Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Revi pri imperio kaj pri rekoloniigo ne estas donita nur al usonanoj: la gvidaj anglaj rondoj same serĉas imperian substituaĵon aŭ almenaŭ konsolon. Dum ili estas ankaŭ engaĝitaj en transcenda lukto kontraŭ la “malbono”, la konsilantoj de s-ro Anthony Blair cerbumas pri la oportuneco de “nova liberala imperiismo”. Tiel, s-ro Robert Cooper, persona konsilanto de la ĉefministro pri eksteraj aferoj, liveris en lasta aprilo programon kiu faris grandan bruon aliflanke de la Maniko.
En la mondo imagita de s-ro Cooper, Eŭropo kaj pli ĝenerale la Okcidento devus “kutimiĝi apliki du diversajn mezurojn”. Laŭ li, “ni devas, inter ni, agi laŭleĝe kaj kadre de malfermita kaj kunlabora [sistemo de] sekureco. Aliloke, kiam temas pri ŝtatoj ekster la postmoderna eŭropa kontinento, ni devas reveni al la plej duraj metodoj de antaŭa erao: la forto, la preventa atako, la ruzo, mallonge, ĉio necesa por okupiĝi pri tiuj kiuj vivas ankoraŭ en la milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj de la 19-a jarcento”. Inter ni, li aldonas, “ni respektas la leĝon. Sed kiam ni agas en la ĝangalo, ni devas uzi la leĝon de la ĝangalo”.
La ĝangalo situas evidente en Afriko, en Latinameriko kaj en Azio, kie “la ĥaoso estas la normo kaj la milito estmaniero (way of life)”. Do, “eĉ se la vortoj imperio kaj imperiismo fariĝis fivortoj en Eŭropo, la oportuneco kaj eĉ la neceso de koloniigo estas same grandaj kiom en la 19-a jarcento”. Mallonge, laŭ s-ro Cooper, tio kion ni hodiaŭ bezonas, estas “nova formo de imperiismo, akceptebla el la vidpunkto de la homrajtoj kaj de la kosmopolitaj valoroj [...]. Imperiismo kiu celas, kiel ĉiu imperiismo, alporti ordon kaj organizon [...]. Kiel Romo, [la Okcidento] transdonos al la civitanoj de la imperio certajn de siaj leĝoj, havigos al ili iomete da mono kaj konstruos kelkajn ŝoseojn”.*
La laborpartia teoretikisto eble inspiriĝis, plibonigante ilin, de la sugestoj de la dekstra angla historiisto Paul Johnson kiu, en la antaŭaj jaroj, evoluigis similan vizion. En artikolo aperinta en la New York Times Sunday Magazine, en 1993, Johnson opiniis ke “certaj ŝtatoj ne kapablas regi sin mem [...]. Jen misio por la civilizita mondo, regi tiujn senesperajn regionojn”. Kaj aldonante ke la Okcidento “havos la kontentigon ricevi la dankemon de milionoj da homoj kiuj, danke al tiu altruisma renaskiĝo de koloniismo, trovas la solan elirpordon el sia mizero”.*
Iom post la atencoj de la 11-a de septembro, la sama aŭtoro pravigis la koloniigon de Ĉinio en la 19-a jarcento per tiuj vortoj: “La grandaj civilizitaj potencoj enkondukis en Ĉinio, vasta kaj malkohera lando, la principon de eksterteritorieco [...]. En 1900, terorista batalgrupo nomita Boxer atake konkeris Pekinon kun la silenta aprobo de la registaro [...]. Internacia forto estis starigita por repreni Pekinon, kun, krom la eŭropaj trupoj, usonaj kaj japanaj fortoj [...]. Nuntempe, Usono kaj ĝiaj aliancanoj troviĝos eble en la situacio kie ili devas ne nur okupi, sed ankaŭ administri teroristajn ŝtatojn.” En klaraj vortoj, “la landoj kiuj ne povas vivi en paco [...] ne atendu totalan sendependecon”.*
Ph[ilip]. G[olub].