Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La scenare same okazis por ĉiuj. La pasdaranoj, tiuj gardistoj de la islama revolucio, kiuj estas militistoj komisiitaj kontraŭ la politikaj deliktoj, sonoras ĉe la domoj kaj forkondukas la suspektaton kun fulardo sur la okuloj. Ofte pro denunco, vera aŭ falsa, post torturo, aŭ eĉ pro nenio. “Pasdaranoj sin kaŝis sur la stratoj por aresti homojn kaj por malkovri tiujn, kiuj lasis lumon ŝaltita, signo ke ili estis legantaj”, rakontas Parvaneh Alizadeh*, irana instruistino nun ekzilita. Ŝia atesto, la unua pri la kondiĉoj de enkarcerigo kaj de ekzekuto de la politikaj malliberulinoj sub la reĝimo de Khomeyni (Ĥomejni), revigligas la memoron pri ĉiuj ŝiaj kunkaptitinoj, kies lastajn momentojn ŝi rakontas. Fronte al tiuj devigataj skribi antaŭ ol morti sian testamenton por siaj gepatroj, fronte al tiu alia kondamnita je morto kvankam graveda kaj vivonta ĝis la unua monato de sia filo antaŭ ol esti ekzekutita, kiuj estas kulpaj pri ajna parolo aŭ proksimaj al la Tudej-anoj (komunistoj) aŭ al la Fedajn-anoj, estas kelkaj juĝistoj rapidemaj kaj tiuj samaj pasdaranoj sangamaj: “Post unu semajno, post-tagmeze, la ekstera pordo malfermiĝis, kaj estis bruo de malsatega vulturo, al kiu oni promesis festenon.”
Preskaŭ samtempe kun tiu sobra kaj korprema rakonto, la eldonejo Les Editions de l’Inventaire publikigis mallongan romanon imputitan al la irana romanverkisto Houchang Golchiri (Huŝang Golŝiri), kiu mortis en junio 2002*. Tiu verkisto, tre fama en Iranio pro sia engaĝiĝo en la literatura vivo kaj ĉefe en la sino de la Asocio de la iranaj verkistoj, ĉiam luktis kontraŭ la cenzuro dum la epoko de la Ŝaho, kaj poste kontraŭ la obskurantismo kaj la netoleremo de la islamo dum la islama revolucio*. Tiuj bataloj kostis al li kelkajn prizonajn restadojn, kies datoj koincidas kun tiuj de tiu fikcio. “Kiu poeto, kiu verkisto ajne grava ne restadis, longe aŭ mallonge, en la prizonoj de Iranio... kaj de aliaj landoj?”, skribis Christophe Balaÿ (Kristof’ Balaj’), tradukinto kaj aŭtoro de la postparolo.
Antaŭ ol esti disidento aŭ ideara homo, la verkisto plenskribas blankajn paĝojn, relegas la malnovajn aŭtorojn, siajn “prapatrojn”, kaj foje eliras por iomete butikumi. Eĉ kiam la pasdaranoj venas por aresti lin, li ne degnas malfermi al ili la pordon. La verkisto de tiu rakonto devas trovi nigran ĉemizon por iri al entombigo. Li rememoras la historion de tiu reĝo de la Nigre-Vestitoj, kiu foriris en Ĉinion por malkovri la sekreton de derviŝo tute nigre-vestita. Tiun rakonton, “La nigra kupolo”*, li estas leganta meze de sia biblioteko en sia kelo tiam, kiam oni venas por denove aresti lin. Tiun fabelon li rakontas al la grupoj de malliberuloj, kiuj transitas tra lia karcero antaŭ ol esti ekzekutitaj. Ili petegas de li aŭdigon de la historio por la lasta fojo, kun la nostalgio pri tiuj pasintaj epokoj, kiam poezio, deziro kaj beleco ne estis proskribitaj. Pro tiaj paroloj li, same kiel ĉiuj, estis punita per elektrokablaj batoj sur la plandojn de la piedoj kaj sur la gambojn.
Al la demando: “Kio estas cia religio? (...) Li skribas: ”La poezio“ kaj li demetas la skribilon. Ja necese estis iel ribeli kontraŭ tiu vejno de doloro, kiu venis el la plej profunda parto de lia korpo — el tio, kion oni povus nomi la urbo de la korpo — kaj kies unu ekstremaĵo atingis la malproksiman Samarkandon tute putriĝantan dum la alia kondukis al la nenieco.” Sarmad, la juna malliberulo kunloĝanta en lia karcero, al li konfesas esti pentinto, komisiita por fine mortpafi la ekzekutatajn junulinojn, tiom honta pro siaj deziroj pri tiuj ankoraŭ varmaj korpoj, kaj malfeliĉa vidinte sian fianĉinon pasi kun la mortontinoj. Antaŭ ol siavice morti, li konfidis sian nigran ĉemizon al la verkisto, kiu estos liberigita. Ĉar, male de la aliaj malliberuloj, murdi la verkiston ne estas necese: “Ci, oni tuj liberigos cin. Ci faris nenion. Plej malbone estas, ke ci verkis kelkajn poemojn. Kiam ne plu eblas publikigi ciajn poemojn, kiam oni malpermesas presigon al ci, tiam por ci estas la morto”.
Tiu belega teksto enskribiĝas en la literaturan kaj simbolan heredaĵon iranan, kiu kontraŭvole lasas ekde la Mezepoko grandan lokon al la verkoj el malliberejoj. Sed, kiel tion rememorigas la irana fotisto Reza en la antaŭparolo: “Venos la tempo, kiam la mulaoj forlasos la regadon kaj postlasos ĝin, ne al alia diktaturo, sed al demokratio forta je ĝia kultura identeco, je ĝia reveninta diasporo”.