĵoj, kiuj pensigis eĉ supraĵan observanton, ke ĉio havas ian embleman, ian simbolan signifon. En la vestiblo, la koridoroj kaj salonoj troviĝis nombro da lampoj, ĉiuj kun ruĝaj lumŝirmiloj.

Kiam la junuloj eniris la vestiblon malsupreniris la larĝan, per dika, mola tapiŝo kovritan ŝtuparon, fraŭlino, vestita per rozkolora, silka vesto, kies dekoltita korsaĵo kaj duonmanikoj montris belformajn buston kaj brakojn. Ŝia eksteraĵo estis tre plaĉa, kaj la teniĝo plena de gracieco kaj natura ĉarmo. En unu brako ŝi portis areton da libroj, kaj la alia mano gracie tenis la trenaĵon de la vesto. Ŝiaj riĉaj, brunaj haroj estis kunplektitaj en unu bulo laŭ antikva greka modo, sed du ĉarmaj bukletoj sur la frunto, kaj du, pli longaj, pendantaj bukloj, kiuj facile karesis la vangojn, montris, ke la juna virino ne malŝatis modernajn helpilojn por pligrandigi sian naturan belecon. Ŝiaj malhelaj, kutime pensemaj okuloj ekbriletis, kiam ŝi ekvidis Vilfridon ĉe la malsupro de la ŝtuparo.

– Bonan vesperon, sinjoro Gallimore; – gaje ekkriis fraŭlino Doroteo Parkinson, – vi malfruas. Ni pensis, ke vi ne venos. – Responde al demando de Karlo ŝi diris, – Ne, la princido ankoraŭ ne alvenis; li sendis serviston por sciigi nin, ke li havos intervidiĝon kun la ĉefministro, kaj ke tio neeviteble prokrastos lian alvenon. Li estos ĉi tie ĉirkaŭ la oka. Sinjoroj Lankester kaj Broadbent, sinjorino Talbot kaj Filipo jam estas en la malgranda salono kun la gepatroj. Mia frato estos tre kontenta koniĝi kun vi, sinjoro Gallimore.

Kiam, iom poste, Vilfrido kune kun fraŭlino Parkinson kaj Karlo eniris la salonon, li havis koran akcepton. Ĉiuj leviĝis por saluti lin, krom sinjoro Leo Broadbent, kies vizaĝo ekmontris grandan malplezuron, precipe kiam li rimarkis lin amike interparolantan kun fraŭlino Parkinson.

La juna pastro, Filipo Parkinson, post formala interprezentiĝo varme premis la manon de Vilfrido kaj diris:

– Mi aparte deziris koniĝi kun vi, sinjoro Gallimore. Mi aŭdis multon pri vi de la gepatroj; nur sincerajn laŭdojn. Mi tre esperas, ke vi sukcesos havi bonan influon sur la spiriton de mia frato; li tre bezonas la influon de serioza amiko kun noblaj vivoceloj. Lia kapo estas tiel malserioza, kiel tiu de marioneto . . .

– Kaj evidente multe pli feliĉa, ol la via, – gaje rediris Karlo.

– Supraĵa, ekstera gajeco, eble, Karlo; sed vera, profunda kontenteco estas neakirebla sen penado plenumi sian devon al Dio kaj al la homaro.

– Sinjoro Gallimore, – ekdiris sinjorino Talbot de malalta, mola kanapo, – mi tre bedaŭras, ke mi ne povis ĉeesti, kiam vi legis vian memuaron pri la temo “la komunaj esencoj de l’ belo, de l’ harmonio kaj de l’ vero”. Sinjorino kaj fraŭlino Parkinson kantis pri ĝi tiajn ditirambojn, ke mi tre deziras legi vian manuskripton. Ĉu vi faros al mi la honoron pruntedoni la kajeron?

La parolintino estis mezaĝa tre pedanta, malgrasa vidvino, vestita per nigra silka vesto. Ŝi estis tre fiera pri pretendita delikata sentemo poezia kaj, laŭ ŝia propra kredo, ŝia opinio pri beletristikaj aferoj estis la lasta vorto.

– Al vi plaĉas ŝerci, sinjorino Talbot, – respondis Vilfrido, ridetante, – tamen mi tre volonte havigos al vi la manuskripton; via deziro tre honoras min.

Doroteo Parkinson, starante malantaŭ sinjorino Talbot, mallaŭte diris al ŝi:

– Kiel kutime, vi troigas, kara sinjorino Talbot.

Tiu ĉi sin turnis al la juna virino kaj diris kvazaŭ per sceneja flustro:

– Mi tute ne troigas, mia kara, vi diris . . .

– Silentu. silentu, mi tre petas, sinjorino Talbot, – interrompis ŝin la knabino, facile ruĝiĝante.

– . . . vi diris, ke ĝi estas perla verketo, kaj ke ĉiu vorto devus esti presita per oraj literoj.

En tiu momento sinjorino Parkinson ekkriis:

– Ho, sinjoro Gallimore, vi konas sinjoron Broadbent; ĉu ne? Kompreneble; vi ja estas samurbanoj aŭ pliĝuste samvilaĝanoj. Sed kiel strange, vere, vi ambaŭ estas oftaj vizitantoj ĉe ni kaj tamen vi neniam antaŭe renkontiĝis ĉi tie. Sendube vi bone konas unu la alian, ĉu ne, sinjoro Broadbent?

Leo Broadbent ŝajnigante atentan trarigardon de albumo, aŭskultis la konversacion kun kreskanta malplezuro. Fine li levis la okulojn por respondi la rekte al li direktitan demandon. Eĉ lia kutima penado esti tre agrabla al sinjorinoj kaj konservi sian reputacion pri plej perfekta ĝentileco, kiun li afektis, ne povis tute malhelpi elmontron de malbonvolo. Kun nuanceto de aroganta malestimo li diris ŝanceliĝe:

H’em, jes, mi pensas, ni renkontiĝis unu aŭ dufojojn, sinjorino Parkinson, sed, vi scias, ni moviĝadis en iom malsamaj sociaj rondoj. – Sed, ekvidante per la rigardoj de la ĉirkaŭstarantoj, ke li permesis al si fari malkonvenaĵon, li rapidis aldoni: – Kompreneble diferenco inter la aĝoj de junuloj de eble ok jaroj aŭ pli okazigas tion.

Dum momento regis peza silento en la parto de la salono, en kiu tiu ĉi sceneto ludiĝis, kaj Leo Broadbent konsciis, ke lia evidenta mallertaĵo okupas la pensojn de la ĉeestantoj. Des pli forte li ekmalamis Vilfridon kiel kaŭzon de lia malspritaĵo.

Pastro Parkinson la unua ree ekparolis:

– Vi havas profesiajn rilatojn kun Sri Kunwar Kriŝna; ĉu ne, sinjoro advokato?

– Jes, sinjoro pastro; jam de multaj jaroj la firmo de advokatoj, Konard kaj Perkins, kies membro mi estas, prizorgas la aferojn de l’ Maharajaho de Pentuki, lia frato. Mi persone laboras super la afero, kiu venigis la princon Kunwar Kriŝna ĉi tien. De sia alveno lia princa moŝto kondutis tre amike je mi. Mi tre ŝatas lian amikecon.

– Kompreneble, sinjoro Broadbent, – diris sinjorino Talbot, – Mi pensas, ke li estas unu el la plej ĉarmaj sinjoroj, kiun mi iam renkontis.

Sinjoro Parkinson, kiu je tiu momento aliris la grupeton, diris:

– Sendube; kaj unu el la plej profundaj pensuloj. La amplekso de lia scio estas tre rimarkinda. Studinte en la universitatoj de Berlino, Parizo kaj Oksfordo, li kunigas okcidentan, sciencan instruitecon kun la profunda, mistika filozofio de l’ oriento, kaj ne ekzistas komunscia temo, kiun li ne povas lerte pritrakti. Mi tre esperas, ke li restos ankoraŭ longe en Londono. Ĉu vi scias ion pri liaj planoj, sinjoro Broadbent?

– Ne; nenion definitivan, sinjoro Parkinson, krom tio, ke la afero, kiu estas la celo de lia restado ĉi tie okupos ankoraŭ kelkajn monatojn. Sed li tiel ŝatas la vivon en Londono, ke li ne intencas rapidi for tuj post la ordigo de siaj aferoj kun la registaro. Ĉiuokaze li faris aranĝojn por forestado for de Hindujo dum almenaŭ du jaroj.

Sinjorino Parkinson patose ekkriis:

– Mi treege ĝojas aŭdi tion! La kara princo venkis ĉiujn niajn korojn. Tio, kion mi tiom ŝatas pri la princo estas lia kornobleco, lia kortuŝa simplanimeco kaj senkonscia digno. Mi pensas, ke li alproksimiĝas plej vere al ideala homo.

Filipo Parkinson volis fari demandon, kiam lia patrino eksaltis, dirante:

– Mi pensas, ke mi aŭdas lian voĉon en la vestiblo.

Ŝi eliris kaj post kelkaj minutoj revenis akompanata de altkreska, beltalia sinjoro. Tio estis Sri Kunwar Kriŝna, dua filo de Maharajaho de Pentuki en nordokcidenta parto de Hindujo. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek ses jaroj, estis vestita laŭ angla modo, kaj prezentis imponan kaj allogan eksteraĵon. Lia vizaĝkoloro kaj okuloj estis malhelaj, kaj liaj kapharoj kaj lipharoj estis karbenigraj kun kelkaj griziĝintaj strietoj. Kun facila, dignoplena gracieco kaj afabla rideto en siaj bonkoraj, trankvilaj okuloj, li riverencis la ĉeestantojn, dirante:

– Sinjorinoj, sinjoroj, mi salutas vin. Volu pardoni, ke mi iom malfruis, sed mi havis gravan interparolon kun la ĉefministro. Tiaj sinjoroj estas ĉiam plenokupitaj, kaj oni devas viziti ilin, kiam tio estas por ili oportuna.

Li iris de unu al alia kaj kore manpremis ĉiun. Tuj poste ĉiuj, kvazaŭ laŭ interkonsento, sidiĝis en duoncirklo ĉirkaŭ la fajrejo sur malaltaj, molaj kanapoj kaj diversspecaj, komfortaj seĝoj, kiuj estis pleje tegitaj per ruĝa veluro aŭ silko. Antaŭ ol la konversacio fariĝis ĝenerala, envenis en la ĉambron servistino, alportante pleton kun dek glasoj da ruĝa vino kaj metis ĝin sur tableton apud sinjoro Parkinson. Tiu ĉi tuj leviĝis kaj diris:

– Geamikoj, la hodiaŭa tago estas por unu el ni tre signifoplena tago. Nia kara amiko, sinjoro Gallimore atingas hodiaŭ sian plenaĝon, kaj mi permesas al mi proponi, ke ni uzu tiun momenton, antaŭ ol ni komencos nian kutiman kunvenon, por trinki glason da vino je la sano de nia festanto kaj por deziri al li ĉiamajn prosperon kaj feliĉon.

Vilfrido aspektis surprizite kaj iom embarasite: – Tio estas granda surprizo. Kiel vi sciiĝis, ke hodiaŭ estas la datreveno de mia naskotago? – li demandis.

– Ni ŝuldas tiun sciigon al la Long-Seaton’aj amikinoj de Doroteo, – respondis sinjorino Parkinson. Disdoninte la glasojn, sinjoro Parkinson ree parolis:

– Mi levas mian glason kaj, kune kun vi, mi trinkas je la sano, feliĉo kaj prospero de nia kara amiko, Vilfrido Gallimore. – Kiam ĉiuj, krom la toastato, estis sin levintaj, tenante la glasojn en la mano, li daŭrigis: – La misteraj povoj, kiujn ni, pro manko de pli preciza vorto, nomas Providenco, donis al vi, kara sinjoro, riĉajn naturdonojn, gajan, bonan, puran koron kaj maloftajn kapablojn. Ni ĉiuj kore deziras, ke la estonteco havu por vi nur benojn, nur sennubajn tagojn kaj plenan disvolviĝadon de ĉiuj viaj noblaj ecoj. – Dirante tion li faris signon por ĝenerala intertintigado de la glasoj. Ĉiuj eltrinkis, demetis la glasojn kaj korege manpremis la junan viron. Eĉ sinjoro Broadbent devigis sin kun ŝajnigita koreco sekvi la ekzemplon de la ceteraj.

Vilfrido volis tuj respondi kaj jam alprenis taŭgan teniĝon, kiam sinjoro Parkinson petis lin, ke li prokrastu sian parolon dum momento.

– Ni havas ĉi tie, – li diris, – kelkajn bagatelojn, kiujn ni petas vin bonvole akcepti kiel memoraĵojn pri tiu ĉi feliĉa tago. Jen tri libretoj, kiujn mi rekomendas al vi tre zorge trastudi. Du verkoj de Emanuelo Kant: “La Kritiko de pura Prudento” kaj “La Religio en la limoj de pura Prudento”. Kaj ĵus aperinta verko de profesoro Hegel pri “Estetiko”. Tiuj ĉi libroj estas en la originala germana lingvo – sendube la plej taŭga lingvo por filozofiaj traktatoj. Ili ebligos vin pensi pli precize, pli logike pri temoj, kiuj, mi bone scias, tre interesas vin.

Antaŭ ol Vilfrido povis diri ion krom: – Koran dankon, sinjoro Parkinson, – sinjorino Parkinson alpaŝis, tenante en la mano belan leterujon el glazurita ledo kaj silko kun arĝentaj ornamaĵoj. La antaŭa, silka flanko montris belege broditan monogramon de Vilfrido kaj la jarnombron 1823. Donante ĝin al la juna viro kun dolĉa rideto, ŝi diris: – Jen bagatelo de Doroteo kaj mi. Ni kune laboris la brodaĵon.

Kun gracia saluto Vilfrido prenis la donacon:

– Vi ankaŭ, sinjorinoj, – li diris kortuŝite kaj iom embarasite, – vere superŝutas min per afablegaĵoj. Mi tre, tre dankas vin pro tiu ĉi belega laboraĵo.

– Nun estas mia vico – diris Karlo, – volu akcepti tiun ĉi fortan bastonon kiel signon de mia amikeco al vi; ĝi ankaŭ okaze servos por forpeli hundojn kaj aliajn malagrablaĵojn.

– Dankon, Karlo! – Vilfrido prenis el lia mano ĉerizlignan bastonon kun arĝenta tenilo. – Kia kortuŝa ofero de poŝmono! Nun mi komprenas, kial vi tiel insistis, ke mi venu ĉi tien hodiaŭ vespere. Vi ĉiuj vere konkuris feliĉigi min. Mi vere estas tre feliĉa.

Dum tiu tempo Sri Kunwar Kriŝna enpense observis la vizaĝon de Vilfrido per sia trankvila, sed iomete malgaja rigardo. Li nun leviĝis de la malalta, mola sofo, sur kiu li duonkuŝis kaj ekparolis:

– Mia kara juna amiko, permesu, ke mi ankaŭ donu al vi malgrandan pruvon de mia amikeco kaj de miaj sinceraj bondeziroj okaze de tiu ĉi feliĉa tago. Mi petas, ke vi bonvolu akcepti tiun malgrandan memoraĵon.

Dirante tion li donis al la surprizita junulo multekostan oran poŝhorloĝon kun ora ĉeno. Liaj esprimplenaj, malhelaj okuloj rigardis Vilfridon kun videbla korinklino, kaj lia bonkora, nobla vizaĝo ekheliĝis per feliĉa rideto.

Preninte la donacon el la mano de la princido, Vilfrido rigardis surprizite, tamen respondeme kaj malkaŝe en lian vizaĝon kaj diris:

– Pardonu, via princa moŝto, se mi ne povas taŭge danki vin pro via amindeco. Vere princa donaco! Mi ne scias, kiel esprimi miajn sentojn . . .

– Ne provu, do, amiko mia, mi jam vidis sur via vizaĝo pli, ol vi povus diri buŝe. Dio permesu, ke tiu ĉi horloĝo montru al vi nur feliĉajn horojn.

Ĉiuj nun ĉirkaŭis Vilfridon por gratuli lin kaj por rigardi la horloĝon. Ĝi estis eleganta objekto, fabrikaĵo de la plej fama londona horloĝisto. Sur la dorsa flanka troviĝis arte gravuritaj la dek du signoj de la zodiako kaj sur la interna flanko de l’ kovrilo monogramo de Vilfrido kun jena surskribo: – “Al sia kara amiko Vilfrido Gallimore en la tago de lia plenaĝiĝo, la 19an de Novembro 1823, Kunwar Kriŝna.”

La gravurita zodiako sur la dorsa flanko de la horloĝo kaŭzis nenian surprizon, ĉar ĉiuj sciis, ke la princido havas fortan kredon je astrologio. En la ĉiusemajnaj kunvenoj en la Parkinson’a domo oni ofte pritraktis de filozofia vidpunkto la diversajn orientajn religiajn sistemojn kaj mondperceptojn, kaj astrologio estis pli ol unu fojon la temo de diskutadoj.

Dume la princido ekprenis de la tableto la tri librojn donacitajn de sinjoro Parkinson kaj kontente trarigardis ilin. Alparolante la gastiganton li ekdiris:

– Sinjoro Parkinson, mi tre aprobas vian elekton de libroj por nia juna amiko. Granda filozofo estas Emanuelo Kant kaj, eble, ne malpli ŝatinda estas profesoro Hegel. Mi havis antaŭ sep jaroj la honoron esti prezentita al tiu lasta germana saĝulo, kaj pritraktis kun li en la daŭro de du longaj interparoloj diversajn filozofiajn temojn. Mi trovis lin ne nur ĉarma homo, sed, je mia surprizo, en profunda akordo kun miaj ideoj pri la Dia esenco, kiel baza principo de unueco, envivanta en ĉio kaj entenanta la tutan ekzistaĵaron. Kvankam li, eble, ne konsentus esti nomata panteisto, li tamen estas tia, ĉar li, idealisto, ĉiam celas identigi la universon kun Dio, kaj Dion kun la universo. Li, starante vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun la neebleco akiri perfektan scion per la sentoj aŭ per rezonado, provadas trovi kontentiĝon per meditado pri – aŭ, ĉu mi diros, enprofundiĝon en? – la Absoluto, dume pia Hindo tion efektive trovas per sinperdemo en la senlimeco, t.e. Brahamo. De tiu vidpunkto ĝis teozofio estas nur unu paŝo.

– Efektive? – ĝentile demandis pastro Parkinson.

– Jes, – respondis milde la princido, – sendube: ĉar individua animo nepre devas, laŭ lia filozofio kaj laŭ la mia, esti esence en plenharmonio kun la tutaĵo, ĝi, sekve, devas eterne esti en akordo kun si mem. Ĉia ŝanĝo estas nur ŝajna. Plue, la konstanta rilato de la animo kun la Absoluto postulas senkomenciĝon same kiel senmortecon, ĉar la animo, ne povante ĉesi, ne povas havi komencon. Antaŭ-ekzistado estas same nepra postulato kaj same certa kiel la estonta vivo. La tuta universo troviĝas en ĉiama stato de progreso: la eterna, spirita esenco, fariĝinte parto de la materia mondo, ĉiam suprenlaboras. Vi konsentas, sinjoro pastro, ke laŭ ĉiuj religiaj konceptoj, la mondo “kuŝas en” la malbono kaj neperfekto. Do, estas la devo de l’ homo helpi al tiu ĉi suprenevoluado per ĉiu rimedo. Rilate unu individuan spiriteron tiu evolucio ne povas kompletiĝi en la daŭro de unu vivotempo. La teozofo, do, kredas je reenkorpiĝo aŭ transmigrado de animoj. Se – por antaŭveni eblajn kontraŭargumentojn – la memoro ne ekzistas de unu vivo al alia, tio nur montras, ke la memoro ne estas parto de la animo.

Vidante, ke pastro Parkinson jam de kelka tempo volis paroli, la princido eksilentis kaj duonkuŝiĝis sur sian molan sofon. La juna pastro, rigardante kun admiro kaj respekto la noblajn, mildajn vizaĝtrajtojn de l’ hindo, ekdiris:

– Mi ne volas, via princa moŝto, argumenti pri la distanco, kiu ekzistas inter la Hegel’a filozofio kaj la teozofio. Ĝi povas esti tre malgranda, aŭ povas ekzisti neforigeblaj baroj inter ili; ni lasu tion, mi petas, resti malfermita demando tiuĉimomente. Mi scias, ke en tiuj ĉi kunvenetoj vi ĉiuj penadas lumigi la veron kaj suprenlevi viajn animojn per ĉio, kio estas bela, nobla, vera. Mi sentas, ke ni ne bezonas timi ĉi tie, ke unu ofendos alian; mi do parolas malkaŝe. Malgraŭ via aprobo pri la libroj, kiujn la patro donacis al sinjoro Gallimore, kaj kun deca respekto al vi, paĉjo, mi bedaŭras tiun elekton. Mi scias, ke la intelekta mondo siatempe varme bonvenigis la filozofion de Emanuelo Kant kaj nun entuziasmiĝas pri la nova filozofio de profesoro Hegel, kiu estas, miaopinie, la plej malfacila, preskaŭ, el ĉiuj pensosistemoj. La Kant’a analizo de la homa rezonado, kiel ajn bona ĝi estas alie, tamen tre malhelpis al studantoj reteni sian pozitivan kredon je Dio, kvankam Kant mem asertis, ke li forigis la konon, por lasi lokon al kredo. La Hegel’a filozofio estas por mi – kiel nepre ĉiuj homelpensitaj sistemoj devas esti – tre malkontentiga. Iu diris, eble ŝerce, ke profesoro Hegel mem konstatis, ke nur unu persono komprenis lin, kaj eĉ ne tiu.

Homfarita filozofio kondukas nin tra senfinaj, konfuzaj, interkontraŭdiraj asertoj kvazaŭ tra marĉoj aŭ animdezertoj, ĝis ni alvenas al nenio aŭ, bonokaze, al nepersona, abstrakta Absoluto, kiu tute ne povas satigi la sopirojn de la homa koro. Dio, estante Amo, kreis la homan koron tia, ke ĝi nur povas trovi kontentecon en Li mem. Li, el amo kaj saĝo, estigis en tiu homa koro senton de malpleneco, kiun Li volas plenigi per Si mem, sed kun la plena konsento de l’ homo. Ĉiam, de la tago, kiam Adamo – ĉu tio signifas individuon aŭ personigon de la homaro – preferis propran rezonadon, ol Dian saĝon per rekta revelacio, de tiu tago, homa filozofio, rifuzinte la memrevelacion de Dio, dolore penadas eltrovi, difini Lin, ĉar tio ja estas, en la fundo de la analizo, la celo de ĉiuj filozofioj. Sed la Diecon, kiu estas, laŭ universala hipotezo, senlima, ni mortuloj ipso facto ne povas difini, elkompreni. Ne, amikoj, ni staras antaŭ la eterna demando: – Ĉu la homo per elserĉado povas trovi Dion?

– Pardonu, Filipo, – demandis lia patrino, – por kio, do, Dio donis al ni rezonpovon, kapablon penetri en tiajn misterajn aferojn, se ne por uzi ilin?

– Kara panjo, – Filipo respondis respektoplene, – la rezonpovo, kiun vi aludas, ne estas donaco de Dio; ĝi estas uzurpita de homo ribelema je la instigo de la ĉefribelulo. La unua eraro, kiun faris nia prototipo, estis la deziro “ekkoni” per rimedoj, kiujn ne aprobis la Eternulo. Dio permesas ja al ni ĉiun, por ni bonan scion pri la tielnomitaj misteroj de la nuna kaj transtomba vivoj, eĉ pri Li mem, se ni nur volos studi Lian sufiĉe ampleksan revelacion aŭ transdoni nin al rekta Dia inspiro. La vojo ekkoni tion, kio estas konebla ne estas tiu de multaj filozofoj. Aŭskultu diron de la mistikulo Jakobo Boehme.

Li deprenis de breto de biblioteko malgrandan libron kaj, post kelka serĉo, trovis la lokon. – Li diras: – “Mi ne alvenis al tiu ĉi signifo aŭ tiuj ĉi laboro kaj kono per mia propra rezonado aŭ per mia propra volo, nek estis tio mia celo. Mi ne serĉis tiun konon, nek deziris ekscii ion pri ĝi: mi nur serĉis la koron de Dio kaj volis en ĝi min kaŝi.” Jen la vojo ekkoni Dion. Sed – por reveni al mia argumento – mi ankaŭ iam staris antaŭ tiu demando; ankaŭ mi, kiel, eble, ĉiu cetera pensemulo, estis turmentita de duboj, sed mi trovis, ke la studado de multaj filozofiaj sistemoj nur plikomplikis la aferon. Kaj pro tio mi opinias, ke libroj tiaj, kiajn la patro ĵus donacis al sinjoro Gallimore, ne estas tre taŭgaj. Sinjoro Gallimore permesos al mi diri – ĉiuokaze mi intencas nenian malĝentilaĵon – ke, je lia aĝo kaj spirita sperto, ili povos fariĝi por li pli verŝajne malutilo, ol utilo; almenaŭ la verkoj de Kant.

Vilfrido sentis sin tre maltrankvila dum la lasta parolo. La donacitaj al li libroj estis ja ĝuste tiuj libroj, kiujn li deziris posedi, kaj li jam estis antaŭsentinta la plezuron trastudi ilin. Tamen li ne povis ne senti, ke la gravaj vortoj de la lerta kaj spertoriĉa pastro enhavas en si multe da vero. Liaj pensoj iris alterne de sia onklo Silaso al sia amikino, fraŭlino Lambert.

Tuj kiam Filipo Parkinson ĉesis paroli, lia patro diris:

– Mi ne konsentas vian opinion, Filipo, pro du kaŭzoj. Unue, vi ne scias, ke sinjoro Gallimore jam havas spertojn super sia aĝo kaj posedas delikatan, filozofian spiriton. Kaj due, mi opinias, ke estas tre konsilinde por junulo tia, kia li, ke li senantaŭjuĝe provu ĉiujn kredojn kaj elektu tiun, kiu plej bone harmonias kun lia spirito. La elstudado de verkoj ke Kant kaj Hegel, certe donos al lia cerbo pli grandan kapablon por pensi logike kaj ili pliampleksigos lian ĉirkaŭrigardon.

Tiam interrompis la diskutadon la sciigo, ke la vespermanĝo estas preta. Sri Kunwar Kriŝna donis la brakon al sinjorino Parkinson, sinjoro Broadbent rapidis doni la sian al fraŭlino Doroteo kaj Vilfrido sekvis brakon en brako kun sinjorino Talbot. La ceteraj sinjoroj daŭrigis dum kelkaj minutoj diskuton pri la demando, ĉu estas verŝajne, ke la filozofio iam kondukos al pura vero. Filipo Parkinson asertis la plenan neeblecon, dum sinjoro Parkinson subtenis malan opinion.

Dum la vespermanĝo la interparolado fariĝis pli ĝenerala kaj malpli serioza. Kiam, ĉe la fino, sinjoro Lankester proponis, ke oni aranĝu la temojn, pritraktotajn dum la “postfestena” kunveno, fraŭlino Parkinson sin turnis al la hinda nobelo kaj diris kun ĉarma deziremo:

– Rilate min, via moŝto, mi preferus, se tio al vi plaĉas, ekscii ion pli detalan pri via persona kredo. Ĉu tio estus kontraŭ via inklino?

– Mia estimata fraŭlino, – respondis la princido bonkore, – tute ne; mi havas nenian kaŭzon por kaŝi mian kredaron. Mi studadis en la daŭro de multaj jaroj tre zorge kaj, mi pensas, senantaŭjuĝe, la diversajn kredarojn de la homaro, nuntempajn kiel ankaŭ antikvajn, kaj mi trovis nenian kialon, por ŝanĝi mian konvinkon. Kontraŭe, ju pli mi studadis ne nur la ceterajn religiajn sistemojn, sed ankaŭ iliajn efektojn sur la homoj, des pli mi konvinkiĝis, ke mia kredo estas plej proksima al la vero.

– Mi ankaŭ, kara princo, – diris sinjorino Parkinson, – tre deziris ekscii tion, kion kredas via koro prefere ol tion, kion eltrovis via filozofio, sed mi ne kuraĝis esprimi tiun deziron, ĉar provi penetri en la sanktejon de ies koro, povas ja esti rigardate kiel malĝentilaĵo.

– Ne timu, tre estimata sinjorino, – milde respondis la hindo, – mi deziras, ke mia koro estu malkaŝema; mi sincere penadas tiel vivi, ke mi povu sentime lasi ĉiun profunde enrigardi en mian animon.

Tiuj ĉi vortoj estis diritaj kun grandaj simplanimeco, modesteco kaj seriozeco. El liaj esprimoplenaj, malhelaj okuloj brilis tia trankvila certeco, ke li diras tion, kion li efektive sentas, ke neniu el la ĉeestantoj dubis pri lia plena sincereco.

Survoje al la salono Vilfrido serĉis okazon por paroli al Filipo Parkinson:

– Sinjoro pastro, – li demandis mallaŭte, – ĉu vi permesos, ke mi faru demandon personan?

– Certe, amiko mia, kun plezuro; demandu.

– Vi diris dum la diskutado antaŭ la vespermanĝo, ke ankaŭ vi estis iam turmentita de duboj. Konjekteble vi jam venkis tiujn dubojn. Ĉu vi bonvole diros al mi, kiel?

La juna pastro, altkreska, maldika viro, irante ĉe la flanko de Vilfrido kun interplektitaj sur la dorso manoj kaj iomete antaŭen fleksita korpo, turnis sian penseman, senbarban vizaĝon al la demandinto kaj respondis:

– La vojoj al animpaco estas multaj laŭ la multegaj, diversaj ecoj, cirkonstancoj kaj travivaĵoj de la homoj. Mia vojo al animpaco estis la vojo de obeemo; mi simple kredis la vortojn de la Savinto: – “Se iu volas fari Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio.” Sincereco estas nepra kondiĉo.

Ili eniris la lukse meblitan salonon, duonlumigitan per ruĝaj lampoŝirmiloj, kie la ceteraj geamikoj jam estis pretaj komenci la kunveneton. Sri Kunwar Kriŝna okupis sian kutiman lokon sur mola sofeto. Apuda lampo, staranta sur alta piedestalo ĵetis rozkoloran lumon sur lian trankvilan, virecan vizaĝon. Fiksante la rigardon sur marmora busto de Apolo, li ekparolis:

– Ne estas facila afero doni al vi klaran bildon de mia kredaro, precipe ĉar via tuta pensedukado estas tiel malsimila al la mia, kaj ankaŭ ĉar en la daŭro de multjara, fervora serĉado pri la lumo, mi devis forigi multajn alkreskaĵojn, t.e. mi devis kvazaŭ elkribri la purajn vererojn el amaso da nenecesaj, legendaj eĉ kelkfoje malveraj aldonaĵoj, faritaj dum la jarcentoj de erariĝintaj pastroj kaj filozofoj.

Li eksilentis momenton. En liaj okuloj vidiĝis reva rigardo, kvazaŭ li traserĉus la profundon de sia animo, aŭ kvazaŭ li volus sorĉe starigi antaŭ liaj internaj okuloj klare difinitan bildon de sia propra animo. Li daŭrigis:

– Ekzistas de tempoj eternaj la Unua Kaŭzo, la Spirito, la Dia Esenco, aŭ, se vi volas, Dio; ĉiuokaze la Absoluto, sen iaj atributoj, kiujn ni povus formuli; ĉar ĉiuj atributoj limigas estaĵon, al kiu ili rilatas. Tiu Absoluto, tiu Dieco, estas esence Forto: absoluta, neesplorebla, nekonebla, ekster difino. Ne okazis kreo en la ĝenerale akceptita senco, nek ekzistas materio, eterna aŭ pereebla, sed ĉio ekzistanta devenas de Li. Ĉio, kion ni vidas estas la rezulto de Dia mem-elfluo, memdisvolvigo. Li estas la sola realaĵo kaj la fina celo de ĉio.

– Pardonu, via moŝto, – ĝentile interrompis lin Filipo Parkinson, – mi ne komprenas vian koncepton pri senatributeco de la Dieco. Eble vi povos eviti doni al tiu Absoluto esprime difinitajn, formulitajn atributojn; sed ĉu estas eble, pensi pri io, eĉ pri Dieco, ne donante al ĝi en la pensoj atributojn? Mi opinias, ke ne.

Kun afabla rideto la hinda princido respondis:

– Jen estas unu el la malfacilaĵoj jam aluditaj. Via okcidenta penskutimo estas ja tiel malsimila al la nia, ke estos, eble, por vi tre malfacile konscii pri sentoj, kiujn oni povas akiri nur post longa, profunda tiucela meditado. Ĉar la spirito enloĝanta la homan animon estas parto de la eterna Dia esenco: ju pli ĝi puriĝas de malindaĵoj, ju pli forte ĝi konscias pri la esenca unueco kun la Dieco; ju pli ĝi sukcesas enprofundigi sin en ĝin, des malpli ĝi bezonos konkretan ideon pri la Dieco, des malpli ĝi sin apogos al atributoj, sed jam havas mistikan envidon en ĝin. Mi do nun ne submetas min al dogmaro, ellaborita de racio aŭ rezonado kaj altrudita de kiu ajn aŭtoritato, sed mi fidas plivole internan konscion de spirita vero, kiun mi akceptas, ĉar mi sentas, ke ĝi estas vero; ĉar mi scias, ke ĝi estas vero perla atesto de la Dia Spirito en mi. Mi nun ne serĉas eksteran aŭtoritaton, sed obeas nur la aŭtoritaton de la interna kaj, sekve, de la absoluta Spirito.

Nu, mi supozas, ke estas la deziro de kelkaj el vi, ke mi iom priparolu miajn personajn aspirojn spiritajn. Mi sentas min tre honorata per tiu deziro. Profunda konscio pri unueco kun tiu neesprimebla Dia Estaĵo, intensa deziro pri efektivigo de plena sankteco kaj, poste, plena sinperdinteco en Li ne permesas, ke animo, regata de ĉi tiuj emocioj, restu malpura, malsankta. Mi do celadas per ĉiuj miaj fortoj: vivadi puran vivon, posedi puran koron kaj senvualan, sanan intelekton. Plue, ĉar mi kredas je la spirita unueco de l’ homaro, mi celas frate ami ĉiujn miajn proksimulojn kaj propagandi universalan kunfratecon. Mi penadas esti humila, memforgesema, senplende suferi personajn maljustaĵojn kaj kuraĝe defendi malfortikulojn kontraŭ maljustaj atakoj. Suprenlevado de l’ homaro estas mia ĉiama peno; plena sankteco mia pasia deziro.

– Kiel bela! – flustris Doroteo Parkinson, rigardante kun admiro la ardantan pro ekstazo vizaĝon de la parolanto.

– Kiel ideala! – diris al si Vilfrido. Liaj avidaj okuloj fikse rigardis la okulojn de la princido, kiu kvazaŭ malfermis antaŭ li novan elvidon, novan mondon.

La orienta filozofo daŭrigis:

– Nur animo vere liberigita de ĉiuj mondaj malpuraĵoj, arda kun puraj, sanktaj emocioj povas elkompreni, profunde ĝui la belon, la amon, la veron, unuvorte: Dion. Kiel diris la fondinto de via religio – ekrigardante Filipon Parkinson – nur purkoruloj povas vidi Dion, aŭ, prefere, senti Dion.

Filipo ree ekprenis la parolon:

– Ĉu vi povas diri, via princa moŝto, – li demandis respektoplene, – kiamezure vi ŝuldas viajn tre admirindajn vivoregulojn al via kono pri la vivo kaj instruado de Jesuo Kristo?

– Malkaŝe; mi ne scias, – respondis Sri Kunwar Kriŝna trankvile kaj enpense. – Neniu povas ja studadi tiun senkomparan personecon kaj lian puran instruadon, ne admirante Lin fervore kaj dezirante sekvi Lin. Mi tre amas la bildon, kiun Li estigis de Si mem sur la fundo de mia koro. Mi dankas vin, sinjoro pastro, pro via oportuna demando, ĉar ĝi donas al mi okazon por paroli pri aferoj, kiuj intense okupas miajn pensojn; pri amataj revoj, feliĉigaj, ĉar esperoplenaj; pri kvazaŭ-profetaj vizioj. Jesuo Kristo, estas la lasta el multaj – kiu scias kiom multaj? – enkorpiĝoj de la Dieco. Jam pasis 1800 jaroj de kiam tiu glora instruisto vivis inter ni tridek tri mallongajn jarojn. De tiam stariĝis multaj malveraj instruistoj. La mondo nun bezonas, ho! sopiras al nova sinelmontro de la Dieco. La mondo kuŝas en la malbono, kaj ni bezonas novan dian instruiston, kiu sin montros kiel vera Dio kaj rekonsciigos ĉiujn homojn pri ilia propra dieco; kiu enkondukos novan senton pri universala frateco, amo! La mondo antaŭ 1800 jaroj ne estis preta akcepti Lian instruadon. Ĝi krucumis Lin. Lia estis la sorto de multaj diaj instruistoj: malkomprenateco, suferoj, morto. Eĉ nun la mondo ankoraŭ ne estas preta Lin akcepti, sed, ho, miaj amikoj! jam mi ekvidas matenruĝon, la tagiĝon de nova glora epoko. – Post momenta silento li daŭrigis kun okuloj ardantaj pro emocio kaj fervoro: – Ni pretiĝu, do, geamikoj, per sankta purigado de l’ koro, per sankta vivado, por ke ni fariĝu indaj akcepti Lin.

La impresoj, kiujn tiu ĉi parolo, precipe la lastaj vortoj, faris sur la pensojn de la aŭskultantoj estis tre diversaj. Sinjoro Broadbent, en kies koro la fervoraj vortoj de la hinda mistikulo ne trovis respondan eĥon, pro lia nekapablo interesiĝi pri tiaj aferoj, ŝajnigis ĝentilan atenton, sed li pli ofte rigardis la vizaĝon de fraŭlino Parkinson kaj sin amuzis studante la ŝanĝiĝantajn en ĝi esprimojn, jen de miro aŭ admiro, jen de konfuzo aŭ scivolemo. La vizaĝo de sinjoro Lankester, kiu sidis rekte kontraŭ la parolanto, kubutapogante sin sur ambaŭ genuoj, montris malkaŝan surprizon. En lia filozofio ŝajne ne estis loko por emocio. Li tute ne atendis trovi en la orienta filozofo fervoran misiiston! Sinjorino Talbot, kies vizaĝon la parolanto ne povis vidi, evidente ne aprobis lian kredaron, se oni povus juĝi laŭ ofta ekskuo de ŝia kapo. Gesinjoroj Parkinson videble tre ŝatis la paroladon de la nobla gasto; sinjoro Parkinson de pure filozofia, lia edzino de pure estetika vidpunkto. Efektive ĉio, kion diris la “kara princido” estis por ŝi ĉarmega, saĝa. Ŝi rigardis lin kun dolĉa rideto kaj malkaŝa admiro. Karlo ne povis ne aŭskulti kun plezuro la elokvente kaj ĉarme parolitajn vortojn de tiu eleganta, impona klerulo, kvankam liaj videble sinceraj aspiroj lasis lin indiferenta.

Tra la kapo de Vilfrido iris konfliktaj, maltrankvilaj pensoj. Li estis ĉarmita de la amindeco, la nedubeblaj nobleco kaj sincereco de la hinda nobelo. Li admiris liajn noblajn vivocelojn kaj havis altan opinion pri lia klereco. Kiel bela estis lia koncepto pri purigitaj, sanktigitaj animoj, kaj kiel allogaj estis la profundaj misteroj de la orientaj Diideo kaj mistiko, kiuj prezentiĝis antaŭ lia juna, scivola spirito, invitante lin esplori en ili la veron! Kaj tamen, ne povas esti, ke la Kristo, kiu estis ĉiumomente la vivanta, reala konsolanto de lia amikino en Long-Seaton, estas nur unu el multaj enkorpiĝoj de sennoma, senatributa, pli-malpli nebula estaĵo, iu mistera, brila sfero en malproksimega universo! Ne, lia animo, pro amo kaj respektego al fraŭlino Lambert, ribelis kontraŭ tiu ideo. Ĉu tiu koncepto vere povas kontentigi la homan koron? Kiam Sri Kunwar Kriŝna eksilentis, ĉi tiu demando esprimiĝis per vortoj:

– Ĉu mi povas demandi, via moŝto, ĉu tiu ĉi Diideo kaj viaj personaj rilatoj al tiu ĉi estaĵo plene kontentigas vian koron?

La subiteco kaj elserĉemeco de la demando iom surprizis la hindon, sed li tuj respondis fervore:

– Jes, mia juna amiko, jes, plene; kaj nenio alia iam povus anstataŭi mian kredon.

Filipo Parkinson estis sekvinta la parolon de la mistikulo kun intensa intereso. Li rigardis lian noblan, emocioplenan vizaĝon kun sentoj de amo kaj respekto, sed ankaŭ kun malĝojo. Kiel domaĝe estas, – li diris al si en la pensoj, – ke tiu ĉi nobla, klera homo estas regata de tiuj iluzioj! Plenigita de la vera spirito de Jesuo Kristo li povus esti granda apostolo de la vero en sia propra lando. Li ekparolis:

– Bedaŭrinde jam tro malfruiĝas por inde pritrakti plue tiun ĉi gravan temon, sed mi tre esperas, ke mi baldaŭ havos okazon, por ree ĉeesti tian kunvenon, kiam ni povos remalfermi ĝin.

Ĉiuj esprimis la saman deziron kaj kore dankis la princidon pro lia interesega parolado.

Pretiĝante por foriri Sri Kunwar Kriŝna petis Vilfridon, ke li akompanu lin parte sur lia vojo. Tio tre malkontentigis sinjoron Broadbent, ĉar li mem esperis havi tiun honoron.

ĈAPITRO VIII

– Vi estas bonega aŭskultanto, kara amiko, – diris Sri Kunwar Kriŝna survoje, – estis videble, ke la temo tre interesis vin.

– Verdire, via moŝto, la tuta temo estis por mi granda enigmo. Mi jam estis turmentita de multaj spiritaj duboj, sed via bela parolado pliakrigis ilin.

– Tion mi tre bedaŭras; sed tio estas ja senutila, nenatura turmentiĝo: animo, kiu sincere deziras esti pura, bona kaj forigi el si ĉiun egoistan emon, nepre devas esti, aŭ almenaŭ fariĝi, paca, feliĉa.

Ili iris flankon ĉe flanko dum kelka tempo tra kvietaj, preskaŭ mallumaj stratoj, parolante malmulte. Subite rompis la silenton kolera voĉo de viro kaj, momenton poste, ekkriego de virino. Ambaŭ viroj ekhaltis por scii, de kie venis la sonoj.

– Jen ili estas, – ekkriis la hindo, – jen en tiu angulo. – Li kuris en la profundon de malluma senelirejo, sekvata de Vilfrido.

Tie ŝajne furioza pro ebrieco viro kun potenca staturo staris klinita super virino kuŝanta sur la tero, kruele batante ŝin.

La hindo senŝanceliĝe sin ĵetis sur la viron kriante:

– Haltu, brutulo! Vi devus honti tiel kruele bati sendefendan virinon.

La ekpuŝego preskaŭ faligis la viron. La virino ekstaris kaj diris:

– Ne vundu lin, sinjoro, li estas ebria.

La malsprite aspektanta viro sin firmigis sur la piedoj kaj, eligante blasfemojn kaj malbenojn, pretigis sin por pugnobatalo. Sri Kunwar Kriŝna trankvile respondis:

– Ne, amiko mia, viaj malbenoj ne malutilos al mi. Mi dubas, ĉu vi havas sufiĉe amikajn rilatojn kun via dio, por ke li punu min por plaĉi al vi.

La trankvila, memregada teniĝo de la atakinto mirigis la ebriulon, kaj li eksilentis. Tiam alpaŝis la virino kaj sin ŝovis inter la du viroj starantaj vizaĝon kontraŭ vizaĝo:

– Tenu vian langaĉon, Franko, diboĉa sentaŭgulo! – ŝi kriis. Vi meritas, ke tiuj ĉi sinjoroj forbatu vian senvaloran vivon el via korpaĉo.

Vilfrido staris ĉe la flanko de sia amiko, firme tenante en la mano sian novan bastonon, vigle kaj minace rigardante la maldelikatulon, preta, ĉiumomente batfaligi lin. Sed tio ne estis necesa. Sri Kunwar Kriŝna, ne turnante la okulojn for de la vizaĝo de la grandegulo, detenis Vilfridon per mangesto:

– Ne estu tro rapidema, – amiko mia, – li diris kviete, – atendu.

La virino nun energie ekprenis per ambaŭ manoj unu brakon de la viro, turnis lin kaj puŝis antaŭen, dirante ordone:

– Iru hejmen, senspritulo.

La edzo – konjekteble la du homoj estis geedzoj – obeis murmuregante, kaj ambaŭ foriris. Momenton poste la du figuroj malaperis en la mallumo.

Vilfrido kaj la hinda princido daŭrigis sian vojon. La juna viro la unua ekparolis:

– Kiel malĝojige estas vidi tian scenon. Tiaj aferoj, la ekzistado de tiom da mizero, tiom da malbono estas por mi dolora enigmo. Ho! Kial nia bela mondo estas tiel difektita de homoj enprofundiĝintaj en morala marĉejo. De kiam mi alvenis en Londonon antaŭ tri jaroj kaj duono, mi vidis tiom da abomenaĵoj, ke mia animo, malgajiĝinte, kelkfoje forte sopiras al la kvietaj vojetoj de Long-Seaton, kvankam mi tre, tre amas mian laboron ĉi tie kaj altŝatas la societon de multaj intelektuloj kaj aliajn utilaĵojn. Mi ofte deziregas, ke mi povu ree ĝui tiujn senzorgajn horojn, kiujn mi pasigadis en la malnova ŝtonminejo, sola kun la naturo, kun la birdoj, kun mia violono kaj miaj propraj pensoj. Ravaj ili estis, tiuj horoj. Kiel Don Karlos mi prefere “kuŝas infane ĉe l’ sin’ de l’ natur’”.

– Mi komprenas viajn sopirojn kaj vian malĝojon pro la malbono en la mondo, tamen vi ankoraŭ ne vidis la plej malbonajn aferojn. Mi estis okulvidanto de scenoj centoble pli teruraj, ol iaj, kiujn vi iam vidis ĉi tie.

– En via lando, via moŝto?

– Ho ne! – respondis la hindo. Kiam mi estis deksepjarulo mi pasigis kelkajn monatojn en Ĝenevo kaj, estante juna, nesperta kaj impresebla, mi estis forte impresita de la tieaj Diservoj, kaj mia tiama guvernisto, bonega kaj pia homo, zorge penis instrui al mi la doktrinojn de la kristana religio. Poste ni iris Parizon, kie, nelonge poste, ekstariĝis tiu terurega revolucio de . . 98. Kvankam ni tuj forlasis Francujon, mi travivis aferojn kaj vidis scenojn, kies terureco estas nepriskribebla, kaj la memoro pri ili ankoraŭ hodiaŭ sentigas al mi spiritan naŭzon. Tio por ĉiam konvinkis min, ke la kristanismo certe ne estas la lasta vorto pri kredoj, kaj ke ĝi tute ne solvas la mondproblemon.

Vilfrido tuj rediris fervore:

– Sendube tre malfeliĉa, escepta travivaĵo, kiu, tamen, ne devus alkonduki iun al tiaj konkludoj. La teruraĵoj de la . . 98a revolucio estis ja kaŭzitaj de la rifuzo alpreni la instruadon de la kristana religio, kaj ne de tiuj maksimoj mem.

– Vi estas tute prava, mia kara sinjoro, – milde respondis la princido, – Nenio povus esti pli granda, pli ideale perfekta ol, ekzemple, la instruado, kiun enhavas la prediko sur monto; sed tio, kio min frapis, estis la preskaŭ plena neebleco de tiuj instruadoj malhelpi tiajn terurajn okazintaĵojn; kaj ankaŭ la evidenta fakto, ke ĝia efekto sur la animoj de la homoj estas treege supraĵa, nereala, ĉar tuj kiam la artefaritaj baroj de nuraj laŭkutimaĵoj forpuŝegiĝis, la sovaĝa, abisme malbona stato de la koro evidentiĝis.

Multaj protestaj pensoj tuj sugestiiĝis al la kapo de Vilfrido, sed antaŭ ol li povis formuli unu, lia kunvojiranto, metante la manon sur lian ŝultron diris:

– Sed nun ni jam atingis la finon de nia kuna vojo. Ĉu mi povas peti, ke vi vizitu min unu vesperon dum la venonta semajno? Mi tre deziras havi pli longan senĝenan interparolon kun vi, por ke ni pli intime koniĝu unu kun la alia. Ĉu venonta merkredo aŭ ĵaŭdo estos por vi oportuna tago?

– Jes, koran dankon, via moŝto, estos por mi granda plezuro viziti vin venontan ĵaŭdon je la duono post la sesa.

– Bonege; venu, mi petas, kiel eble plej frue post via oficeja laboro.

La juna viro daŭrigis sola sian vojon, enpense. Estis en la voĉtono de la hindo varmeco kaj deziremo, kiuj mirigis lin kaj demandigis, kio povas esti la kaŭzo de la senduba korinklino, kiun montris al li tiu ĉi riĉa, ĉie altŝatata princido. Siaflanke li sentis sin altirata al la interesa, impona kaj serioza viro, kiun li admiris pro lia bonkoreco, liaj nedubebla sincereco kaj nobleco. Li jam vizitis lin dufoje antaŭ kelkaj semajnoj en lia luksa domo. En tiuj okazoj la princido kondutis je li kun granda ĝentileco kaj natura koreco. Li montris al li multajn interesajn objektojn kaj tre simpatie faris multajn demandojn pri lia parencaro, la precizaj dato kaj loko de lia naskiĝo k.t.p.

Sed Vilfrido ne havis okazon longe mediti pri tiuj ĉi aferoj. Li ankoraŭ ne iris multajn paŝojn, kiam iu facile tuŝis lian ŝultron. Turninte sin, Vilfrido surpriziĝis ekvidi ĉe sia flanko sinjoron Leo Broadbent.

– Mi deziras diri al vi kelkajn vortojn, – ekparolis tiu ĉi per malagrabla, malhumila, preskaŭ minaca tono.

– Nu, diru do; – Vilfrido respondis malvarmete.

– Mi aŭdis, ke vi havas la arogantecon levi la okulojn al mia fratino; ke vi, farante uzon el ŝiaj juneco kaj simplanimeco, amindumas ŝin! Tio estas hontinda ago, ĉar vi devas scii, ke ŝiaj gepatroj kaj mi tute ne povas toleri ian rilaton inter mia fratino kaj vi.

– Efektive? – seke diris Vilfrido.

– Jes, vi devus havi pli bonan senton pri tio, kio estas konvena.

– Nu, sinjoro superulo, ĉiuokaze mi ne petus vian opinion pri konvenaĵoj.

– Mi ne povas permesi . . .

– Via permeso aŭ malpermeso estas por mi aferoj absolute indiferentaj.

La malvarma, seka voĉtono de la junulo boligis de kolero la advokaton, tamen li penis alpreni la saman malvarman parolmanieron:

– Kompreneble estas senutile alvoki al ia sento de ĝentileco . . .

– Absolute.

– . . . sekve ni devas uzi aliajn rimedojn por gardi la sendanĝerecon de la nesperta knabino.

– Konsentite.

– . . . sed, sendube, ŝi baldaŭ komprenos la malkonvenecon kaj la senesperecon de viaj aspiroj.

– Mi ne kredas tion. Flora . . .

– “Fraŭlino Broadbent”, mi petas.

– . . . Flora estas tro fidela, nobla knabino por sekvi viajn konsilojn.

Furiozigite de la malestima konduto de la juna arĥitekturisto, Leo Broadbent akre parolis:

– Antaŭ ol vi povos eniri honorindan familion, vi devos unue forigi la malbelajn famojn rilate al via naskiĝo, pri . . .

Vilfrido tuj sin turnis al la viro ĉe lia flanko kaj kolerege ekkriis:

– Silentu! Ne unu vorton plu! Se vi ne estus frato de Flora mi pugnobategus vin laŭ via merito.

Lia kontraŭulo, iom pli altkreska kaj larĝŝultra viro, perdinte la memregadon, jam atake levis sian bastonon, kiam, feliĉe, alproksimiĝo de aro da sinjoroj kaj sinjorinoj malhelpis furiozan batalon. Unu el la preterpasantoj, delikata juna virino, malestime flustris:

– Ho, tre verŝajne ebriaj malŝparemuloj . . .

Tiuj sufiĉe aŭdeble diritaj vortoj hontigis Vilfridon kaj rekonsciigis al li la hontindecon de interbatiĝo sur publika strato. Kiam do post kelkaj minutoj Leo Broadbent volis restarigi la disputadon, li diris akre kaj kun pli ŝajna ol reala malvarmeco:

– Silentu, mi ne volas diskuti kun vi miajn aferojn. Silentu, mi konsilas al vi, antaŭ ol vi havos okazon por penti vian arogantecon! – Poste, plirapidigante siajn paŝojn, li daŭrigis la vojon, je oportuna stratangulo, laŭ alia direkto. Sed iom post iom li ree alprenis sian kutiman irmanieron, por povi ordigi siajn pensojn.

Kia okazoplena tago, tiu ĉi tago de lia plenaĝiĝo! Kia arego da plej diversaj travivaĵoj kaj impresoj! Tumulte, mirige, la hodiaŭaj okazintaĵoj ree sin prezentis al liaj pensoj: La ricevitaj leteroj kaj donaco el Long-Seaton; la du tiel malsamaj scenoj en lia saloneto; la neatenditaj donacoj kaj la bonkoraj vortoj de la donacintoj en la Parkinson’a domo kaj kontraste la malkaŝe montritaj al li malestimo kaj malamikeco de Leo Broadbent; poste, la absorbante interesaj diskutoj pri la esencaj ecoj de la Dieco, kaj, fine, tiuj du malagrablegaj scenoj!

Kvankam Leo Broadbent estis al li antipatia homo, Vilfrido tre bedaŭris lian malamon, ne nur ĉar li estis frato de l’ knabino, kiun li amis per la tuta forto de sia juna, ardanta koro, sed ankaŭ pro tio, ke lia animo, denature amema kaj sentema, ĉagreniĝis je la penso, esti malamata de iu. Leo Broadbent estis ja la sola persono, kiu iam montris al li malamon aŭ malbonvolon. Li ne povis ne eksenti maltrankvilon. Kontraŭ lia volo regis lin antaŭsento, ke ilia amvojo, lia kaj ŝia, tute ne estos sendorna. Dolĉa, timema Flora! Li bone sciis, ke ŝia vivo en la hejmo ne estas feliĉa; ke ŝia alkroĉiĝema, sentema animo trovas malmulte da simpatio ĉe la kunvivantoj; kaj ke malkaŝa kontraŭstaro de ilia flanko ankoraŭ plimaldolĉigos al ŝi la sorton. Eble ili eĉ malpermesos al ŝi viziti fraŭlinon Lambert! Tio estis tre maltrankviliga afero; sed la penso, ke Flora povus iam ĉesi esti lia Floro eĉ ne unu fojon eniris lian kapon.

Tiel meditante li atingis sian hejmon. Tie li havis la unuan okazon pli detale rigardi siajn donacojn. Sidiĝinte en sia komforta apogseĝo apud la fajrejo, li fordonis sin al tiu plezuro. La ora horloĝo kun peza, ora ĉeno estis belega, multekosta objekto, vere princa donaco. La leda leterujo montris tre bonan guston kaj lertan, delikatan laboron. Li ne povis ne kompari ĝin kun la komuna laboraĵo de Flora kaj fraŭlino Lambert. Tiu lasta estis belege surbrodita silka veŝto, kiu kompreneble liveris al li pli grandan plezuron, ol la ceteraj donacoj kune, ĉar li estis certa, ke la du karaj estaĵoj en Long-Seaton laboris super tiu donaco kun la plej profunda amo. Kiel strange estis, – li pensis, – ke ambaŭ paroj da virinoj donacis al li komunan laboraĵon! Poste li trarigardis la tri germanajn librojn. Ju pli li legis, des pli li deziris zorge trastudi ilin spite la malaprobaj, avertaj vortoj de la juna pastro.

Li fermis la librojn kaj enpensiĝe rigardis la lastajn flagretojn de l’ estingiĝantaj karboj en la fajrejo. En la pensoj li trapasis la parolon de la hinda princido kaj la sekvintan diskuton. Se antaŭe lia spirito jam estis en stato de konfuzo pro konfliktoj inter tiom da malsamaj mondkonceptoj, liaj hodiaŭaj travivaĵoj pliakrigis lian maltrankvilecon; se antaŭe li forte deziris, ekkoni la veron, li nun sentis pasian deziron penetri en la misterojn de la spirita mondo. Tiam li eksentis fortan ambicion ĝisfunde kaj senantaŭjuĝe studadi ĉiujn sistemojn kaj dediĉi ĉiujn siajn spiritpovojn al la lumigado de la vero. Eble – li ekrevis, – li elpensos novan sistemon, unuigantan la vererojn el ĉiuj malnovaj sistemoj. Dum momento li imagis, ke li fariĝas nova, fama iniciatoro de aferoj filozofiaj kaj religiaj, vera bonfaranto al la homaro.

Tiujn ambiciajn revojn interrompis ekterno kaj tremeto pro malvarmo, kiuj atentigis lin, ke la fajro estingiĝis kaj noktomezo jam de longe pasis.

Sri Kunwar Kriŝna loĝis en nova okcidenta kvartalo en Londono, ne malproksime de la reĝa palaco Kensington, en bela, mezgranda duetaĝa domo, ĉirkaŭita de alta muro kaj malgranda, sed bela ĝardeno. Li luis tiun domon, plene meblitan de unu el la komercistoj princoj, kiuj dum la lastaj jardekoj amasigis tiel grandegajn riĉaĵojn per negocado kun la nove akirita hinda imperio. Liaj solaj kunvivantoj estis areto da fidelaj hindaj servistoj, el kiuj nur unu sciis kelkajn anglajn vortojn.

Vilfrido estis pripensinta kun plezuro sian viziton al la hinda princido. La sekvintan ĵaŭdon je kvarono post la sesa vespere li eniris la vestiblon de lia domo, enkondukita de servisto en nacia vestaĵo. La interno de la domo estis lukse meblita, parte laŭ hinda kaj parte laŭ moderna angla stilo. La lakeo, kiu evidente atendis lian alvenon, senvorte, sed kun signoj de granda respekto, kondukis lin tra kelkaj ĉambroj en salonon, kie troviĝis la princido. Tie regis ioma malordo. . . Ĉi tie kaj tie, sur diversaj mebloj, kuŝis paperoj, libroj kaj geografiaj kaj astronomiaj kartoj. Apud larĝa, vitra pordo, okupanta, preskaŭ la tutan muron, staris teleskopo, kies tubo havis longon de pli ol du metroj. La princido staris ĉe granda, ronda tablo, klinita super stelkarto, kiun li tre atente rigardis. Granda, luksa lampo ĵetis belan lumon sur la tablon. La kapo de la viro preskaŭ tuŝis belan super la lampo pendantan lumŝirmilon, bonguste faritan el purpura silko. La purpura lumo beligis lian noblan, penseman, alie hele olivkoloran vizaĝon. Li estis vestita per malstreĉa, faldoriĉa vestaĵo el silkecaj ŝtofoj. Liaj bluzosimila veŝto kaj sakforma pantalono, kiu kunfaldiĝis ĉe la piedoj kaj preskaŭ kovris molajn, riĉe broditajn ŝuojn, estis el blanka ŝtofo. Larĝa, multfalda zono el purpura teksaĵo ĉirkaŭis lian talion. Sur tio li portis longan mantelon purpuran kun larĝaj manikoj. Sur la brusto kaj laŭlonge de la antaŭa parto de la mantelo, apud la bordero, vidiĝis aro da misteraj, oraj kaj arĝentaj brodaĵoj, inter kiuj Vilfrido rekonis la kvinpintan persan talismanon, delfan “E”, la egiptan krucon “Ansatu” kaj aliajn.

Ĉe la eniro de Vilfrido Sri Kunwar Kriŝna rektiĝis kaj dum momento rigardis sian vizitanton, kvazaŭ li subite vekiĝis el tre profunda medito. Poste li vigle antaŭenpaŝis kaj salutis la veninton kun surpriziga emocio kaj videble sincera ĝojo:

– Ho! mia kara juna amiko, – li diris, – mi tre ĝojas, ke vi alvenas frue, ĉar mi havas multe por diri al vi. Kredu al mi, mi antaŭrigardis tiun ĉi viziton kun nemalgranda avideco.

Vilfrido estis tiel surprizita de tiuj ĉi vortoj kaj de la maniero, per kiu ili estis diritaj, ke li sentis embarason kaj preskaŭ ne sciis, kion respondi. Fine li devigis sin diri:

– Via bonkoreco, via moŝto, kaŭzas al mi tiom da ĝojo, kiom da miro.

– Efektive! – rediris Sri Kunwar Kriŝna kun afabla rideto, kaj kondukis sian gaston al malalta, mola sofo, sur kiun ambaŭ sidiĝis.

Preterpasante la rondan tablon kaj rimarkante la sur ĝi kuŝantan stelkarton, Vilfrido diris:

– Mi vidas, ke vi ĵus okupis vin per astronomiaj aferoj.

– Jes, mi denove ellaboris vian horoskopon.

– Mian horoskopon, via moŝto? – demandis Vilfrido surprize.

– Jes, amiko mia, vian horoskopon. Kaj mi faris tion kun granda zorgo kaj precizeco, ĉar absolute ĝusta horoskopo pri vi estas por mi afero de la plej granda graveco. Vi aspektas surprizite, mia kara amiko, kaj mi ne miras pri tio. Sed la klarigo estas tre longa rakonto, kaj mi tre petas ke vi pacience aŭskultu.

– Certe, via moŝto; granda scivolemo liveros al mi pli ol sufiĉan paciencon. Sed, pardonu mian nescion; mi kredis, ke la astrologio estas ne plu serioze praktikata; ke ĝi estas jam forĵetita kredo de la antikvuloj.

– Tute ne; – diris la princido, – vero ja estas, ke, malfeliĉe, en la nuna tempo treege malmultaj uzas tiun mirindan, dian ŝlosilon por malkovri la misterojn de la vivo kaj por antaŭdiri la estontecon. Sed mia kredo je la profunda vero de astrologio estas neskuebla. Jam de tre antikvaj tempoj miaj praavoj praktikis la arton astrologian. Mia kredo, do, estas bazita, ne nur sur persona sperto, sed ankaŭ sur tiu mistika kapableco, instinkta juĝo, kiuj estas kvazaŭ hereda posedaĵo dank’ al nekalkulebla vico de antaŭuloj, multaj el kiuj preskaŭ pasigis la vivon enprofundiĝante en la misterojn de la universo kaj de la vivo.

Mi kredas je astrologio, ĉar ĝi estas necesa komplemento de kredsistemo, kiun ni nomas en la oriento: “La Saĝo de l’ Memo” aŭ “Kaŝita Saĝo”; kiun la grekoj nomis “Teozofio”, kiam ĝi diskoniĝis inter ili en la tria jarcento post Kristo. Mi kredas je astrologio, ĉar ĝi estas filozofio, kiu, kunligante la erojn de la sun-sistemo je unu vera tuto, instruas la ekzistadon de perfektaj ordo kaj harmonio inter ĉiuj partoj kaj reduktas ĉion al racia leĝo kaj celkonscia antaŭdestino, tiele eliminante el siaj principoj la hazardon. Mi kredas je astrologio, ĉar mi vidas en ĝi certigita la neflekseblan leĝon de kaŭzo kaj efiko, kion ni nomas “Karma”. Fine, mi kredas je astrologio, ĉar ĝi montras al mi mian propran ecaron, senutiligante ĉiun penadon je memtrompo: Se oni povas legi en la horoskopo de aliaj malbonaĵojn rilate ilian karakteron, oni same povas legi ilin en sia propra karto.

Vilfrido rigardis la emociitan vizaĝon de la princido kaj aŭskultis lian apologion kun miro. La profunda respekto, kiun inspiris al li la orienta nobelo, malpermesis, ke li rigardu lian kredon kiel nuran, antikvan superstiĉon; kaj liaj propra fantaziemo kaj scivolemo pri misteraj aferoj inklinigis lin aŭskulti la dirojn de tia interesa kaj lerta persono kun senantaŭjuĝa atento. Kiam la hindo paŭzis momenton, li demandis:

– Ĉu, do, tiuj horoskopoj estas regataj de la volo de persona Dio?

– Certe, mia kara amiko, – akcente respondis Sri Kunwar Kriŝna, – de persona Dio, persona en la plej ampleksa senco; Dio, kiu estas ne nur super Lia kreitaĵaro, sed en ĝi; kiu, stariginte la diritan neflekseblan leĝon “Karma”, per ĝi regas ĉiujn horoskopojn de sinsekvantaj re-naskiĝoj. Ĉar vi devas memori, ke ĉiu homo efektive estas sia propra destino; kaj ĉiuj okazoj personaj, ĉiuj sortobatoj, ĉiuj favoraj cirkonstancoj laŭlitere devenas el li mem. “Karaktero estas destino.” La mezuro da feliĉo aŭ malfeliĉo en ĉiu vivo absolute dependas de la boneco aŭ malboneco de la antaŭa vivo.

– Dankon; mi komprenas.

– Nu, mia rakonto reiras ĝis la sesa jarcento antaŭ la naskiĝo de Kristo. En tiu malproksima tempo vivis praavo mia, princo, nomita Triŝanku, fiera, pasia, egoista homo. Li havis pli junan fraton, Kuŝika, kies ambicio estis leviĝi de l’ reĝa kasto ĝis la bramana kasto per longa severmora vivo. Li fariĝis “reĝa saĝulo” kaj poste akiris la titolon “saĝulo”, kio estas eĉ pli alta titolo. Li famiĝis, sed samtempe ekscitis la malamon de sia frato, la princo.

Trovante malkomforta kaj danĝera la restadon en la kortego de la frato, Kuŝika decidis iri viziti kelkajn famajn saĝulojn en iliaj ermitejoj. Post ĉirkaŭ sepjara asketa vivo, plena de memsurmetitaj suferoj, li alvenis, iun tagon, en la solecan loĝejon de tre fama “Muni” aŭ sanktulo, maljuna Durvásas, sur la bordo de la rivero Malini. Kun li loĝis Ŝarmishtha, lia pranevino, dekkvinjara knabino de preskaŭ diina beleco. Nia familia tradicio asertas, kaj ankoraŭ multaj kredas, ke tiu knabino estis filino de nimfo kaj estis sendita de la dio Indra, kiu fariĝis ĵaluza pri la kreskanta pro sankteco povo de mia antaŭulo Kuŝika. Tamen tio, kompreneble, estas nur legendo; ĝi estu tio. La maljuna sanktulo akceptis la princan saĝulon, pri kies famo li jam aŭdis, kun granda ĝojo kaj proponis, ke li loĝu kun ili. Kuŝika volonte konsentis. En la daŭro de tri jaroj la tri homoj kunvivis idilie en tiu kaŝita bosko en sankta ĝojo kaj serena paco. La reĝa saĝulo ĉiutage trezore amasigis provizon da puraj meritoj per siaj sanktaj ekzercoj kaj dank’ al la protektado de sanktaj ritoj de la Muni Durvásas.

Sed alvenis tempo, kiam la denatura nobleco kaj vira beleco de Kuŝika naskis en la koro de Ŝarmishtha dolĉan amon. Krom la maljuna onklo, ilia nobela gasto kaj kelkaj malaltkastaj ermitoj, ŝi estis vidinta neniun viron. Sed la princido estis tute blinda je la ĉarmoj de la knabino kaj senkonscia pri la amo, kiun li estigis en ŝia koro. Ŝarmishtha, unue timeme, sed iom post iom pli kuraĝe, penadis veki en lia brusto respondan senton. Vane. Fine ŝi konfesis al la onklo sian amon kaj pasie petegis lin, ke li kaŭzu en la spirito de sia gasto foriĝon de liaj asketeco kaj malvarmeco al ŝi, ŝanĝante ilin en varman amon. Longe la sanktulo kontraŭstaris la petegojn de la amata nevino, sed fine li konsentis, kondiĉe, ke ŝia unua filino apartenu al li; ke li edukos ŝin kaj antaŭdestinos fariĝi Gaŭtami t.e. estrino de la virina parto de la societo de ermitoj. Mankas hodiaŭ vespere la tempo por priskribi al vi la kelkajn feliĉajn tagojn, kiuj sekvis la efektivigon de la deziro de Ŝarmishtha.

Intertempe la famo de la diina beleco de Ŝarmishtha atingis ĝis la palaco de princo Triŝanku. Tiu ĉi decidis entrepreni ĉasekskurson en la ĉirkaŭaĵo de la loĝejo de la sanktulo Durvásas, esperante gajni la amon de la belulino. Iun tagon, do, li alvenis, bele vestita kaj akompanata de ĉarkondukisto. Grandaj estis liaj surprizo kaj ĉagreno, kiam li trovis, ke lia malamata frato estas kunvivanto kun la fama saĝulo kaj ties bela nevino. Sed kiam li komprenis la rilatojn, kiuj ekzistas inter Kuŝika kaj Ŝarmishtha, liaj kolero kaj malamo centobliĝis; tamen li sukcesis tute kaŝi tiujn ĉi sentojn. Unuavide li pasie enamiĝis en la knabinon. Je iu preteksto li irigis sian fraton kun si al la kortego, promesante, ke Kuŝika tuj revenos. La tagon post ilia alveno en la palacon, la princo Triŝanku, malice stariginte maljustan malpacon, forpelis la senkulpan fraton el sia regno kaj minacis lin je tuja morto, se li iam ree transpaŝos la landlimon. Kuŝika foriris malproksimen ekster la limojn de Hindujo kaj, laŭ niaj familiaj kronikoj loĝiĝis post multjara vagado apud la antikva rivero Araxes, inter la Kaspia Maro kaj la Nigra Maro. Tie loĝis tiutempe la dek triboj de Izrael, kiujn la asiria reĝo Salmanasaro devigis forlasi sian landon inter la jaroj 741 kaj 676 antaŭ J.K.

– Ĉu vi vere posedas aŭtentikajn kronikojn pri tiuj antikvaj tempoj? – surprizite kaj iom dubeme ekkriis Vilfrido.

Sri Kunwar Kriŝna rimarkis la nuancon de nekredemo en la voĉtono de la juna viro. Kun intensaj seriozeco kaj konvinko li respondis:

– Tute aŭtentikajn. Pri tio mi havas neniajn dubojn. Plue, ni scias, ke li edziĝis kun virino el la tribo Levi kaj poste transmigris kune kun la tribaro izraelida, trans la Kaŭkazajn montojn al la lando de la antikvaj Kimeroj sur la nord-okcidenta bordo de la Nigra Maro. Krom tiuj, sendube aŭtentikaj kronikoj ekzistas amaso da familiaj tradicioj, kies fidindeco estas pli-malpli duba. Vi devas ja memori, kara amiko, ke Hindujo posedis tre altan civilizacion jarcentojn antaŭ la Grekoj kaj la Romanoj. Sed mi flankiras. Kelkan tempon poste, la perfida Triŝanku ree vizitis la kvietan boskan valon, kie loĝis la potenca saĝulo kun sia zorgatino. Lia koro estis plena de pasia amo al la ĉarma junulino. Li sciigis al ili, ke Kuŝika jam antaŭ kelkaj monatoj forlasis por ĉiam sian patrujon por dediĉi sin, en malproksima lando, al la plej asketa vivado en iu kaŝita ermitejo.

La bela Ŝarmishtha, komence, forte ĉagreniĝis, sed la pasia amindumado de la eleganta maharajaho iom post iom forgesigis al ŝi la unuan, ŝajne malfidelan amanton. Delogita de parolpentritaj bildoj de brilegaj kortegoj kaj elokventaj promesoj, ke ŝi fariĝos lia ĉefa, ĉiam adorata edzino, ŝi konsentis forkuri kun li. Kiam la sanktulo Durvásas sciiĝis, kio okazis, ekregis lin la plej terura kolerego. Mi ne volas priskribi la tujajn sekvojn, en la ĉirkaŭaĵo, de liaj fortaj malbenoj, ĉar vi ne kredus ilin, kvankam en la Malnova Testamento similaj okazintaĵoj estas rakontitaj. Sed unu terura antaŭdiro, malfeliĉe terure plenumiĝis laŭlitere: li antaŭdiris, ke lepro afliktos la idaron de Triŝanku kaj Ŝarmishtha kaj iliajn posteulojn en la daŭro de multaj jarcentoj, ĝis kiam la lasta, sola posteulo de Kuŝika estos trovita en tre malproksima lando kaj revenigita en la landon de sia deveno. Nur tiam foriĝos la malbeno. La miriga ofteco, preskaŭ senintermankeco, kun kiu tiu ĉi terura malsano okazis de tiu antikva ĝis la nuna tempo en nia familio, tute forigas ĉian dubon pri la realeco de tiu antaŭdiro. Laŭ niaj plej precizaj kronikoj preskaŭ ne ekzistas tempo, kiam ne troviĝis almenaŭ unu leprulo en nia familio. Tio estas tre malfeliĉa fakto; kaj tute neeble estas ĝin klarigi kiel nurajn, hazardajn okazintaĵojn.

Sri Kunwar Kriŝna eksilentis. Profunda ĝemo eliĝis el lia brusto, kaj en liaj okuloj vidiĝis rigardo de nedirebla malĝojo. Vilfrido preskaŭ ne sciis, kion pensi pri tiu strangega rakonto, sed li estis profunde kortuŝita de la evidenta sincereco, kun kiu lia amiko parolis kaj de la forta emocio, kiu lin regis. Vane li penis trovi taŭgajn vortojn. Post momento la princido daŭrigis enpense, kvazaŭ li parolus al si mem:

– Kompreneble, en la daŭro de jarcentoj aro da legendoj ĉirkaŭkreskis tiujn ĉi kaj aliajn faktojn; sed, nesciante, kiom el ili estas veraj kaj kiom fantaziaj, mi ne volas citi ilin hodiaŭ vespere. Antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj venis al mi la deziro funde esplori la tutan aferon. Mi konkludis ke, ĉar la unua parto de la antaŭdiro laŭlitere plenumiĝis, ankaŭ la dua parto plenumiĝos, nome, ke iam, kiam la lasta posteulo de l’ malfeliĉa elpelito Kuŝika estos trovita kaj revenigita al sia familio, la terura malbeno estos forprenita. Iu posteulo de Kuŝika, do, ankoraŭ ekzistas, kaj iu posteulo de li estas destinita por esti trovita kaj por plenumi tiun ĉi duan parton. Mi komencis kun granda diligenteco serĉi la postesignojn de la dek triboj izraelidaj, kutime nomitaj “la perditaj dek triboj”; kaj ju pli mi serĉadis kaj ju pli mi studadis, des pli mi trovis la laboron alloga kaj interesa. Diligentege mi trastudis pli ol sepfoje la Malnovan kaj la Novan Testamentojn, tre zorge notante ĉiujn profetaĵojn kaj aludojn rilate al tiu mistera popolo; mi serĉis en antikvaj historiaj verkoj pri iaj signoj, kiuj povas ĵeti eĉ lumeton sur la demandon, kien ĝi migris. Tiucele mi vizitis la ĉefajn eŭropajn bibliotekojn kaj konsultis la plej eminentajn historiistojn kaj pastrojn en Italujo, Germanujo kaj Anglujo. Mi ŝparis nek monon nek tempon nek energion. Mi volonte suferadis mokojn, malfacilaĵojn kaj ĉiuspecajn malagrablaĵojn.

Sed mia fervoro ricevis pluan teruran stimulon. Kiam mi estis okupata apud la bordo de la Nigra Maro en regiono, nomita Ar-sareth en la libro de Esdraso, deĉifrante hebreajn epigrafojn sur antikvaj tomboj kaj monumentoj, mi ricevis la novaĵon . . . ke mia propra, sola filo . . . atakiĝis de tiu terura malsano, lepro . . . lepro.

La princido parolis la lastajn vortojn malrapide per nedireble malgaja voĉtono. Liaj okuloj pleniĝis de larmoj, kaj lia brusto forte laboris.

Profunde kortuŝite Vilfrido eksaltetis:

– Ho! mia kara sinjoro, – li diris, karese metante manon sur la brakon de la malfeliĉa viro, – Kiel malĝojega! Kiom mi kompatas vin! – Ankaŭ liaj okuloj malsekiĝis.

Sri Kunwar Kriŝna danke ekbalancis la kapon, kunpremante la tremetantajn lipojn, kvazaŭ li volus per tio malhelpi eliĝon de dolorkrio. Li daŭrigis:

– Mi duobligis, multobligis miajn klopodojn kaj, dank’ al Dio, mi mirinde sukcesis sekvi la postesignojn lasitajn de la Izraelidoj.

– Efektive! – surprizite ekkriis Vilfrido.

– Jes! – la hindo respondis kun akcento, kiu montris la plej fortan konvinkon, – la tutaĵo de miaj eltrovaĵoj kondukis min al neskuebla konkludo, ke almenaŭ la plej granda parto de la tielnomitaj perditaj dek triboj loĝas en la Britaj insuloj.

– Ho! – ekkriis Vilfrido, ankoraŭ pli surprizite, ne povante subpremi rideton, – ĉu vi vere kredas tion? Mi memoras, ke mia onklo kaj amiko lia foje interdiskutis pri iu sinjoro Rikardo Brothers, strangulo, kaj ties malgranda sekvantaro, kiuj havis tiun saman opinion.

– Jes, mia kara Vilfrido, – ne estu nekredema, tial ke via onklo, fanatika neanto de ĉiuj aferoj spiritaj, surverŝas tiun demandon per sia kutima akra mokado. Mi konas sinjoron Brothers kaj sinjoron Finlayson, kiuj malhelpas la akcepton de tiu ĉi teorio per asertoj, pri kiuj ili havas nur la plej ombrecajn pruvojn. Mi povas diri sen malmodesta troaĵo, ke mi scias pri tiu ĉi afero pli, ol iu homo vivanta. Instigas min ja nek fantaziemo, nek amo al la famo aŭ al strangaĵoj, sed treege dolora neceso kaj persona dezirego. Sed nun mi alvenas al punkto, kiun mi celis, kaj kiu pli speciale tuŝas vin persone.

Vilfrido aŭskultis kun streĉita atento, demandante sin, kio sekvos. La hindo daŭrigis:

– Antaŭ ok monatoj, la dudektrian de Marto, mi havis la plezuron koniĝi kun vi, mia kara amiko, en la gastama domo de niaj bonaj amikoj, gesinjoroj Parkinson. Irante hejmen, tiun nokton, mi ne povis al mi klarigi la tre strangan impreson, kiun sur min faris via persono. Mi tre timas, ke mi nun parolos pri aferoj, kiuj iagrade estas ekster la limoj de via percepto kaj kiuj ŝajnos al via okcidenta spirito nekredeblaj.

Estis noktomezo. Mi izolis min en mia privata sanktejo kaj, ĉiam konsciante la ĉefan mian vivcelon, mi fordonis min al la mistikaj influoj de superaj potencoj, kun kiuj iafoje mi povas meti min “en rapport”. Ne aspektu tiel nekredema; mia kara, – diris la princido milde kaj kun intensa deziremo, – ekzistas ja aferoj en la sfero de la spirito, de la natura filozofio pri kiuj vi ankoraŭ eĉ ne revis; aferoj tiel malsamaj je la ordinara proza vivo.

Helpate de kapableco heredita de longa vico da antaŭuloj, kiuj estis spertuloj pri la okultaj sciencoj, magiistoj, se vi volas, aŭ mistikuloj, kaj inspirate de flama dezirego, mi estis penadinta per mempurigado, per penta memturmento, rompi, iagrade, la katenojn, kiuj ligas la animon al la korpo kaj la korpon al la videbla, materia mondo. Mi pasie penadis per incensoj kaj forta streĉo de l’ volpovo starigi ĉirkaŭ mi alian mondon, spiritan mondon; alivorte, mi ebligis min, senagigante, dormigante la fizikajn sentojn, eniri en la sferon de aliaj, superaj, spiritaj sentoj. Ekzistas, plue, gvidantaj influoj, kiuj venas al la homa spirito ŝajne neserĉite, sed, eble, responde al antaŭaj deziregoj, aŭ sekve de duonkonscia aktiveco aŭ, iafoje, dum la dormo, en la horoj de pli granda akceptemo. Tiuj gvidantaj influoj plej ofte, do, venas, por tiel diri, el blua ĉielo sen ŝajna rilato kun ia konscia pensado. Tiel venis al mi la revelacio – ĉar, memoru: la hazardo ne havas aferon ĉi tie – ke vi, Vilfrido, vi estas la persono, kiun mi tiel korpremate serĉas.

Vilfrido eksaltis kaj ekkriis: Kio? Mi?

– Jes, – respondis Sri Kunwar Kriŝna trankvile, per voĉtono, kiu, tamen, montris signojn de grandaj emocio kaj deziremo. Metante ambaŭ manojn sur la ŝultron de la junulo, li parolis plue: – Mia kara Vilfrido, tute natura estas via mirego; kaj mi konscias, ke tiu ĉi ideo devas ŝajni al vi fantazia, eble absurda, sed havu indulgon je mi. Senutile estus por mi peni por priskribi al vi la ĝojon. kiu plenigis mian animon! Tamen mi ne fidis sole al intuicio aŭ okultaj influoj. De tiu tempo mi tre zorge serĉis certigon de la steloj, kaj la respondo de tiuj ĉielaj estaĵoj estis tiel klara kaj nedubebla, kiel mi nur povis deziri. Vi memoros, ke mi faris multajn demandojn – eĉ je l’ risko esti malĝentila – pri via naskiĝo, ĝia loko, la precizaj dato kaj horo k.t.p. Ju pli mi sciiĝis pri tiuj kaj aliaj detaloj, des pli precize mi povis ellabori vian horoskopon kaj des pli mi fariĝis absolute certa, ke mi ne eraras. Plue, mi trovis el la steloj, ke la momento mem, kiam, unue, intuicie venis al mi la penso, ke vi estas la persono, al kiu en la daŭro de jarcentoj nia tuta familio sopiris kiel sola savonto, ke tiu momento estis treege favora momento.

Sri Kunwar Kriŝna leviĝis, iris serĉi leteron kuŝantan sur la ronda tablo kaj ree sidiĝis:

– Mi sendis kopiojn de via horoskopo kaj de tiu de la naskiĝo de la dirita ideo al sinjoro Dupont en Parizo, unu el la plej lertaj astrologoj en Eŭropo, por liaj sendependaj interpretoj. Li plej definitive diras, ke la klara voĉo de la steloj, la seneraraj malkovrantoj de homa destino, konstatas la verecon de la ideo, kiu naskiĝis je tia feliĉa momento. Kaj rilate la horoskopon de via naskiĝo, li pensas, ke ĝi estas unu el la plej rimarkindaj, kiujn li iam vidis. Krom kelkaj aliaj aferoj, pri kiuj li atentigas min, kaj kiuj tute certigas mian propran konkludon, li diras, ke – mi nun ne citos la teĥnikajn terminojn, kiujn mi montros kaj klarigos al vi poste – ke la naskiĝo kaj frua infaneco de la dirita persono estas rilatita kun misteraj kaj tragediaj aferoj, ke post la dudeka jaro de sia vivo li havos grandan vivoŝanĝon. Plue li alportos grandan feliĉon aŭ profiton aŭ benon al multaj homoj, eble per sinofero, kaj li certe estas destinita fariĝi famulo. Plej rimarkinda interpreto de viro, kiu havis je sia dispono nur du kartojn, montrantajn la situaciojn de la planedoj kaj de la “domoj” je la horo de la naskiĝo de nekonata de li persono. Sed la plej rimarkinda afero estas jena aldono: – Vi ne sciigis min, – diras tiu fama scienculo, – ĉu la horoskopoj havas interrilatojn. Mi konjektas, ke jes; ĉar, se ne, la multaj reciprokaj aspektoj kaj signifoplena interplekto en kaprikorno estus vere mirindaj. Tiam sekvas ĉi tie kelkaj komparoj, per kiuj mi ne volas tedi vin. Via nomo Vilfrido, cetere, estas tre signifoplena; ĝi estas antikva anglosaksa nomo kaj signifas “pacfaranto” aŭ “paciganto”.

Nu, ĉio ĉi tio estas por mi konvinkiga sen ia ombreto de dubo, sed nun, de kiam mi konas vin pli intime, estas precipe mia koro, kiu certigas min, ke mi ne eraras.

Sri Kunwar Kriŝna nun ekpensis, ke li diris sufiĉe por tiu okazo. Li do subite ŝanĝis la temon kaj gajete diris:

– Mi timas, ke mi hontinde malzorgas miajn devojn kiel gastiganto, pardonu; kaj la kuiristo plendos, ke mi malbonigas la vespermanĝon per tro longa babilado. Ĉu ni iros en la manĝoĉambron?

Vilfrido ankaŭ leviĝis, malrapide, por sekvi sian gastiganton. Li sentis sin kvazaŭ en sonĝo. Analizi siajn pensojn li ne povis, eble li ne volis pro timo elreviĝi. Dum la ĉetabla interparolo, kiu sin turnis precipe al la sociaj kaj politikaj statoj de la diversaj regnoj, kiuj formas la vastan landon Hindujon, Vilfrido demandis la princidon:

– Do, ĉu unu celo de via vojaĝo ĉi tien estas duonpolitika, via moŝto?

– Ne, Vilfrido, mi ne povas diri, ke oni nomus tiun aferon eĉ duonpolitika, kvankam ĝi koncernas la bonstaton de nia tuta regno, kaj kvankam la rezultato de mia misio pro ĝia graveco povus havi politikajn konsekvencojn. La afero estas la jena: – Dum sia ofico kiel gubernatoro en Hindujo de l’ jaro 1798 ĝis 1805, Lord Wellesley revivigis kaj proklamis la imperian principon pri absoluta politika superregado. En la lumo de postaj okazintaĵoj mi nun ne ŝanceliĝas diri, ke tiu tre lerta projekto, kvankam iom severa, estus tre bonfara al multaj partoj de Hindujo, precipe je tiu periodo, ĉar la stato de multaj sendependaj ŝtatetoj ekster la sfero de la firma brita regado, fariĝis de jaro al jaro pli embarasa, pli senespera. La centraj landoj disŝiriĝis pro interna malpaco, kaj la milicioj de la diversaj regnoj ne povis kontraŭstari la bone ekzercitajn bandojn de la Marathasoj kaj la 30,000 afganajn dungitojn de Amir Khan. Kelkaj el la pli fortaj maharajahoj kontraŭstaris proponojn pri submetiĝo sub la superregado de la brita registaro rilate al eksteraj aferoj, dum multaj aliaj volonte akceptis ĝin. En la jaro 1805 Lord Cornwallis, reveninte Hindujon, renversis la projekton de Lord Wellesley, kaj kvankam li mortis nemultajn monatojn poste, lia principo de ne-enmiksiĝo en la politikaj aferoj de tiuj sendependaj ŝtatoj estis sekvata en la daŭro de dek jaroj. Tiam kelkaj ŝtatetoj eĉ plendis pro tio, ke la brita registaro ne prenas sur sin la devon ŝirmi ilin kontraŭ vagadantaj bandoj – precipe post kiam oni estis forpermesinta la regulan soldataron – kaj la devon malhelpi reciproke detruajn militaĵojn.

Mia patro estis ĉiam tre ĵaluza pri siaj sendependeco kaj honoro, tamen li timis la sorton, kiu trafis multajn eĉ pli grandajn kaj potencajn ŝtatojn. Kiam Lord Hastings fariĝis gubernatoro en la jaro 1813, li pensis, ke konsilinde, eĉ necese estos, ree alpreni la projekton de iom-post-ioma paca ensorbo de sendefendaj aŭ turmentitaj ŝtatoj. Mia patro kaj Lord Hastings estis antaŭe intimaj amikoj, kiam ambaŭ estis kunstudentoj de la universitato en Berlino, sed la interŝanĝo de leteroj jam de multaj jaroj ĉesis. En la sekvinta jaro ili renovigis la amikecon, kaj Lord Hastings konsilis al mia patro, sin meti propravole sub la protektoraton de la brita registaro. Dum la vizito de mia patro en Kalkuto li ricevis proponon de tre grava kaj riĉa kompanio, kiu volis vastigi kaj ekspluati la grandajn, sed ĝis tiam ne sufiĉe uzitajn riĉaĵojn de lia lando. Malfeliĉe je tiu tempo mi forestis en Eŭropo, kaj mia pliaĝa frato estis malsana. Reprezentantoj de la kompanio akompanis mian patron al Pentuki, kaj post longa traktado fariĝis kontrakto, laŭ kiu estis, interalie, interkonsentite, ke gravaj diferencoj de opinioj koncernante ĝin estu decidotaj antaŭ juĝantaro en Londono. Tio estis por ni malfavora kondiĉo. Tiu ĉi kontrakto kune kun tri tre gravaj klarigaj kartoj geografiaj estis senditaj al Lord Hastings por ties kontrolo kaj sankcio. Malfeliĉe la kontrakto revenis de Kalkuto kun nur du geografiaj kartoj. Kaŭze de en tiu tempo okazantaj maltrankvilaĵoj, unu karto perdiĝis. Post vana petado resendi ĝin oni fine forgesis pri ĝi.

Niaj rilatoj kun la dirita kompanio, kvankam ili faris al ni grandan profiton, ne estis tre feliĉaj pro aroganteco kaj troavideco de la estroj. Antaŭ unu jaro kaj kvarono ili pretendis la rajton deflankigi malgrandan riveron por superakvigi luitan distrikton. Tia deflankigo kaŭzus grandan mizeron al miloj da kamparanoj loĝantaj apud tiu rivero. Tiun proponon, do, ni firme kontraŭstaris, asertante, ke la koncerna parto de l’ rivero estas ekster ilia teritorio. La kompanio asertis la malon. La teksto de la kontrakto ne estis sufiĉe preciza kaj sin apogis sur la perdita karto. Post longa disputado la kompanio decidis meti la aferon antaŭ la juĝantaron en Londono. Jen la “oficiala” kialo de mia vojaĝo.

Ĉar la vespermanĝo nun estis finita, Sri Kunwar Kriŝna interrompis sian rakonton kaj ĝentile diris:

– Se plaĉas al vi, ni iru en mian skribejon. Tie mi povas montri al vi kelkajn geografiajn kartojn kaj aliajn interesajn aferojn. Mi esperas, ke mi ne tedas vin per tiuj longaj rakontoj?

Vilfrido leviĝis kaj vigle respondis:

– Tute ne! via moŝto. Efektive nenio povus esti pli interesa.

La skribejo estis vasta ĉambro, meblita tute laŭ moderna, angla stilo. Ĝi enhavis, krom larĝa skribtablo kun nombro da tirkestoj ĉe ambaŭ flankoj, kaj aliaj diversaspecaj mebloj, kvar larĝajn libroŝrankojn. La hinda princido, enirinte la ĉambron post sia gasto, iris rekte al la skribtablo, levis ĉarnirkovrilon kaj elprenis malgrandan ŝlosilon, per kiu li malfermis unu el la tirkestoj.

– Tie ĉi troviĝas, – li diris, – ĉiuj paperoj kaj dokumentoj rilate al tiu ĉi afero. – Elprenante el la profundo de la tirkesto pakaĵeton da paperoj kunligitaj per flava, silka rubando kaj sigelitaj per ruĝa sigelo, li diris plue kun kontenta rideto:

– Jen estas la plej gravaj dokumentoj, kiujn mi ricevis nur hieraŭ el Kalkuto. Mi sciigis al vi, ke niaj kontraŭuloj sin apogas sur la malesto de unu geografia karto, kiu kompletigas kaj klarigas la tekston de la kontrakto. Nu, mi tuj skribis al Lord Hastings kaj petis lin, ke li bonvolu starigi serĉon en sia arĥivo pri tiu grava dokumento. Tiu ĉi fasko ankaŭ entenas laŭ aparta, de lia lorda moŝto persone skribita letero, ateston pri la aŭtentikeco de tiu ĉi karto,

– Ho, – ekkriis Vilfrido, – mi tre ĝojas pro tio! Kian surprizon tio kaŭzos al viaj kontraŭuloj!

– Jes, – diris Sri Kunwar Kriŝna ridetante, – tiu ĉi fasketo estos kvazaŭ bombo en tendaro de la malamikoj je l’ tago de la juĝa aŭskultado. Lord Hastings petis min, ke mi faru uzon el lia atestskribaĵo nur tiam, kiam tio estos absolute necesa. Mi nun estas tre kontenta, ke la proceso prokrastiĝis. Pro diversaj kaŭzoj mia apelacio al supera instanco ne aŭdiĝos antaŭ la 10a de Aprilo. Cetere miaj advokatoj estas sinjoroj Konard kaj Perkins, kaj via samurbano, sinjoro Leo Broadbent speciale okupas sin pri mia afero. Mi tre estimas tiun junan juriston pro liaj lerteco kaj sindonemeco kaj fidindeco. Neniu scias ion pri tiuj ĉi dokumentoj, krom vi kaj sinjoro Broadbent.

– Efektive! – diris Vilfrido kun surprizo, sed ankaŭ kun nuanco de malplezuro. Li sentis, ke la situacio postulas, ke li diru ion plu, sed li ne povis sincere esprimi ian plezuron aŭ gratulon pri tiu sciigo. Plivole li parolus pri la sceno, kiu okazis antaŭnelonge inter li kaj Leo Broadbent. Tamen, rememorante la vortojn de l’ princido ĉe la lasta kunveno en la domo de gesinjoroj Parkinson “ke oni devas senplende suferi personajn maljustaĵojn”, li silentis.

Sri Kunwar Kriŝna zorge remetis la dokumentojn kaj la ŝlosilon en la samajn lokojn, el kiuj li antaŭe prenis ilin. Poste li malfermis alian tirkeston kaj elprenis el ĝi belan, el santala ligno faritan skatoleton, dirante:

– Mi deziras montri al vi kelkajn portretojn de miaj familianoj. – Li levis belege ĉizitan kovrilon kaj diris plue: – oni kutime ne montras al fremduloj, precipe viroj, portretojn de la virinoj de la propra familio, kaj vi estas la sola kiu ilin vidos.

– Mi scias, via moŝto, pri tiu kutimo, – Vilfrido respondis ĝentile, – kaj des pli alte mi ŝatas la honoron, kiun vi al mi faras.

– Vi preskaŭ ne plu estas por mi fremdulo, Vilfrido, kaj mi esperas, ke iam vi koniĝos kun mia familianaro. Jen estas mia edzino – mi havas nur unu edzinon – kaj jen miaj du filinoj Parvati kaj Rohini.

Li metis antaŭ Vilfridon tri miniaturojn belege pentritajn sur eburo en multekostaj, per perloj kaj gemoj ornamitaj kadretoj. La juna viro ekprenis unu post alia kaj atente rigardis ilin:

– Kiel belegaj miniaturoj! – li diris kun surprizo kaj admiro, – ili estas tre interesaj. Mi neniam vidis pli belajn, eĉ ne en nia muzeo.

Unu el la portretoj prezentis sinjorinon kun noblaj, inteligentaj trajtoj. Ŝiaj vizaĝlinioj estis rondaj kaj iom plenaj, kaj la lipoj iom dikaj, sed entute la aspekto estis tre plaĉa kaj alloga. La du aliaj miniaturoj prezentis knabinojn, kiuj havis la aĝon de ĉirkaŭ dek du kaj dek kvar jaroj. Iliaj vizaĝoj estis dolĉaj kaj delikataj kun rimarkinde helaj haŭtkoloroj.

– Vere tre dolĉaj, noblaj vizaĝoj, ĉiuj, – diris Vilfrido, enpense.

Per voĉtono, montranta amemon kaj feliĉon, Sri Kunwar Kriŝna rediris:

– Jes, ĉiuj tri estas dolĉaj, noblaj estaĵoj kaj pli bone kaj libere edukitaj, ol la plimulto de princinoj en nia lando. Miaj filinoj havis francajn guvernistinojn kaj havas nun kiel kunvivantinon altkulturitan, anglan sinjorinon, filinon de altgrada oficiro de nobela deveno. Ambaŭ junaj sinjorinoj flue parolas la anglan kaj francan lingvojn kaj iomete la germanan.

– Efektive!

– Jes; kaj afero, kiu eĉ pli interesos vin, estas, ke ili tre amas la muzikon.

– Vere, via moŝto, vi tre mirigas min.

Tiam subite la vizaĝo de la princido akceptis tre malgajan aspekton, kaj maldolĉa ekĝemo eliĝis el lia brusto. Li diris:

– La portreton de mia filo mi ne kunportis. Tro dolorege estas por mi rigardi ĝin:

Vilfrido, dezirante pro kompato ŝanĝi la temon denove ekprenis la portreton de la edzino de l’ princido kaj ree enpense rigardis ĝin:

– Strange, – li diris, – mi ne povas forpuŝi la penson, fantazian impreson, sendube, kvazaŭ mi jam antaŭe, iam en la estinteco, vidis tiun ĉi sinjorinon.

Sri Kunwar Kriŝna ekrigardis sian gaston kun grandaj vigleco kaj kontenteco:

Mi ne miras pri tio, mia juna amiko, – li diris preskaŭ solene, – mi ne miras, kaj mi tre ĝojas. Tio estas kelkfoja spertaĵo, imagi, tre malklare, verdire, ke oni jam antaŭe, iam en la profundo de la pasinteco, travivis nunajn okazintaĵojn aŭ similajn. Tio nepre pruvas, ke la animo havas antaŭajn ekzistadojn.

Vilfrido ridetis:

– Ŝajne tio ja estas tre kredinda, tamen mi postulus kelkajn pluajn pruvojn, antaŭ ol plene akcepti tian teorion.

– Nu, nu, knabo mia, konservu senantaŭjuĝeman spiriton; la pruvoj ja siatempe sin prezentos al vi.

– Eble. Ni vidos. – La juna viro leviĝis por diri adiaŭ al sia gastiganto. – Jam malfruiĝas.

La princido akompanis lin ĝis la pordego.

– Ĉu mi povas peti vin, ke vi ree vizitu min baldaŭ, – li demandis dezireme, – venontan lundon vespere? Bone; dankon. Mi okupas min nuntempe per sekretaj esploroj, pri kiuj mi ankoraŭ ne parolis kun iu ĉi tie, sed kiu, mi estas certa, tre interesos kaj allogos vin. Antaŭ ol vi povos kun plezuro partopreni tiujn enketojn, estos necese, ke mi lernigu al vi la misterajn faktojn, sur kiuj ili estas bazitaj; kaj tio okupos tutan vesperon.

Vilfrido gaje respondis:

– Ankoraŭ misteroj! Vi vere igas min tre scivola, via moŝto. Mi do kun plezuro atendos tiun vesperon.

Ĉe la pordo la hinda princido ree manpremis la junan viron, dirante per karesa voĉo:

– Pripensu la priparolitan aferon, Vilfrido, mia kara knabo. Eble la hodiaŭa vespero fariĝos sortoplena okazo por vi kaj por mi.

ĈAPITRO IX

La nokto estis stelbrila, lunhela. La larĝaj antaŭurbaj stratoj jam estis senhomaj, kaj la grandaj, de belaj ĝardenoj ĉirkaŭitaj domoj ŝajne kuŝis tie ĉi kaj tie sonĝante meze de pleje senfoliaj arboj. La fantazioriĉa cerbo de Vilfrido ofte, survoje hejmen, plenigis tiujn domojn je homoj de sia propra imago, igante ilin aktoroj en ĉiuspecaj, imagitaj drametoj. Sed tiun nokton li ne havis okulojn por la ĉarmaj, en arĝenta lunlumo briletantaj domoj. Preskaŭ li estis senkonscia pri ĉio, kion li preterpasis. Aŭtomate, kvazaŭ en sonĝo li sekvis la bonekonatan vojon hejmen, en stato de mirkonfuzo.

– Efektive! – li diris al si en la pensoj – tio estas pli mirinda, groteska afero, ol ĉiuj feinrakontoj, kiujn fraŭlino Lambert iam rakontis al mi, kiam mi estis knabeto en Long-Seaton. Se nur kvarono de tiu mirrakonto estas vera, tiam certe la vero estas pli mirinda ol imagaĵoj!

Eksono de dancmuziko, venanta el domo, kiun li preterpasis, momente interrompis lian mediton. Li haltis kvazaŭ instinkte por aŭskulti kaj apogis sin sur ĝardena krado. Tamen la gaja muziko kaj la preterŝoviĝantaj sur la kurtenoj siluetoj de dancparoj ne povis tute forgesigi al li la demandon, kiu okupis lian kapon:

Vere, – li diris al si, – mi ne scias, ĉu ridi la tutan fantazian aferon, aŭ . . .

Aperis antaŭ liaj animokuloj la serioza, inteligenta kaj nobla vizaĝo de la hindo, evidentigante la plej nedubeblan sincerecon kaj la plej profundan konvinkon. Tio certe ne estas amuzaĵo por li, sed terure grava, serioza afero! – La muziko ĉesis, kaj Vilfrido daŭrigis sian vojon kaj sian meditadon: – Kunwar Kriŝna, kun sia ampleksa, okcidenta edukiteco certe ne estas malsaĝulo. Estas arogante pensi, ke nia moderna, okcidenta, tiel prifanfaronata kulturo ridindigas la filozofion kaj mondperceptojn de la hindoj. Ĉu ne estas vero, ke, jarcentojn antaŭ la komenco de la greka kaj romana kulturoj, floradis en Hindujo altaj artoj kaj sociala delikateco? Krom tio, – li rezonis kun si mem, – kion ni havas hodiaŭ ĉi tie? Nenion, krom necertaĵoj, neaĵoj aŭ inter-kontraŭdirantaj asertoj – konfuzon, nenion plu. Certe, nuntempaj filozofoj, eĉ la plej lertaj kaj aprobitaj, povas instrui malmulte al la antikvaj saĝuloj de Grekujo kaj Egiptujo, kaj tiuj ĉi estis ja kontentaj sidadi ĉe la piedoj de hindaj pensuloj.

Tamen la plej enigma afero estas la persona aspekto de tiu ĉi demando. Kunwar Kriŝna estis por mi ĉiam tiel mirinde ĝentila kaj afabla, ke mi ne povos ofendi kaj ĉagreni lin, dirante: – mi absolute ne povas kredi je viaj fantaziaĵoj.

Sed – kian radikalan ŝanĝon la akcepto de tia fantazia ideo sekvigus! Kia alloga perspektivo, tamen!

Li atingis sian hejmon kaj rekte iris en sian dormoĉambron. Ĉirkaŭrigardante li sentis kvazaŭ ĉio en la ĉambro estus al li fremda, kvazaŭ li estus estinta for de ĝi longan tempon. Li ne povis ne ridi sin mem: – Alrigardante en sobra lumo . . . eble . . . sed li ne volis, hodiaŭ nokte, alrigardi la aferon en sobra lumo; almenaŭ nun li ne volis perforte forpeli el sia imago la plaĉajn bildojn, kiuj ĵus ekformiĝis en ĝi.

La stato de lia cerbo ne lasis lin trankvile dormi. Unu sonĝo sekvis alian: li havis aferojn, jen kun strange vestitaj alĥemiistoj, jen kun belaj hindaj princinoj aŭ malbenantaj sorĉistoj. Foje li akompanis sian amikon tra sovaĝaj, senhomaj dezertoj, rampante sur manoj kaj genuoj, serĉante kaj pririgardante antikvajn tombejojn pri hebreaj epitafoj, kaj foje li forte penadis rememori, kie kaj en kia jarcento li renkontis la belan sinjorinon, kies portreton li vidis pentrita sur eburo.

* * * * * *

Dimanĉon vespere, reveninte de Diservo en Holborn, Vilfrido troviĝis, li pensis, en oportuna humoro, por trankvile kaj prudente pripensi la problemojn, kiujn lia hinda amiko starigis en liaj pensoj. Li do sidiĝis en komfortan apogseĝon apud la fajrejo por fordoni sin al “intensa pensado”.

Li estis esperinta, ke la vizito al la preĝejo forpelos iom de la spirita nebulo, en kiu li sin trovis. Eble la temo de la prediko helpos al li. Sed li ne ricevis kontentigajn respondojn al siaj multaj maltrankviligantaj demandoj. La temo de la prediko estis la biblia rakonto pri la profeto Elisajo, laŭ kies peto kvardek du mokemuloj estis pereigitaj de du ursinoj. La lecionoj estis la jenaj: – la graveco de sankteco; la ĵaluzo de Dio pri la honoro de Liaj profetoj; kaj la antaŭzorga saĝo de Dio, kiu ofte permesas terurajn malfeliĉaĵojn, por ke ili estu, poste, por la homaro, aŭ daŭra averto aŭ spirita profito.

Nun li ree penis starigi komparon inter tiu temo kaj la miregiga rakonto de la princido pri la saĝulo Durvásas. Kaŝita, ankoraŭ nur malklare sentita deziro, ke tiu rakonto estu vera, igis lin reve rezonadi jene: – Kial oni devus kredi, ke Dio havis profetojn nur en la lando, kiun oni nomas “Sankta lando”? Ĉu Li ne ĉiam havis Siajn atestantojn en ĉiuj landoj kaj en ĉiuj epokoj? Ĉu Li ne ŝatas kaj honoras sincerajn sopirantojn al sankteco, kiel ajn neperfekta aŭ eĉ malĝusta estus ilia koncepto pri la Dieco? Sendube! Se Dio atentis la krion de la izraelidaj profetoj kaj faris miraklojn laŭ iliaj petoj, kial do Li ne atentus la krion l’ sanktulo Durvásas? Unu rakonto, eble, enhavas tiom da verŝajneco, kiom la alia. Certe, – Vilfrido pensis, – Dio uzadas tre strangajn, providencajn rimedojn en la regado de homaj aferoj kaj de la pli vastaj aferoj de l’ mondo. Kiu scias? Eble Li vokis Sri’on Kunwar Kriŝna por tiu aparta celo ke li malkovru Liajn maturiĝantajn planojn rilate la sorton de la Izraelidoj. Estas ja nenio neebla en tio.

Poste li ekpripensis, kion dirus liaj amikoj en Long-Seaton pri tiu fantazia ideo. Pensante pri tio, kion dirus lia onklo, li rideksplodis. Image li aŭdis la cinikulon nomi lin la plej senespera idioto, la plej molkapa kredemulo, kiu iam aŭskultis sensencan feinrakonton. Onklo Silaso certe furioziĝus en la okazo, se li decidus iri Hindujon kun la princido. Poste liaj pensoj iris al la paca ĉambreto ĉe strateto de la vilaĝo. – Dolĉa, sagaca fraŭlino Lambert: li bone sciis, kion ŝi dirus. Kun zorgoplena rigardo en la bluaj okuloj kaj per ama voĉtono ŝi avertus lin pri la spiritaj danĝeroj, al kiuj li sin elmetas, malfermante sian koron al konceptoj, kies fundamento ne estas la persono de Jesuo Kristo, kaj kiuj ne estas bazitaj sur intima rilato kun persona, ama Dia Patro. Ŝi nur ridetus je liaj denatura fantaziemo kaj kredemo pri ĥimeraj aferoj. Fine aperis antaŭ lia imago lia dolĉa Flora. La kara, seriozmiena knabino larĝe malfermus la malhelajn, amplenajn okulojn kun mirego, sed ŝi sincere kaj forte penus kredi pro amo al li, tion, kion li kredas. Vilfrido vidigis feliĉan rideton ĉe la penso, ke, eble, Flora sentus ioman ĵaluzan timon pro liaj amikaj rilatoj kun tiuj ĉarmaj, hindaj princidinoj, liaj longeperditaj kuzinoj!

Tiu ĉi penso ŝanĝis la emon de lia meditado, kaj li fordonis sin al pli feliĉaj revoj: – Verŝajne oni donus al li princan titolon kaj cedos al li la rajtan propraĵon de lia prapatro Kuŝika kun bela palaco k.t.p. Li tiam povus studi hindajn arĥitekturon kaj artojn; ne pro monamo, sed pro la arto mem. Li diligente studos en Hindujo kaj en eŭropaj metropoloj. Liaj rilatoj kun fama princa familio de Hindujo kaj lia propraj riĉaĵoj malfermos al li la pordojn de la plej gravaj domoj; ili faciligos al li la akiron de scio, sperto, famo! Ho, kia imagperspektivo! Ravis lin la penso pri okazoj por vojaĝi; por vidi la famajn artaĵojn kaj arĥitekturajn trezorojn de antikva Hindujo kun laŭvole libera tempo por studado, meditado. Meditado. La tiea atmosfero mem, la sintrovado inter tiom da antikvaĵoj kaj la societo de filozofiaj pensuloj ja inspirus al li altajn pensojn. Ravege! Li ĝisfunde studos la plej antikvajn kredsistemojn, la morojn kaj la literaturon k.t.p. Eble li sukcesos fariĝi aŭtoritatulo pri tiaj aferoj. Vere, li tre volus fariĝi fama, se nur por kontentigi dolĉan Floran. Nenio pli feliĉigus ŝin, ol vidi lin eminenta, estimata de homoj. Tiam li fiere vizitos la grandan, malnovan domon je la ekstremo de l’ vilaĝo kaj dirus: – Sinjoro Broadbent, mi amas Floron; ŝi amas min. Donu al mi ŝian manon.

Tiel li revis.

Sed post momento denove ekregis lin pli seriozaj pensoj:

– Ĉu li ne decidis ĉiukoste eltrovi la veron? Ĉu eĉ la plena plenumiĝo de ĉiuj, tiuj revoj vere kontentigus lin? Ne; – li ree konsciis, – nur la eltrovo de la absoluta vero plene kontentigos lian soifantan animon. Absoluta vero? Sed, se tio estus tute ekster homa kapablo? Ĉu li ne vere postkurus erarlumon; kaj ĉu li ne, fine, estus devigata konfesi sin seniluziigita, malfeliĉa, senespera? Li admiris la staton de animpaco, de certeco kaj kontenteco, kiu videble regis la hindan princidon. Kaj tamen, ial, li sentis, ke eĉ tiu stato kaj lia koncepto pri Dio neniam kontentigus lin. Kio, do?

* * * * * *

– Bonan vesperon, mia kara Vilfrido! –

Tiel salutis Vilfridon la bonkora voĉo de Sri Kunwar Kriŝna, la sekvintan vesperon en la vestiblo de lia loĝejo. Li estis vestita per simila vestaĵo, kiel ĉe la lasta vizito de Vilfrido. Lia mantelosimila ekstera vesto estis blanka; kaj larĝa, blanka, silka zono ĉirkaŭis lin ĉe la talio. Sur tiu ĉi zono vidiĝis orbroditaj talismanaj signoj laŭ regula sinsekvo: Egipta kruco: 🜨; delfia “E”: Є; kaj la signo de la triunuo: 🜂. Metante ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la juna viro, li diris plue: Ni iru en la teretaĝan saloneton; tiu estas la plej komforta ĉambro por babilado. Mi timas, ke mi akaparas multe de via tempo, sed vi ne povas prezenti al vi, kiom mi ŝatas vian amikecon.

Vilfridon frapis la eksterordinara koreco en la voĉtono de l’ princido kaj la deziremo en liaj okuloj.

– Vi embarasas min per via miriga bonkoreco, via moŝto, – li diris kortuŝite. Viaj malkovraĵoj ja tre interesas min, ensorĉas min; tamen mi devas diri al vi, ke ili, samtempe, ne malmulte maltrankviligas min, precipe la aferoj metafizikaj. Kiel vi scias, mia animo konsumiĝas pro deziro penetri en la profundon de la vero. Mi deziregas absolutan certecon, kiu sola povas kontentigi min. Foje mi kredis, ke la simpla fido de fraŭlino Lambert vere estas la sola solvo de ĉiuj spiritaj problemoj, sed ĉiam restariĝas en miaj pensoj la konflikto inter scio kaj kredo.

– La solvo venos, kara juna amiko, – diris milde kaj maldube la hindo, – la ĉefa, efektive la sola bezono pri la ekkono de la vero estas absolute sincera, pasia deziro ĝin koni je ĉiu kosto.

– Sendube, – rediris Vilfrido enpense, – mi volas scii; unue scii, poste kredi. Kaj nun vi turnas miajn pensojn en tute novan por mi direkton kaj ankoraŭ pli nebuligas mian spiritan perspektivon.

Vere, – diris la hindo solene, – la vojo al la vero kondukas tra malĝojo. Sed, kio estas la scio? Ĉu tiu necerta, ombreca, evitema io, hodiaŭa asertaĵo de fieraj filozofoj kaj scienculoj, kiu morgaŭ estos anstataŭigita per io nova, same malĝusta? Ne. Tiu scio, kiu akiriĝas per nura filozofia spekulacio kaj kiu estas fabrikita per silogismoj, estas vere venta afero, Vilfrido. Sed la scio, kiun naskas vera boneco kaj pureco, liveras dian lumon al la animo, pli klaran kaj konvinkan, ol ĉiuj demonstrativaj atestoj. La vera scio ne estas por ordinaraj homoj, sed nur por diosimilaj spirituloj. Eble neniam stariĝis pli malĝuste bazita supozo, ol tio, ke la scio estas atingebla por ĉiuj, ke ĝi estas destinita por ĉiuj; ne pli ol perloj por porkoj. Plue, ne tro fidu al rezonado, Vilfrido. Rezonado estas la plej granda eraro, sur kiu iam sin apogis spirite erariĝinta mondo. Estas pli prudente fidi al dia intuicio, revelacio, se vi volas. Nura homa intelekto penadas superregi intuicion, logiko penas premegi la veran vivon. Tamen, nevole mi jam enŝoviĝis en ĝuste la temon, pri kiu mi volis paroli kun vi hodiaŭ vespere.

Vilfrido aŭskultis kun streĉita atento kaj admiro, penante kapti la plenan signifon de la vortoj kaj, samtempe, revuante la tutan amplekson de la mirigaj aferoj, kiujn tiu ĉi ĉarma, klera mistikulo malvolvis antaŭ li.

– Vere, – li diris enpense, – mi tre deziras kompreni la misterojn, kiujn vi promesis konigi al mi. – Ridetante li diris plue: – Mi jam ekrigardas min mem kiel misteran estaĵon.

– Vi ĉesos fari tion tuj, kiam vi ekkonos vin mem. Sed nun aŭskultu, mi petas. De tempo al tempo, tra la jarcentoj, eŭropaj pensemuloj, foje eĉ kristanaj mistikuloj, malkontentaj pri sia spirita stato, kaj sopirante al pli profunda kono de la vero, sin turnis al tiu antikva fonto de saĝo, Hindujo, por tie supreniri la orajn ŝtupojn, kondukantajn al la sankta templo de la dia saĝo. Unu el tiuj estis Christian Rosenkreuz, germana mistikulo, kiu mortis en la jara 1484. Li donis nomon al frataro kun sekvantaroj en ĉiuj eŭropaj landoj: Fraternitas de rosea cruce, aŭ Rozakrucanoj. Oni ankaŭ nomis ilin Illuminati, Guebroj, aŭ fratoj hermetaj. Tiuj rozakrucanoj estis en la mezepoko potencaj pensuloj. Same kiel astrologio estas la patrino de astronomio, tiel estis la dogmaro de tiuj sanktaj fratoj la bazo de ĉiuj nuntempaj filozofioj. La lasta aŭtentika skribaĵo, kiun ni nun posedas pri tiu interesa, mistera frataro, estas libro eldonita en Frankfurto en la jaro 1616: Apologia compendiaria fraternitatem de rosea cruce de Roberto Fludt. Multaj aliaj dokumentoj antikvaj ekzistas kaj amaso da polemikaĵoj el tiu tempo pri la pretendoj de la rozakrucanoj, al kiuj unu flanko atribuis la posedon de mallumaj misteroj, la povon aliigi metalojn, superregi elementajn spiritojn kaj, fine, konon pri sorĉaj skribsignoj. Kompreneble kolektiĝis ĉirkaŭ ili amasoj da interesaj legendoj. Fakto estas, ke la fratoj hermetaj estis treege modestaj, maltrudemaj homoj, farantaj preskaŭ nenian propagandon, sed plivole pasigantaj la tempon per pia meditado pri la dia, neesprimebla, transcenda spirito, la mistero de la Sankta Spirito. Ilia estis speco de diservado, kiu akcentas la fakton pri intima rilato kun Dio kaj senperan kaj intensan konscion pri la dia ĉeesto. Ilia estis religio en sia plej intensa, vivanta kaj reala formo. Ili ne nur sentis kaj konfesis, ili vivadis la religion. La rozakrucanoj posedis la sekreton kaj la misteran dogmon pri la sankta fajro.

– Ĉu ili estis, kiel la Persoj, fajro-adorantoj?

– Tute ne. La Persoj ne estas idolanoj, nek adorantoj de l’ fajro; ili nur rigardas la fajron kiel simbolon de la dieco. La rozakrucanoj vidas en sia sekreta, sankta fajro la sekretan senmortan vizaĝon de la naturo. Ne; la mistera fajro de tiu frataro ne estas ordinara fajro. Ili instruadis, ke ĉiuj koneblaj aferoj, videblaj kaj nevideblaj, la animo, la korpo, ĉio, evoluciis el tiu ĉi fajro, kaj ke ĉio, fine, revenas al ĝi. Laŭ ilia kredo, la sola afero, havanta veran ekzistadon, estas tiu fajro, esence la dieco mem. Kiam ni rigardas fajron, ni kvazaŭ trarigardas pordon, kondukantan en alian mondon. Kredo al sankteco de tiu fajro estis en tempoj pasintaj, multe pli vasta. Volu kompreni, ke mi ne parolas pri idolana fajradorado. La unua silabo de la vorto “piramido” signifas “fajro” en la greka lingvo; kaj verŝajne piramidoj estis sekretaj sanktejoj de tiu ĉi fajro. Ĉu vi aŭdis pri tiu ĉi mistera, legenda ĉiama fajro?

– Jes, mi aŭdis, sed mi alprenis la ĝenerale akceptitan kredon, ke ĉiuj tiuj rakontoj estas mitaj.

– Kompreneble. Ili ne estas mitoj. Mi senŝanceliĝe diras, ke almenaŭ la plimulto el ili estas bazitaj sur faktoj. Mi povus tre agrable okupi vian tempon per citado de granda nombro da plene aŭtentikaj rakontoj pri malkovroj de tiu ĉi fajro, sed mi ne havas sufiĉe da tempo hodiaŭ vespere. Du-tri el ili sufiĉu.

Dum la regado de papo Paŭlo IIIa oni elfosis en Italujo ŝtonan ĉerkujon. En la ĉerko naĝis bela junulino en ia stranga oleo, kaj ĉe ŝiaj piedoj brulis lampo, kiu, en la momento de la leviĝo de l’ kovrilo, estingiĝis. La korpo montris nenian signon de putrado; efektive ĝi konservis sian tutan vivsimilecon kaj belecon. Tiu lampo jam brulis tie en la daŭro de 1500 jaroj. Je la tempo de la imperiestro Justiniano oni trovis en Edessa – laŭ Cedrenuso – unu el tiuj misteraj lampoj kune kun sanktfiguro de Kristo. Laŭ nedubeblaj atestaĵoj, tiuj ĉi objektoj jam estis tie, netuŝite, en niĉo super pordego, pli ol 400 jarojn. La antikvaj Romanoj, oni diras, scipovis konservi brulantajn lampojn en tombejoj dum centoj da jaroj per esenco aŭ oleo farita el fluidigita oro. Unu fakto plu. En la jaro 1550 – tiel raportas Baptisti Porta en sia grava traktato pri natura magio – konstruistoj malkovris sur la insulo Nesis en la golfo de Napolo marmoran tombejon de Romano. Foriginte pezan kovrilon ili ekvidis lampon brulantan kun brilega, preskaŭ blindiga lumo, kiu, tamen, baldaŭ poste paliĝis kaj fine estingiĝis. Kelkaj surskriboj evidentigis, ke la kadavro kaj la lampo estis metitaj en la tombejon antaŭ la naskiĝo de Kristo.

Tiuj ĉi estas aŭtentikaj faktoj, kies signifopleneco estas granda.

Sri Kunwar Kriŝna parolis kun kvieta certeco kaj evidente profunda konvinko, kiuj forte impresis la animon de la juna, imagema viro.

– Tio estas ja tre sorĉa historio, via moŝto, – Vilfrido diris kun malfalsa admiro, – mi ne memoras, ke iam mi aŭdis ion pli interesan.

– Efektive, – daŭrigis la princido, kontenta de la akceptemeco de la spirito de sia juna amiko, – por veronserĉantoj, por amantoj de la profundaj misteroj de la natura kaj spirita mondoj kaj precipe por tiuj, kiuj havas inklinon al spirita unueco kun la Dia Esenco, mi ne povas prezenti al mi ion pli interesan, ol studadon de la vivo kaj aspiroj de tiuj Rozakrucanoj.

Dum la vespermanĝo kaj posta babiladhoro super glaso da vino Sri Kunwar Kriŝna amuzis sian gaston per multaj interesaj sciigoj pri la rozakrucanoj, pri la iom okcidentigita vivado en sia palaco kaj kelkaj hindaj mirindaĵoj. Duonkuŝante sur komforta, mola sofo li diris:

– Vi okcidentuloj ne povas kompreni, ĝis kia grado volforta spirito en homo povas superregi la elementojn. Tion, ekzemple, bone montras niaj Thakur’oj. Jen estas persona travivaĵo mia, kiu okazis antaŭ tri jaroj: Ĉe amiko mia, najbara, sendependa rajaho, kiun mi vizitis survoje de Kalkuto al mia hejmo, gastis iu altranga, angla oficiro. Tiu oficiro, vivega rakontisto kaj sperta sportamanto, kies edukiteco, tamen, ne transiris la limojn de lia profesio, estis fanfarone skeptika pri metafizikaj aferoj. Por pruvi al sia gasto, ke ekzistas aferoj ekster lia malampleksa filozofio, mia amiko petis thakur’on, ke li faru “fajroprovon” en lia ĉeesto. Jen kio okazis: – Oni fosis larĝan rondan truon en la tero, ĉirkaŭ dek colojn profundan. En tiu ĉi truo oni faris fajron, kiu brulis en la daŭro de du horoj, tiel ke la tuta kavo estis plenigita de ardantaj lignokarboj. La varmego estis terura kaj devigis nin resti je sufiĉe granda distanco. La maljuna thakur nudpiede alproksimiĝis. Ĉe la rando de l’ truo, kiu ŝajnis kvazaŭ faŭko de la infero, li haltis momenton kaj trankvile rigardis en la ardantan kavon. Poste, murmurante kelkajn magiajn formulojn li enpaŝis kaj tre malrapide, seriozmiene, iris ĝis la kontraŭa rando, returne, kaj ree al la alia flanko. Liaj ĉirkaŭstarantaj disĉiploj dum la sceno entuziasme gestadis kaj kriadis. Kiam la majstro elvenis el la brulanta kavo, ili avide prenis la ankoraŭ ardantajn cindrojn de liaj piedoj kaj metis ilin al si sur la kapon. Poste ili ankaŭ sentime trapasis la fajron. Eĉ ne fadeno de iliaj kotonaj vestoj estis bruldifektita. La angla gasto kaj lia sekvantaro estis miregitaj. La thakur, ĉiam konservante sian seriozan mienon, nun kun granda respekto proponis al ĉiuj partopreni la “fajroprovon”. Li alproksimiĝis al ni kaj metis la manojn laŭvice al ni sur la kapon. Tuj regis nin tre stranga sento, malfacile priskribebla: rava sento pri preskaŭ sankta trankvilo kaj sentimo; agrabla malvarmeto trakuris niajn korpojn. Kvankam la angla sinjoro laŭte kaj multvorte certigis sian gastiganton, ke lia skeptikeco jam estas venkita, li ne volis submeti sin al la provo; sed kelkaj el ni hindoj, t.e. mia amiko, du el liaj oficistoj kaj mi, sentime sekvis la thakur’on tra la ankoraŭ intense ardanta fornego. Mirindegaĵo! Momenton antaŭe la terura varmego tenis nin je distanco de naŭ-dek futoj, kaj nun, ŝajnis kvazaŭ la fajro jam tute perdis sian potencon. Tamen tio ne okazis, ĉar malgrandaj objektoj, kiujn la angla oficiro ĵetis en la fajron tuj konsumiĝis.

Vilfrido aŭskultis kun kreskantaj miro kaj maltrankvilo: – Tio efektive estas mirindaĵo; – li diris enpense kaj ne sen nuanceto de dubo en la voĉo. – Estus ja malĝentile se mi, post via rakonto de persona travivaĵo konservus ian dubon pri la efektiveco de tiu okazintaĵo, tamen mi eksentas teruron pro sin altrudanta demando, kien kondukus min akcepto de tia intima rilato inter la spirito kaj materiaj objektoj. Ĝi ja malfermus ampleksan, nekonatan kampon.

– Vere, – diris Sri Kunwar Kriŝna, rigardante sian junan gaston kun kontenteco kaj admiro, – tio estas vasta kampo por filozofiaj kaj spiritaj esploroj, sed ne tiel nekonata, kiel vi okcidentuloj supozas.

– Kredeble ne; via moŝto. Sed ju pli vi rakontas al mi, des pli vi maltrankviligas mian animon, kaj des pli mi soifas al pli plena scio.

– Mi tion tute ne bedaŭras, Vilfrido; la vojo al la vero, kiel mi jam diris al vi, nepre devas konduki tra spiritaj suferoj. Ĉiuj grandaj pensuloj trabatis al si la vojon al certeco kaj animpaco tra animdoloroj. Nur tiel akirita animstato estas dezirinda por koroj kiel la via, Vilfrido.

Antaŭ ol foriri, Vilfrido petis la princidon, ke li bonvole skribu kelkajn vortojn, versaĵeton, aŭ ion similan en albumon, kiun li tiucele kunportis: – Mi tre ŝatus, – li diris,- – unu aŭ du el viaj belaj maksimoj, skribitaj en via gepatra lingvo aŭ, plivole, hindustane, kaj tradukitaj anglen. Sri Kunwar Kriŝna plezure plenumis lian peton kaj, post momenta pripenso, skribis, unue hindustane kaj poste angle jenajn vortojn:

“Iuj homoj vivadas en la nuboj; aliaj uzadas rubo-rastilon: Volu Dio konigi al ni tion, kio servas al nia plej alta bono. – La plej alta homa vivocelo estas fariĝi simila al Dio.”

* * * * * *

Du monatoj pasis. Dum tiu tempo Sri Kunwar Kriŝna faris vojaĝon al Parizo, kaj pasigis kelkan tempon kun Sir Hugh Mortimer, unu el la membroj de la registaro, en ties kampara domego en la graflando York. Dume Vilfrido vizitis kvarfoje la salonojn de gesinjoroj Parkinson kaj partoprenis tre agrablajn literaturajn kaj muzikajn kunvenojn, krom unu vespero, kiam li ree renkontis tie sinjoron Leo Broadbent. Ambaŭ malatentis unu la alian. La sola persono, ŝajne, kiu tion rimarkis, estis fraŭlino Doroteo Parkinson.

Iun vesperon post la reveno de Sri Kunwar el la norda graflando Vilfrido ree vizitis lin. La temo de la interparolado estis la intertempaj travivaĵoj. Poste la princido denove turnis la konversacion al la misteroj de la rozakrucanoj. Li diris:

– Nu, unu el miaj plej ŝatataj nuntempaj okupoj estas elserĉi la de ili postlasitajn postesignojn kaj interrilatiĝi kun, eble, ĉiuj nun vivantaj samcelanoj. Ekzistas multaj kaŝitaj restaĵoj de tiu mistikula frataro. La plej interesaj restaĵoj troviĝas precipe en solecaj lokoj en la kamparo. Kelkajn oni trovis en la ĉirkaŭaĵo de tiuj kuriozaj, rondaj preĝejetoj mezepokaj. Miascie nur tri ankoraŭ ekzistas en tiu ĉi lando. Penante trovi tiujn restaĵojn mi kaj kelkaj samcelantaj antikvaĵistoj renkontis multe da malfacilaĵoj kaj malhelpaĵoj kaŭze de malfidemo, mokemo kaj timo pri malsanktigado de l’ flanko de superstiĉaj vilaĝanoj, tro skrupulaj kamparaj pastroj kaj malsimpatiaj, nesciantaj landsinjoroj. Post kelkaj tagoj mi intencas entrepreni kune kun arĥeologo, Sir Richard Kemp, kaj favorigita pastro gravajn rezultatesperigajn esplorojn apud vilaĝo Normondham en la graflando Norfolk. Sir Richard Kemp estas la tiea landsinjoro kaj tre interesiĝas je tiaj aferoj. Li estas intima amiko mia jam de miaj universitataj jaroj. Li estas multleginta, multvojaĝinta intelektulo kaj tre ĉarma persono. Nu, Vilfrido, mi tre deziras, ke vi akompanu min sur tiu ekskurso.

– Efektive?

– Jes, – respondis la hindo afable, preskaŭ karese, – via partopreno faros al mi grandan plezuron, kaj mi ne dubas, ke la ekskurso estos por vi tre interesa. – Dezireme rigardante en la vizaĝon de la juna viro, li diris plue: – La vojaĝo donos al ni okazon por pli intima interkoniĝo; kaj tion ni ambaŭ deziras; ĉu ne?

Ĝis tiam Sri Kunwar Kriŝna ne estis ree aludinta rekte pri sia deziro, ke Vilfrido akompanu lin al Hindujo. Verŝajne li volis gajni plenan konfidon de la junulo kaj kutimigi lin al la penso, ke lia sorto estas kunligita kun tiu de fremda princa familio. Vilfrido eksentis tion kaj tial ne tuj sciis, kion respondi. Li silentis momenton, sed, ektimante, ke la princido povos malĝuste kompreni lian silenton, li devigis sin paroli:

– Via moŝto, kredu al mi, mi plezurege bonvenigus ĉiun okazon plifirmigi amikecon kun eminenta kaj nobla viro tia, kiel vi, kaj mi tre varme dankas vin pro via aminda propono, ke mi partoprenu tiun esploron, kiun mi sendube tre ĝuus, sed mi timas, ke mi ne povos.

– Ne ĉagrenu min, Vilfrido. Ni ne forestos pli ol nemultajn tagojn. Certe vi povos peti forpermeson de unu semajno. Ĉu ne? Mi jam faris aranĝojn por foriri postvenontan lundon. Kompreneble ni estos gastoj ĉe mia malnova amiko Sir Richard.

Iom ŝanceliĝe Vilfrido respondis:

– Verdire mi jam petis forpermeson por pasigi la paskan semajnon en Long-Seaton, kaj tial . . .

– Bone, amiko mia, vi do skribos al viaj tieaj amikoj, sciigante ilin, ke mi sukcesis igi vin ŝanĝi vian planon. La okazo estas ja unika.

Vilfrido ne povis ne senti plezuron pro la ĉarma kaj bonkora insisto de la princido, sed li samtempe sentis, ke li agos nesaĝe, konsentante akompani lin sur tiu vojaĝo. Tamen deziro plaĉi al tiu aminda eminentulo fine venkis liajn skrupulojn, kaj li konsentis.

ĈAPITRO X

Je la sama tempo kiam, tiun vesperon, Vilfrido eniris la salonon de la hinda princido, sinjoro Leo Broadbent eniris simile, sed eĉ pli lukse meblitan salonon en domego apartenanta al la sama bonhaveca kvartalo de okcidenta Londono. En tiu ĉambro troviĝis du mezaĝaj sinjoroj, sidantaj ĉe tablo, kovrita per aro da juristaj dokumentoj kaj aliaj paperoj. Ili estis okupitaj, ŝajne, per gravaj aferoj. Ambaŭ leviĝis tuj kiam lakeo malfermis la pordon kaj enkondukis la junan juriston; evidente ili atendis lin. Unu el la du sinjoroj, la mastro de la domo, dika memkonscia viro, iris renkonte al li kaj, etendante la manon, diris iom rigide:

– Bonan vesperon, sinjoro Broadbent. Permesu, ke mi prezentu vin al sinjoro Harold Kettle, estro de la direkcia komitato de la Pentuki’a kompanio. Sinjoro Kettle, tio estas sinjoro advokato Broadbent, kiu venis por submeti al ni gravan proponon.

Leo Broadbent, manpreminte la dommastron, sinjoron Sampson Tritton, antaŭeniris kaj klinsalutis sinjoron Kettle. Tiu lasta havis akratrajtan, senbarban kaj sunbrunigitan vizaĝon kaj viglajn, penetremajn okulojn. Liaj maldikaj, firmaj lipoj kaj forta mentono montris viron de neordinara decidemo.

– Volu sidiĝi, sinjoro Broadbent, – ĝentile diris sinjoro Sampson Tritton. – Mi jam konigis al sinjoro Kettle la esencajn punktojn de via propono, sed, mi pensas, ke konsilinde estos, ke vi ripetu antaŭ li la tutan aferon.

Per unu rigardo al la maldika, fortmuskola viro, staranta malantaŭ la tablo, Leo Broadbent penis eltrovi, kun kia persono li havos aferon, samtempe konsciante, ke tiu viro ankaŭ per siaj penetremaj, grizaj okuloj penas prikalkuli lin mem. La juna advokato tuj komprenis, ke li devos trakti kun sperta kaj sprita aferisto, kiu konas sian propran volon kaj kiu ne permesas al iu facile trompi lin. Ili sidiĝis, kaj sinjoro Broadbent komencis:

– Kiel vi scias, sinjoroj, la rezultato de l’ proceso de Maharajaho de Pentuki kontraŭ via kompanio dependas, grandaparte, de la interpreto pri iom neprecizaj dokumentoj aŭ, pliĝuste, de la senco kaj signifo, kiujn la juĝistaro aljuĝos rilate al iuj geografiaj detaloj en ili. Mi malkaŝe konstatas, ke, ĝis la komenco de tiu ĉi monato, la ŝancoj estis tute je via flanko, sed . . .

– Kompreneble – samtempe diris ambaŭ direktoroj.

Subpremante rideton Leo Broadbent daŭrigis: – . . . sed spite miaj aludoj pri ebla malfavora rezultato – nun sinjoro Kettle penis subpremi rideton – Sri Kunwar Kriŝna, kun kortuŝa konfido atendadis sukcesan evoluon de la afero. Mi aŭdas de alia flanko, ke li fidas al favora horoskopo, kiun li ellaboris pri la rezultato de la proceso. Li estas fervorega astrologo.

Sinjoro Sampson Tritton rideksplodis tiel, ke lia grasa ventro forte skuiĝis. Sinjoro Harold Kettle seke diris:

– Tre bone. Ju pli li fidas al okultaj influoj, des malpli li fidos al la helpo de siaj advokatoj.

Sinjoro Broadbent daŭrigis: – Sed la alveno de iu perdita dokumento tute ŝanĝas la aferon. Vi scias, ke mankis unu el la tri geografiaj kartoj, aldonitaj por klarigi la ne tro klaran tekston de via kontrakto.

– Tiu supozita karto ne estas speciale citita en la kontrakto, – interĵetis sinjoro Tritton.

– Ne speciale, – rediris sinjoro Broadbent, – sed alude. En tio konsistas ja la neprecizeco de la teksto. Sen la dirita geografia karto, la demando por la juĝistoj estas nur certigi, kio, plej verŝajne, estis la intenco de la kontraktintaj partioj.

– Certe, – seke interĵetis sinjoro Kettle, – la frazeologio tute favoras nin, kaj . . .

– Mi konsentas, – diris la advokato, – plene, “sen tiu karto”, sed la ekzistado de la karto tre kredeble, efektive absolute malĝustigas vian kalkulon. Nu, tiu karto efektive ekzistas. Tre verŝajne vi scias, ke ĉirkaŭ la fino de la jaro . . 14, t.e., la dua jaro de la gubernatoreco de Lord Hastings, kiam la dokumentoj estis duplikate senditaj al Kalkuto por sankcio kaj enregistriĝo, unu el tiuj kartoj ne resendiĝis.

Sinjoro Kettle ree interrompis la parolanton, dirante:

– Jes, mi aŭdis pri tiu aserto: la sama karto en ambaŭ dokumentaroj. Tre stranga afero!

Leo Broadbent ridetis:

– Kompreneble; ĉu tiu sama karto mankis ankaŭ en via dokumentaro, estas demando, kiun nia flanko ne povas certigi.

Sinjoro Kettle nur malŝate eklevetis la ŝultrojn, kvazaŭ li volas diri: – tio estas via afero. Sinjoro Tritton aspektis maltrankvila.

– Nu, – parolis plue sinjoro Broadbent kun nuanceto de triumfo en la voĉo, – antaŭ ol Sri Kunwar Kriŝna forvojaĝis Anglujon, li skribis leteron al Lord Hastings, kiu estis tre intima amiko de lia mortinta patro, petante lin, ke li bonvole starigu serĉadon en la registara arĥivo pri tiu mankanta geografia karto. Nu, antaŭ kelkaj tagoj Sri Kunwar ricevis tre afablan leteron de Lord Hastings, enhavantan tiun perditan karton.

– Ĉu vi pririgardis tiun karton? – demandis sinjoro Kettle.

– Ne.

– Hm, – seke eligis la ĉefdirektoro.

– La princido, kiu honoras min per sia amikeco, diris al mi, ke la letero de Lord Hastings enhavas privatajn aferojn kaj li tre petis pardonon pro tio, ke li plivole ne lasu min legi ĝin. Sed li sciigis al mi, ke en tiu letero Lord Hastings diras, ke la aparta koverto, enhavanta la altvaloran karton, ankaŭ enhavas persone de li skribitan ateston pri ĝia aŭtentikeco, kiu nepre pruvos la asertojn de la princo. Samtempe lia lorda moŝto tre petis lin, ke li ne faru uzon el tiu letero, se tio ne fariĝos absolute necesa. Lord Hastings multoble preferus, pro diversaj kaŭzoj, ke oni tute lasu lin ekster tiu ĉi afero; sed pro amikeco al la mortinta patro de l’ princido kaj pro sincera estimo al li mem, li metas la atestleteron kaj la karton je lia dispono. Por ke li povu pruvi, ke la karto neniel falsiĝis, li eĉ ne rompis la oficialan sigelon, kiu firmigas la rubandon.

– Tamen, sinjoro advokato, – diris sinjoro Kettle malestime, – vi nur vidis iun sigelitan koverton, nenion plu; kaj vi havas nenion por fidi krom la diro de la princido? Tio estas alia afero.

Sinjoro Sampson Tritton konsente ekbalancis la kapon.

La advokato respondis seke:

– Precize, sinjoroj; tamen, ne estas neceso por antaŭa pririgardo; vi konas la karton.

La dika direktoro ekruĝiĝis pro malplezuro kaj mordis al si la malsupran lipon, ekrigardante sian estron. Tiu ĉi nur malŝate kaj malvarmete eklevis la ŝultrojn, dirante:

– Viaj supozoj, sinjoro advokato, estas iom fantaziaj. Mi certigas vin, ke ambaŭ, sinjoro Tritton kaj mi mem, povas ĵuri – kaj ĵurus – ke ni neniam vidis tian geografian karton – se ĝi iam ekzistis.

– Mi kredas, – rediris trankvile la advokato, – sed vi konas la valoron de tiu karto kaj de la ĝin akompananta atestletero tiel bone, kiel mia kliento.

La akravizaĝa ĉefdirektoro ree parolis, elturniĝeme:

– La sola afero, kiun mi “konas” estas, ke la juro estas tiel kaprica kiel infano, kaj same malsaĝa. Foresto de risko, do, valoras iom por mi. Nu, sinjoro advokato, kian do proponon vi faros.

– Mi proponas meti en viajn manojn tiun diritan karton kune kun la leteroj de Lord Hastings kontraŭ pago de £2,500, sinjoroj.

Sinjoro Kettle trankvile diris:

– Vi kuras tro rapide, amiko mia. Ni metu flanken la demandon pri la pagota sumo – la de vi dirita estas ekster konsiderindeco – diru al ni, mi petas unue, kiel vi projektas plenumi vian taskon, ne implikante nin en tiu afero? Antaŭ ol ni povos konsenti pri ricevo de la diritaj dokumentoj, ne parolante pri pago, ni devas esti sufiĉe certaj, ke ni elmetas nin al nenia danĝero esti kulpigitaj pri tiu ĉi . . . ni diru forpreno.

– Mi garantias, ke vi restos netuŝeblaj, – respondis Leo Broadbent trankvile, – mi jam tre zorge pripensis mian planon. Sri Kunwar posedas nenian pruvon, ke tiaj dokumentoj iam ekzistis. Laŭ mia certa scio, krom la princido, nur du personoj ĉi tie vidis, aŭ vidos, la eksteraĵon de la koverto; kaj lia atesto en juĝejo aŭ mia aŭ tiu de la alia persono, estus tute senvaloraj.

Sinjoro Sampson Tritton ree parolis:

– Sed, sinjoro Broadbent, ĉar ni, t.e. nia kompanio estas ja la solaj personoj, kiuj profitus el la malapero de tiuj dokumentoj, la suspekto nepre tuj falus sur nin; ĉu ne? La plej nesperta novulo pri juristaj aferoj tuj konkludus tion. Ĉu ne estus via devo, en la juĝejo, malkaŝe kulpigi nin pri la malaperigo?

Leo Broadbent trankvile respondis:

– Ĉar forestas ĉiuj pruvoj pri ekzistado de la dokumentoj kaj pri via kunkulpeco, eĉ en la okazo, se ilia ekzisto estus pruvita, malkaŝa kulpigo de iu estus danĝera afero. Se mia kliento insistus, mi certe priparolus la malaperon de la skribaĵoj kaj aludetus pri la fakto, ke ili estas senvaloraj por ĉiu, krom niaj kontraŭuloj. Tio tuj starigos tre indignan proteston de l’ flanko de viaj advokatoj, kiuj, kompreneble, estas tute senkulpaj, kaj ili energie postulos tujan, senrezervan retiron de tia malindega aludo. Pro malesto de pruvoj mi retirus miajn vortojn.

Sinjoro Kettle nun demandis:

– Kio malhelpos al Sri Kunwar Kriŝna peti sian amikon, Lord Hastings, ke li havigu al li duplikaton de sia letero?

– Ne tre verŝajne. Unue, oni ne povas refari la geografian karton kaj due – la juna advokato sin klinis antaŭen kaj parolis mallaŭte – la sama ŝipo, kiu alportis la leteron de Lord Hastings al Sri Kunwar ankaŭ alportis la novaĵon, ke la gubernatoro subite malsaniĝis de danĝera malaria febro. Sed tio estas sekreto, kiun amiko mia, oficisto ĉe la ministraro komunikis al mi. Oni timas, ke tio estas nur antaŭkuranto de pli malbona novaĵo. Ne disvastigu tiun ĉi sciigon, mi tre petas.

– Bona sciigo por ni, kiu . . – ekdiris la dika direktoro, sed averta rigardeto de sinjoro Kettle malhelpis la kompletigon de la frazo.

– Tamen, supozu, sinjoro Broadbent, – persistis la ĉefdirektoro, – ke Lord Hastings resaniĝos kaj venos ĉi tien. Mi aŭdas, cetere, ke lia revokiĝo estas priparolita. He?

– Ba! – malŝate respondis la juristo, – ne tre verŝajne; ĉiuokaze, oni devas riski tiajn malproksimajn eventualaĵojn, sinjoro Kettle.

– Tre vere, sinjoro advokato, sed ni devas kalkuli pri ĉiuj eventualaĵoj; ni riskas nian honoron.

– Kaj mi la mian, – rediris Leo Broadbent, seke.

– Tio estas via afero.

– Certe. Kaj pro tio mi tre zorge kaj singarde penos forigi ĉiujn riskojn.

Sinjoro Tritton ree ekparolis:

– Mi aŭdis, ke la princido havas amikajn rilatojn kun kelkaj el la ministroj kaj eĉ ke li kelkfoje vizitas la ĉefministron. Supozu, ke via kliento sukcesos meti la aferon en la manojn de la prokuroro?

Leo Broadbent ekridis:

– Lasu lin starigi prokuroran serĉadon. Mi ja zorgus, ke li sekvu malĝustajn postesignojn. Krom tio, Sri Kunwar tute ne faros tion. Pri tio mi estas certa; mi tro bone konas la idiosinkraziojn de tiu strangulo. Li estas senescepte la plej stranga, spirita kunmetaĵo, kiun vi povas trovi sur la tuta terglobo.

La juristo silentis momenton kvazaŭ por atendi pluajn demandojn. Sinjoro Tritton iom maltrankvile ekrigardis la seriozan, senmovan vizaĝon de sia kundirektoro. Tiu lasta post mallonga medito ekparolis:

– Vi do intencas ĵeti suspekton sur la alian personon, kiu scias pri tiuj dokumentoj, sinjoro Broadbent?

– Jes . . . Leo Broadbent estis dironta ion plu, sed eksilentis.

– Estos necese, ke ni sciu iom pri viaj planoj, antaŭ ol ni povos interkonsenti, – vive diris Sinjoro Tritton.

– Pardonu, – respondis la juristo, – miaopinie estos konsilinde, ke vi ne sciu detale miajn planojn, nek la nomon k.t.p. de la alia persono. Mi havas gravajn kaŭzojn por tiu opinio, juristajn.

– Bone, – diris sinjoro Kettle, sin turnante al la dikulo, – eble sinjoro Broadbent estas prava.

– Mi nur volas diri, – plue diris la juna advokato iom senpripense, – ke la aludita persono estas individuo, kun kiu mi havas kalkulon por saldi.

– Ooo . . . eligis sinjoro Kettle, altigante la brovojn.

Sinjoro Broadbent tuj konsciis, ke li faris malsaĝaĵon kaj eksentis kvazaŭan deziron piedfrapi sin mem. – Jes, – li diris kun ŝajnigita sincereco, – aro da cirkonstancoj tre faciligas mian taskon.

La interargumentado daŭris ankoraŭ kelkan tempon, sed fine estis reciproke konsentite, ke la du direktoroj pagu al sinjoro Broadbent la sumon de du mil funtoj sterlingaj kontraŭ la diritaj dokumentoj, transdonotaj al ili la tagon antaŭ la juĝa aŭskultado.

* * * * * *

Sri Kunwar Kriŝna kaj Vilfrido revenis de la vojaĝo al Normondham. Kvankam la rezultato de la esploro ne tiom pliriĉigis la scion de la princido pri la sekretoj de la rozakrucanoj, kiom li antaŭe esperis, li estis tre kontenta, ke li entreprenis la ekskurson. Interŝanĝo de ideoj kaj hipotezoj kaj intercertigado pri konataj faktoj kun eminentaj arĥeologoj kiel Sir Richard Kemp kaj la paroĥestro de Normondham estis ja por li altvaloraj kaj tre agrablaj aferoj. La kunestado en la daŭro de ses tagoj kun Vilfrido estis entute tre feliĉa; nur dum la lasta parto de la vojaĝo hejmen la juna viro aspektis tre enpense kaj babilis malpli gaje. Sri Kunwar Kriŝna irigis la kaleŝon al la loĝejo de Vilfrido por demeti lin kaj lian valizeton. Elirinte el la veturilo Vilfrido ree kore dankis sian princan amikon pro la granda al li farita plezuro kaj promesis, se eble, ĉeesti la juĝan aŭskultadon, kiu okazos post du tagoj. Manpremante la junulon kaj dezireme rigardante al li en la okulojn, la princido demandis:

– Vilfrido, kiam vi sciigos al mi vian decidon?

– Eble morgaŭ.

La ĉefservisto de la princido, servante sian mastron ĉe la vespermanĝo, tre humile esprimis sian ĝojon pro ties feliĉa reveno hejmen kaj diris plue:

– Laŭ via deziro, via princa moŝto, mi havigis la skribaĵojn al la sinjoro, kiun via princa moŝto komisiis. Li venis lastan ĵaŭdon.

Surprizite Sri Kunwar Kriŝna demandis:

– Kiu sinjoro? Mi sendis neniun viron por skribaĵoj, Roŝan.

– Mi plej humile petegas pardonon de via princa moŝto, – balbutis la flava maldikulo, – se mi kuraĝas ripeti: ĵaŭdon vespere, ĉirkaŭ la sesa kaj duono venis sinjoro, kiu alportis leteron, propramane skribitan de via princa moŝto kaj adresitan al via plej humila servisto . . .

– Sensencaĵo, mia bona Roŝan, mi certigas vin, ke mi ne sendis al vi leteron.

– Plej honorinda princo, – rediris la servisto, ektremante, mi plenumis vian ordonon laŭ tiu letero; ĝi kuŝas nun sur via skribtablo. Ĉu via princa moŝto ordonas, ke mi ĝin serĉu?

– Jes, serĉu.

La servisto eliris, aspektante tre malserena. Sri Kunwar Kriŝna sentis maltrankvilon kaj, ĉar Roŝan ne tuj revenis, li sekvis lin en la studejon. Tie, en la mezo de la ĉambro, staris la blankevestita viro, penante legi leteron, kiun li tenis en tremanta mano.

– Donu al mi tiun misteran skribaĵon, – diris la princido. Li ankoraŭ ne legis multajn vortojn, kiam li ekkriis: – Ho! Kio? Tio estas diabla friponaĵo!

Rapide, preskaŭ febre, li legis ĝis la fino kaj tuj kuris al sia skribtablo, levis la ĉarnirkovrilon, elprenis la ŝlosileton kaj malfermis la plej malsupran tirkeston. Ekgenuante, li renversis per rapida movo la tutan paperaron.

For! – li ekkriis. – Eĉ la letero de Lord Hastings!

Malrapide, kvazaŭ reve li leviĝis, frotis al si la frunton kaj murmuretis:

For! – Li rigardegis per vitra rigardo la malordigitan amason da paperoj, senvorte. Lia plumbokolora vizaĝo montris konsterniĝon kaj profundan malĝojon. Fine li diris kvazaŭ al si mem: – La friponoj! Mi sciis, ke mi havas aferon kun ruzegaj friponoj. – Poste sin turnante al la malantaŭ li staranta, tremanta viro, li demandis iom pli akre, ol li konsciis: – Tio estas malagrablega afero. Diru al mi, kiel tio okazis.

La kompatinda viro tremis de l’ kapo ĝis la piedoj, kaj liaj kruroj preskaŭ ne povis lin subteni:

– Ho, mia honorinda princo, kiajn do malfeliĉaĵojn mi kaŭzis al vi? Ĉu tiu ĉi letero estas falsaĵo? Ho ve!

– Jes, kredemulo, ĝi estas abomena falsaĵo; sed, rapide ordigu al vi la disskuitan cerbon kaj diru al mi, kio okazis.

– Lastan ĵaŭdon, via princa moŝto, vespere, kiam ekmallumiĝis, antaŭ ol mi ekbruligis la lampojn, venis sinjoro, kiu demandis min, ĉu mi estas la ĉefservisto Roŝan. Mi jesis, kaj li donis al mi tiun abomenan leteron, dirante, ke li vojaĝis ĉevale je grandega rapideco la tutan tagon; ke la afero estas treege urĝa kaj grava. Sen tiuj paperoj, kiujn via princa moŝto malfeliĉe postlasis, vi tute ne povos plenumi la celon de via vojaĝo. Mi legis kaj relegis la leteron, per kiu, mi pensis, via princa moŝto tre honoras min, vian senvaloran serviston. Ŝajnis al mi, ke via princa moŝto donis al tiu abomena kanajlo, kiun malbenu . . .

– Ŝparu viajn malbenojn.

– Bonvolu pardoni, sinjoro, al via humila, senesperigita servisto. Nu, ŝajnis al mi, ke li ricevis de via princa moŝto la plej precizajn instrukciojn, ĉar li bone sciis, kie sin trovas la postlasitaj paperoj. Ricevinte ilin, li tuj foriris. Li ankaŭ volis kunpreni tiun skribaĵon, sed mi insistis, ke mi konservos ĝin, kiel rajtigilon; kaj mi nun gratulas min pri tio.

– Priskribu la eksteraĵon de la viro, – ordonis la princido, rigardante per penetranta rigardo en la vizaĝon de la servisto.

Tiu ĉi firme kaj sentime rigardis en la okulojn de la mastro, kvankam la mano, per kiu li sin apogis sur tablo, ankoraŭ videble tremis: – Via princa moŝto – li respondis, – jam scias, ke tio okazis dum malleviĝanta krepusko, sed mi klare vidis, ke li estas sufiĉe bone vestita per malhele bruna vesto kaj griza, streĉa pantalono. Liaj kravato kaj kolumo ne estis tre puraj kaj ne bone amelumitaj. Li surhavis grandan, sinjoran ĉapelon, kiu, al mi ŝajnis, antaŭe vidis pli feliĉajn tagojn.

– Bone. Nu, priparolu lian staturon, la vizaĝon k.t.p.

– Li tute ne estis altkreska viro, apenaŭ la sama kresko kiel mi. Liaj eksteraĵo kaj teniĝo estis tute ordinaraj, kaj mi vidis nenion rimarkindan pri li. Mi ne memoras – volu pardoni al mi, via princa moŝto, – mi ne povas rememorigi al mi la koloron de liaj okuloj, nek de liaj haroj. La vizaĝo estis senbarba kaj, ŝajnis al mi, iom ruĝa kaj ŝvela. Mi rimarkis nenion plu, ĉar li tiel rapidis.

Sri Kunwar Kriŝna demandis:

– Ĉu iu el la ceteraj servistoj vidis lin?

– Mi pensas, ke ne, via moŝto.

– Pridemandu. Nun mi tuj revestos min por eliri.

– Ĉu via princa moŝto ne finos la vespermanĝon?

– Ne, Roŝan; tiu ĉi afero jam finis ĝin. Mi tuj iros viziti mian advokaton.

Sinjoro Leo Broadbent ne estis hejme, kaj lia dommastrino tute ne sciis, kiam li revenos. – Verŝajne, – ŝi opiniis, – tre malfrue, ĉar li iris ien al festeneto kun aro da samprofesiuloj.

Sri Kunwar Kriŝna iris hejmen en stato de granda maltrankvilo. Kion pensi pri tiu ĉi neatendita okazintaĵo, li ne sciis. Li eĉ ne volis pensi. Neniu krom tiuj, kiujn li plene fidis, ja sciis ion pri la alvenintaj dokumentoj. La postmorgaŭan tagon okazos la plenfina decido de la juĝistaro, kiu, li sciis, estas neprokrastebla. Restas do nur unu tago por esplori tiun ĉi misteran aferon.

Je frua horo, la sekvintan tagon, la dommastrino de sinjoro Broadbent anoncis la viziton de la hinda princido. La juna advokato ĵus finis la matenmanĝon kaj ankoraŭ legis la “Times” kiu apogiĝis al sukerujo. Eksaltinte li gaje kaj ĝentile salutis la veninton:

– Bonan matenon, via moŝto. Tiel frumatena vizito estas duobla honoro. Mia dommastrino sciigis min hodiaŭ matene, ke via moŝto faris al mi tiun ĉi grandan honoron hieraŭ vespere. Mi treege bedaŭras, ke mi forestis. Mi serĉis junecan distraĵon per dancado. Eĉ ni juristoj ne povas ja ĉiam esti seriozmienaj. Volu eniri la saloneton, mi petas, via moŝto. – Li ŝajnigis ne rimarki la pli ol ordinare seriozan aspekton de la princido.

Sri Kunwar Kriŝna diris tre ĝentile:

– Ĉu vi jam finis vian matenmanĝon, sinjoro Broadbent? Mi tre petas pardonon, ke mi tiel fruhore ĝenas vin.

– Tute ne. Tute ne, via moŝto, – rediris la juna juristo ankoraŭ gaje, – mi certigas vin, ke mi jam finis la manĝon.

– Tre grava kaj tre, tre malagrabla afero alvenigas min tiel frumatene. Mi eĉ ne povis atendi, ĝis vi kutime komencos vian laboron en via oficejo.

– Efektive? – Sinjoro Broadbent altigis la brovojn kaj aspektis tre surprizite. – Kia do neatenditaĵo okazis? Mi nun vidas, mia kara princo, ke vi aspektas malserene.

– Pro tio estas sufiĉe da kaŭzo, – diris la hindo, enirante la montritan ĉambron. Eksidinte li parolis plue: – Neniam en mia vivo mi estis tiel konsternita kiel hodiaŭ. Kiel vi scias, mi estis for de la hejmo en la daŭro de kelkaj tagoj kune kun nia juna amiko, sinjoro Gallimore por iu arĥeologia esploro en la graflando Norfolk.

– Jes?

– Reveninte hejmen hieraŭ vespere mi sciiĝis, ke iu fripono tre ruzmaniere havigis al si la gravajn dokumentojn, kiuj alvenis nur antaŭnelonge . . .

– Vivanta Dio! Certe vi ne aludas pri la geografia karto, kiun sendis al vi Lord Hastings?

– La sama. Lastan ĵaŭdon, vespere, alvenis ĉe mia domo iu nekonato, kiu alportis leteron al mia ĉefservisto Roŝan, hindustane skribitan ĝuste laŭ mia skribmaniero. Per tiu ĉi lerte farita falsaĵo estis ŝajnigite, ke mi malzorge postlasis kelkajn paperojn, kiujn mi bezonas por mia ekskurso, kaj ordonite, ke mia servisto havigu ilin al la portanto de la letero. La fripono pretendis, ke li ricevis precizajn instrukciojn kaj detalojn pri la loko, kie tiuj paperoj troviĝas, k.t.p. Mia nesuspektema servisto, kompreneble, serĉis la deziratajn paperojn kaj transdonis ilin al la fripono. Ili estas la tuta dokumentaro mem, kiu nepre estus ebliginta min gajni tiun ĉi longe pribatalitan proceson.

Sinjoro Broadbent malrapide trapasis la ĉambron, tien kaj reen, ŝajnigante tre grandajn surprizon kaj malbonhumoron.

– Tute eksterordinara afero! Ĉu, do, via ĉefservisto sciis nenion pri la alveno de tiuj dokumentoj, via moŝto? – li demandis kun mieno kaj per voĉtono, kiuj ŝajnigis kortuŝan kunsenton.

– Ne. Eble li sciis, ke mi ricevis oficialan leteron el Hindujo, sed li certe ne sciis, kion enhavas la pakaĵeto, nek kie ĝi estas kaŝita. Ne; neniu riproĉo povas esti farita al Roŝan.

– Hm. Ĉu vi povas tute fidi vian servistaron, via moŝto?

– Jes, tiom, kiom oni povas fidi al la plej bonaj servistoj. Ili ĉiuj naskiĝis de servistoj niaj, por tiel diri, en la ombro de niaj palacoj. Tio estas la plej malagrabla afero, ke nur tiuj, kiujn mi plene fidas, sciis ion pri la ekzisto de la dokumentoj.

Leo Broadbent ree trairis la ĉambron, tenante la manojn kunfalditaj sur la dorso. Subite li haltis, dirante:

– Tamen, tiu ĉi afero tre simpliĝas per tio, ke ni ne bezonas serĉi longe pri la solaj personoj, kiuj povas eltiri utilon el tiu abomena friponaĵo.

– Jes, tio estas ja tre evidenta; kaj des pli kolerige estas, ke, sekve de mia propra trosingardemo, mi nun havas nenian pruvon, ke tiaj dokumentoj vere ekzistis.

– Vere ne? – demandis la advokato kun bela surprizo kaj ĉagreno, – tio estas vere treege bedaŭrinda, des pli, ĉar, mi timas, la proceso estas neprokrastebla.

– Mi bone scias tion.

Sinjoro Broadbent ree subite interrompis la iradon kaj, sin turnante al sia vizitanto, li demandis espereme:

– Sed, via moŝto, vi havas amikajn rilatojn kun la ĉefministro kaj unu-du aliaj membroj de la registaro, ĉu ne?

Sri Kunwar Kriŝna respondis malrapide:

– Ne; mi ne povas diri “amikajn rilatojn”. Mi estis portanto de prezenta letero de generalo Gilbert al Lord Liverpool; kaj ankaŭ pro mia rango mi havis bonan akcepton ĉe lia ekscelenco. Mi vizitis lin dufoje kaj ĉeestis, dank’ al lia influo, du gravajn reĝajn akceptkunvenojn. Ĉe mia dua vizito ĉe Lord Liverpool mi aludis pri tiu proceso, sed mi klare rimarkis, ke li ne volas priparoli ĝin. Mi bone konas Sir Hugh Mortimer kaj ĵus pasigis kelkajn tagojn kun li en lia kampdomego en la graflando York, sed malfeliĉe ambaŭ sinjoroj nuntempe estas for de Londono.

– Ho ve! – ekkriis la advokato, montrante grandan malplezuron, – ĉagrena okazo! Kaj mi scias, ke la ministro de juristaj aferoj estas for de Londono; laŭ mia scio, li estas gasto de l’ grafo de Warwick. Restas nur sinjoro Huskisson, la ministro por la kolonioj, sed mi ne atendas de li grandan pretecon helpi al vi. Tamen ni devas peni prokrasti la findecidon je ĉiu kosto.

– Mi timas, sinjoro Broadbent, ke tio estos senutila. Krom tio, prokrasto ĝis alveno de nova letero de Lord Hastings necesigus tro longan restadon ĉi tie. Ne; mi tre timas, ke ni devos lasi la aferon iri sian propran iradon.

– Ĉu vi pensas, via moŝto, ke eble povas ekzisti konspiro inter la malamika kompanio kaj iu el la tieaj registaraj oficistoj? Vi scias ja pli pri registaraj aferoj en Hindujo, ol mi.

– Nu, – respondis la princido enpense, – tiu ideo havas iom da verŝajneco, kaj mi jam ekpripensis ĝin, sed à quoi bon? Ĉu eltrovo de tia konspiro post, eble, unu jaro helpus al ni?

– Eble ne, – respondis la advokato kun montro de profunda malĝojo. Li silentis momenton kaj poste parolis plue: – La demando nun stariĝas, ĉu konsilinde estas, meti la aferon en la manojn de l’ publika prokuroro. Sed, jen ree, mi timas, ke pro manko de iaj pruvoj tio postulus tre longan tempon.

– Pardonu, sinjoro Broadbent, – ekdiris Sri Kunwar Kriŝna, – ĉu la publika prokuroro ne povus ordoni tujan traserĉon de la privataj domoj de la du ĉi tieaj direktoroj de la Pentuki’a kompanio?

La advokato ekridetis tre maldolĉe:

– Ne, via moŝto, oni ne marŝas tiel rapide ĉi tie; krom tio, ĉu vi pensas, ke elturniĝemaj friponoj kiel tiuj direktoroj, konservus tiajn krimkulpigilojn eĉ unu horon? Certe ne. Tamen, kun via konsento, mi sciigos la juĝistaron morgaŭ pri la mistera malapero de la dokumentoj kaj postulos prokraston de la proceso, en la okazo, se hodiaŭaj, antaŭaj penadoj malsukcesus, kvankam, verdire, mi tute ne pensas, ke ili konsentos. Mi ankaŭ intencas, kun via aprobo, via moŝto, forte aludi pri la fakto, ke tiu mistera malapero povas utili nur al unu aro da personoj. Mi scias, ke farante tion, mi elmetas min al danĝero pri forta atako de l’ flanko de la kontraŭaj advokatoj, al danĝero pri riproĉo de la juĝistoj kaj, eble, al aliaj danĝeroj. Tamen mi forte penos malkovri la friponojn.

– Nu, sinjoro Broadbent, tiun demandon mi volas lasi al via bontrovo. Mi ne konas la kutimojn de la ĉi tieaj juĝejoj.

* * * * * *

La enpensiĝo kaj ioma malgajeco de Vilfrido dum la vojaĝo hejmen estis facile komprenebla. Li sciis, ke li ne povas pli longe prokrasti sian respondon al la princido; kaj ju pli alproksimiĝis la tempo por findecidiĝo, des pli fantazia, des pli ĥimera aspektis la tuta ideo de la hinda mistikulo. Li plene sentis, ke li ne povas konsenti akompani la princidon al Hindujo, se li ne antaŭe klarvide konvinkiĝis pri sufiĉa verŝajneco, ke ties eksterordinara ideo estas vere bazita sur faktoj. Dum la lasta parto de la hejmenvojaĝo li analizis siajn sentojn, ĉu ne lia fantaziema spirito aŭ eĉ espero pri mondaj profitoj inklinigus lin tro facile kredi je afero, enhavanta tre malmultajn – se iajn – kredindajn ecojn.

En la spirito li denove, pli ol unu fojon, tralaboris la argumentojn – por kaj kontraŭ – kiujn li antaŭe diskutis kun si mem.

Jam kelkajn tagojn antaŭ la vojaĝo al Normondham li skribis leteron al sia saĝa amikino en Long-Seaton sciigante ŝin pri la tre kora invito de la princido akompani lin Hindujon. Li intencis, unue, diri kelkajn vortojn pri la espero, kiu regas la koron de lia amiko, sed, esprimita sur papero, per nemultaj malfantaziaj frazoj, la tuta afero aspektis tiel nereale, tiel ridinde, ke li disŝiris la leteron kaj reskribis ĝin. Li do nur priparolis sian grandan deziron elstudi la hindan, mistikan filozofion, hindajn misterojn kaj kelkajn aliajn aferojn. Li ankaŭ diris, ke li ankoraŭ ne decidis, ĉu li akceptos la inviton, aŭ ne.

Reveninte hejmen de la vojaĝo, li trovis, atendanta lin, longan leteron de fraŭlino Lambert, skribitan, kiel ordinare, de lia dolĉa amatino. Li ekprenis la leteron kun malpli da ĝoja avideco, ol ĉe ĉiuj antaŭaj okazaj. Li jam divenis ĝian enhavon. Antaŭ ol li rompis la sigelon li ree demandis sin, dum momento, ĉu kunvivado en Hindujo kun Sri Kunwar Kriŝna vere povos ebligi lin trovi la solvon de siaj problemoj kaj tiun animpacon, al kiuj li sopiras. Li tre dubis pri tio; kaj tamen, io en li dezirigis lin iri. Malfermante la leteron li antaŭsentis, ke la respondo de la amegataj virinoj plene decidigos lin forlasi la projekton. Li ne trompis sin. Fraŭlino Lambert petegis lin per la plej amaj vortoj kaj per tre klare rezonitaj argumentoj, forigi el sia kapo tiajn fantaziajn ideojn. Ŝia ama patrina koro premiĝis je la penso, ne vidi la amatan filon eble en la daŭro de multaj jaroj; sed ne malpli maltrankviliĝis ŝia koro, pripensante la sekvojn, kiujn povos havi por li vivado inter lertaj, filozofiemaj ne-kristanoj tiaj, kia la hinda princido. La fakto, ke li deziris studi hindajn mistikaĵojn, estis por ŝi tre signifoplena, tre maltrankviliga.

Ŝi tute ne miris pri tio, ke tiuj strangaj konceptoj ekkaptis la imagon de Vilfrido, nek pri tio, ke la fervora spirito de la juna viro, forte sopirante malkovri la misterojn de la spirita mondo aŭskultis kun espero la supraĵe verŝajnajn, sed efektive trompajn teoriojn de viro, kies vasta klereco, evidenta sincereco kaj granda persona ĉarmo kaptus eĉ pli malvarmajn, pli spertajn kaj skeptikajn homojn.

Jam de du jaroj la patrino sentis, ke la spirita influo, kiun ŝi antaŭe havis sur la impreseblan spiriton de la knabo, iom post iom malkreskas, kaj kun tremanta koro ŝi timis, ke ankaŭ, iom post iom, lia kvazaŭ fila amo al ŝi povos malkreski. Sed tiu lasta konsidero ne estis eĉ la plej dolora; ŝin ankoraŭ pli maltrankviligis la penso, ke Vilfrido, pro malespero iam trovi la veron, flankenĵetos ĉiun kredon je Dio, same kiel lia onklo Silaso Hutton. Je la fino de longa letero ŝi diris: “Mi konas vin tro bone, mia kara knabo: nur via dezirego trovi animpacon per akirado de intelekta kompreno pri aferoj spiritaj instigis vin aŭskulti allogajn parolojn de asertemaj filozofoj. Kaj via denatura fantaziemo kune kun via simpatiemo igis vin rigardi kiel verŝajnajn tute nekredindajn aferojn. Sri Kunwar Kriŝna montris al vi nur la eksteran gloron de ŝajnharmonio; sed se vi pensas, ke tiuj ombrecaj difantomoj iam povos kontentigi vian senteman koron, vi tre eraras. Liaj belsonaj teorioj estas kvazaŭ bela, grandega, orita templo, plenigita per sekaj ostoj. Ne, mia kara Vilfrido, nekonscie vi sopiras al vivanta, persona Dio, kiun vi povas nomi “Mia Patro” kaj kiu, plenigante kaj kontentigante vian animon, estos via sola vivocelo, via sola feliĉo. Tia Dio estas por mi nun la unusola fakto de la vivo.

Flora nur aldonis: – “Mia Vilfrido, se vi forlasus nin kaj trovus malfeliĉon en fremda lando, rompiĝus al mi la koro.”

Sur la papero troviĝis postesignoj de larmoj. Kies? Eble de ambaŭ virinoj. Tiu ĉi trovo forigis la lastan ŝanceliĝon: li sciigos la princidon letere, ke, je sia profunda bedaŭro, li ne povas konvinki sin, ke li agos prave konsentante iri kun li. Lia bedaŭro estis sincera kaj profunda, ĉar li ne dubis, ke lia letero kaŭzos al tiu nobla, altanima viro grandan malĝojon. Nun li akre riproĉis sin mem, ĉar, pro manko de decidemo, li esperigis al la rompita patra koro de l’ princido, ke li konsentos iri kun li Hindujon.

* * * * * *

Laca kaj malkuraĝigita Sri Kunwar Kriŝna revenis hejmen je malfrua horo. Liaj penadoj prokrastigi la proceson estis vanaj, kaj malgajaj antaŭsentoj kontraŭvole plenigis lian koron. Sur lia skribtablo kuŝis letero. Rekoninte la skribmanieron de Vilfrido, li tenis la leteron en la mano dum kelkaj minutoj. Lia vizaĝo akceptis pli serenan mienon; la enhavo de tiu ĉi skribaĵo estis ja por li multe pli grava, ol la rezultato de la morgaŭa proceso. Enpensiĝe, kvazaŭ preĝe levante la okulojn al la plafono, li malfermis la leteron. Sed tuj profunda malĝojo aperis sur lia vizaĝo. Malrapide traleginte la leteron, kiu okupis tri mallarĝe skribitajn paĝojn, li duonkuŝiĝis sur la kanapon kaj en la daŭro de plena duonhoro fikse rigardis en la spacon, tute senmove. Observanto vidus en lia vira vizaĝo kaj precipe en liaj malhelaj okuloj fortan batalon inter diversaj emocioj: malĝojo, penado alkroĉiĝi al espero kaj, trankvila memkonfido. Fine li ekprenis la elglitintan el la mano leteron, malrapide surfrotis al si la frunton, kvazaŭ li volus forpeli turmentajn pensojn, kaj serĉis iun lokon en la skribaĵo. Poste li vigle leviĝis kaj iris al la skribtablo. – Ne, – li diris al si en la pensoj – mine volas malesperi, mi ne devas malesperi! Fine li konsentos. Li ja skribis, ke nenion li deziras pli, ol plene partopreni mian konvinkon, ke la providenco antaŭdestinis lin liberigi de terura sorto altestimindan, princan familion.

La konvinko de la princido tute ne estis ŝancelita, kaj li kredigis sin, ke la forto de lia propra konvinko baldaŭ venkos la skrupulojn de la junulo. Regate de tiuj ĉi sentoj, li skribis al Vilfrido kortuŝan leteron, per kiu li dankis lin pro lia kunsento, laŭdis lin pro liaj sincereco kaj malkaŝemo kaj petis, ke li vizitu lin la postmorgaŭan vesperon.

Sri Kunwar Kriŝna ree sidis sur la kanapo en sia skribejo, la tagon post la juĝa aŭskultado, malgaja kaj senkuraĝigita. La juĝa decido estis malfavora por li. En lia koro brulis akra sento de malhonoro pro tio, ke li perdis la proceson, kaj sento de maljustaĵo al li farita, sed tiuj ĉi sentoj ne kaŭzis al li la plej maldolĉan ĉagrenon. Tio estis la unua fojo, ke, ĉe grava demando, la steloj ne diris al li la veron. Kaj nun li forte penis forpeli el siaj pensoj ĉiam persiste renaskiĝantajn, malgajajn antaŭsentojn pri malsukceso rilate al Vilfrido Gallimore. La unuan fojon en lia vivo la estonteco aspektis malluma, senespera, spite forta penado rememorigi al si sian kutiman, trankvilan fidon al la senerarebleco de la eternaj steloj. Vilfrido ankoraŭ ne venis; jam malfruiĝis, kaj, eble, li ne venos. Tamen, jen servisto malfermas la pordon por anonci vizitanton: Sinjoro Broadbent!

La advokato venis, laŭdire, por ricevi instrukciojn pri starigo de polica serĉado rilate al la malapero de la dokumentoj, sed, efektive, por decidigi la princidon forlasi tiun planon, kaj por plue ellabori sian intrigon. Ili vigle priparolis la aferon, kaj la ruza juristo jam konvinkis la hindon pri la senefikeco de ĉiu penado trovi la krimulon antaŭ lia projektita foriro, kiam servisto envenis kaj transdonis al sia mastro ĵus alvenintan leteron. Petinte de sia gasto permeson legi la leteron, Sri Kunwar Kriŝna malfermis ĝin kaj legis. Subite konsterniĝo kaj akra doloro aperis sur lia vizaĝo. Ekĝemante li falkuŝiĝis sur la kanapon kaj murmuretis: –

– Ho, potencaj dioj, ne tion, ne tion, ne Vilfrido Gallimore! – Kun duonfreneza teruro en la okuloj, li fikse rigardis en angulon de la ĉambro dum kelkaj minutoj, kvazaŭ li tute estus forgesinta la ĉeeston de la vizitanto.

Fine Leo Broadbent ĝentile kaj moltone diris: –

– Mi tre malĝojas vidi, ke tiu letero alportas al vi tiel doloran novaĵon. Mi aŭdis vin diri la nomon de nia juna amiko Vilfrido Gallimore. Ĉu do la sciigo rilatas lin, via princa moŝto?

Sri Kunwar Kriŝna nur nevole, jesis per kapsigno. Videble estis, ke li ne volis paroli pri la kaŭzo de sia malĝojo. Sed Leo Broadbent insistis:

– Volu permesi, via moŝto, ke mi partoprenu vian ĉagrenon. Mi ja tre bone konas la junulon. Ĉu mi povas helpi al vi, aŭ al li?

– Ne, dankon, sinjoro Broadbent, – respondis la malfeliĉa hindo; sed post momenta pripenso li parolis plue: – Tamen, eble vi povos helpi al mi klarigi teruran misteron. Mi ne povas kredi tion. Kiel ajn mi povis fordoni min al tia malinda kredemo? Sed aŭskultu; tio estas hindustane skribita letero evidente de la sama persono, kiu skribis la unuan leteron. Jen laŭvorta traduko: – “Tre honorinda, potenca princo! Plej humile mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta skribi al via princa moŝto. Mi faras tion por ebligi la honorindan sinjoron puni la perfidulon, kiu malvirte rabigis de via princa moŝto dokumentojn de netaksebla valoro. Mi malbenas la haladzan nokton, kiam tiu malvirtulo per glataj vortoj instigis min penadi por imiti la skribmanieron de via princa moŝto. Mi konfesas, ke mi fariĝis viktimo de lia perfida lango (kiu putriĝu en lia buŝo) kaj skribis la leteron, per kiu malvirta dungito sukcesis havigi al li la diritajn dokumentojn. La perfidulo promesis al mi donacon de £50, sed ankaŭ min la diabloregata perfidulo trompis kaj ne pagis; kaj nun mia koro sopiras al venĝo! La malbeninda malvirtulo sciis, ke mi nepre devos forvojaĝi Hindujon en tiu ĉi semajno. Tial li ne pagis. (Sed mi eltrovis vian nomon, ho perfidulaĉo kaj vian adreson, ho malsaĝulaĉo!) Dufoje mi iris al lia loĝejo, sed li mensoge dirigis al mi, ke li ne estas hejme. Lia nomo estas Vilfrido Gallimore, kaj li loĝas ĉe iu sinjorino Brent ĉe la strato Theobald, flanke de la hotelo “Ruĝa Leono”. Malbonaj spiritoj persekutu lin ĝis la centa vivo; lia perfidema koraĉo pleniĝu de nedireblaj mizeregoj! Kiam tiu ĉi malŝatinda letero atingos viajn princajn manojn, mi jam estos for de tiu ĉi lando sur la alta maro. Plej humile via serivalora servisto, N.

Sri Kunwar Kriŝna silentis kaj enpensiĝe fiksis profunde malgajan, sed samtempe nekredeman rigardon sur la leteron. Fine li diris:

– Ĉu tio povas esti vera, aŭ ĉu tio estas ankaŭ trompaĵo? Ne; tio ne povas esti vera; honest-vizaĝa, ĉarma viro kiel Vilfrido Gallimore ne estas kapabla fari tian friponaĵon. Krom tio, lia neordinara horoskopo plene kontraŭdiras tiun eblecon.

Sinjoro Broadbent aspektis tre kompatema kaj malfeliĉa. Li diris:

– Tio ja estus tre neatendita solvo de la mistero, via moŝto. Sed, volu diri al mi, kiel vi povis konstrui lian horoskopon, ne havante precizajn donitaĵojn pri lia naskiĝo?

Sri Kunwar Kriŝna ekrigardis la parolanton; la demando estis farita per iom aserta tono, kaj pensigis lin. – Mi havas sufiĉe precizajn detalojn por determini lian horoskopon – li respondis, – kaj tiuj detaloj ebligis al tre eminenta astrologo en Parizo fari la samajn konkludojn.

– Mi ne dubas pri la konkludoj, mi nur dubas pri la premisoj.

La hindo ree ekrigardis sian vizitanton kun maltrankvileco kaj surprizo: – Kial? – li demandis.

– Pro jena sufiĉa kaŭzo: Vilfrido Gallimore ne scias ion definitivan pri sia naskiĝo. Tio, kion rakontis al li lia laŭdira onklo Silaso Hutton estas nur trompaĵo. Mi havas kaŭzon por diri, ke Vilfrido tute ne estas filo de angla studento, kiu kontraktis malfeliĉan edziĝon kun iu mistera virino en iu universitat-urbo en Germanujo. Li estas filo de migranta aktorino, naskita ie en vilaĝo en la duklando Cornwall. Kia rilato ekzistas inter Sinjoro Hutton kaj tiu aktorino oni ne scias kun certeco, sed ke iu nehonorinda rilato ekzistas aŭ ekzistis, pri tio mi ne dubas.

– Kiel vi havigis al vi tiujn informojn?

– Mia patro, la notario en Long-Seaton kaj Romford sciigis min. Kiel ŝtata, jurista oficisto li havas okazojn por enrigardi multajn vilaĝajn sekretojn. Unu fonto de informo estis flegistino, kiu, antaŭ kelkaj jaroj, – eble dek ok aŭ dek naŭ – flegis la dommastrinon de sinjoro Hutton, iu sinjorino Jenkins, silentema virino kun mistera deveno. Dum deliro tiu ĉi virino neklare parolis pri tiu aktorino-patrino de Vilfrido, kiun ŝi nomis senkora malvirtulino, kaj mi ne scias kio plu. Ankaŭ malkovriĝis, ke ambaŭ, sinjoro Hutton kaj sinjorino Jenkins, tre timas la malbonvolon de tiu virino. Kelkajn jarojn poste, mi pensas post la morto de tiu aktorino, mia patro okaze trovis pruvojn de tiuj diroj, sed mi ne plu memoras kiel, aŭ ĝuste kion li eltrovis. Tiu afero ne tre interesis min, ĉar mi jam de multaj jaroj loĝas for de nia urbeto. Mi tre, tre mirus, se Vilfrido Gallimore scius nenion pri tiu famo. Ne tre verŝajne.

La princido aŭskultis tiun teksaĵon de mensogoj kun grandaj miro kaj malĝojo.

– Ĉu ne povas esti, – li demandis, – ke tiuj rakontoj estas nur senbazaj, vilaĝaj famoj?

Leo Broadbent eklevis la ŝultrojn, ŝajnigante indiferentecon: – Mi dirus, ke tio estas la plej neverŝajna afero. Certe, laŭ leĝoj de atestado, verŝajneco tute favoras la ĝustecon de tiuj rakontoj, almenaŭ plejparte. Mi tre malĝojas vidi, ke tiu ĉi malkovro doloras vin. Mi ne havis altan opinion pri lia persona karaktero kaj tial renkontante lin en la salono de gesinjoroj Parkinson, mi kondutis je li kun ioma malvarmeto.

– Sed, – rediris Sri Kunwar Kriŝna, alkroĉiĝante al ĉiu ankreto de espero, – fraŭlino Parkinson diris al mi, ke la anoj de iu sinjorina societo en Long-Seaton, kies korespondanta membro ŝi estas, esprimis sian altan ŝaton pri li?

La advokato ridetis: –

– Eble, – li diris, – sed tiu estetika societo estas senescepte la plej ridinda afero en tiu ĉi lando. Ĝiaj anoj, ok aŭ dek junaj sinjorinoj vivadas tiel alte super la ĉi subaj realaĵoj, ke ili povus loĝi sur la planedo Marso kaj scii ne multe malpli pri teraj aferoj. Krom tio ili verŝajne ne scias tiom, kiom mi kaj kelkaj aliaj scias. Cetere, ĉu vi memoras, via moŝto, ke, kiam ni preterpasis, antaŭ kelkaj tagoj, la oficejon de sinjoroj Bent, Eldridge kaj Best, la advokatoj de la Pentuki’a kompanio, ni ekvidis iun sinjoron starantan apud la fenestro kaj parolantan kun sinjoro Eldridge? Vi asertis, ke tio estas Vilfrido Gallimore kaj mi, kontraŭe, opiniis, ke ne. Nun mi tute ne mirus, se tiu figuro estis li.

La hindo ne respondis; kaj Leo Broadbent daŭrigis: – Sur via loko, por havi certecon, mi kaŝe demandus la dommastrinon de sinjoro Gallimore, ĉu hindo vere venis viziti lin en la lasta tempo.

Ŝanceliĝe, kvazaŭ kontraŭvole, Sri Kunwar Kriŝna respondis:

– Jes, eble mi faros tion.

La advokato ree parolis:

– Nun, tiu ĉi letero tute aliigas la aferon kaj efektive faras sufiĉe granda vian ŝancon eltrovi la perfidulon. Se vi volas . . .

– Ne, sinjoro Broadbent, mi ne volas starigi polican elserĉadon. Mi unue volas zorge pripensi tiun ĉi treege malĝojan aferon.

Leo Broadbent rimarkis, ke la princido fariĝas pli kaj pli enpensa kaj silentema. Pensante, do, ke li jam gajnis sufiĉe da poentoj hodiaŭ vespere, kaj ke konsilinde estos, lasi la malfeliĉulon primediti la kapricecon de la sorto, li ĝentile adiaŭis lin.

Fine Sri Kunwar Kriŝna estis sola. Li sopiris al soleco, kaj la malvarmkoreco de la advokato akre malakordiĝis kun lia brulanta animo. Li iris en la studejon, kies larĝaj fenestroj donis vidon sur la ĝardenon, kaj ŝlosis post si la pordon. Lia koro estis disŝirita kaj plenigita de la plej maldolĉa angoro. Kiel multe da sortobatoj lin frapis en rapida sinsekvo! Kaj nun . . . ĉu vere lia plej kara espero tiel kruele terenĵetiĝis? Li malfermis fenestron kaj elrigardis en la nokton. La ĉielo estis bela kaj klara: jen inter du juglandujoj brilis la konstelacio de Oriono kaj, pli alte, tiu de la Liro.

– Ho, vi steloj, – li ekĝemis, – karaj kunuloj de multaj maldormaj noktoj, klarigu al mi tiun teruran misteron! Ho, vi, eterna, mistera estaĵo, laŭ kies ordonoj la steloj regadas la homan sorton, forpelu el mia bolanta animo tiun ĉi teruran mallumon. Ho, dia enkorpiĝo, kies sanktan nomon mi portas, renaskiĝu en mia animo, por ke ĝi ree pleniĝu de feliĉo!

Sed venis nenia respondo, nenia konsolanta certigo, ke iel tiuj mallumaj animombroj forpasos. La steloj aspektis strange malvarmaj, silentaj, sensentaj. Kiom li amis tiujn brilajn estaĵojn, kaj kiom li antaŭe ĝuis ilian amikecon! Kaj nun ili ŝajnis moki lin. Ilia antaŭe plaĉa, feliĉiga rideto ekfariĝis malbela grimaco. Kontraŭvole ekstariĝis en liaj pensoj dubo, ĉu ne troviĝas iu neperfektaĵo en lia sistemo; ĉu ne . . .

– Ho, miaj dioj, – li ekĝemis, penante kontraŭbatali senton de malespero, – ĉion alian, nur ne tion; forigu el mia koro tiujn malindajn dubojn, naskitajn de ĉagrenego!

Neniam antaŭe li estis fidinta tiel forte, tiel sendubeme la gvidon de la steloj; neniam antaŭe li estis tiel klare sentinta la forton de okultaj influoj, kaj tamen tiel krude li estis trompita! Kontraŭvole, preskaŭ senkonscie, li sopiris al Iu, kiu vere povos trankviligi kaj serenigi lian koron, al Iu pli persona, ol la nedifinebla estaĵo, kiu en tiu horo fariĝis por li pli kaj pli nebuleca. Obeante nekonatan impulson li suprenlevis la manojn kaj, regate de intensa sopiro, li humile murmuretis: –

Pli da lumo. Pli da lumo. Vera lumo!

Tiam plenigis lin, dum momento, dolĉa espero, ke iam vera lumo al li venos.

Ju pli, la sekvintan tagon, firmiĝis en liaj pensoj la suspekto pri la kulpo de Vilfrido, des pli lia koro malvarmiĝis kontraŭ la junulo, ĝis kiam lia antaŭa amo iom post iom ŝanĝiĝis en malamon.

Urĝaj aferoj malhelpis Vilfridon viziti la princidon la pasintan vesperon, sed, kvankam la tasko estos tre malagrabla, li volis persone klarigi al li la kaŭzojn, pro kiuj li ne povas plenumi lian deziron. Survoje al la domo de lia amiko li zorge pripensis la dirotajn vortojn, kaj kun malgajaj antaŭsentoj li demandis sin, kion diros la ĉagrenita princido. Li sonorigis ĉe la granda pordo. Post momento aperis sur la sojlo Roŝan, la ĉefservisto, sed li ne flankenpaŝis kun sia kutima, sklava saluto por allasi lin. Malĝentile, kun rigardo de kolerego en la nigraj okuloj, li diris:

– Lia princa moŝto ne plu deziras viajn vizitojn, – kaj tuj ĵetfermis la pordon antaŭ lia vizaĝo.

Vilfrido estis konsternita. Malrapide li malsupreniris la larĝan ŝtuparon, kvazaŭ en sonĝo:

– Kion do signifas tiu ĉi malĝentila parolsendaĵo? Tio estas ja tiel absolute malsimila al la ĉiam ĝentila, bonkora princido! – Tuj kiam li troviĝis sur kvieta flankstrato, li elprenis el sia poŝo la lastan leteron de la hindo kaj relegis ĝin. – Ĉiu linio ja elspiras korecon, estimon kaj konfidon. – Ju pli li meditis pri la afero, des pli strange ĝi aspektis.

Du tagojn poste okazis antaŭaranĝita kunveno en la salono de gesinjoroj Parkinson, sed, ĉar Vilfrido ne volis renkonti la princidon, li ne ĉeestis. Dum la tuta tempo li sentis grandan malfeliĉon; tiu forpuŝo tre vundis lian fieron. Tiel pasis kelkaj tagoj plu. Fine, iun vesperon, li ekdecidis, iri viziti siajn amikojn en Mayfair por ekscii, ĉu Sri Kunwar Kriŝna klarigis al ili sian strangan konduton. Plue, – li demandis sin, – kial mi perdus la amikecon de tiuj ĉi estimindaj kaj bonkoraj amikoj pro subita malhumoro de hinda fanatikulo?

Kiam li alvenis en la domon, lakeo petis lin, ke li eniru akceptejon dum li anoncos lian viziton. Post kelkaj minutoj revenis la servisto kun funebra mieno kaj jena informo: –

– Gesinjoroj Parkinson petas, ke vi maldaŭrigu viajn vizitojn ĉi tie, sinjoro.

Senpripense Vilfrido demandis kolere: – Kial? – sed tuj riproĉis sin pro manko de sinregado kaj digno kaj, ne atendante respondon, li volis sin turni por foriri. La bone dresita lakeo respondis kun malvarma, rigida ĝentileco:

– Mi havas nenion plu por diri al vi, sinjoro.

Vilfrido ree sin trovis sur la strato. Lia vizaĝo estis ruĝa pro honto kaj kolero: Piedelpelita! Kio ajn povas esti la kaŭzo de tiu nekomprenebla konduto? Preskaŭ senkonscie li direktis siajn paŝojn al la apuda parko Hyde. Li sidiĝis sur benko kaj meditis. Kiel trompis lin la aspekto de bonkoreco kaj noblanimeco de la hinda princido! Li estis kredinta, ke nenia seniluziiĝo aŭ malkontenteco povus igi lin elmontri tian malbonvolon. Kaj kiu atendus tian subitan ŝanĝon ĉe gesinjoroj Parkinson, kiuj ĉiam kondutis je li kun tiel granda mildeco, preskaŭ gepatra koreco? Eĉ la plej akraj malkontenteco kaj malbonhumoro de la “kara princido” ne povis plene klarigi al li ilian malĝentilecon. Ĉiuokaze, kion signifas tuta la ĝentileco, socia poluro de monduloj? Kiom do valoras tiu prifanfaronita filozofio kaj ŝajna altanimeco? Liaj pensoj pli kaj pli maldolĉiĝis. Fine li diris al si: – Vi plene meritas tion, malsaĝulo, ambiciulo!

Kiam li venis hejmen, ŝajnis al li, ke lia bonkora, patrina dommastrino, sinjorino Brent, kondutis je li kun malpli da koreco ol kutime, kvazaŭ ia suspekto regas ŝin. Klaro, la servistino, metante sur la tablon lian vespermanĝon, estis, kontraŭkutime, senvorta. Kelkfoje ŝi ekrigardis lin per siaj senkulpaj okuloj kun videblaj miro kaj kompato. Tio koleretigis Vilfridon kaj paroligis lin kun tute nekutima malafableco. Post la vespermanĝo li volis enprofundigi sin en la studon de nove aperinta verko pri antikva, greka arĥitekturo por ŝanĝi la pensojn, sed apenaŭ li malfermis la bele binditan volumon, kiam envenis Klaro kaj kun sentvundita mieno, senvorte, metis antaŭ li leteron. La adreso estis skribita laŭ bela sinjorina skribmaniero, kaj la letero estis ŝajne alportita de speciala sendito. Instinkte li tuj rilatigis la skribaĵon kun la insulto ricevita en la domo de siaj ŝajnamikoj en Mayfair. Scivole li do malfermis la leteron; sed li ne estis preparita por surprizo tia, kian ĝi faris al li. Li legis:

– “Kara sinjoro Gallimore. – Volu kredi, ke mi treege ĉagreniĝas pro la nepardonebla malakcepto, kiun oni faris al vi hodiaŭ en nia domo, kaj kiu, mi estas certa, plenigis vin de doloro kaj indigno. Mi volas nur iom klarigi – nesenkulpigi – tiun tre bedaŭrindan okazintaĵon. Princido K. K. kune kun sinjoro L. B. kulpigas vin pri terura, nekredebla afero. Kiel vi memoros, la princido montris al vi iujn gravajn dokumentojn, per kiuj li tre esperis gajni sian proceson. Ili diras, ke ili posedas nekontraŭdireblajn pruvojn, ke vi ŝteligis tiujn dokumentojn. Dum via foresto kun la princido en la graflando Norfolk venis en la domon de K. K. nekonata viro, kiu transdonis al Roŝan, la ĉefservisto, leteron, ŝajne skribitan, hindustane, de l’ princido, sed kiu, efektive, estis falsaĵo. Per tiu ĉi letero kaj sciante precize, kie troviĝas la diritaj dokumentoj, li sukcesis havigi ilin al si. Kelkajn tagojn poste Sri K. K. ricevis leteron, evidente skribitan de la sama mano kiel la unua, sciigante lin, ke vi estas la instiginto de la ŝtelo, kaj ke la skribinto volas perfidi vin tial, ke vi ne pagis al li la promesitan monon. Vi sciis – li diris – ke li estas devigita forvojaĝi Hindujon post kelkaj tagoj. Tiuj ĉi estas la ĉefaj eroj en sufiĉe longa vico de asertoj – mi ankoraŭ ne konas ĉiujn – sed la princido kaj sinjoro L. B. estas tute konvinkitaj pri via kulpo, precipe la princido, kiu opinias, ke vi dum kelka tempo agis antaŭ li tre hipokrite, ŝajnigante sinceran amikecon kaj plenigante lin per mensogoj pri vi mem k.t.p. La gepatroj kaj Karlo tuj treege indignis kontraŭ vi; sed, volu kredi, sinjoro, ke mi tute ne partoprenas ilian senpripensan juĝon. Mi estas konvinkita, ke vi estas senkulpa, kaj mi faros mian eblon por pruvi vian senkulpecon kaj por malkovri la realan krimulon. Ion plu mi ne povas diri hodiaŭ. Mi petas, ne respondu tiun ĉi leteron – ankoraŭ ne nun – ĉar mi devas esti singardema pro la ceteraj, kies indigno estas granda. Precipe la patrino ĉiam ĝemas pri la “kara princo”. Min tedas la ofta ripetado “kara princo”. – Vere via, Doroteo Parkinson. P.S. – Eble vi aŭdis, ke la princido malgajnis sian proceson.”

– Kulpigita pri ŝtelo! Min oni rigardas kiel friponon, malnoblan, abomenindan hipokritulon, perfidulon!

Lia tuta animo bolis de indigno pro tiu maljustaĵo. Ĉu oni vere taksis tiel malalta lian valoron, lian honestecon, ke oni tuj donis kredon al tia malvirta kalumnio? Tio estis maldolĉa humiligo por liaj fiereco kaj memestimo. Kion li faros por tuj forigi de si tiun kulpigon? Liaj pensoj estis en stato de furiozo. La unua impulso estis iri, morgaŭ matene al la princido kaj postuli klarigon pri tiu hontinda afero. Sed tuj poste, timante, ke li povus ree sin elmeti al humiliga malakcepto, li pripensis la konsilindecon skribi al li leteron. – Ne, – li fine decidis, – mi iros morgaŭ matene al mia advokato-amiko, sinjoro Eldridge kaj metos la tutan aferon en liajn manojn. Li ja estas ano de la advokata firmo, kiu kondukis la aferon de la hinda kompanio kontraŭ la princido. Kompreneble tio estas la plej bona plano. Kalumnii min ĉe miaj amikoj estas ja procesebla ago, kaj ĝi fariĝos multekosta afero por la hindo kaj sinjoro Broadbent.

Sed iom post iom li fariĝis pli trankvila en la konscio de sia senkulpeco. Ree venis al li en la pensojn la vortoj de la princido, ke oni devus senplende suferi personajn maljustaĵojn. – Ba! Tio estas nur malplena, supraĵa maksimo de la hinda filozofo, laŭ kiu li mem ne agas. Tamen li ne povis ne konfesi al si, ke li tiam tute konsentis kun tiu principo kaj decidis ĝin alpreni.

Dum longa tempo Vilfrido sidis en sia apogseĝo meditante. Antaŭ liaj internaj okuloj staris la bildo de la hinda sinjoro. Revenis en lian memoron ties ĉarma ĝentileco, liaj kortuŝaj paroladetoj kaj lia aspekto de senduba sincereco. Ju pli li meditis, des pli li konvinkiĝis, ke la princido estas viktimo de iu lerta fripono, kiu estas, samtempe, lia malamiko. Kaj tiu malamiko povas nur esti Leo Broadbent! Leo Broadbent, la frato de lia dolĉa Flora! – Ĉu ŝi kredus je lia kulpo? Ĉu fraŭlino Lambert? Neniam! Ne eĉ unu momenton. Por li estis esperiga konsolo, ke almenaŭ unu persono, krom tiuj, kredis je lia senkulpeco, bonkora, noblanima fraŭlino Parkinson.

ĈAPITRO XI

Dum la matenmanĝo, la sekvintan tagon, Vilfrido ree pripensis, kion li faros. Ĉiuokaze, li devos konsiliĝi kun sinjoro Eldridge; certe lia onklo riproĉus lin, se li ne farus tion. Tamen li sentis malinklinon al proceso pro konvinko, ke iu trompis la princidon kaj pro timo fariĝi malkaŝa malamiko de la frato de Flora. Sed, kiu trompis la princidon? Kiu ŝtelis aŭ ŝteligis la dokumentojn? Nur du personoj ja, laŭ la diro de la hindo, sciis ion pri ili; li kaj Leo Broadbent! Aŭ li, aŭ la frato de Flora! La penso estis tro terura!

Dum tiuj pensoj okupis lian kapon, envenis en la ĉambron la servistino, alportante leteron. Ĝi venis el Long-Seaton, kaj la adreso estis skribita de sinjorino Jenkins. – Stranga afero! Leginte la unuajn kelkdekajn vortojn, Vilfrido ekĝemis, metis la kapon sur la brakojn kaj ekploris. La letero enhavis la novaĵon, ke lia onklo post nur dutaga malsano subite mortis.

Ankoraŭ kruela sortobato! Lia kara, bonkora onklo Silaso ne plu kun li! Li forlasis lin en la momento, kiam li pleje bezonis liajn kunsenton kaj helpon. Sentoj de soleco kaj senespero ekplenigis lian koron; sento kvazaŭ tiu ĉi profunda malgajeco neniam forpasus, kvazaŭ li ne dezirus, ke ĝi forpasu.

Tri tagojn poste Vilfrido staris ĉe la nova, florkovrita tombo de l’ onklo. Malĝojaj, maldolĉaj pensoj regis lian koron. Tie li troviĝis antaŭ amaso da malfacilaj, maltrankviligaj demandoj kaj problemoj: Ĉu iam li revidos sian karan patrecan amikon, al kiu li tiom ŝuldis? Aŭ ĉu, laŭ ties ĉiama aserto, tio estas la fino de ĉio? Ĉu vere la animo, la personeco de la onklo tute ĉesis ekzisti? Ne, ne, tion li ne povas, ne volas kredi! La tombo ne povas esti la fino de ĉio, kaj nenio transe; – nenio. Ame li sopiris iam revidi la karan viron. Sed se la tombo ne estas la fino – kio, do, estos la sorto de la karega animo, kiu por li estis tiel nobla kaj bona, tiel sincera, kvankam, sendube, malprava rilate al spiritaj aferoj?

Larmoj malsuprenglitis sur liaj vangoj kaj iom malpezigis lian koron. Kiam li eliris el la preĝeja tombejo, malnovaj demandoj sin altrudis al liaj pensoj: Ĉu li honoros la deziron de l’ onklo kaj sin detenos de ĉiu penado eltrovi la historion de sia patrino? Ĉu ŝi ankoraŭ vivas? En tiu momento, pli ol iam antaŭe, li deziregis koni ŝin, kio ajn estu la mistero pri lia deveno aŭ la malfeliĉaj rilatoj inter liaj gepatroj.

Lia proksima penso estis iri viziti sian amikinon, fraŭlinon Lambert, kies amon li nun duoble ŝatis. Survoje li ne povis ne rimarki, ke multaj preterpasantoj ne salutis lin kun la kutima koreco. Neniu haltis por diri al li kelkajn kondolencajn vortojn. Du virinoj eĉ rigardis lin kun – tiel ŝajnis al li – malkaŝa malestimo.

La delikata vizaĝo de la suferantino estis iom pli pala, ol ordinare; ŝiaj lipoj, vane penante rideti, tremetis kaj el ŝiaj grizebluaj okuloj briletis riĉeco da patrina amo.

– Vilfrido, mia kara knabo, – ŝi ekparolis, – mia koro kunsentas kun vi. – Longe ŝi tenis lin ĉirkaŭbrakita, por kaŝi sian emocion kaj por trankviligi sian forte batantan bruston.

– Kara fraŭlino Lambert, – respondis Vilfrido, – mi konas vian ameman koron, kaj via kunsento tre konsolas min.

– Kia terura bato estis por vi tiu subita novaĵo, kara knabo.

– Ĝi estis kruela sortobato . . .

– Ne kruela, karulo, – diris milde la dolĉvizaĝa virino, – Dio neniam estas kruela; kelkfoje li vundas la koron, se necese, por beni ĝin.

– Mi ne volis diri, ke Dio estas kruela; nur ke la sortobato estas akra, – rediris Vilfrido, humile, karesante la blankan, sur la litkovrilo kuŝantan manon de la amikino. Poste li rakontis al ŝi pri la detenema konduto de kelkaj el la vilaĝanoj, kiujn li renkontis survoje. Rigardante en la okulojn de Vilfrido kun profunda kompato kaj ama konfido, la virino respondis:

– Mi ne miras. La kalumnio jam disvastiĝis ĉi tie, kaj famsemantoj faris la ceteraĵon, karulo.

– Vere, – demandis la junulo, unue paliĝante kaj poste ruĝiĝante pro kolero, – ĉu tiu malica mensogo jam trovis sian vojon ĉi tien? En tio mi klare vidas la malnoblan, malamikan agon de l’ elpensinto de la kalumnio kaj de l’ farinto mem de la krimo. – Poste, kun emocio rigardante en la vizaĝon de la virino, li demandis: – Vi do ne kredas je mia kulpo, karulino?

– Vilfrido! – trankvile respondis la patrino per voĉtono, kiu, samtempe, montris malĝojon, amon kaj riproĉon, – mi konas vin tro bone.

– Kaj Flora?

– Ni ne bezonas maltrankviliĝi pri tio unu momenton. En ŝiaj okuloj vi estas enkorpiĝo de ĉio bona kaj nobla. Leo jam antaŭe venenis la pensojn de la gepatroj de Flora kontraŭ vi, kaj avertis ilin pri via aroganteco levi viajn malnoble naskitajn okulojn al ilia filino. Nuntempe Flora nur tre malofte povas veni. Des pli mi ŝatas la maloftajn vizitojn de la dolĉa knabino. Ŝi estas por mi vera trezoro. Tuj post la sciigo pri la morto de via onklo ili forsendis ŝin al Fairmead por viziti onklinon, sed mi ne dubas, ke la celo estis malhelpi renkontiĝon inter vi.

– Ĉu ŝi scias pri la kulpigo?

– Sendube. Ŝi skribis al mi mallongan leteron antaŭ sia foriro, sed ne aludis pri tiu ĉi afero, verŝajne por ne ĉagreni min. Ĉu vi penos vidi ŝin?

– Jes, mi devas vidi ŝin. Mi volas diri al ŝi, ke ŝi devas rigardi sin libera tiel longe, kiel tiu ĉi suspekto pri malnoblega krimo kuŝas sur mi.

– Mia kara knabo, – diris la patrino per voĉo tremetanta pro emocio, – Dio gvidu vin ambaŭ. Mi ne dubas, ke, je l’ fino, ĉio klariĝos.

Laŭ peto de fraŭlino Lambert Vilfrido rakontis al ŝi la iradon de la tuta afero, tia, kia li ĝin konis. Longe ili estis kune; priparolante la malĝojajn okazintaĵojn de la lastaj tagoj. Iliaj koroj ankoraŭ pli firme kuntiriĝis per ama simpatio kaj plena konfido. Ambaŭ eĉ konsciis pri sento de feliĉo pro amo profundigita, per ĉi tiuj sortobatoj. La patrino konsilis al Vilfrido, ke li ne metu la aferon en la manojn de Sinjoro Eldridge, sed ke li skribu leteron al la princido, certigante lin pri lia senkulpeco kaj petante de li permeson viziti lin. Tion Vilfrido promesis fari.

Antaŭ la foriro Vilfrido ree penis konsentigi sian amikinon transloĝiĝi en pli komfortan kaj agrablan loĝejon, sed ŝi ne volis konsenti.

– Ne, mia kara Vilfrido, – ŝi diris ame, – ne penu ŝanĝi mian decidon. Kredu al mi, mi tre ŝatas la bonkorecon, kiu instigas vin, kaj mi varme dankas vin; sed, vi vidas, karulo, mi jam pasigis en tiu ĉi bela ĉambro dek ok feliĉajn jarojn. Mi havas nenian deziron forlasi tiujn ĉi kvar murojn, kiuj por mi enfermas teran ĉielon, se nur . . .

– Se nur . . . nu, se nur . . .?

– . . . Se nur, – daŭrigis la pala virino per iom tremetanta voĉo, – vi kelkfoje vizitos min.

Vilfrido ekprenis la blankan manon de la amata virino, premis ĝin al siaj lipoj kaj fervore respondis:

– Kara fraŭlino Lambert, kiajn trezorojn la mondo nun por mi entenas, krom vi kaj Flora?

Du larmoj, naskitaj de feliĉo, elverŝiĝis el ŝiaj okuloj kaj malrapide malsuprenglitis sur la palaj vangoj: Dankon, karulo – ŝi flustris. Sed tuj la sopiro ĉirkaŭbraki la karegan knabon kaj diri al li, ke ŝi estas lia patrino, ree fariĝis preskaŭ nevenkebla. Sinjoro Hutton nun estas mortinta. La danĝero, do, ke Vilfrido eltrovos ŝian historion ne estus tiel granda; li ne faros elserĉadon, se ŝi petus lin, ke li lasu la pasintaĵojn enterigitaj. Eble la junulo, en la nuna tempo kaj la danĝera stato de sia animo, bezonas pli ol iam gvidantan manon de patrino. Ĉio ĉi tio rapide trapasis ŝiajn pensojn, sed same rapide la turmentita koro ekregis sin: – Ne, mi ne devas cedi al tiu sopiro, mi ne devas riski la sekvojn. Nun mi posedas, kiel lia amikino, lian sinceran amon kaj respekton; kiel patrino kun dubinda pasinteco, eble mi perdus ilin.

La ordigo de la aferoj de la mortinta onklo okupis, kun la helpo de juristo el Romford, nur kelkajn tagojn. Vilfrido heredis la tutan propraĵon de la lernejestro, krom testamenta donaco de £25 al sinjorino Jenkins. Tiu heredaĵo, kiu plejparte konsistis el akcioj de stanminejoj en la duklando Cornwall, liveros al li, laŭ kalkuloj de la romforda juristo, ĉirkaŭ £80 jare. Sinjorino Jenkins decidis tuj reiri en sian naskiĝurbon en la graflando Devon por fini siajn tagojn inter la parencoj. Ŝi estis tre kontenta forlasi Long-Seaton, kie neniam ŝi sentis sin feliĉa. Tamen la disiĝo por ĉiam de Vilfrido estis por ŝi tre dolora, ĉar la kutime malgaja, plendema virino sincere amis lin.

Vizitinte, la lastan fojon, fraŭlinon Lambert, Vilfrido vojaĝis per luveturilo el Romford al Fairmead en la espero iel okazigi intervidiĝon kun Flora. Li alvenis en la kvietan vilaĝon ĉirkaŭ la vespero kaj luis ĉambron en la sola malgranda hotelo. Per lertaj demandoj li baldaŭ eksciis de komunikema gastejomastro, ke sinjorino Oldfield, la posedantino de “la malnova domego” havas junan gastinon, nevinon kaj ĉarman knabinon. La viro elokvente priskribis la pentrindan, kovritan de hedero konstruaĵon kaj tre antikvan turon, restaĵon de antaŭa kastelo, al kiu la nuna domo estis alkonstruita. Vilfrido montris grandan intereson pri tiuj ĉi pentrindaĵoj kaj esprimis deziron, se tio estas permesata, skizi ilin la sekvintan matenon. La hotelmastro certigis Vilfridon, ke sinjorino Oldfield estos fiera permesi al artisto el Londono skizi ŝian domon. Li mem morgaŭ matene parolos al ŝi.

Tiel okazis, ke la sekvintan matenon Vilfrido sidis sur benko, en granda, ŝtonpavimita korto, skizante vere pentrindan konstruaĵon, kiu tre interesis lin pro la malsamaj arĥitekturaj stiloj, uzitaj sen ia perceptebla plano. Neniu ĝenis lin. – Bedaŭrinde, – li pensis, – li elektis tro neuzitan parton de la korto. Kelkaj domanoj, servistino, ĝardenisto kaj aliaj trairadis la kontraŭan parton kaj scivoleme rigardetis lin, sed pro ĝentileco ne alproksimiĝis. Jam longan tempon li sidis tie, maltrankviliĝante, kiam aperis sur la sojlo de la ĉefpordo maljuna sinjorino, vestita per nigra, silka vesto, apogante sin sur la brako de junulino. La koro de Vilfrido forte ekbatis: tio estis Flora kaj ŝia onklino. Ili malrapide trapasis la korton, sin direktante al pordeto, kiu kondukis en ĝardenon. La juna viro tuj sin levis kaj, deprenante la ĉapelon, ĝentile klinsalutis. La nigre vestita, maljuna sinjorino afable redonis la saluton per kapsigno kaj daŭrigis la vojon. Flora tuj rekonis lin kaj ekruĝiĝis. Lasante la onklinon trairi la unua la mallarĝan pordeton, la knabino rigardis returne kaj faris al Vilfrido salutan signon. Tiun momenton uzis la junulo por montri al ŝi antaŭe pretigitan letereton, kiun li kaŝis sub la benko, sur kiu li estis sidinta. Jesa kapsigno de Flora sciigis al li, ke ŝi tute komprenas. Per tiu ĉi letereto Vilfrido sciigis al sia amatino, ke li skizos, laŭ ricevita permeso, la malantaŭan parton de la domo post la tagmanĝo, kiam, konjekteble, ŝia onklino dormetos.

Je la dua posttagmeze Vilfrido eniris la parkosimilan ĝardenon de la malnova domego tra pordeto, kiu donis privilegian eniron en ĝin el la ĝardeno de la hotelmastro. Tie en folioriĉa laŭbo jam atendis lin Flora, gracia, knabina figuro, vestita per simple farita, sed ĉarma vesto el silkeca kaj bele surbrodita ŝtofo. Malmultaj kritikemuloj pri virina beleco opinius ŝin bela, malgraŭ la ĉarmo de deksepjara, plensana juneco. Sed en tiu momento la ekruĝiĝintaj vangoj kaj la rimarkinde esprimplenaj okuloj, el kiuj brilis samtempe amo, ĝojo kaj kompato, aspektigis ŝin belega en la okuloj de la ardanta amanto. Malgraŭ tio, tamen, la vizaĝo de Vilfrido estis malgaja. Li malfermis la brakojn, premis la cedeman knabinon al la brusto kaj kisis ŝian suprenturnitan vizaĝon.

– Ho, Vilfrido, – ŝi ekparolis flustre, tuj kiam ŝi liberiĝis el lia ĉirkaŭpreno, – mi tiom malĝojas pro via malfeliĉo! – ŝiaj lipoj ektremetis, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj.

– Dankon, virineto, – respondis malgaje la juna viro, ekprenante la manon de la knabino. – Mia koro estas plena de malĝojo pro pli ol unu kaŭzo, Flora.

– Mi scias. Mi ne nur priploras kun vi la perdon de l’ onklo, sed ankaŭ mi . . . ho! rompiĝas al mi la koro pro tiu terure maljusta kulpigo . . .

– Vi do ne kredas, ke mi povas esti ŝtelisto, karulineto?

– Vilfrido! – la voĉo de Flora estis plena de riproĉo kaj kareso. – Kiel vi povis pensi, ke mi eĉ unu momenton kredas vin kapabla je tia hontindaĵo?

– Vilfrido ridetis malgaje:

– Ne, virineto, – li diris, – mi ne pensis, ke vi kredas min kulpa, sed mi tre deziris aŭdi vin diri tion. Tio estas terura afero, Flora, kiu forte maltrankviligas min.

– Sed, certe, vi baldaŭ sukcesos forigi de vi tiun ĉi malbelan suspekton; ĉu ne?

– Mi esperas, ke jes; sed ekzistas cirkonstancoj, kiuj igas tion tre malfacila.

– Kiaj cirkonstancoj, Vilfrido?

– Se restos al mi sufiĉe da tempo, mi klarigos ilin al vi, se ne, kara fraŭlino Lambert rakontos al vi la aferon laŭ nia nuna scio. Ni tre longe kaj detale priparolis ĝin dum la lastaj tagoj.

– Bedaŭrinde mi povas resti nur malmultajn minutojn. Mi jam atendis vin ĉi tie en la daŭro de tri kvaronoj da horo. Ni tagmanĝas tre frue, kaj la onklino iom dormetas poste, kiel vi saĝe konjektis. Ŝi petis min, ke mi legu al ŝi post ŝia dormeto.

Momenta feliĉa rideto, kiun la naiva parolmaniero de la knabino kaŭzis sur la vizaĝo de Vilfrido, malaperis.

– Nu, – kara knabino, – li diris, malĝoje rigardante en ŝian vizaĝon, kiu tuj simpatie alprenis la saman malĝojan kaj seriozan aspekton, – mi diru do tion, kion mi venis por diri. Flora, tiel longe, kiel restas sur mia nomo tiu ĉi makulo, vi devas rigardi vin libera de via promeso . . .

La delikata vizaĝo de la knabino paliĝis; ŝiaj lipoj ektremetis, kaj el ŝiaj ree malsekiĝantaj okuloj venis rigardo de teruro kaj petego:

– Vilfrido, – ŝi diris, – ne diru tion! Mi ja ne volas esti libera de mia promeso por ĉiam aparteni al vi.

– Spite mia pasia amo al vi, Flora, mi diras, ke devas esti tiel. Vi eble ne tute komprenas; vi ja estas preskaŭ ankoraŭ infano. Malnoblege estus miaflanke ne liberigi vin, en tiuj ĉi cirkonstancoj. Kredu al mi, ke tio devas esti.

– Sed, Vilfrido, se mi ne volas esti libera? Mi neniam rigardos min libera. Neniam!

– Mi nur plenumas mian devon, Flora, kiel ajn dolora ĝi estas. Kion diras viaj gepatroj pri tiu ĉi afero?

– Ili tre indignis kaj diris, ke vi makulis la honoron de la vilaĝo, kaj ili esperas, ke vi nun ne plu malhonoros ĝin per viaj vizitoj. Leo furioziĝas, ĉar, sekve de tiu ŝtelo, li malgajnis la proceson de l’ hinda princo.

– Hm . . . estu singardema pri via frato, Flora; li malamas min. Kiel okazis, ke la tuta vilaĝo jam scias pri tiu ĉi afero kaj malkaŝe montris al mi malestimon? Ĉu Leo skribis ankaŭ al aliaj pri tio? Iu tre zorge disvastigis la novaĵon de unu fino de Long-Seaton al alia.

– Mi ne scias, Vilfrido, – malgaje respondis Flora. – Dio permesu, ke vi baldaŭ eltrovu la krimulon kaj pruvu vian senkulpecon.

– Li permesu tion, karulino, – fervore rediris Vilfrido.

En tiu momento eksonis virina voĉo, vokante: – Fraŭlino Broadbent, fraŭlino Broadbent, kie vi estas?

– Ho, ve! mi jam devas foriri, Vilfrido.

– Nu, adiaŭ, karulino, adiaŭ!

– Mi restos fidela, Vilfrido!

Ankoraŭ unu longa ĉirkaŭpremo, ankoraŭ unu kiso kaj la lasta rigardo profunden en la okulojn unu de la alia – kaj Flora kuris for.

Vilfrido staris en la laŭbo enpense kelkajn minutojn plu. Ĉu tiu ĉi adiaŭo estas porĉiama? Lia tuta animo alkroĉiĝis al la espero, ke ne. Tamen li firme decidis ne renovigi interkomunikiĝon kun la knabino, antaŭ ol lia nomo estos purigita je tiu makulo. Sed ne malpli firma estis lia decido sin montri inda . . . , eĉ en la fieraj okuloj de la Broadbent’a familio. Poste li rapide foriris, revenis en la hotelon kaj ordonis, ke oni pretigu veturilon. La saman vesperon li atingis la urbon Oksfordo kaj, la sekvintan vesperon je malfrua horo, sian loĝejon en Londono.

* * * * * *

Tri tagojn antaŭ la reveno de Vilfrido en Londonon, Roŝan, la hinda servisto, anoncis al sia mastro viziton de fraŭlino Parkinson. La princido staris en sia skribejo, ĉirkaŭita de aro da kestoj kaj kofroj, en kiujn li estis pakanta diversajn objektojn, jam pretigitajn por la enpakado. Kontenta rideto anstataŭis la malgajan mienon de lia bruna, alloga vizaĝo, kiam li salutis la venintinon, sidantan en la antaŭĉambro.

– Fraŭlino Parkinson! – li gaje ekkriis, – tio estas tre altŝatinda honoro! Via adiaŭo ĝuste antaŭ mia enŝipiĝo certe rapidigos kaj feliĉigos mian vojaĝon.

Doroteo Parkinson ĝentile kaj bonhumore respondis: – Mi estos tre kontenta, via moŝto, se mia vizito havos tian feliĉan sekvon, sed mi venis por priparoli kun vi la teruran kulpigon kontraŭ sinjoro Gallimore. Ĉar mi estas neskueble konvinkita pri lia senkulpeco, mi sentas, ke estas mia devo almenaŭ peni por malkovri tiun misteron.

Ŝi sidis sur rektdorsa seĝo, iom altkreska, beltalia kaj eleganta figuro, memkonscia kaj decidema. El ŝia alta, plumornamita ĉapelo, kiu havis la formon de fasko da silkaj tubetoj kaj kies rando kaŝis ŝian frunton, vidiĝis bela, inteligenta vizaĝo kaj paro da penetremaj okuloj. Kvar longaj, beletaj harbukloj pendis sur ŝiaj vangoj kaj kovris la orelojn.

Sri Kunwar Kriŝna mire kaj enpense rigardis, dum momento, la gracian kaj elegante vestitan junan sinjorinon kaj respondis per voĉo, en kiu malĝojo kaj espero penis superi:

– Mia honorata sinjorino, nenio, kredu al mi, donus al mi pli grandan ĝojon, ol eltrovi, ke mi eraris pri tiu malfeliĉa afero, sed se vi scius ĉiujn detalojn, vi ne estus tiel certa.

– Mi posedas ĉiujn sciatajn detalojn de sinjoro Broadbent mem.

– Kaj ĉu vi bonvole permesos al mi pensi, ke, eble, vi estas iom tro antaŭjuĝema? Virinoj tre ofte estas antaŭjuĝemaj.

– Eble; sed pardonu, via moŝto, – rediris la sinjorino, ridetante, – ne pli antaŭjuĝema, ol vi mem.

La trankvila memkonfido de la juna virino mirigis la hindon:

– Sur kio, do, vi bazas vian opinion, fraŭlino Parkinson? – li demandis.

Doroteo Parkinson ekruĝiĝis kaj penis kaŝi la vizaĝon sub la rando de la ĉapelo. Post momento ŝi respondis:

– Sur kono de la karaktero de ambaŭ viroj, intuicia kono, se vi volas.

Sri Kunwar Kriŝna ridetis maldolĉe, dirante:

– Jes, honorata fraŭlino, mi kredas pli firme, ol oni kredas ordinare, je intuicia ekkono, sed mi trompiĝis pli ol unu fojon. Bedaŭrinde nur unu el du personoj – laŭ la plej granda verŝajneco – povas esti la krimulo.

– Mi scias, princido, mi scias: vi elektis unu alternativon kaj mi la alian.

– Mi nur faris elekton post longa, zorga pripensado, kiam mi tute ne povis eviti la konkludon, kiun mi formis. Kredu al mi, kara sinjorino, tiu konkludo kaŭzis al mi grandan, tre grandan ĉagrenon.

– Ĉu vi bonvolos, via moŝto, sciigi al mi per malmultaj vortoj la ĉefajn faktojn, kiuj devigis vin formi la diritan konkludon?

– Plezure, fraŭlino Parkinson. Unue, mi volas sciigi vin, ke, pro gravaj kaŭzoj, kiujn ni ne bezonas nun priparoli, estis mia granda deziro, ke sinjoro Gallimore konsentu akompani min al Hindujo. Li plene esperigis min, ke li konsentos, sed, subite, kontraŭatende, li rifuzis. Antaŭnelonge, preterpasante la oficejon de la advokatoj de la malamika kompanio, mi ekvidis la junulon starantan ĉe la fenestro kaj parolantan kun unu el la firmanoj, sinjoro Eldridge.

– Ho, – interrompis lin la juna virino, – sinjoro Eldridge, aŭ pli ĝuste ties mortinta patro, estis intima amiko de l’ patro de sinjoro Gallimore, kaj la firmo nun administras lian heredaĵon.

– Ho, – diris surprizite la princido, – mi ne sciis tion!

– Ĉu sinjoro Broadbent sciis, ke vi vidis sinjoron Gallimore en tiu oficejo?

– Jes.

– Volu daŭrigi, via moŝto.

– Du-tri tagojn antaŭ nia kuna vojaĝo al Norfolk Vilfrido petis min, ke mi skribu en lian albumon ian monografon aŭ versaĵon en mia gepatra lingvo aŭ, prefere, hindustane. Tion, kompreneble, mi volonte faris.

– Nu, tio ne estas strangaĵo. Efektive mi jam intencis peti de vi la saman favoron.

– Poste dum nia foresto, alvenis la dungita fripono kun la falsita letero, montrante lertan imitaĵon de mia skribmaniero. De tiu tempo Vilfrido ne plu vizitis min. Mi petis lin letere, ke li venu. Li ne venis, eĉ ne por senkulpigi sin. Li ne ĉeestis la juĝan aŭskultadon, pri kiu, li diradis, li treege interesiĝas. Li eĉ ne venis por sciiĝi pri la finrezultato de la proceso. Poste mi ricevis la duan leteron de la falsisto, per kiu li perfidis la instiginton de la krimo. Tiu ĉi letero, kiu estis ankaŭ hindustane skribita de la sama mano, havas ĉiun verŝajnecon esti malfalsa. La skribinto diris, ke, eltrovinte la loĝejon de la sinjoro, kiu petis lian kunlaboradon, li pli ol unu fojon penis vidi lin tie. Mi farigis informpetojn ĉe la dommastrino de la junulo kaj sciiĝis, ke la diro de la skribinto estas vera.

Fraŭlino Parkinson denove interrompis la princidon, dirante seke:

– Viro, kiu elpensis la unuan falsaĵon, estas kapabla elpensi la duan leteron. Ambaŭ leteroj povas esti partoj de la sama plano. Plue, supozeble, tiu hindo ĉiam venis al la loĝejo de sinjoro Gallimore dum ties foresto.

– Tio estas verŝajna. Sed nun venas la juĝa aŭskultado. Mi dezirus, ke vi estus ĉeestinta, fraŭlino Parkinson. Sinjoro Broadbent kondukis la aferon tre lerte, majstre! Li informis la juĝistaron pri la ŝtelitaj dokumentoj kaj, ekrigardante en la direkto de la kontraŭpartiaj advokatoj, li aludetis pri la fakto, ke la malapero povas utili nur tre malmultajn personojn. Sinjoro Best tuj salte leviĝis kaj, elokvente protestinte kontraŭ “tiu ĉi senhonta aludo”, petis protekton de la juĝistaro. Sinjoro Broadbent estis devigata repreni la ofendan diron, sed iom pli poste li simile, eĉ pli forte, atakis la du ĉeestantajn direktorojn de la kompanio. Por pruvi, ke ili estas kapablaj agi malhoneste, li devigis ilin konfesi, ke antaŭ kvin jaroj, en tiu sama juĝejo, ili estis kondamnitaj al pago de kompenso pro malrajta alproprigo de dokumentoj, kiuj atestis la senkulpecon de antaŭa kompaniano, al kiu ili volis malutili. Sinjoro Best ree varme protestis kontraŭ tiu konkludo. Sinjoro Broadbent iris paŝon antaŭen, malestime esprimante la opinion, ke tio estis, tiutempe, okazo por la prokuroro. Tiu ĉi diro furiozigis ambaŭ direktorojn. Sinjoro Kettle paliĝis pro kolerego kaj la alia, sinjoro Tritton, purpuriĝinte, protestis, ke la aludita okazo estis nepripensaĵo aŭ, laŭ la plej severa juĝo, maljustaĵo farita al neskrupula konkuranto, sed, ke per tiu senhonta aludo la parolinto celas kredigi la juĝistaron, ke ili estas kapablaj je krimo. Mi tre timis, ke okazos malbela sceno en la juĝejo, sed, feliĉe tio evitiĝis. Kvankam mi ne aprobis la procedon de sinjoro Broadbent, mi ne povis ne admiri lian sinregadon kaj kuraĝon.

Fraŭlino Parkinson vive ekparolis:

– Ho, jes, li estas tre lerta, elturniĝema advokato, mi ne dubas, via moŝto; sed via rakonto tute ne ŝanĝas mian opinion.

– Antaŭjuĝo, mia kara sinjorino, – diris la hindo; tamen ne estis en lia voĉtono la sama definitiveco, kiel antaŭe. Kaj Doroteo Parkinson rimarkis tion.

– Ĉiuokaze, – ŝi rediris dezireme kaj iom ruĝiĝante, – mi tre deziras preni sur min la elserĉadon de tiu ĉi mistera afero. Sinjoro Gallimore estis tre estimata amiko de nia familio, kiu, mi tre bedaŭras, maljuste insultis lin en nia domo, antaŭ ol oni faris iajn sendependajn esplorojn. Nu, vi mem diris, ke nenio donos al vi pli grandan ĝojon, ol trovi, ke sinjoro Gallimore estas senkulpa. Mi do petas vian kunlaboradon, via moŝto. Ĉu estas nepre devige, ke vi vojaĝu hejmen morgaŭ?

– Jes, kara fraŭlino Parkinson, mi nepre devas foriri morgaŭ pro gravaj familiaj kaŭzoj.

– Ĉu vi do bonvole postlasos la du hindustanajn leterojn?

Sri Kunwar Kriŝna surprizite rigardis la seriozan vizaĝon de la juna sinjorino kaj, post momento, respondis:

– Ĉu vi volas fariĝi privata detektivino, fraŭlino Parkinson? Se vi pensas, ke ili utilos al vi, certe, kondiĉe, ke vi konservu ilin tre zorge. Mi jam enpakis ilin en unu el miaj kofroj, sed mi povos trovi ilin sen ĝeno.

– Mi tre dankas vin, via moŝto.

La princido eliris kaj post kelkaj minutoj revenis, dirante:

– Jen la sortoplenaj leteroj; sed kiel vi povos uzi ilin, mi ne povas imagi.

– Mi ankoraŭ ne faris definitivan planon rilate la leterojn, sed mi esperas elpensi ian. Ĉiuokaze sen la leteroj mi povas fari nenion. Ankoraŭ unu peto, via moŝto.

– Mi estas je via dispono.

– Donu al mi, mi petas, la nomon de la kompanio, kontraŭ kiu vi procesis, ĝian adreson kaj la nomon de ĝia banko; ankaŭ la nomojn de la du, en Londono loĝantaj direktoroj kaj, se eble, iliajn adresojn k.t.p.

– Jes, plezure, mia estimata sinjorino, plezure. La nomo de la kompanio estas: “La Pentuki’a koncesiita, komerca kaj industria Kompanio”, kaj iliaj bankieroj estas sinjoroj Coutts kaj K’io. Sed mi volas notskribi por vi ĉi tiujn detalojn. Ili troviĝas kune en mia notlibreto. Mi ankaŭ aldonos mian adreson en Hindujo. Cetere miaj bankieroj londonaj tuj havigos al mi leterojn donitajn al ili por transsendo. Dio benu viajn sindonemajn penadojn, kara fraŭlino. Tiom mi volas al vi konfesi, ke mi foriros en mian malproksiman hejmon kun tre malgaja kaj maltrankvila koro. Pli ol unu dolĉa espero pereis dum la lastaj tagoj, kaj, aldone, la penso pri eĉ malproksima ebleco esti kondutinta maljuste kontraŭ sinjoro Gallimore kaj esti maljuste malhonorinta lian nomon, plenigas min je teruro. Tre kore mi dankas vin pro via afabla vizito, fraŭlino Parkinson.

Doroteo Parkinson amike adiaŭis la princidon kaj rapidis hejmen, kontenta de la rezultato de sia vizito. Ŝi lasis la hindon en stato de granda maltrankvilo kaj necerteco pri tio, kion li devos fari. Tiel subita kaj forta, kiel estis antaŭe lia korinklino al Vilfrido, tiel rapide kreskis lia antipatio kontraŭ li, tuj kiam li konvinkiĝis pri lia kulpo. Kaj nun maltrankviligis lin la penso, ke, malgraŭ ĉio, eble, la rifuzo de Vilfrido iri kun li Hindujon, igis lin antaŭjuĝema kaj tro kredema. Longe kaj korpreme li primeditis la problemon kaj demandadis sin, ĉu la verŝajneco, ke li eraris, estas sufiĉe granda, por devigi lin ŝanĝi sian planon kaj resti pli longe en Londono. Sed fine li decidis, ke ne konsilinde estas prokrasti la vojaĝon.

ĈAPITRO XII

Kelkajn horojn poste Doroteo Parkinson alvenis kaleŝe kun aro da kofroj ĉe pastra domo apud preĝejo en la distrikto Aldgate en orienta Londono. Tio estis la loĝejo de ŝia frato Filipo, kiu jam staris sur la sojlo por bonvenigi ŝin. Alveno de bele vestita sinjorino en kaleŝo estis granda maloftaĵo en tiu kvartalo; kaj tuj kolektiĝis sur la pavimo aro da scivolemuloj, pleje virinoj kaj infanoj.

Post ama intersaluto la juna virino ekparolis, penante aspekti gaja:

– Fine mi konsentigis la gepatrojn lasi min veni por mastrumi vian pastrejon, Filipo; almenaŭ dum kelka tempo. Pli bone estos tiel, frato mia, pro diversaj kaŭzoj. Mi ne atendis, ke estos tiel malfacile, trovi fidindan mastrumistinon.

Filipo Parkinson prenis la brakon de la fratino kaj kondukis ŝin en sian loĝoĉambron: – Jes, kara Doroteo – li diris enpense – tiu ĉi ne estas alloga kvartalo por kompetentaj domistinoj, kaj des pli danka mi estas pro via fratina sindonemo. Sed memoru, ke mi avertis vin, ke loĝado en Aldgate estos por vi multe malpli agrabla afero, ol vi imagas. Krom tio, ĝi estas respondeca afero: Fratino de fraŭla pastro prenas sur sin la samajn devojn, kiel la edzino de pastro.

– Vi antaŭe ne kutimis vivadi en tia ĉirkaŭaĵo kaj tamen vi diras, ke vi ĉi tie trovas plenan kontentecon.

– Jes, kara fratino, – rediris Filipo milde – sed estas, eble, jena diferenco: Instigis min kaj subtenadas min la amo al Dio kaj al miaj kunhomoj. – Ekprenante ŝian manon, li diris plue, ame kaj dezireme rigardante en ŝian freŝan, delikatan vizaĝon: – Ĉu vi povas diri la saman rilate vin, Doroteo?

La juna virino mallevis la kapon kaj silentis kelkan tempon. Fine ŝi respondis fervore: – Mi faros mian eblon kun la helpo de Dio, Filipo.

– Brave. fratino mia! Mi scias, ke via koro estas bona, kaj via volo forta; sed vi devas eklerni multajn lecionojn ĉi tie. Ekzemple, tiaj elegantaj vestoj estas tute netaŭgaj, kaj tiuj blankaj, delikataj manetoj devos kutimiĝi al humila bonfarado.

Senkonscie la knabino ekrigardis la manojn ambaŭflanke, sed, momenton poste, ekparolis decideme:

– Negrave. Mi faros ĉion por kontentigi vin. Filipo, mi vizitis la princidon hodiaŭ posttagmeze. Li forvojaĝos morgaŭ.

– Efektive, Doroteo? Ĉu la gepatroj donis al vi permeson tion fari?

– Ne, Filipo; ili rifuzus.

– Doroteo!

– Filipo, – la juna virino parolis rapide kaj ekscite, – vi scias, ke ni – t.e. la gepatroj kaj Karlo – faris al sinjoro Gallimore tre grandan maljustaĵon. Ni kondutis kontraŭ li kvazaŭ li estus jam kondamnita krimulo. Mi estas firme konvinkita, ke li estas senkulpa. Mi vizitis lin – la princidon – por sciigi lin pri tiu ĉi konvinko kaj pri mia deziro peni por pruvi lian senkulpecon. Ankaŭ mi volis havigi al mi kiel eble plej multajn detalojn kaj materialon por mia elserĉado. La rezultato de mia vizito estas tre kontentiga: Mi sendube starigis en la kapo de l’ princido ioman dubon, pri la kulpeco de Vilfrido Gallimore. Li ankaŭ pruntedonis al mi la du hindustanajn leterojn, pri kiuj vi jam aŭdis. Kion vi pensas? Kiu el la du viroj, Leo Broadbent kaj Vilfrido Gallimore, estas pli verŝajne la krimulo? Ĉar estas certe, ke unu el ili estas kulpa.

La juna pastro aŭskultis kun surprizo:

– Vere, Doroteo, – li respondis, – mi ne estas kompetenta juĝi inter tiuj du viroj; mi ne konas ilin sufiĉe bone. Certe, sinjoro Gallimore faris sur min tre bonan impreson, kiel sincera, altanima junulo. Sinjoron Broadbent mi konas ankoraŭ malpli, sed mi pensas, ke ni havas malmulte da komunaj sentoj. Mi tre malĝojis aŭdi pri tiu afero, sed, ĉar la gepatroj tiel firme konvinkiĝis pri la kulpeco de sinjoro Gallimore, mi ne trovis sufiĉe da kaŭzo por kontraŭstari ilian opinion, kvankam mi dubis iom pri la praveco de tiu opinio.

– Vi estas prava, Filipo; kaj se tio ne estus la afero de la “kara princido”, ili certe ne kondamnus tiel rapide kaj senpripense la kompatindan viron. Ili efektive elpelis lin el la domo. La “kara princido” estas ja tre estiminda kaj noblanima viro; tamen, mi pensas, tre antaŭjuĝema kaj regata de rapidaj inklinoj kaj fortaj emocioj.

– Tre verŝajne. Lia spirito estas stranga miksaĵo de noblaj emoj kaj superstiĉa kredaro.

Post la vespermanĝo frato kaj fratino longe interkonsiliĝis pri eblaj planoj laŭ la scieroj troviĝantaj jam en iliaj manoj.

Per elmontro de profunda konvinko kaj lerta rezonado Doroteo sukcesis veki en sia frato fortan intereson kaj deziron forigi, se eble, la maljustaĵon faritan en la gepatra domo al senkulpa junulo.

Fine Doroteo estis sola en sia dormoĉambro; sola kun siaj pensoj. Kia nova vivo tio estos por ŝi! Subite elprenita el sia kutima socia sfero kaj vivmaniero kaj metita mezen de ĉirkaŭaĵoj kaj cirkonstancoj, pri kiuj ŝi scias preskaŭ nenion! Tamen ŝi gratulis sin pro la ŝanĝo. Ŝi ne povis plu elporti la indignon, montritan precipe de la patrino kaj Karlo pri la malbonegeco de junulo, kiun ili rigardis kiel plej estimindan kaj noblaniman amikon. En Mayfair ŝi ne povos plenumi la elserĉadon, al kiu ŝin pelis ŝia koro. Kaj ŝi timis, ke la patrino eltrovos ŝian sekreton, ŝian amon al Vilfrido Gallimore. Filipo ne eltrovos ĝin; bonkora, simpatiema, malsprita Filipo; li ne komprenas tiajn aferojn kaj rimarkos nenion. Kaj eĉ se li rimarkos, ne estus tre grave.

Ŝi malfermis la solan fenestron de la ĉambro kaj enpense elrigardis en la nokton. Malklaraj bruoj ekfrapis ŝiajn orelojn el apuda ĉefstrato; rulado de radoj sur malglate pavimitaj veturilvojoj, murmuro de multaj voĉoj de homoj, kiuj, eĉ je tiu malfrua horo, vendadis kaj aĉetadis sur la stratoj. Iafoje ŝi aŭdis akran krion de virino aŭ koleran voĉon de ebriulo. Iafoje facila vento portis al ŝi malagrablajn odorojn de multaj pli-malpli distingeblaj specoj, el kiuj nur unu estis sufiĉe pikanta, tiu eliranta el vendejo de frititaj fiŝoj. Sed iom post iom ŝi ĉesis rimarki la murmurantajn bruojn kaj la atakojn kontraŭ ŝia delikata flarsento.

– Kiel stranga estas, – ŝi pensis, – tiu ĉi amo al junulo, kvar, preskaŭ kvin jarojn pli juna ol ŝi mem! Sed Vilfrido estas ja super siaj jaroj serioza kaj sperta viro. Lia vireca eksteraĵo, lia pasia amo al la muziko kaj lia bonedukita, inteligenta kapo allogis ŝin de l’ komenco. Iom post iom tiu allogiteco, senkonscie, maturiĝis je vera amo. Nur okaze de tiu maljusta kulpigo ŝi ekkonsciis, kiel profunda estas tiu amo. Sed – iom malgaje diris al si la knabino, – Vilfrido neniam montris, ke li redonas, eĉ en malgranda mezuro, ŝian amon. Eble li eĉ ne suspektas ion pri ĝi. Li ĉiam kondutis je ŝi tre ĝentile kaj kore, kvazaŭ ŝi estus pliaĝa kuzino lia. – Ĉu ŝi povos gajni lian amon nun per kunsento kaj sindonemo? Kial ne, se lia koro estas ankoraŭ libera? – Nenio ja estis dirita, kio supozigas al ŝi la malon. Li estis nur dekokjara knabo, kiam li forlasis Long-Seaton. – Ĉu ŝia amo venkos? – ŝi penis kredigi sin, ke ŝi sukcesos, ke la estonteco estos plena de feliĉo, tamen ŝi ne povis tute forpeli el la koro nedifineblan malgajecon.

Nun ankoraŭ demando sin altrudis, postulante tujan decidon: Ĉu ŝi ree skribos al Vilfrido por inviti lin viziti la pastrejon; aŭ ĉu ŝi petos la fraton, ke li skribu? – Post kelkminuta pripenso ŝi opiniis, ke pli dece estos, ke Filipo skribu. Jena komenco de letero estos tre taŭga: – Mia fratino kaj mi estos tre feliĉaj, se . . . k.t.p.

Pensante pri Vilfrido, Doroteo ne povis ne pensi ankaŭ pri la alia viro, Leo Broadbent. La hinda princido enkondukis lin en la rondon de art- kaj literatur-amantoj, kiuj regule kunvenis en la salonoj de la gepatroj. Li estis bonvena gasto, tiu lerta famiĝanta juristo, pro sia ĝentileco kaj spriteco. Kvankam li ne ofte aldonis ion tre valoran al priartaj aŭ prifilozofiaj diskutadoj, oni kelkfoje tre ŝatis liajn akrajn, spritajn kaj ĉiam trafajn rimarkojn. Lia vigla, juredukita, analizema kapo ofte fariĝis utila kontraŭpezo je tro imagemaj, fantaziemaj tendencoj, kiujn montris kelkaj el la anoj de la “Rondo estetika”. Doroteo, bone sciis – kiu virino ne rimarkus tion – ke Leo Broadbent, de l’ komenco de siaj vizitoj amindumas ŝin, kaj ŝi ankaŭ klare divenis, ke li rigardas Vilfridon per ĵaluzaj okuloj. Ĉiam, de la vespero, kiam ili surprizis Vilfridon per donacoj ĉe lia plenaĝiĝo, ŝi penis forigi el sia kapo la penson, ke Leo Broadbent forte malamas sian samvilaĝanon. Verdire, ŝi nur ekkaptis unu rigardon, sed ŝia amanta koro tuj prave divenis ĝian signifon. Tiu rigardo de malamo ĉiam de tiu tempo maltrankviligis ŝin. En siaj revoj, vidante la bildon de la kara viro, ŝi ankaŭ vidis, malantaŭ li, en la malluma profundo, la ombrecan, minacantan bildon de la akravizaĝa juristo. La personeco de Leo Broadbent estis ĉiam por ŝi nesimpatia, sed nun ŝi kore malamis lin.

En tiu momento ŝi permesis al sia fantazio pentri la bildon de la juristo kiel malamindan, malbelan monstron kun fajraj okuloj, minacantan noblaniman kaj senkulpan junulon. Tiu bildo, ŝajnis al ŝi, estas kvazaŭ fantoma fotografaĵo de la animo mem de la malbona viro. Ŝi eksentis nun pli firman ol iam konvinkon, ke tiu viro estas la krimulo kaj la elpensinto de tiu kruela intrigo, kaj des pli ŝi volis labori por elmontri la senkulpecon de la amata viro kaj malkovri, per ĉiuj rimedoj, la malbonegecon de la vera krimulo.

* * * * * *

Vilfrido revenis en sian hejmon ĉe la strato Theobald kun peza koro. Sinjorino Brent kaj Alfredo ree kondolencis lin, sed li klare sentis, ke mankas ilia kutima koreco; precipe sinjorino Brent montris, eble kontraŭvole, rimarkeblan sindetenemon. La ĉiam por li tiel bonkoran, patrinecan virinon evidente regis ĉagreno, krom kunsento kun li pro lia subita perdo. Li povis nur konkludi, ke ankaŭ la pensoj de ĉi tiuj amikoj veneniĝis kontraŭ li.

Kun ankoraŭ pli malgaja koro Vilfrido reiris, la sekvintan matenon, al sia laboro. Tamen streĉa okupado pri ellaboro de desegnaĵoj por nova kampara domego forgesigis al li dum kelka tempo lian ĉagrenon. Lian laboron interrompis la eniro en la oficejon de sinjoro Davis, la pliaĝa el liaj du estroj. Li estis dika, bonkora maljunulo, kiu tre estimis Vilfridon kaj havis altan opinion pri lia kapableco kiel arĥitekturisto. Sinjoro Davis forestis de Londono en la daŭro de la lastaj tri monatoj, pro profesiaj aferoj, en la graflando Nottingham kaj ĵus revenis.

– Ho, bonan tagon, sinjoro Gallimore, – li ekkriis gaje, – jen mi estas returne. Kiel vi fartas? Nu, dum mia longa foresto vi ja plenaĝiĝis, – ĉu ne? – kaj nun ni devas plenumi nian promeson, fari vin membron de nia firmo. He? Bone. Mi priparolos la aferon kun sinjoro Fort kaj poste mi vokos vin en nian oficejon. Mi jam malnete redaktis kontrakton.

Dirinte tion, li bonkore ekbalancis salute la kapon kaj lasis Vilfridon al liaj pensoj.

Tiu ĉi atendis unu horon, du horojn, sed la atendita voko ne okazis. Dum kelka tempo la antaŭvido de honora stato en lia profesio agrable okupis liajn pensojn, sed, iom post iom, la longa atendo ree plenigis lin je malgajaj korpremantaj sentoj. Fine la pordo de la privata oficejo malfermiĝis, kaj sinjoro Davis, aspektante tre serioze, petis lin, ke li envenu. Vilfrido tuj eksciis, kvazaŭ intuicie, ke ankaŭ ĉi tien la kalumnianto persekutis lin. La du estroj sidis ĉe kontraŭaj flankoj de granda skribtablo, seriozmienaj kaj evidente ĉagrenitaj. Sinjoro Fort, la pli juna firmano, apogante ambaŭ kubutojn sur la tablo, maltrankvile ludis kun anserplumo. Sinjoro Davis la unua ekparolis:

– Sidiĝu, sinjoro Gallimore, mi petas. Unue mi volas kondolenci vin pro la subita, malfeliĉa perdo de via onklo, pri kiu mi ĵus aŭdis. Tion mi tre bedaŭras, sinjoro Gallimore; kaj, ne malpli, efektive multe pli malĝojigas min aŭdi pri tiu terura ombro de suspekto, kiu kuŝas sur vi. Tio estas tre ĉagrena afero, mia juna amiko, tre ĉagrena afero.

Sinjoro Fort post mallonga, sed tre ĝena silento ĉesis ludi kun la plumo, eklevis la kapon kaj diris per voĉtono, kiu enhavis multe malpli da bedaŭro, ol tiu de lia kolego, eĉ iomete da severeco, kvazaŭ li volus malmoligi sian koron:

– Jes, sinjoro Gallimore, tiu ĉi famo – ni ne bezonas detale priparoli ĝin – nin treege malĝojigas, kaj vi facile komprenos, ke, antaŭ ol vi sukcesos plene purigi vin de tiu ĉi kulpigo, ni ne povos eĉ pripensi kondiĉojn de kontrakto pri aniĝo.

Tiu ĉi persekutado, la detruiĝo de liaj plej karaj esperoj, kaj nun la malvarma, kulpiga tono, per kiu tiuj ĉi vortoj diriĝis, ĉio ĉi tio kune estis pli, ol Vilfrido povis pacience elporti. Lia cerbo ekbolis de kolero, kaj lia vizaĝo paliĝis. Furioze kaj maltime rigardante sinjoron Fort en la okulojn, li respondis maldolĉe: – Ho, sinjoroj, vi do jam konkludis, ke mi estas kulpa, kaj vi kondamnas min eĉ ne farinte esplorojn kaj ne ĝenante vin por eltrovi, kiun klarigon mi povus proponi! Mi atendis de vi pli da justeco, pli da ĝentileco.

Sinjoro Fort siavice ekkoleriĝis. Akravoĉe li respondis:

– Unue, sinjoro Gallimore, moderigu vian voĉtonon. Due, neniu diris, ke ni kondamnas vin, aŭ sen esploro aŭ post esploro. Neniu eĉ diris, ke ni kredas je ebleco, ke vi estas kulpa. Mi tute atendis, ke vi povos rigardi nian situacion pli senpasie.

Sinjoro Davis nun levis la manon por montri, ke li volas paroli:

– Kredu al ni, sinjoro Gallimore, – li diris kun videbla embaraso, – ni kore kunsentas kun vi, kaj mi tute komprenas, ke tiu ĉi malfeliĉo iom trostreĉas vian paciencon, sed vi konsentos post iom pli trankvila pripenso, ke en la aktualaj cirkonstancoj ni ne povas agi alimaniere.

Vilfrido ne rekte respondis tiun ĉi parolon, sed, sin ree turnante al sinjoro Fort, li postule demandis:

– Ĉu mi povas demandi, kiu sciigis vin pri tiu krimo?

La alparoliton videble ekkoleretis la rekteco kaj la tono de tiu ĉi demando kaj, alprenante malvarman sintenadon, li respondis:

– Ne bezone estas, sciigi al vi la nomon de la informinto, tial ke ĉi tiu afero ja estas jam publika sciaĵo.

Subpremante ekflamiĝon Vilfrido rigardis sinjoron Fort dum momento senvorte. Lia vizaĝo estis ankoraŭ pala; lia brusto forte laboris kaj ĉirkaŭ lia buŝo vidiĝis signoj de akra animdoloro:

– Ho! – li diris, rektigante sin kun elmontro de nobla fiereco kaj digno, – permesu al mi diri, ke mi trovas tiun respondon tre maljusta kaj tre malbonkora. Kaj, ĉar pluaj vortoj estus senutilaj, permesu, ke mi adiaŭu vin.

Dirante tion, li tuj sin turnis kaj eliris el la ĉambro. Kun koro plena de malgajaj kaj maldolĉaj pensoj Vilfrido vagis tra la stratoj, ne sciante, kien li iras. Ĉiuj liaj plej ŝatataj revoj vaniĝis; la estonteco antaŭ li aspektis mallume, senespere, kaj eĉ la vivo ŝajnis al li malamindaĵo. La preterpasantoj aspektis por li kiel fantomoj; nur iafoje, unu aŭ alia ekpaŝis el nebula spaco por mire rigardi lin per suspektemaj okuloj. Tiuj ĉi ekrigardoj, la proksimeco mem de homoj ekkoleretigis lin. Tial li rapidigis siajn paŝojn kaj iris rekte al la parko Hyde por tie trankvile pripensi la tutan aferon kaj, se eble, decidi, kion li devas fari. Longe li sidis sub senfolia arbo, senkonscia pri la malsekeco de la benko kaj la penetrema, malseka malvarmeco de la aero. En la mano li tenis la arĝentornamitan bastonon, kiu rememorigis al li tiun feliĉan vesperon de la tago de lia plenaĝiĝo. Kia sortoŝanĝo okazis de tiu tago! Tiam la estonteco aspektis feliĉa, suna, kaj nun malluma, malĝoja.

Doroteo Parkinson: antaŭ li staris la bildo de tiu ĉarma, juna sinjorino, kiel li vidis ŝin, tiun vesperon, malsuprenirantan la ŝtuparon, en ŝia gepatra domo, kun feliĉa rideto de bonvenigo sur ŝia freŝa, bela vizaĝo. Ĉu Alfredo estas prava? Ĉu tiu knabino, certe kelkajn jarojn pliaĝa, ol li, vere amas lin? De tiam li evitis rekte rigardi al ŝi en la okulojn, kaj tamen, ŝajnis al li, ke iafoje li rimarkas en tiuj hele bluaj okuloj ekbrileton, parolantan al li pri amo. Sed, eble, tiu ĉi amo, se ĝi vere ekzistas, estas nur platona amo; eble nun ŝian deziron, helpi al li malkovri sian senkulpecon, nur instigis noblanimeco, sento pri maljustaĵo farita al li en ŝia gepatra domo. Kvankam la penso, ke ŝi tiel firme kredas je lia senkulpeco, estis tre agrabla, kaj kvankam ŝia sindono plenigis lin de dankemo, tamen li preskaŭ ne sciis, ĉu li devas ĝoji pri ŝia letero aŭ ne. Ĉiuokaze li ne devas kuraĝigi ŝin, atendi ion pli, ol lian dankecon kaj amikecon. La penso, ke Doroteo Parkinson povos iam, en lia koro, anstataŭi lian propran Flora’n, eĉ ne unu fojon eniris lian kapon. Dolĉa, konfidema knabino! Kiel nedisigeble ligita estis lia tuta koro al tiu travideble pura kaj malfalsa animo, lia idealo de knabina dolĉeco kaj virteco. Sed kiel malproksime, ŝajne, de li ŝi nun estis; kaj tutan ĉi tiun malfeliĉon kaŭzis al li malamiko, al kiu li neniam faris malbonaĵon.

Maltrankvile kaj malserene, kun kreskanta sento de malamo en la koro li ekmovetiĝis sur la benko. Ree li demandis sin: – Kian nedubeblan pruvon li havas, ke Leo Broadbent mem estas la krimulo? Nenian. Kaj tamen, nenio en la mondo estis por li pli senduba, ol tiu konkludo. Intuicio? Rememorante la parolojn de l’ hinda princido pri intuicio kaj liajn memtrompojn, li sentis malinklinon fidi al tiu supozita spirita kapablo. Ĉu, do, lia certeco estis bazita sur logika rezonado, sur senerara indukcio? – Sendube, – li respondis al si mem, – Leo Broadbent estas ja, krom mi mem, la sola persono, al kiu Kunwar Kriŝna montris la dokumentojn. Li estas la sola persono, kiu konis ĉiujn detalojn necesajn, por povi elpensi kaj ellabori tiun subtilan, diablan planon. Li estas la sola persono, kiu malamas min, kaj kiu havis sufiĉe da motivoj por elekti min kiel viktimon. Ke Leo Broadbent amindumas fraŭlinon Parkinson, ne estas ja sekreto. Ĵaluzo, do, estas verŝajne plua motivo. – Ju pli li pripensis la tutan aferon, des pli li konvinkiĝis, ke lia kalumniinto estas ankaŭ la krimulo, kaj des pli malnoblega la krimo aspektis. Sed – estis ja li mem, kiu estis brulstampita per tiu krimo, li, kiu estis la malestimegita elpelito! Regata de korpremo kaj maltrankvilo li ekleviĝis kaj vagis, dum kelkaj minutoj, sencele sur la herbejo. Ekplenigis lin pasia deziro sin venĝi, malkovri la faktajn kaj elmeti Leon Broadbent al la rigoreco de la leĝo kaj al la malestimego de ĉiuj liaj konatoj: Ruiniĝos tuta lia kariero kaj ĉiu ŝanco gajni la manon de fraŭlino Parkinson; li estos elpelita el ĉiu estiminda societa rondo en Londono kaj en la tuta regiono ĉirkaŭ Long-Seaton.

Sed ne longe li karesis tiujn venĝemajn pensojn. Leo Broadbent estas frato de lia Flora; kaj kovri lin per tia malhonoro ja kovros per malhonoro ŝin kaj ŝian tutan familion. – Ne, Vilfrido Gallimore, – li diris al si en la pensoj, – dronigi Flora’n, senteman, molkoran Flora’n, en malhonoro kaj malfeliĉo pro persona venĝo ne permesos via amo. – Tiam li rememoris la vortojn de fraŭlino Lambert, ke li estas en la okuloj de la knabino enkorpiĝo de altanimeco kaj nobleco. Kvankam li plene, akre sentis, ke li ne meritas ŝian altan opinion, li ne volis seniluzii ŝin. Ne, li provos kiom eble alproksimiĝi al tiu idealo. Cetere, eble estos trovebla pli da kontenteco en rezignacio, ol en venĝo. La lastaj vortoj de fraŭlino Lambert venis al li en la memoron: – Vilfrido, ne karesu en via brusto venĝemajn dezirojn; ili ĉiam malnobligas la koron, ‘Mia estas la venĝo; Mi repagos’, diras Dio. Lasu la venĝon al Li. Nun li demandis sin – ne la unuan fojon – kial ĉio ĉi tio okazas; kial la vivo havas por li tiom da ĉagrenaj, konfuzaj demandoj kaj problemoj. Sed, antaŭ ol li povis enprofundigi sin en unu el tiuj malgajaj, preskaŭ melankoliaj meditadoj, kiuj dum la lastaj monatoj fariĝis iom oftaj, iu facile ektuŝis lian ŝultron:

– Ho, Alfredo! – li ekkriis per voĉtono, kiu dubigis la veninton, ĉu la interrompo de l’ meditado faras al li plezuron aŭ ne.

– Vilfrido, – diris la instruisto, eksidante ĉe la flanko de la junulo, – vi aspektas tre malgaja. Mi malĝojas, ke vin tiom afliktas tiu bedaŭrinda afero. Kial vi ne faras min via konfidato?

Vilfrido ekrigardis la parolanton kaj malgaje respondis:

– Tial, ke, ŝajnis al mi, ankaŭ vi, Alfredo, kaj eĉ pli via patrino, kondutis je mi deteneme kaj suspekteme.

– Ne mi, – Vilfrido, – ne mi. Mi nur silentis, vidante vian detenemon, kaj atendis oportunan momenton, por priparoli la aferon kun vi. Aliflanke, mi timas, ke la patrino ne povas tute forigi suspekton, ke tiu malbela famo ne estas sen verŝajneco. La patrino estas, kiel vi scias – ĉu ne? – iom fanatika; kaj se nur vi estus konsentinta, iri kun ŝi kelkafoje al ŝiaj specialaj kunvenetoj, ŝi estus tuj forpelinta kun indigno ĉiun sugestion pri kulpeco. Vi iom tro pacience kaj, eble, kun tro granda ŝajnsincereco aŭskultadis ŝiajn strangaĵojn kaj mirrakontojn, tiel ke ŝi forte atendis vian konvertiĝon al ŝia aparta kredaro. Fine, via obstineco kaj persistemo legi filozofiajn verkojn, kiujn ŝi tre malaprobas, ĉagrenis ŝin kaj antaŭinklinis kredi tiun ĉi famon.

– Diru al mi, – lin interrompis la pli juna viro, – kiel vi sciiĝis pri ĝi?

– Mi ĝuste scias nek kiam, nek kiel la patrino informiĝis. Unue venis por vin viziti, du-trifoje, iu hindo, ĉiam dum via foresto, kaj poste mistera sinjoro, kiu faris misterajn informpetojn pri vi, kaj kiu promesigis ŝin, ke ŝi rigardu la aferon kiel konfidenciaĵon. Mia informinto estas sinjoro Broadbent.

– Mi atendis tion.

– Nu, lastan dimanĉon, kiam ni, la patrino kaj mi, reiris hejmen post la matena Diservo, ni renkontis lin, laŭ ŝajno hazarde, sed efektive, mi pensas, laŭ lia intenco. Li estis, kiel kutime, treege afabla: ĉarmegita nin renkonti kaj tre feliĉa pro la honoro esti prezentita al mia patrino, kaj aliaj ĝentilaĵoj. Kompreneble la konversacio turniĝis al vi, via subita perdo, via vojaĝo al Long-Seaton k.t.p. Poste li lerte aludis pri via antaŭa amikeco kun Sri Kunwar Kriŝna kaj la kulpigo, kiun la princido faris kontraŭ vi. La patrino aŭskultis avide kaj petis pluajn informojn, kiujn sinjoro Broadbent, ŝajne tre kontraŭvole, liveris. Tamen li liveris kaj per pluaj aludoj li sukcesis eksciti en ŝi kreskantan scivolemon. Li diris al ni, ke la princido jam forlasis Anglujon kaj . . .

– Ho, – ekkriis Vilfrido, – senutile do estus sendi al li leteron, kiun mi skribis al li hieraŭ nokte.

– Tre verŝajne. Sinjoro Broadbent ankaŭ sciigis nin, ke li sukcesis konsentigi la princidon sin deteni de starigo de polica enketo; tamen, demandite, ĉu li opinias vin kulpa, li iom ŝanceliĝe respondis, ke, tre zorge esplorinte la tutan aferon, li, kiel juristo, ne povis ne konkludi, ke vi estas la farinto de la krimo.

– Ĉu li informis vin pri la fakto, ke li mem estas la sola, cetera persono, al kiu la hindo montris la dokumentaron?

– Jes, li informis, sed ŝajnigis, ke la penso pri ebleco, ke iu povus, eĉ momenton, rilatigi la krimon kun li mem, ne eniris lian kapon. Mi tre atente observis lian vizaĝon kaj mi ekpensis, ke, aŭ neniam mi pli plene trompiĝis pri la karaktero de persono, aŭ ĉe mia flanko iras unu el la plej ruzaj kaj senskrupulaj krimuloj, kiuj iam makulis la juristan profesion. Kaj ju pli mi aŭskultis lin kaj studis liajn akrajn trajtojn, des pli la konvinko plifortiĝis, ke ne pri vi mi trompiĝis.

– Dankon, Alfredo. Nun rakontu al mi, mi petas, ĉion, kion tiu fripono diris, kaj poste mi sciigos al vi la malmultajn faktojn, kiujn mi konas pri tiu ĉi malfeliĉa afero.

La interkomunikitajn detalojn jam konas la leganto. Vilfrido kaŝis antaŭ la amiko nek sian amon al Flora Broadbent, nek sian decidon, pro la knabino, ne peni por publike malkovri la kulpecon kaj malbonegecon de ŝia frato. Jen – li diris kun emocio, – mia malenviinda situacio. Nuntempe la perspektivo estas malluma, sed ne senespera. Mi klare sentas, ke, eĉ flankenmetante la motivon rilate al Flora Broadbent, mi ne trovos kontentecon per eble longedaŭra penado, pro venĝo, ruinigi malamikon. Mi nun staras sola en la mondo, sen patro, supozeble sen patrino, aŭ iu konata parenco. Mi povas iri aliloken kaj rekomenci, por tiel diri, mian vivon. Novan vivon, Alfredo, mi sopiras; se nur mi povus forgesi la malnovan! Ne nur pri nova vivo mi sopiras, laŭ eksteraj cirkonstancoj, sed ankaŭ – kaj, kredu min, pli pasie – rilate al miaj spiritaj travivaĵoj. Vi ne povas imagi kiel konfuzaj estas miaj intelektaj kaj spiritaj spertaĵoj, kaj . . . ne, lasu min daŭrigi – kaj kiel forte premadas min multaj maltrankviligaj demandoj. Tiom da inter-kontraŭdirantaj influoj kunlaboradis por nebuligi mian spiritan perspektivon. Jen estas . . . sed mi ne volas lacigi vin per la malgaja katalogo de tiuj konfliktantaj vivimpresoj; vi jam konas ilin grandaparte. Vi ne miros, do, ke mia animo en la daŭro de la lastaj jaroj baraktadis en marĉo de duboj kaj necertaĵoj, de malkontentaĵoj kaj sopiroj. Se nur mi povus forgesi ĉion kaj rekomenci serĉi la veron, sen kiu mia koro neniam trovos feliĉon. Ne interrompu min, – li diris, kiam sinjoro Brent denove volis interĵeti rimarkon, – nur unu frazon plu. Mia deziro koni la veron – kaj precipe post la morto de mia kara, nobla, sed Dion-neanta onklo, la veron pri la postmorta vivo – estas profunda, pasia, tamen kelkfoje mi timas ekkoni ĝin.

Vilfrido eksilentis kaj malgaje, enpense rigardis la herbon antaŭ si. Sinjoro Brent tuj parolis:

– Por diri ĉion, kio estas en mia koro, mi ne havas, bedaŭrinde, sufiĉe da tempo, ĉar mi devas reiri al la kolegio post kelkaj minutoj. Vilfrido, knabo mia, vi rigardas la aferojn metafizikajn el tro subjektiva vidpunkto. Tio estas malsaĝa. Mi miras, ke homo, naturdotita per fantaziemo, kiel vi, ne povas venki tiun inklinon. “Kio estas la vero?” Ĉu vi kredas, ke la homa cerbo iam eltrovos la tutan veron? Neniam. La vero mem estas evitema, kiel ignis fatuus – kaj eble tiel malgrava. Malsaĝe, do, estas pasigi la vivon, krevigante al si la kapon pro io tiel ombreca, neatingebla. Kaj nun rilate al la tuja estonteco, mi tute aprobas vian decidon, pro amo al Flora Broadbent ne peni publike elmontri la malbonegecon de ŝia frato. Tiu ĉi decido estas honorinda kaj plaĉas al mi pro ĝia romantikeco. Ĉiuokaze, se li vere estas la krimulo, pri kio mi ne dubas, mi timas, ke li jam kovris ĉiujn postesignojn tro lerte por facila eltrovo. Nu, aŭskultu mian konsilon, Vilfrido. Se mi estus en via loko, mi pasigus kelkajn jarojn en diversaj fremdaj landoj. Vi nun havas ja sufiĉe da mono, por esti sendependa de laborenspezoj, almenaŭ dum kelka tempo. Vi ja ĉiam intencis studi eksterlande alilandan arĥitekturon, kaj tio estas tre konsilinda. Iru do, mia knabo, travojaĝu Germanujon, Italujon, Francujon kaj Hispanujon; alprenu novajn ideojn, studu la arĥitekturon, la muzikon, la popolmorojn kaj aliajn aferojn. Reveninte post kelkaj jaroj vi povos rekomenci vian vivon ĉi tie aŭ aliloke kaj tute malatenti ĉiujn kalumniintojn. Malgraŭ ĉiuj viaj malfeliĉaĵoj mi tre volonte interŝanĝus la lokon kun vi.

– Dankon, Alfredo. Via konsilo estas tre saĝa, kaj mi jam pripensis la konsilindecon de tia plano. Mi do foriros Germanujon tuj, kiam mi faros la kelkajn necesajn preparojn. Ankoraŭ hodiaŭ mi vizitos pastron Parkinson kaj fraŭlinon Doroteo, kiu nun mastrumas por sia frato. Ambaŭ petis, ke mi baldaŭ vizitu ilin; ili tre amike proponas, priparoli la aferon kun mi kaj ĉiel helpi al mi elmontri mian senkulpecon. Pastro Parkinson, do, ankaŭ kredas min senkulpa. Kompreneble, estas agrable scii, ke ili kunsentas kun mi kaj ke ili volas helpi, tamen mi ne deziras tre instigi ilin, precipe ne fraŭlinon Doroteo . . .

– Mi komprenas, Vilfrido. Mi ne eraris pri Doroteo: pli ol amikeco instigas la knabinon, kaj vi devas esti singarda. Tamen, se ili volas, dum via foresto, peni por malvolvi tiun ĉi misteron, – kiel mi ankaŭ penos – mi ne malhelpus ilin.

* * * * * *

Survoje al la orienta kvartalo de Londono, Vilfrido preterpasis, sur la strato Fleet, la restoracion, kie li kutime tagmanĝis. Ne pli frue ol tiam li ekpensis, ke li manĝis nenion depost la sepa matene, kaj ke nun jam estas post la tria posttagmeze. Li do eniris kaj okupis sian kutiman angulon en soleco. Poste li daŭrigis la vojon, ankoraŭ enpense, sed jam en pli serena humoro.

Pastro Parkinson akceptis Vilfridon tre kore en sia skribĉambro. Petinte, ke li eksidu, li diris:

– Bedaŭrinde mia fratino ne estas hejme. Ŝi eliris por viziti unu el miaj paroĥaninoj, kiu estas ĉiama suferantino. Mi ĝojas diri, ke Doroteo jam mirige sin adaptas al sia nova situacio. Sed ŝia foresto donas al mi okazon, ĝis ŝia reveno, malkaŝe priparoli tiujn bedaŭrindegajn okazintaĵojn. Kredu al mi, mia fratino kaj mi tre sincere deziras helpi al vi, se eble, malvolvi tiun malfeliĉan misteron. Ĉu vi jam konsultis vian advokaton?

– Ne, sinjoro pastro, kaj mi ne intencas tion fari, almenaŭ mi ne volas, ke li sin okupu profesie pri tiu afero.

– Ne? Vi mirigas min. Kial?

– Mi estos kontenta, se miaj amikoj, kiuj nun kredas je mia kulpeco aŭ je ebleco, ke mi kapablas fari tian krimon, ekscios, ke mi estas senkulpa.

Filipo Parkinson rigardis dum momento la vizaĝon de la pli juna viro kvazaŭ li volus legi en ĝi la motivon de tiu neordinara agmaniero.

– Ĉu vi ankaŭ opinias, ke nur unu el du personoj povas esti kulpa: aŭ sinjoro Broadbent, aŭ vi?

– Jes, – firme respondis Vilfrido, – laŭ mia scio, nur tiu ĉi alternativo ekzistas; eĉ se en la komenco mi havus ian duban, postaj okazintaĵoj forigus ilin. Tuj sinjoro Broadbent komencis disvastigi inter ĉiuj miaj konatoj la novaĵon, ke mi faris abomenan krimon. Krom tio, mi havas kaŭzon por pensi, ke li forte malamas min kaj per ĉiuj rimedoj prilaboras mian ruinigon.

La juna pastro aspektis ankoraŭ pli mirigite. Per voĉtono, montranta nenian dubon pri la sincereco de lia gasto, li demandis ĝentile:

– Kvankam sinjoro Broadbent estas via plej danĝera malamiko, vi tamen deziras ŝirmi lin kontraŭ plenmeritita puno?

Vilfrido iom embarasiĝis, sed, malkaŝe redonante la demandantan, al li direktitan rigardon, li respondis:

– Mi staras sola en la mondo, sen ia konata parenco, kaj facile povos komenci novan vivon aliloke aŭ ĉi tie post kelkjara foresto. Aliflanke, publika kondamno de sinjoro Broadbent alportus al tre honorinda, multmembra familio teruran malhonoron, kaj . . . iuj el tiu familio estas al mi tre karaj.

Iuj?

– Nu, almenaŭ unu . . .

– Mi komprenas.

– . . . krom tio, mi ĉiam intencis pasigi kelkajn jarojn en fremdaj landoj por pligrandigi mian scion pri arĥitekturo kaj aliaj artoj kaj nun, post tiuj ĉi malfeliĉaj okazintaĵoj kaj pro aliaj kaŭzoj mi sentas fortan deziron serĉi eksterlande, en novaj ĉirkaŭaĵoj novan vivon, novan inspiron kaj, se eble, novan perspektivon.

Vilfrido eksilentis. Esprimo de malĝojo aperis sur lia vizaĝo, kaj liaj esprimplenaj okuloj reve rigardis en la spacon, kvazaŭ li jam estus, en la pensoj, malproksime de tiu ĉambro en Aldgate.

Pastro Parkinson enpense rigardis la delikatan profilon de la junulo:

– Mia kara amiko, – de kiam ni renkontiĝis ĉe miaj gepatroj antaŭ kelkaj semajnoj, mi ofte pensis pri vi. La konversacioj de tiu vespero kaj precipe la mallonga interparolo, kiun mi havis kun vi, konkludigis min, ke via animo estas maltrankvila pro intelektaj kaj spiritaj duboj, kaj ke vi sopiras pri io pli alta, ol filozofiaj difinaĵoj kaj senfinaj, senutilaj provadoj per pli-malpli fantaziaj teorioj. Ĉu tiu maltrankvileco estas unu el la de vi ĵus aluditaj “aliaj kaŭzoj”?

– Jes, – simple respondis Vilfrido, – vi prave konjektis. La diversaj influoj, laŭ kiuj, de mia infaneco, formiĝis miaj vivkonceptoj, estis tre kontraŭaj, konfuzaj. Denatura inklino esplori la veron kaj konscio pri iu sopiro en mia animo, kiu postuladis kontentiĝon, ambaŭ de l’ kapo kaj de l’ koro, aŭskultigis min al ĉiuj, kiuj pretendis ke ili ekkonis la veron aŭ trovis kontentecon. Kaj studado de filozofiaj verkoj ankoraŭ pli enprofundigis min en marĉon de duboj kaj malhelpaĵoj.

– Nenia mirindaĵo, amiko mia; neeble estas por homa cerbo eltrovi Dion. Imagu, ke venos inteligenta estaĵo el tute alia mondo, havanta nenian rilaton kun tiu ĉi universo. Tera loĝanto gastigas la alimondulon kaj montras al li la mirindaĵojn de tiu ĉi planedo. Li sciigas al li, ke senfine bona, ĉiopova, ĉioscianta Dio kreis tiun ĉi universon kaj per sia volo saĝe regas ĝin. Ĉu vi ne atendus, ke unu el la unuaj demandoj, kiujn tiu fremdulo farus al sia gastiganto pri tiu ĉi Dio estus: – Ĉu via Kreinto kaj Reganto malkaŝis sin al vi homoj?

– Vilfrido enpense jese balancis la kapon.

Sinjoro Parkinson daŭrigis: – Tre kompreneble. Kaj ĉu vi ne pensas, ke tiu fremduniversa intelektulo tre mirus, sciiĝante, ke kompare malmultaj homoj ĉi tie plene, konfide akceptas tiun mem-malkaŝigon?

Certe li mirus, – respondis Vilfrido.

La pastro leviĝis kaj elprenis el libroŝranko libron binditan per nigra ledo, – Vi foriros eksterlanden por serĉi novan vivon. Ĉu mi povas peti, – li demandis ĝentile kaj bonkore, – ke vi bonvole akceptu kaj kunprenu tiun malgrandformatan Biblion?

– Dankon, sinjoro pastro, – diris Vilfrido, – tio estas vera bonkoraĵo, kiun mi alte ŝatas.

– Atente legu la libron kun simpla, sincera deziro ekkoni la veron, sen ia komentario. La Sankta Spirito mem, kiu inspiris la paĝojn, estu senpere via instruisto.

– Koran dankon; mi nepre faros tion.

– Mia fratino ĵus revenis; mi aŭdis la dompordon malfermiĝi. Ĉu vi, do, ne deziras, ke ni, dum via foresto, penu por eltrovi la kulpulon?

– Mi estos al vi tre danka, se vi sukcesus evidentigi mian senkulpecon ĉe viaj gepatroj kaj la amikaro, kiun mi renkontadis en ilia domo, ne kaŭzante tamen sensacion.

– Ni certe faros nian eblon, sinjoro Gallimore, tre volonte. Kiam vi intencas foriri?

– Per la proksima ŝipo, kiu veturos al Hamburgo.

– Tiel baldaŭ? Tio estos postmorgaŭ. Bona ŝipo forveturos Hamburgon je la deka, ĵaŭdon, el la doko Sta. Katarina.

En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj Doroteo Parkinson eniris. Ŝi estis vestita per simpla vesto el malhele bruna, lana ŝtofo kaj surhavis malgrandan ĉapelon kun du longaj rubandoj, el nigre blua silko, pendantaj sur ŝiaj ŝultroj. Malgraŭ la simpleco de sia vestaĵo ŝi montris bonan guston kaj naturan elegantecon. Ekvidante Vilfridon Doroteo facile ruĝiĝis, kaj sur ŝia esprimplena vizaĝo vidiĝis surprizo kaj ĝojo, kiuj tamen tuj cedis al serioza, maltrankvila mieno.

– Ho, sinjoro Gallimore, – ŝi diris kore, – mi ne atendis, ke vi venos tiel frue. Kiel vi fartas? Mi tre malĝojas aŭdi pri la sortobatoj, kiuj vin trafis.

Vilfrido prenis la etenditan al li manon kaj respondis ĝentile, evitante, tamen, rigardi rekte al ŝi en la okulojn:

– Mi kore dankas vin, fraŭlino Parkinson, pro via praktika, oportuna kunsento. Mi certigas vin, ke via malkaŝa kredo je mia senkulpeco efikis kiel balzamo sur vundita koro.

Pastro Parkinson staris ĉe la skribtablo atente kaj zorge rigardante la vizaĝojn de la du interparolantoj. Li jam divenis iliajn sekretojn. La ekbrileto en la okuloj de la knabino, la facila ruĝiĝo de ŝiaj vangoj kaj la vana peno kaŝi tremeton en la voĉo certigis lian suspekton, ke ŝian koron plenigas profunda amo al tiu noblaspekta viro. Aliflanke, eksciinte, ke Vilfrido amas fratinon de sinjoro Broadbent, li facile komprenis lian iom embarasan situacion. La rigardo, kiun la altkreska, maldiketa viro en pastra vesto kaŝe direktis al sia fratino estis plena de malĝojo kaj kompato, sed li penis paroli per gajeta tono, kvazaŭ li komunikus agrablan novaĵon:

– Sinjoro Gallimore venis por diri adiaŭ, Doroteo, – li diris, – nia amiko iros eksterlanden postmorgaŭ kaj forestos kelkajn jarojn.

Dum momento la koro de Doroteo preskaŭ ĉesis bati, kaj ŝiaj vangoj paliĝis. Kun granda surprizo ŝi demandis:

– Eksterlanden, sinjoro Gallimore? Ĉu vi do ne deziras . . . tiri la kulpulon al la juĝo?

Antaŭ ol Vilfrido povis respondi, sinjoro Parkinson ekparolis:

– Ne tuj, Doroteo. Mi tute aprobas, pro pli ol unu kaŭzo, la planon de sinjoro Gallimore pasigi kelkajn jarojn en fremdaj landoj. Intertempe ni, kaj, sendube, aliaj el liaj amikoj, povos pli bone labori sekrete pro lia afero. Sed nun, fratino, prizorgu la vespermanĝon. Ĉetable ni priparolos farotaĵojn.

Fraŭlino Parkinson demande ekrigardis unue la fraton kaj poste Vilfridon. Tiu lasta estis tre kontenta pri la parolo de la pastro, kiu donis al li okazon por plue pripensi lian respondon. Li do nur diris:

– Bone, fraŭlino Parkinson, ni interkonsiliĝos dum la vespermanĝo; ĉu ne?

Vilfrido sentis sin multe pli serena, kiam, post la ĉetabla interkonsiliĝo, li povis adiaŭi siajn bonkorajn geamikojn. Li sciis, ke pastro Parkinson tute komprenas kaj aprobas liajn motivojn kaj li estis al li tre danka pro lia lerta kaj takta kondukado de la iom ĝena konversacio. – Ĉu la knabino suspektas la ĉefan motivon, kiu instigis lin tiel agi? – li demandis sin. Se ŝi vere amas lin, estus ja pli bone, ke ŝi suspektu la veron. – Efektive dum la transtabla interparolo venis al Doroteo la penso, ke, eble, pro amo al fratino de Sinjoro Broadbent Vilfrido ne volis elmeti ties familion al malhonoro; sed, kiam li adiaŭis ŝin ĉe la pordo kaj varme, tamen kun sentebla embaraso, dankis pro ŝia preteco helpi al li, ŝi plene konsciis, ke la espero gajni la koron de tiu viro estas vana, ke lia amo jam apartenas al alia.

* * * * * *

Du tagojn poste, vespere, Vilfrido staris sur la ferdeko de ŝipo iranta al Hamburgo. Sento de malĝojo kaj soleco regis lian koron: Li postlasis ĉion ŝatindan, kion la mondo por li entenis: Floran kaj fraŭlinon Lambert. Ĉu iam li revidos ilin? Li konsciis, ke, tiel forirante, li kaŭzas al ili akran doloron; tamen li ne dubis unu momenton, ke li agis saĝe kaj prave.

La ŝipo, malrapide forpelita de facila vespera vento, glitis maldiligente el la larĝa riverbuŝo de la Tamiso en la plenmaron. Baldaŭ la patrujo malaperos el la vido.

– Kiel stranga estis mia ĝisnuna sorto, – li pensis, – Ĉu la estonteco estos same enigmoplena? Longe li rigardis reve la ĉiam pli malpreciziĝantajn vidaĵkonturojn ĝis la lastaj pintoj malaperis, dronante en ĉehorizonta, nebula tavolo. Poste li turnis sin kaj iris al la antaŭparto de la ŝipo. Antaŭ li brilis la konstelacio Oriono kaj ĝuste super la busprito staris la bela, gaje trembriletanta Siriuso, ŝajne farante al li signon, ke li sekvu ĝin al la lando de sia naskiĝo. Sento de nova espero ekplenigis lian koron:

– Nova vivo! – li diris al si mem duonvoĉe, – Nova vivo!

ĈAPITRO XIII

Ĉirkaŭ ses monatojn post la foriro de Vilfrido, Flora staris ĉe la fenestro en la ĉambreto de fraŭlino Lambert, aranĝante belan bukedon da aŭtunaj floroj, kiujn ŝi alportis el sia propra malgranda ĝardeno. Ŝia vizaĝo estis pli ol ordinare pensema. La malsanulino ame rigardis la belforman, maldiketan figuron de la knabino, kiu nun komencis alpreni iom pli virinan aspekton. Post kelkminuta silento Flora sin turnis kaj diris ŝanceliĝe:

– Mi havas novaĵon por vi, karulino, sed mi ne scias ĉu ĝi . . . mi timas, ke ĝi malĝojigos vin.

– Jes, Flora, mi pensis, ke vi deziras ion al mi sciigi, sed ke vi ŝanceliĝas pro timo ĉagreni min. Via vizaĝo diris tion al mi. Kio vin korpremas, mia kara?

– Ho, kara fraŭlino Lambert, – ekkriis la knabino, sidiĝante apud la lito kaj ekprenante la manon de la amata virino, – mi foriros Londonon morgaŭ, kaj mi venis por diri adiaŭ al vi.

Ŝia voĉo tremetis, kaj ŝiaj malhelaj, konfidemaj okuloj ekpleniĝis de larmoj.

– Nu, karulino, mi ne dubas, ke tio alportos al vi bonon. Ĉu vi loĝos kun via onklo Graham?

– Ne tute; sed aŭskultu, kaj mi rakontos al vi, kiel tio okazis. Kaj, ho, mi esperas, ke vi aprobos mian paŝon! Vi scias, ke, de kiam Leo skribis al ni pri Vilfrido, mia vivo en la hejmo fariĝis pli kaj pli malĝoja. Ĝi estis sufiĉe malgaja antaŭe, sed dum la lastaj monatoj mi preskaŭ ne sciis kiel elporti ĝin. Nu, antaŭ semajno alvenis onklo Graham por pasigi kun ni kelkajn liberajn tagojn. Li nun estas direktoro de la granda hospitalo Guy en Londono. Iun vesperon, kiam ni sidis kune en la kabineto de la patrino, li plendis pri manko, en la hospitalo, de bonedukitaj, ĝentilaj flegistinoj. Li fariĝis tute elokventa, priparolante la noblecon de tia okupado por junaj virinoj el bonaj familioj, kiuj volas sin dediĉi al vivo de bonfarado. – “Jen estas”, – li ekkriis, – “bonega okazo por multaj junulinoj, kies vivo nun estas senutila kaj sencela, kaj kiuj sopiras fari ion noblan, heroecan. La neceso estas granda, ĉar en multaj okazoj milda flegado kaj kunsenta konduto efikas pli bone, ol kuracilo.” – Nu, vi scias, ke jam delonge mi sopiras eliĝi el tiu ĉi unutona ekzistado, el mia malmultutila sulko kaj plenigi mian vivon per utilaj bonfaroj. Aŭskultante la vortojn de onklo Graham, mi eksentis, ke laborado en hospitalo tute akordiĝos kun miaj inklinoj, kaj ke mi trovos en tiu okupo plenan kontentecon, eble eĉ feliĉecon. Ĉu vi pensas, ke mi taŭgas por flegado?

En la koro de la malsanulino batalis malegoista ĝojo pro venonta al la knabino sortoŝanĝo, enhavanta promeson pri kontenteco kaj beno, kun natura sento de malgajeco pro la penso, ke ŝi perdos la vizitojn de la dolĉa knabino, kiun ŝi amis kun vere patrina amo. Ŝiaj nur maloftaj vizitoj estis nun ŝia sola konsolo. Sed ŝia malegoismo facile venkis, kaj, ame rigardante la respondavidan vizaĝon de Flora, ŝi diris:

– Jes, karulino, vi ne povus elekti pli taŭgan okupon. La natura emo de via karaktero kaj de via koro igas vin aparte taŭga por flegado. Dio benu vian decidon.

– Ho, – ekkriis Flora, – dankon! Sed ĉu vi ne tro malĝojos, ne vidante min, nek Vilfridon?

– Ne tro, ne tro, – respondis la pala virino, penante regi sin. – Kompreneble mi sentos min soleca, sed mi ja scios, ke vi estas kontenta, plenumante noblan vivocelon. Vi kaj Vilfrido ĉiam estos en miaj pensoj, kaj mi estos kontenta, intertempe min okupi per propetoj pro vi kaj aliaj; mi ja havas nenian alian celon nek deziron en tiu ĉi mondo.

Kortuŝite Flora ekkriis: – Ho, fraŭlino Lambert, kiel bona vi estas, kaj kiel plenplena de amo estas via kara koro! Nu, post la vespermanĝo mi parolis kun mia onklo en lia dormoĉambro pri mia deziro. Li estis treege kontenta kaj diris: – “Jes, virineto – li ĉiam nomas min ‘virineto’ aŭ ‘mia amatineto’ – mi atendis, ke vi volos veni; efektive por decidigi vin, mi parolis tiel. Tiu ĉi domo ne estas ideala hejmo por vi. Vi estos pli feliĉa ĉe onklino Johana kaj mi, aŭ, se vi preferas, loĝante en la hospitalo.” – Unue la gepatroj firme kontraŭstaris tiun “neaŭditan projekton”, sed onklo Graham, kiu estas tiel persistema kaj diktatora, kiel bonkora, sukcesis, post longaj diskutoj, konsentigi ilin. Mi timas, ke li iom akre kaj tre malkaŝe montris al ili sian opinion pri pli ol unu afero. Kelkaj malbonkoraĵoj ankaŭ diriĝis pri kara Vilfrido. La patrino opiniis, ke la subita forkuro de Vilfrido estas la plej klara pruvo de lia kulpeco. Sed ni ambaŭ ne kredas tion, – ĉu?

Fraŭlino Lambert karesis la manon de Flora kuŝantan sur la litkovrilo kaj respondis:

– Ne, karulino, eĉ se la tuta mondo kondamnus lin; ni ĉiam kredos je li. Iam lia nobleco malkovriĝos.

Dum momento Flora demandis sin, kion signifas la lastaj vortoj de la amikino, kaj poste ekparolis iom ŝanceliĝe:

– Kaj pro dua kaŭzo mi deziregas iri Londonon. Eble ŝajnos al vi ridinde aŭ ĥimere, sed mi tie laboros per ĉiuj miaj fortoj por eltrovi la veron pri tiu krimo. Mi estas tute serioza, kara amikino; eble estas, ke amo venkos, kie juristoj malsukcesus.

Malgaja rideto ekaperis sur la pala vizaĝo de la suferantino:

– Vi estas tre esperema, mia kara, – ŝi diris, – sed eble vi ne havas ĝustan ideon pri la lerteco kaj elturniĝemo de la personoj, kun kiuj vi havos aferon, kaj eble vi havigos al vi grandan . . . malĝojon.

– Ne malkuraĝigu min, karulino; nur imagu mian ĝojon, se mi sukcesos malkovri antaŭ la mondo lian senkulpecon!

– Mi ne volas senkuraĝigi vin, Flora, mi nur deziras averti vin. Estu singarda, vi havos aferon kun senskrupulaj, danĝeraj kontraŭuloj. Ĉu via onklo helpos al vi?

– Mi ne scias. Mi petos lin post kelka tempo. Nun li estas tro sub la influo de la opinio de la gepatroj.

– Kaj via frato Leo?

– Ho, onklo Graham ne lasos Leon influi lin; la rilatoj inter ili ne estas tre amikaj.

Flora leviĝis por diri adiaŭ: – Mi devas nun foriri, – ŝi diris post momento mallaŭte kaj malgaje, penante ne montri la emocion, kiun ŝi sentis.

– Dio benu vin, mia karega Flora, – diris la virino trankvile, – kaj estu ĉirkaŭ vi fajra muro.

La disiĝo estis por ambaŭ tre dolora, pli dolora, efektive, ol unu konsciis pri la alia. Post longa, ama ĉirkaŭpremo kaj silenta, reciproka propreĝo Flora elkuris senvorte el la ĉambro.

La patrino de Vilfrido ree estis sola kun preskaŭ dolorŝirita koro. Ĝis tiam ŝi detenis sin de larmoj, sed nun ŝi lasis malpezigajn gutojn elverŝiĝi sur la palajn vangojn. Reve ŝi rigardis tra la fenestro la kelkajn rozkolorajn vespernubetojn. Antaŭ ŝiaj internaj okuloj kuŝis perspektivo de eĉ pli soleca, senĝoja vivo, ol antaŭe; kaj akra sento de forlasiteco, dum momento, sin enŝtelis en ŝian bruston. En la daŭro de la ses monatoj de kiam Vilfrido forlasis Anglujon, ŝi ricevis nur kvar leterojn de li. Ili montris kortuŝan amon kaj zorgemon pri ŝia bonfarto kaj pri tiu de Flora, sed ankaŭ malgajecon kaj senton de soleco. Sed iom post iom pli sereniĝis ŝia dolĉa vizaĝo, kaj la larmoj ĉesis flui. Ŝiaj lipoj ekmoviĝis kaj paroletis:

– Mi dankas Vin, ke mi ne bezonas porti sola tiujn sortobatojn. Vi ja ankoraŭ estas kun mi.

* * * * * *

Ree pasis ses monatoj. Flora, en malhele griza, flegistina vesto kaj beleta, kufosimila ĉapo, de kiu du longaj silkaj rubandoj flirtis en facila, vespera vento, iris rapide laŭlonge de la strato Whitechapel en la direkto al Aldgate. Ŝi estis vizitinta unu el siaj antaŭaj pacientoj, malriĉan virinon, kiu rigardis viziton de “dolĉa fratino Flora” kiel feliĉegan okazon. Ŝia nova okupo estis ĉiurilate sukcesplena. Ŝatata laboro en la malsanula ĉambrego liveris al ŝi veran kontentecon kaj ebligis ŝin iafoje eĉ forgesi la obtuzan kordoloron, kiun kaŭzis la disiĝo de Vilfrido. Onklo Graham fervore laŭdis sian nevinon pro ŝia lerteco kaj malofta sindonemo; kaj ŝia dolĉa, pacienca temperamento gajnis la adoron de ĉiuj pacientoj kaj kunlaborantoj. En la domo de la geonkloj en Kennington* Flora estis ofta, amata gastino. Ambaŭ divenis la kaŭzon de ŝia kutima malgajeco kaj ame faradis ĉion eblan por forgesigi al ŝi la malfeliĉan sortobaton.

* Sud-Londona Kvartalo.

La knabino estis survoje al la hospitalo por veturi kun sia onklo Graham en ties kaleŝo al Kennington por tie pasigi la finon de la liberaj posttagmezo kaj vespero. Enirinte flankstraton por eviti la bruon kaj interpuŝiĝadon, ŝi turnis la pensojn al amata temo, Vilfrido, kiam ŝia atento altiriĝis al informtabulo apud la pordego de preĝejo. Ŝi haltis kaj legis: – “Preĝejo Sta. Kutberto. Pastro Filipo Parkinson, M.A.* Ŝia koro forte ekbatis: Tio sendube, estas la filo de gesinjoroj Parkinson, pri kiu Vilfrido rakontis al ŝi kaj al fraŭlino Lambert. Tuj ekregis ŝin deziro viziti tiun sinjoron, kiun Vilfrido priskribis kiel tre afablan kaj bonkoran viron. Apud la preĝejo staris beleta domo, sur kies superporda fenestro ŝi legis la vortojn: “Pastrejo Sta. Kutberto”. Post kelkminuta zorga, maltrankvila pripenso la knabino supreniris la ŝtuparon kaj sonorigis.

* Magister artis.

– Ĉu sinjoro pastro Parkinson estas hejme? – ŝi demandis junan sinjorinon, kiu malfermis la pordon.

– Jes, fraŭlino, volu enpaŝi. Kiun mi havos la plezuron anonci?

– Mia nomo estas Flora Broadbent.

Doroteo Parkinson – estis ŝi, kiu malfermis la pordon – estis tro bone edukita por montri la surprizon, kiun ŝi eksentis. Malfermante la pordon de la skribĉambro de l’ frato, ŝi petis Flora’n eniri.

– Filipo, – ŝi diris, – fraŭlino Broadbent deziras paroli kun vi.

Pastro Parkinson surprizite leviĝis de la seĝo antaŭ skribtablo, ĝentile klinsalutis la venintinon kaj diris:

– Bonan tagon, fraŭlino Broadbent. El Long-Seaton, supozeble?

– Jes, – respondis la knabino en flegistina vesto, timeme rigardante la vizaĝon de la juna pastro, kvazaŭ por konjekti, kian akcepton havos ŝia peto. – Mi estas fratino de l’ advokato Leo Broadbent, kiun vi ja konas; ĉu ne?

– Efektive. Jes, mi renkontis sinjoron vian fraton unufoje en mia gepatra domo, – respondis pastro Parkinson afable kaj poste diris al sia fratino: – ne foriru, Doroteo, ĉar, supozeble, la vizito de fraŭlino Broadbent estas same por vi, kiel por mi; ĉu ne?

Etendante la manon al la sinjorino, Flora ekkriis: – Ho, vi do estas fraŭlino Parkinson; mi ofte aŭdis pri vi.

Doroteo faris ĝentilan respondon kun, verdire, pli da koreco, ol ŝi efektive sentis.

Filipo Parkinson nun proponis, ke ili iru en la saloneton kaj, kiam ili estis sidiĝintaj, li ekrigardis la gracian, timeman knabinon, esperante, ke ŝi ekparolos. Li kaj lia fratino sentis ioman embarason pro la evidenta maltrankvileco de la vizitantino. Post momento tiu ĉi ekparolis, nerve tordante la finon de ĉaprubando:

– Mi estas jam de ses monatoj flegistino en la hospitalo Guy, kies ĉefdirektoro estas mia onklo, doktoro Graham. Preterpasante vian preĝejon mi ekvidis vian nomon, sinjoro pastro, kaj mi sentis fortan deziron paroli kun vi kelkajn vortojn pri . . . grava afero...

– Mi estos tre feliĉa iel helpi al vi, fraŭlino.

– Mia vizito, – daŭrigis la knabino, – ne rilatas mian fraton Leon . . . almenaŭ ne rekte. Sinjoro, kiun mi konas jam de mia infaneco – mi povas nomi lin amiko – estas kruelege, maljuste kulpigita pri malnobla krimo. Vi ja konas lin, sinjoron Vilfridon Gallimore. Tre multaj, kaj el ili, malfeliĉe, ankaŭ miaj gepatroj kaj mia frato Leo, kredas je lia kulpo, sed nenio, nenio iam konvinkos min, ke li estas kapabla agi tiel malnoble. Ankaŭ fraŭlino Lambert – ĉu Vilfrido iam parolis pri ŝi, fraŭlino Parkinson?

– Jes, pli ol unufoje: la sankta suferantino en Long-Seaton. Ŝajnas ekzisti inter ili tre kortuŝa amikeco. Sinjoro Gallimore ĉiam parolis pri ŝi tre ame kaj kun la plej alta respekto.

– Nu, tiu sinjorino tre amas lin; neniu patrino povus pli forte aŭ sindoneme ami sian propran filon. Ŝi estas neordinare sagaca, altanima virino, kaj ŝi estas same konvinkita, ke la tuta afero estas rezultaĵo, aŭ de vico da plej bedaŭrindaj koincidaĵoj, aŭ – kaj pli verŝajne – de senhonta kalumnio. Ni – t.e., fraŭlino Lambert kaj mi – ja konas lin pli intime, eble, ol iu alia, kaj ni forte opinias, ke li estas tute nekapabla je ia senhontaĵo. Kaj nun . . . ŝi eksilentis; ŝia brusto forte laboris, kaj ŝiaj lipoj ektremetis . . . kaj nun, tiu ĉi fiaĵo forpelis lin el la lando, preskaŭ korrompitan. Se nur mi povus fari ion por malkovri lian senkulpecon! Sed tio estas multe pli malfacila afero, ol mi supozis. Kiam mi okaze preterpasis vian domon, venis al mi la penso, ke eble vi ne kondamnis lin antaŭjuĝeme kaj ke vi povos iamaniere helpi al mi.

La knabino ekrigardis la vizaĝojn de pastro Parkinson kaj de lia fratino, unu post la alia, kun peteganta, timema rigardo kaj, leginte en ili bonvolon kaj kunsentemon, ŝi diris plue:

– Mi ankoraŭ ne faris multe por solvi tiun teruran misteron kaj tial mi ankoraŭ ne konsiliĝis kun la geonkloj Graham pri ĝi. Mi jam vizitis sinjorinon Brent kaj ties filon ĉe la strato Theobald. Sinjorino Brent unue kredis lin kulpa, sed nun, mi estas certa, ŝi konscias, ke ŝi faris al li maljustaĵon, kvankam ŝi ne volas konfesi ĝin. Sed sinjoro Brent de l’ komenco estis konvinkita, ke la reala krimulo tre lerte kalumniis Vilfridon. Li, cetere, opinias, post multmonata penado, ke estas nun preskaŭ neeble malkovri la verajn faktojn, ĉar ial nek Vilfrido, nek la hinda princo volis atentigi la policon pri la afero. Tamen mi ne volas partopreni tiun opinion. Sinjoro Brent – tio estas evidenta – ne kredas je Dia antaŭzorgo kaj justeco; sed mi fidas ilin, kaj interna voĉo diradas al mi, ke, spite ĉiuj malfacilaĵoj, mi fine sukcesos.

La situacio estis por ambaŭ aŭskultantoj tre ĝena eĉ dolora. Filipo Parkinson rigardis kun miro kaj kreskanta embaraso la emociitan vizaĝon de la rapide parolanta knabino. La trajtoj de tiu vizaĝo montris al liaj observemaj okuloj rimarkindan korpurecon kaj simplanimecon, sed, ne malpli, firmecon de l’ karaktero kaj dormantan spiritan forton. Kiel li povus helpi al ŝi, ne sciigante sian suspekton, ke ŝia propra frato estas la krimulo kaj la abomeninda kalumniinto? Pluaj embarasaj demandoj maltrankviligis lian kunsenteman koron: Ĉu ne la evidenta kordoloro de la knabino pligrandiĝos, kiam ŝi sciiĝos, ke la senkulpigo de la amato okazigos la kulpigon de frato kaj la malhonorigon de la tuta familio? Kion ŝi taksos pli alte, la honoron de amata, sed senparenca junulo, aŭ la honoron de sia propra, malnova kaj altestimata familio? Ĉu ŝi volonte rompos la korojn de la gepatroj pro la ĝojo pruvi la senkulpecon de amato? Eble Vilfrido Gallimore ne estus al li danka pro lia helpo al fraŭlino Broadbent.

Similaj pensoj, kvankam malpli klaraj, trapasis la kapon de Doroteo. Sed ankaŭ aliaj amase penetris ĝin dum ŝi aŭskultis la vortojn de la juna flegistino kaj studis ŝian plenaniman, allogan vizaĝon. Intuicie ŝi eksciis, ke antaŭ ŝi sidas la knabino, pro kiu Vilfrido estas preta oferi siajn honoron, feliĉecon kaj prosperon, kaj ke tiu ĉi knabino, instigata de profunda, ĉionabsorbanta amo, estas ne malpli preta sin oferi por la honoro kaj feliĉeco de la amato. El la malhelaj okuloj de la knabino brilis kortuŝa konfidemo kaj sincereco. La tuta vizaĝo elmontris senduban noblecon de l’ koro, sed ankaŭ, ke malgajaj travivaĵoj jam postlasis sur ĝi siajn postesignojn. – Verŝajne, – la pliaĝa knabino diris al si en la pensoj, – ili estas geamantoj jam de infaneco; iliaj koroj funde sin konas reciproke tiel, ke ili povas legi la animon unu de la alia kiel malfermitan libron. Sendube Vilfrido estas por tiu ĉi dolĉa knabino idealo de ĉio nobla, vireca, bona. Kaj, eble, ŝi estas por li, senparenculo, la plej kara trezoro, kiun entenas la mondo. La koro de Doroteo pleniĝis de obtuza doloro, kiu tamen enhavis en ĝi malmulte da maldolĉeco. Ŝi sentis kvazaŭ ŝi vekiĝus el dormo, kiu estis komence agrabla sed kiu poste tre maltrankviligis ŝin.

Filipo Parkinson la unua respondis al la parolintino:

– Mi ĝojas vidi, – li diris afable – ke vi povas konfidi tiun misteran kaj malfeliĉan aferon al Dia antaŭzorgo. Vi estos tre kontenta sciiĝi, ke mia fratino neniam dubis unu momenton pri la senkulpeco de via amiko. Rilate min, mi devas konfesi, ke la iom nekompreneblaj kredemo kaj juĝemo de miaj gepatroj kaj de mia frato Karlo kredigis min je almenaŭ la ebleco, ke li povas esti kulpa. Mi ja nur renkontis lin unu fojon antaŭe. Sed la fervora elokventeco de mia fratino baldaŭ tute konvinkis min, ke . . . ke ni devas serĉi alie la solvon de tiu mistero.

– Ho, dankon, kara fraŭlino Parkinson! – ekkriis Flora, ekprenante ambaŭ manojn de Doroteo, – mi tre, tre ĝojas, ke vi ne kredas Vilfridon kapabla je tia krimo. Kaj dankon al vi ankaŭ, sinjoro pastro, pro viaj esperigaj vortoj!

Filipo Parkinson ree parolis: – Plue, posta vizito de sinjoro Gallimore kredigis min, ke li estas nobla, altanima viro.

– Jes, tia li estas! – fervore interĵetis Flora.

– Sed, fraŭlino Broadbent, mi ne volas kaŝi antaŭ vi la opinion, ke ni havas aferon kun tre lertaj senskrupululoj. Mi ne devas estigi en via koro tro grandajn esperojn trovi la veran kulpulon. La foresto de la hinda princido kaj de nia amiko igas tion tre malfacila; kaj la nobla malinklino de sinjoro Gallimore, ne serĉi venĝon, igas ankoraŭ pli malverŝajna la probablecon de sukceso. Volonte, tamen, ni helpos al vi, kara fraŭlino; efektive ni jam faris nian eblon, sed kun preskaŭ nenia rezultato.

Demando, kiun Flora estis faronta, ne fariĝis, ĉar en tiu momento servistino anoncis la viziton de kelkaj preĝejaj oficistoj.

Filipo Parkinson, ree sin turnante al Flora, diris: – Bedaŭrinde antaŭaranĝita kunveno kun miaj preĝejoficistoj devigas min nun foriri. Volu do senkulpigi min, fraŭlino Broadbent. Ĉu mi povas esperi, ke vi restos por vespermanĝi kun ni? Nia kunveno ne daŭros pli ol duonhoron.

– Dankon, sinjoro pastro, – respondis la flegistino, ekrigardante horloĝon sur la kamenbreto, – vi estas treege afabla, sed mi ne povas resti; mi devas foriri post nemultaj minutoj. Mia onklo atendas min, por konduki min hejmen en sia kaleŝo.

Post la foriro de sinjoro Parkinson, Flora, obeante impulson, alpaŝis al Doroteo kaj metis manon sur ŝian brakon. Dezireme kaj konfideme rigardante al ŝi en la okulojn, ŝi diris:

– Mi ne povas diri al vi, kara fraŭlino, kiel feliĉa mi estas pro tio, ke mi konatiĝis kun vi kaj kun via frato. Via simpatio kaj kunsento bonfaras al mia premegata koro. Sed vi aspektas tiel malgaje. Tio ne estas via natura stato, ĉu? Ĉu vi nur sentas vin malgaja pro kunsento kun ni, malfeliĉuloj?

Doroteo eksentis fortan inklinon forkuri el la ĉambro, por malpezigi per larmoj la furioze batantan koron. Sed, rigardante la supren turnitan, dolĉan kaj ruĝetiĝintan vizaĝon de la knabino, ŝi preskaŭ ne povis kontraŭstari deziregon, sin ĵeti en ŝiajn brakojn kaj konfesi al ŝi sian amon al Vilfrido. Sed ŝi venkis ambaŭ inklinojn kaj, trankviliĝinte, respondis preskaŭ reveme:

– Ne, mi ne estas denature malgaja, male. Sed kiu povus ne kunsenti kun vi kaj kun tiu malfeliĉa, nobla viro, kiu estas viktimo de kruelega konspiro. Mi tre alte estimas tiun senkulpan, altaniman junulon, kaj lia malfeliĉo, kaj la via, profunde kortuŝas min.

– Ho, dankon, varman dankon, kara fraŭlino Parkinson! – ekkriis Flora – Ĉu ni do kune laboros, spite ĉiuj malfacilaĵoj, por montri al la mondo lian senkulpecon?

Doroteo jam decidis antaŭ ses monatoj, ke ŝi kaŝe kaj persiste laboros por senmaskigi la veran krimulon; sed ĝis nun ŝiaj penadoj havis nur jenajn dubajn rezultatojn: ŝi eltrovis, ke ambaŭ direktoroj de la Pentuki’a kompanio, sinjoroj Kettle kaj Tritton, elprenis el siaj privataj kontoj ĉe la banka firmo Coutts kaj Kio grandajn sumojn en la tago antaŭ la fina juĝado de la proceso. Sinjoro Broadbent, kiu antaŭe okupis tre modestan ĉambraron en meza kvartalo apud la strato Fleet, lastatempe transloĝiĝis en pli luksan loĝejon en Westminster kaj, en la monato Aŭgusto li pasigis kelkajn semajnojn en Parizo kune kun du sinjoroj, kiuj, laŭfame, estis grandaj malŝparemuloj. Dum la lastaj ses monatoj ŝi renkontis lin dufoje en la gepatra domo. Kvankam lia amindumado kaŭzis al ŝi fortan naŭzon, ŝi devigis sin konduti je li same amike, kiel antaŭe, por povi pli bone atingi sian celon. Ŝia plano estis, kunigi, se eble, nedubeblajn pruverojn de lia kulpeco kaj tiam dramece elmontri lian malbonegecon en plena kunveno en la gepatra salono. Kial, – ŝi demandadis sin, – ni devus indulgi tiun abomenindan krimulon, se tiu indulgo kaŭzus la ĉiaman malhonoron kaj malfeliĉecon de nobla, sentema viro? Kaj nun, rigardante la avidan, emociitan vizaĝon de la knabino antaŭ si, Doroteo penis konvinki sin, ke la amo, kiu ekzistas inter tiuj du noblaj junuloj estas tro sankta afero, por esti flankenmetita pro familia fiereco kaj pro timo sentvundi homojn, kiuj ne ŝanceliĝis kondamni senkulpan viron kaj pereigi lian reputacion. Ŝia respondo al la avida demando de Flora estis trankvila kaj firma:

– Jes, mi ankaŭ laboras kaj laboros, ĝis mi purigos la nomon de via amanto. Atendu momenton. mi petas; mi havas en mia ĉambro ion, kio vin tre interesos.

Doroteo eliris kaj revenis post kelkaj minutoj, tenante en la mano areton da paperoj.

– Jen estas la du sortoplenaj leteroj, per kiuj la friponaro trompis la tro kredeman hindan princidon. Ili estas skribitaj en hindustana lingvo laŭ persa skribmaniero. Mi ankoraŭ ne povis fari uzon el ili.

Senvorte kaj per tremetanta mano Flora prenis la leterojn kaj rigardis ilin, kvazaŭ ili estus io tre mistera kaj terura. Poste ŝi ekkriis:

– Ho, donu ilin al mi, fraŭlino Parkinson. Unu el miaj resaniĝantaj pacientoj estas tre bonkora hinda sinjoro. Mi volas montri al li tiujn misterajn skribaĵojn. Eble li povos ĵeti lumon sur tiun ĉi aferon.

– Bedaŭrinde mi firme promesis, ke mi tre zorge konservos tiujn ĉi leterojn; ili estas nur pruntedonitaj al mi. Krom tio mi jam montris ilin al bonedukita hindo, kiu laŭvorte tradukis ilin. Jen estas la traduko.

– Ne, kara fraŭlino, ne rifuzu al mi tiun ĉi peton. Mi certigas vin, ke mi ne lasos ilin el miaj manoj.

– Nu, kondiĉe, ke vi plenumu vian promeson pli fidele, ol mi, pro vi, plenumas la mian al la princido.

Feliĉe ridetante Flora ekkriis:

– Dankon; vi estas karulino! Sed nun, bedaŭrinde, mi jam devas forkuri. Mia onklo verŝajne atendas min kaj demandas sin, kie mi perdiĝis en tiu ĉi danĝera kvartalo. Ĉu vi permesos, ke mi kelkfoje vizitu vin?

– Permesos? Mi estos tre feliĉa vidi vin ofte. Ĉu ni ne estas . . . ĉu mi ne promesis helpi al vi?

– Ĝis la revido!

Ambaŭ knabinoj ame rigardis sin reciproke en la okulojn kaj, samtempe antaŭenkliniĝante, kisis unu la alian.

Duonhoron poste Flora sidis en kaleŝo ĉe la flanko de sia onklo, veturante hejmen kun li. Doktoro Graham estis viro de malalta, dika staturo kun ronda, plaĉa vizaĝo. Liaj gaje briletantaj okuloj malantaŭ orrandaj okulvitroj evidentigis grandan bonkorecon kaj simplanimecon, sed tiuj, kiuj lin konis intime aŭ havis aferon kun li profesie, sciis, ke li ankaŭ estas viro de rimarkinda firmeco kaj senŝanceliĝa honesteco.

– Mi tre maltrankviliĝis, Flora, pro via longa malfruiĝo, – li diris, ekprenante kaj karesante la manon de la nevino. – Mi ĉiam estas tre kontenta, sciante, ke vi bonstate revenis de tiuj vizitoj al la marista kvartalo. Precipe post la sunsubiro tiu distrikto ne estas deca loko por junaj virinoj. Ĉu vi ne sentas timon tie, virineto?

– Mi timus, se mi pripensus ian danĝeron, sed, kutime, aliaj pensoj okupas mian kapon.

– Jes, kara knabino, – diris la viro enpense, – mi scias. – Post kelkminuta silento doktoro Graham ree parolis: – Vi estas pli ol ordinare serioza, virineto. Kio okazis? Ĉu vi ne povas konfidi al via onklo?

– Kara onklo, tio ne estas manko de konfido. Vi estas tiel bonkora kaj amplena, sed . . . sed . . . vi ne komprenus . . .

– Ĉu vi pensas, ke mi neniam estis juna? Ja, efektive, ankaŭ mi, en la juneco, travivis tempojn de granda korpremo.

– Ho, vere, onklo? Sed nun vi estas ja tre feliĉa; ĉu ne? Nu, mi rakontos al vi, kio okazis. Revenante de mia vizito ĉe la strato Sutton, mi preterpasis la preĝejon Sta. Kutberto kaj rimarkis sur la informtabulo la nomon “Pastro Filipo Parkinson”. Tio, mi pensis, sendube estas la filo de gesinjoroj Parkinson en Mayfair, en kies domo Leo kaj Vilfrido Gallimore pasigis multajn agrablajn vesperojn. Mi esperas, ke vi ne malaprobos, onklo; mi vizitis lin en la apuda pastrejo. Mi pensis, ke, eble, li ne estas tiel antaŭjuĝema, kiel la aliaj, kaj ke li povos doni al mi konsilojn pri eltrovo de la vera farinto de tiu abomena krimo, vi scias, onklo. Mi ne nur konatiĝis kun sinjoro Parkinson, sed ankaŭ kun lia fratino, Doroteo. Ho, onklo, ili estas ĉarmegaj personoj, precipe fraŭlino Doroteo, kiu estas plej aminda. Imagu mian ĝojon, eksciante, ke ambaŭ estas firme, firme konvinkitaj pri la senkulpeco de Vilfrido. Ili jam kaŝe penadis malkovri la veran kulpulon kaj promesis sian tutkoran helpon. Fraŭlino Parkinson pruntedonis al mi tre gravajn dokumentojn, nome, la du hindustanajn leterojn, kiuj ludis tiel gravan rolon en tiu ĉi dramo, kaj ankaŭ anglan tradukon de tiuj leteroj.

– Efektive! Nu, en la manoj de spertaj detektivoj tiuj skribaĵoj estus, eble, tre utilaj, sed kion vi intencas fari kun ili, virineto?

– Mi ankoraŭ ne scias, onklo, krom tio, ke mi volas montri ilin al sinjoro Narendro. Li forlasos la hospitalon venontan semajnon; ĉu ne? Eble li povos helpi al mi. Mi estas certa, ke li helpos, se li povas.

– Sendube, – diris doktoro Graham, – li faros ĉion kion vi deziras; sed, mia kara knabino, estu singarda. Oni preskaŭ ne scias, kiom oni povas fidi tiujn fremdulojn. Ĉiuokaze promesu, ke vi ne konsentos renkonti lin ekster la hospitalo aŭ nur en la domo de amikoj.

– Vi estas tro zorgema, kara onklo, – respondis Flora, premante la manon de la maljuna viro, – tamen mi volonte promesas. Mi ankoraŭ ne sciigis vin, ke ankaŭ sinjoro Alfredo Brent, la filo de la luigintino de Vilfrido neniam, eĉ unu momenton, volis kredi, ke Vilfrido estas kapabla fari tiun krimon, kaj eĉ sinjorino Brent nun konvinkiĝas, ke ŝi maljuste juĝis lin.

– Nu, virineto, mi estas ja tute preta same konvinkiĝi, pro vi, sed mi ne konas persone la junulon kaj, sekve, mi nur povis rigardi lin tra la okulvitroj de aliaj personoj. Kvankam la kulpopruvoj, kiujn prezentis Leo, estis, ŝajne, nekontraŭstareblaj, mi malkaŝe diras al vi, ke la opinioj de tiaj personoj kiel fraŭlino Lambert, pastro Parkinson, kiun mi konas fame, kaj ceteraj estas por mi pli gravaj. Jen ni alvenas hejmen. Sed antaŭ ol forlasi la veturilon, mi volas doni al vi jenan konsilon: Leo venos hodiaŭ vespere por renkonti vin. Sciigu al li nenion pri viaj intencoj. Li pli verŝajne penos malhelpi ilin, ol helpi. Mi ne parolas sen pripenso.

ĈAPITRO XIV

– Estas strange, Filipo, – diris Doroteo al sia frato unu posttagmezon, – dufoje mi iris al la hospitalo Guy por viziti fraŭlinon Broadbent, kaj ambaŭfoje ŝi ne estis hejme. Jam pasis preskaŭ kvin semajno de kiam ŝi venis ĉi tien, kaj ni aŭdis nenion de ŝi.

– Ĉu vi ne petis informon pri ŝi de doktoro Graham? Sed ne bezone estos, ĉar jen la fraŭlino mem, pri kiu ni parolas, alvenas en la kaleŝo de sia onklo, mi supozas: “Pri anĝeloj temas; jen flugiloj zumas.”

Doroteo elkuris el la ĉambro por malfermi la dompordon.

– Jen vi estas, fraŭlino Broadbent, – ŝi ekkriis kore, – ni ĵus parolis pri vi kaj demandis nin, kial ni ne vidis vin tiel longe. Ĉu vi scias, ke jam pasis preskaŭ kvin semajnoj, de kiam vi estis ĉi tie?

– Efektive? – respondis la venintino kun feliĉa rideto, – mi tre petas pardonon. Mi timas, ke vi opinias min tre malĝentila kaj maldankema, sed ĉiuj miaj liberaj horoj estis plene okupitaj. Nu, kion vi pensos pri mia neatendita sukceso? Mi jam eltrovis la skribinton de tiuj du hindaj leteroj; almenaŭ povas ekzisti nenia dubo pri la identeco. Sed tio ankoraŭ ne estas ĉio.

Ĉe tiuj vortoj pastro Parkinson aperis en la vestiblo kaj, manpremante Flora’n, diris bonkore, – Bonan tagon, fraŭlino Broadbent, ĉu vi vere faris tion?

– Ĉu efektive! – diris Doroteo per voĉtono, kiu montris surprizon kaj emocion. – Deprenu vian mantelon kaj rakontu al ni, kiel ĉio ĉi tio okazis. Eniru, mi petas.

Flora sidiĝis sur apogseĝon, kiun sinjoro Parkinson pretigis por ŝi apud la fajrejo, kaj ekparolis:

– Vere, mia rakonto estas sinsekvo de ĉapitroj da bonŝancoj. Nu, veturante hejmen kun mia onklo, tiun vesperon, post kiam mi vizitis vin, mi malkaŝe sciigis lin pri mia neatendita vizito ĉi tie kaj pri mia fervora deziro eltrovi la veran krimulon kaj tiel forigi la malbelan makulon de la nomo de Vilfrido Gallimore. La sekvintan matenon mi montris la leterojn al la hinda sinjoro, pri kiu mi parolis. Mi diris al li, ke tiuj leteroj estis iloj, per kiuj abomena krimo fariĝis, sed, oni supozas, ke ili estis skribitaj por kulpigi je tiu krimo senkulpan personon. Sinjoro Narendro, kiu estas tre afabla kaj lerta, mezaĝa viro, longe kaj tre zorge pririgardis la skribaĵojn kaj poste esprimis la opinion, ke tiuj leteroj ne estas skribitaj de hindo. “La skribmaniero de la vortoj ‘Gallimore’ kaj ‘Theobald’ klare montras tion”, – li diris. “La dua letero estas ja”, – li diris plue, – “redaktita tre lerte kiel venanta de humila viro hinda, skribanta al superulo, tamen en ĝi estas io stranga, ne tute natura. Mi ne mirus, se tio estus la verko de iu anglo, loĝinta longan tempon en Hindujo, eble oficisto de hinda komerca kompanio. Troviĝas ja multaj friponoj inter ili.” – Poste, dum la posttagmezo, sinjoro Narendro kaj mi priparolis, inter aliaj aferoj, la teruran malsategon, nuntempe okazantan en Hindujo sekve de longa senpluveco. Tiam, subite, venis al mi la penso aranĝi monkolekton por tiuj malfeliĉuloj. Mi volis, en la komenco, iri al ĉiuj komercaj kaj administraj oficejoj, havantaj aferon kun Hindujo kaj peti la donacantojn, ke ili skribu sur la liston ne nur sian nomon, sed ankaŭ, se eble, ian mallongan konsoldiron en hindustana lingvo por kuraĝigi la korojn de la suferantoj.

– Ho, bonega ideo! – diris sinjoro Parkinson, – vi do supozis, ke la skribinto de la leteroj ne foriris Hindujon antaŭ sep aŭ ok monatoj?

– Mi esperis, ke ankaŭ tiu parto de la dua letero estas mensogo, – respondis Flora. – Mia onklo, komence, forte kontraŭstaris mian planon. Li imagis ĉiuspecajn danĝerojn kaj diris, ke viroj, kapablaj ellabori tiujn komplotojn, sin trovante en granda embaraso, ne ŝanceliĝus aldoni pli malbonan krimon, por malhelpi malkovriĝon. Tri tagojn mi bezonis por konsentigi lin. Mi kredas ke, fine, miaj larmoj venkis. Cedinte, li tre malavare metis sian nomon je la kapo de la listo kaj ankaŭ havigis al mi de kelkaj eminentuloj bonajn donacojn, subskribojn kaj afablajn aldirojn en aparta rubriko. Ho! nun komenciĝis pli malfacila kaj malagrabla laboro, ol mi atendis. Mi iris de unu oficejo al alia, petegadis, faradis malgrandajn parolojn, mi ricevis rifuzojn kaj insultojn, kaj nun, plenuminte tiun parton de la laboro, mi ne scias, kiel mi faris ĝin. Ĉiam mia koro bategis, kiam mi eniris oficejon kaj intervjuis ĉiuspecajn homojn: direktorojn, komizojn, pordistojn k.t.p. Kelkfoje oni sin turnis al mi unuope, kelkfoje du-tri-kvarope aŭ eĉ amase. Unu viro tre malĝentile rifuzis, dirante, ke tio estas senhonta trompaĵo; ke mi nur alivestiĝis je flegistino por tiu ĉi okazo. Alia proponis, ke mi donu al li po unu kiso por ĉiu ŝilingo.

– Kompatinda knabino, – ekkriis Doroteo, – kiel malagrable!

– Mi ĉiam atente observis la vizaĝon de la personoj, kun kiuj mi parolis en la oficejoj. Tiel mi pasigis kvar lacigajn, zorgoplenajn tagojn kaj entute kolektis pli ol £300, sed sen ia rezultato rilate mian esploron. Tri tagojn poste mi eniris oficejon ĉe la strato Fenchurch je la tria posttagmeze. Ĝi estis malgranda ĉambro kun malnovaj, eluzitaj oficejo-mebloj, en kiu laboris tri nebone vestitaj komizoj. Unu el ili iom malĝentile diris, ke li ne havas monon por malŝpari je malsatuloj en Hindujo, ĉar li ne havas sufiĉe da salajro por plenigi la malsatajn buŝojn de ok infanoj en la hejmo. Dua diris, ke li jam antaŭe aŭdis pri tiaj almozpetistoj, kiuj, poste, eltroviĝis kiel aro da trompistoj. La tria, juna viro, donis al mi tri pencojn. Ĝuste kiam mi estis forironta, envenis kvara sinjoro. La molkora patro de la ok malsataj infanoj tuj ekkriis: – “Atendu momenton, fraŭlino.” – Kaj, sin turnante al la veninto, li diris: – “Ho, Stubbs, jen estas bona okazo montri vian malavarecon, vi ja lastatempe ruliĝis sur oro.” La nomito Stubbs estis pli elegante, sed iom malzorge vestita kun kelkaj grasmakuloj sur la veŝto. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvindek jaroj kaj ruĝan vizaĝon, verŝajne pro drinkado. Mi ne ŝatis tiun vizaĝon, precipe ne liajn malgrandajn palpebrumantajn okulojn, tamen mi ripetis mian diron, kiun mi nun bone scias parkere. Sinjoro Stubbs, ŝajnis al mi, ĵus revenis de la tagmanĝo kaj estis trinkinta pli, ol estis bone por li. Li rigardis min bonhumore de l’ supro ĝis la malsupro kaj diris, kiam mi finis paroli: – “Bone, virineto, venu ĉi tien; mi donos al vi kelkajn ŝilingojn pro via beleta vizaĝo.” – Mi sentis min treege ĝenata, tamen mi petis, ke li bonvole aldonu al sia nomo, en la aparta rubriko, kelkajn kuraĝigajn, prefere hindustanajn vortojn, kiel faris multaj aliaj. Mi diris, ke mi volas, ke la morala efekto estu tiel bonfara kiel la ekonomia. – “Plezure, mia belulineto”, – li diris, kaj skribis kelkajn vortojn plu laŭ persa skribmaniero.

– Ĉu tio estis li, fraŭlino Broadbent? – vivege demandis Doroteo?

– Jes, tuj kiam mi ekvidis lian skribaĵon mi estis certa, ke mi trovis la serĉitan skribinton de la leteroj.

– Imagu! – ekkriis Doroteo Parkinson kun miro kaj emocio.

– Jen, vi povas formi vian propran opinion – aldiris Flora kun triumfa rideto, prenante pakaĵon da paperoj el malgranda leda valizeto kaj malfaldante ilin sur tablo, – vi povos kompari la skribmanieron de la dua letero kun tiu de la skribaĵo de sinjoro Stubbs. Ambaŭ, mia onklo kaj sinjoro Narendro, forte opinias, ke povas esti nenia dubo pri ĉi tiu afero: la sama persono skribis tiujn ĉi skribaĵojn.

Filipo kaj Doroteo Parkinson sin klinis super la paperojn kaj kun grandaj intereso kaj atento pririgardis ilin. Ambaŭ estis certaj, ke la skribinto de la sortoplenaj leteroj estas trovita.

– Jes, efektive, – diris la juna pastro, – tre rimarkinda estas la granda simileco de la literoj de la anglaj nomoj: ‘Gallimore’, ‘Theobald Street, kaj ‘Georgo Stubbs’. Ĉu vi rimarkas, ke la St. ĉe ‘Stubbs’ kaj ĉe ‘Street’; kaj la G. ĉe ‘Gallimore’ kaj ‘Georgo’ estas absolute la samaj? Mi gratulas vin. Nu, diru al mi, mi petas, ĉu vi donis al la donacintoj vian propran plenan nomon?

– Ne, sinjoro pastro, – respondis Flora, – mi nomis min Fratino Flora. Nur dufoje mi estis petata doni formalan kvitancon kun mia plena nomo, kaj, kompreneble mi subskribis ĝin: Flora M. Broadbent.

Doroteo Parkinson demandis:

– Ĉu vi ankaŭ vizitis la Pentuki’an kompanion ĉe la strato Cannon? Mi esperas, ke ne.

– Ne, fraŭlino, mia frato Leo citis tiun firmon, kiam li estis en Long-Seaton, kaj, feliĉe, mi rememoris tion.

Doroteo rigardis kun streĉa atento la vizaĝon de la juna flegistino. Ŝi sincere admiris ŝiajn senartifikajn kaj dolĉajn trajtojn kaj ŝian kortuŝan sindonemon. Ŝi ne povis ne deziri, ke ŝia propra penado estus pli sukcesa; tamen, jam tute forlasinte la esperon kaj la neefektivigeblan deziron, iam gajni la amon de Vilfrido, ŝi eksentis, ke, vere, la afero disvolviĝas laŭnature. Eĉ forta deziro ekregis la knabinon, fari ĉion, por kunigi kaj feliĉigi tiujn du noblajn junulojn. Pastro Parkinson ankaŭ enpense kaj iom malgaje rigardis la knabinon en flegistina vesto. Kunsente li demandis ŝin:

– Kaj kion vi faris depost via grava eltrovo?

– Ho, – ekkriis responde Flora, – tio estis nur la unua ĉapitro de surprizoj. Nu, mi longe pripensis, kion mi nun devas fari. Intertempe unu el miaj koleginoj eltrovis por mi, kie sinjoro Stubbs loĝas; kaj la sekvintan tagon, kiam estis mia vico havi liberan posttagmezon, mi vagis, je la tria horo, en la ĉirkaŭaĵo de lia domo, ne sciante, kiel mi povos plie konatiĝi kun tiu viro. Mi silente preĝis, ke Dio gvidu min kaj montru al mi la vojon. Sinjoro Stubbs loĝas ĉe kvieta strato apud la ĉefvojo Goswell, ne malproksime de la malnova preĝejo de la Martiroj. La domoj tie estas iom grandaj sed malnovaj. Ŝajnas al mi, ke, en jaroj pasintaj ili estis okupitaj de bonhavecaj familioj, sed nun ili enhavas po du-tri neriĉaj familioj. La ĉirkaŭaĵo havas la aspekton de malzorgiteco, kaj multaj nebone vestitaj infanoj ludas sur la stratoj. Tie mi staris momenton ĉe stratangulo, enpense rigardante, je distanco de kelkdekoj da paŝoj, la domon, en kiu, laŭ mia informintino, loĝas sinjoro Stubbs, kvazaŭ la neinteresa fasado povus inspiri al mi ideon. Subite mi aŭdis akregan krion de infano, venantan el apuda arkaĵa pordego, en kiu ludis aro da infanoj sur ŝarĝveturilo. Kompreneble mi tuj alkuris por vidi, kio okazis. Kompatinda knabineto, kriplulino pro kurba spino, falis de l’ supro de la veturilo ĝis malglata ŝtona pavimo. Ŝi kuŝis, ĝemegante, inter la flanktimonoj, dum la ceteraj infanoj staris ĉirkaŭ ŝi senhelpaj kaj konsternitaj. Mi levis la knabineton de la tero kaj demandis la plejaĝan el ŝiaj kunuloj, kie ŝi loĝas. Tri-kvar ekkriis kune, ke ŝi loĝas ĉe la strato Union, tute apude, kaj elkuris por montri al mi la vojon. Tiel kortuŝita mi estis, ke mi ne tuj rimarkis, ke la domo, en kiun ni venas, estas ĝuste tiu, en kiu loĝas sinjoro Stubbs.

Unu el la infanoj ekkriis al virino, malsuprenkurantan la ŝtuparon, pala pro teruro: – “Ho, sinjorino Stubbs, via kompatinda Marinjo falis de ŝarĝveturilo de sinjoro Potter. Flegistino ŝin alportas ĉi tien.” – Mi proponis al la patrino, senvestigi la knabineton kaj prizorgi ŝin, kaj ŝi volonte akceptis mian helpon. Efektive ŝi tiel tremis pro teruro kaj eksciteco, ke ŝi ne povus ĝuste zorgi pri la infano. La dorso de la knabineto estis danĝere kontuzita, kaj, timante, pro certaj signoj, internan difekton, mi demandis la patrinon, ĉu ŝi konsentos, ke ŝia filineto transportiĝu al la hospitalo Guy. Komence ŝi ne volis aŭskulti, sed fine, kiam mi sciigis al ŝi, ke mia onklo estas ĉefdirektoro de la hospitalo, kaj ke mi mem venos por la infano en kaleŝo, ŝi konsentis. Do, ĉirkaŭ du horojn poste, la knabino enlitiĝis en nia infanfako. Ĉar ŝi sopire petadis, ke “la sinjorineto, kiu min alportis ĉi tien” venu al ŝi, mia onklo “oficiale” konsentis, ke mi ŝanĝu lokon kun unu el la infanfakaj flegistinoj. Sed tio estis jam antaŭaranĝita afero inter ni.

– Kiel bonŝance, ke vi ĝustatempe alvenis, kiam tiu akcidento okazis, – diris Doroteo.

– Ne bonŝance, Doroteo, providence. Tio estas ja plenumita preĝo. Mi vidas, fratino Flora, ke Dio estas kun vi en tiu ĉi afero.

– Daŭrigu, mi petas, – diris Doroteo senpacience.

– Bone. Tio okazis antaŭ du semajnoj kaj kelkaj tagoj. La knabino estas tre malforta, kaj mia onklo tre timas, ke, pro internaj difektoj, ŝia vivo estas en granda danĝero. Ŝi estas dolĉa, senplenda estaĵeto; kaj ni jam estas tre intimaj amikinoj. Gesinjoroj Stubbs vizitis la infanon kelke da fojoj. La patro venis la sekvintan tagon sola, kaj la revido estis tre kortuŝa. Mi estas certa, ke, kiel ajn malbona estas tiu viro, unu bona trajto en lia karaktero estas lia amo al tiu kripla filino. Ŝi estis tre kontenta revidi la patron, tamen ŝia amo al li estas miksita kun timo. Mi preskaŭ ne povis deteni min de larmoj, aŭdante la sepjaran knabinon petegi la patron, per kortuŝa voĉtono: – “Vi estos bona paĉjo, ĉu ne, dum mi estas for de la hejmo? Kaj, paĉjo, vi ne plu venos hejmen ebria, ĉu? Mi petis la bonan Dion, ke Li helpu al vi.” – La viro kaŝis la vizaĝon en la litkuseno kaj mallaŭte ĝemis. – “Ne”, – li diris per tremanta voĉo, – “mi promesas al vi, karulino, mi ne faros tion.” Komence li ne atentis min, sed post kelkaj minutoj li sin turnis al mi, staranta ĉe la piedo de la lito, kaj diris: – “Ĉu vi estas la flegistino, kiu tiel bonkore zorgis pri nia knabineto? Sed . . . ŝajnas al mi, ke mi jam renkontis vin ie . . . ĉu vi estas la sama fraŭlino, kiu venis en nian oficejon antaŭ kelkaj tagoj?” – “La sama”, – mi respondis. Tiam li balbutis: – “Mi tre esperas, fraŭlino, ke vi ne ofendiĝis pro mia malĝentileco.” – Sed mi certigis lin, ke mi tute ne ofendiĝis; ke, eble, li estis en aparte bona humoro tiun posttagmezon. Mi etendis al li la manon por montri, ke mi sentas nenian malbonvolon.

Dum la du sekvintaj vizitoj li kondutis je mi kun granda respekto kaj ŝajne sincera dankeco Mi pensas, ke li antaŭsentas la morton de la filineto kaj lia koro sekve estas tre mola.

– Mirindaj okazintaĵoj! – enpense diris sinjoro Parkinson.

Flora daŭrigis la rakonton:

– Sinjorino Stubbs ankaŭ vizitis sian filinon trifoje sola. Ŝi estas tre kompatinda malgaja virino, kies vivo estas unu longa sinsekvo de korpremoj. Ŝi estis tre komunikema kaj konfidema. Mi ne volas rakonti al vi ĉiujn ŝiajn ĉagrenojn, nur kelkajn, kiuj eble rilatas al nia esploro. Ŝia edzo pasigis multajn jarojn en Hindujo kaj li ĉiam parolas pri deziro ree iri al Kalkuto, kie, li diras, oni povas akiri riĉaĵojn dormante. Li estas tre malkontenta de sia nuna stato pro nesufiĉa salajro kaj premantaj ŝuldoj kaj li diradas, ke li devas enspezi pli da mono. Dum la lastaj ok jaroj li fariĝis pli kaj pli drinkema, kaj li bone scias, ke la kripleco de tiu knabino – unu el ses infanoj – estas kaŭzita de li, kiam li estis ebria. Antaŭ kelkaj monatoj – la virino supozas – li ricevis de iu mistera flanko sumon da mono, sed zorge evitis paroli pri tio. Malfeliĉe tiu ĉi mono faris al li nenian bonon; male li nur ebriiĝis pli ofte kaj pasigis pli multe da tempo for de la hejmo. Sinjorino Stubbs estas certa, ke tiu mono ne povis alporti al li benon kaj ke li mem ŝajne sentas tion.

Flora eksilentis kaj malrapide remetis la paperojn en sian valizeton. Sinjoro Parkinson demandis ŝin:

– Kion vi nun intencas fari?

Iom ŝanceliĝe la knabino respondis:

– Mi ankoraŭ ne decidis. Tio estas ja grava kaj malfacila afero, kaj mi devas esti singarda. Mi do venis por konsiliĝi kun vi, miaj bonkoraj amikoj. Sinjoro Stubbs ree venos hodiaŭ vespere sola por viziti sian filineton kaj mi volas, se oportune, venigi la aferon al la krizo. La demando nun estas: ĉu pli konsilinde estos paroli kun li sola, por eligi el li konfeson, aŭ en la ĉeesto de alia persono; ekzemple mia onklo. Aŭ, mi pensis, ke, eble, vi ne malkonsentus akcepti lin ĉi tie, por ke mi povu malfermi la temon en via ĉeesto. Verŝajne vi, kiel pastro, sinjoro Parkinson, igos lin pli konfesema, ol mia onklo. Mi ja deziras havi atestanton de lia konfeso.

Doroteo demande ekrigardis la penseman vizaĝon de la frato. Tiu ĉi post momento respondis:

– Mi, same kiel Doroteo – ĉu ne? – estus tre kontenta se tiu drameto ludiĝus ĉi tie en mia aŭ nia ĉeesto, sed mi tre dubas, ĉu tiu ĉi plano estas la plej konsilinda; efektive mi estas certa, ke ĝi ne estas saĝa. Multe pli facile estos por vi eligi el li konfeson, kiam vi estas solaj aŭ ĉe la lito de lia infano, ol en la ĉeesto de alia persono, eĉ se tiu persono estus pastro. Diru al li, ke lia ago preskaŭ rompis al vi la koron kaj tiun de via amato – pardonu, ke mi aludas tiun grandan sekreton – kaj certigu lin, ke neniu volas elmeti lin al danĝero. Konfesinte al vi kaj doninte al vi la nomon de la instiginto – ĉar ni ja supozas, ke li estis nur ilo en tiu afero – li eble konsentos ripeti ĝin, aŭ antaŭ via onklo aŭ antaŭ ni, se vi tiam dezirus tion.

Flora ekrigardis la parolinton kun miro. La rezonado de sinjoro Parkinson ŝajnis al ŝi tre saĝa, sed kial li diris kun ioma akcento “se vi tiam dezirus tion?” – Kompreneble ŝi deziros. Tamen ŝi ne petis klarigon, ĉar en tiu momento ŝi rimarkis, ke ŝia rakonto okupis pli longan tempon, ol ŝi kalkulis, kaj ke ŝi devas tuj adiaŭi siajn amikojn, por ke ŝi povu atingi la hospitalon antaŭ la alveno de sinjoro Stubbs.

La veturilo atendis ŝin ĉe la pordo. Atinginte la angulon de la strato Sta. Tomaso, en kiu troviĝas la hospitalo, ŝi forlasis la kaleŝon kaj daŭrigis la vojon piede, ĉar ŝi ne volis, ke ŝiaj kunflegistinoj sciu pri tiu privilegio.

Je la sama tempo, kiam Flora eniris la veturilon, kun la kapo plena de diversaj antaŭsentoj, ŝia frato Leo, vestita per peza mantelo kaj kun mola ĉapelo tirita sur la okulojn, eniris la privatan oficejon de sinjoroj Kettle kaj Tritton. Lia vizaĝo aspektis malserene kaj zorgolace. Li jam ne renkontis la du direktorojn de la tago, kiam la furioza sceno okazis inter li kaj ili en la juĝeĵo, kaj li ne atendis afablan akcepton. Sinjoro Tritton, videble subpremante eksplodon de kolero, malvarme diris:

– Vi insiste deziras paroli kun ni pri urĝa afero, sinjoro advokato. Nur urĝega, nin koncernanta afero konsentigus nin.

Leo Broadbent malfermis sian mantelon, eksidis sur seĝon kaj ĵetis sian ĉapelon sur la plankon:

– Mia vizito koncernas vin same kiel min, – li diris, – do, penu esti ĝentilaj kaj prudentaj.

– Bone, – akre ekparolis sinjoro Kettle, – viaj vortoj estu malmultaj.

Ne atentante tiun ĉi diron, Leo Broadbent daŭrigis:

– Mi havas kaŭzon por pensi, ke tiu viro Stubbs povas esti alkondukita al konfeso, ke li skribis la hindustanajn leterojn, kaj ke la viro nomita kiel instiginto estas senkulpa, kaj . . .

– Tio estas via afero, sinjoro advokato, – seke interĵetis sinjoro Kettle.

– Tre vere, – rediris la juristo kviete, – sed ankaŭ la nomo de la Pentuki’a kompanio povus esti implikata en tiu ĉi afero. Certe estas, ke princo Kunwar Kriŝna sciiĝos pri la rolo, kiun vi ludis en tiu komedieto.

– Ba! – malestime diris sinjoro Kettle, – Kunwar Kriŝna bone divenis, kiun rolon ni ludis. Sed kio supozigas vin, ke Stubbs perfidos?

– Sinjoro Gallimore, la kulpigito pri la ŝtelo, forlasis la landon nelonge post la disvastiĝo de la famo, supozeble naŭzita de la malboneco de siaj samlandanoj. Nu, lia amatino, sprita junulino, venis de l’ kamparo al Londono kun la intenco klopodi por pruvi lian senkulpecon. Ŝi fariĝis flegistino en la hospitalo Guy kaj tuj komencis procedojn.

– Sinjoro Tritton interrompis lin: Kiel vi eltrovis tion?

– Por esti ĉiam informata pri ŝiaj agoj mi amindumis unu el ŝiaj kunflegistinoj, kiu estas fratino de mia dommastrino.

– Kiu estas la nomo de tiu ĉi sindonema amantino? – demandis sinjoro Tritton.

– “Fratino Flora” oni nomas ŝin.

– Ĉu vi konas ŝin persone, intime? – plue demandis la sama sinjoro indiferente.

– Ne; nur supraĵe.

– Mensogulo! vive ekdiris sinjoro Kettle.

Nesenteme, laŭ ŝajno, Leo Broadbent rediris: –

– “Ĝentiluloj renkontiĝas; komplimentoj interŝanĝiĝas.” Nu, mi ne scias, kiel ŝi tion efektivigis, sed iel ŝi konatiĝis kun Stubbs.

– Ekrigardante sian kundirektoron kun sarkasma rideto, sinjoro Tritton interrompis la parolanton:

– Ni povus sciigi al vi, kiel.

– Nu, kiel?

– Via fratino – almenaŭ parencino via – fraŭlino Flora M. Broadbent faris monkolekton ĉe ĉiuj en Londono, kiuj havas aferon kun Hindujo, petante la donacantojn, ke ili bonvolu aldoni al sia nomo kelkajn hindustane skribitajn vortojn de kuraĝigo por la malfeliĉaj, pro malsatego suferantoj en tiu lando.

– Ĉu ŝi ankaŭ vizitis vin? – demandis Leo Broadbent.

La dika komercisto respondis, alprenante saĝan mienon:

– Ne. Nin, unu el la plej gravaj kaj riĉaj kompanioj hindaj, ŝi preterpasis; kaj tio ja estis tre signifoplena.

La juristo aspektis maltrankvile spite sia penado konservi eksteran trankvilecon. Post momenta pripenso li demandis:

– Ĉu do, eble, la princido postlasis tiujn leterojn? Kaj, se jes, kun kiu?

– Sinjoro Kettle eklevis la ŝultrojn kaj respondis:

– Mi ne scias; kaj estas por ni indiferente, kun kiu. Daŭrigu.

– Mi nur scias, ke Flora iris persone por venigi per kaleŝo unu el la infanoj de Stubbs al la hospitalo. Li kaj lia edzino kelkafoje vizitis la infanon, kiu estas sub la speciala zorgo de fratino Flora; kaj, ŝajne, ili jam bone amikiĝis.

– Kiam vi lastfoje vidis vian – ĉu mi diros? – fratinon? – demandis sinjoro Kettle.

– Hodiaŭ matene. Mi estas certa, ke ŝi ankoraŭ havas nenian suspekton rilate min, tamen . . . kompreneble, mi sentas min iom maltrankvila.

Sinjoro Kettle ree parolis, malvarme kaj ŝajnigante indiferentecon:

– Kompreneble. La afero ja aspektas por vi iom malbele, sinjoro advokato. Evidente vi ne ludis viajn kartojn sufiĉe lerte.

– Eble ne.

Leo Broadbent koleretiĝis pro la supereco pri sagaceco, pretendita de tiuj nuraj komercistoj, sed, alprenante la saman malvarman, indiferentan tonon, li diris plue:

– Sed mi timas, ke la malkaŝiĝo de mia kulpeco samtempe evidentigos vian kunkulpecon.

Sinjoro Tritton videble fariĝis maltrankvila kaj estis elĵetonta iun insultan parolon, kiam sinjoro Kettle ekdiris kun mordanta sarkasmo:

– Via maltrankvilo rilate nian bonstaton, sinjoro advokato, estas kortuŝa; sed trankviligu vin; sinjoro Stubbs ne perfidos nin. Li ne estas tia putra idioto.

La unuan fojon Leo Broadbent iomete altigis la voĉon, dirante:

– Sed, en la okazo, se li perfidos min, mi perfidos vin; ĉu vi komprenas, sinjoro Kettle?

Sinjoro Kettle ridetis serene kaj, eklevante la ŝultrojn, respondis:

– Plene, sinjoro, plene. Post kiam vi, per via propra malsaĝeco, ruinigos vian tutan karieron, putrigos vian reputacion kaj post kiam vi elmontros vin antaŭ la tuta mondo kiel aĉa diableto el infero, oni ne malŝparos grandan atenton por viaj deliraĵoj. Kompreneble, ni absolute malkonfesos ĉion, mia amiko, ĉion; ĉar dank’ al nia antaŭzorgo, pruvojn vi tute ne posedas. Krom tio – sinjoro Kettle klinis sin malantaŭen en sia apogseĝo kaj ridante rigardis la plafonon – krom tio, oni nur ridos la aferon kaj – je Jupitro! – sekrete laŭdos nin pro nia sagaceco. Dek unu komercistoj el ĉiu dekduo estus ja avide kaptintaj similan okazon . . . ha, ha!

Leo Broadbent nun ekvidis, ke li devas ŝanĝi sian taktikon. Li do rekte sin turnis al la celo de sia vizito:

– Mi ne volas diskuti tiajn filozofiajn demandojn, – li diris. – Vi sciigis min, ke vi konas iujn detalojn el la historio de Stubbs, kiujn li, je ĉiu kosto, volas kaŝi. Se mi posedus tiun sekreton, mi povus malhelpi lin babili tro multe.

– Kial ni devus liveri al vi tiun informon? – malafable demandis sinjoro Tritton.

– Ĉar tio estas por vi utila, – seke respondis la juristo.

– Nu, – diris sinjoro Kettle – mi tiom diros al vi: demandu Stubbs’on, se neceso okazus, kio fariĝis el sinjoro Telfer post la forveturo de la “Hibernio” el Rangoon je la 17a de Oktobro, 1812. Ŝajnigu, ke vi konas la tutan sekreton.

– Bone.

Tuj post tiu ĉi malagrabla interparolo kun la direktoroj de la Pentuki’a kompanio Leo Broadbent iris al la oficejo ĉe la strato Fenchurch, kie laboris sinjoro Stubbs. Unu el liaj kunkomizoj sciigis lin, ke sinjoro Stubbs jam antaŭ duonhoro forlasis la oficejon por iri viziti sian filineton en hospitalo. – Oni ne allasas vizitantojn post la kvara posttagmeze. – Tiu ĉi informo tre malserenigis Leon. Eble estos tro malfrue. Tamen li tuj decidis iri renkonte al li kaj atendi lin ĉe la suda fino de la ponto “London”.

La lastaj radioj de decembra suno ludis sur muro de gajaspekta malsanula ĉambrego de la hospitalo Guy. En la ĉambrego troviĝis kvin malgrandaj litoj. Unu liteto estis malplena. Infana animo kelkajn horojn antaŭe, estis liberigita el suferanta korpeto por aliĝi al la feliĉaj amasoj da knaboj kaj knabinoj, kiuj ludas sur la oraj stratoj de nova Jerusalem. En apuda liteto kuŝis infaneto senkonscia pri baldaŭ okazonta operacio, pepante kaj kun feliĉa rideto rigardante la ŝanĝiĝantajn spektrajn kolorojn sur la blanka muro. Alia infano, knabineto, kontente ludis kun pupo: ŝi estis flegistino kaj la pupo kompatinda pacienteto. Du okupantoj de litoj dormis, ellacigitaj de doloroj. Ĉe la lito de unu el la dormantaj infanoj sidis Flora. Ŝia juna vizaĝo aspektis profunde enpensa kaj maltrankvila. Multfoje ŝiaj okuloj turniĝis al la pordo kun esprimo de streĉita atendo. Ĉe ĉiu brueto en la koridoro ŝia vizaĝo ekpaliĝis, kaj ŝiaj brodantaj manoj ektremetis. Fine la pordo malfermiĝis, kaj sinjoro Stubbs eniris. Flora leviĝis kaj etendis al li la manon.

– Kara Marinjo dormas – ŝi flustris kaj, responde al demandanta, zorga rigardo en la vizaĝo de la patro, ŝi diris plue; – Jes, ŝi nun fartas iom pli bone. Hieraŭ nokte ni pasigis tre zorgoplenajn horojn. Okazis kriza momento. Mi restis la tutan nokton ĉe ŝia lito ĝis la kvina horo matene; sed nun mia onklo diras, ke, trapasinte tiun ĉi krizon, ŝi povas resaniĝi.

Sinjoro Stubbs, pri kiu oni povis rimarki ŝanĝon je pliboniĝo rilate lian mienon kaj eksteraĵon, ame rigardis la vizaĝon de la dormanta knabineto, kaj du larmoj malsekigis liajn okulojn. Ekprenante la manon de la juna flegistino, li diris mallaŭte:

– Vi estas bona anĝelo, fratino Flora. Mi ĉiam sentos por vi profundan dankecon.

Flora ne faris respondon. Ŝia koro batis, kvazaŭ ĝi volus krevi. Eksidinte ŝi faris signon al la viro, ke li ankaŭ sidiĝu. Dum kelkaj minutoj regis silento en la ĉambro, tiel ke la knabino timis, ke la vizitanto povas aŭdi ŝian furioze batantan koron. Sinjoro Stubbs rompis la silenton, demandante:

– Kie estas la etulino, kiu kuŝis en tiu liteto?

– Ŝi mortis hodiaŭ matene por esti kun Li, kiu amas infanojn kaj ankaŭ ĉiujn plenkreskulojn, eĉ pekulojn.

Ree ekregis peza silento. Poste aŭdiĝis la trankvila voĉo de la knabino:

– Mi kredas, sinjoro Stubbs, ke vi vere estas dankema. Nu, mi estas tre, tre malfeliĉa, kaj mia koro preskaŭ rompita. Ne nur mia koro, sed ankaŭ tiu de viro, kiun mi amas pli, ol mian propran vivon.

Du larmoj briletis en ŝiaj malhelaj, belaj okuloj. La viro kortuŝite interrompis ŝin:

– Vere, fratino Flora? Vi? Vi mirigas min.

– Kaj vi povas helpi al mi.

– Mi, mia bona anĝelo? Mi?

– Jes.

– Kredu min, mi estas tute je via dispono; mi estas via sklavo.

– Mi kredas vin, – simple rediris la knabino. – Nu, antaŭ ol mi montros al vi kelkajn skribaĵojn, kiujn vi sendube rekonos, mi volas diri al vi, ke mi ĉiam estos via amikino.

Sinjoro Stubbs rigardis la parolantinon kun granda miro: – Dankon, – li respondis, maltrankvile demandante sin, kio sekvos. Flora prenis de la piedo de la lito koverton kaj, elpreninte el ĝi kelkajn paperojn, ŝi diris plue:

– Diru al mi malkaŝe, sentime, kiu instigis vin skribi tiujn ĉi leterojn al la hinda princido? Sinjoro Vilfrido Gallimore estis maljuste kulpigita pri tiu afero; ĉu ne?

Sinjoro Stubbs aspektis konsternite, kaj lia mano, kuŝanta sur la littuko ektremis. Ne povante elteni la petegantan rigardon de la knabino el ŝiaj profundaj, puranimaj okuloj, li kliniĝis kaj senvorte rigardis la plankon antaŭ si.

Post momento Flora ektuŝis la manon kuŝantan sur la genuo de l’ viro kaj petegis:

– Diru al mi la veron, kara sinjoro Stubbs.

La videble korpremita viro levis la okulojn, rigardis momenton en la vizaĝon de la knabino kun granda emocio kaj ekparolis:

– Mi ne povas, mi ne volas mensogi al vi, fratino Flora; la sinjoro nomita en tiu ĉi mal . . . en tiu letero, sinjoro Gallimore – mi jam forgesis la nomon – estas tute senkulpa.

– Dankon al Dio!

– Mi estis tia malsaĝulo, ke mi lasis tiun mal . . . pardonu, tiun friponan junan advokaton konsentigi min skribi tiujn leterojn. Ho! Kiom da fojoj mi malbenis . . . pardonu, fraŭlino, jes, malbenis tiun tagon!

Aŭdante la vortojn “juna advokato” Flora morte paliĝis; teruraj, kapturnigaj pensoj tumulte trakuris ŝian kapon. Sinjoro Stubbs, ne rigardante ŝin, daŭrigis en penta humoro:

– Je mia granda bedaŭro, mi devas konfesi, fraŭlino, ke mia vivo en la pasinteco ne ĉiam estis neriproĉinda, sed mi volis, ho, mi tiel forte penadis, reformi min, kiam venis tiu tento. Sed la mono faris al mi nenian bonon, krom tio ke mi per ĝi pagis kelkajn premantajn ŝuldojn. Kontraŭe, ĝi fariĝis por mi vera malbeno, kaj nun ĉiom jam estas – kun mangesto – maldensa aero. Sed la sumon, kiun proponis al mi advokato Broadbent . . .

– Ho, mia Dio! – ekĝemis la knabino. – Ne povas esti en Londono du advokatoj Broadbent. Ho ve! Mi nun klare vidas ĝin. Kiel blinda mi estis. Ho, mia propra frato!

Sinjoro Stubbs salte leviĝis terurigite de la efekto de siaj vortoj, timante ke la knabino svenos.

– Ho, mia kara fraŭlino, – li diris, – mi treege bedaŭras, mi ne sciis, ke sinjoro Broadbent estas via frato. Mi ja nur konis vin kiel, “fratino Flora”. Volu pardoni min.

– Mi havas nenion por pardoni. Mi mem estas riproĉinda pro mia blindeco.

– He, Stubbs! Ĉu ni povas interŝanĝi kelkajn vortojn private?

– Ĉu tio estas vi, advokato Broadbent? Kion vi deziras?

– Ni iru en la gastejon “Reĝo Georgo”, for el tiu ĉi amaso. La afero estas grava.

La ĵus travivita sceno ĉe la lito de lia filineto faris fortan impreson sur la koron de sinjoro Stubbs. Li sentis sin tre malkontenta je si mem, kaj ĝuste la persono, en la tuta mondo, kiun, en tiu ĉi momento, li ne deziris vidi, estis advokato Broadbent. Li do respondis iom malĝentile:

– Ne bezone estas iri en drinkejon. Vi povas diri ĉi tie, kion vi volas diri. Neniu aŭskultos nin.

La neatendita malĝentileco de sinjoro Stubbs antaŭsentigis al Leo Broadbent nenion bonan kaj igis lin eĉ pli malbonhumora, ol li jam estis, kaj malpli singarda.

– Bone, – li diris, – jen estas kvieta angulo apud la preĝejo. Mi nur deziras averti vin, en la okazo, se iu volus alkonduki vin al perfido, ke vi estu singarda.

– Jes, mi estas singarda, – estis la malĝentila respondo.

– Mi avertas vin pro via propra utilo.

– Efektive?

– Jes, amiko Stubbs, – akre rediris la juristo, – ĝi estus por vi malbonega afero.

– Kiel, sinjoro advokato?

– Mi nur bezonas rememorigi al vi la Telfer’an aferon sur la ŝipo “Hibernio”.

Sinjoro Stubbs ekridis malestime, sed ne sen ioma maltrankvilo, kiun li penis kaŝi.

– Ho! – li demandis. – Ĉu sinjoro Kettle aŭ sinjoro Sampson Tritton babilaĉis kun vi pri tiu enterigita afero? Ili ne sciigis al vi tro multe, mi vetas dek funtojn kontraŭ pantalonbutonon. Ne, advokato, provu alian rimedon. Ni – tio estas sinjoroj Kettle kaj Tritton kaj mi – ni scias tro multe unu pri la aliaj por reciproka kulpigado.

Sinjoro Broadbent, alprenante voĉtonon, per kiu li volis ŝajnigi, ke li scias pli, ol li volas malkovri, diris: –

Vi povas ja preni indiferentan aspekton, sed memoru, ke vi estas kvazaŭ en niaj manoj.

– Ĉu mi ridis? – demandis sinjoro Stubbs distrite, – mi havas nenian kaŭzon por ridi. Mi neniam sentis min pli malgaja en mia tuta vivo kaj mi malbenas la tagon, kiam mi konatiĝis kun vi. Kiaj ajn estos la sekvoj – mi mokas ilin – mi diras al vi, advokato, ke jam estas tro malfrue por via bonkora averto. Via fratino scias ĉion.

Leo Broadbent murmuretis malbenon pro senpova kolerego.

– Bone, Stubbs, malsaĝulo, – li siblis, – la sekvaĵoj falu sur vian kapon.

– Bone; ili falu. Mi volonte malkovrus viajn friponaĵojn al la tuta mondo, se ne pro via dolĉa, anĝela fratino Flora. Pro ŝi – ĉu vi aŭdas? – pro ŝi mi ne flustros al iu unu vorton pri tiu malbenita afero. Bonan nokton, sinjoro advokato.

Ne atendante rediron, sinjoro Stubbs lasis Leon Broadbent kaj foriris. Tiu ĉi staris apud barilo, ĉirkaŭanta la katedralon “Southwark”, en furioza humoro. La estonteco aspektis tre mallume; la realiĝo de liaj revoj ŝajnis al li forigita ekster la limojn de ebleco. Malaperantaj en maldensan aeron estis liaj plej ŝatataj esperoj: edziĝo kun Doroteo Parkinson, aneco de l’ parlamento por la elekta distrikto de Romfordo, rapida promocio profesia k.t.p. Subite li rememoris, ke, ĉar hodiaŭ estas mardo, lia onklo iros hejmen de la hospitalo je frua horo por pasigi la vesperon ludante ŝakojn kun aro da amikoj. Li nepre devas, – li decidis, – paroli kun Flora hodiaŭ, antaŭ ol ŝi havos okazon sciigi la novaĵon al onklo Graham. Ne, – plue li diris al si en la pensoj, – mi ne volas tiel facile cedi al la sorto. Ĉio estas perdota, kaj nur ekstremaj rimedoj povos savi min.

Li skribis mallongan komunikaĵon en la lumo de lucerno en la vestiblo de la katedralo kaj donis ĝin al unu el la viroj, kiujn oni ĉiam povis trovi apud la gastejo “Reĝo Georgo” atendantajn okazan komision, dirante:

– Penu venigi tiun ĉi letereton en la manon de flegistino en la hospitalo Guy, nomita “fratino Flora”. Estu tre singarda. Staru apud la ekstera pordego kaj petu iun oportunan enirantan personon, ke li aŭ ŝi bonvolu preni sur sin la taskon. Tio estas tre grava, urĝa afero. Mi atendos vin ĉi tie.

Post kvaronhoro la viro revenis kaj sciigis Leon, ke li transdonis la letereton al eniranta flegistino, kiu promesis tuj serĉi sian koleginon. Paginte al la viro promesitan trinkmonon la juristo eniris en la tombejon ĉirkaŭantan la katedralon kaj sidiĝis sur ŝtonan platon de tombo por atendi kaj por ree rigardadi la situacion. Post kelkminuta medito li ekleviĝis, ŝteliris en la preĝejon kaj reaperis portante en la mano malgrandan Biblion. Plua kvaronhoro pasis, dum Leo atente rigardis la ĉirkaŭbarilan pordon. Fine vidiĝis ĉe tiu pordo virina figuro de apenaŭ meza kresko, vestita per longa kapoto, kies kapuĉo preskaŭ tute kaŝis ŝian vizaĝon. Malrapide, per ŝanceliĝantaj paŝoj la virino alproksimiĝis al la viro atendanta ŝin. Malantaŭen ĵetinte la kapuĉon, ŝi ekrigardis lin. Ŝia vizaĝo estis mortepala, kaj la ruĝaj pro plorado okuloj montris ekscititan animstaton, duonfrenezan pro timego.

– Leo! – La trilitera vorto esprimis samtempe akran kordoloron, aman riproĉon kaj kompaton.

– Tiu viro Stubbs ĵus sciigis min, ke li komunikis al vi malagrablegan novaĵon, Flora. Kiom ajn mi tion bedaŭras, mi nun staras vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun faktoj, kaj mi devas kontraŭbatali ilin.

La vortoj, kvankam nelaŭtaj, estis parolitaj treege malbonhumore, preskaŭ furioze, tiel ke Flora surprizite kaj timigite malantaŭenpaŝis.

– Do, estas vere? Ho, Leo, kiel ajn vi povis . . .

– Ni ne priparolu tiun demandon nuntempe, Flora, – respondis la frato akre, – la afero estas farita kaj ne povas esti malfarita. Aŭskultu do: Neniu – ĉu vi komprenas? – neniu iam devas ekscii pri tiu ĉi afero. Pripensu, kio dependas de via silento: la honoro de malnova fiera familio, mia estonteco kaj tiu de la fratoj. Rilate min, via silento ebligas feliĉon kaj brilan karieron; kaj perfido kaŭzos absolutan ruiniĝon.

Flora malespere premis al si la manojn:

– Ho, Leo, – ŝi diris kun ĝemo, – mia kapo estas tiel konfuzita, ke mi preskaŭ ne povas pensi, des malpli fari decidon.

– Tamen, vi devas fari decidon.

– Kiel mi povos? Mi ja amas vin, Leo, kaj ĉiun el nia familio kaj la honoron de la familio. Ho! Tio estas terura; sed kiel mi povus restigi tiun ĉi kulpigon sur nobla, sentema homo, sciante, ke li estas senkulpa?

– Vi devas tamen fari decidon laŭ mia volo, Flora. Unuflanke vi havas la honoron kaj feliĉecon de tuta, altestimata familio, via familio; kaj aliflanke la aferon de sola sensignifulo, kies deveno estas vualita per malenviinda mistero, kaj . . .

Flora, ekflamiĝante, interrompis la fraton:

– Vi ne havas rajton tiel paroli pri unu el la plej noblaj kaj altanimaj viroj! Mi nun ekkomprenas, kial li ne volis meti tiun ĉi aferon en la manojn de la polico; mi nun scias, kial li preferis porti tiun makulon sur sia nomo kaj, kun rompita koro, sin mem ekzili.

– Ne estu sentimentala, Flora, – Leo rediris, – vi devas forgesi ĉion ĉi tion. Mi kunportis Biblion. Vi devas solene ĵuri per tiu ĉi Biblio, ke vi neniam flustros al iu eĉ unu vorton pri tio, kion vi scias.

– Neeble! Mi estas preta fari ĉion, kion vi povas esperi, sed mi ne ĵuros.

– Vi devas; tuj!

Flora tremis per la tuta korpo.

Leo metis unu manon sur la ŝultron de la fratino, antaŭenklinis la kapon kaj per minacanta, furioza mieno rigardegis al ŝi en la okulojn:

Flora, – li diris, – mi estas malespera, freneza; vi devas silenti por ĉiam, kvazaŭ vi estus forgesinta. Ĉu vi komprenas? Mi ĝisvenis absolutan ekstremaĵon . . . kaj . . . mi ne ŝanceliĝos uzi la plej ekstremajn rimedojn.

Flora rigardis la parolanton per timegitaj kaj konsternitaj okuloj. Subite ŝi eligis ŝirantan krion, sin turnis kaj forkuris. Momenton poste ŝi malaperis en la mallumo.

ĈAPITRO XV

La sekvintan tagon, je la sesa horo vespere, doktoro Graham alvenis kaleŝe antaŭ la pastrejo Sta. Kutberto. Servistino kondukis lin en ĉambron, en kiu troviĝis sinjoro kaj fraŭlino Parkinson, priparolante post la temanĝo paroĥajn aferojn. La vizaĝo de la veninto estis pala kaj montris signojn de granda maltrankvilo. Li ekparolis ekscitite:

– Pardonu, sinjoro pastro kaj fraŭlino Parkinson, ke mi ĝenas vin. Mi estas doktoro Graham. Mi scias, ke vi ambaŭ kun kortuŝa sindonemo interesiĝas pri mia juna nevino. Vi malĝojos ekscii, ke Flora malaperis de la sepa horo hieraŭ vespere!

La gefratoj leviĝis ĉe la eniro de la vizitanto:

– Malaperis? – ambaŭ ekkriis.

– Jes, – doktoro Graham respondis malgaje, – kaj mi devas riproĉi min pro tio, ke mi permesis al ŝi sin okupi per tiu esploro; ĉar mi tute ne dubas, ke ŝia malapero iel rilatas al tiu afero pri Vilfrido Gallimore.

– Pli ol verŝajne; – kunsente diris la juna pastro, – mi tre avertis la knabinon pri eblaj danĝeroj; ĉar mi suspektis, ke ŝi havos aferon kun tre ruza, senskrupula friponaro. Tamen, postaj okazintaĵoj kredigis min, ke Dia antaŭzorgo direktas tiun ĉi aferon. Mi plue avertis ŝin, ke, eble, la solvo de la mistero liveros al ŝi malmulte da kontenteco.

La kuracisto ekrigardis kun miro kaj maltrankvilo unue sinjoron Parkinson, poste ties fratinon kaj ree la sinjoron, sed ne faris demandon pri la signifo de la lasta frazo. Doroteo estis pala sed trankvila:

– Volu sidiĝi, – doktoro Graham, – ŝi diris. Tio estas terura afero, kiu postulas niajn plej energiajn, unuigitajn penojn. Mi jam kore amas tiun dolĉan, altaniman knabinon kaj mi tutkore metas min je via dispono.

– Vi povas senrezerve kalkuli ankaŭ je mia helpo, – aldiris Filipo Parkinson varme.

– Dankon, dankon, karaj amikoj, – fervore diris la kuracisto, – mi atendis tion kaj mi estos al vi tre danka pro via helpo. Ankaŭ mi, sinjoro pastro, zorge avertis Flora’n pri la grandaj danĝeroj, kiujn tia esploro prezentos, kaj longe mi kontraŭstaris ŝiajn petegojn. Sed ŝi estis tiel malfeliĉa, ke fine mi venkiĝis per ŝiaj larmoj – la plej danĝera armilo de virinoj, sinjoro pastro – kaj permesis, ke ŝi starigu tiun monkolekton. Ho, mi ne povas diri al vi, kiom tiu ĉi malfeliĉaĵo maltrankviligas min.

De l’ komenco fariĝis evidente por Filipo kaj Doroteo, ke tiu ĉi sortobato konfuzegis tiun faman, lertan kuraciston. En la plenumado de siaj profesiaj devoj li estis ĉiam decidema, energia kaj saĝa, sed nun li fariĝis ŝanceliĝema kaj nedecidema. Post kiam la gefratoj sciigis al la direktoro tiom, kiom ŝajnis al ili konvena, tiu ĉi konigis al ili jenajn postajn okazintaĵojn: iom antaŭ la kvara horo, la pasintan tagon, sinjoro Stubbs ree vizitis sian filinon kaj havis longan interparolon kun Flora. Unu el la ceteraj flegistinoj preterpasis en la koridoro, kiam la viro adiaŭis Floran, kaj ŝi rimarkis, ke ili ambaŭ estas ekscititaj kaj tre malgajaj. Ili disiĝis tre amike. Ĉirkaŭ unu horon poste alia kunflegistino transdonis al ŝi letereton, kiun ŝi ricevis de nekonata viro staranta apud la ekstera pordego. Inter la sesa horo kaj kvarono post la sesa la pordisto vidis la knabinon rapide trapasantan la pordegejon, vestita per la kapoto, kiun ŝi surhavis, alvenante de Long-Seaton antaŭ ok monatoj. Ĉar la kapuĉo kovris ŝian kapon, li ne povis vidi la vizaĝon, sed la viro estis tute certa, ke tio estas fratino Flora. Ŝi evidente deziris eviti esti rekonita, kaj la pordisto, sciante, ke ŝi estas la nevino de l’ direktoro, ne alparolante, lasis ŝin eliri. Je la sepa akurate amiko de doktoro Graham, farmaciisto, kiu loĝas ĉe la strato Newington Butts kontraŭ la preĝejo Sta. Georgo, ekvidis la knabinon preterpasi, vestitan per tiu sama kapoto kaj irantan suden en la direkto al fama stratkruciĝo, nomita, laŭ malnova hotelo tiea, “Elefanto kaj Kastelo”. ŝia kapo estis nekovrita. La farmaciisto deziris al ŝi bonan vesperon, sed ŝi estis tiel enpensa, ke ŝi ne aŭdis lian saluton. Spite multpena, zorga serĉado tio estis la tutaĵo de konataj faktoj. Sinjoro Stubbs estis nek hejme nek en la oficejo, kiam doktoro Graham tien venis; kaj sinjorino Stubbs tute ne povis lumigi la misteron. La kompatinda virino tremis pro eksciteco kaj timo kaj preskaŭ ne povis klare paroli. Leo Broadbent ne estis vidinta ŝin. Doktoro Graham parolis kun li nur du-tri minutojn en la vestiblo de la juĝejo, ĉar li estis tuj pledonta en grava proceso. La frato aspektis tre maltrankvila, sed de tiam ankoraŭ ne vidiĝis en la hospitalo.

Pli ol unu fojon dum la rakontado de la direktoro la gefratoj interŝanĝis signifoplenajn rigardetojn. La plej malbona antaŭtimo plenigis iliajn pensojn, sed ili detenis sin de aludo pri ili. Filipo Parkinson demandis:

– Sinjoro direktoro, ĉu vi jam metis tiun ĉi aferon en la manojn de la polico?

La demando videble embarasis doktoron Graham.

– Ankoraŭ ne, – li respondis, – ne oficiale. Kompreneble mi iom ŝanceliĝas fari privatan aferon publika konataĵo. Sed la estro de la polica suboficejo de mia distrikto estas iama paciento mia; mi konas lin intime, kaj al li mi konfidis la aferon private. Li nun prizorgas ĝin.

Ĝis tiam Doroteo malmulte parolis, sed des pli vigle laboris ŝia cerbo.

– Ĉu vi permesos, sinjoro direktoro, ke mi faru proponon? – ŝi demandis.

– Certe, tre volonte, kara fraŭlino.

– Mi konceptis ideon, ankoraŭ neklaran ideon, kiun, tamen, mi tre deziras ellabori. Ĉu vi bonvole metos je mia dispono vian kaleŝon en la daŭro de unu aŭ du horoj?

Ambaŭ viroj ekrigardis la knabinon kun miro.

– Kia peto, Doroteo! – diris ŝia frato per riproĉa tono.

– Mi volonte kaj danke faros tion, fraŭlino Parkinson, se vi pensas, ke vi povos solvi tiun ĉi misteron; – respondis la kuracisto.

Filipo penis malkonsili ŝin: – Kara Doroteo, pripensu; vi vidas, ke tiu ĉi esploro enhavas multe da danĝero. Ĉu vi ne volas almenaŭ sciigi al ni ion pri via plano?

– Ne kontraŭkonsilu min, kara frato, – respondis la knabino, – mi plivole ankoraŭ ne parolus pri mia projekto. Mi estos sufiĉe singarda; ne timu.

Duonhoron poste Doroteo alvenis per la kaleŝo de l’ direktoro Graham ĉe angulo de la strato Union. Ŝi eliris el la veturilo kaj demandis preterpasantan knabinon, kie loĝas sinjoro Stubbs.

– Jen, – respondis la knabino, – la tria, kvara domo post la arkaĵa pordego, tie, kie staras viro kun hundo. Li loĝas sur la unua etaĝo.

Doroteo eniris la montritan domon. Sur la antaŭpordejo de la unua etaĝo du knaboj brue ludis balancĉevalon, kaj el duonfermita pordo venis bruaĉo de aliaj malpacantaj infanoj.

– Ĉu la patro estas hejme? – ŝi demandis.

– Jes, – ekkriis la pliaĝa knabo, sidanta sur la ĉevalo, – li vespermanĝas kun la patrino. Iru, Joĉjo, rapidu, diru al la patro, ke sinjorino venis por viziti lin.

Momenton poste sinjoro Stubbs aperis sur la sojlo kun nepura buŝtuko alkroĉita al lia ampleksa veŝto. Sur lia dika, ruĝa vizaĝo montriĝis vigla scivolemo, sed, ekvidante nekonatan sinjorinon li tuj aspektis ĉagrenite. Tamen li tre ĝentile klinsalutis ŝin. Doroteo parolis la unua:

– Supozeble mi havas la plezuron vidi sinjoron Stubbs?

– Tio estas mia nomo, sinjorino; via servisto.

– Mi petas pardonon, sinjoro Stubbs, ke mi ĝenas vin dum via vespermanĝo, sed la afero, kiu venigas min ĉi tien, estas tre urĝa.

– Tute negrave; ni estis tuj finontaj. Ĉu mi povas peti vin eniri?

Dume la infanoj scivoleme amasiĝis malantaŭ la patro; kaj super ilia bruo aŭdiĝis la akra voĉo de la patrino:

– Ne estu tiel malĝentilaj; tuj foriru en la kuirejon. Joĉjo, Hugo, Helenjo, – ĉu vi aŭdas? – en la kuirejon!

Sekvata de gesinjoroj Stubbs, Doroteo eniris la saloneton. Sinjorino Stubbs havis zorgoplenan kaj maltrankvilan mienon.

– Ĉu via vizito rilatas al la subita malapero de fratino Flora? – ŝi demandis.

– Jes, sinjorino Stubbs. Mi estas intima amikino de fraŭlino Broadbent – Doroteo Parkinson estas mia nomo – kaj, kompreneble, mi estas ĉagrenegita pro tiu neatendita okazintaĵo.

– Kia terura afero tio estas! – ekkriis la virino. Tia dolĉa, bonkora knabino! Mi ne ĉesis plori, de kiam doktoro Graham venis hodiaŭ posttagmeze.

– Kaj mi ankaŭ, mi sentas grandan korpremon pro tiu ĉarma fraŭlino, – diris ŝia edzo.

– Nu, sinjoro Stubbs, mi venis por peti, ke vi helpu al mi trovi ŝin.

La geedzoj rigardis la parolantinon kun miro. Doroteo diris plue:

– Vi ja vidis ŝin laste. Vi estas lerta multsperta viro kaj vi funde konas Londonon. Ĉu vi volas tuj akompani min? Mi povos sciigi al vi survoje – la kaleŝo de doktoro Graham atendas nin ekstere – per kio vi povos esti al mi utila.

– Certe, sinjoro Stubbs, vi nepre devas iri kun la sinjorino! – ekkriis la edzino.

– Tre volonte, – respondis la alparolito, – se mi iel povos esti utila en tiu ĉi malfeliĉa afero, mi tuj estos je via dispono.

Malgraŭ la avideco kaj preteco, kun kiuj li parolis, Doroteo kaptis momentan rigardon de maltrankvilo en la okuloj de la viro.

– Dankon, – ŝi diris ĝoje, – mi estas tre kontenta. Nu, ni foriru senprokraste, sinjoro Stubbs. Jam malfruiĝas, kaj ni ne havas momenton por perdi. Vi pardonos – ĉu ne, sinjorino Stubbs? – ke mi tiel senceremonie forprenas vian edzon.

Kiam ili estis sur la strato, Doroteo diris al la veturigisto:

– Bone; al la placo Bloomsbury.

Ili eniris la kaleŝon. Doroteo la unua parolis:

– Mi esperas, sinjoro Stubbs, ke vi pardonos min; sed mia ĉefa deziro estis paroli kun vi sola, ne antaŭ via edzino. Mi ne scias, ĉu vi jam divenis mian celon . . .

– Ne, fraŭlino, – mi ne scias, kion vi celas.

La knabino, devigante sin paroli trankvile, sed efektive tremetante, diris plue:

– Mi fidas vian aldonitecon al tiu nobla, dolĉa knabino, kiu, oni povas diri, savis la vivon de via kara filineto. Nu, mi havas kaŭzon por timi – tion mi diras al vi kaŝe kaj fidante vian honoron kaj vian diskretecon – ke la kompatinda knabino fariĝis viktimo aŭ de sia frato, advokato Broadbent, aŭ de la direktoroj de la Pentuki’a kompanio.

– Efektive?

Doroteo ne povis vidi la vizaĝon de la viro, kiu sidis kontraŭ ŝi en la malluma kaleŝo, sed ŝi plene sentis, ke la esprimo de miro en lia voĉo estas nur ŝajnigita. Li ne demandis, kiuj estas la aluditaj direktoroj. Ŝi do kuraĝiĝis kaj daŭrigis:

– Hieraŭ, iom post la kvara posttagmeze, vi faris konfeson al fratino Flora – ĉu ne? – kaj informis ŝin, ke la instiginto de iuj leteroj estas advokato Leo Broadbent.

Ĉar sinjoro Stubbs ne tuj respondis, Doroteo aldiris milde: – Vi havas nenion por timi.

Post momento li ekparolis kun ĝemo:

– Jes; bedaŭrinde mi ne sciis, ke Leo Broadbent estas ŝia frato. Mi sentas fortan korpremon, tial ke mi per tio senscie kaŭzis al ŝi kordoloron.

– Ĉu io okazis, kio supozigas vin, ke sinjoro Broadbent scias, ke lia fratino eltrovis lian friponaĵon, aŭ, ke la hindaj komercistoj, Tritton kaj Kettle, suspektis la knabinon pri danĝeraj intencoj?

La respondo de la viro estis senŝanceliĝa:

– Rilate la advokaton, jes. Mi ne scias, kiel tio prosperis al li, sed tiu ruzulo, per iaj rimedoj, sciiĝis, ke lia fratino trovis postesignojn de la . . . nu, de la malbonfarintoj. Li ankaŭ, pro ia kaŭzo, timis, ke mi perfidos lian sekreton. Li embuskis min apud la suda fino de la ponto “London”, kiam mi elvenis el la hospitalo. Li minacis min per ĉiuspecaj malbonaj sekvoj, sed mi mokis lin kaj diris al li, ke mi jam konfesis al lia fratino. Volu kredi, ke mi tre hontas pri la rolo, kiun mi ludis, kaj ke mi kaŭzis tiom da kordoloro al tiu dolĉa, aminda knabino kaj al ŝia nobla amanto. Rilate al Kettle kaj Tritton mi tute ne scias, kiom ili suspektas, sed mi konjektas, ke, aŭ ili avertis lin, aŭ li avertis ilin. Tamen, se Kettle kaj Tritton timus realan danĝeron, ili certe tuj parolus kun mi.

– Dankon, sinjoro Stubbs; mi estas tre kontenta aŭdi tion. Nun, diru al mi, mi petas, kiam kaj kie vi disiĝis.

– Mi lasis lin starantan apud la barilo de la katedralo en Southwark ĉirkaŭ kvarono antaŭ la sesa horo, ĉar mi atingis mian hejmon kvin minutojn post la sesa akurate. Sinjoro Broadbent estis furioza kaj malespera. Malgraŭ lia ruzeco, ŝajnas al mi, superruzis lin la kapeto de tiu lerta flegistino.

– Dankon. Tio estas ĉio, kion mi deziris sciiĝi. Mia amiko, – Doroteo parolis petege, – ĉu vi volas plue helpi al mi por iamezure malfari la malbonon, kiun vi faris?

– Certe, – respondis la viro fervore, – mi estas tute je via dispono, nur mi preferus labori kaŝe, por ke mia nomo ne fariĝu tro elstaranta.

– Kompreneble. Ne timu. Mi iros rekte al sinjoro Broadbent kaj, intertempe, ĉu mi povas peti vin, ke vi vizitu sinjoron Alfredon Brent. Li loĝas ĉe la Strato Theobald, flanke de la hotelo “Ruĝa Leono”. Sciigu al li, kiom vi volas – nenion se vi preferus – kaj petu lin, ke li bonvolu viziti nin morgaŭ matene kiel eble plej frue ĉe la pastrejo Sta. Kutberto en Aldgate. Kaj vi, ĉu vi povos veni por interkonsiliĝi kun mia frato, pastro Parkinson, kaj mi? Je la deka horo? Dankon.

– Ĉu sinjoro Broadbent estas hejme, sinjorino? – demandis Doroteo la dommastrinon de la juna advokato.

– Ne, sinjorino, – respondis la virino, – li iris al sia klubo. Li iras tien ĉiumerkrede.

– Ĉu li vizitis la klubon hieraŭ vespere?

– Ne, li restis hejme hieraŭ nokte.

– Ĉu vi bonvole diros al mi, kiam sinjoro Broadbent revenis hejmen hieraŭ vespere, sinjorino Sharpe?

Sinjorino Sharpe rigardis la demandantinon kun miro kaj malplezuro:

– Ĉirkaŭ la sepa horo, mi pensas, – ŝi respondis malafable. Sed, ĉu mi povas scii, kiu vi estas, kiu faras tiom da demandoj pri sinjoro Broadbent?

– Ho, jes, – respondis Doroteo ridetante, – mia nomo estas Parkinson, fraŭlino Doroteo Parkinson. Ni estas malnovaj amikoj liaj, vi scias. Ĉu la klubo, al kiu iris sinjoro Broadbent, estas la Konstitucia Klubo en Pall Mall? Dankon. Bonan nokton, sinjorino Sharpe.

La dommastrino mire rigardis la figuron malaperantan tra la koridoro:

– Stranga knabino! – ŝi diris al si en la pensoj. – Tro milda kaj serioza, por esti flirtulino. Impona personeco, eleganta kaleŝo kaj tre simpla vesto; strange!

Duonhoron poste Doroteo demandis livree vestitan pordiston de la Konstitucia Klubo, ĉu sinjoro advokato Broadbent estas ĉi tie.

– Jes, sinjorino, – respondis la pompa livreulo, scivoleme rigardante la venintinon de l’ kapo ĝis la piedoj, – volu eniri tiun ĉi antaŭĉambron kaj volu sidiĝi. Kiun mi anoncos?

– Fraŭlinon Parkinson.

Doroteo eniris la akceptejon. Ĝi estis lukse meblita ĉambro, en kies mezo staris ronda masiva tablo de neordinara grando. Sur tiu ĉi tablo troviĝis mansonorilo kun longa ebona tenilo. Ekvidinte tion Doroteo stariĝis ĉe la tablo kaj metis la dekstran manon sur la tenilon de la sonorilo. Tra peza, porda kurtenego, kiu multfalde pendis de riĉa kornico ĝis polurita planko, aŭdiĝis el apuda ĉambrego, malklara bruo de multaj personoj. Post kelkaj minutoj, dum kiuj la koro de la knabino fortege batis, la du partoj de la kurteno disiĝis, kaj Leo Broadbent eniris la ĉambron kun feliĉa rideto sur sia alloga vizaĝo.

– Ho, bonan vesperon, fraŭlino Parkinson, – li ekkriis gaje, – kia neatendita plezuro!

Doroteo malatentis lian etenditan manon kaj, akre rigardante al li en la okulojn, ekparolis:

– Kie estas Flora?

La kutime iom pala vizaĝo de la juristo fariĝis ankoraŭ nuancon pli pala, kaj, dum momento, aperis en liaj okuloj rigardo kvazaŭ de subite timigita besto. Sed tuj li reakiris iamezure sian memregadon. Per tono de voĉo, kiu montris bone ŝajnigitajn ĉagrenon kaj malkomprenon, li respondis:

– Vi alparolas min, fraŭlino Parkinson, laŭ maniero, kiun mi ne komprenas.

– Tamen, vi bone komprenas, – rediris la knabino kun flama, penetrema rigardo, – vi scias, ke Flora subite malaperis, kaj vi scias, kie ŝi estas.

– Sed mia kara . . .

– Ne “miakara”-umu min, mi petas. Vi devigis ŝin hieraŭ vespere je la sesa horo renkonti vin, por malhelpi, ke ŝi diskonigu viajn abomenindaĵojn. Aŭskultu! Mi konas tutan vian krimon de l’ komenco ĝis tiu ĉi malnoblega ago kontraŭ via propra fratino. Vi vidas tiun ĉi sonorilon. Se vi ne tuj malkaŝe eldiros, kio fariĝis de Flora, mi furioze sonorigos kaj sciigos al la tuta klubanaro, kia fripono vi estas.

Kvankam Leo Broadbent klare sentis, ke la “ludo finiĝis”, li penis unu fojon plu elturniĝi el tiu senespera situacio. Kun ŝajnaj malvarmeteco kaj trankvileco li demandis:

– Ĉu vi ne tratas tro libere al la banko de via propra imago, fraŭlino Parkinson?

– Tute ne. Mi posedas la leterojn mem, kiujn vi skribigis al la princido kaj mi konas la skribinton de tiuj leteroj. Plue, mi konas viajn motivojn: avideco, ambicio, malamo kaj ĵaluzo. Mi scias, kion vi faris per via malnoble akirita gajnaĵo, kaj se mi havus sufiĉe da tempo kaj la inklinon, mi povus rakonti al vi la tutan malbelan aferon. Nu, rapidu, respondu mian demandon, se vi ne volas, ke tiu ĉi sonorilo kunvoku la tutan membraron ĉi tien.

Kelkaj malvarmaj ŝvitgutoj ekaperis sur la mortepala frunto de la viro:

– Mi ĵuras per ĉio, kio estas sankta . . .

Malpacience kaj malestime Doroteo interrompis lin:

– Efektive! Kio povas esti sankta por homo, kiel vi?

La mordanta malestimego en la voĉo de la virino, pro kiu li estis tiom riskinta, trapikis lian koron:

– Vi estas kruela, antaŭjuĝema, fraŭlino Parkinson.

Tuja rediro venis de la knabino, eĉ ankoraŭ pli sarkasma:

– Kruela! Tio sonas bele el via buŝo. Nek povas esti demando pri antaŭjuĝo kiam mi havas en la manoj ĉiujn fadenojn, ĉiujn pruverojn. Antaŭjuĝema! Se mi bezonus pluan pruvon, via vizaĝo ĝin liverus.

– Tamen, mi ĵuras, ke mi ne scias, kie Flora nun estas.

– Nenian dusencaĵon nek pensrezervaĵon, sinjoro advokato; diru al mi sen elturniĝo, kio okazis hieraŭ vespere, post kiam Flora venis el la hospitalo, vestita per sia blua kapoto. Aŭ, je ĉiuj sanktuloj, tiu ĉi sonorilo eksonos!

– Mi certigas al vi, ke mi tute ne havas supozeton, kien Flora iris post nia interparolo.

Kontraŭvole Doroteo sentis inklinon kredi je la vereco de tiu ĉi diro.

– Nu, – ŝi demandis akre, – kio okazis?

– Kompreneble mi penis konsentigi ŝin silenti pri tio, kion ŝi eltrovis.

– Kompreneble; kaj vi minacis ŝin per danĝeraj sekvoj.

– Mi prezentis al ŝi la gravecon de . . .

– Ne, ne, pli ol tion; vi minacis ŝin per persona venĝo.

– Mi ne faris tion . . .

– Sinjoro Broadbent, – diris Doroteo kun intensa seriozeco, – mi avertas vin la lastan fojon. Eldiru la tutan veron, ĉar mi plene decidiĝis ĝisfunde sondi tiun ĉi aferon. En la okazo se vi malhelpus min, mi tute, senkompate ruinigus vian karieron. Min ne influos profamiliaj konsideroj nek tia noblanimeco, kia igis sinjoron Gallimore forlasi sian patrujon kun rompita koro, kun malhonorita nomo, plivole ol sin venĝi kaj elaĉeti sian honoron je l’ kosto de la honoro de la knabino, kiun li pasie amas, kaj de tiu de ŝia tuta familio. Nobla, senkompara viro, kies ŝuojn vi ne indas mallaĉi! Nu?

La brusto de Leo Broadbent forte laboris. Sub la influo de la mordantaj vortoj kaj la brulanta malestimego de la altanima virino antaŭ si, li iom post iom sentis la malnoblegecon de sia ago. Tiam, la unuan fojon, li mallevis la kapon. Malgaje kaj pli humile li diris:

– Mi povus diri nenion plu, eĉ se ĉi tio estus la lastaj vortoj, kiujn mi eldiros en tiu ĉi mondo: mi ne scias, kie mia fratino nun estas. Ŝi ektimiĝis pro miaj vortoj kaj subite forkuris. Aŭdante de mia onklo hodiaŭ matene, ke Flora ne revenis en la hospitalon, mi treege bedaŭris, ke mi parolis al ŝi malĝentile.

– Kial, do, vi estas ĉi tie, verŝajne ludante kartojn, anstataŭ serĉi ŝin?

– Verdire, fraŭlino Parkinson, mi nur plenumas gravan, devigan renkonton ĉi tie kun Kolonelo Sir Antono Bertram, kiu promesis al mi sian helpon okaze de la venonta parlamenta elektado en Romfordo. Post kelkaj minutoj mi intencis viziti mian onklon en Kennington. Ni ĵus faris la lastajn aranĝojn por nia militado.

– Bone; vi do tuj iros? Vorton de honoro?

– Vorton de honoro; post malpli ol kvin minutoj.

Kiam Doroteo alvenis en la hospitalon je la naŭa horo kaj duono, ŝia frato kaj doktoro Graham atendis ŝin kun granda maltrankvilo kaj scivolemo. Ili jam konsiliĝis private kun la estro de sudlondona policejo kaj laŭ ties konsilo ili jam dungis tri konfidindajn privatajn detektivojn. Du el ili kaŝe observos la farojn de la direktoroj de la Pentuki’a kompanio, kaj la tria ricevis ordonojn starigi serĉadon tra ĉiuj kvartaloj ĉirkaŭantaj la hospitalon kaj la hotelon “Elefanto kaj Kastelo”. Filipo Parkinson kompleze proponis traserĉi sian paroĥon kaj observi kelkajn ŝipojn irontajn al Hindujo.

Doroteo firme rifuzis paroli pri la rezultato de siaj esploroj nur dirante, ke ŝiaj atendaĵoj plene realiĝis. Ŝi volis antaŭe ellabori sian planon sendepende de la detektivoj. Filipo Parkinson konjektis, ke ŝi jam eltrovis la kulpon de sinjoro Broadbent, sed ke ŝi, pro gravaj kaŭzoj, plivolis silenti pri tiu fakto antaŭ doktoro Graham. Tiu ĉi ne kuraĝis insisti pri informoj, antaŭsentante pli kaj pli klare, ke lia nevo scias pri tiu mistera afero pli. ol li volas malkaŝi. Antaŭ kelkaj semajnoj – li sciigis siajn vizitantojn – Leo Broadbent informis sian patron, ke la onklo permesas al Flora entrepreni nedecajn ekskursetojn en danĝerajn kvartalojn de Londono, kaj ke konsilinde estas revenigi ŝin hejmen. Doktoro Graham, aŭdinte tion, faris al li scenon; tamen li nun intencis proponi al sia nevo, ke li tuj vojaĝu al Long-Seaton, por vidi, ĉu Flora estas tie. Liaj malĝojo kaj maltrankvileco estis tre kortuŝaj.

Kiam doktoro Graham priparolis intencon ree viziti sinjoron Stubbs, Doroteo diris trankvile kaj konvinke:

– Ne faru tion, mi petas. Mi jam vizitis lin. Sed, mi tre deziras, doktoro Graham, ke vi bonvole metu je mia dispono vian kaleŝon kaj vian veturigiston por du aŭ tri tagoj.

– Du aŭ tri tagoj? Kia stranga peto, Doroteo! – ekkriis Filipo.

Ankaŭ la direktoro komence kontraŭstaris ŝian peton, sed fine konsentis. La trankvileco kaj memfido de la juna virino ŝajne inspiris al li konfidon kaj esperon. Plue, li sciis, ke li povas plene fidi al la sindonemeco kaj la sagaceco de sia servisto.

* * * * * *

Pasis preskaŭ du tagoj senrezultate. Doroteo kune kun la fidela veturigisto jam sekvis, precipe, la kelkajn ĉefvojojn kondukantajn el Londono suden, ĉie esplorante, ĉie demandante, ĉu oni vidis junan virinon en malhele blua kapoto k.t.p. Vendredon vespere je la oka horo ili alvenis, lacegaj – ĉevaloj kaj vojaĝantoj – en Lingfield, vilaĝon je tridekkelkaj mejloj de Londono. Tie hotelmastrino sciigis Doroteon, ke du grajnvendistoj el Grinstead, pli malproksime de la urbego, rakontis dum la komuna tagmanĝo pri tia junulino, kiun ili renkontis survoje. Laŭ ilia priskribo ŝi estis tre ĝentila fraŭlino, vestita per blua kapoto, malseka pro forta pluvo, lacega kaj kun dolorantaj piedoj. Ŝi estis tute senmona kaj aspektis kvazaŭ en stato de konfuzo.

Senprokraste, kun koroj plenaj de espero, Doroteo kaj la same fervora servisto daŭrigis la vojon en la direkto al Grinstead. Tien ili alvenis je tre malfrua horo kaj loĝiĝis en la ĉefa hotelo. Neniu en la hotelo vidis la knabinon nek aŭdis pri ŝi.

La sekvintan matenon ambaŭ komencis serĉadon en malsamaj partoj de la urbeto. Unu el la unuaj, kiujn Doroteo alparolis, estis maljuna, bonkoraspekta pastro. Al li ŝi faris la kutiman demandon.

– Jes, – respondis la grandaĝulo kun ĝojo, – ŝi estas ĉi tie. Venu, mi petas, kaj mi montros al vi, kie ŝi trovis bonegan rifuĝejon.

– Dio estu laŭdata! – ekkriis Doroteo. Kompatinda knabino; kiom, sendube, ŝi suferis! Kiel ŝi fartas, sinjoro pastro?

Afable la pro granda aĝo kurbigita viro respondis:

– Pli bone, pli bone. Se vi havos la komplezon marŝi iom malpli rapide, sinjorino, mi rakontos al vi survoje, kio okazis. Dankon. Ĉirkaŭ la sepa hieraŭ vespere juna virino de iom eleganta eksteraĵo, tia, kian vi priskribas, timeme frapetis la pordon de nia preĝejservisto. Certe la bona Dio direktis la paŝojn de la kompatindulino al tiu pordo. Ŝi petis pecon da pano kaj trinkon da akvo. La virino, bonkora animo, kortuŝiĝis de la kompatinda stato de la knabino kaj petis ŝin, ke ŝi envenu kaj iom ripozu. Ŝi preskaŭ svenis pro malsato kaj laceco; kaj ŝia kapoto estis tute malseka. La aspekto de la knabino estis tiel stranga kaj maltrankviliga, ke la virino tuj sendis la edzon por venigi min. Mi jam trovis ŝin, post varma manĝo, komforte enlitigita. Io tre stranga, tre terura, mi supozas, okazis al ŝi, ĉar ŝi tute ne scias, kiu ŝi estas, kien ŝi iris nek de kie ŝi venis – tamen ŝi pensas, ke ŝi eble loĝas en Londono. Kiam vi alparolis min, mi estis survoje al kuracisto.

– Ho, kiel terure, – ekkriis la juna virino, – sendube cerba ekskuo difektis ŝian intelekton; ĉu ne vere? Mi jam aŭdis pri simila okazo.

La grandaĝulo respondis milde: – Jes, sed mi esperas, ke tio ne longe daŭros. Ŝi tute perdis la memoron, kaj tio, kredeble, estas sanigebla. Intertempe ŝi forgesis ĉion, ĉiun detalon pri sia historio kaj sia personeco, sed ŝi tute ne faris impreson de frenezulino, mia kara sinjorino; tute ne.

Ili nun atingis la dometon de l’ preĝejservisto, beletan loĝejon superkreskitan de hedero, kaj eniris. La koro de Doroteo estis preskaŭ tro plena por povi saluti la dommastrinon. En teretaĝa ĉambreto kuŝis Flora en senmakule blanka litaĵo. Ŝia vizaĝo estis pala kaj malgrasiĝinta. La rigardo en la okuloj estis trankvila kiel rigardo de infano.

Pene regante fortan emocion Doroteo alproksimiĝis al la lito kaj demandis:

– Ho, Flora, kiel vi fartas?

La alparolitino turnis al ŝi la okulojn kaj apatie respondis:

– Neeldireble pli bone, dankon, dank’ al la bonkoreco de tiu bona virino.

– Ĉu vi konas min, Flora?

– Jes, – respondis la knabino post momento dubeme, – ŝajnas al mi, ke mi konas vin, sed, iel, mi ne povas rememori vian nomon.

– Mi estas Doroteo Parkinson.

Trankvile kaj ankoraŭ indiferente, kvazaŭ pro laceco, Flora diris:

Jes, mi nun ekmemoras; mi vizitis vin kelkfoje, kaj via frato estas pastro Parkinson; ĉu ne?

– Tute prave, karulino! – Doroteo ĝojoplene sin klinis super la knabinon kaj ame kisis ŝin. Tiam, pensante, ke pli bone estos, veki ŝian memoron nur iom post iom, ŝi eliris el la ĉambro. – Ho, bonaj amikoj, – ŝi diris, kun ĝojolarmoj en la okuloj, al la atendantaj pastro kaj geedzoj, – ŝia memoro jam komencis reveni al ŝi; sed kia terura vekiĝo tio estos!

– Estu do singarda, sinjorino, kaj malhelpu ĉian subitan eksciton, – diris la blankharulo. Farinte ĉiujn necesajn klarigojn kaj kontentiginte la naturan scivolemon de tiuj bonkoraj homoj, ŝi reiris al la hotelo por fari aranĝojn por tien transloĝigi Floran. Revenante de la hotelo ŝi ekvidis la veturigiston starantan ĉe stratangulo, malgajvizaĝe rigardantan tien ĉi kaj tien, kvazaŭ li pripensas, en kiu strato li daŭrigu la serĉadon.

– Ho, Johano, – ŝi ekkriis ĝoje, – mi trovis ŝin!

La ronda, bonkora vizaĝo de la mezaĝa viro eklumiĝis. Pro ĝojo kaj emocio ekprenante la manojn de la sinjorino, li diris:

– Dio estu laŭdata! La kara sinjorineto trovita: Kia ĝojo por miaj karaj gemastroj!

– Nu, Johano, vi devas tuj ekvojaĝi hejmen kaj sciigi viajn gemastrojn! Mi postrestos por zorgi pri ŝi.

– Jes, volonte, fraŭlino Parkinson; sed la ĉevaloj estas tro lacegaj kaj ne povus fari la vojaĝon sen longaj haltoj. Mi atingos Londonon pli frue vojaĝante per la poŝtveturilo. La poŝto de Lewes al Londono ankoraŭ ne trapasis tiun ĉi haltejon kaj certe venos post kelkaj minutoj.

– Bone, laŭ via bontrovo; vi pli bone scias pri tio.

Doroteo rakontis al la fidela, feliĉa servisto, kio okazis post ilia disiro, por serĉi en malsamaj partoj de la urbeto kaj adiaŭis lin, dirante: – Ĝis la revido do, Johano. Mi atendos tie ĉi ĝis Doktoro Graham venos por forkonduki nin.

* * * * * *

Doroteo sidis ĉe fenestro en granda, malnovmode, sed komforte meblita ĉambro en la hotelo je “La Blanka Cervo”. Sur kanapo apud gaje brulanta fajro kuŝis Flora, envolvita en varmaj ŝaloj, dormante. Dum longa tempo silento regis en la ĉambro, rompata nur de regula tik-takado de granda, en angulo staranta horloĝo kaj de la mallaŭta spirado de la dormanta knabino. La okuloj de la virino, sidanta ĉe la fenestro rigardis, sed preskaŭ ne vidis, belan vintran vidaĵon. Subiranta suno rozkolorigis la suprojn de neĝokovritaj arboj. Ankaŭ ekstere regis reviga silento. Tio estis la unua okazo, kiun havis Doroteo por esti sola kun siaj propraj pensoj. La pasinta semajno estis tro plena de konfuzegaj ekscitoj, kaj nun, post tiu trostreĉiteco sentiĝis kontraŭago. Silentaj larmoj malpezigis la troplenan koron kaj iom post iom serenigis ĝin.

Kia ŝanĝo okazis en ŝia vivo kaj en ŝia koro! Nun, reveme, senpasie, ŝi rigardis returne tra la tempo-aleo de la lastaj sep-ok monatoj kaj benis Dion pro tiu ŝanĝo. Ŝia amo al Vilfrido Gallimore ne estis malpli forta ol antaŭe, sed la fajro jam elbrulis; la amdoloro forpasis, postlasante nur deziregon feliĉigi lin kun tiu dolĉa, aminda knabino. Ankoraŭ la larmoj fluetis, naskitaj de stranga amaso da emocioj: feliĉeco, neklare sentitaj aspiroj kaj malpleneco en la profundo de l’ koro. Nova, dolĉa ambicio ekplenigis ŝin: esti bona kaj utila kaj dediĉi sian vivon al bonfarado kaj al feliĉigado de aliaj koroj. Tiel la lastaj larmoj fariĝis larmoj de ĝojo kaj plena kontenteco.

– Fraŭlino Parkinson!

Doroteo ekrigardis returne: – Nu, karulino? Nomu min Doroteo.

– Bone, kara Doroteo, venu kaj eksidu apud la fajro; mi timas, ke al vi estas malvarme ĉe la fenestro. Ni babilu. Ho! Vi verŝis larmojn? Kial?

– Ĝojolarmoj, mia kara. Ĉu vi nun sentas vin pli fortika?

– Jes, dankon, Doroteo, sed, ho! la tuta malĝoja afero revenadas al mi kiel malbelega sonĝo, ĉiam pli viveca!

– Mia kara Floro, – diris milde la pliaĝa knabino, – ne pensu pri tio. Poste, kiam vi estos pli fortika kaj pli trankvila, vi havos sufiĉe da okazoj por pripensi tiujn okazintaĵojn. Sendube ili tiam ne aspektos tiel teruraj. Via sola tasko nun estas rapide resaniĝi.

– Sed mi imagadas, ke Leo volis mortigi min.

Rapide Doroteo rediris:

– Ne, ne, karulino. Mi parolis kun li la sekvintan tagon. Li nur volis iom timigi vin por devigi vin promesi, ke vi silentos. Poste li forte bedaŭris sian senpripensan konduton. Sed nun, Flora, mi tute malpermesas al vi daŭrigi tiun temon; diru al mi, plivole, kie nun estas via Vilfrido, kaj kiel li fartas.

Flora volonte ŝanĝis la temon.

– En Frankfurt-am-Main, mi pensas, – ŝi respondis post momento, kvazaŭ ŝi penis refreŝigi al si la memoron.

– Ĉu vi, do, ne regule interkorespondas? La knabino ekĝemis:

– Ne, – ŝi diris malgaje, – depost nia lasta renkonto t.e. depost tiu malfeliĉa afero, mi nur aŭdis de li pere de fraŭlino Lambert. Li volis, kontraŭ mia deziro, liberigi min de mia ampromeso tiel longe, kiel tiu malbela makulo restos sur lia nomo. Li pasigis kelkajn monatojn en Berlin kaj en Leipzig kaj nuntempe li esperas esti dungata kiel arĥitekturisto por desegni kaj direkti la konstruadon de domego en Frankfurt por riĉulo, kies edzino estas anglino. Lia prosperado ĉi tie kaj precipe en Germanujo estis mirinda. Imagu, Doroteo, junan viron de nur dudek du jaroj kun tia grava okupo! Vilfrido estas treege lerta.

– Mi estas tre kontenta aŭdi tion. Ĉu li fartas bone?

– Mi supozas, ke jes, korpe; sed mi estas certa, ke li ne estas feliĉa. Fraŭlino Lambert skribis al mi, ke, laŭ liaj leteroj, kiujn ŝi komprenas pli bone ol mi, li ankoraŭ ne trovis animpacon. Li estas malsaĝa knabo, Doroteo. Li ne ĉesas maltrankviligi sin pro filozofiaj demandaj kaj similaj aferoj. – ŝiaj okuloj ekpleniĝis de larmoj, kaj ŝiaj lipoj ektremetis. Post momento ŝi aldiris: – Mi tiom sopiras al li, Doroteo, kaj mi scias, ke li sopiras al mi.

En tiu momento aperis servistino, kiu informis fraŭlinon Parkinson, ke sinjoro deziras paroli kun ŝi. Doroteo sekvis la knabinon kaj eniris teretaĝon privatan ĉambron. La sinjoro estis Doktoro Graham. Kun etenditaj manoj kaj vizaĝo plena de emocio li kuris renkonte al ŝi. Ekpreninte ŝiajn manojn kaj ĝentile kisinte ilin, li parolis:

– Fraŭlino Parkinson, kiel ni povos danki vin pro viaj kortuŝe sindonemaj servoj? Vi ja estas mirinda detektivino. Kiel fartas la kara knabino?

– Dank’ al Dio, tre bone, konsidere la cirkonstancojn. Ankoraŭ malfortika, kompreneble, kaj nervskuita, sed jam multe pli trankvila.

– Efektive? Mirige! Senduba okazo de amnezio.* Ĉu vi vere tion konkludis, vi lertulino?

* perdo aŭ difektiĝo de l’ memoro: gr. αμνησία; ger. Amnesie; franc. amnésie; ital. amnesia.

– Jes, doktoro Graham, antaŭ ĉirkaŭ unu jaro ni diskutis en nia estetika rondo tre interesan okazon de amnezio, kaj, kvankam la cirkonstancoj estis tre malsamaj, la karaktero de la virino, kiu tiel suferis, estis tre simila al tiu de Flora.

– Kie ŝi nun estas?

– En nia loĝoĉambro sur la unua etaĝo, kuŝanta sur kanapo apud la kameno. Sed, doktoro Graham, antaŭ ol ni supreniros, mi volas sciigi al vi ion, kion, mi pensas, vi devas scii. Pardonu, ke mi kaŭzas al vi ĉagrenon. Mi longe kaj tre zorge pripensis tiun demandon. Vi poste scios kiel agi; estas ja necese eviti por ŝi ĉiujn ekscitojn. Nu, la persono, kiu skribigis tiujn fatalajn leterojn kaj kiu, sekve, estas la intriginto kaj kalumniinto, estas via nevo Leo Broadbent, kaj la rekta kaŭzo de la amnezio estis sekreta interparolo, kiun ili havis mardon vespere. Sinjoro Broadbent penis perforte devigi ŝin silenti pri tio, kion ŝi eltrovis pri lia malbonfaro. Efektive Flora imagas, ke li volis mortigi ŝin. Mi eltiris el li preskaŭ plenan konfeson.

Dum kelkaj minutoj doktoro Graham ne povis paroli. Li eksidis sur seĝon, metis la manojn sur la genuojn kaj fikse rigardis la plankon. El lia brusto eliĝis profunda ĝemo:

– Terure, – li diris, – terure! Kia sortobato! Verdire, mi neniam havis altan opinion pri la karaktero de Leo, sed . . . kia sortobato por la tuta familio! Kompatinda knabino. Ŝi estas tiel dolĉa kaj konfidema kaj ŝi ĉiam tre ŝatis lian lertecon kaj lian honorindecon. Kompatinda virineto! Tamen la pruvita senkulpeco de ŝia amanto estas ioma kompenso.

Flora, sinjoro venis por viziti vin, – diris Doroteo per gaja tono, kiam ili eniris la privatan salonon.

– Ho, ĉu tio estas mia kara onklo? – ĝoje ekkriis la knabino sur la kanapo. Antaŭ ol ŝi povis leviĝi el la ŝaloj, la molkora maljunulo estis ĉe ŝia flanko. Perforte regante sian emocion li ĉirkaŭbrakis kaj ame kisis ŝin:

– Mia karega virineto, – li diris, – dankon al Dio, vi estas ekster danĝero!

Flora ĵetis senvorte la brakojn ĉirkaŭ la kolon de la amata onklo kaj plorĝemis, ne povante sin regi. Post kelka tempo doktoro Graham milde forprenis ŝiajn brakojn kaj diris:

– Trankviliĝu, mia karulino, vi baldaŭ estos pli forta kaj feliĉa, kaj la tuta travivaĵo estos nur rememoro pri malbela premsonĝo.

Fine la knabino balbutis:

– Ho, kara onklo, kia terura travivaĵo ĝi estis! Mi tute forgesis ĉion. Mi eĉ ne povis rememori mian nomon; de kie mi venis kaj kio okazis al mi; nenion. Mi volis kuri al vi, mi estis tiel konsternita; sed, subite, mi ne scias kiel tio fariĝis, ĉio en mia kapo estis malplenaĵo. Ho, mi ne povus priskribi . . .

– Mi ne volas, ke vi priskribu nuntempe; poste vi povos rakonti al ni, kio okazis. Nu, – li aldiris ridetante, – vi eĉ ne demandis min, ĉu mi jam temanĝis. Mi certigas vin, knabinoj, ke mi tre malsatas, kaj varma taso da teo estos bonvena.

– Sonorigu, Doroteo, mi petas; – gaje diris Flora, – la teo estos baldaŭ preta. Kaj mi ankoraŭ ne dankis vin, mia kara onklo, pro via amindeco veni ĉi tien en tia vetero. Sidiĝu ĉi tie sur la kanapon kaj varmigu vin. – Kuŝigante la kapon sur la bruston de la maljunulo, ŝi diris: – Mi tiom ĝojas, ke vi venis.

Ĉar neniu respondis la sonorilon Doroteo eliris por prizorgi la temanĝon kaj por lasi onklon kaj nevinon solaj dum kelkaj minutoj. Kiam ŝi revenis kun servistino, portanta lampon, la kapo de la knabino ankoraŭ kuŝis sur la brusto de la maljuna viro, kies brako ame premis ŝin al sia flanko. – Jes, karulino, – Doroteo aŭdis lin diri, – onklino Suzano tre deziris akompani min, sed mi ne povis permesi, ĉar ŝia farto ne estas sufiĉe bona. Ŝi komisiis al mi ŝarĝojn da amaj parolsendaĵoj kaj aron da objektoj, kiuj ankoraŭ sin trovas en mia valizo.

Dum la temanĝo doktoro Graham kaj Doroteo penis por gajigi la konversacion kaj turni la pensojn de Flora for de la travivitaĵoj de la lastaj semajnoj. Nelonge post la manĝado ŝi montris signojn de laciĝo kaj, laŭ konsilo de l’ onklo, sin retiris por kuŝiĝi. Nun doktoro Graham ree fordonis sin al malĝojo. La penado aspekti facilanima, kiam lia koro brulis pro indigno kaj premiĝis pro doloro kaj honto, forte streĉis lian cerbon. Maltrankvile irante tien kaj reen tra la ĉambro li donis liberecon al siaj sentoj kaj pli ol unu fojon eldiris firman intencon zorgi, ke lia nevo ne ĝuu la profiton de siaj friponaĵoj. Doroteo ne povis sin deteni diri:

– Ĉu vi nun komprenas, doktoro Graham, kial Vilfrido Gallimore preferis forlasi sian amatinon kaj ekziliĝi? Li ja sciis de l’ komenco, kiu estas la kalumniinto kaj la vera krimulo. Mi neniam renkontis pli noblan, altaniman viron. Aldonu al tio, ke li estas tre lerta homo, kun delikate kulturita intelekto kaj alloga, vireca eksteraĵo, kaj vi ne miros, ke Flora amas lin per tuta sia pura, knabina koro. Sed ŝiaj gepatroj estas fieraj kaj neniam konsentos akcepti lin kiel svatiĝanton tiel longe, kiel tiu malbela makulo restas sur lia nomo aŭ tiel longe, kiel Leo povas malhelpi ĝin.

– Lasu tion al mia zorgo, mia kara juna amikino, – rediris la kuracisto, – mi certigas vin, ke mi ne restos senutila rigardanto, kiu permesas, ke du noblaj koroj rompiĝu. La fripono! Sed nun, – li diris, kvazaŭ perforte sin eltirante el siaj malgajaj pensoj, – mi petas, ke vi havu la komplezon iri kun mi al tiuj bonaj preĝejservistoj kaj al tiu maljuna pastro, por ke mi povu persone danki al ili pro iliaj bonkoraĵoj al mia karega nevino. Poste ni ree detale priparolu tiun teruran aferon. Multajn detalojn mi ja ankoraŭ ne tute komprenas.

La sekvintan tagon Flora sentis sin multe pli sana, tiel ke ŝia onklo permesis al ŝi partopreni la matenmanĝon en la komuna ĉambro, varme envolvite en lana ŝalo kaj sidante apud la kameno.

– Aŭskultu, virineto, – diris doktoro Graham dum la ĉetabla interparolado, – fraŭlino Parkinson kaj mi, kiel viaj flegistino kaj kuracisto, priparolis hieraŭ vespere vian staton. Bedaŭrinde miaj direktoraj devoj ne permesas al mi resti kun vi pli longe; mi vojaĝos hejmen per la hodiaŭa poŝtveturilo, kiu trapasos tiun ĉi urbeton je la deka horo kaj duono. Via netaksebla amikino bonkore proponis resti kun vi tiel longe, kiel tio estos necesa. Sed mi esperas, ke vi povos sendanĝere entrepreni la vojaĝon hejmen post nemultaj tagoj, kondiĉe ke la vetero estos pli varma kaj seka. Intertempe du nepinoj de tiu estimeginda pastro ĉi tie, tre ĉarmaj, gajkoraj junulinoj promesis viziti kaj distri vin. Post via reveno mi proponas, ke vi vizitu la fratinon de via onklino Suzano en Oksfordo. Ŝi estas unu el la plej ĉarmaj virinoj, kiujn vi iam renkontis, kaj en ŝia salono kunvenadas multe da agrablaj personoj. Ŝia edzo estas malnova kolego mia, kaj li tuj enamiĝos en vin.

– Kia ĉarma perspektivo por vi, kara Flora! – gaje ekkriis Doroteo.

– Mi ja konas lin, – aldiris ridetante la kuracisto. – Malfavora sorto donis al li nur tri knabojn – kia malfeliĉo! – sed neniun filinon, la sopiro de lia vivo. Li kaj onklino Marinjo dorlotos vin “ĝis ekster rekono”.

Kun feliĉa rideto Flora demandis:

– Pli malbone, ol vi kaj onklino Suzano?

Doktoro Graham laŭte ekridis, sentante, ke la riproĉo pri dorlotado estas justa. Vidi tiun feliĉan rideton sur la vizaĝo de la amata nevino plenigis de ĝojo la bonkoran viron. – Ho, ne, Flora, – li respondis gaje, – ni ne dorlotas vin, ni ja ne havas okazon, ĉar vi preferas loĝi en la hospitalo.

– Verdire, Doroteo, – rediris la knabino kun ŝajnseriozeco, – mi ofte komplimentas min mem pro mia saĝeco, elektinte loĝi en la hospitalo kaj ne ĉe la geonkloj. Mi havis la maloftan prudenton kaj firmecon de l’ karaktero eviti la danĝeron esti dorlotata ĝis “ekster rekono” de miaj tro molkoraj geonkloj. En mia hejmo, vi devas scii, neniu iam dorlotis min; kaj mi malkaŝe konfesas, ke iafoje mi sentis specon de sopiro esti dorlotata de ia amata persono.

Ame premante la manon de la nevino doktoro Graham ŝerce diris:

– Se vi estas tia mirindaĵo de prudento – cetere, mirinde estas, ke neniu ankoraŭ eltrovis tion – ni povas sentime lasi vin iri al Oksfordo. Tamen mi timas, ke la amindeco de la Oksforda profesoro kaj de lia ĉarma edzino kaptos vian koron kaj malinklinigos vin reveni al ni aŭ al la hospitalo.

La brakoj de Flora tuj ĵetiĝis ĉirkaŭ la kolon de la onklo:

– Neniam, kara onklo, neniam, – ŝi ekkriis, – kaj vi bone scias tion, alie vi ne ŝercus pri ĝi.

– Bone, virineto; ni ne povas vivi sen vi; kaj la hospitalo tre bezonas vin kaj flegistinojn tiajn, kiel vi. – Sin turnante al Doroteo, li aldiris:

– Vi montris vin tiel bonega flegistino, fraŭlino Parkinson, ke mi sentas fortan deziron forlogi vin de via nuna okupado.

Ŝajnigante maltrankvilecon, tamen ridetante, la juna virino respondis:

– Ne, doktoro Graham, ne tentu min for de mia amata laboro!

– Ha! – rediris la kuracisto, – verŝajne mia malforteco estas ankaŭ la via: Mi povas kontraŭstari ĉion, kun escepto de tento.

* * * * * *

Leo Broadbent revenis de Long-Seaton ok tagojn post la terura interparolo kun fraŭlino Parkinson en la antaŭĉambro de sia klubo. Flora ne estis hejme; sed, kontraŭ la konsilo de onklo Graham, li silentis pri la malapero de la fratino, esperante, ke ŝi retroviĝos antaŭ lia reveno. Ju pli li alproksimiĝis al Londono, des pli li maltrankviliĝis. Kiam la politika ekscito malakriĝis, la senespereco de lia situacio pli kaj pli altrudis sin al liaj pensoj. Multfoje li demandis sin, ĉu eble la du Pentuki’a direktoroj ĝisiris atencon kontraŭ la vivo de Flora. En tiu okazo suspekto pri malvirtega mortigo nepre falos sur lin.

Sur sia skribtablo li trovis letereton de doktoro Graham, kiu sciigis lin per tre malmultaj vortoj, ke li deziras vidi lin tuj post lia reveno – nenion plu. La malĝentila mallongeco de la letereto kolerigis lin kaj antaŭsentigis, ke la interparolo ne estos tre agrabla. Li decidis iri. Pli bone estos, ekscii per unu fojo la plej malbonan; ĉiuokaze li evitus riproĉon pri indiferenteco je la sorto de la fratino.

Onklo Graham akceptis Leon en sia skribĉambro en Kennington. La juna advokato tuj sentis, ke senutile estas alpreni senkulpan mienon, aŭ, kun elmontro de ama maltrankvileco peti informon pri Flora. Li do pretigis sin por akra vortbatalo. Rigardante sian nevon kun mieno, kiu vidigis samtempe profundan malĝojon, malestimon kaj nervan streĉitecon, doktoro Graham tuj ekparolis:

– Ĉu vi sciigis viajn gepatrojn pri la malapero de Flora?

– Ne; spite via konsilo, mi pensis, ke pli bone estas atendi, esperante, ke ŝi revenos antaŭ mia reveno en Londonon. Mi volis evitigi al la gepatroj nenecesan maltrankvilegon. La patrino tute ne fartis bone. Nu, ĉu Flora revenis?

Doktoro Graham ne tuj respondis, sed dum momento rigardegis Leon, mirante pri lia batalema, senhonta sintenado. Fine li diris:

– Jes, Leo, Flora retroviĝis, sed en tia terura stato rilate ambaŭ sian korpon kaj sian animon, ke verŝajne pasos longa tempo, antaŭ ol ŝi akiros sian antaŭan farton kaj facilanimecon. Sed tio tute ne estas la plej malbona afero. Per tio malkovriĝis via tuta friponaĵo. Neeldirebla hontindaĵo estas, ke ano de la fiera, altestiminda familio Broadbent . . .

– Pli malrapide, onklo; se vi estus iom pli saĝa, vi scius, ke malprudente estas kondamni akuziton, ne doninte al li okazon por sin defendi.

– Bone, mi traktos vin juste. Kion do vi diros defende?

Leo respondis kun parado de indigno kaj malvarmeteco:

– Ĝis nun mi aŭdis nur insulton, kiu antaŭ-supozas pruvitan kulpon – ne akuzaĵon.

– Kial do vi interrompis min, antaŭ ol mi povis formuli mian akuzon? Nu, respondu do simple: Ĉu vi – aŭ ne – intrigis kune kun la direktoroj de hinda kompanio por ŝteligi el la domo de hinda princo, kies advokato vi estis, kaj kiu plene fidis vin, la dokumentojn ebligontajn al li, gajni sian proceson? Ĉu vi – aŭ ne – lerte – laŭ via propra imago – faligis suspekton sur senkulpan junulon, nome Vilfrido Gallimore, per letero, kiun skribis iu Georgo Stubbs, loĝanta ĉe la strato Union? Ĉu – aŭ ne – sciiĝinte, ke via fratino eltrovis vian friponaĵon pro amo al tiu noblanima junulo, vi penis por perforte, per minacoj, ĵurigi ŝin silenti? Respondu!

– Kun indigno mi forpuŝas tutan tiun ĉi hontindan kulpigon, – respondis Leo maltime, furioze rigardante sian onklon.

Doktoro Graham renkontis la rigardon de la nevo kun malestimo kaj diris:

– Vi ne imponas al mi, mia lerta junulo, per via peno esti tragedia. Kiom utilos al vi nun malkonfesi tion, kion vi jam konfesis al fraŭlino Parkinson kaj al Flora?

– Mi konfesis nenion. Iafoje okazas, ke honesta homo estas vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tro abomena kulpigo por peni rebati ĝin. Mi estas viktimo de hontinda intrigo, ne tiu bubo de tre dubinda deveno, kiu havis la senhontecon levi la okulojn al filino de la Broadbent’oj . . .

– Kaj kiu, vi pensis, eĉ fariĝis rivalo je la mano de fraŭlino Parkinson? He?

– Ridindaĵo, onklo! Ĉu tiu bubaĉo iam sopire rigardis fraŭlinon Parkinson, mi ne scias – tre verŝajne li estas sufiĉe malmodesta – mi neniam aspiris tian estetikulinon.

– Ho, vi, do, estas la viktimo de hontinda intrigo? Efektive? Ĉu vi povas klarigi al mi, sinjoro advokato, kian motivon povus havi – laŭ via supozo – via fratino, fraŭlino Parkinson, ties frato Filipo kaj sinjoro Brent por aparte penadi por kaŭzi vian ruiniĝon?

– La afero ne komenciĝis per ili.

– Ĉu vi do povas diveni iajn apartajn rilatojn inter ĉiuj ĉi tiuj personoj kaj la princido, sinjoroj Kettle kaj Tritton, sinjoro Stubbs kaj aliaj?

– Tre kredeble sinjoro Vilfrido Gallimore, kies advokato vi laŭŝajne estas, povus respondi al tiu demando pli bone ol mi.

Senpaciencigite doktoro Graham ekkriis:

– Sufiĉe! Se vi pensas, ke vi povas eĉ unu momenton konfuzi min per tiuj ridindaj subtilaĵoj, vi tute eraras. Ne pensu, ke mi estas idioto. Mi venigis vin ĉi tien por meti antaŭ vin jenan alternativon – kaj mi certigas vin, ke mi plene decidiĝis agi absolute senkompate kaj tuje: Aŭ vi forlasos tiun ĉi landon senprokraste por Ameriko, aŭ, je Eskulapo, mi malkovros al la tuta mondo vian friponaĵon. Tio estas la sola maniero sendanĝerigi la gejunulojn kaj iamezure purigi de tiu ĉi makulo la honoron de la Broadbent’a familio. La sola bedaŭro, kiun mi sentas, estas, ke tiu lando havos la malutilon de via civitaneco.

– Sed, onklo . . .

– Nenian “sed onklo”! Mi estas nefleksebla. Mi scias, ke viaj gepatroj plene aprobus mian agon. Oportuna ŝipo forveturos venontan lundon. Vi do havos sufiĉe da tempo por ordigi viajn plej urĝajn aferojn. Ne unu vorton plu, Leo.

Leo senespere faris ankoraŭ unu penon:

– Sed, onklo, – li balbutis, – vi ja havas nur la vorton de tiu kanajlo Stubbs, konfesinta falsisto kaj krimulo.

– Ne unu vorton plu! Mi ne volas plu diskuti kun vi tiun ĉi malagrablegan aferon. Ĉu vi konsentas?

– Ne.

– Bone. Nun iru hejmen. Se mi ne ricevos sciigon antaŭ tagmezo morgaŭ, ke vi estas preta forvojaĝi Amerikon venontan lundon, vi scias kion vi devos atendi. Foriru!

Senvorte, mortepala, Leo eliris el la ĉambro.

La sekvintan matenon je la deka horo doktoro Graham ricevis letereton kun nur jenaj vortoj:

“Mi foriros, Leo.”

ĈAPITRO XVI

Je la sama tempo, kiam Flora iom post iom resaniĝis sub la ama zorgado de onklino Marinjo kaj de onklo Hunt en Oksfordo, Vilfrido transloĝiĝis de Leipzig al Frankfurt-am-Main. Sinjoro Karl Brockhaus, riĉa bankiero, kiu pasigis kelkajn jarojn en Londono kiel direktoro de banka filio de sia patro kaj kiu kondukis de tie junan edzinon el nobela familio, komisiis al li la desegnadon kaj, kune kun eminenta germana firmo de arĥitekturistoj, la direktadon de la konstruo de domego laŭ angla stilo. Kun grandaj ĝuo kaj fervoro Vilfrido komencis la laboron fari skizojn por la menditaj desegnaĵoj. Kun ne malpli granda entuziasmo li studadis la muzikon kaj iafoje, post laciga laboro, vizitis grandan koncertejon de la tiea filharmonio, kie ludiĝis klasikaj kaj simfoniaj verkoj. Tiajn komponaĵojn Vilfrido precipe ŝatis.

Iun vesperon en la monato Februaro li eniris la belan ĉambregon de tiu institucio kvaronhoron antaŭ la komenco de la koncerto; sed preskaŭ ĉiuj lokoj jam estis okupitaj. Fine, post longa ĉirkaŭrigardo, li trovis seĝon ĉe malgranda tablo, ĉe kiu jam sidis maljuna blankhara sinjoro kaj juna fraŭlino kun belaj orbrunaj haroj kaj ridetantaj bluaj okuloj. Vilfrido ĝentile klinsalutis kaj sidiĝis. La ok monatoj, kiujn li pasigis en Germanujo faris je li rimarkindan ŝanĝon. Lia vireca vizaĝo estis ekster lia aĝo pensema kaj serioza, kelkafoje eĉ iom melankolia. Lia sintenado estis tiu de viro, kiu sentas, ke li okupas honorindan pozicion en la vivo.

La koncerto komenciĝis per bonega ludado de la Serenado de Schubert, kiu tiutempe estis tre ŝatata novaĵo. Enpense Vilfrido faldis kaj malfaldis la programon, kaj dum kelka tempo ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. Liaj pensoj estis en Anglujo, plenaj de forta sopiro al iu malgajvizaĝa knabino, kiun li lastfoje vidis en folioriĉa laŭbo en bela kampara ĝardeno. Li ne povis forgesi kaj nun vidis antaŭ si la kortuŝan, petegantan rigardon, kiun donis al li la amata knabino, rifuzante esti liberigita de sia promeso. Iafoje, en Berlino, li sentis fortan tenton reiri Londonon kaj batali kontraŭ Leo ĝis maldolĉa fino. Iafoje, kiam, post vana penado dronigi sian malfeliĉecon en plezuroj, lia koro ekpleniĝis per maldolĉaj pensoj, li sentis inklinon malbeni sian sorton, sed la memoro pri lia sankta amikino en Long-Seaton ĉiam alprenigis al li pli serenan, submetiĝeman animstaton.

Antaŭ la finiĝo de la unua muzikaĵo lia revo interrompiĝis per la konduto de seso da studentoj, kiuj okupis apudan tablon. Tiuj ĉi junuloj, laŭveste anoj de la malnova universitato Heidelberg, videble venis Frankfurton por sin amuzi. Ili estis en gajega humoro, kaj ilia amuzaĵo, tiumomente, estis penado altiri al si, per diversaj rimedoj, la atenton de la juna fraŭlino, kiu sidis ĉe lia tablo. Vilfrido ankaŭ rimarkis, ke la malkonvena konduto de kelkaj el tiuj studentoj tre ĝenas la fraŭlinon kaj indignigas la respektegindan blankharulon ĉe ŝia flanko. Dum la unua paŭzo li ekaŭdis, ke liaj samtablanoj interparolas angle. La koncerto daŭris, kaj la konduto de la studentoj, sidanta plej proksime al la knabino, fariĝis pli rimarkeble trudema. Kiam, ĉe la komenco de la meza paŭzo, la juna anglino leviĝis por, supozeble, viziti konatinon en alia parto de la ĉambrego, du studentoj tuj ankaŭ leviĝis kaj sekvis ŝin.

Oni ja permesas, precipe en universitataj urboj, al studentoj pli da libereco, ol al aliaj junuloj, sed tiuokaze la konduto de la Heidelberganoj videble malplaĉis al la okupantoj de la ĉirkaŭantaj tabloj. Vilfrido ne povis ne aŭdi la interparolon de siaj anglaj najbaroj, kiuj, kredeble, supozis, ke neniu povas kompreni ilin; kaj kelkafoje li sentis pro tio ioman ĝenatecon. Kiam, do, dum la foresto de la knabino la maljunulo perdfaligis sian naztukon, li ĝentile levis ĝin, dirante kelkajn konvenajn vortojn en angla lingvo. La blankhara sinjoro estis tre kontenta ekscii, ke lia juna najbaro estas anglo kaj afable komencis kun li agrablan konversacion. Ili interalie priparolis la diversajn programerojn kaj la muzikon ĝenerale. Okaze de laŭta ekrido, venanta de la studenta tablo, la maljunulo plendis pri la malkonvena konduto de tiu junularo, dirante:

– Se mi nur povoscius sufiĉe la germanan lingvon, mi certe sciigus al ili mian opinion pri ilia konduto.

– Jes, – diris Vilfrido, – mi ankaŭ malplezuriĝis ĉe iliaj malkonvenaj manieroj, kaj mi rimarkis, ke ili fariĝis tre malagrablaj al via juna amikino. Se ili ne ĉesos, mi sentos fortan inklinon, kun via permeso, peti ilin, ke ili kondutu pli bonmaniere.

– Mi esperas, ke ne estos necese; sed ĉiuokaze, mi petas, kara sinjoro, ne ĝenu vin kaj ne malpaciĝu kun tiuj flamkapuloj.

En tiu momento revenis la juna sinjorino, kaj ne malproksime post ŝi, la du studentoj. Kun videbla plezuro la maljuna sinjoro sciigis ŝin, ke ilia kuntablano estas anglo. Vilfrido ĝentile leviĝis, klinsalutis kaj diris, ke lia nomo estas Gallimore. La blankharulo tuj sin turnis al li:

– Ravita konatiĝi kun vi, sinjoro Gallimore; mia nomo estas Macdonald kaj, – kun mangesto, – fraŭlino Macdonald estas mia nepino.

Nelonge post la rekomenciĝo de l’ koncerto unu studento plenigis sian glason per ruĝa vino kaj, farinte signon al siaj kunuloj, levis ĝin ĝis la nivelo de la okuloj. Ridetante li direktis siajn okulojn al fraŭlino Macdonald kaj, facile, sed sufiĉe rimarkeble salutinte ŝin, li malplenigis la glason kvazaŭ je ŝia sano. La ceteraj studentoj aprobe ekridetis kaj pli-malpli malkaŝe ekrigardis la fraŭlinon, por vidi, ĉu ŝi respondos. Tiu ĉi manovreto observiĝis de kelkaj personoj en la ĉirkaŭaĵo, okazigante tie ĉi rideton, tie kolerajn mienojn. Tuj Vilfrido leviĝis, aliris la tablon, ĉe kiu sidis la studentoj kaj ekparolis kun dignoplena teniĝo:

– Sinjoroj studentoj, vi ne povas ne rimarki, ke via trudemo estas tre malagrabla al la juna sinjorino. Ĉiuokaze, kiel ĝentiluloj vi nun ĉesigos viajn atentaĵojn.

La studento, kiu trinkis al la knabino, iom malaltkreska, fortika junulo, kolere rediris, leviĝante:

– Vi estas impertinentulo, sinjoro!

Trankvile Vilfrido respondis:

– Tiu ĉi epiteto plene priskribas tutan vian konduton. Vi transpaŝas la limojn de konveneco.

Salte leviĝis la ceteraj studentoj. Du-tri el ili ekkriis:

– Tiu insulto postulas kontentigon. – Vi nepre devas doni al ni plenan kontentigon, – diris alia.

Vilfrido ne perdis unu momenton sian egalanimecon, kvankam la disputo jam kaŭzis sensacion.

– Jes, sinjoroj studentoj, – li respondis, malestime kaj malvarmete, – se vi volas, mi kontentigos vin ĉiujn, unu post alia, ekstere en la ĝardeno, per mia pugno.

– Li estas fremdulaĉo, Mietschke, – flustris unu el la junuloj, – li ne valoras la penon.

– Ne, des pli, – kriis responde la alparolito, – Jen, sinjoro fremdulo, estas mia karteto; mi postulas la vian, por ke mi povu sendi al vi miajn sekundantojn.

– Se vi povas rememori en via malklara cerbostato: Mia nomo estas Gallimore, kaj mi loĝas ĉe la strato Kolberg, rekte kontraŭ la poŝtoficejo ĉe sinjorino Wassermann. Mi ne kunportas vizitkartojn.

Dirinte tion li turnis sin kaj ree okupis sian seĝon ĉe la flanko de la maljuna sinjoro. La karteton de sinjoro Mietschke li postlasis sur la tablo.

– Mi esperas, sinjoro Macdonald kaj fraŭlino Macdonald, – li diris, – ke vi ne koleras pro la tumulto, kiun mia intermetiĝo kaŭzis. Mi tre bedaŭras, ke ĉi tiu okazintaĵo turnas tiom da okuloj al nia tablo.

– Tute ne, sinjoro Gallimore, – milde respondis la grandaĝulo, – vi agis noble kaj kavalire, mia nepino kaj mi tre dankas vin. Mi nur treege malĝojas, ke via kavalireco implikas vin en tian malagrablan aferon.

Fraŭlino Macdonald aspektis iom pale. Kun maltrankvila rigardo en ŝiaj belaj okuloj ŝi demandis mallaŭte:

– Ĉu vi vere, sinjoro, devos dueli kun tiu malĝentila studento?

– Tre verŝajne, fraŭlino; mi proponos ordigi lian konton per mia pugno.

Nelonge poste la koncerto finiĝis, kaj Vilfrido leviĝis por adiaŭi sinjoron kaj fraŭlinon Macdonald. Manpremante Vilfridon la maljunulo diris milde

– Ne konsentu batali per armiloj, mia kara juna sinjoro. Tiuj malsaĝaj flamkapuloj ja serĉas ĉiun okazon por malpaciĝo. La jam ricevita publika riproĉo sufiĉu.

– Jes, sinjoro Gallimore, – aldiris la junulino varme, ne risku duelon pro mi. La nura penso estas por mi terura.

– Mi ankoraŭ ne scias, kion mi faros. Mi devas esti gvidata de cirkonstancoj. Adiaŭ, adiaŭ.

Nun alproksimiĝis al Vilfrido du sinjoroj, unu en uniformo de altranga oficiro kaj la alia civile vestita, sed kun videble soldata teniĝo. Ambaŭ estis altkreskaj, beltaliaj viroj. La sinjoro en civila vesto la unua parolis:

– Ĉu vi permesos, sinjoro, ke ni interesiĝu pri tiu okazintaĵo? Ni sidis tre apude kaj vidis la tutan aferon. Permesu, ke mi komplimentu vin pro via ago.

– Dankon, sinjoro; mi ne povis agi alimaniere, – respondis Vilfrido ĝentile.

– Tute prave, – plue diris la sama sinjoro. – Mi esperas, ke vi ne opinios min tro scivola; se mi ne eraras, vi estas fremdulo? Anglo, ĉu ne?

– Jes, mi estas anglo; mia patrino estis germanino.

– Efektive; anglo-germano, do.

– Se vi volas, jes.

– Se vi intencas akcepti la duelinviton kaj se vi ne havas la kutimajn sekundantojn, ni estas pretaj preni sur nin tiun taskon. Tamen mi, se vi permesos, konsilus al vi malakcepti. Mi konas tiun Heidelberg’an studentan korporacion. Ĝi estas aro da sensencaj, batalemaj flamkapuloj, multe pli okupitaj per skermado, dancado kaj drinkado, ol studado.

Tiel interparolante, la tri viroj malrapide eliris el la ĉambrego, trapasis la grandan, homplenan vestiblon kaj iris sur la straton. Tie Vilfrido haltis kaj diris:

– Vi vere montras al mi, fremdulo, tre grandan, neordinaran afablecon, sinjoroj: kaj en la okazo se la afero tion necesigos, mi rigardos ĝin kiel grandan honoron povi kalkuli pri viaj helpo kaj konsilo. Koran dankon, sinjoroj.

La studentoj staris sur la trotuaro ne malproksime de Vilfrido kaj ties novaj amikoj, brue diskutante kaj ridante. La sinjoro en oficira uniformo nun diris:

– Nia vojo hejmen kondukas nin tra via kvartalo, sinjoro, ĉu ni do iros kune? – Post nelonge la oficiro ree parolis: – Mi traktus la duelinviton de tiuj ventsakoj kun malestimo. Se mi havus filon, kiu ne estas oficiro, mi donus al li la saman konsilon; sed mi ne mirus, se vi aŭdus nenion plu pri tiu ĉi afero. La studentoj venis ĉi tien nur por fari ovacion al maljuna profesoro Glaŭber okaze de ties ora edziĝofesto kaj verŝajne ili foriros morgaŭ matene. Kompreneble ili ne povis akcepti publikan – kiom ajn merititan – riproĉon sen parada elmontro de braveco.

La konversacio nun fariĝis pli gaja kaj ĝenerala kaj precipe rilatis la diferencon inter la studenta vivado en anglaj kaj germanaj universitatoj. Ĉe stratangulo la du nekonatoj haltis. La civile vestita sinjoro sin turnis tre ĝentile kaj amike al Vilfrido, dirante:

– Jen mia karteto, – Von Bardeleben estas mia nomo. Ĉu vi permesos, ke mi vizitu vin? Ĉu – aŭ ne – vi bezonos nian helpon, mi tre ŝatos duonhoran babiladon kun vi.

– Tio estos por mi granda honoro, via moŝto, – respondis Vilfrido kun facila klinsaluto.

– Ĉu morgaŭ posttagmeze je la dua estos oportuna tempo por vi?

– Certe, sinjoro von Bardeleben, mi atendos vin kun granda plezuro.

– Via nomo, vi diris, estas Gallimore, ĉu ne?

– Jes, Vilfrido Gallimore, arĥitekturisto. Mian loĝejon vi facile trovos kontraŭ la poŝtoficejo ĉe la strato Kolberg ĉe sinjorino Wassermann, kies nomo troviĝas sur kupra plato apud la pordo.

Reveninte hejmen Vilfrido duonkuŝiĝis sur sofon kaj reve pripensis la neordinarajn okazintaĵojn de tiu vespero. Kvankam li ne timis dueli, li pli ol duone deziris, ke li ne havu viziton de la sekundantoj, ĉar li sentis fortan malinklinon havi aferon kun aro da antipatiaj studentoj, kaj ĉar li ne volis malŝpari multvaloran tempon pro tia sensencaĵo, kiu, en okazo de vundiĝo, povus malhelpi la plenumadon de lia komisio. Se Flora kaj fraŭlino Lambert scius, ke sanga duelo atendas lin; ho, kiel iliaj amaj koroj maltrankviliĝus!

Ree li rigardis la vizitkarton de la nova amiko: – “Sekreta Registara Konsilanto Konrad von Bieberstein-Bardeleben” – Nobelo kaj altrangulo! Kvankam dum sia restado en Prusujo kaj Saksujo li spertadis multe da amikeco, li ne povis ne miri pri la tujaj intereso kaj bonvolo, montritaj al li de tiu altranga nobelo.

La sekvinta mateno pasis sen vizito de batalemaj studentoj, kaj li jam pensis, ke la antaŭdiro de la nekonata oficiro estis prava. Kontraŭvole tiu ĉi penso iom gajigis lin, kvankam iafoje li eksentis deziron “lasi sin iri” kontraŭ tiuj ridindaj studentoj. Je la dua horo lia dommastrino anoncis la viziton de sinjoro von Bardeleben, kaj Vilfrido akceptis lin kun montro de sincera plezuro kaj respekto.

Eksidinte sur la sofo la vizitanto diris ridetante:

– Ho! la flamkapaj studentoj do ankoraŭ ne sendis siajn sekundantojn! Bonege. Ĝuste kion pensis mia amiko, kolonelo von Schliebert. Se ili ne venos, des pli bone, sed eble ili sendos deputitaron post interkonsiliĝo en Heidelberg. Nu, kara sinjoro Gallimore, mi tre volis sciigi vin pri tio, kio altiris mian atenton al vi. Kiam mi vidis vin starantan ĉe la tablo, ĉe kiu sidis la studentaro, farantan al ĝi tiun bone merititan riproĉon, nur kelkajn futojn de nia tablo, vi forte revokis en mian memoron scenon, kiu okazis antaŭ multaj jaroj en Heidelberg je ne tre malsimilaj cirkonstancoj. Mi tiam, t.e. antaŭ dudek kvin jaroj, havis tre karan anglan amikon. Ni estis kunstudentoj kaj anoj de la sama korporacio. Li estis, same kiel vi, muzikentuziasmulo. Iun tagon aro da studentoj, apartenantaj al alia, malamika korporacio – tre strange al la sama, al kiu apartenas tiuj malĝentilaj junuloj – montris malrespekton, kredeble senpripense aŭ pro troeco de junula ŝercemo, al du senhelpaj, timemaj knabinoj el la kamparo. Mi povas nun, image, vidi lin, starantan kontraŭ tiuj studentoj kun flamaj okuloj riproĉantan ilin pro ilia malĝentileco kaj surverŝantan per varmega fluo de indigno, per bela lingvaĵo laŭ sia elokventa stilo kaj iom rimarkebla, fremda elparolo. Nu, rigardante vin, mi estis forte frapita de la granda simileco inter vi kaj tiu malnova kaj nun jam delonge mortinta angla amiko. Kvankam la fasono de lia vesto estis malsimila, tamen vi montris la saman figuron, la saman teniĝon kaj la samajn trajtojn. Sed la nomoj estas malsamaj – la nomo de mia amiko estis Morton, Leslie Morton – alie mi ĵurus, ke vi estas lia filo, aŭ lia fantomo. Pro tio – se vi permesos al mi ĝin diri – mi sentis min allogita al vi, sinjoro Gallimore, ne nur per via simileco al mia kara amiko, sed ankaŭ per via propra nobla ago.

– Dankon, sinjoro konsilanto. Kiel interesa!

Vilfrido ne povis ne pensi pri sia patro, kiu antaŭ dudek kvin jaroj estis aŭ studento aŭ jam docento en iu universitato – ĉu Heidelberg? El ĉiuj tiaj lokoj Heidelberg estis la plej verŝajna, laŭ la kelkaj aludoj, kiujn lia onklo okaze, kontraŭvole ellasis. Li tuj decidis postnelonge viziti tiun faman kaj belan universitaturbon, malgraŭ malagrabla ebleco renkonti tie siajn duelinvitintojn. Eble li trairos la samajn stratojn kaj eniros la samajn konstruaĵojn, kiujn lia nobla, malfeliĉa patro vizitadis.

– Mi timas, ke mi malgajigis vin, sinjoro Gallimore. Tion mi tre bedaŭras. Ĉu via patro ankoraŭ vivas?

Vilfrido forte penis ne montri embarason kaj simple respondis:

– Ne, via moŝto; mia patro mortis, kiam mi estis infaneto.

Sinjoro von Bardeleben demandis:

– Vi diris, ke vi estas arĥitekturisto? Tre interesa okupo.

– Jes; mi havas komision desegni domegon en angla stilo por sinjoro bankiero Brockhaus.

– Ho, efektive! Mia juna amiko, tio estas ja grava komisio, kaj mi tre gratulas vin. Mi bone konas komerckonsilanton Brockhaus; lia edzino estas anglino, tre ĉarma sinjorino. Tiu laboro sendube famigos vin. Mi tre esperas tion.

La konversacio nun turniĝis al muzikaj temoj, kaj sinjoro von Bardeleben trovis je sia granda kontenteco, ke iliaj gustoj estas tre similaj. Pretiĝante adiaŭi sian novan junan amikon la altrangulo diris afable:

– Mi estos tre feliĉa, se vi bonvolos fari al mi viziton. Mi loĝas ĉe la ŝoseo Worms en vilao nomita “Sans-Souci”, ne malproksima de la nova ponto.

Post kiam Vilfrido faris konvenan, jesan respondon, la konsilanto diris plue:

– Mi estas vidvo jam de dek jaroj. Miaj du filoj estas kadetoj en prusa kadeta instituto; ambaŭ estas en Berlino. Ordinare, vidvina fratino mia mastrumas la domon, sed nuntempe ŝi estas for, vizitante sian bopatrinon. Mi do estas sola dum kelka tempo. Venu baldaŭ, mi petas, mia kara amiko; mi preskaŭ ĉiam estas hejme en la vespero kun escepto de lundo kaj vendredo. Volu veni frue, ni vespermanĝas je la sepa horo.

Ĉe la dua vizito, kiun faris Vilfrido al sinjoro von Bardeleben, li renkontis mezaĝan sinjoron, kiu, ŝajnis al li, jam estis sciigita pri li kaj kiu atendis koniĝi kun li. Sinjoro von Bardeleben prezentis unu al la alia per jenaj vortoj:

– Jen, Eŭgeno, mi havas grandan plezuron konatigi vin kun mia nova angla amiko, sinjoro Gallimore, kiu tiom similas al mia iama amiko Morton. – Grafo von Schwalbach, kiu ankaŭ bone konis sinjoron Leslie Morton. Ion plu mi ne povas diri.

La nova konato esprimis nedubeble sinceran plezuron pro la interkonatiĝo kaj aldiris: –

– Ne; pro nun bedaŭrataj kaŭzoj mi tiam ne amis tiun sinjoron Morton, kvankam mi ne povis ne estimi lin pro lia nobleco de l’ karaktero.

La personeco de Grafo von Schwalbach faris sur la animon de Vilfrido strangan, profundan impreson. Li estis altkreska kaj imponanta, seriozmiena figuro kun longa, nigra, griziĝanta barbo, simple vestita per nigra vesto. Tio, kio plej forte altiris la atenton de Vilfrido, estis liaj rimarkindaj, grizaj okuloj. Tiuj okuloj estis eksterordinare penetremaj, tamen samtempe tre bonkoraj, eĉ revemaj. Vilfrido sentis, kvazaŭ tiu ĉi viro volas per unu rigardo penetri ĝis la fundo de lia animo. Intuicie li eksciis, ke antaŭ li staras viro de neordinaraj inteligenteco, altanimeco kaj interna paco. Ŝajnis, ke tiu viro plene divenis liajn pensojn kaj deziras lian konfidon.

Dum la ĉetabla konversacio grafo Schwalbach senĝene faris multajn demandojn al Vilfrido pri lia privata vivo, la celo de lia restado en Frankfurt, pri liaj parencoj en Anglujo kaj multaj aliaj aferoj. Li ne unu fojon petis pardonon pro sia scivoleco, kiel tion faris sinjoro von Bardeleben, sed, ial, ŝajnis, ke la evidenta sincereco kaj la varmeco de lia simpatio estas sufiĉa senkulpigo. Kiam li rimarkis, ke Vilfrido iom embarasiĝas pro demando pri sia patrino kaj respondas eviteme, li tuj ŝanĝis la temon kaj proponis ludi muzikaĵon. Kvankam li estis gasto en la domo de amiko, li malfermis kaj fermis la manĝon per mallonga, sed kortuŝa kaj impresa preĝo.

Vilfrido kaj la reĝa konsilanto daŭrigis dum kelkaj minutoj interparolon pri venonta en Prusujo registara kontrolado rilate al la konstruado de privataj domoj pro la sendanĝereco de l’ publiko kaj la disvolvado de nacia sento de beleco. Tiam eksonis el apuda ĉambro la unuaj taktoj de violonludado. Vilfrido estis tuj frapita de la sorĉa beleco de la muzikaĵo, kaj sinjoro von Bardeleben flustris al li kun signifoplena kapsigno: – Mirindega ludanto. – Ili senbrue eniris la muzikĉambron, kiun lumigis nur unu kandelo, kaj kune sidiĝis sur sofon.

Vilfrido neniam antaŭe aŭdis tian ludadon, kaj ĝi venis al lia animo kiel nova inspiraĵo. Li tuj sentis, ke la ludanto ludas improvizaĵon kvazaŭ el la profundo de sia animo. Komence venis simplaj, dolĉaj melodietoj, memorigante al li la feliĉajn, sennubajn tagojn de lia infaneco. Ree li aŭdis gajajn trilojn de facilkoraj birdetoj. Ree li ludis kaj revis en la soleco de la sunbrila ŝtonminejo, sia amata ripozejo. Sed iom post iom la muzikaĵo fariĝis malpli dolĉa, tamen eĉ pli lerta kaj ensorĉa. Okazis ŝanĝoj de la tonmodo kaj de la tonkoloroj; kapricaj ŝanĝoj de l’ sentoj: jen kelkaj malgajaj, tremetantaj kantetoj; jen malklaraj, sed akcentiĝantaj, akriĝantaj kaj pli doloriĝantaj malakordoj. – Ĉu la ludanto vere povas havi ian percepton pri la stato de lia animo dum la lastaj tri aŭ kvar jaroj? – sin demandis Vilfrido. Kvazaŭ magie pasis antaŭ liaj internaj okuloj, mirinde rapide, la ŝanĝiĝanta bildo de lia propra, senripoza animo, maltrankviligita, premita de nekomprenataj sopiroj kaj iafoje disŝirita de duboj.

La malakordoj ĉesis kaj cedis lokon al plendaj melodioj, kun kelkaj muĝaj pasaĵoj, kvazaŭ pentrantaj momentojn de obtuza senespereco. Sed subite la tonbildo ree ŝanĝiĝis. Minacanta uragano forpasas, kaj brilaj sunradioj trapenetras la malhelajn, disŝiriĝantajn nubojn, superverŝantaj ĉion per lumo, feliĉego. Ekstaza ĝojego, laŭdokrioj nun fariĝis, dum kelka tempo, la reganta sento: tuta halelujoĥoro en unu animo. Iom post iom, preskaŭ nerimarkeble, la ekstazo foriĝas, kaj la melodioj fariĝas pli trankvilaj, serenaj. Kun tremetanta koro, kun nedifinebla sopiro al io Vilfrido sin fordonis al la dolĉa influo de la rava muziko. Iafoje li sentis kvazaŭ li estus levata per facilaj, harmoniaj ventetoj aŭ portata de nevideblaj manoj alten, pli alten, postlasinte la teron kun ĝiaj zorgoj kaj maltrankviloj kaj doloroj. Ŝajnis al li, ke li aŭdas serafan ĥoron laŭdi Dion kaj prikanti sian propran feliĉegon pro la ĉeesto de la eterna Spirito. Pli ol unu fojon li demandis sin kun miro: – Ĉu estas eble, ke homa koro povas posedi tian serenecon, povas senti tian animpacon? Tiam la sopiro fariĝis espero, ke ankaŭ li iam spertos similan internan pacon.

Dolĉe la ludado daŭris. Pli kaj pli Vilfrido sentis sin elprenita el si mem; pli kaj pli, nova, mirinda feliĉeco plenigis lian koron. Lia animo, ŝajne, flugpendis, forgesinta ĉiujn terajn malhelpojn, en serena, spirita atmosfero de alia mondo. Ankoraŭ la ludado daŭris per dolĉaj tonoj, la plej altaj, kiujn povas eligi la violono, fariĝante ĉiam pli mallaŭta, serafa, ĝis fine, ĝi tute ĉesis. Post kelkaj minutoj la grafo fermis kun klako sian violonujon, kaj sinjoro von Bardeleben leviĝis. Nur tiam Vilfrido konsciis, ke la muziko jam finiĝis. Paroli li ne povis. Lia koro estis tro plena, kaj li nur malmulte partoprenis la konversacion, kiu poste fariĝis en apuda, brile lumigita salono. Dum tiu interparolo Vilfrido sentis sin ankoraŭ pli forte allogita de la stranga novekonato, kaj neklarigebla antaŭsento ekregis lin, ke tiu viro havos grandan influon sur lian vivon.

Grafo von Schwalbach, kiu loĝis en vilaĝo apud Darmstadt, nur trapasis Frankfurt’on survoje al Gotha kaj promesis ree pasigi kelkajn tagojn ĉe sia amiko dum la reirvojaĝo post tri semajnoj. Estis aranĝite, ke li kaj Vilfrido ree renkontiĝu en la sama domo.

Kiam Vilfrido revenis en sian loĝejon, sinjorino Wassermann sciigis lin, ke du studentoj el Heidelberg venis dum lia foresto. Ili postlasis siajn kartetojn kun la informo, ke ili ree vizitos lin la sekvantan matenon je la naŭa horo.

Studentoj el Heidelberg! Li do devos dueli. Kia sensenca, malagrabla afero!

Survoje hejmen li estis peninta konservi en la animo la serenecon, kiun estigis en ĝi la mirinda ludado de la nigrabarbulo, kaj li jam antaŭsentis la feliĉecon, kiun li ĝuos, duonkuŝante sur la sofo kaj lasante la memoron de tiuj dolĉaj melodioj denove travibri liajn pensojn. Subita malagrablega vekiĝo el bela sonĝo! Anstataŭ dolĉaj revoj, ekokupis lian koron nun maldolĉaj pensoj, indigno, malamo kaj deziro al venĝo pro tiu ĉi elreviĝo. Malbonhumore li iris tien kaj reen tra la ĉambro. Li ekmalamis sin mem; li malamis sian sorton kaj sian malsaĝecon. – Ne! Li ne agis malsaĝe! Li faros tion saman ree kaj ree por ŝirmi samlandaninon kontraŭ aro da germanaj studentoj.

– Bone, do, ni batalu ĝismorte, sinjoroj studentoj. Eble tio estas pli ol vi atendis!

Post kelka tempo Vilfrido fariĝis pli trankvila; sed lia malgajeco pligrandiĝis. Li ekkonsciis, ke la sereneco, kiun li sentis antaŭ unu horo, ne havas naturan bazon en li mem; ke ĝi nur daŭris tiel longe, kiel li estis sub la influo de sereniga muziko kaj tiel longe, kiel li povis forgesigi al si la aferojn de la aktualeco.

– Kiom do valoras mia vivo? – li meditis malgaje. – Kion signifos, se mi perdos la vivon; kaj kial mi ne bonvenigus la morton? Ha! Eble tiam mi scius; malkovriĝus antaŭ mi la misteroj de l’ vivo, de l’ postmorta vivo kaj de la Dieco mem. Eble tiam mi trovos animpacon, eternan ripozon, ĉiaman serenecon! Sed en la okazo, se mi vundiĝos, tiel ke mi fariĝos nekapabla plenumi mian amatan laboron, kia tiam estos mia animstato? Eĉ longa prokrasto estos neelportebla.

Akurate je la naŭa horo, la sekvintan matenon, eniris en la saloneton de Vilfrido la du senditoj de la studenta korporacio “Fortuna” en Heidelberg. Post formala interkonatiĝo ili sciigis al Vilfrido, ke la honora korto de tiu korporacio decidis, ke sinjoro Paŭlo Mietschke devas insisti pri donota al li plena kontentigo.

Parolante kun malvarma tono Vilfrido respondis:

– Mi malestimas viajn ridindajn duelkutimojn, tamen, por ke vi ne pensu, ke anglo timas duele renkonti germanan studenton, mi akceptas vian inviton. Mi lasas al vi elekton inter batalo per pugnoj aŭ per pistoloj – ĝismorta. Ĉar mi neniam tenis en la mano rapiron, nek spadon, nek glavon, mi tute malkonsentus dueli per tiaj armiloj.

La du junuloj aspektis iom embarasite:

– Kompreneble, sinjoro, en la okazo, se vi volos repreni . . – diris unu el ili.

– Mi havas nenion por repreni, sinjoro studento, – akre respondis Vilfrido, – mi nur plenumis mian devon, ŝirmante sampatrujaninon kontraŭ ofenda konduto de aro da malĝentilaj junuloj, kaj mi farus tion saman en ĉiu okazo, eĉ antaŭ via tuta korporacio. Mia amiko, sinjoro registara konsilanto von Bieberstein-Bardeleben faros kun vi ĉiujn ceterajn aranĝojn. Mi dankas vin pro via vizito, sinjoroj studentoj. Bonan tagon. Senvorte pro miro la du studentoj klinsalutis kaj eliris.

* * * * * *

Apenaŭ tagiĝis, iun malvarman, nebulan matenon en la monato Marto, kiam du kaleŝoj, veturantaj, unu post la alia, je distanco de kelkdekoj da metroj, sur unu el la ŝoseoj apud Frankfurt-am-Main alproksimiĝis al angulo de arbareto. El ambaŭ veturiloj elpaŝis po kvar viroj. Senvorte, kiel fantomoj ili iris laŭlonge de la bordo, unuope, ĝis soleca maldensejo, kaŝita de arboj kaj arbetoj. Tie la du aretoj da viroj sin lokis ĉe kontraŭaj flankoj, rapide, tamen senbrue, funebre. Mallonga flustrita interparolo inter du viroj, elvenintaj el ambaŭ flankoj: unu el ili mezuris, malrapide, zorge dek kvin paŝojn inter la du grupetoj. Ĉe la ekstremoj de la mezurita distanco sin lokis du figuroj: unu altkreska, maldiketa, fleksebla; la alia de malpli ol meza kresko, iom dika kaj larĝeŝultra. Post momento da silento ekvidiĝis, neklare tra la nebulo, samtempe, du briletoj, kaj aŭdiĝis unu laŭta pafbruo. Subita, mallonga moviĝo okazis en ambaŭ grupetoj, kaj denove ekvidiĝis du fajraj langetoj, akompanataj de tondra bruo. La pli malaltkreska duelanto ekŝanceliĝis kaj falis teren. Ĉiuj kuris al li kaj sin klinis super lin, krom la antagonisto. Tiu ĉi, forĵetinta la pistolon krucigis la brakojn kaj restis starante senmove kun la kapo klinita sur la brusto, kiel viro profunde enpensa.

Post kelkaj minutoj du sinjoroj alproksimiĝis al li, kaj unu el ili, metante la manon sur lian ŝultron, diris: –

– Venu, sinjoro Gallimore, ni estas senutilaj ĉi tie. Malbona frakasiĝo de l’ maldekstra brako; senespera afero, kiu postulas tujan amputon ĉe la ŝultro.

* * * * * *

La finakordoj de Beethovena trio forsoniĝis. Grafo von Schwalbach kaj sinjoro von Bardeleben kore komplimentis Vilfridon pro lia lerta, sentplena ludado. Li forte sed vane, penis, dum la ludado de la koncerteto, forigi naskiĝantajn malgajajn pensojn kaj nun li konsciis, ke, ĉe kelkaj patosaj pasaĵoj, nur la malgajeco kaj, iafoje, dolore melankolia stato de lia animo ebligis lin ludi kun tiu sentemeco, kiu elvokis la laŭdon de liaj kunludintoj. Tamen la forte deziritaj laŭdoj de tiuj du muzikspertuloj estis por li tre agrablaj.

Tiun vesperon la mirinda interna paco kaj feliĉa kontenteco de l’ grafo – kiujn montris ĉiuj liaj rigardoj, vortoj kaj gestoj – trovis nenian akordon en la koro de Vilfrido; male, tiuj ĉi aferoj ŝajnis eĉ pligrandigi, pro senespereco, lian malgajecon. Post la muzikado okazis diskuto pri la moraleco de dueloj. Sinjoro von Bardeleben forte subtenis la necesecon eĉ la dezirindecon de tiuj prohonoraj bataloj, dum grafo von Schwalbach laŭ sia trankvila, pensema maniero, kontraŭstaris, ne malpli forte, la argumentojn de sia amiko. Je la fino de longa, sprita rezonado li diris:

– Resume do, la tuta instruado de Jesuo ja plene kondamnas la korstaton, kiu okazigas duelojn; sed, forlasante la kristanan vidpunkton, ili eĉ ne estas defendeblaj sur la bazoj de moraleco, nek filozofio. Se nur duelontoj volus aŭ povus sufiĉe funde analizi siajn sentojn, ili trovus, ke la sento de vera indeco – se tio ekzistas – ne estas maltrankviligita. Ne, ĝenerale, ju pli oni sentas, ke riproĉo estas meritita, des pli oni koleras. Oni nur volas konservi la normalan, sed plej ofte nur ŝajnigitan respekton de sia konataro. Nu, kio estas, funde de l’ analizo, tiu ĉi emo? Ĉu ne ĉiu scias, en la profundo de l’ koro, ke li ĉiam penadas estigi pli bonan opinion pri si mem, ol li vere meritas? La tuta duelafero estas malsinceraĵo; oni ja ne povas imagi, ke ies vera indeco aŭ pligrandiĝas aŭ malpligrandiĝas laŭ la rezultato de duelo. Parolante laŭ persona vidpunkto, neniu povas vundi mian honoron. Se ies riproĉo estas meritita, mi penas humile akcepti ĝin kaj, se necese, mi petas pardonon. Se mi ne meritas la riproĉon, mi konscias, ke, en ŝanĝitaj cirkonstancoj, mi povus meriti ĝin. Kiu plej bone konas sian propran koron, tiu scias, ke nenio tro malbona povus esti dirata pri ĝi.

– Tamen, – rediris la konsilanto, – necese estas, ke oni kreskigu decan honorsenton, amon al honoro kaj memestimon.

– Honoro! – iom malestime respondis la nigrabarbulo, – honoro kaj indeco estas malsamaj aferoj. Honoro estas tiel ŝanĝiĝema, kiel publika opinio, per kiu ĝi sin nutras. Ĝi similas al grandioza konstruaĵo, starigita sur sabla, moviĝema fundamento. Memestimo, mia amiko, estas plejparte memtrompo. Plivole stimulu pasian deziron esti bona, nobla, memforgesema, sed ne kuraĝigu memestimon. La homa koro jam estas tro plenplena de tio; efektive memestimo, mempravigemo, t.e. memamo, estas ĝia plej malbona eco.

Ĝis tiam Vilfrido ne ofte partoprenis la diskuton, sed aŭskultis kun streĉita atento la argumentojn de la du pliaĝaj viroj. Fine li diris:

– Viaj argumentoj, sinjoroj, ĵetis min de unu flanko al la alia; kaj mi preskaŭ ne scias, kie mi staras. Mi forte sentas la saĝecon de la vortoj de l’ sinjor’ grafo, sed ili estas ja por mi tiel novaj kaj strangaj, ke ili postulas pluan, seriozan pripenson. Unu aferon, tamen, mi scias, nome, ke tiu ĉi duelo kun ĝia malĝoja rezultato tre malgajigis min. En la profundo de l’ koro mi ne povas ne honti pri la malnoblaj sentoj, kiuj min puŝis al tiu ago, aŭ, pli bone, pri la manko de morala forto, kiu malhelpis min agi laŭ la instigoj de pli noblaj impulsoj. Mi suferis teruran angoron pro interna batalo la nokton antaŭ la duelo, ĝis kiam, lacega, mia cerbo rifuzis pensi unu penson plu.

Grafo von Schwalbach rigardis Vilfridon per siaj pensemaj, penetremaj okuloj, kaj ree la juna viro sentis, kvazaŭ lia animo estas legata de li kiel malfermita libro. Kiam Vilfrido leviĝis por foriri, la nobelo sekvis lin kaj, metante manon sur lian ŝultron, diris:

– Mia kara amiko, mi iros hejmen postmorgaŭ matene. Mi estas fraŭlo, loĝanta en soleca domo apud la bela urbo Darmstadt en ĉarma ĉirkaŭaĵo. Vi faros al mi grandan plezuron, se vi venos por pasigi kun mi tiom da tagoj, kiom vi povos ripozigi vian laboron. Vi bezonas mallongan ŝanĝon de okupo kaj de pensoj. Ne malkonsentu.

Vilfrido ne volis malkonsenti; li plivole metus la brakojn ĉirkaŭ la kolon de la nigrabarbulo.

Tri tagojn poste, iom post la tagmezo, la kaleŝo de la grafo eniris la korton de granda, malnova domo, ĉirkaŭita de bela ĝardeno. Ĉio en la domo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo aspektis pace kaj trankvile. Pro la senartifika koreco de la gastiganto kaj la ĝentileco de la servistoj Vilfrido tuj sentis sin tute hejme. Survoje tra la vilaĝo grafo von Schwalbach jam mendis tagmanĝon por du personoj de hotelmastro, kiu staris ĉe la pordo de malnova bonhaveca hotelo kaj kiu salutis lin per riverenco kaj kun esprimo de ĝojo.

Post la tagmanĝo Grafo von Schwalbach montris al sia gasto la vidindaĵojn de sia domo kaj poste proponis promenon en la ĝardeno kaj sur apuda monteto. Tiu promeno kaj la instruaj paroloj de la gastiganto estis por Vilfrido vera ĝuo. La animtrankvileco kaj neskuebla certeco rilate la aferojn de la spirita mondo, kiujn elmontris tiu serioza, sed profunde feliĉa viro, faris sur la animon de Vilfrido fortan, trankviligan impreson. Li sentis, kvankam ankoraŭ neklare, ke tiu animpaco kaj la ĝisfunda envido de l’ grafo en ĝuste tiujn aferojn, kiuj tiom konfuzis lin, estas la rezulto, ne de subtila, filozofia rezonado, sed de viva kontakto kun la realaĵoj de la spirita vivo kaj de intima rilato kun pasie amata Dio. La klareco de lia vivofilozofio estis konsekvenco de la certeco de lia konvinkiteco kaj de la simpleco de lia dogmaro.

Kiel malkontentigaj, vanaj kaj sensignifaj aspektis al Vilfrido nun la necertaj kaj reciproke sin kontraŭdirantaj pretendoj de la filozofoj, kiujn li antaŭe studis, kaj kiel ridindaj nun la diskutadoj pri ili, kiujn li kelkafoje partoprenis en la salono de gesinjoroj Parkinson en Londono! Kaj tiu ĉi profunda pensulo estis tiel simplanima, kiel lia kara amikino, fraŭlino Lambert.

Post la posttagmeza kafomanĝo ambaŭ viroj sidis kune sur la sofo en jam mallumiĝanta ĉambro. Vilfrido aŭskultis kun miro kaj ĝuego la vortojn de sia gastiganto, dum tiu ĉi malkovris al li la internon de sia koro kaj priskribis la ravon, kiun senintermanke faras al li la konscio pri la amo de Dio. La belsona voĉo de la parolanto certigis la profundan ĝojon kaj kontentecon, kiujn liaj vortaj elmontris. Dio estis por li absoluta realaĵo, konsciata en la profundo de lia propra interna estaĵo. Kiam la grafo eksilentis, Vilfrido demandis lin:

– Diru al mi, mi petas, ĉu vi, la unuan vesperon, kiam ni renkontiĝis, pentris per via violonludado la historion de via animo?

– Jes, – respondis la viro el la kontraŭa angulo de la sofo, – kaj mi tre ĝojas, ke vi komprenis min.

– Ĉu vi, do, ne ĉiam ĝuis tiun animpacon, kiun vi nun ĝuas?

– Ne, kara amiko, ne ĉiam. Mi iam spertadis dubojn kaj korpremojn, similajn al la viaj, kaj mi ne maltrankviliĝas pro via estonteco. Vi estas sur la ĝusta vojo. Estas ja nur necese, ke oni volu fari la volon de Dio, kaj, laŭ la diro de Jesuo mem, oni ekkonos, kio estas Lia doktrino. Al sincera, pene serĉanta animo Dio sin nepre malkovras, kaj mi kredas, ke vi sincere serĉas la veron. Unu sola ekkono de la fakto, ke Dio ekzistas, sufiĉas por ĉiam forigi dubojn kaj malfidon kaj timon. Tre malmultaj estas sinceraj serĉantoj; mi ankoraŭ renkontis treege malmultajn. Tre ĝenerale oni ne volas kredi; homoj nekredemaj zorge serĉas, per ĉiuj rimedoj, eltrovi ion, kio povus anstataŭi Dion, ian alian klarigon aŭ Unuakaŭzon; kaj nenia teorio estas tro absurda, tiel longe, kiel ĝi prezentas la plej malgrandan esperon, ke oni povos forigi la veran Kreinton.

– Mi sentas la pravecon de viaj vortoj, sinjoro grafo. Kiam mi estis en Berlino, mi tre maltrankviliĝis de nova demando pri la origino de l’ vivo. Kion vi pensas pri tio?

– Jes, – respondis la nobelo, – mi aŭdis pri tiuj diskutadoj. Laŭ mia opinio, estas absolute vane por la homa cerbo peni eltrovi la originon de la vivo. Verŝajne mi mirigas vin dirante, ke tio estas tute neebla, tial ke, laŭ iu senco, ĝi ne havas originon. Ne nur la vivo, sed ĉio, kio ekzistas en la universo ekzistas ĉar, kaj tiel longe, kiel Dio volas, ke ili estu. Ĉiu spirita vivo estas parto de Dio, kaj, ĉar Dio ne havas originon, la spirita vivo ne havas. Ĉiu efekto ja devas havi kaŭzon; sekve nepre devas ekzisti unu Unuakaŭzo, memekzistanta, senorigina, memsufiĉa kaj kapabla estigi ĉion, kio ekzistas.

La sekvintan matenon la poŝto alportis por Vilfrido leteron de fraŭlino Lambert. Per malmultaj vortoj ŝi sciigis al li ke, dank’ al la senlacaj penadoj de Flora kaj de fraŭlino Parkinson, lia senkulpeco estis plene malkovrita; ke Leo Broadbent konfesis sian krimon kaj estis devigita forlasi la landon. La letero montris la kutiman amemon kaj kortuŝan zorgemon pri lia korpa kaj spirita bonstato. Ĝi finiĝis jene: – Kara Flora suferis multe pro vi kaj plenumis sian taskon kun mireginda kuraĝo kaj sindonemo. Kvankam la fakto, ke tiu kruela suspekto nun estas forigita de via kara nomo, tre kontentigas ŝin, tamen, kompreneble, la eltrovo de la vera krimulo estis por ŝi terura bato, kaj ŝia sano ricevis fortan skuon. Sed, dank’ al Dio, ŝi nun preskaŭ plene resaniĝis. La kara knabino pasigis kelkajn semajnojn ĉe onklino en Oksfordo, sed nun ŝi intencas reveni hejmen post unu semajno. Mia kara knabo, multajn ĝojolarmojn mi verŝis pro la evidentiĝo de via senkulpeco kaj pro via nobla ago. Sed ankaŭ mi verŝis larmojn pro nia karega Flora kaj ŝia familio. Flora opinias, ke nun nenio malhelpas vian baldaŭan revenon, kaj deziras, ke oportuna sudvento alportu vin sur siaj molaj flugiloj. Sed, karulo, mi scias, ke devoj ligas vin al Frankfurt dum kelka tempo, kaj eble konsilinde estas, ne serĉi renkonton kun la Broadbent’a familio, ĝis forpasos la plej granda akreco de ilia malĝojo. Skribu rekte al Flora.

Fluego da diversaj sentoj ekplenigis la koron de Vilfrido: dolĉa ĝojo pro la fideleco kaj sindonemo de la amatino kaj pro la kortuŝa amemo de la patrina amikino; malĝojo pro la kaŭzitaj al Flora korpremego kaj malsano; kaj varma admiro pri la oferemo de fraŭlino Parkinson. Tiujn emociojn trapenetris kreskanta sento de senpeziĝo pro la malkovro de lia senkulpeco. La estonteco subite aspektis tiom pli hele, pli rozkolore. Legante la cititajn vortojn de la kara, heroa knabino, li eksentis fortan deziron, tuj respondi al ŝia alvoko, sed la saĝa konsilo de fraŭlino Lambert same subite moderigis lian fervoron. Kiam, traleginte la leteron la duan fojon, Vilfrido levis la okulojn, li renkontis bonkoran, ridetantan rigardon el la malhelaj, pensemaj okuloj de la grafo. Tiu ĉi ekdiris:

– En nia vivo okazas iafoje momentoj – ĉu ne? – kiam oni sentas inklinon samtempe ĝojegi kaj plori. Hodiaŭ matene la vetero ne logas nin eksteren. Mi do kuraĝas fari al vi peton. Sidiĝu en tiun sofangulon kaj rakontu al mi la historion de via vivo. El multaj aludoj viaj mi konkludas, ke tiu historio ne estas ordinara, kaj mi certigas vin, ke ĉiu detalo min tre interesos.

Por Vilfrido tiu ĉi peto estis tre bonvena; efektive li jam deziris okazon por malkovri sian koron al tiu neordinare simpatia homo kaj por priparoli kun li la multajn maltrankviligajn kaj misterajn demandojn rilate al sia vivo, kiuj ĉiam postulis solvon. La rakonto de Vilfrido daŭris ĝis la tagmanĝo kaj poste ĝis servisto enportis la posttagmezan kafomanĝon. Grafo von Schwalbach aŭskultis kun streĉita atento, li nur malofte interrompis la parolanton, por fari demandojn pri fraŭlino Lambert kaj sinjoro Hutton. Iafoje lia ĉiam trankvila vizaĝo ekmontris signojn de profunda emocio. Liaj okuloj fikse kaj reve rigardis en la spacon. Fine li diris serioze, kvazaŭ li parolus al si mem:

– Kiel mirindaj estas Viaj vojoj, ho mia Dio, kaj Via favorkoreco kiel ampleksa! – Pardonu, amiko mia, via rakonto kortuŝas min pli, ol vortoj povus esprimi.

– Efektive? – Vilfrido rigardis la mistikulon kun miro kaj stranga maltrankvilo.

– Ĉu neniam venis al vi la penso, – demandis, post momento, la nigrabarbulo, – kiel stranga, kiel neklarigebla estas tiu amo inter vi kaj fraŭlino Lambert?

– Jes, mi ofte miris pri tio.

– Ĉu vi neniam rimarkis, ke fraŭlino Lambert havas fremdlandan elparolon?

La mano de Vilfrido, kuŝanta sur la tablo ektremetis. Konfuzaj pensoj rapide traflugis lian cerbon, dum li penis kunrilatigi fraŭlinon Lambert kun lia . . . mortinta? . . . vivanta? . . . patrino. Li klinis sin antaŭen, por pli bone vidi la vizaĝon de la demandinto, kaj respondis:

– Mi rememoras la diron de aliaj, antaŭ multaj jaroj, ke ŝi havas elparolon kiel fremdulino, sed mi ja, de mia infaneco, alkutimiĝis al ŝia elparolo, tiel ke mi ne rimarkis en ĝi ion neordinaran.

– Ĉu mi povas vidi la leteron, kiun vi ricevis hodiaŭ matene?

– Certe; jen.

Grafo von Schwalbach prenis la leteron kaj tuj murmuretis kun tremetanta pro emocio voĉo.

– Kompreneble; kiel mi povis dubi? Ho, Vilfrido, mi amis tiun virinon de mia knabeco kaj mi ankoraŭ amas ŝin.

– Vi, sinjoro grafo; vi do konas ŝin?

– Jes, mia knabo, ni estas gekuzoj, via patrino kaj mi.

– Mia patrino? Ho, nun mi tute komprenas. Kia ĝojo, kia ĝojo! Mi havas patrinon; kaj tiu dolĉa sanktulino, tiu anĝela virino estas mia patrino! Vesperaj ombroj falis, kaj la manĝaĵo sur la tablo ankoraŭ estis netuŝita. Ambaŭ viroj sidis flankon ĉe flanko sur la sofo kaj manon en mano. Silento regis en la ĉambro; nur granda, malnova horloĝo, staranta en angulo, aŭdigis sian trankvilan tik-takon.

– Sinjor’ grafo, – ekparolis Vilfrido . . .

– Ne “sinjor’ grafo”, Vilfrido; nomu min onklo.

– Bone, onklo do, diru al mi, mi petas, kial la patrino faris sekreton el sia patrineco, eĉ post la morto de onklo Silaso?

La grafo ne tuj respondis. Post kelkaj minutoj de peza silento li diris:

– Supozeble pro pli ol unu kaŭzo, mia kara knabo.

– Ĉu vi ne povas sciigi al mi la kaŭzojn, onklo?

– Eble unu kialo estas ĵurpromeso farita al Dio en momento de akra kordoloro kaj sopirego.

La grafo denove eksilentis, sed post momento aldiris:

– Estas pli bone, ke vi sciu, por ke estu inter vi plena konfido. Pli bone, ke mi sciigu vin, ol via patrino mem. Vi ja estas nobla homo, kaj nenio okazinta en longepasintaj tagoj povos malpligrandigi tiun mirindan amon kiu ekzistas inter vi.

Fervore Vilfrido ekkriis:

– Nenio ja iam povus igi min adori mian patrinon malpli, ol mi nun adoras ŝin! Diru al mi ĉiom.

– Volonte, mia kara knabo, post nia kafomanĝo. – Al servisto, kiu envenis kun lampo, la grafo diris: – Karlo, ekbruligu, mi petas, du lampojn en mia dormoĉambro.

Iom poste grafo von Schwalbach leviĝis kaj diris:

– Venu en mian dormoĉambron, Vilfrido. Tie troviĝas por vi interesaĵo.

Ili eniris grandan, tre komforte meblitan ĉambron kun loĝio, donanta vidon sur folioriĉa angulo de la ĝardeno.

– Mi pasigas multe da tempo ĉi tie, – diris la gastiganto, – meditante, verkante, preĝante; kaj mi amas ĉirkaŭigi min ĉi tie per objektoj, kiuj stimulas la animon je altaj kaj serenaj pensoj. – Poste, levante lampon kaj montrante per la mano akvarelon pendantan super la lito, li diris plue: – Jen, rigardu; ĉu vi rekonas tiun personon?

Vilfrido alpaŝis kaj rigardis portreton de bela juna virino. Profunda emocio vidiĝis sur lia vira pensema vizaĝo, kaj du larmoj malklarigis al li la vidon.

– Jes, – li respondis post momento, – mia bela patrino kiel junulino. La trajtoj estas la samaj. Tamen la esprimo en la okuloj estas nun iom malsama, plena de mildeco; kaj ĉirkaŭ la buŝo montriĝas nun linioj, kiuj iom aliigas la mienon.

– Kompreneble, – diris la grafo; – tiam, la deknaŭjarulino estis fiereta, memkonscia kaj memvola, kaj nun ŝi estas sanktulino, perfektigita per suferoj. La portreton pentris mia mortinta fratino. Ili estis intimaj amikinoj.

Li alportis du apogseĝojn al la litflanko, kaj ambaŭ sidiĝis. Fiksante enpensiĝan, preskaŭ malgajan rigardon sur la portreton, li ame kaj tre delikatsente rakontis al sia novetrovita parenco, la historion de la juneco de lia patrino. Li parolis pri la fiereco de la Rothenfels’a familio, la foje senespera stato de ĝiaj financoj, kaj pri la penadoj, kiujn faris la patro kaj la fratoj, por konsentigi ŝin edziniĝi kun tre riĉa, sed mezaĝa kaj, pro diversaj kaŭzoj, malinda svatiĝanto. Li parolis pri vizito de ĉarma, sed neriĉa ambasadora oficisto, kiu maltrankviligis la nespertan koron de la juna virino. Sekvis priskribo de la patro de Vilfrido kaj de ties demokrataj inklinoj; la konatiĝo kun la juna nobelino kaj la tuja pasia enamiĝo de l’ juna anglo en ŝin. Poste li rakontis la subitan, senpripensan amforkuron kaj edziĝon en Londono. Grafo von Schwalbach ne kaŝis de Vilfrido sian opinion, ke tiu edziĝo estis fatala eraro de l’ flanko de ambaŭ junuloj: La edzino la unua tion eltrovis, kaj verŝajne la edzeca paco maltrankviliĝis. Post unu jaro ŝi insistis pri reveno Germanujon, kaj ambaŭ loĝiĝis en Heidelberg, kie Vilfrido naskiĝis. Per delikataj, zorge elektitaj ĉirkaŭfrazoj la grafo rakontis pri la reveno el Italujo de la juna ambasadoro, scianta nenion pri la subita edziĝo, pri kiu la juna grafino Alvino konsentis, por eviti la sorton fariĝi edzino de malamata diboĉulo. La grafo ankaŭ devis citi la sekvintajn malfeliĉajn okazintaĵojn: la fatalan duelon, la morton de ambaŭ viroj kaj la misteran malaperon de la knabeto.

La rakontanto leviĝis, malŝlosis ebonan skatoleton kuŝantan sur komodo kaj elprenis el ĝi papereton.

– Jen, – li diris, – estas letereto, kiun via patrino postlasis adresitan al mia mortinta fratino.

Vilfrido prenis la flaviĝintan ĉe la rando paperpecon kaj, kun profunda emocio legis jenajn vortojn: – “Adiaŭ! Mi foriras kaj neniam revenos. Dio pardonu miajn pekojn; kaj nun mi ne ripozos, ĝis, per Lia favorkoreco, mi trovos mian karegan infanon. Alvino.”

Dum kelka tempo regis silento en la ĉambro. Fine Vilfrido ekparolis sentplene:

– Kiel mirigaj, vere, estas la vojoj de Dio! Nenio nun malhelpos min rapidi hejmen por ĉirkaŭbraki ŝin kaj nomi ŝin: “Patrino” kaj diri al ŝi, ke mi amas kaj respektegas ŝin pli ol iam. Kia feliĉeco tio estos por ŝi kaj por Flora! Ho, kara onklo, neniu povas imagi, kiom la kompatinda virino suferadis pro mi en la daŭro de tiuj dudek jaroj. Kiel forte ŝia amema, patrina koro, sendube, deziregis diri al mi: – “Mi estas via patrino.” Ĉiufoje kiam mi nomis ŝin fraŭlino Lambert, ŝia koro nepre sentis akran doloron. Kaj tamen, ŝi aspektis ĉiam trankvile, ĉiam serene. Mirindege!

– Mirinde, Vilfrido, jes; sed mi tute komprenas. La favorkoreco de Dio povas tiel subteni animon, kiu ripozas en Li. La plej granda mirindaĵo, tamen, estas la amplekso de la Dia favorkoreco. – Post momento la grafo diris plue: – Vi estas prava, Vilfrido, rapidu hejmen, kaj Dio volu survoje malkovri Sin al vi pli plene. Mi veturigos vin morgaŭ ĝis Mainz kaj mi kalkulos la tagojn ĝis via reveno.

– Koran dankon. Ĉu ni povos veturi tra Frankfurt? Mi deziras kunpreni mian laboron kaj viziti mian bankieron.

– Certe, kiel plaĉas al vi, kara knabo.

* * * * * *

– Ni ne veturas al Frankfurt per la sama vojo per kiu mi venis al Darmstadt; ĉu ne vere, onklo?

– Ne, Vilfrido, mi volas montri al vi survoje la kastelon de la familio de via patrino. Efektive ni vidos ĝin post nemultaj minutoj. Ni jam nun trapasas la bienon de via onklo Konrado. Via patrino kaj li estas la solaj vivantaj anoj de la tre malnova grafa familio Rothenfels. Li estas malfeliĉa viro, homevitemulo, kies vivo maldolĉiĝis per multaj aferoj, de kiam li kaŭzis la teruran scenon inter via patro kaj sinjoro von Anstatten. Ĉar li estas fraŭlo, lia posedaĵo, kiu nun troviĝas en sufiĉe bona kaj senhipoteka stato, fine fariĝos via, sed ne la titolo, kiu nuliĝos. Kaj eĉ nun via patrino povas postuli parton de la rento.

Grafo von Schwalbach petis la veturigiston, ke li haltu, kaj, montrante per la mano pentrindan kastelon, lokitan sur deklivo de monteto, li diris:

– Jen, Vilfrido, estas la kastelo Rothenfels, kie via kara patrino pasigis tre feliĉajn tagojn dum siaj infaneco kaj juneco, sed kie ankaŭ la juna sentema virino travivis tagojn de forta korpremo.

Dum kelka tempo Vilfrido estis senvorta. Amaso da emocioj ekplenigis lian koron. Kiel rapide, kalejdoskope premsekvis, unu post alia, la okazintaĵoj de lia vivo en la daŭro de la lasta jaro! Antaŭ kelkaj horoj lia deveno, la mistero ĉirkaŭanta liajn gepatrojn ŝajnis nepenetrebla, kaj nun, tie staras, je distanco de du aŭ tri cent metroj de li, malnova, sed tre bela grafa kastelo, la naskoloko de lia patrino, estonte lia apartenaĵo, kaj li mem rapidas, senpacience, sin ĵeti al la brusto de nedireble dolĉa, karega patrino! Lia viva imago ekpentris al li la internon de la kastelo. Li vidis en la pensoj dolĉan infanon ludantan en la korto kaj belan knabinon promenantan en apuda arbaro kun libro da poeziaĵoj en la mano, kantantan aŭ revantan dolĉajn knabinecajn revojn de senkulpa amo. Poste ekvenis al li la bildo de malfeliĉa, korpremata juna patrino, forlasanta la hejmon pro sopirego al perdita infano, kaj kun eĉ pli granda intenseco li deziris ĉirkaŭpremi ŝin, nomi ŝin karega patrino kaj preni sur sin, kiel rajton de filo, la zorgon pri ŝia komforto. Preskaŭ ne malpli li deziregis, ke Flora partoprenu lian novan feliĉon. Ho! Kiel larĝe la kara knabino malfermos la okulojn! Kiel ŝi estos feliĉa!

Ĉiuj ĉi tiuj pensoj, kaj aliaj, flugrapide trapasis la cerbon de Vilfrido en la daŭro de nur kelkaj momentoj. Kvazaŭ elvekiĝinte el tiuj revoj, li diris:

– Onklo, mi deziras fari rapidan skizon de la kastelo por montri ĝin al la patrino kaj al Flora.

* * * * * *

Terura fulmotondro, longe furiozinte en la valo de la Rejno, fine forpasis, kaj inter disŝiritaj arĝentrandaj nuboj ekaperis brila, ridetanta plenluno. Dolĉa meznokta silento regis sur la ferdeko de la Rejn-ŝipo, sur kiu staris Vilfrido, la unuan nokton post kiam li adiaŭis grafon von Schwalbach sur la kajo en Mainz. Senbrue, kiel feinrakonta fantomo, la arĝentlumigita ŝipo glitadis laŭflue. Tie ĉi kaj tie briletis malfrua lumo en dometo de preterpasata vilaĝo.

La juna viro, sin apogante sur balustrado tre ĝuis la trankvilan belecon de la nokta vidaĵo; kaj lia koro sentis strangan, ne antaŭe spertitan emocion. Plenigis lin miriga, neklarigebla sopiro, supreniri sur la ŝtupoj de sia pasinta memo al pli altaj, puraj regionoj. Lia koro ektremetis pro neklare sentata atendado pri fine akirotaj animpaco kaj sereneco. Dum li rigardis la brilan, trankvilan lumon kaj la stelojn briletantajn tra la nubofendoj, la demando prezentiĝis al li: – Kie estas trovebla tiu granda, bona, pura Dio? – Ho! Ke mi povu trovi Lin en la nuna horo! – Tuj, kvazaŭ responde al lia demando, venis al li la bildoj de la patrino kaj de lia nove trovita onklo: – Ili ja ambaŭ diras, ke ili trovis kaj ĉiam trovas Lin en la profundo de sia propra koro. Kial do ne mi ankaŭ? – Sed, kiel mi povus kompari mian koron kun la koroj de tiuj sanktuloj? – Mallevante la okulojn, li reve rigardis la fluantajn, malhelajn ondojn de la rivero, kaj, momente, malgajeco plenigis lian bruston. La unuan fojon en sia vivo li trovis sin konscie vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun la timeginda sankteco de Dio. Li ektremis. La unuan fojon li ekvidis sian propran koron en la senmakula lumo de Lia pureco, kaj lia koro aspektis al li tre malpura, tre peka.

Ree liaj pensoj sin turnis al la palvizaĝa virino en Long-Seaton. Kiom da fojoj ŝi priparolis – kion ankaŭ onklo Schwalbach certigis – la mirindan simplecon de la vojo de l’ savo: Jen la repaciga tasko de la Savinto estas ja finita; nur bezone estas, humile, ĝoje akcepti ĝin! Kiel mirinde simpla! Infano povas kompreni ĝin, kaj tamen, kiom da filozofoj ne perceptas. Humile, pente akcepti Lin kiel anstataŭanton, Savanton? Jes, mia Dio, mi akceptas! Lia koro tremetis pro profunda emocio, kiun li ne komprenis. Regate de sopiro, li levis la manojn al la ĉielo kaj murmuretis: – Ho, eterna Dio, malkovru Vin al mi. – Liaj larĝe malfermitaj okuloj, ardantaj en la lunlumo, aspektis kvazaŭ lia animo volus penetri en la profundon de la senlima spaco.

Vilfrido ne atendis longe. Subite li sentis sian animon pleniĝanta de nedirebla ĝojo, kvazaŭ torento da Dia lumo sin enverŝas en ĝin. Kia nova, miregiga sento! En tiu momento li plensciis, ke Dio estas, efektive ekzistas, kaj ke Li mem plenigas lian tutan internan estaĵon. Mirige! Ne malproksima, nekonebla “Absoluto”; ne nura filozofia postulato, sed glorega, vivanta realaĵo. Granda, neregebla ĝojo preskaŭ minacis krevigi lian bruston. Ankoraŭ li staris, tie ĉe la balustrado, dum momento, kun levitaj manoj, senmove pro raviteco. Sed iom post iom regis lin nova sento: la dolĉa konscio pri la amo de Dio. Kiel forta, tamen kiel nedireble dolĉa tiu sento, esti penetrata, plenigata de la ĉiopova Dia amo! Fine la troŝarĝita brusto malpeziĝis per elfluo de silentaj larmoj el liaj ardantaj okuloj, kaj liaj lipoj povis elspiri: – Mi amas Vin; ho mia Dio, mi amas Vin. – En tiu momento li konsciis, ke li povas fari ĉion, suferi, oferi ĉion, sin mem, pro amo al Li. Ankoraŭ kelkajn minutojn li restis sur la ferdeko en profunda meditado kaj poste ŝteliris en sian kajuton. Li ne volis esti alparolata de iu el la ŝipanaro.

* * * * * *

Ok tagojn poste Vilfrido staris kun frapanta koro antaŭ pordo en la dometo de sinjorino Gadd en Long-Seaton, preĝete suprenlevante la koron pri fortoj ekregi sin pro la patrino. Li frapis, kaj bonekonata voĉo vokis: –

– Eniru . . . ho, Vilfrido! Ĉu vi vere alvenis?

Tre feliĉa rideto salutis la veninton. Vilfrido rapide antaŭeniris, sin ĵetis sur la genuojn antaŭ la liton kaj ame, milde ĉirkaŭbrakis la dolĉvizaĝan virinon:

– Patrino, – liaj tremetantaj lipoj murmuretis, – mia karega, karega patrino!

Lipoj premis lipojn en longa, feliĉega kiso. Metante la kapon sur la ŝultron de la patrino, Vilfrido lasis fali ĝojolarmojn. Post momento li diris:

– Kara, dolĉa patrino, mi ĉiam tre amis vin, sed nun, milfoje pli forte.

Pli bone regante sin, ol Vilfrido atendis, sinjorino Morton – por doni al ŝi ŝian ĝustan nomon – parolis kun profunda, ĝoja emocio:

– Jes, mia karega knabo, mi estas via patrino. La antaŭzorgo de Dio, do, permesis al vi eltrovi mian sekreton. Lia nomo estu laŭdata!

– Jes, patrino, via kuzo kaj mia kara onklo Schwalbach rakontis al mi ĉion, kaj, kompreneble, mi tuj rapidis ĉi tien por sperti la ĝojon nomi vin patrino, vin, la plej dolĉan, la plej bonan virinon en la mondo.

– Kiel mirigaj estas la vojoj de nia Dio, Vilfrido, – diris kun ĝojobrilanta vizaĝo la nobelino: – arda dankemo kaj neeldirebla feliĉeco plenigas mian koron.

– Mi havas longan, mirigan rakonton por vi, panjo, sed mi volas prokrasti ĝin ĝis la vespero. Nun mi nur volas ĝui la feliĉecon esti kun vi. Sed tion mi devas diri: Fine mi trovis Dion, aŭ plibone, Li malkovris Sin al mi kaj plenigis mian animon je granda ĝojo kaj paco.

– Ni laŭdu Dion, Vilfrido, mia kara knabo; mi tre ĝojas. Mi plene atendis tion, sciante, ke Dio neniam Sin kaŝas longe de tiu, kiu sincere Lin serĉas.

Dum kelka tempo ambaŭ silentis. Manon en mano, kun la koro tro plena kaj tro feliĉa por paroli, ili sin fordonis al la ĝuo de la sento, ke unu vere apartenas al la alia. Vilfrido la unua ekparolis:

– Ho, kiel Flora malfermos la okulojn, panjo! . . . Kia heroineto ŝi estas, la kara knabino.

– Jes, Vilfrido, vi ŝuldas multe al ŝia kortuŝa sindonemo. Ŝi promesis viziti min je la kvara horo, kaj tre verŝajne ŝi nun estas survoje ĉi tien. Iru renkonte al ŝi, Vilfrido, kaj diru al ŝi pri via eltrovaĵo . . . tiom, kiom vi opinias bona.

* * * * * *

– Vilfrido!

Flora!

Ĉe vojkurbiĝo ekster la vilaĝo la amantoj subite renkontiĝis kaj tuj sin ĵetis unu en la brakojn de la alia. Gojo kaj amo ekbrilis en la okuloj de ambaŭ, sed, momenton poste, iliaj vizaĝoj kontraŭvole montris ombretojn de pli seriozaj pensoj.

– Kia surprizo, Vilfrido!

– Kia feliĉego, amatino, rigardi en viajn karajn okulojn kaj legi en ili la sekreton de via mirinda sindonemo kaj heroeco: via profunda amo. Kiel mi povos iam repagi la ŝuldon de tiom da amo?

– Ne parolu pri ŝuldo, Vilfrido, – rediris la knabino ruĝiĝante, – ĝoje mi farus milfoje pli; sed, ho, Vilfrido, kian teruran eltrovaĵon mi faris. Mia propra frato! Ho, mia Dio, tio preskaŭ rompis la koron de l’ patro. Ŝajnas, ke por ĉiam li estas korpremegata. – ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj. – Kaj la kompatinda patrino; kiam mi revenis hejmen antaŭ du semajnoj, mi tre timis, ke ŝi ne povos elporti tiun ĉi sortobaton. Dank’ al Dio ŝi estas nun iom pli trankvila. Vilfrido, kia nobla viro vi estas! Tuj kiam mi eltrovis la veron, mi komprenis, kial vi, mia nobla Vilfrido, preferis forlasi la landon kaj oferi ĉion, ol malkovri la kulpon de mia frato. Vi tute sciis, kiu estas la kulpulo, ĉu ne vere?

– Nu, Flora, unu el ni estis la kulpulo, kaj mi ja sciis, ke tio ne estas mi, do . . .

– Sed, ho, Vilfrido, la plej maldolĉa afero estas la terura kontrasto inter vi.

– Ne parolu pri kontrasto, karulino; ni kompatu lin. Nu, mi estas tre, tre avida sciiĝi pri via tuta travivaĵo, sed antaŭe mi devas konfidi al vi tre grandan, tre ĝojigan sekreton.

– Efektive! Kio ĝi estas?

– Ni iru laŭ la malsupra vojeto en la direkto al la ŝtonminejo, kaj mi rakontos al vi.

Manon en mano ili promenis dum kelka tempo ne parolante vorton. Vilfrido ekparolis la unua:

– Ĉu vi neniam miris, Flora, pri la stranga amo, kiu ekzistas inter fraŭlino Lambert kaj mi?

Flora suprenrigardis kun surprizo en la vizaĝon de la amato:

– Ne; tamen ĝi estas iom neordinara. Sed vi ambaŭ estas tiel amindaj, ke ĉiam ŝajnis al mi tute nature, ke vi tiel amas unualian.

Vilfrido ne povis ne rideti la simplanimecon de la kara knabino. Tiam, ree akceptante pli seriozan mienon, li diris plue:

– En ordinaraj cirkonstancoj tiu profunda amo, kunliganta niajn korojn, estus eksterordinara afero, sed, efektive, ĝi estas la plej natura afero en la mondo, ĉar, aŭskultu Flora, antaŭ dek tagoj mi eltrovis per la antaŭzorgo de Dio, ke tiu dolĉa virino estas mia patrino.

– Vilfrido! Via patrino? Kaj ŝi tute ne sciigis vin? Kial?

– Tio estas longa rakonto kaj, kompreneble, iom malgaja historio.

Malrapide la du junuloj iris, pli ol unu fojon, laŭlonge de la soleca vojeto, kaj jam malheliĝis, antaŭ ol Vilfrido finis sian rakonton.

– Kiel mirige, Vilfrido; kiel mirige! Ho, kiel via kara patrino sendube suferis tiujn longajn jarojn! Kaj nun vi ambaŭ estas tiel feliĉegaj – kaj ankaŭ mi. Via nomo, do, ne estas Vilfrido Gallimore sed Vilfrido Morton, kaj mi de nun devas nomi vian patrinon . . .

– “Patrino.”

Flora ridetis feliĉe:

– Efektive?

– Kompreneble. Ŝi estos ja via patrino postnelonge – ĉu ne? – kaj, krom tio, neniu patrino povus ami vin pli forte ol nia patrino amas vin.

– Jes, pro vi.

– Ne, pro vi mem, dolĉulineto.

– Ŝi vere estas tre dolĉa, patrineca virino. Sed mi ankoraŭ ne povas imagi, ke ŝi estas grafino, kaj ke vi estas ano kaj heredonto de malnova grafa familio en Germanujo! Tio similas ja al feinrakonto.

– Vi estas prava, Flora; en tiuj ĉi prozaj tempoj oni dirus, ke tiaj aferoj okazas nur en mirrakontoj.

– Kiel larĝe la vilaĝanoj malfermos la okulojn, des pli post la kalumnioj, kiujn oni disvastigis pri via deveno.

– Negrave.

Vilfrido haltis kaj, ekprenante ambaŭ manojn de la knabino, diris ame:

– Postmorgaŭ, frumatene, mi reiros al Frankfurt.

– Ho!

– Jes, karulineto; devas esti. Nun iru hejmen kaj sciigu al via patro, ke morgaŭ matene mi esperas havi la honoron, je la dekunua horo, viziti lin en lia oficejo en Romford. Ĉu vi pensas, ke li diros: “Jes” – dolĉulineto?

Flora rigardis en la okulojn de la amata viro kun malkaŝa, feliĉa rideto kaj respondis:

– Mi estas certa, ke jes, Vilfrido. Antaŭ kelkaj tagoj mi akompanis lin al Romford. Preskaŭ la tutan vojon, en la kabrioleto, li silentis. Fine, kiam ni jam alproksimiĝis al la malnova ventmuelejo, li ekparolis: – Flora, – li diris enpense, – mi agis maljuste kontraŭ li. Li estas nobla knabo. – Kiom da fojoj de tiam mi ripetis al mi tiujn vortojn!

– Mi estas tre kontenta scii tion, ĉar tio plifaciligas al mi la taskon. Nun mi rapidos returne al la patrino, por rakonti al ŝi pli detale la okazintaĵojn de la lasta monato. Ŝi elportis mirige bone la eksciton, sed mi ne devas tro streĉi ŝiajn fortojn. Ĉu vi vizitos nin morgaŭ posttagmeze je la dua, se ĉio estos “en ordo”?

– Jes, mi venos.

– Intertempe petu la gepatrojn, ke ili traktu tiun ĉi aferon kiel sekreton.

– Kompreneble.

* * * * * *

Je la dekunua horo, la sekvintan matenon, Vilfrido eniris la oficejon de sinjoro Broadbent en Romford. La maljuna juristo tuj leviĝis kaj iris renkonte al la veninto. Lia akratrajta, senbarba vizaĝo montris liniojn, kiujn gravuris sur ĝin zorgego kaj profunda malfeliĉo. Lia altkreska, nedika figuro kurbiĝis kvazaŭ pro peza ŝarĝo sur lia koro. Videble penante regi emocion, li etendis al Vilfrido la manon kaj ekparolis:

– Sidiĝu, sinjoro Gallimore – aŭ ĉu mi diros sinjoro Morton?

– Mia patrino deziras, ke mi alprenu mian propran nomon, Morton.

– Nu, mia kara, juna amiko, mi forte deziris manpremi vin . . . de kiam . . . nin trafis tiu terura sortobato. – Li eksilentis. Lia brusto forte laboris, kaj liaj buŝanguloj iom tremetis. – Pardonu, sinjoro Morton, se, momente, sentoj de malĝojo kaj honto superregis min kaj se mi, sekve, ne akceptis vin tiel ĝentile kaj ĝoje, kiel mi intencis.

– Mi tute komprenas, sinjoro Broadbent, kaj, kredu min, mi plej sincere kunsentas kun vi kaj kun via familio. Sed ni ne plu parolu pri tiuj malĝojigaj okazintaĵoj.

– Vi estas tre aminda; sed mi volas diri tion, kio estas mia devo diri. Mi volas konfesi, ke mi maljuste agis kontraŭ vi, sed, volu kredi, pro nescio. Plue, mi volas certigi vin pri mia, nia altestimo, nia admiro: vi estas viro de tre malofta, alta nobleco. Nenian oferon mi opinios tro granda por iagrade repagi . . .

– Eĉ ĝis doni al mi la manon de via filino, sinjoro Broadbent? – demandis Vilfrido ridetante?

– Estos por mi granda honoro, sinjoro Morton, akcepti vin kiel estontan bofilon, kaj kun la plej granda konfido mi metos la manon de nia karega Flora en la vian. Ŝi estas bona, nobla knabino kaj inda vin. – Dirante tion la maljuna juristo ekprenis ambaŭ manojn de Vilfrido kaj tre kore premis ilin.

– Mi tre varme dankas vin, sinjoro Broadbent; vi tre feliĉigas min. Flora estas vere perla knabino, kaj mi penos fariĝi inda ŝin.

Sinjoro Broadbent rigardis la fervoran kaj feliĉan vizaĝon de la juna viro antaŭ si kun sincera admiro kaj amemo. Poste li diris:

– Mia edzino deziris, ke mi transdonu al vi ŝiajn korajn salutojn kaj sciigu, ke ŝi plene konsentas kun ĉio, kion mi diros. Bedaŭrinde ŝia farto malhelpas al ŝi la plezuron akcepti vin hodiaŭ.

Post kelkaj konvenaj interdemandoj pri la farto de sinjorino Broadbent kaj de la patrino de Vilfrido, la juristo diris:

– Mi devas gratuli vin pri tiu miriga malkovro de la sekreto de via deveno. Tio ja estas vere romaneca. Vi estas, Flora sciigis al ni, la sola heredonto de la grafa bieno. Domaĝe estas, ke vi ne povas heredi ankaŭ la grafan titolon, kio okazus ĉitiulande.

– Laŭ germana leĝo la titolo malaperas kun la lasta virseksa ido; sed mi persone ne tre bedaŭras tion. Posedo de tia titolo metus sur min devojn kaj ĝenaĵojn, kiujn mi eble ne ŝatus.

– Mi ne dirus tion, mia kara amiko. Esti heredonto de malnova grafa titolo kun taŭga bieno ne estas malŝatindaĵo; kaj multaj en ambaŭ landoj estus tre avidaj alpreni tian dezirindan titolon.

Responde al kelkaj demandoj de sinjoro Broadbent pri liaj proksimaj vivoplanoj, Vilfrido sciigis lin, ke la entreprenita de li laboro en Frankfurt devigos lin pasigi tie proksimume jaron kaj duonon, ke, poste, li intencas viziti Romon kaj Parizon kaj fine establi profesian negocon en Londono aŭ Oksfordo.

* * * * * *

– Panjo, panjo! Jen mi vidas onklinon Doroteon, venantan al ni trans la straton. Ho, Joĉjo, mi pensas, ke ŝi alportas la arlekeneton, kiun ŝi promesis al vi.

– Nu, Alvinjo, kuru por malfermi al ŝi la pordon.

Du infanoj, sesjara knabino kaj kvarjara knabeto ĝoje elkuris el la ĉambro, sekvataj de juna patrino. Momenton poste la infanoj pendis sur la kolo de sinjorino vestita per flegistina kostumo.

– Ho, lasu min rektiĝi, karaj infanoj, mi ja ne povas spiri.

La orbukla knabeto demandis:

Ontlino Donjo, tu vi alportis por mi la...ale . . . ten . . . eton?

– Jes, mia karuleto, jen via arlekeneto; atendu, mi malligos la ŝnuron por vi. Jen.

– Ho! Danton, tara ontlino!

– Bonan tagon, kara Flora.

– Bonan tagon, onklino Doroteo, kiel vi fartas? Kial ni ne vidis vin en la daŭro de preskaŭ du semajnoj? – demandis la juna patrino kaj ame kisis la venintinon.

– Klara, la edzino de Filipo, estis malsana, kaj mi pasigis ĉiujn liberajn horojn kun ŝi, sed mi devus skribi al vi, amikino mia; pardonu la malatenton.

– Ĉu via bofratino nun fartas pli bone?

– Jes, dankon; ankaŭ ŝia kara infaneto tute resaniĝis.

– Vilfrido jam revenis de l’ oficejo. Li estas supre en sia skriboĉambro. La nova domego, kiun li desegnas por Lord Stafford okupas tro multe el lia tempo. Venu en la manĝoĉambron, mi havas por vi kelkajn interesajn novaĵojn.

Flora, sanaspekta kaj feliĉa edzino kaj patrino, ekprenis la brakon de la amikino, kaj ambaŭ eniris bele kaj tre bonguste meblitan ĉambron. Tuj kiam ili sidiĝis malgranda Alvinjo grimpis sur la genuojn de Doroteo, dum Joĉjo eksidis ĉe ŝiaj piedoj, gaje ludante kun sia nova ludilo.

La pordo malfermiĝis, kaj viro de impona figuro eniris.

– Ho, onklino Doroteo, – li diris gaje, mi supozis, ke tio estas vi.

– Bonan tagon, Vilfrido, – respondis la flegistino, – mi alvenis kun bonega novaĵo por vi. Doktoro Graham estis en Long-Seaton lastan semajnon. Li vizitis vian patrinon, Vilfrido; li estas ĉarmita de la kara virino . . .

– Kompreneble, – interrompis ŝin Flora.

– Nu, li tre zorge esploris ŝin kaj konstatis, ke la pliboniĝo de ŝia farto estas nun sufiĉe granda por ebligi ŝin elporti transloĝiĝon. Li efektive konsentigis ŝin forlasi sian ĉambreton kaj promesis veni, li mem, por prizorgi la transloĝigon.

– Ho, – ĝoje ekkriis Vilfrido, – tio estas ja bona novaĵo! Bona sinjorino Gadd estas nun tro maljuna kaj tro ofte malsanema por povi taŭge flegi la patrinon. La planoj de la nova domo estas tute pretaj, kaj ni povas tuj komenci la konstruadon.

La knabineto sur la genuoj de Doroteo demandis:

– Paĉjo, kiam ni povos ree viziti la dolĉan avineton en la malgranda ĉambro?

– Ni ĉiuj kune vojaĝos al Long-Seaton venontan monaton.

– Sin klinante al la knabeto, ludanta ĉe ŝiaj piedoj, Doroteo demandis:

– Kaj vi ankaŭ, vireto, ĉu vi volas viziti la malsanan avineton kaj la geavojn en la granda domo?

– Jes, ontlino Donjo, sed mi devas tunpeni mian taran ale . . ten . . eton . . taj vin, ontlino.

– Konsentite! – diris Flora.

– Konsentite, – rediris Doroteo, – kondiĉe, ke doktoro Graham donos al mi permeson.

– Kompreneble li konsentos, – diris Vilfrido. Sed nun aŭskultu, Doroteo; mi havas tre interesan novaĵon: Sri Kunwar Kriŝna venos post du monatoj.

– Fine! – ekkriis Doroteo.

– Li skribis, ke li kisas la blankan, bonfareman maneton de fraŭlino Parkinson kaj demandas ŝin, ĉu al li ankaŭ estos permesate nomi ŝin “fratino Doroteo”.

– Kompreneble, – Doroteo ekridis.

– Li ankaŭ tre deziras adore riverenci la alian heroinon – mian karan Floran. – Ĝi estas tre karakteriza letero, kiun vi devas legi. Li tre bedaŭras, ke la malbonfarto de lia frato tiel longe malhelpis lin plenumi sian devon persone peti pardonon pro la al ni kaŭzita malfeliĉeco. Sed nun nenio povos reteni lin plu. Li aldiras, ke li tre timas, ke nia longa, feliĉa interkorespondado tro faciligos al li la detenadon de pentolarmoj.

Lia vizito feliĉe kunokazas kun la vizito de onklo Schwalbach.

Fino.

Ĝardenurba Presejo, Letchworth, Anglujo.